Ĉi tiu intervjuo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj kaj en la retaj eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №4).


Probal DasguptaPrezidmezaj meditoj

Prezidanto de UEA, Probal Dasgupta
respondas al La Ondo de Esperanto

Ĉar vi ĵus plenumis duonon de via deĵoro kiel la prezidanto de UEA, verŝajne vi jam scias, ĉu via agado estas tia, kia vi imagis ĝin ĉe via kandidatiĝo, aŭ vi frontis neantaŭviditajn taskojn kaj cirkonstancojn?

La evoluo de la eventoj kaj kolektivaj sentoj ne estis tre malsimila al tio, kion mi imagis ĉe mia kandidatiĝo. Tamen mi devus klarigi, ke mi neniam havas la lukson sufiĉe klarege antaŭvidi, kiel aspektos kuntekstoj por mi novaj, kaj do mi ĉiam reviziadas mian mensan bildon de la kuntekstoj kaj de la farendoj. Mi eniris la agadon kun la kompreno, ke gvidi signifas esti laŭeble aŭskultema kaj lernema. Devas esti ia kerno de fidinda enhavo en la ideo de Tolstoj esprimita en Milito kaj paco, ke estas optimuma gvidanto tiu, kiu plej sekvas kaj lernas — kaj pensis, ke mi sukcesos komuniki al la homoj mian pretecon lerni de kiel eble plej multaj fontoj. La ceteron mi estis volinta lasi al la efektiva fluo.

Kiel kandidato, en majo 2007 vi prezentis al niaj legantoj vian movadan programon, kies kerno estis strebo “atingi daŭripovajn agordojn bazitajn sur la realaĵoj de la reta epoko”. Vi skribis: “Mi volas kunkonstrui movadon, kie la tradiciaj membroj, kroĉitaj al eventuale ne tre ĝisdataj ideoj pri Esperanto kaj pri la funkciado, ne sentos sin ekskluzivataj”. Kiel vi realigas ĉi tiun strebon?

En 2007 mi havis bildon pri la ebloj, kiu estis bazita sur la tiutempe reliefaj faktoroj. Mia konkreta celo estis lanĉi tripolusan konversacion inter UEA, la realigontoj de la reta modernigo de niaj aranĝoj, kaj la liverontoj de la necesa mono. Iugrade tiu konversacio fariĝis pli celtrafa ol ĝi estis en la antaŭaj jaroj. Tamen, ĉi-momente, ni sidas meze de la nova tasko digesti la mondan ekonomian krizon. Pro tio, malrapidiĝis tiu specifa konversacio, ĉar ni evidente devos malpli rapide ensalti en la novajn aranĝojn, ol ni pensis. Tamen, dume, la diskutoj en la retlisto de la Komitato de UEA, kaj en la revuo, pri la eblaj kaj indaj manieroj reagordi nian sistemon de membrecoj jam trafis novan elanon. Tiu evoluo estas ekster la tripolusa konversacio, kiun la asocio malrapide daŭrigas. Mi atribuas la novan elanon al la sukcesaj komunikiĝoj kun la ekstera mondo en aprilo en Ĝenevo kaj en decembro en Parizo; la dinamiko de la movado ne dependas nur de specifaj iniciatoj kaj tiufadenaj rimedoj, sed ankaŭ de la plivigliĝo, kiun ni ĉiuj spertas post unuopaj sukcesoj.

… kaj kun kiuj vi kunkonstruas la movadon?

Mi havas la sperton esti ĉefe kunaganta kun la estraranoj, komitatanoj, komisiitoj kaj stabanoj de UEA. Sed sendepende de tio mi restas en rekta kontakto kun la gazetaro kaj kun la publiko. Tiun kontakton foje peras unuopaj reliefigantoj de tiu aŭ alia sektoro de la publika opinio, kiuj plugas specifajn retajn konversaciojn kun mi. Sed ŝajnas esti ĝenerale konate, ke mi estas malfermita al konversacioj kun la ĝenerala publiko. Pro tio mi ofte ricevas retmesaĝojn de konkretaj plendantoj, reagantoj, sugestantoj, kiuj parolas nur por si mem, kaj ne por aliaj; ankaŭ kun ili mi daŭrigas konversaciojn, kiujn mi recenzus kiel sukcesajn. Mi trovis tre helpa la rolon de la gazetaro.

Kio pri alia celo, evoluigado de uzebla prezento de la “pontada” enhavo de Esperanto, kiu, laŭ vi “pontas inter landoj kaj landoj, inter koroj kaj koroj, inter komprenoj kaj komprenoj, eĉ inter pontoj kaj pontoj”.

Tio estis unu formulo de la enhava kerno de mia ideo, ke ni devas prezenti Esperanton ĉefe pozitive, kiel valoron en si mem, kaj malpli ofte negative, kiel alternativon al ekzemple la angla aŭ aliaj interkomunikiloj. Mi ne strebis krei el tiu ponta formulo ian sloganon, ĉar ofte la sloganaj ŝablonoj malservas al la movado. Ni estas tre diversaj, kaj mia celo estas, ke la tegmenta asocio en siaj iniciatoj donu al la lokaj agantaroj materialon, el kiu ili sukcese faru proprajn elektojn, remiksojn kaj modifojn. Mi dirus, ke nia estraro sukcesis komuniki al la lokaj agantaroj de la movado, ke ni respektas ĝian diversecon de celoj kaj konkretaj strategioj.

Revene al la unua demando: laŭ la statuto de UEA, la prezidanto reprezentas la asocion, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la estraron kaj la Universalajn Kongresojn. La dua kaj la tria “devoj” estas klaraj, sed kio pri la reprezentado? Kiel vi reprezentas la plej grandan esperantistan asocion en kaj ekster Esperantujo?

En Esperantujo, mi komprenas la elektiĝon al la prezidanteco kiel okazon por konsciigi la movadanojn pri tio, ke la parolantoj de emfaze maleŭropaj lingvoj evoluigis proprajn komprenojn de Esperanto kaj de ĝiaj perspektivoj, kaj ke pri tiuj komprenoj kaj perspektivoj ni ĉiuj devas pli serioze dialogi, anstataŭ supozi, ke ni jam havas pretan kaj ĉiesan tagordon, kiun oni simple efektivigu. Alidire, mi konscie agas por iniciati aŭ daŭrigi konversaciojn pri la enhavo de la esperantisteco. Sur la idea nivelo, mi ne trovas grandan diferencon inter la tasko reprezenti UEA kaj la tasko reprezenti la esperantistecon kiel tuton. Ekster Esperantujo, mi vidas kiel mian plej reliefan tujan taskon la konstruadon de solida profilo kiel serioza lingvisto, kies lingvisteco absolute kerne prezentas la ideon Esperanto kaj detalajn utilecojn por esperanteroj. Por la jaro 2008–09 la Barata Konsilio de Filozofia Esplorado nomumis min la nacia vizitprofesoro pri la filozofio. Tiurole mi nun verkas libron, bazitan sur prelegoj en kvar universitatoj. La prelegoj prezentis kaj la libro prezentos lingvistikan vizion — mi uzas la terminon substancismo kiel nomon de mia lingvistika vojo — bazitan sur la ideo de pontado kaj specife reliefiganta Esperanton. Sur ĉi tiu profilo mi ofte trafas bazi specifan aliron al la ekstera publiko. Sed en iuj medioj kompreneble mi elektas pli ĝeneralajn diskutpremisojn kaj funkcias malpli persone; tie mi reprezentas ĝenerale la lingvanaron kaj specife la Asocion.

Via antaŭulo duonŝerce nomis sin “prezidanto de ĉiuj esperantistoj”. Ĉu vi iusence reprenis la stafeton?

Mi min rigardas kiel kreanton de sinergio inter la tre diversaj agantaroj, kies laboro havas ŝlosilan lokon por Esperanto. Tiun sinergion oni malfacile funkciigos en la praktiko, se niaj konversacioj ne atingos konverĝajn klavojn en la teorio. Mi agnoskas la specifan valoron de la praktikaj intertraktoj, sed mi trovas, ke serĉi samtempe komunajn komprenajn klavojn estas helpe ankaŭ al la praktiko de la intertraktado. Mi provas prezidi dialogon inter diversaj esperantistecoj. Tio ofte signifas, ke meze de specifaj intertraktadoj mi ne povas akcepti la respondecon sincere reprezenti interesojn, kiuj sin difinas kontraŭule al la pli ĝeneralaj interesoj. Tiam mi foje lanĉas seriozan dialogon kun tiuj gravaj malplimultoj — kaj tiamaniere esprimas pretecon labori por estonteco, en kiu prezidanto de UEA povos ankaŭ ilin sincere reprezenti.

Ĉu vi havas kontaktojn kun SAT? Kun la Esperanta Civito?

Formale, mi havis ĝis nun kontaktojn kun neniu alia mondskala Esperanto-organizaĵo. Neformale, mi havas kontaktojn jam de jaroj kun membroj kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito. En la nuna momento, aparte reliefe kreskis kontaktoj kun pluraj membroj de SAT, kaj tiu dialogo floras, parte pro sia noveco.

Kiun efektivan rolon en la nuntempa UEA havas la prezidanto, la estraro, la komitato kaj la Centra Oficejo?

La Oficejo solide daŭrigas sian fidindan laboradon por ke la aranĝoj bone meblu. La estraro kaj la komitato stiras ne nur la funkciigon de la sistemo sed la viziadon por ke ni havu baldaŭ sistemerojn, kiuj kontentigos la diversiĝantajn postulojn de niaj partneroj. La prezidanto provas interpreti la tuton kohere, prezenti bildon, fliki specifajn truojn, kaj entrepreni fojan fajrobrigadan laboron.

Kvankam inter la kvar lastaj prezidantoj de UEA estis unu eŭropano, unu aŭstraliano kaj du azianoj (inkluzive de vi), Esperantujo estas tro eŭropa. Sufiĉas kompari la membrostatistikon de UEA kaj la laŭmondopartan distribuon de la monda loĝantaro. Kial, laŭ vi, baratano, Esperanto restas plejparte eŭropa fenomeno? Ĉu kaj kiel UEA povas ŝanĝi la situacion?

La iniciatintoj de la Esperantaj konversacioj estas eŭropanoj. Venadis tra la jardekoj reagoj kaj kontribuoj de aliloke. Se la eŭropaj iniciatintoj de la konversacioj digestos tion, kion ni aliaj kontribuis, kaj kvazaŭ revenos al ni kun respondoj al niaj respondoj, tiam ni havos seriozan progreson en ĉi tiu konversacio inter Eŭropo kaj la cetera mondo. Oni kutimas ĉi-rilate paroli ĉefe pri azianoj kaj afrikanoj. Sed mi havas la impreson, ke ankaŭ la kontribuon de ekzemple usonaj esperantistoj niaj eŭropanoj nesufiĉe kompreneme taksas. Mi devus diri, ke tion mi mencias aparte pro tio, ke kvar jarojn mi knabis en Usono, kaj ke mi ne rigardas min senmikse kiel baratanon laŭ psika konsisto.

Ĉiu postenulo neeviteble ricevas kritikon. Kiun kritikon vi ricevas?

Mi ricevas kritikon ĉefe pri tio, ke mi nesufiĉe rapide kaj insiste agas por ŝanĝi la agadstilon de la malnova burokratio de nia Asocio, kaj pri la nekomprenebleco de miaj tekstoj.

Sed kio pri la kritikoj, kiujn UEA nun ricevas pro aferoj, komencitaj antaŭ via prezidantiĝo? Ekzemple, temas pri la asertoj, ke la Praga Manifesto devas esti forĵetita aŭ reverkita, kaj ke UEA devus ne kongresi en landoj, kiujn iuj taksas nedemokratiaj?

Ha, vi demandas nun pri kritikoj direktitaj al la Asocio mem. Kaj la kritikoj kontraŭ la Praga Manifesto kaj la kritikoj kontraŭ kongresoj en landoj kun laŭ iuj nedemokratiaj registaroj ŝajnas al mi respeguli delongan neaŭskultemon fare de iuj okcidenteŭropanoj al kritikoj kontraŭ la hegemoniaj bildoj pri la demokratio mem. La demokratio temas pri konversacioj. Multaj okcidenteŭropanoj ne komprenas, ke la sanon de tiuj konversacioj povas garantii nur seriozaj streboj al la universaligo de la bazo de tiuj konversacioj. La opozicio kontraŭ la Praga Manifesto estas laŭ la enhavo opozicio kontraŭ la solidareco kun la malgrandaj lingvokomunumoj. Mi provas laŭ miaj kapabloj klere opozicii al tiu opozicio. Sed vi kaptas min en momento, kiam mi ŝuldas seriozan respondon al longa tiutema retmesaĝo de Gary Mickle.

Ĉu via “socia laboro” en UEA komplikas vian profesian laboron kaj vian familian vivon?

Iugrade jes, sed tio estis klara, kiam mi akceptis la respondecon.

Se vi revenus tempomaŝine al la printempo 2007 kun la nunaj scioj, ĉu vi tamen kandidatiĝus por la prezidanteco en UEA?

Iuj el la intertraktadoj montriĝis malfacilaj kaj streĉaj, sed tamen la respondo estas jesa.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La interesa reta konversacio inter Gary Mickle kaj Probal Dasgupta pri la socia aspekto de Esperanto daŭras dum pluraj monatoj en la retlisto Sennaciismo (malsama ol SAT-diskuto). Probal Dasgupta promesis resumi ĝin en unu el la venontaj Ondoj. La Ondo de Esperanto, 2009, №4 (174).


Novaĵoj | Enirpaĝo