La subaj demandoj kaj respondoj aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2008). Oni rajtas aperigi ilin plene aŭ parte, se oni mencias la aŭtorojn kaj la fonton. (La Ondo de Esperanto, 2008, №12).


Ĉu legokrizo (ankaŭ) en Esperantujo?

La Ondo de Esperanto jam okazigis kvar “Rondajn Tablojn”: pri la Esperanto-gazetaro, pri libroeldonado, pri la (mal)sukcesoj de la jaro 2007 kaj pri la centjariĝo de UEA. La kvinan temon sugestis la artikolo de Paulo Sérgio Viana Kial esperantistoj preskaŭ ne aĉetas librojn? en la novembra “Ondo”. Ni proponis al kelkaj verkistoj, eldonistoj, redaktoroj, librovendistoj kaj legantoj respondi la tri subajn demandojn:

1. Ĉu nuntempe oni efektive aĉetas/legas malpli da Esperanto-libroj ol antaŭe?

2. Ĉu la (supozata) mallegemo/malaĉetemo en Esperantujo havas specifajn kialojn kompare kun la “Granda mondo”?

3. Ĉu la situacio en nia libromerkato estas plibonigebla? Se jes, kiel?

La ricevitajn respondojn ni publikigas en decembro — ja ĝuste en decembro okazas la Tago de la Esperanta Libro.

Respondoj

  • Jorma Ahomäki
  • Gersi Bays
  • Ulrich Becker
  • Tomasz Chmielik
  • István Ertl
  • Perla Martinelli
  • Mine Yositaka
  • Paul Peeraerts
  • Maria Sandelin
  • Humphrey Tonkin
  • Mao Zifu
  • Madeleine de Zilah

  • Premu por vidi la bildrespondon de Serge Sire.

    Jorma AhomaekiJorma Ahomäki (Finnlando)

    Leganto

    1. Kiel evoluis literatura kampo el vidpunkto de ordinara legemulo sur loka nivelo dum la pasintaj kvin jardekoj, pri kiuj mi havas iujn spertojn? Estas malfacile diri ion ĝenerale validan. Antaŭ kelkaj jardekoj oni prezentis librorecenzojn eĉ en klubaj kunvenoj kaj en societaj bultenoj. Nun regas sur tiu ĉi tereno preskaŭ plena silento. Nur iuj unuopuloj ĉi-rilate aktivas. Iom simpligite oni povas konkludi jene: niaj antaŭuloj estis pli favoraj ol nuntempuloj por legi kaj aĉeti literaturajn verkojn. Tamen la hodiaŭaj eblecoj lige kun relative alta vivnivelo donas por la problemo pozitivajn aŭgurojn estontece.

    2. Esperantistoj vivas dise en la mondo. Tiu fakto rakontas pri malfacilaĵoj sur libro-merkato. Nia internacia gazetaro kontentige raportas pri freŝaj eldonaĵoj, sed nur hejmlande oni tuj vidas kaj povas propramane foliumi novajn nacilingvajn verkojn. Modele funkcias la Libroservo de UEA. Lunde matene mi telefonas mian mendon al Roterdamo kaj jam merkrede alvenas per aerpoŝto tra hejma letertruo la pakaĵo. Kompreneble tuj eblas komenci avidan legadon. Oni povus publikigi sur paĝoj de niaj periodaĵoj pli da etaj informoj kelkliniaj pri nova, ĵus aperinta literaturo.

    3. “Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata, sed ne balbutata” — substrekas Boris Kolker en sia Vojaĝo en Esperanto-lando. Jen unu el solvoj por plibonigi la nunan, iel tre tristan situacion inter literaturamantoj. La afero ne estas facila, sed ni ekagu por atingi kreskantan nombron de legantoj kaj aĉetantoj, kiuj kuraĝe retumos al eldonejoj kaj libro-servoj siajn plioftajn mendojn. Jen malnova finna biblioteka slogano: “Legu pli — tiam vi supozos malpli”.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12 


    Gersi BaysGersi Bays (Brazilo)

    Eldonejo Fonto

    1. EfektivEGe! Ĉiam malpli! Ĉe mi la problemo estas la internaciaj poŝtaj kostoj.

    2. Certe gravega problemo en la esperantista merkato estas la sendokostoj. Unuopan libron ne eblas vendi internacie… la sendokosto estas pli alta ol la kosto de la libro! Ankaŭ mendoj de libroservoj estas ĉiam malpli grandaj, kaj tio malebligas la vendadon. Ankaŭ ene de la lando la kostoj malfaciligas la vendadon. Tiu diabla “globalizado”(?), kvazaŭ brazilano, ĉino ktp gajnus kiel EU-ano!!!

    3. Mi ne vidas solvon.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12 


    Ulrich BeckerUlrich Becker (Usono)

    Eldonejo Mondial

    1. Mi dubas pri tio. La ĝustan respondon povus doni nur libroservoj aŭ eldonejoj kiuj ekzistas/-is dum pluraj jardekoj. Verŝajne la libroservo de UEA povus doni interesajn statistikojn tiurilate, por ke oni povu vidi tendencojn. Mia eldonejo havis rekordan jaron en 2008 (ĝis nun, meze de novembro) vendinte 1047 librojn. Eĉ se oni subtrahas la du numerojn de la libroforma Beletra Almanako en 2008, restas vendoj de pli ol 600 unuopaj libroj, inter ili 234 libroj venditaj tra ekstermovadaj vendokanaloj (lokaj librovendejoj, retvendejoj kiel amazon.com ktp.) Ĉu tio estas malmulte? Certe, kompare kun nacilingvaj librostatistikoj. Sed oni ne forgesu, ke la kerno de aktivaj esperantistoj konsistas el nur kelkaj dekmiloj da homoj. La plej granda parto de niaj “milionoj” estas eternaj komencantoj aŭ balbutantoj.

    2. Krom la Esperanto-lingvonivelo — ne. La kialoj por nelegado estas ĉie la samaj, en kaj ekster Esperantio: neintereso pri libroj, manko de mono, manko de edukado, manko de komunikado pri legitaj libroj (lego-kluboj), manko de instigo al librolegado. La financa faktoro estas eble la sola faktoro kiu ludas eĉ pli gravan rolon en Esperantio ol ekster ĝi: Esperanto-libroj devas esti sendataj defore, en la plej multaj kazoj, kaj tio multe kostas, aldone al la librokostoj. Nur malofte eblas simple iri al librovendejo ĉirkaŭ la angulo, trafoliumi kaj aĉeti Esperanto-libron.

    3. Ĉio ĉiam estas plibonigebla. En Esperantio ĉefe jenaj faktoroj:

    — La kvalito de multaj libroj (kvalito de la enhavo, kvalito de la ekstera aspekto kaj de la presado).

    — La haveblo de esperantlingvaj libroj en ekstermovadaj kanaloj; por tio eldonantoj partoprenu en la internacia ISBN-sistemo kaj donu en siaj retpaĝoj la ISBN-numerojn kun la titoloj. Tiel iu ajn en Usono facile povas aĉeti libron el Japanio, kaj inverse.

    — La Esperanto-instruistaro komprenigu al siaj lernantoj ke la daŭra lego de libroj necesas al la evoluo de la lingvokono, en la kazo de Esperanto eĉ pli ol ĉe naciaj lingvoj: pro la malofteco de buŝa komunikado en Esperantio, la meminstruo de esperantistoj devas okazi pli per presita materialo ol tio okazas en naciaj lingvoj; la nelego estas unu el la kialoj por la armeo de eternaj komencantoj, kaj niaj instruistoj devas atentigi pri tio kaj instigi siajn lernantojn al kontinua legado post la fino de la kurso.

    — Necesus iu reto de interŝanĝo de libroj; la Esperanto-libromerkatoj estas dividitaj kaj ne sufiĉe interagas. Mi ne havas pretan ideon, sed pro financaj kialoj libroj el unu parto de la mondo ne atingas la aliajn angulojn (krom tra la libroservo de UEA). Estus tre bone se iu kreus retan vendejon de uzitaj libroj (laŭ la sistemo de amazon), kie homoj povas revendi siajn librojn kontraŭ multe pli malalta prezo, tiel helpante legontojn en pli malriĉaj landoj.

    — Laste: La kulturo de recenzado en Esperantio estas katastrofa. Tri kvaronoj de la librorecenzoj, kiujn mi legas, estas stultaj. Redaktoroj pli bone atentu ke ili uzu la servojn de kompetentuloj. La unua, plej grava eraro de redaktoroj estas ke ili pensas ke ilia “genia” regula recenzanto povas recenzi ĉiun ajn libron. Tio estas garantio por fuŝo, sed ne redakta laboro. Oni ĉiam serĉu laŭeble specialiston en la fako aŭ temo de la libro. Nuntempe multaj revuoj pli-malpli misgvidas siajn legantojn pri la kvalito de libroj kaj misedukas ilin.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12 


    Tomasz ChmielikTomasz Chmielik (Pollando)

    Eldonejo Libro-Mondo

    1. Mi opinias, ke oni aĉetas same multe da libroj kiel en la pasintaj jaroj. La nombro da legantoj iom malkreskas, sed tuj aperas novuloj, kiuj ekvilibras ĉi perdon. La merkato restas sama. Mi taksas, ke la kvanto da esperantistoj, kiuj reale partoprenas la kulturan Esperanto-vivon, oscilas ĉirkaŭ tricent, do oni povas facile kalkuli, por kiom da homoj ni verkas, tradukas kaj eldonas librojn. Tio ne ŝanĝiĝas de jaroj. Imagu, ke dum la UK-oj, kiuj estas plej grandaj aranĝoj esperantistaj, ĉiujare la rekordoj de vendado de la plej furoraj titoloj estas inter 20 kaj 30. Tio vere estas hontiga rezulto kun 1800 ĝis 2500 kongresanoj averaĝe.

    2. Mi pensas, ke esperantistoj, precipe tiuj, kiuj eniras la movadan vivon, bezonas klerigon. Mi sidis dum la roterdama UK kaj observis homojn enirantajn tien, kie troviĝis la libroservo. Estas du grupoj. Iuj venas kaj tuj elektas la titolojn, kiujn ili trovas en amasego da ofertataj varoj. Aliaj aperas, prenas kelkajn librojn, vidas neniondirajn aŭtorajn nomojn, titolojn, malkapablas loki tiun aŭ tiun verkon en literatura epoko kaj eliras, kaj mi certas, ke ili neniam plu revenos. Ili estas perditaj. Do, ankoraŭfoje mi ripetas klerigon, kaj ankoraŭfoje klerigon.

    3. Seriozajn recenzojn, rondojn de libro-ŝatantoj en Esperanto-kluboj diverslande, pli oftajn renkontiĝojn kun aŭtoroj — jen tion ni bezonas. Tiajn problemojn ni ne spertas en nacilingvaj literaturoj, kie la oferto pli riĉas kaj la eblecoj aliri al dezirataj aŭ malkovrataj libroj pli varias kaj pli allogas. Ni bezonas esplorojn pri nia libromerkato, ke ni povu ekkoni ŝatojn kaj malŝatojn de legantoj. Eble estus inde pripensi komunan serion da esperantaj klasikaĵoj, kiuj laŭ unueca aspekto, kun valora scienceca enkonduko pri la koncernaj aŭtoro kaj verko povus esti publikigataj ne tro multekoste laŭ kunlaboro de diversaj Esperanto-eldonejoj.

    Malkovrinda estas la tuta mondo de sonlibroj, kiuj ne oftas en Esperantujo, kaj tiuj, kiuj haveblas, elrevigas legantojn per avarega reĝisorado sona kaj muzika, kaj malinstigas al aĉeto pro enuigaj voĉoj de lektoroj, kiuj ankaŭ ne malofte sonas fuŝe laŭ prononco.

    Mi konscias, ke estas malfacile antaŭvidi kaj lanĉi titolon, kiu furoros. Mi inkliniĝas al la opinio, ke inter Esperanto-eldonaĵoj devus tamen esti plej diversspecaj verkoj, kiuj kontentigos ĉies preferojn.

    Gravas ankaŭ la prezo, de kiu dependas aĉetemo. Sed mi opinias, ke pli-malpli la eldonkostoj ekvilibriĝis. Ĉu tamen ne interese estus fondi klubojn de legantoj, en kiuj laŭ sistemo de favorpreza abono la membroj povus ricevi novaĵojn. Tio multe helpus planadon de eldona politiko ĉiulande.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12 


    Istvan ErtlIstván Ertl (Luksemburgio)

    Tradukisto

    1. Laŭ mi, ne — aŭ se jes, tiam ne signife malpli. Ĉiuokaze, oni ne forgesu ke hodiaŭ ekzistas multe pli da manieroj por konsumi — kaj por krei! — Esperantan kulturon ol ekzistis antaŭ 50 jaroj, aŭ eĉ nur antaŭ 10 jaroj. Sekve, malplia librolega tempo kaj malpliaj elspezoj por libroj iusence kompensiĝas per aliaj kulturaj tempopasigoj.

    2. Averaĝa Esperanto-parolanto malpli facile kaj malpli spontane legas en sia lingvo ol averaĝa parolanto de etna lingvo. Esperantisto, eĉ se librema, ne povas havi la iluzion konstrui reprezentivan mondliteraturan bibliotekon nur en Esperanto. Aliflanke, en Esperantujo supozeble pli altas la proporcio de tiuj kiuj aĉetas libron pro ia solidara devosento ol ĉe anoj de etnaj lingvoj.

    3. Unuavice per la plibonigo de la distribua reto. Malgraŭ la plikajpliaj prezentaj ebloj de Interreto, homoj ankoraŭ bezonas tuŝi kaj foliumi libron por konvinkiĝi pri ties aĉetindo.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12


    Perla Martinelli (Italio)

    Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro

    1. Vi kunmetas du malsimilajn temojn, necesas ilin disigi por iom pli klare fokusigi la situacion. Ja legi kaj aĉeti ne samas, tion jam diris — kun milda amareco — eĉ Zamenhof, parolante pri gazetabonoj komence de nia historio. Laŭ mia sufiĉe longa sperto, mi dirus ke la legemo de la esperantistoj ne estas nun averaĝe pli malforta ol antaŭe, ankaŭ ĉar nia kulturo ne proponas televidon kaj preskaŭ ne kinon. Sed veraj legantoj, kiujn fascinas la magio mergiĝi en artan mondon fantastan, sen alia kialo ol la propra plezuro, neniam estis legioj: ili plu ne estas.

    2. La esperanta libromerkato suferas pro du handikapoj: la kosto (ne nur pro la efektiva prezo de la libro, produktata etkvante, sed ankaŭ pro la poŝta afranko) kaj, lige kun la unua, la distribua sistemo. Konkreta fakto estas la malfacilo aĉeti librojn en nia lingvo, ankaŭ ĉar ilin oni ne povas normale trovi en librovendejoj. Jes, oni povas aĉeti laŭ la libroservaj katalogoj, kaj nun ankaŭ rete, sed ĉu tio vere stimulas? Oni enamiĝas al libro ne nur pro ĝia titolo aŭ supozata enhavo, sed ankaŭ pro la prezento, la papero, la litertipoj…

    3. LF-koop, kiu siatempe iniciatis la produktadon de kasedoj funkciantaj iom kiel legitaj libroj — la Esperanta Songazeto — nun lanĉis per La Infana Raso deklamita de William Auld la esperantan ekvivalenton de la KD-libroj jam disvastiĝintaj ĉe la ne-esperantista publiko. Jen moderna vojo certe sekvinda. Rilate al la normala produktado, mi opinias, ke niaj eldonejoj faras ĝenerale bonan laboron kaj produktas interesajn librojn, indajn je legado. Sed oni ne sufiĉe ilin reklamas, kaj mankas kontentiga distribua reto. Precipe la distribua sistemo ŝajnas pli kaj pli en krizo: la libroservoj malmultiĝas, la rabatsistemo ne taŭgas, pli kaj pli evidentiĝas stranga situacio: kiu ajn rajtas eldoni kion ajn, sed poste la merkato funelas al unu granda libroservo en Roterdamo, tiel ke praktike ekzistas monopolo en la distribuado. Kaj tio malfavoras sanan konkurencon, do malstimulas la iniciatemon de minoraj libroservoj, malprofite al la legemuloj.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12


    Mine YositakaMine Yositaka (Japanio)

    Japana Esperanta Librokooperativo

    1. Jes. En Japanio esperantistoj emas aĉeti malpli ol antaŭe pro maljuniĝo.

    2. Ne. Ekstere, ne tiom en Esperantio, sed oni emas legi pli leĝerajn kaj pli praktikajn.

    3. Niaj legantoj preferas aĉeti kaj legi librojn kun pligrandaj literoj, kaj ni klopodas kontentigi ilin. Cetere, nia libroservo dissendas retleterojn de novaj libroj, kaj tio iomete vekas aĉetemon de niaj membroj.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12


    Paul PeeraertsPaul Peeraerts (Belgio)

    Flandra Esperanto-Ligo

    1. Mi ne havas tiun impreson. Unu el la unuaj libroj eldonitaj de FEL estis Ĉu rakonti novele? de Claude Piron. Ni vendis de ĝi 1000 ekzemplerojn. Unu el la lastaj estis La ŝtona urbo, ni vendis de ĝi 1200 ekzemplerojn. Se la enhavo estas bona, libroj ja bone vendiĝas, eĉ en nia malgranda merkato.

    2. Mallegemo ne; malaĉetemo eble jes. La granda plimulto de la Esperanto-libroj estas vendata perpoŝte. Altiĝas la afrankokostoj kaj forte reduktiĝis la fidindeco de la diversaj poŝtoservoj. Pli kaj pli la legemuloj nur notas titolojn de verkoj, kiujn ili juĝas interesaj, kaj esperas iam dum iu renkontiĝo aĉeti ilin senafranke kaj senriske.

    3. Mi havas la impreson, ke la merkato riskas iĝi supersaturita. Aperas jen kaj jen iu furorlibro, sed aperas bedaŭrinde ankaŭ multaj apenaŭ vendeblaj verkoj, kiujn libroservistoj tamen vole-nevole aĉetas kaj stokas, sed kiuj ne alte levas la Esperanto-kulturon, nek prosperigas la ekonomian farton de tiuj libroservoj. Eldonistoj devus pli forte kribri, kaj riski diri “ne” al tro entuziasmaj, sed ankoraŭ tro malmaturaj verkistoj. Ankaŭ mi kelkfoje falis en tiun kaptilon!

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12


    Maria SandelinMaria Sandelin (Svedio)

    Blogposedanto

    1. Tion mi ne scias, sed supozeble tiel estas, ĉar temas pri internacia tendenco.

    2. Nu jes. Esperantlingvaj libroj konkuras kun neesperantlingvaj laŭ malegalecaj kondiĉoj pri la atento de legantoj kaj aĉetantoj. Kompare kun libroj eldonitaj en aliaj lingvoj, esperantlingvaj libroj ofte estas pli amatorece faritaj, kaj kiam temas pri la kvalito de la enhavo kaj pri la ekstero de la libroj. Krome mankas tiu kutima subteno de la ĉirkaŭa socio forme de la eduksistemo, bibliotekoj, librovendejoj kaj efika surmerkatigo. Aliflanke kiel kontraŭpezo al tiuj ĉi faktoroj ekzistas sento de lojaleco kaj identiĝo (al konatoj, al la movado, al la fenomeno Esperanto ktp.) kiu certe foje igas homojn aĉeti librojn en Esperanto kiujn ili cetere ne aĉetus.

    3. Jes, oni povus pli atenti kion eldoni kaj kiel, atentante samtempe la merkaton kaj la propran integrecon, same kiel faras kvalitaj eldonejoj en aliaj lingvoj. Ekzemple, kiam temas pri beletraj tradukoj en Esperanto, oni ofte elektas klasikaĵojn, jam ekzistantajn en brilaj tradukoj nacilingve, pro kio la motivo de esperantlingva legado ŝajnas malforta. Mi multe pli volonte vidus tradukojn de nova, ankoraŭ malmulte konata kaj tradukata literaturo. Tiel Esperanto povus funkcii kiel vera literatura ponto. Mi tamen komprenas, ke en la praktiko ekzistas problemoj rilataj al tio kiu pretas traduki kion k. s. Ĉi-lasta do estas respondo ankaŭ al la punkto 2.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12 


    Humphrey TonkinHumphrey Tonkin (Usono)

    Eksprezidanto de UEA

    1. Kompare kun, ni diru, antaŭ tridek jaroj, verŝajne aperas pli da titoloj nuntempe. Pensu nur pri romanoj. Antaŭ kvardek jaroj ekzistis entute nur manpleno da romanoj en Esperanto. Nun la nombro plenigus almenaŭ du brakojn. Mankas, tamen, sento de librokulturo en Esperanto. En la epoko de Literatura Mondo, kaj poste la epoko de Norda Prismo kaj Nica Literatura Revuo — kaj eĉ la epoko de la unuaj numeroj de Literatura Foiro — oni kvazaŭ sekvis la karierojn de la verkistoj en Esperanto, kiuj rolis kiel publikaj figuroj. Tiu kerno de ĝenerale rekonataj verkoj kaj verkistoj mankas nuntempe: oni ne povas certi, ke kulturita esperantisto legis sian porcion de la poemoj de Kalocsay aŭ Auld, aŭ la noveloj de Francis. Kiel iam diris Oksforda profesoro pri iom simila problemo, “Tiam ekzistis literaturo; nuntempe estas nur libroj”. Tamen ekzistas kelkaj lumaj punktoj en la hodiaŭa ĉielo: la naskiĝo de Beletra Almanako, kiu eble iam ludos rolon similan al tiu de la menciitaj revuoj; iom pli konscia aliro al la Belartaj Konkursoj de UEA; la fondo de Akademio Literatura de Esperanto kiel posteulo de la iama EVA.

    2. Mi konsentas kun tiuj, kiuj montras al la absolute primitiva organizado de la Esperanta libromerkato. Laŭ mia sperto, nur la eldonejo Mondial sisteme utiligas la rimedojn de Amazon kaj similaj retaj amasvendejoj. Kaj eĉ nia ĉefa libroservo (tiu de UEA) apenaŭ utiligas la normalajn modernajn praktikojn de librovendado. Estas apenaŭ kredeble, ekzemple, ke UEA pagigas de la aĉetantoj aldonan procentaĵon pro tio, ke ili utiligas kreditkartojn….

    3. Reliefigi la literaturon pli klare en nia gazetaro kaj aliaj komunikmedioj; publikigi tie rekomendojn pri legindaj verkoj kaj bonajn recenzojn; krei vizitindajn retejojn al kiuj oni povas sin turni por frandi la Esperanto-literaturon kaj ekkoni la ĉefajn verkistojn; uzi la Universalajn Kongresojn kiel montrofenestrojn de nia literaturo; aperigi antologiojn, simplajn legaĵojn, seriojn de klasikaj verkoj — kaj ilin vendi efike; pli sisteme klopodi eldoni verkojn interesajn al la mezaj esperantistoj.

    Mallonge: ĉion fari por krei librokulturon en nia Esperanto-komunumo. Jes, belus plialtigi la lingvan nivelon de la esperantistoj por ke ili pli avide legu — sed same belus legigi la esperantistojn por ke ili plibonigu sian lingvan nivelon….

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12


    Mao ZifuMao Zifu (Ĉinio)

    Poeto

    1. Sendube jes.

    2. Certe. Nuntempe ne troviĝas tiu fako aŭ profesio de esperanto kiu povas vaste doni al oni panon. Lernante esperanton nur por distriĝi esperantistoj ne bezonas legi tiujn klasikajn librojn tradukitajn el naciaj lingvoj kiujn eldonistoj ŝatas senlace kaj senĉese publikigi. La klasikaĵojn ni konis kaj legis post kiam ni ellernis la literojn. En la merkato mankas verkoj legindaj originale en esperanto mem. Oni devas pruvi esperanton ĉiopova en kreado de novoj sed ne nur en renovigo de oldoj.

    3. Unue, eldoni pli da originalaj verkoj, nepre ne ĉiam tradukojn el klasikaĵoj. Due, instigi verkistojn honorarie eble plibonigus la situacion. En la Esperanto-merkato mankas originalaj verkoj allogaj, ĉar verkistoj ne havas entuziasmon verkante senpage.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12 


    Madeleine de Zilah (Francio)

    La Gazeto

    1. Laŭ mi, ne. Sed mia vidpunkto estas limigita: la libroservo de La Gazeto estas modesta, la “klientaro” ne granda; ĉu eble pli elita, pli legema, pli avida je kulturo, ol la averaĝa esperantisto. Ekzemple, dum la ĉi-jara konferenco de OSIEK, la averaĝa nombro da aĉetitaj libroj estis 4 por unu partoprenanto. Krome, mirigas min, kiom da esperantistoj mendas rete aŭ poŝte, sen vidi la libro(j)n.

    2. La “Granda Mondo” certe aĉetas kaj legas malpli ol la Esperanto-mondo. Mi vidis Esperanto-bibliotekojn imponajn ĉe laboristoj, aŭ ĉe mezaj oficistoj, funkciuloj, kiajn mi neniam vidus en nacia literaturo ĉe similaj ne-esperantistaj homoj. Simple, la kultura sento, la scivolemo, estas pli grandaj en Esperantujo, ol en la “Granda Mondo”. Almenaŭ en la eta Esperanto-mondo, kiun mi konas. Vi scias, ke ni vivas kiel ermitoj sur nia barko.

    3. Paroli pri libromerkato, pli precize pri merkato, aŭ pri komerco, en nia Esperanto-mondo, ŝajnas al mi ne digne. Nia celo, almenaŭ mia, tute ne similas al tiu de la libromondo (eldono, vendo ktp). Konvinki homon, ke la plej granda riĉigo estas legado de bona libro; konscii, ke la plej granda kreaĵo de homo estas verkado de libro; jen, kio gravas; tio grandparte dependas de edukado.

    En la (universitata) urbo, kie ni loĝis kiam ni estis sur grundo, malaperis tri librovendejoj dum la pasintaj 12 jaroj. Restas tri. Posedanto de unu el la tri kulpigas la reton kaj la supraĵajn konojn trovitajn en ĝi. Mi ne konsentas: ni trovas elstarajn informojn, sciigojn, eseetojn pri raraj temoj, kiuj, libroforme, utilus al tre malmulte da homoj, do tiaj libroj ne vendiĝus. Ni trovas librotitolojn elstarajn, lige kun niaj studoj ktp ktp.

    Pri Esperanto gravegas, kiel Piĉ skribis oftege, ke ĉiu libro estu konata, ke abundu informetoj pri novaj libroj, eĉ se malfacile estas trovi bonvolemulojn kaj spacon en revuoj por recenzoj.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №12


    Novaĵoj | Enirpaĝo