Aleksander Korzhenkov. HomaranoHomarano

La 30an de julio en Bjalistoko, kadre de la Kongresa Tago de la Libro, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov, prezentos sian novan libron Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, kiun Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio ĵus eldonis en Kaŭno (Litovio). La suba teksto, bazita sur la aŭtora antaŭparolo, aperis en la julia kajero de La Ondo.

Aŭtuno 1978… Tiam mi estis dudekjara studento en Tjumeno (nord-okcidenta Azio), kaj miaj haroj estis densaj kaj malgrizaj… Antaŭ du jaroj mi eklernis Esperanton kaj eĉ partoprenis du somerajn tendarojn. Evidente, tio estis konsiderata kiel bona bazo, por ke mi mem faru prelegon pri nia kara lingvo. “Ba, senprobleme, ja mi bonege konas ĝin”, — mi pensis (hodiaŭ mi malpli alte taksas mian lingvokonon) kaj konsentis. Sed anstataŭ senprepare babili pri la dek ses reguloj kaj pri samtiom da miaj korespondamikoj en Bulgario, Hungario kaj Japanio, mi ekhavis genian ideon — mi legu iomete pri la temo kaj mi mirigu ĉiujn per miaj brilaj scioj.

En nia biblioteko studenta mi eklegis enciklopedion, poste alian… Poste mi venis al la legejo de la ĉefa publika biblioteko de la regiono, kaj mi sentis ĉiam pli klare, ke io ne estas en ordo. Sed kio?.. Ne la lingvo. Ĝi ja estis en ordo, “artefarita internacia helplingvo”, facile lernebla, logika ktp. Tamen la aŭtoro… Eĉ la nomo, tute surprize, estis ne la kutima Ludoviko, sed jen Lazarj, jen Ludvik, jen Ludvig, jen Ludovik… Aŭ la inicialoj: L.M., L.L., L. Kaj kial “Varsovia kuracisto”, sed ne simple “polo”? Aŭ, eble ne polo?..

La urbaj legejoj ne donis solvon. Sed nia Esperanto-klubo posedis etan bibliotekon, en kiu estis, interalie, kelkaj kajeroj de Literatura Foiro, unu el ili kun artikolo de Maimon pri la jidlingvaj studoj de Zamenhof. Tio senvualigis almenaŭ la mistereton pri la nacia aparteno de la lingvoaŭtoro.

Tiam mi ne sciis, ke mi nur ripetis la vojon de la Waringhiena “simplanima Franco”, kiu ne povis kompreni, kiel unu sola persono (kvankam kun multaj nomoj) povas esti samtempe ruslandano, varsoviano, hebreo kaj, aldone, kun Litovujo kiel sia patrolando. Sed ĉar eĉ la nomon Waringhien, al kiu la simplanimulo adresis sin, tiutempe mi apenaŭ konis, kaj ĉar lian eseon Unu komplikita historio mi povis traĝui nur jarojn post la unua biblioteka fosado, mi komencis, iom post iom, kolekti mian propran zamenhofologian biblioteketon, kaj nun mi aldonas al ĝi mian modestan kontribuon.

Kelkaj dekomencaj klarigoj verŝajne estas necesaj por preventi demandojn, kiuj eble aperos dum la legado de Homarano.

La unua koncepto pri ĝi estis dokumenta romano kun multaj tekstoj tiutempaj kaj kun nur malmultaj komentoj inter la tekstoj. Sed kolegoj konvinkis min ŝanĝi la koncepton kaj plimultigi mian propran kontribuon. Al tiuj, kiuj volas pli bone konatiĝi kun la verkoj de Zamenhof mem, mi rekomendas legi la Zamenhofan kolekton Mi estas homo (MEH), kiu entenas liajn plej gravajn tekstojn pri temoj nelingvaj.

Kvankam en ĉi tiu libro estas malpli da citaĵoj ol planite, mi preferis, ke en ĝi laŭeble parolu Zamenhof mem, liaj samtempuloj kaj aliaj zamenhofologoj, sed ne mi rerakontu iliajn vortojn. La Zamenhofaj citaĵoj estas prenitaj plejparte el MEH kaj el la trivoluma Ludovikita Originalaro.

Unu teksto el MEH aperas kiel prologo — ĝi estas letero, kiun Zamenhof skribis la 21an de februaro 1905 al Alfred Michaux. Antaŭ ol eklegi la libron mem, bonvolu atente tralegi ĉi tiun leteron kaj poste, dum la legado, tenu en la memoro la vortojn de Zamenhof:

kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la “homo”, tamen pro la malfeliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis la “patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la “homo”.

Ĉi tiu interna batalado inter diversaj idealoj kaj diversaj celadoj turmentadis Zamenhofon dum lia tuta vivo, kaj en ĝi oni devas serĉi la ŝlosilon al ĉiuj gravaj turnoj en la Zamenhofa vivo.

Por malpezigi la legadon mi enmetis kelkajn “leĝerajn” fragmentojn, ekzemple, el la rememoroj de Vasilij Devjatnin. Ili havas malmulte da fakta valoro (kaj multe da eraroj), sed ili bone transdonas la etoson, la impresojn, la spiriton de la epoko. Simple, ne legu ilin, se vi serĉas nur faktojn.

Estus tre facile fari la libron pli ampleksa per pli detala priskribado de la historia fono. Sed Homarano estas libro pri Zamenhof, ne pri la historio de Ruslando aŭ Pollando, nek pri liatempaj judaj sociaj doktrinoj, nek pri plia sorto de la Zamenhofa familio. En la libro estas traktataj nur tiuj “ekstertemaj” eventoj kaj tendencoj, kiuj estas bezonataj por kompreno de la vivo kaj ideoj de Zamenhof. Ĝi ankaŭ ne estas libro pri Esperanto, kaj mankas en ĝi klarigo pri la strukturo de la lingvo, kiun supozeble konas ĉiu leganto esperantista.

Verkante Homaranon, mi uzis multajn verkojn konatajn, sed kelkaj el la konsultitaj fontoj ĝis nun ne estis konataj en Esperantujo. Mi prenis ilin en bibliotekoj kaj arkivoj de Grodno (Belorusio), Kaŭno (Litovio), Peterburgo kaj Moskvo (Ruslando), kiujn mi vizitis danke al subvencio de Esperanto Studies Foundation (ESF). Kelkajn interesajn informojn mi ricevis de zamenhofologoj kaj neesperantistaj historiistoj.

Homarano estis pretigata en la kondiĉoj de forta tempopremo, ĉar ĝi devus nepre aperi antaŭ la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Pro tio mi ne sukcesis sendi la tekston al ekstereldoneja fakulo por kontrolado. Korektojn, atentigojn, komentojn kaj proponojn bonvolu sendi poŝte al nia redakcia adreso.

Aleksander Korĵenkov

La plej nova, 320-paĝa biografio de Zamenhof estos aĉetebla en la libroservo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.
Post la kongreso oni povos mendi Homaranon kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj.
Loĝantoj de Pollando kaj Ruslando aĉetu ĝin favorpreze rekte ĉe la eldonejo.
Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno (strato Zamenhof, domo 5).


Novaĵoj | Enirpaĝo