Ĉi tiuj tekstoj aperis en la junia kaj en la julia kajeroj de La Ondo de Esperanto (2008). Oni rajtas aperigi ilin plene aŭ parte, se oni mencias la aŭtorojn kaj la fonton. (La Ondo de Esperanto, 2008, №6,7).


Naŭ opinioj pri la jubileanta UEA

Nia kvara Ronda Tablo estas dediĉita al UEA, kiu estis fondita antaŭ cent jaroj. Ni invitis aktivulojn de UEA kaj reprezentantojn de aliaj organizoj/tendencoj.

1. Kiun lokon, rolon kaj respondecon UEA, kiel la plej granda Esperanto-Asocio, havas en kaj ekster la Esperanto-komunumo?

2. Kiujn el siaj pozitivaj ecoj, agadoj kaj strukturoj UEA devos konservi?

3. Kion UEA forigu aŭ ŝanĝu por pli sukcesa agado? Kion novan ĝi enkonduku?

4. Laŭ kelkaj la nuna UEA estas tute alia asocio ol tiu, kiun oni fondis antaŭ cent jaroj. Ĉu vere?

Respondoj

  • Hèctor Alòs i Font
  • Renato Corsetti
  • Gbeglo Koffi
  • Guojiang Wu
  • Vjaĉeslav Ivanov
  • Vinko Ošlak
  • Maria Sandelin
  • Jakvo Schram
  • Giorgio Silfer
  • Komento

  • Humphrey Tonkin

  • Hector Alos i FontHèctor Alòs i Font (Katalunio)

    Estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio

    1. UEA estas ja larĝe la plej granda internacia Esperanto-asocio, kaj ĝia relativa pezo pligrandiĝas pro malkresko de la eventualaj konkurantoj, kvankam malpli kaj malpli da homoj emas asociiĝi. Ĝian centran rolon ĝi sukcesos teni eĉ pli firme, se ĝi unuflanke provizas kvalitajn servojn al la Esperanto-komunumo, kaj aliflanke sukcese okupiĝadas pri la prestiĝigo de Esperanto en internaciaj rondoj, same registaraj kiel ne-registaraj kaj akademiaj.

    2. UEA havas bonan servostrukturon, kiun indas konservi, kvankam ĝi devas pli malfermiĝi por akiri novan, junan publikon, ekz. en la Universalaj Kongresoj. La subtenado de la revuo LPLP, de la universitataj esplorlaboroj pri planlingvistiko kaj de la diversaj sciencaj simpozioj pri lingvaj rajtoj estas plene celtrafa veto, necesa por kreskigi la tre malaltan prestiĝon de esperanto en la akademia kaj registar-organiza komunumoj, tamen por tio necesas esti pli strikta en la nivelo de la prelegantoj, kiu foje tro lamas.

    3. UEA, kiel tegmenta asocio de la esperanto-komunumo, devas diversigi sian desuprisman veton, ĉar Esperanto postulas profundan socian ŝanĝon neeblan en demokratiaj landoj sen desuba prem-agado. Tiucele, tre indas investi fortojn en la formiĝanta strukturo de la Sociaj Forumoj: se Esperanto akiras rolon en ĝi, ĝi eble akiros ĝin en oficialaj kadroj. Aparte la kunlaborado kun movadoj por la defendo de minoritataj lingvoj ŝajnas grava kaj pli promesplena ol la flirtado kun organizoj por la defendo de malfortiĝantaj eksimperiaj lingvoj, kiuj ne serĉas lingvoegalecon kaj kontraŭas lingvajn rajtojn en siaj teritorioj. Same estas danĝere kaj malrekomendinde tro signife ligiĝi al ŝtatoj, kiuj propagandcele iom subtenas Esperanton, sed samtempe sufokadas siajn lingvajn malplimultojn. La kunlaborado kun internaciaj organizoj kiel Linguapax kaj la altigo de la prestiĝo de Esperanto en la akademia mondo, per subteno de fakaj eldonaĵoj en naciaj lingvoj, estas ankaŭ nemalhavebla longatempa politiko.

    4. Asocioj devas ŝanĝiĝi, same kiel ŝanĝiĝas la ĉirkaŭa socio: tio okazas kaj al UEA kaj al ĉiu iom vigla cent-jara asocio. Tamen indas repreni kelkajn praktikojn de la pionira Esperanto-movado: ekzemple, oni tiam senhezite akceptis, ke finnoj, hungaroj, ĉeĥoj, poloj, skotoj aŭ katalunoj salutu en la Universalaj Kongresoj, kvankam ne temis pri sendependaj ŝtatoj, dum nuntempe, post la Lapenna periodo, UEA fariĝis strikte ŝtatema kaj malpermesas tian agnoskon eĉ en kongres-ŝildoj, pro kio perdas simpatiojn inter valoraj aktivuloj.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Renato CorsettiRenato Corsetti (Italio)

    Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, eksprezidanto de UEA

    1. Daŭrigi la agadon de Zamenhof pri disvastigado de Esperanto al la tuta mondo, reprezenti la komunumon de la parolantoj de Esperanto en monda kadro kaj antaŭ neesperantistaj internaciaj organizaĵoj.

    2. UEA devas konservi sian universalecon kaj kunlabori kun esperantistoj el ĉiuj landoj, politikaj sistemoj, religioj, ktp. UEA devas konservi sian demokratecon, kun decidoj faritaj per interkonsultiĝoj kaj voĉdonado de ĉiuj esperantistoj. UEA devas konservi sian malfermecon al la mondo kaj adaptiĝon al ĝi.

    3. Laŭ mi ĝi devus transiri al situacio, en kiu 50 elcentoj de la enveninta mono estu rekte dediĉata al aktiva informado pri Esperanto. Ĝi povus ankaŭ malfermiĝi al pli facila reorganizado de la propraj strukturoj, sed tio estas detalo, laŭ mi.

    4. Jes kaj ne. Vere la nuna UEA estas kombino de individuaj membroj kaj de landaj asocioj, sed tio estas io pozitiva, ĉar, laŭ la instruoj de nia historio, tiuj du fortoj daŭre kunekzistis. Fortranĉo de unu el ili estus nur perdo por UEA.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Gbeglo KoffiGbeglo Koffi (Togolando)

    Administranto de Afrika Centro Esperantista

    1. Estas tri lokoj, kie oni klopodu trovi, ĉu UEA agadas tie:

    En UEA-medio la membroj faras nenion, la komitato estas pasiva, kaj la estraro povas nenion decidi, ĉar ĉiam la ĝenerala direktoro de UEA altrudas sian volon, kaj la kompatinda estraro silentas. Nur la estraro 1998–2001, prezidita de Kep Enderby, povis memstare labori. La ĝenerala direktoro ne povis elteni kaj demisiis, antaŭ ol reveni poste. La sekva prezidanto Renato Corsetti ne povis elteni, kaj la ĝenerala direktoro plugvidas UEA-n kiel li volas. Ĉu nun la estraro 2007–2010 aŭ la ĝenerala direktoro gvidas? Preskaŭ neniu ŝanĝo okazas, kaj la rolo de UEA ne estas klara. Estas preskaŭ nur la liverado de la revuo Esperanto kaj UEA-jarlibro al la membroj, la organizado de UK, eldonado de verkoj.

    En la Esperanto-komunumo estas multaj tendencoj. UEA-gvidantoj malvarme rilatas kun aliaj E-asocioj, kiuj ne submetiĝas al ili, kaj eĉ rifuzas ilian kunlaboron. Eldonado de libroj kontribuas al la Esperanto-kulturo.

    Ekster la Esperanto-komunumo UEA-gvidantoj preskaŭ nenion sukcese atingas. Estas klopodoj konvinki neesperantistojn, ke ili adoptu Esperanton aŭ almenaŭ rekonu ĝian valoron. UEA estas preskaŭ nekonata ekster Esperantujo. Oni ne vidas UEA-n en PEN-Klubo internacia, kaj la lasta partopreno de UEA en la konferenco de ALTE pere de ILEI estas nur formala.

    2. La liverado de la revuo kaj jarlibro; eldonado de verkoj por Esperanto-kulturo, organizado de UK, sed kun aliaj E-organizaĵoj.

    3. UEA ne plu havas multajn oficejojn kiel antaŭe. Tial ĝi ne bezonas ĝeneralan direktoron. Estu nur direktoro de la Centra Oficejo, kiu estas funkciulo de UEA ĉiam respondeca al la estraro/komitato/membraro, de kiu li ricevu direktivojn. La komitato estu aktiva, kaj la estraro estu forta en sia agado. Ĝi plenumu siajn funkciojn, kaj estu en kunlabora rilato kun la direktoro de la Centra Oficejo.

    UEA estu en tre bonaj rilatoj kun ĉiuj aliaj E-organizaĵoj. Ĝi havu laborplanon kun ero tre grava koncerne tre sinceran kunlaboron kun aliaj E-organizaĵoj, ke ĉiuj E-organizaĵoj kunlaboru por la progreso de la ununura Esperantujo, kies elementoj UEA kaj aliaj E-organizaĵoj estas. Tiu kunlaborado certe naskos veran interhelpon, kiu profitigos al E-grupetoj kaj eĉ al izolitaj esperantistoj, ke iliaj agadoj, eĉ liliputaj, kontribuu al la disvastigo de Esperanto, nia komuna celo.

    Ekster la Esperanto-komunumo UEA konigu sin kunlabore kun aliaj Esperanto-organizaĵoj. La reprezentiĝo de UEA kaj la Esperanto-Civito en la konferenco de ALTE en Kembriĝo en aprilo 2008 estas granda honto por Esperanto. Ĉu iu alia lingvo estis reprezentita de du organizaĵoj? Kial ĝuste Esperanto?

    Ekster Esperantujo ni, esperantistoj, reprezentas Esperanton. Tio necesigas tre bonan prezentadon de la E-asocio(j). Por tio oni bezonas homojn, kiuj ne kontraŭiras regulojn en ĉiuj landoj. Ni devas atenti tabuojn, kiuj ege gravas en iuj medioj. Rememoru la penetradon de Blankuloj en la nigran Afrikon. Homojn kun tia haŭto oni konsideris parioj en afrikaj landoj. Estis malfacile al tiamaj afrikanoj akcepti tiujn homojn. Nun estas aliaj tabuoj por Afriko, kaj necesas, ke oni atentu tion en la propagandado de Esperanto en Afriko.

    4. Iam SAT-ano asertis, ke SAT estas pli aĝa ol la nuna UEA, ĉar SAT fondiĝis en 1921 dum nuna UEA en 1947. Ĉiuj scias, ke la nuna UEA ne estas tiu, kiun fondis Hodler. Se oni parolu pri la apero de la litertrio UEA, oni prave asertos, ke ĝi (UEA) estas malkovrita en 1908. Sed se oni parolu pri la strukturo, ĝia funkciado laŭ nuna bazo komenciĝis ne en 1908.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6.


    Guojiang WuGuojiang Wu (Ĉinio)

    Komisiito de UEA pri ĝemelurboj

    1. UEA devas ludi rolon por mobilizi aktivecon de membroj kaj lokaj Esperanto-organizaĵoj en la Esperanto-komunumo, kaj por reliefigi la nemankeblan funkcion kaj aktive kaj efike allogi al si maksimuman atenton de landaj registaroj kaj internaciaj organizaĵoj ekster la komunumo.

    2. Ĉiu el la nunaj strukturoj de UEA devos esti konservata, precipe la Araba agado daŭre disvolviĝu, eksteraj rilatoj plie fortiĝu.

    3. (1) Enkonduki raport-sistemon de komitatanoj. UEA havas tiom da komitatanoj, ĉiu el ili ĉiujare faras multajn laborojn, sed oni ne povas sufiĉe scii ilin. (2) Laŭkapable krei instigan sistemon por membroj. Ekzemple, ĉiujare UEA aljuĝe elektu kelkajn elstarajn membrojn kaj financu ilin partopreni internaciajn E-aranĝojn (ekzemple, UK). Se tiu sistemo stariĝos, ne plu okazos tiu situacio, ke neniu el Afriko aperis dum la Jokohama UK. (3) Pavimi vojon por esperantistoj, kiuj okupiĝas pri scienco kaj tekniko. Oni nefacile trovas en publikaĵoj aŭ interreto artikolojn aŭ disertaĵojn pri tekniko en Esperanto. UEA devas konsideri eldonon de jarkolekto pri ili. Estus bone se resumo de ĉiu verkaĵo havus version en aliaj lingvoj, tiel neesperantistaj fakuloj aktive serĉus esperantistojn, eĉ turnus sin al UEA, kiam ili arde ŝatus trovi verkon pere de tiu skizo.

    4. Kun paso de tempo la politiko kaj la labormetodoj de UEA ŝanĝiĝas, sed mi opinias, ke ne ŝanĝiĝas la plej baza celo, t.e. disvastigi Esperanton.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Vinko OshlakVinko Ošlak (Slovenio)

    Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro

    1. UEA povus havi tre rimarkindan kaj rimarkeblan rolon en kaj ekster de Esperanto-komunumo. Bedaŭrinde ĝin blokas la dogmo de “neŭtraleco”, kiu ĝin historie rigardate puŝas de unu ekstremo al alia: de kompromisoj kun naziismo, faŝismo kaj komunismo. La neŭtraleco de Esperanto estas limigita en tiu senco, ke Esperanto apartenas aparte al neniu homa grupo; sed Esperanto ekzemple ne povas esti neŭtrala al la problemo de lingva diskriminacio, ja tiukaze ĝi estus absoluta.

    2. Konservi kaj pli emfazi solidarecan karakteron. Iamaniere Esperantujo povus fariĝi azilo por tiuj, kiuj perdis sian nacian patrujon. Tiamaniere ĝi ankaŭ ricevus politikan kaj moralan pezon, kian ĝi momente ne tro havas.

    3. Forigendas polemiko kontraŭ ŝajne aŭ vere konkuraj organizaĵoj (kiel E-Civito … kompreneble mi la samon proponas ankaŭ al ili!) kaj la dogmo de neŭtraleco, respektive, redifino de vere nepra aspekto de neŭtraleco. Aliflanke UEA devus instali duonprofesian lingvan servon, precipe por doni al aŭtoroj kaj ĵurnalistoj eblecon reviziigi sian lingvaĵon kontraŭ tolerebla honorario. Nepras interrete organizita gimnazio en Esperanto, kiun junaj homoj povus fari paralele al siaj naciaj mezlernejoj. Tiel ni akirus propran inteligencion.

    4. Nek la fondtempa nek nuna UEA estas kaj estu dogmo aŭ normo. Ĝi libere sin adaptu, ne morale, sed taktike kaj teknike al la postuloj de la tempo; sed ĝi restu sama super la tempoj rilate moralan bazon kaj lingvan justecon, kiu konsistigas la “internan ideon” de Esperanto.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Maria SandelinMaria Sandelin (Svedio)

    Blogposedanto

    1. Platformo por ideoj kaj ilia aplikado. Kunordigado de agadoj.

    2. La supre menciitajn.

    3. Necesas pli da malfermeco kaj efektiva demokratio, pli da moderneco, ekzemple, forme de aplikado de moderna kono pri komunikado, difino de la koncepto “neŭtraleco”.

    4. Estas tute normale kaj dezirinde ke asocio ne restu la sama dum cent jaroj. Ĝi evoluu en la takto kun la ĉirkaŭa mondo.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Vjacheslav IvanovVjaĉeslav Ivanov (Ruslando)

    Redaktoro de “E-Novosti-Info”

    1. Malgraŭ ke ekzistas alternativaj organizoj, UEA aspektas inter ili kiel Esperanto inter la ceteraj planlingvoj, almenaŭ en miaj okuloj. Malgraŭ foja kritikado, UEA restas stabila kaj daŭra, kio certe impresas pozitive.

    UEA havas rilaton, rektan aŭ ne tre, preskaŭ al ĉio bona, kio okazas en Esperanto-medio. Ekzemple, en aprilo mi kunorganizis en Peterburgo la duan lingvan festivalon; la festivalo oficiale estis aranĝo de REU, la landa asocio de UEA. Kun mi en la organiza teamo de la festivalo estis kelkaj aktivuloj kiuj lernis Esperanton en 2003 en la kurso subvenciita de UEA. Kian rolon do UEA ludas? Ĝi estas ĉie ĉirkaŭ ni!

    2. UEA daŭre faru la taskojn, kiujn ne povas bone plenumi entuziasmuloj en siaj E-rondetoj surloke. Inter tiaj agadoj: subtenado de bona kadro por Esperanto-medio (libroservo, konstanta oficejo, revuoj ktp.), regula traktado kun internaciaj organizoj (kiel UN), dokumentado de la okazaĵoj, strebado ekuzigi Esperanton en “neeniritaj” teritorioj.

    3. Mi ŝatus, ke UEA havu reklame klarigan folion, kiu, kiel siatempe “ŝlosilo” de Esperanto, estu ŝlosilo de UEA. Certe la nunaj asocia paĝaro kaj la jarlibro ne estas sufiĉe superrigardeblaj por plenumi tian taskon. Estu ia tre skiza kaj atentokapta skema enkonduko en la servaron de la asocio: kiujn servojn membro povas havi, kion membro devas fari por uzi la servojn. Mi ŝatus ankaŭ, ke UEA havu konstantajn oficejojn krom la centra ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

    4. Mi certe ne havas opinion pri tio, ĉar mi naskiĝis en 1978 kaj mi ne spertis, kia estis UEA eĉ en la 1990-aj jaroj, ne parolante pri tio, kio estis cent jarojn antaŭe. Certe, eĉ supraĵe esplorante tiun tempon, eblas facile rimarki, ke la ideoj kaj la valoroj tiam estis aliaj; supozeble ankaŭ UEA ŝanĝiĝas kun la tuta mondo.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Jakvo SchramJakvo Schram (Belgio)

    Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

    1. La rolo, kiun UEA havas, estas disvastigi Esperanton, respektante ĉies politikan kaj filozofian opinion. Kiam UEA plenumas tiun rolon, ĝi jam plenumas gigantan laboron. UEA devas preni respondecon pri ĉiuj satelitaj asocioj kaj lokaj grupoj, kiuj laboras sub tegmento de UEA. Ke tiuj grupoj restu politik-neŭtralaj kaj sendependaj de naciaj kaj naciismaj influoj.

    2. Ke UEA bonvolu disvastigi Esperanton.

    3. Pardonu la ioman brutalecon en la respondo. Se mi scius la magian trukon por havi sukceson, mi unue aplikadus ĝin ene de SAT, al kiu mi kore estas ligita. Eble UEA faru pli da propagando por asocioj kies laborlingvo estas Esperanto. Ĝis nun UEA propagandas kaj disvastigas la lingvon, sed forgesas aplaŭdi kiam tuta asocio uzas la lingvon, strange.

    4. Ĉu UEA estas alia asocio, aŭ ĉu UEA nur evoluis dum la tempo kaj historio de la movado… Mi esperas ke UEA evoluis kaj ŝanĝiĝis; alie ĝi ne valoras ĝian ekziston.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Giorgio SilferGiorgio Silfer (Eŭropo)

    Membro de Scienca Instituto Dietterle (pri historiografiaj, demografiaj kaj statistikaj esploroj pri Esperantio)

    Mi respondas al viaj demandoj komencante per la lasta, ĉar ĝi fakte estas premiso al la ceteraj tri.

    4. UEA naskiĝis kiel praraŭmisma esence perlingva organizo, kun nur individuaj membroj. Tia ĝi restis ĝis la Interkonsento de Kolonjo (1933). La nuna UEA evoluis el la Interkonsento de Kolonjo, pli precize el la reĵetokrizo post tiu granda grefto, kio kondukis al la fondo de Internacia Esperanto-Ligo (1936). Do la nuna UEA estas IEL sub alies nomo, esence porlingva organizo sen propra filozofio.

    1. Se respondi slogane: la nuna UEA reprezentas esperanton, sed ne Esperantion. Ĝi analogias al British Council por la angla aŭ Alliance Francaise por la franca, kvankam sen la lingvoscienca kompetento kiu karakterizas tiujn porlingvajn organizojn. Ekzemple, ĉe la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo esperanton reprezentas KCE, ne UEA (aŭ unu el la fakaj asocioj); kaj ĉe eksteruloj la esperanto-literaturon reprezentas la Esperanta PEN-Centro, kaj ne UEA (aŭ unu el la fakaj asocioj).

    2. Por respondi al la demando, necesas reformuli ĝin tiel: se vi volus mortigi UEAn, kiun servon necesus unuavice mortigi? kaj duavice? kaj triavice? La plej grava problemo estas la demando pri la neŭtraleco, kiu estas respondebla alimaniere ol nun, kaj ne nepre per forigo de la neŭtraleco. Ekzemple ĉe la Esperanta Civito la demando estas solvita alimaniere, kaj efike, kvankam ne lezante la neŭtralecon de la paktintaj establoj, se ili estas politike neŭtralaj.

    3. Por respondi al la demando, necesas reformuli ĝin tiel: se vi volus prosperigi UEAn, al kiu organiza modelo necesus inspiriĝi, unuavice? kaj duavice? kaj triavice?

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Humphrey TonkinPri jubiloj kaj jubileoj

    Komento de Humphrey Tonkin

    Centjariĝoj estas hazardoj de la tempo: UEA 99-jara kaj UEA 100-jara estas tamen la sama organizaĵo. Sed centjariĝoj estas bonaj okazoj por inventari la atingojn kaj listigi la aferojn ankoraŭ neatingitajn. Ili estas ankaŭ bonaj okazoj por mediti pri la malsukcesoj kaj parkeri iliajn lecionojn. Kaj foje ankaŭ por jubili pro sukcesa transvivo…

    Bedaŭrinde mi tro malfrue reagis al la invito de la redaktoro de La Ondo de Esperanto, ke mi skribu miajn respondojn al liaj kvar demandoj pri UEA: (1) Kiun lokon UEA okupas en kaj ekster la Esperanto-komunumo? (2) Kiuj pozitivaj ecoj de UEA estas konservindaj? (3) Kion oni ŝanĝu? (4) Ĉu temas pri la sama organizaĵo kiel tiu fondita en 1908?

    Leginte la naŭ respondojn de aliaj invititoj, mi trovis ilin pensinstigaj — kaj instigaj ankaŭ al kelkaj replikoj.

    Kvankam Giorgio Silfer opinias, ke UEA rilatas al la lingvo Esperanto kiel British Council rilatas al la angla lingvo, tiu karakterizo neniel kaptas la centrecon de UEA ene de la Esperanto-movado. UEA organizas la Universalan Kongreson, kiu estas pli granda manifestiĝo de la esperantistoj ol ĉiuj aliaj Esperanto-aranĝoj, kaj pli granda stabiliga faktoro en la parola kulturo de Esperanto ol ĉio alia. UEA funkciigas la plej grandan libroservon en Esperantujo (aŭ Esperantio — kio ŝajne tamen signifas ion tute specialan en la rondoj de Giorgio Silfer, alian ol Esperantujo). Ĝi aŭspicias la plej signifan renkontejon de sciencistoj pri Esperanto kaj interlingvistiko — CED, kiu organizas la Nitobe-seminariojn (plej laste en Tokio pasintjare) kaj aliajn aranĝojn (en julio ĝi okazigos ĉe la Universitato de Amsterdamo konferencon de universitatoj en kiuj Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj). CED publikigas la sciencan revuon LPLP, ĝi subtenas partoprenon de fakuloj en fakaj konferencoj, ĝi subvencias esplorojn, kaj ĝi aperigas la internan ligilon Informilo por Interlingvistoj. La junulara organizaĵo TEJO laboras sub la ŝildo de UEA kaj kun ĝia financa subteno. La eldona fako de UEA estas unu el la plej grandaj en la Esperanto-mondo — ktp. ktp. Ĉe UN kaj Unesko, Esperanto estas reprezentata ĉefe pere de la reprezentantoj de UEA, kiuj en aprilo 2008, por marki la centjariĝon de UEA, organizis kolokvon en la UN-sidejo en Ĝenevo (kie la fantoma ĉeesto de Edmond Privat kaj Hector Hodler estas eble ankoraŭ sentebla). Se UEA ne ekzistus, oni devus inventi ĝin.

    Ĝi kompreneble ne faras ĉion ĉi perfekte. Foje eĉ male. Kiel legantoj de mia lastatempa libro Lingvo kaj popolo certe scias, mi estas forta kritikanto de la strukturoj kaj labormetodoj de UEA. La Universalaj Kongresoj ankoraŭ funkcias laŭ malnova ŝablono; la Asocio dediĉas tro da atento al servoj al la membroj kaj maltro da tempo al disvastigo de Esperanto kaj al kunordigo de siaj konsistaj partoj; ĝenerale oni laboras en la Asocio laŭ organizaj metodoj ĝisdataj en la postmilitaj jaroj sed nun nepre eksmodaj. Multloke en la mondo, membraraj organizaĵoj, financataj de membrokotizoj, estas en krizo; kampanjaj organizaĵoj, kiuj laboras por atingi specifajn celojn specife difinitajn, per kampanjoj financataj de tiuj, kiuj interesiĝas, plejparte floras. En ĉiu ajn organizaĵo, kampanjoj stimulas; sed servoj al la membroj kondukas ĉefe al plendoj pri nelivero de la asocia revuo aŭ preseraroj en la Jarlibro (tio estas ĉar la unua kreas aspirojn dum la dua premisas maksimume kontentigon).

    Kiel pluraj respondantoj atentigis, la UEA de 1908 estis organizaĵo de unuopaj membroj, dum la nuntempa UEA, rezulte de la skismo de la 1930aj jaroj kaj refandiĝo de la 1940aj, estas nun ia kompromiso inter individua membraro unuflanke kaj aro de landaj kaj fakaj asocioj aliflanke (Renato Corsetti, eble prave, nomas tiun kombinon “io pozitiva”).

    La nuna statuto de UEA, super kiu mi laboris en la jaroj 1974 ĝis ĝia akceptiĝo en 1980, teorie rekonas tiun kombinon, sed ĝia efikeco dependas de la efika laboro de la diversaj organoj de UEA.

    Gbeglo Koffi prave plendas pro la relativa nelaboro de la Komitato, la gvida organo de la Asocio. Tiu manko de decida interveno en la aferoj de la Asocio fontas el pluraj faktoroj, el kiuj la ĉefa estas la simpla fakto, ke la Komitato renkontiĝas nur unufoje jare, ĉiam sub premo de tempo, tiel ke la komuna fido necesa por bona komuna laboro apenaŭ havas tempon ekesti. Inter la komitataj kunsidoj, oni malmulte instigas la komitatanojn al akurata kaj decida laboro, kaj la komitatanoj siavice malmulte sentas sian respondecon. Iom simila situacio regas ĉe la estraro kaj ĉe aliaj organoj de la Asocio. En tiu vakuo, la Centra Oficejo vole-nevole prenas gvidan rolon. Gbeglo Koffi supozas, ke tiu malekvilibro fontas el la personeco de la Ĝenerala Direktoro, sed verdire ĝi estas parte struktura, parte la rezulto de manko de decida gvidado ĝenerale. La Komitato diligente (aŭ almenaŭ iom diligente) elektas sian estraron, sed ne donas al ĝi la rimedojn efike labori. Tiuj rimedoj estas unuavice kunlaboro kaj duavice financaj rimedoj por ebligi pli da kontakto inter estraranoj, ekzemple en periodaj estrarkunsidoj.

    Vinko Ošlak aludas la “dogmon de neŭtraleco,” sugestante, ke tra la jaroj UEA troviĝis en “kompromisoj kun naziismo, faŝismo kaj komunismo”. Pli milde, Hèctor Alòs i Font avertas kontraŭ tro signifa ligiĝo al ŝtatoj. Similan vidpunkton alimaniere esprimas Jakvo Schram. Povus esti, ke la organizaj formoj nun ĉiam pli ofte vidataj en la socio kondukas nin for de tiu identiĝo kun ŝtatoj: landaj Esperanto-asocioj perdas sian organizan potencon kompare kun UEA, kaj la rolo de individuoj plifortiĝas, helpate ankaŭ de la reta kontakto, kiu ja ne rekonas landlimojn. Kvankam tra la jaroj multaj el la ideaj bataloj en kaj ĉirkaŭ UEA estas ŝajne kaŭzataj de malkonsento pri la difino de neŭtraleco, la esenca faktoro en tiuj bataloj estis ofte ne neŭtraleco en si mem, sed la unua adjektivo en la nomo de UEA: Universala. Celante la homojn de ĉiuj nacioj, UEA foje trovas sin, aŭ trovis sin, en situacio en kiu oni elektis kompromison por teni la universalecon. Lerta homo scias kiam kompromisi kaj kiam resti senkompromisa; la historio de UEA montras, ke la Asocio foje havis, foje malhavis, tiun lertecon.

    La removiĝo de emfazo je landoj al emfazo je individuoj espereble kondukos al la desubismo, kiun Hèctor Alòs i Font deziras vidi en la Asocio: kulturoj kaj movadoj ne povas esti kreataj nur de iu elito, sed bezonas la engaĝiĝon de pli vastaj tavoloj. Vjaĉeslav Ivanov implice tion komprenas kiam li skribas, ke UEA “estas ĉie ĉirkaŭ ni”. Same Maria Sandelin, kiu pledas por demokratio kaj ankaŭ (kaj mi plene aplaŭdas ŝin…) “moderna kono pri komunikado”.

    Samtempe, tamen, UEA devas esti preta preni sur sin tiujn taskojn, kiujn neniuj aliaj povas fari — interalie efikan reprezentiĝon de Esperanto en mondaj kadroj (kiel Guojiang Wu atentigas). Tio ne implicas, kiel ŝajne sugestas Giorgio Silfer, ke neniu alia organizaĵo povas ludi rolon en difinita kampo; mi ripetas: UEA estu preta fari tion, kion aliaj organizaĵoj ne kapablas fari, ne simple paŭsi la laboron de aliaj (nek la aliaj simple paŭsu tiun de UEA). Unu afero estas klara: nek desubismo nek desuprismo sufiĉas: impulsoj devas veni de ambaŭ direktoj. Tiu kombino de fortoj estas malfacile atingebla kaj dependas (flanke ankaŭ de niaj gvidantoj) de subtila kaj simpatia kompreno de la diverseco de homoj kaj organizaĵoj, kiuj konsistigas nian dismetitan komunumon.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №7.


    Novaĵoj | Enirpaĝo