Istvan Nemere. Serpentoj en la putoSerpentoj en la puto

Eldonejo Sezonoj ĵus eldonis la romanon Serpentoj en la puto de la hungara Esperanto-verkisto István Nemere.

Serpentoj en la puto estas moderna romano pri la terorismo, rilatanta al Al-Kaida. La historio okazas en nuntempa okcidenteŭropa grandurbo nenomita, kie la islamaj teroristoj provas prepari grandan atencon. Ni ekscias, kiamaniere la teroristoj instruas kaj ideologie, psiĥologie efikas al la adeptoj, por ke ili eksplodigu sin mem. Sed la policistoj estas same fanatikaj, kiel la teroristoj, kaj en ĉi tiu milito neniu timas riski sian vivon.

Samtempe vivas en la urbo aliaj araboj. Unu el ili estas studento Omar Hamdi. Omar hazarde renkontiĝas kun Isabel, kiu, tute neatendite, estas... Sed ĉi tie komenciĝas la romano mem. Jen romano atentostreĉa, en kiu eĉ sur la lastaj paĝoj okazos surprizoj.

Vizitantoj de nia retejo povis eklegi la romanon kelkajn monatojn antaŭ la eldono. Entute, ĉi tie aperis — iom post iom — du partoj (el la ses), kiuj okupas sesdek paĝojn en la libroforma eldono.

La 184-paĝa libro Serpentoj en la puto estis verkita en Hungario, redaktita kaj prespretigita en Ruslando, kaj presita en Litovio, danke al la kunlaboro de la eldonejo Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio.

La plej nova romano de Nemere estos aĉetebla post du semajnoj en la libroservo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Post la kongreso oni povos mendi ĝin kontraŭ 18 eŭroj ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Loĝantoj de Pollando kaj Ruslando povas aĉeti ĝin favorpreze rekte ĉe la eldonejo. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno (strato Zamenhof, domo 5).


Novaĵoj | Enirpaĝo