Tri novaj libroj de Sezonoj

La unuan de septembro en la Esperanto-domo en Kaŭno (strato Zamenhof 5) la gvidantoj de la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kune kun la prezidanto kaj sekretario de la Litova Esperanto-Asocio tostis okaze de la apero de tri novaj libroj de Sezonoj. Same kiel ĉiuj lastatempaj libroj de ĉi tiu eldonejo (escepte de unu, presita en Pollando), ili estis presitaj en Litovio.


Verne. Chirkau la mondo dum okdek tagojĈirkaŭ la mondo dum okdek tagoj

Verne, Jules. Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 208 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 15).

Laŭ informoj de Unesko, Jules Verne (1828–1905) okupas la trian lokon en la tradukindekso post Walt Disney kaj Agatha Christie, kaj antaŭ Ŝekspiro kaj Lenino, kaj do li estas la plej tradukata neanglalingva aŭtoro kun 4162 tradukoj eldonitaj en ĉ. 150 lingvoj.

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj jam dum 135 jaroj restas unu el liaj plej legataj romanoj. Oni eldonas kaj reeldonas ĝin, aperas filmoj (la lasta en 2004 kun Jackie Chan kaj Arnold Schwarzenegger, por kiu ĝi estis la lasta filmo antaŭ la gubernatoriĝo en Kalifornio), movbildoj, radiospektakloj, komiksoj. Bedaŭrinde, inter dekoj da ĝiaj lingvaj versioj ĝis nun mankis Esperanto.

La traduko de Jean-Luc Tortel ŝtopas ĉi tiun breĉon kaj ebligas al la esperantista legantaro rektan aliron al la romano, en kies itinero, estas, interalie, kvar urboj gastigintaj la Universalan Kongreson de Esperanto (Londono, Parizo, Jokohamo, San-Francisko).

Legu pli (enhavtabelo, antaŭparolo, pri la tradukinto, la 33a ĉapitro)

Prezo: 20 eŭroj

Borges. La sekreta mirakloLa sekreta miraklo

Borges, Jorge Luis. La sekreta miraklo: Prozo kaj poezio / Kompilis István Ertl. Tradukis el la hispana Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey; Antaŭparolo de Jorge Camacho; Notoj de István Ertl, Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 200 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 16).

Transkontinenta argentinano, klarvida blindulo, Jorge Luis Borges (1899–1986) kreskis en la lastaj jardekoj al tutmonda staturo de literatura jarcent-estro. Faktoj kaj fikcioj, filologio kaj fantazio kunkreis ĉe li rakontojn punte fajnajn sed fortikajn kiel naturŝtonoj, kiuj ofte impresas per ia evidento pra-mitologia.

Ĝuste ĉar la verkaro de Borges jam fariĝis aksioma ekirpunkto por generacioj da verkistoj kaj alikampaj artistoj, urĝis havi volumon de la Borgesa prozo kaj poezio ankaŭ en Esperanto. Tion prizorgis dek unu diverslandaj tradukintoj. Eĉ nia lingvo ne proponas elirejon el la Biblioteko de Babelo. Eble ankaŭ La sekreta miraklo enviciĝos sur la bretoj de tiu senfina libraro, esence ne pli deĉifrebla ol ĝiaj samsortanoj. La certeco ke ĉio jam estas skribita nin nuligas aŭ nin igas vantaj.

Legu pli (enhavtabelo, antaŭparolo, novelo Emma Zunz)

Prezo: 18 eŭroj

Korzhenkov. Unu Ringo ilin regasUnu Ringo ilin regas

Korĵenkov, Aleksander. Unu Ringo ilin regas: John Ronald Reuel Tolkien en Esperanto: Prelegoteksto. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 16 paĝoj. — (Serio Sed ne el katedro; Volumo 4).

Unu Ringo ilin regas estas eseo de Aleksander Korĵenkov pri la projekto Tolkien en Esperanto. Kiel prelego, ĝi estis plurfoje prezentita en diversaj renkontiĝoj kaj kongresoj, laste en BET-43 (Šiauliai, 2007), Arta Lumo (Kuopio, 2007) kaj ARKONES XXIII (Poznań, 2007). Unu el fruaj versioj de la teksto aperis en Lingva Arto, jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (Rotterdam: UEA, 1999, pĝ. 92–100).

La eseo de Korĵenkov estas interesa ne nur por la ŝatantoj de Tolkien, sed ankaŭ por tiuj, kiuj interesiĝas pri la Esperanta tradukarto kaj pri la verkaro de William Auld, kies traduko de La Mastro de l' Ringoj estis eldonita pasint-jare.

Prezo: 3 eŭroj


Mendu la novajn (kaj pli frue eldonitajn) librojn de Sezonoj ĉe la libroservo de UEA aŭ ĉe via kutima libroservo. Litovianoj povas aĉeti ilin favorpreze en la Esperanto-domo. Ruslandanoj kaj pollandanoj mendu rekte ĉe la eldonejo. Nur escept-okaze ni sendas librojn al individuaj aĉetantoj en aliaj landoj. La libroj estos aĉeteblaj ankaŭ en la XXIVa ARKONES en Poznano (Pollando). Libroservoj ĝuas rabatojn.


Novaĵoj | Enirpaĝo