La Revuo estas la unua vera literatura gazeto en Esperanto. Ĝia unua numero aperis la 1an de septembro 1906 en Parizo ĉe la fama eldonejo Hachette, kun kiu Zamenhof estis kontrakte ligita ekde 1901.
Tegmentita de ĉi tiu solida eldonejo, La Revuo aperis akurate kaj bonkvalite, oni neniam vidis en ĝi — bedaŭrinde, oftajn en la Esperanta gazetaro — plendojn pri malbona financa stato.
La Revuon fondis kaj direktis franca sciencisto Carlo Bourlet; ĝi estis kompetente redaktata de barono Félicien Menu de Ménil, konata ankaŭ kiel la komponinto de la Esperanta himno La Espero.
La Revuo havis subtitolon “Internacia monata literatura gazeto kun konstanta kunlaborado de D-ro L.L. Zamenhof, Aŭtoro de la lingvo Esperanto”. La Revuo estis la dua Esperanto-gazeto, kun kiu Zamenhof estis forte ligita. Sed kontraste al (La) Esperantisto, Zamenhof nun ne devis okupiĝi pri tedaj redaktaj aferoj, nek verki bagatelaĵojn kaj primovadajn komentojn. La Revuo estis fondita, ke li povu aperigi siajn tradukojn. Kaj la traduk-listo estas impona.
Plej grave estis, ke La Revuo publikigis fragmentojn el la Zamenhofa traduko de la Biblio, la plej legata verko en la mondo: La Predikanto, La Psalmaro, Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj, Readmono. Sed ankaŭ aliaj tradukoj de Zamenhof aperis en ĉi tiu gazeto: Esperanta Proverbaro kaj prozaĵoj de Andersen, Orzeszko, Ŝalom Alejĥem, Heine.
Okulfrapas la nombro de teatraĵoj: La Revizoro de Gogol, Ifigenio en Taŭrido de Goeto, Georgo Dandin de Moliero, La Rabistoj de Ŝilero. Krome en ĝi aperis ankaŭ liaj Kongresaj Paroladoj kaj Respondoj. Ĉio ĉi poste aperis (kaj reaperis) libroforme.
Danke al la kunlaboro de Antoni Grabowski, Kabe, Henri Vallienne, Émile Boirac, Edmond Privat kaj aliaj gravaj aŭtoroj La Revuo estis la plej prestiĝa Esperanta revuo antaŭ la unua mondmilito.
En la unua numero de La Revuo mankas atendebla alparolo de la legantoj, kvazaŭ ĝia apero estus natura kaj ne bezonanta iajn ajn pravigojn. Nur fine de la revuo, en la rubriko Kroniko, sekvas jena Avizo:
Nia legantoj vane serĉus, en tiu kroniko, detalajn raportojn pri la mondo esperantista, ĉar ni tute ne intencas konkurenci la poresperantajn propagandajn ĉu naciajn ĉu internaciajn gazetojn. La Revuo estas kaj estos ĉiam pure literatura. Ĝi ne estas interesperantista al ĉiuj malfermata diskutejo. Por ni, Esperanto estas fakto, kaj ni uzas ĝin tia, kia ĝi estas. Espereble ni tiamaniere ankaŭ helpos al ĝia disvastiĝo, sed malrekte, pruvante ĝian utilecon kaj literaturecon.
Literaturaj konkursoj jam iĝis tradicio ĉe la Esperantaj revuoj. Ankaŭ La Revuo ne iĝis escepto, anoncinte en la unua numero pri Grava konkurso pri originala prozaĵo. Pri ĝi aperis detala komentario de la juĝantaro (Boirac, Kabe, Lambert), kiu listigis la plej oftajn erarojn en la ricevitaj konkursaĵoj. Ĝi ankaŭ donis konsilojn pri bona stilo. Premiado kaj malkaŝado de la nomo de la unua gajninto (franco René Artigues) okazis en speciala kunveno tuj post la Kembriĝa UK (1907). Sekvis pliaj konkursoj, inter ili, tiu por difini la plej bonan stiliston-literaturiston, en kiu unuarangiĝis Kazimierz Bein (Kabe), aŭ la poezia konkurso Floraj Ludoj, kies unua reĝino iĝis Marie Hankel.
La Revuo aspektis pli libre ol revue: dense presitaj tekstoj, manko de grafikaĵoj aŭ bildoj, escepte de tutpaĝaj fotoportretoj. Sed tiuj portretoj presitaj sur bona glacea papero estis veraj artaĵoj. Kompreneble, en la unua numero foto de la Majstro, sed estis ankaŭ la trio por la Tria, kaj la kvaro por la Kvara, la plej bona stilisto Kabe kaj la aktoroj, prezentintaj Ifigenion en Taŭrido... Neniu alia gazeto havis similan fotogalerion.
La detale strukturita indekso (lokita komence de la binditaj kolektoj) ebligas rapidan serĉadon.
Jen la divido: Literaturo (originala kaj traduka), Teatraĵoj, Poezioj, Diversaĵoj. Al Diversaĵoj apartenis kongresaj paroladoj de Zamenhof, liaj lingvaj respondoj, prikongresaj artikoloj, kulturaj eseoj kaj nekrologaj eseoj pri diversfakaj renomuloj.
Enorman atenton ricevis la 4a Universala Kongreso en Dresdeno (1908). Carlo Bourlet sur dek kvar paĝoj raportis pri sia vizito al Dresdeno, prepariĝanta akcepti la mondan esperantistaron. Duoble pli granda estas lia artikolo pri la efektiviĝinta kongreso. Ankaŭ en aliaj jaroj la kongresaj raportoj venas ĉefe, sed ne ekskluzive, el lia plumo.
Bibliografia rubriko prezentas, pli aŭ malpli amplekse, librojn kaj muzikaĵojn. Foje ankaŭ Esperanta gazetaro estas prezentata. En la rubriko Kroniko oni trovas ĉefe priesperantajn informojn. En septembro 1912 startis la rubriko Internacia vivo, en kiu aperis artikoloj el La Vie Internationale pri tutmondaj problemoj kaj sciigoj pri okazontaj kaj okazintaj konferencoj, kongresoj kaj kunvenoj.
Oni ne povas supertaksi la organizajn talentojn de Carlo Bourlet, al kiu ni ŝuldas la fortikiĝon de nia literaturo. Jene Zamenhof esprimis tion ĉe la tombo de Bourlet:
Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de la plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo.
Post la morto de Bourlet, en oktobro 1913 la nova direktoro de La Revuo estis elektita Félicien Menu de Ménil.
La Revuo aperis dum ok plenaj jaroj, ĝia lasta numero estis tiu de aŭgusto 1914 — la eksplodo de la unua mondmilito malhelpis ĝian pluan eldonadon. Ĉiumonataj 48-paĝaj numeroj havigis suman amplekson de 576 paĝoj jare (kelkfoje aldoniĝis 4–8 pliaj paĝoj). Al ili aldoniĝis rozkoloraj paĝoj kun reklamoj, kiuj mankas en la binditaj kolektoj. Dum la ok jaroj aperis 96 numeroj sur entute 6144 paĝoj.
Ni resumu ankoraŭfoje la ĉefajn atutojn de La Revuo: Hachette, Zamenhof, la konkursoj, la Universalaj Kongresoj.
Halina Gorecka
La Ondo de Esperanto, 2009, №4 (174).