La suba redakcia mesaĝo estas prenita el la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la aŭtorojn kaj la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №4).


Redakcie

Ĉiun trian kajeron ĉi-kolumne aperas redakcia komentario pri nia agado. Pasint-foje, en januaro, vi legis ĉi tie, ke ĉiam pli komplika iĝas la trafiko inter Kaliningrado, kie la revuo estas redaktata, kaj Olsztyn, kie ĝi estas presata. Iam inter la du ĝemelurboj okazis 14 regulaj busvojaĝoj ĉiusemajne (po du ĉiutage), poste estis unu vojaĝo ĉiutage, kaj en la fino de 2008 ni havis nur du buŝvojaĝojn ĉiusemajne. En februaro la buslinio estis “provizore nuligita”, ĉar tro malmultaj kaliningradanoj sukcesas ricevi eŭropajn vizojn por plenigi almenaŭ unu buson semajne…

Tio komplikas nian laboron. En februaro nia filo Aleksej faris aventurecan ĉirkaŭvojaĝon, longan kaj kostan, por ke vi povu ĝustatempe ricevi la revuon. Vi ja ricevis ĝin, sed ĉu ankaŭ ĉi tiun kajeron? Ni ne scias, ĉar la aferoj de la “granda mondo” estas ekster nia influo. Ni ne povas ŝanĝi la mondon, sed ni devas adapti nin al ĝi.

Kaj en la granda mondo daŭras ekonomia krizo. Kiel antaŭvidite, nia abonantaro ŝrumpas. Je la unua de marto la perdo estis 23 abonoj kompare kun la sama tago antaŭ unu jaro, kaj tiu nombro kreskos. Ankaŭ nia abonhelpa fonduso ĉi-jare estas pli magra ol pasint-jare. Krome, multaj el vi rimarkis, ke la marta (kaj la aprila) Ondo havas 24 paĝojn, ne plu 28. En 2008 vi ricevadis ĉiumonate po kvar ekstrajn paĝojn danke al tiucela donaco de nia amiko, sed ĉi-jare li povis donaci nenion pro la drasta malaltiĝo de enspezo… Ankaŭ la prezoj galopas.

En ĉi tiuj cirkonstancoj ni devis akcepti malagrablan decidon pri eldono de plia duobla kajero — maja-junia. Laŭ realisma kalkulo, tio devos sufiĉi. Ni petas vian komprenemon pri tio, ke la sekvan kajeron vi ricevos nur post du monatoj, sed la mondo estas tia, kia ĝi estas.

Cetere, en la mondo okazas ne nur malagrablaj eventoj. Ekzemple, hodiaŭ, kiam la tuta kajero jam estis enpaĝigita, ni devis anstataŭigi la pretigitan gazet-rubrikon en la 21a paĝo per lastmomente ricevita informo pri la sukceso de la kampanjo de la partio EDE en Germanio.

Alia evento el la granda mondo spronis nin al eksperimento, kies komencon vi povas jam vidi en nia retejo nun, kiam vi legas ĉi tiujn liniojn. Temas pri interesa sperto de ruslanda verkisto Dmitrij Gluĥovskij, kiu, spite al skeptikemuloj, poĉapitre enretigas siajn librojn antaŭ la apero de la papera eldono. Kaj la papera eldono de lia romano Metro 2033 pasintjare iĝis la plej vendita libro en Ruslando, ne malgraŭ, sed danke al la reta eldono. Centmiloj da ruslandaj retlegantoj entuziasmiĝis kaj aĉetis paperan libron. Same okazas nun ĉe la romano Metro 2034 duono el kiu jam estas en la reto, kaj la unuaj miloj da libroj, aperintaj la 12an de marto en moskvaj librovendejoj, estis tuj aĉetitaj.

Ĉu la romano pri terorismo Serpentoj en la puto de István Nemere simile furoros en la Bjalistoka libroservo fine de julio post aperigo de la komencaj ĉapitroj en nia retejo? Aŭ denove, malkiel en la “granda mondo”, en nia furorlisto plej altos lerniloj kaj aliaj didaktikaĵoj?

HaGo
AlKo

La Ondo de Esperanto, 2009, № 4 (174)

Novaĵoj | Enirpaĝo