Ĉi tiu teksto aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj (ne en la retaj) eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №3). La teksto estis iomete korektita por la reta eldono.


Nia trezoro

Lingvo Internacia

En aŭgusto 1895 Zamenhof anoncis, ke la Esperantisto ne plu aperos. Tiutempe sveda studento Valdemar Langlet (1872–1960) kun sia amiko-esperantisto vizitis Ruslandon. En Odeso li priparolis la situacion kun ruslandano Vladimir Gernet (1870–1929), kaj ili decidis pri eldonado de Lingvo Internacia – “monata gazeto por la lingvo Esperanto”. Laŭ ilia interkonsento ĝin eldonis la esperantista klubo en Upsalo (Svedio), kaj Gernet estis ĝia redaktoro kaj financa direktoro.

La provnumero aperis en decembro 1895. Laŭ la redakcia ĉefartikolo ĝia celo estis “vastigado kaj prilaborado de la lingvo internacia Esperanto”. Ke prilaborado ne estis reformado, kiu antaŭ unu jaro skismigis la esperantistaron, klarigas la redakcio, alvokante ĉiujn amikojn de Esperanto kune “ellabori bonan kaj detalan gramatikon de la lingvo Esperanto en la lingvo Esperanto” kaj helpi kreadon de faka leksiko, dum la reformadon oni rezervis al “la tutmonda kongreso, aŭ internacia societo de homoj, sufiĉe spertaj por tia laboro”.

Foliumante la malnovajn jarkolektojn 1895–1902, oni tamen sentas, ke la deklaritaj celoj apenaŭ estis realigataj, kaj ke en la revuo, krom la intencitaj prilingvaj artikoloj, plejparte aperis primovadaj informoj kaj beletraĵ(et)oj.

Lingvo Internacia principe malsamis de la Esperantisto, en kiu Zamenhof multe verkis mem kaj redaktis ĉiujn alies tekstojn, kaj tiel, malgraŭ eventuala malkontento de kelkaj aŭtoroj, la legantoj ricevis gazeton kun laŭeble modela lingvaĵo. Gernet estis pli tolerema, kaj la tekstoj en la unuaj jarkolektoj montras, ke tiam eĉ konataj aŭtoroj nesufiĉe lerte uzadis la lingvon.

Kvankam Zamenhof de tempo al tempo kontribuis al Lingvo Internacia, li apenaŭ influis la enhavon kaj la eldonpolitikon de la revuo, kaj en №6–7 (1896) li klarigis, ke li malofte kunlaboras en Lingvo Internacia ne pro malkontento pri ĝi, sed ĉar li volas, ke Esperanto ne plu dependu de la iniciatoro, kaj ke “la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu”.

Du problemoj premis la novan revuon. Unue, la presprovaĵoj estis sendataj el Upsalo al Odeso, kaj post la korektado Gernet resendis ilin al Svedio. Pro tio la revuo ofte malfruis, kaj la aktualeco de la novaĵoj estis dubinda. Due, la abonantoj estis tro malmultaj. En la unua eldonjaro (1896) estis 517 abonantoj, el kiuj pli ol duono (266) en Ruslando, 104 en Francio, 52 en Svedio kaj 40 en Germanio. Sekvajare estis 526 abonantoj (320 en Ruslando), kaj 486 en 1898.

Por ĝustatempigi la eldonadon en decembro 1897 la redaktoro de Lingvo Internacia iĝis upsalano Paul Nylén (1870–1958), sed la revuo plu malfruis. Zamenhof, malkontenta pro la malfruado, ŝanĝis sian sintenon kaj la 17an de marto 1898 skribis al Nylén pri sia preteco transpreni la redaktadon kaj eldonadon de Lingvo Internacia, sed la 30an de aprilo 1898 li skribis, ke tio “estas al li malpermesita” (Ĉi tiujn kontraŭdirajn leterojn komentas Ludovikito en sia Historieto de Esperanto, p. 170–171), kaj Nylén plu redaktis ĝin.

Dum la unua jarduono 1899 Lingvo Internacia tute ne aperis kaj, finfine, ekde 1900 la presadon surprenis Pál Lengyel (1868–1932) en Hungario. Nylén redaktis ĝin ĝis septembro 1901, kiam Lengyel iĝis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de Lingvo Internacia, kiu tiujare havis nur 338 abonantojn.

Sed jam en januaro 1902 la redaktadon akceptis juna parizano Paul Fruictier (1879–1947). Tio estis bona solvo, kaj la jarkolekto 1902 estis multe pli bona ol la antaŭaj: ekaperis regule ilustraĵoj, la enpaĝigo iĝis pli legebla, kaj laŭ la eldonanto (kiu ne publikigis la statistikon) la abonantaro ekkreskis.

En septembro 1904 Pál Lengyel ekloĝis en Parizo, kaj la 12an de februaro 1905 en Parizo fondiĝis Presa Esperantista Societo (PSE) – la unua esperantista entrepreno en la mondo kun prezidanto Théophile Cart (1855–1931), komerca direktoro Fruictier kaj teknika direktoro Lengyel. Dum 1905–1906 Lingvo Internacia aperis du fojojn monate, kaj poste ĝi ĉiumonatiĝis. Fruictier restis redaktoro de Lingvo Internacia ĝis 1907, kiam Cart ekredaktis ĝin.

La jaroj 1907–1914 estis la plej prosperaj por Lingvo Internacia, kiu antaŭe estis en la ombro de L'Espérantiste de Louis de Beaufront. Ĝi aperis regule kaj bonkvalite, kun enhavo serioza, kaj kun direkto klare profilita kontraŭ de Beaufront kaj idistoj, kontraŭ Bourlet kaj Hachette, kontraŭ Sebert kaj la Centra Oficejo, por la klasika Esperanto. Iom post iom Lingvo Internacia iĝis la plej grava esperantista informgazeto (La Revuo estis la ĉefa literatura) laŭrajte portanta subtitolon “Centra Organo de la Esperantistoj”, kun interesaj redakciaj artikoloj de Cart (legu ekzemplon sube).

La mondmilito metis la finon al Lingvo Internacia. La provo restarigi ĝin en 1920 malsukcesis. Aperis entute 252 kajeroj sur 6574 paĝoj. Ludovikito represis la jarkolektojn 1895–1902 en Ludovikologia dokumentaro (vol. XI kaj XII en 1993, vol. XIII en 1996), sed ankoraŭ neniu kompilis indekson almenaŭ por la plej fruaj jarkolektoj.

Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto, 2009, №3 (173).


Suplemento

LA ESPERANTISTA POPOLO

Ĉu la Esperantistaro estas popolo? – Jes, certe!

Ĉu la Esperantistaro estas nacio? – Ne, certe ne!

Tiuj, kiuj klopodus por doni al ĝi oficialan reprezentantaron, registaron kaj leĝaron, por fari el ĝi apartan nacion, kun ĝiaj estroj, partioj kaj klientaroj, sukcesinte, mortigus Esperanton.

Se, tion dirante, mi eraras, oni montru al mi mian eraron ĝentile kaj per argumentoj.

* * *

Esperanto mem estas lingvo, kaj nur lingvo.

Ĝi devas penetri ĉien, en ĉiujn rondojn, en ĉiujn naciojn, en ĉiujn ekleziojn. Ĝi devas esti en nia internacia kaj eĉ nacia vivo, kiel la ruĝa fadeno, kiu kuras tra la ŝnuregoj de la angla ŝiparo.

Kiam la lingvo kaj per ĝi, konscie aŭ senkonscie, penetros ĉien ĝia spirito, ĝia interna ideo.

Sed tiu ĉi, – se mi eraras, oni ree pardonu, – des pli facile, des pli certe ĉien penetros, ju malpli ni parolos pri ĝi kaj simple propagandos la lingvon.

Ĝin ni ĉien semu kaj dissemu. Tia tasko sufiĉas al nia nuna forto.

Pri la estontaj kaj gravaj fruktoj de nia laborado ni ne dubu.

La venko de Esperanto estos pli ol nur venko de lingvo!

Th. Cart

Lingvo Internacia, 1910, №5, p. 193–194.
La Ondo de Esperanto, 2009, №3 (173).

Novaĵoj | Enirpaĝo