Radio Esperanto: Ne nur aŭskulti, ankaŭ legi…

Radio Esperanto ekfunkciis komence de februaro 2008 en Kaliningrado (Ruslando). Komence estis planite disaŭdigi literaturajn tekstojn en ĉiu dua sonprogramo, sed ekde la 11a programo ili aperas preskaŭ en ĉiu elsendo. Entute, Radio Esperanto aperigis 18 sonprogramojn en kiuj estis (krom du poeziaj) dek du prozaj programeroj.

Estis sonregistritaj kaj enretigitaj tri originalaj tekstoj kaj naŭ tradukoj el la lingvoj: rusa (kvar de Ĉeĥov kaj unu de Tolstoj), hispana (du noveloj de Borges), angla (Joyce) kaj pola (Terakowska). Ilin legis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

Ĉar Radio Esperanto aperas en la formo “podkasta”, ĉiu programo estas aŭskultebla kaj elŝutebla en iu ajn oportuna tempo en la retejo: http://la-ondo.rpod.ru/

Oni povas ankaŭ (kompreneble: tute senpage) abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Ĉiuj beletraj tradukoj el Radio Esperanto estas legeblaj en literaturaj rubrikoj de la retejo de Sezonoj / La Ondo. Tio ebligas sekvi la paroladon por tiuj, kiuj ankoraŭ ne perfekte lernis Esperanton, kaj tiusence niaj literaturaj sonprogramoj estas konsilindaj por kursfinintoj. Post kelka tempo oni povos legi ankaŭ la originale verkitajn tekstojn.

Jen la listo:

Programo 2. Anton Ĉeĥov. Historio de komerca entrepreno (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Programo 4. Anton Ĉeĥov. Almozulo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Programo 6. Anton Ĉeĥov. Ĉevala familinomo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Programo 8. Lev Tolstoj. Resurekto: Fragmento (Tradukis Viktor Sapoĵnikov)
Programo 9. Vasilij Devjatnin. Samideanoj
Programo 11. James Joyce. Evelino (Tradukis Russ Williams)
Programo 12. Jorges Luis Borges. Emma Zunz (Tradukis István Ertl)
Programo 13. Czesław Kozłowski. Nia versistaro
Programo 14. Spomenka Štimec. Gastamo
Programo 15. Jorge Luis Borges. La viro ĉe la sojlo (Tradukis Liven Dek)
Programo 17. Anton Ĉeĥov. Ŝi volas dormi (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Programo 18. Dorota Terakowska. La kvina telero (Tradukis Dorota Buchardt)

Ankaŭ en la venonta jaro niaj sonprogramoj enhavos beletraĵojn.

Bonan aŭskultadon en la jaro 2009!

Radio Esperanto


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo