Ĉi tiu teksto aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №3).


Strato Zamenhof, domo 26En la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto

Bjalistoko atendas la 94a Universalan Kongreson de Esperanto

En Bjalistoko oni tuj sentas Esperanton. Veninte ĉi tien trajne, en atendo de eventuala renkontanto mi promenas en la stacidoma ĉefsalono kaj tuj trovas Esperantajn klarigojn en la informtabeloj. Ĉi tiu sento, la sento pri niaeco de Bjalistoko ne forlasas min dum mia tuta restado en la ĉi-jara kongresurbo.

De la stacio mi venas al la sidejo de la loka Esperanto-Societo (strato Piękna 3), mia provizora loĝejo, kun granda memorŝtono pri konstruota Monda Esperanto-Centro apud la enirejo. Tiu konstruota Centro neniam estis ekkonstruita, ĉar la epoko ŝanĝiĝis…

Kun Jarosław (Jarek) Parzyszek mi promenas tra la strato Zamenhof kaj spektas sur la muro de la domo 26 belan trietaĝan dekoraĵon, kreitan de la bjalistoka pentristo Andrzej Muszyński – infanoj en la supra balkono, Zamenhof en la balkono sub ili kaj du lokaj esperantistoj Jakobo Ŝapiro kaj Abrahamo Zbar en la fenestro sub la Majstro… Apude estas stando klariganta, ke ĉi-loke iam staris la familia domo de la Zamenhofoj.

Vicurbestro pli entuziasma ol la esperantistoj

Sed Esperanto-Centro ja estas konstruata. Alia centro. En alia loko. En la strato Warszawska 15 estas nun rekonstruata duetaĝa domo. Kvankam ĉe la unua ekvido de domo kaduka mi iom dubis pri la eblo rekonstrui ĝin dum mallonga tempo, la vicurbestro de Bjalistoko, Aleksander Sosna, certigas, ke ĝi estos malfermita antaŭ la kongreso.

“La urbo investis en la projekton pli ol dek milionojn da zlotoj kaj poste ni devos pagi ankaŭ la funkciadon, ĉar la esperantistoj ne kapablos vivteni sian Centron, – li diras kaj ŝerce aldonas: – se ni ne konstruigos ĝin, mi eksiĝos el la vicurbestra posteno”. Krom la Esperanto-Centro Zamenhof la urbo planas starigi novan monumenton Zamenhof, kiel donacon de Bjalistoko al la monda esperantistaro.

Bjalistoko: Projekto de la Esperanto-Centro Zamenhof
Ĉi tiun centron la urbestraro de Bjalistoko proprakoste konstruos por la monda esperantistaro kaj poste kovros la kostojn de la funkciado.
Sed ĉu ni, esperantistoj, pretas subteni la Centron Zamenhof per regula vizitado?

Aleksander Sosna kaj la redaktoro de La OndoSosna tre entuziasmas pri la kongreso, kaj li estas ankaŭ la prezidanto de LKK. Li rememoras pri la jam legenda vojaĝo de la urba delegacio al Jokohamo en 2006, kiu decidigis la kongreson en la naskiĝurbo de la Iniciatoro de Esperanto, kaj esperas ke esperantistoj de la mondo, malgraŭ la krizo, amase kunvenos ĉi-somere en Bjalistoko. Li volonte respondas miajn demandojn pri la kongresejo, loĝado, manĝado (ankaŭ pri vegetara manĝado), pri invitiloj kaj vizoj, pri diservoj, kaj pri promociado de Esperanto en la urbo. Li tamen emfazas, ke la urbo nur subtenas la kongreson finance kaj idee, sed organizas ĝin UEA pere de LKK.

Post unuhora konversaciado kun la vicurbestro, en kiu ĉeestas ankaŭ Elżbieta (Ela) Karczewska kaj Nina Pietuchowska, ni iras en la oficejon de Ela, unu el la du vicprezidantoj de LKK. Ĉi tiun ĉambron la urbestraro disponigis al LKK, kaj ĝuste ĉi-ĉambre la kongreso estas preparata. Ela rakontas tre detale pri la kongresa programo, speciale pri la artaj aranĝoj, kiuj estos nekutime riĉaj kaj interesaj.

Kun ŝi en la ĉambro laboras ankaŭ juna esperantisto Przemysław (Pŝemek) Wierzbowski, kiu ĉe nia alveno estis prilaboranta novan gvidlibron pri la urbo, kiun ricevos la kongresanoj.

ZEOj obsedas

Forlasinte la urboficejan domegon, mi lasas min al la gvido de Nina, kiu promenigas min tra la urbocentro. Ni haltas apud la Zamenhofa monumento en la skvaro inter la stratoj Spółdzielcza kaj Malmed, ĉe la domo de Jakobo Ŝapiro kaj memortabulo pri li en la strato Lipowa, ĉe la liceo №6 en la strato Warszawska, iama Reala Gimnazio kun memortabulo sciiganta ke en ĝi lernis la juna Ludoviko.

La sortimento de ZEOj en la urbo estas granda. Jarek promenigas min aŭte kaj montras la stratojn Esperantystów kaj Antoni Grabowski, la novan bazlernejon №52 kun la nomo Zamenhof, kaj la porinfanan hospitalon Ludoviko Zamenhof. En ĉi tiu hospitalo – kiu estas la plej granda domo inter ĉiuj ZEOj en la mondo – troviĝas la salono Esperanto kun konstanta ekspozicieto pri la Internacia Lingvo kaj la ekzercosalono Lidja Zamenhof ekipita de la Bahaa Esperanto-Ligo.

Ĉiuj ekzistantaj kaj konstruotaj ZEOj (entute 15) estas kunigitaj kadre de la nova turista itinero Esperanto – unu el la kvar oficialaj urbaj itineroj apud la juda, ekzotika kaj kuirarta itineroj. Ĉe kelkaj Esperanto-punktoj jam estas instalitaj informstandoj en la pola, angla kaj Esperanto. Ĉe la Zamenhofa monumento oni starigos multmedian informilon en kiu oni povos spekti kaj aŭskulti prezenton pri la lingvo.
 
Monumento en la skvaro inter la stratoj Spółdzielcza kaj Malmed
La juna Ludoviko lernis ĉi tie

Ŝajnas, ke ZEOj obsedas min senĉese. Por la dua vespero mi estas invitita al Esperanto-leciono en la kafejo Esperanto, kiu situas en la koro de Bjalistoko – ĉe la malnova urbodomo sur la legenda foirplaco.

“Blovo de Esperanto”

“Ĝi estas nova kafejo, malfermita pasint-somere. La nomon Esperanto Cafe iniciatis nek la urbo, nek la esperantistoj, sed la posedantoj, – Pŝemek klerigas min. – Temas pri entrepreno kiu posedas kelkajn gastronomiejojn en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ili trovis ke pro la esperantista mondkongreso estus utile fondi kafejon, kie gastoj estos servataj esperantlingve, kaj ja estos la ebleco gajni”.

La kafejo, kies salono povas samtempe akcepti cent personojn kaj multajn dekojn somere en la teraso, estas pli ol duone plena. Ja estas ne ordinara leciono, sed la kursfina solenaĵeto. En Esperanto Cafe okazis januare tri lecionoj, antaŭe ili pasis en la kafejo Fama. “Estis ne kutimaj tedaj lecionoj, – rakontas juna kursanino, – sed kvazaŭ renkontiĝoj kun la lingvo, prezento de esperantistoj lokaj kaj gastaj, de la Esperanta kulturo. Pŝemek instruis nur tre bazan vortprovizon prepare al pli funda eklerno de Esperanto”.

Kun plezuro mi revidas kelkajn LKKanojn, ankaŭ la vicurbestron Sosna, kiu trovis en sia streĉa tagordo tempon por vidi novajn esperantistojn. Li invitas min al la tablo, ĉe kiu mi konatiĝas kun Tomasz Wiśniewski, la aŭtoro de la pollingva libro Ludwik Zamenhof, eldonita en la jubilea jaro 1987. Tomasz nun gvidas popularan televidkanalon, kies skipo ĉeestas, kaj ĉe kiu lastatempe funkcias Esperanto-programoj.

Bela surprizo: “viva” muziko. Klezmera grupo Chanajki (kontrabaso, violono, akordiono kaj kantistino) prezentas tradiciajn kantojn en la jida, kiujn oni bone konas en la Orienta Eŭropo kaj en Ruslando: Kringoj, Cigaredoj, Dona-Dona… Tio kreas iom nostalgian humuron, kiu daŭras dum la tuta vespero. Joanna lerte gvidas la programon, en kiu ankaŭ mi devige partoprenas – ja la afiŝo informas pri la hodiaŭa gasto, la redaktoro de La Ondo de Esperanto.

Tamen kafejo estas kafejo, kaj en la menuo, apud tradiciaj manĝoj polaj kaj internaciaj estas kelkaj specifaĵoj, ekzemple:

Dum la kongreso trovu tempon por gustumi ion el tiuj. Unu eŭro valoras ĉ. 4,70 zlotojn.

TV Esperanto

La televida skipo insiste petas intervjuon. Neplanitan. Post mallonga rezisto mi kapitulacas kaj ekrespondas iliajn demandojn. Kompreneble, en Esperanto.

Se temas pri la televido, la unua Esperanto-programo aperis antaŭ unu jaro. Iniciatis ĝin la Bjalistoka urbodomo, laŭ la ideo de Ela Karczewska kaj Bjalistoka Esperanto-Societo. Financas ĝin la urbo Bjalistoko. Ekde julio 2008 ĝin gvidas Pŝemek, unue en ITVC, kaj nun en TV Białystok.

Entute aperis 18 programoj, kaj ĉiuj programoj estas elŝuteblaj el la reto. Reveninte hejmen, mi spektis la 19an programon, kiu memorigis al mi la vesperon en la kafejo, sed krome enestas en ĝi ankaŭ raporto pri la peto de la bjalistoka urbestro honori UEAn per la Nobel-pacpremio, sinprezento de Pafklik kaj ties nova lumdisko, konkurso pri lignaj kabanoj, kaj tradicia prezento de historia poŝtkarto bjalistoka.

[PS. Post la prespretigo de la papera eldono en la reto aperis la 20a programo kun la dua parto de la intervjuo kun la redaktoro de La Ondo. La tuta intervjuo estas spektebla ankaŭ en la pola versio.]

Devo de “ĉiu vera esperantisto”

Je la tria (kaj lasta) tago mi renkontiĝas kun Zbigniew Romaniuk, konata esploranto de la historio de Bjalistoko kaj de Podlahio. Li preparas novan studon pri Zamenhofoj en Bjalistoko, kiu enhavos kelkajn nekonatajn erojn. Post la renkontiĝo Jarek veturigas min al la juda tombejo, apenaŭ prizorgata en la lastaj jaroj.

La urbo ŝanĝiĝis. Preskaŭ nur juda en la tempo de Ludoviko, kun minoritatoj pola, litova, belorusa, rusa kaj germana, ĝi iĝis preskaŭ nur pola, kun iom da belorusoj kaj litovoj en kaj apud la urbo.

Precipe bedaŭrinda estas la malapero de la judoj. Antaŭ kelka tempo mortis la lasta judo, kaj nun restas neniu en Bjalistoko por bruligi la ĥanukajn kandelojn. Nur la tombejo, stratnomoj kaj monumentoj atestas pri la epoko, kiam en la urba foirejo nur unu butiko apartenis al nejudo. En la arbareto Pietrasze staras monumento al bjalistokanoj mortigitaj tie, inter alie Jakobo Ŝapiro kaj lia familio.

Tiun epokon memorigas ankaŭ la vojaĝanta ZEO – la trajno Zamenhof cirkulanta inter Bjalistoko kaj Bielsko-Biała. Tamen mi iras ne sud-okcidenten al la urbo de Georgo kaj Margareta Handzlik, sed orienten al Grodno, kie atendas min universitata profesoro, esploranto de la vivo de Zamenhof en Grodno, iama centro de la gubernio al kiu Bjalistoko apartenis. Mi do elektas alian trajnon. Sur la kajo mi kaj Jarek ĝisrevidas. Sed iam mi revenos al Bjalistoko, urbo tre kara por mi.

Almenaŭ unu fojon viziti la urbon, en kiu naskiĝis Ludoviko Zamenhof kaj en kiu li vartis sian infanan ideon pri lingvo paciga, estas preskaŭ devo de “ĉiu vera esperantisto”. Kaj la 94a Universala Kongreso ĉi-julie estas bonega okazo por plenumi ĉi tiun devon.

Aleksander Korĵenkov


La Ondo de Esperanto, 2009, №3 (173).

Dankon al la urbestraro de Bjalistoko pro la disponigitaj fotoj!



Novaĵoj | Enirpaĝo