Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
Kompreneble, mi ĝojis, ke plurjardeka persista laboro portas rekonon. Kvankam mi jam alkutimiĝis al la 2-3a (same kiel la alia “eterna kandidato”, Renato Corsetti) dum la pasintaj dek jaroj. Mi miris tamen pri la unusenca sukceso (diferenco de ok voĉoj). Eble, ankaŭ la premio Grabowski, ricevita dum la lasta UK pro mia interlingvistika agado, pli turnis la atenton al mi.
Ĝis nun la Esperantisto de la Jaro kutime ricevis je unu aŭ du voĉoj pli multe ol la aliaj kandidatoj. Eĉ Bill Auld venkis nur per du pliaj voĉoj. Nur Povilas Jegorovas en 2005 havis je kvar voĉoj pli ol la dua kandidato. Sed vi senprecedence ricevis je ok voĉoj pli multe ol la dua kandidato (kvankam vi ne rajtis voĉdoni por vi mem)!
Nu, jam aperis PIV kaj PMEG. Kvankam la apero de la anglalingva literatura enciklopedio de Geoffrey Sutton estas grava afero en 2008 (profesoro pri kompara literaturo en UAM estis ravita pro ĝi!) Ĉiuj tiuj estis la fruktoj de plurjara serioza laborado. Ankaŭ la KD-oj de Petro Baláž estas tre utilaj. En mia kazo, eble maturiĝis la situacio per la dekjariĝo de IS.
Vi estas elektita “pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań”. Bonvolu koncize prezenti la Studojn.
La legantoj de La Ondo estas regule informataj pri la Studoj (vd. LOdE, 2008, №11 k.a.), do mi rememorigas nur pri kelkaj gravaj punktoj.
— La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) estis fonditaj en 1997 laŭ mia iniciato kaj ekfunkciis en la studjaro 1998/99 laŭ la modelo de la postdiplomaj studoj de la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato) en Budapeŝto, kie mi laboris preskaŭ dek jarojn antaŭ ol ekloĝi en Pollando. (Kun bedaŭro mi rimarkigas, ke jam entute ĉesis la Esperanto-fako en Budapeŝto.)
— La studoj ĉe UAM estas destinitaj al esperantistoj, kiuj volas akiri profundajn konojn pri esperantologio kaj interlingvistiko, simile al filologiaj studoj de aliaj lingvoj. IS provizas ankaŭ per la bazoj de lingvistiko kaj komunikado necesaj por scienca traktado de Esperanto.
— La metodika specialiĝo en la tria jaro havas gravan rolon en la formado de Esperanto-instruistoj.
— Pro la ekstera formo (nur po unu intensa surloka semajno dum ĉiuj ses semestroj) taŭgas por esperantistoj el diversaj landoj. La dumsemestra laboro okazas hejme kun retaj kontaktoj. Ni intencas intensigi elementojn de elektronika instruado.
— La internacia karaktero de la Studoj elstare ebligas komparan kaj interkulturan aliron al la problemoj.
La Studoj estis motivo por via preskaŭ ĉiujara kandidatigo, sed ĉi-jare aldoniĝis la unua komuna kurso de UAM kaj ILEI kaj la simpozio “Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko”. Pri kio temas?
Enkadre de la kunlaboro kun ILEI ni kune organizas instruistan trejnadon, kiu longe ne estis solvita en la movado. La unujara studado surbaze de la universitata programo inkluzivas du intensajn surlokajn sesiojn kaj fine de la studjaro kompleksan ekzamenon kun prezento de finlaboraĵo, post kiuj ILEI donas instruistan diplomon por la sukcesintoj.
Bedaŭrinde, tiu ĉi ebleco ne estas ankoraŭ sufiĉe konata en Esperantio. Nur per tio mi povas klarigi, ke la duan fojon, ĉi-septembre ni ne povis ĝin startigi pro manko de sufiĉe da interesiĝantoj.
La interlingvistika simpozio en la lasta septembro celis festi la dekjaran funkciadon de IS. Feliĉe, krom la prelegantoj kaj gestudentoj de IS partoprenis ankaŭ aliaj interesiĝantoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, entute 85 homoj el 22 landoj kun 32 bonnivelaj prelegoj (vd. LOdE, 2008, №11).
Ĉu vi kunlaboras kun aliaj Esperanto-edukejoj kaj klerigejoj?
La kunlaboro en nia malgranda medio estas tre grava por proponi kiel eble plej multflankan, altnivelan kaj interesan studprogramon. Al la programo de IS kontribuas polaj kolegoj (Lidia Ligęza, Maria Majerczak, Tomasz Chmielik) kaj konataj fakuloj el diversaj landoj (Detlev Blanke, Vera Barandovská, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Balázs Wacha, John Wells). Mi dankas ankaŭ al la surlokaj kunlaborantoj: Michael Farris kaj Zbigniew Galor, mia edzo.
Krom ILEI, ni kunlaboras kun Edukado.net. Katalin Kováts respondecas pri la instruista specialiĝo kadre de IS, la bonajn taskojn kaj la diplomverkojn de la gestudentoj ŝi aperigas en Edukado.net. Tiel la fruktoj de la studoj tuj estas alireblaj ankaŭ al pli vasta publiko. Ni estas malfermitaj al AIS. Vera Barandovská-Frank gvidas kurson pri interlingvistiko, kaj seminariaj laboraĵoj aperas en Grkg Humankybernetik.
La bonaj literaturaj eseoj aperos en Spegulo, pri Esperanto-movado en La Ondo de Esperanto. Tiel IS stimulas la fakan verkadon. Cetere ankaŭ la libro Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin naskiĝis el lia kurso por IS. Verŝajne al la finpretigo de via Historio de Esperanto kontribuis ankaŭ la testado kun gestudentoj de IS. La uzebleco dum la studoj spronas ankaŭ Aleksander Melnikov produkti esperantlingvajn variantojn el sia lingvokultura disertaĵo.
Ni volas instali regulajn kontaktojn tra la eŭropa Erasmus-projekto. UAM nun subskribas kontrakton kun la Brusela Universitato (Kristin Tytgat) kaj Kaŭna Universitato (Aida Čižikaitė), sekva plano estas kunlaboro kun la Universitato en Rostov-na-Donu (Aleksander Melnikov) kaj eventuale kun la Universitato en Lucjk (Nina Daniljuk).
Ĉu vi ricevas materian, informan kaj moralan helpon de esperantistaj kaj neesperantistaj asocioj, instancoj kaj individuoj?
La unuaj jaroj estis malfacilaj, ĉar el nenio necesis krei la studojn kaj altiri partoprenantojn. Dankon al la kolegoj, kiuj jam tiam pretis veni kaj gvidi kursojn (John Wells, Vera Barandovská, Balazs Wacha, István Ertl, Humphrey Tonkin) kaj al la persistaj gestudentoj.
Ekde 2002 la stipendioj de ESF ebligas kovri la studkotizojn de kelkaj gestudentoj. Dank' al la subteno de ESF ni povis organizi senpagan jubilean simpozion kaj eldonos la unuajn lernolibrojn de la studoj ĉi-jare.
Ankaŭ kelkaj esperantistoj helpis en la disvolvo de IS: Mila van der Horst-Kolińska subtenis per stipendio polan partoprenanton; Helga Farukuoye donacis multajn librojn, Zbigniew Czupkałło kaj Johann Pachter jarkolektojn de revuoj; libropakon donacis ankaŭ UEA kaj CDELI (La Chaux-de-Fonds). Tiel ekestis nia modesta biblioteko. Dankon al ĉiuj donacintoj!
Koncerne la diskonigon helpas la Pola Radio kaj revuoj kiel Esperanto, Internacia Pedagogia Rrevuo kaj La Ondo de Esperanto.
Dankon pro la mencio de La Ondo, sed kion, laŭ via opinio, La Ondo kaj aliaj gazetoj nesufiĉe atentas?..
Gazetoj kaj entute Esperantio ne sufiĉe atentas, ke necesas subteni pli forte tion, kio jam ekzistas — niakaze la unikan universitatan programon — kaj ne ĉiam batali por novaj celoj.
Esperanto ne enestas en nia normala edukado, tiel la scioj de averaĝaj esperantistoj povas esti unuflankaj: ekzemple, tute povas manki konoj pri la Esperanto-literaturo aŭ movadhistorio. IS provizas la partoprenantojn per konoj kaj kapabloj el diversaj flankoj de la Esperanto-kulturo helpe de elstaraj fakuloj. Ĝi formas kompetentajn instruistojn, kiuj povas prave proponi instruadon de Esperanto en diversaj lernejo-tipoj. Ne forgesu, ke la dezirata grandskala enkonduko de Esperanto en la instruadon bezonus kvalifikitajn instruistojn!
Kelkaj ne komprenas la gravecon de universitata instruado, inter ili Libera Folio, kiu eĉ ne raportis pri la dekjariĝo de IS. Sed eble mi ĝoju, ke okazis neniu skandalo, pri kiu indus raporti.
Ĉu oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis post la centjariĝo de Esperanto?
Mi dirus, ke temas pri dinamika stagnado — la suma nombro de esperantistoj ne kreskas, tamen okazis kaj okazas ŝanĝoj en la esperantistaro. Post la reĝimŝanĝo en orient-eŭropaj landoj multaj malaperis el la movado, ĉar ili devis pli forte zorgi pri la vivtenado, krome aperis novaj eblecoj, eblas pli facile vojaĝi kaj la pozicio de la angla en internaciaj rilatoj pli kaj pli fortiĝas.
Aliflanke, la interreto malfermis novan epokon ankaŭ por Esperanto. Ĝia esenca rolo en la komunikado inter malsamlingvanoj povas nun preskaŭ senlime plenumiĝi. Ekzistas impone multaj retejoj kaj diskutejoj dediĉitaj al iu aŭ alia flanko de Esperanto (pri instruado, literaturo, pri organizaĵoj, ludoj ktp. ktp.). La tradicia klubvivo eble malpli floras, sed ja la retforumoj kaj tie la internacieco estas tute natura.
Hazarda retumanto povas trafi Esperanto-paĝojn kaj eĉ lerni la lingvon, (ekzemple, ĉe Lernu.net). Estas gravaj la artikoloj en Vikipedio, la Esperanto-variantoj de multaj disvastiĝintaj programoj (Linux, Firefox, Skype k.a.). Ankaŭ Windows havas Esperanto-litertiparon. Esperanto jam ne estas neglektebla.
Tamen malgraŭ la pli grandaj eblecoj kaj intensaj informkampanjoj (ago-tagoj kaj -semajnoj, lingvaj festivaloj), verŝajne malpli da homoj aŭdis pri Esperanto ol antaŭe pro la lavango de informoj.
Kutime ni demandas la laŭreatojn, ĉu la esperantista agado malhelpas al la profesia laboro; sed por vi ĝi estas esenca parto de la universitata laboro, ĉu ne?
En mia ĝisnuna kariero mi plurfoje estis plentempa profesia esperantisto: mi laboris kiel redaktisto de la Scienca Eldona Centro post la UK en Budapeŝto, poste kiel instruisto de la Esperanto-fako de ELTE, posteulo de prof. Szerdahelyi. En aliaj periodoj Esperanto estis aldona, sed tamen profesia okupo (vortaroj, parolsintezo, komputile asistataj lingvoinstruaj programoj).
Nun mia ĉefa tasko en UAM estas la instruado de hungaraj lingvo kaj lingvistiko kadre de la Hungara fako, la organizado kaj instruado kadre de la Interlingvistikaj Studoj estas aldona tasko.
Mi konsideras, — kun bedaŭro — ke esperantista fakulo devas “stari sur du piedoj” por esti akceptata en faka medio, t.e. ne nur en esperantologio produkti ion, sed ankaŭ en alia tereno. Ĉe mi temas pri komputa lingvistiko. Sed estas malfacile progresi en du terenoj. Ankaŭ mia habilitiĝo (duagrada doktoriĝo, kiu estas la kondiĉo por profesoriĝo en Pollando) okazas pli malfrue ol la universitato tion atendis de mi. Tamen la jaro 2008 ankaŭ el tiu vidpunkto estis grava jaro por mi: aperis libroforme mia disertaĵo (anglalingva analizo de la hungara lingvo por la celoj de parolsintezo kun rimarkoj pri Esperanto kaj resumo en Esperanto).
Cetere por ekvilibro, mi aperigis ankaŭ la Germanan-Esperantan-Polan etvortaron pri Lingvo kaj Komunikado kunlabore kun miaj gestudentoj (Cyril Brosch, Maciej Jaskot, Horst Vogt). Feliĉe, en miaj lingvistikaj esploroj kunplektiĝas la traktado de Esperanto kun tiu de aliaj lingvoj. Tio estas akceptata en lingvistika medio.
Vi estas la unua virino, kiu iĝis la Esperantisto de la Jaro. Ĉu tio reflektas la dominadon de la viroj en Esperantujo?
Se oni rigardas la klubojn aŭ kongresojn, tiam oni vidas multajn virinojn. Se temas pri gvidaj roloj, sed eĉ pri literaturo, jam videblas la vira plimulto. Eble ili havas pli da tempo? Mi ne sentas diskriminacion pro mia virineco. Pli kaj pli da virinoj distingiĝas (Katalin Kováts, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein, Zofia Banet-Fornalowa, Perla Martinelli, por nur mencii kelkajn). Mi bone kunlaboras kaj kun viroj kaj kun virinoj.
Vi ne evitos respondi niajn du tradiciajn demandojn. Unue, kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?
Verŝajne PIV, ja en ĝi ĉiam eblas ion ekscii kaj kritiki… kaj iujn beletraĵojn, ĉar kutime mi apenaŭ havas tempon por tio, do ion de Claude Piron, Trevor Steele kaj de Spomenka Štimec.
Laste, sed neeviteble: viaj planoj.
Mi ĉiam havas pli da planoj ol tempo kaj ankaŭ la jaro 2009 estos tre densa. Jen la plej gravaj:
— kun miaj eksgestudentoj mi pretigas la germanan-esperantan-polan version de la Etvortaro pri Lernado kaj Laboro por la Germana Kongreso fine de majo. Cetere mi jam laboras pri sekvaj temoj, ja ordigo de la mondo — almenaŭ en vortara nivelo — estas interesa tasko;
— mi redaktas memorlibron al prof. István Szerdahelyi, kiu inicis min en Esperanton, kun kiu ni laboris pri la Hungara-Esperanta vortaro, kiu estus 85-jara en tiu ĉi jaro. Mi volus prezenti ĝin dum UK en Bjalistoko;
— post 10 jaroj da praktiko maturiĝis la situacio por lanĉi la lernolibroserion de la Studoj. La unua volumo, kiun mi redaktas kaj grave kontribuas, temas pri Kulturo kaj komunikado, ĝi devus aperi por UK aŭ plej malfrue por la aŭtuna interlingvistika sesio kaj jubilea Arkones;
— mi intencas daŭrigi esplorojn pri la rolo de Esperanto en interkultura komunikado, se eblos, kune kun alilandaj kolegoj…
Sed nun estas tempo por pretigi la sekvan interlingvistikan sesion, kiu okazos komence de februaro.
Intervjuis Aleksander Korĵenkov
La Ondo de Esperanto, 2009, №2.
Legu pli pri la
projekto La Esperantisto de la Jaro