Laŭ aliĝoj troveblaj en la kongreslibro devis alveni 183 personoj el 37 landoj. Reale troviĝis kelkaj personoj kaj landoj malpli. Kvankam la plimulto de la ĉeestantoj havis nur marĝenan aŭ amatoran ligon al ĵurnalismo, ja troviĝis inter ili ankaŭ redaktoroj de pluraj Esperanto-revuoj de diversaj tendencoj. Pro tio iuj prelegoj kaj diskutoj dekomence ne povis esti tro faknivelaj, sed por tiu ĉi kongreso, kiu ne estis scienca konferenco, tio ŝajne ne tiom gravis.
La faka programo mem estis enkondukita marde en la Malnova Urbodomo per prelego de prof. Humphrey Tonkin (Usono), konsiderata kiel unu el la plej eminentaj nuntempaj esperantistoj, pri la kongresa ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro manko de tempo kaj pro la ŝarĝiteco de la mult-tema kongresa programo la kongrestemo evidente iom perdis la atenton, kiun ĝi meritus. Pri ĝi tamen eblas legi en la kongreslibro, en la unua numero de la kongreskuriero La Fera Lupo, kiu estis redaktata de Choe Taesok, kaj en la fina dokumento.
Samtage diversaj prelegantoj prezentis siajn temojn: ekzemple Audrys Antanaitis (Litovio) pri amaskomunikado en Litovio, Aleksander Korĵenkov (Ruslando) pri Zamenhof kaj la gazetaro. De la sama aŭtoro troviĝas en la kongreslibro cetere tre leginda studo pri la historio de la Esperanto-gazetaro. Plue Stano Marček (Slovakio) donis superrigardon pri la redaktoroj de la revuo Esperanto (UEA) dum la pasintaj cent jaroj. Petras Čeliauskas (Litovio) rakontis pri la bizaraj imagoj kaj kliŝoj de iuj eksterlandanoj pri Litovio kaj omaĝis la revuon Litova Stelo, kiun li redaktis dum deko da jaroj. Tomasz Chmielik (Pollando) prezentis la meritojn de Edmond Privat kiel ĵurnalisto, kaj Detlev Blanke (Germanio) prelegis pri la rolo de lingvistiko en la informado pri Esperanto. Ĉi tiu preleganto admonis, ke ignori aŭ timi lingvistojn estus sensenca sinteno, ĉar ĝuste lingvistoj ofte troviĝas en decidoporta pozicio kaj do povus esti utilaj al ni.
La anticipa intereso por prelege kontribui dum la kongreso estis tiom granda, ke la kompilantoj de la programo, ĉefe estraranoj de TEĴA, devis rifuzi multajn kontribuproponojn, kiuj unuavide ŝajnis ne esencaj, kaj faris pli severan elekton, kiu prezentiĝas en la kongreslibro. Ankaŭ tio estas unika, despli ke en la Esperanto-movado ofte estas malfacile entute trovi taŭgajn prelegantojn. La granda kvanto de prelegoj devis en la dua tago esti disdividita en tri sekcioj, en kiuj elpaŝis inter alie Andreas Künzli (Svislando), Jiří Caletka kaj Petro Chrdle (Ĉeĥio), Dimitrije Janičić kaj Zlatoje Martinov (Serbio), Josip Pleadin kaj Vladimir Jurković (Kroatio), Ahmad Reza Mamduhi (Irano), Giorgio Silfer kaj Dieter Rooke (Esperanta Civito), Stefan MacGill (Hungario), Jevgenij Gaus (Litovio) kaj Peter Baláž (Slovakio), Frimpong Ampomah Badu (Aŭstralio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario), Abdurahman Junusov (Ruslando/Dagestano), Jianhua Li (Ĉinio) kaj Yves Nevelsteen (Belgio).
Ĉi tiujn modernismajn postulojn draste kontrastis la prezentado de flaviĝinta filmo pri Bona Espero en Brazilo produktita antaŭ 25 jaroj fare de Roman Dobrzyński (Pollando). Koncepte modernigenda tutcerte estas ankaŭ la radioprogramo de Pola Radio, pri kiu parolis Barbara Pietrzak. Ŝi nuntempe oficas kiel ĝenerala sekretario de UEA, kiu aŭspiciis la kongreson.
Kiel en Esperanto-rondoj, kies laboro ofte estas karakterizata de amatoreca nivelo, eblas apliki allogan, profesinivelan grafikan koncepton ĉe Esperanto-magazino, imprese montris Claude Nourmont (Luksemburgio) pere de la revuo Le monde de l'espéranto, gazeto de Unuiĝo Franca por Esperanto. La responsuloj, kiuj evidente sukcesis rompi kun la pasinteco de l'diletanteco, simple aĉetis ĉe ekstera profesiulo la grafikan ŝablonon por adapti ĝin al la propraj bezonoj. Enhave la revuo eble ankoraŭ estas iom banala, sed evidente sufiĉa kiel "armilo" por trafi la prioritatan celpublikon. Finfine oni volas altigi la membronombron de la landa asocio kaj gajni novajn klientojn.
Kvazaŭ la inverso de la franca modelo estas la nova socikultura revuo Spegulo, kiun Kazimierz Leja (Pollando) prezentis: grafike modeste, sed aspekte tamen agrable aranĝita ĝi alportas enhavon sur alta intelekta nivelo, kiu facile povas konkurenci ekzemple kun Literatura Foiro. La naskiĝo de Spegulo fakte estas la rezulto de interna konflikto en la pola Esperanto-movado; pro manko de interkonsento inter la nova estraro de PEA kaj la eldonejo Hejme, kiu redaktis kaj produktis la revuon Pola Esperantisto dum kvin jaroj, la kunlaboro ne estis daŭrigita.
Samtipe produktitan revuon kiel la francoj faras, povis prezenti Perla Martinelli (Svislando), ĉefredaktorino de Femina.
Krome, pri siaj originalaj sciencaj esploroj prelegis Aleksandro Melnikov (Ruslando), kiu montriĝis ankaŭ lerta distranto de la publiko, aplikante humurajn didaktikajn elementojn. La pura retorika kontraŭo de Melnikov estis la prelego de Árpád Máthé (Hungario), kies prononca monotoneco estis tiom evidenta, tiel ke mi subite endormiĝis — okazaĵo tamen malofta ĉe mi.
La plej juna prelegantino, Aneto Muhlemann el romanda Svislando, prezentita kiel nova redaktorino de Heroldo de Esperanto, esprimis la deziron, ke la Esperanto-ĵurnalismo konduku ne al kvereloj, sed trans la ideologioj al paco kaj kunlaboro. Efektive oni devas diri, ke la etoso dum tiuj tagoj estis tre paca kaj harmonia kiel decas por internacia konferenco esperantista. Eĉ la ĉeesto de kompaktgrupo de la Esperanta Civito, kiu rande de la kongreso kunvokis siajn proprajn kunsidojn, ne povis maltrankviligi la ceteran kongresanaron, kiu verŝajne restas daŭre lojala al UEA. La esperantistoj lernis, ke polemiko en publikaj kunvenoj estas danĝera afero, ĉar ĝi povas facile ofendi aliajn en kazo de kritiko, kaj pro tio oni kutime evitas ĝin. Tamen iom pli da siaspeca spico ne estus damaĝinta al la diskutoj por igi ilin pli viglaj kaj pli interesaj.
Se ĉio dum la kongreso laŭ mia opinio estis tute pozitiva, bona kaj brila (eĉ la vetero), mi tamen ne volus preterlasi du principajn kritikajn rimarkojn pure subjektivajn.
Unue, mi bedaŭras, ke krom nur du litovaj prelegantoj ne povis esti engaĝitaj pli da ĵurnalistoj el tiu lando por interesa kontribuo, despli ke laŭ la adresaro aliĝis 62 personoj el Litovio. Ankaŭ vizitoj al lokaj redakcioj povintus esti tute interesaj, tiom pli ke en Vilno ekzistas amaskomunikiloj en diversaj lingvoj (ĉefe litova, pola, rusa, angla).
Due, min iom ĝenis la troa fokusado al priesperantaj aŭ esperantistaj temoj. Ja konsciante, ke temis unuavice pri aranĝo, en kiu la partoprenantoj, t.e. la esperantistoj, volas trakti kaj eble solvi prioritate siajn proprajn problemojn, mi tamen bedaŭras, ke oni ne estis pli malferma al neesperantaj temoj traktindaj per Esperanto. La prezentita programa koncepto eble enhavis la riskon, ke estis ripetataj kaj gurdataj multaj konataj argumentoj, opinioj, komentoj kaj rekomendoj, kiuj estas ĝenerale konataj al sperta movadano. Do mia sugesto al la organizantoj de estonta analoga kongreso koncernus ĝuste la deziron emancipiĝi de pura esperantista etoso, por sukcese eliri la verdan getton. Kiam ni malfermiĝos al la ekstera publiko, eble nur tiam la Esperanto-movado vidos verajn novajn progresojn antaŭen.
Restas al mi esprimi sinceran gratulon kaj grandan dankon al la kongresaj organizantoj, antaŭ ĉio al Povilas Jegorovas, kiu estas samtempe prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, ĉefdelegito de UEA por Litovio kaj ĝenerale la ŝlosila esperantisto kun multaj meritoj en tiu lando. La nomoj de liaj sindonaj kunlaborantoj estas legeblaj sur paĝo 13 de la kongreslibro. Ĉi tiuj fervoraj samidean(in)oj ebligis la efektiviĝon de tiu ĉi modele organizita kaj plene sukcesinta kongresa semajno, kiu, kiel post legado de tiu ĉi raporto oni povas kun certeco konstati, estis vere unika, interesa kaj grava, unuvorte grandioza.
Observante la amaseton da fotist(in)oj, kiuj kiel formikoj senĉese cirkuladis dum la kunsidoj por kapti ĉion kaj ĉiun, ĉu kun aŭ sen ĉapelo, oni devas konstati evidentan dokumentindon de la evento, kiu sendube havis ankaŭ propagandan valoron, kaj por Esperanto kaj por Litovio.
Andreas Künzli
La Ondo de Esperanto, 2008, №6.
Noto: Ĉiu partoprenanto ricevis Historion de Litovio kaj novan Bibliografion de litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1890–2006) verkitajn de Petras Čeliauskas, esperantigitan version de libro pri Vilno, verkita de Tomas Venclova, gvidlibron pri Vilno kaj Trakai kaj poemaron de Čiurlionis.