Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №2).


Nia trezoro

Pro la jubileo de La Ondo ni rompas la kronologion en ĉi tiu rubriko, sed ankaŭ ŝparas “nepran” jubilean artikolon. En marto aperos laŭplana prezento de Lingvo Internacia.

La Ondo jubileas

Nur en 1904, dek ses jarojn post la malsukcesa provo de Zamenhof fondi Esperanto-periodaĵon en Ruslando, estis ricevita permeso eldoni esperantistan gazeton. La gazeton Esperanto fondis en Peterburgo Ilja Ostrovskij (Jalta), kiu redaktis ĝin kun la asisto de la prezidanto de la peterburga societo Espero Aleksandr Asnes.

Post tri kajeroj la gazeto ĉesis, ĉar Asnes akceptis la redaktoran oficon en Ruslanda Esperantisto, la organo de Espero, kiu eldonis ĝin dum tri jaroj. En 1908 post eldono de unu numero de Ruslanda Esperantisto, ĝi ekpaŭzis, ĉar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija (Heroldo de Scio) Vilhelm Bitner aperigi suplemente al ĝi ĉiumonatan revuon Espero kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Bitner post unujara eldonado rezignis, ĉar esperantistoj apenaŭ helpis la revuon. Tamen la propaganda efiko de Espero estis granda, ĉar ĝin ricevadis (sen investo de esperantista kapitalo) preskaŭ cent mil abonantoj de Vestnik Znanija. Inter la dekmiloj da legantoj estis centoj da interesitoj pri Esperanto, kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo.

Tiun merkaton lerte utiligis Aleksandr Saĥarov, kiu post 15-jara laboro kiel financa oficisto en provinca urbeto, forlasis la ŝtatan servon kaj plentempe dediĉis sin al Esperanto. Utiligante sian partoprenon en la UKoj en 1906 kaj 1907, li vojaĝis tra kelkaj okcidenteŭropaj landoj kaj vizitis eldonejojn kaj librejojn en Berlino kaj Parizo. Li do decidis fondi en Ruslando Esperanto-librejon kaj -gazeton.

Aŭtune 1907 Saĥarov definitive establis sin en Moskvo. Estis formita redakta komitato de la estonta gazeto, preparita materialo por la unua numero. Ĉar en Moskvo ne ekzistis presejo kun la literoj Esperantaj, li decidis presigi la gazeton en Kazanjo, sed ties guberniestro ne donis permeson. Saĥarov do decidis dume fondi Esperanto-librejon. Post unu jaro Saĥarov konsentigis posedanton de negranda presejo mendi la literojn, kaj, ricevinte la oficialan permeson, li ekagis.

La unua numero de La Ondo de Esperanto aperis en februaro 1909 en la formo de tagĵurnalo, en la eldonkvanto 10 mil ekzempleroj. Saĥarov anoncis pri La Ondo en ruslanda gazetaro, sendis ĝin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis ĝin al moskvaj gazetvendistoj (nur 20 ekzempleroj estis venditaj).

Zamenhof salutis la novan gazeton:

Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “La Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de Via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke Via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por Via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj. [Orig2: p. 2262]
Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton. Ĉar ĝi estis lia privata establo, li — malkiel movada instanco — toleris la malprofiton de l' gazeto, kiun kovris la profito de la librejo (t.e. libroservo + eldonejo):
Dum la unuaj monatoj… la gazeto estis donanta al ni sufiĉe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, ĉar ni vidis, ke dank' al ĝi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis. [Saĥarov A. Rememoroj de centprocenta esperantisto. M.: Impeto, 1993, p. 67]
Krome, La Ondo aperis akurate, ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj, nek tuŝis temojn religiajn aŭ politikajn.

La rubrikaro de La Ondo estis tradicia: “Esperanto en Ruslando”, “Esperanto eksterlande” (en la rusa lingvo), “Bibliografio”, “Diversaĵoj”, “Amuza fako”. Aperis beletraĵoj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj, jaraj revuoj de la Esperanto-movado. La abonantoj jarfine ricevis senpage libron (Princo Serebrjanij de Aleksej Tolstoj, Orienta Almanako, 3a volumo de la Plena Verkaro de Devjatnin k.a.) En LOdE aperis unika serio de portretoj de pli ol cent famaj esperantistoj, ruslingvaj ĉefartikoloj kaj … sentiĝis opoziciemo al la peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Esperantista Ligo — Saĥarov ne povis levi sin super la tradicie malvarmaj rilatoj inter la “du rusaj ĉefurboj”.

Ekde 1910 LOdE estis eldonata ĉiumonate en la kutima revua formato en la eldonkvanto 2 mil ekz. Ĝis sia malapero ĝi restis la plej legata Esperanto-revuo en la lando, kvankam pluraj aliaj gazetoj aperis.

La 2a Ruslanda Esperanto-Kongreso (Kievo, aŭgusto 1913) decidis, ke La Ondo estu oficiala ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.

Dum la Unua Mondmilito ĝi estis unu el nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La ŝovinisma haladzo eĉ en la unuaj militaj monatoj preskaŭ ne sentiĝis en LOdE, kaj poste pri la milito memorigis ĉefe mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.

En la lasta kajero de La Ondo (№100–101, aprilo-majo 1917) Boris Kotzin profetis:

La ĵus okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon… La devizo “Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu” necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de ĉiu laboristo.
Sed la etburĝan revolucion sekvis la bolŝevista. La privataj sendependaj revuoj ne povis ekzisti en la kondiĉoj de la “proleta diktaturo”. Ĉesis ankaŭ la “etburĝa” Ondo.

Ĝi fenikse renaskiĝis en 1991, kaj laŭ la kvanto de la aperintaj kajeroj (ĉi tiu estas 172a) la nova Ondo delonge superis sian antaŭulon, kaj iĝis pli internacia. Sed tio estas alia historio…

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2009, №2 (172).


Novaĵoj | Enirpaĝo