Ĉi tiu teksto aperis en la maja-junia kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj (ne en la retaj) eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №5–6).


Bjalistoko: la kultura programo

Mi ŝatas la momenton, kiam plena de scivolo, post la ricevo de la kongresaj dokumentoj, mi unuafoje malfermas la kongresan libron por elekti interesajn punktojn de la programo. De tempo al tempo mi nervoziĝas kiam mi devas forstreki interesan prelegon aŭ prezentadon por elekti alian, same por mi interesan, kaj pro tio mi jam antaŭvidas mienojn de kelkaj samideanoj volantaj spekti absolute ĉion.

La Bjalistoka Esperanto-Societo aranĝis la unuan devigan selektadon jam de la momento, kiam UEA anoncis, ke BES estos ĝia ĉefa kunlaboranto por la Kongreso.

Kontaktis nin “multaj konataj vizaĝoj”, sed aŭdinte, ke la kongresa buĝeto ankoraŭ ne ekzistas, ili malaperis. Restis la plej fidelaj: Asorti, JoMo, Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik. Mi tre dankas al ili. Ili estis kiel la radikoj de la venonta programo. Sed ĉar ilin jam konas la tuta Esperanta mondo, permesu, ke nun mi rakontu pri aliaj artistoj.

Al LKK prezentis sin novaj lokaj kaj landaj entuziasmuloj, pretaj krei por la kongreso ion unikan, kion vi povos spekti nur en Bjalistoko.
Chanajki Band (Fotis Rafal Grabowski)
La urbo emfazas sian multkulturecon, do lige kun ĝi, ni prezentos al vi la ĉarman ukrainan ensemblon Czeremszyna, la litovan Dautenis, la belorusan Małanka, la polan Klekociaki, la judan Klezmer Chanajki Band. Kun la loka folkloro de Podlaĥio konatigos vin la brila ensemblo Kurpie Zielone.

La tempon, kiam Bjalistoko estis privata urbeto de la hetmano Jan Klemens Branicki, ĉirkaŭata de ligna palisaro kaj loĝata de palacaj servistoj kaj metiistoj, rememorigos du ensembloj ludantaj barokan muzikon: ensemblo de rektaj flutoj Cantio Polonica kaj ensemblo de antikva muziko Capella Antiqua Bialostociensis.

Venu ĝustatempe por partopreni la unuan koncerton en la Salono Zamenhof: jam sabate vespere Irena Urbańska el Krakovo omaĝe al Ludoviko kantos belegajn judajn kantojn en la versioj juda kaj esperanta.

La Bjalistoka Studio de Kanto prilaboris en Esperanto kantojn pri Bjalistoko kaj eĉ registris ilin. La lumdiskon serĉu en viaj sakoj kun la kongresa materialo. Aŭskultu, kunkantu kaj portu ĝin hejmen por prezenti al viaj familioj.

Certe ne nur junularo deziros partopreni la koncerton de Supernova — rokbando el Brazilo, en kiu anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Leandro Souza (elektrogitaro), Roger Borges (sinteziloj) kaj Romulo Felicio (drumo). Ĝi naskigis en 2004. La unua albumo de Supernova estis lanĉita en oktobro 2006 de Vinilkosmo. “Pasio en Katen'”, “Alia Mondo Eblas”, “Stela Nokto” — jen la plej konataj en la movada medio junulara ekzemploj de potenca roko kun melodiaj voĉoj, frapa gitarumado kaj vigla ritmo. La grupo iĝis populara ankaŭ pro la unua profesie realigita muzikvideo.
Budhaj monahoj (Fotis Marcin Szarkowski)
Ĉu vi estas preta rezigni tion por partopreni koncerton de budhaj monaĥoj en la filharmonio?

Ĉiutaga demando, kion elekti: ĉu kongresan balon, ĉu la koncerton de Bjalistoka Filharmonio sur la Urba Placo kaj kunkantadon de la Odo al ĝojo en Esperanto? Ho… okazos veraj dilemoj!

Dum la kvar unuaj kongresaj tagoj en Bjalistoko daŭros Festivalo de kulturoj. Urbocentre, sur la granda scenejo, apud Café Esperanto, kie iam la eta Ludoviko Zamenhof vagadis inter ĉevalĉaroj, prezentos sin kvardek ensembloj el la mondo. Multkultureco venos ĉi-foje Bjalistokon.

Ĉu vi scias, ke mia urbo estas fama pro bonegaj dancistoj? Niaj francaj Esperanto-amikoj el Saint Aubine de Luigne antaŭ kelkaj jaroj invitis bjalistokanojn por “ornami” la feston de ĝemelaj urboj. Venis la infana dancgrupo Pląs kaj la popoldancgrupo Małanka. Krom oficialaj koncertoj ĉiuvespere sur la kampadejo, kie ni loĝis, la grupoj koncertis por propra plezuro. Jam la duan vesperon la kampad- ejo estis plenplena de loĝantoj de la najbara urbeto. Mi esperas, ke ili same plaĉos al la kongresanoj. Nuntempajn junularajn dancstilojn montros gejunuloj el la ensemblo Fair Play Crew kaj DanceOffnia. Ili estas niaj “eksportvaroj”, pri kiuj ni estas fieraj.
Fair Play Crew (Fotis Marek Gainski)
Dum kvar tagoj funkcios literatura kafejo FAMA. Sur ĝia scenejo koncertos bardoj kun kaj sen barboj.

Kompreneble ne mankos teatraĵoj. Imagu, ke iutage, dum la vespermanĝo en vian loĝejon eniras oficistoj kaj informas vin, ke de hodiaŭ landa limo iras tra la mezo de via manĝoĉambro, eĉ tra la mezo de via manĝotablo! Rusoj dirus: situacio kiel en la komedio de Gogol, poloj — kiel ĉe Sławomir Mrożek.

Enirbiletojn por la spektakloj Domo ĉe limo en la dramteatro kaj Fasada ĉe la Pupteatro vi ricevos jam sabate en la informejo. Rapidu, ĉar la kvanto da lokoj estas limigita. Ne perdu la eblecon!

Terminus a Quo (Fotis Edward Gramont)Sur la granda scenejo en la salono Zamenhof vi spektos unuaktoran dramon pri juna Ludoviko, teatraĵon Terminus a Quo kun japana prezento de Kanoj kaj la Junularan Kulturdomon kun la muzika prezento de la Bjalistoka Babelturo. Ni ne povas kontesti ke ĝi estas mirakle retrovita teatraĵo de la 10-jara Ludoviko Zamenhof!

Saŝa Pilipović el Serbio prezentos dramon de Bronstein pri kapitano Postnikov kun du aliaj aktoroj. La muzikon komponis Elena Puĥova. Ĝi estos multimedia historia prezento. En la kafejo FAMA planas prezenti sin la kabaredo Lumbago.

Studentoj kaj instruistoj el la Muzika Universitato proponos multmedian prezentadon Bjalistoko en nuksa ŝelo. De baroko ĝis hodiaŭ!

Sciante, ke pro diversaj kialoj ne ĉiuj dancas, ni decidis organizi la kongresan balon en aliaj kondiĉoj. En la salono Zamenhof estos speciala spaco por dancantoj, sed ankaŭ restos sidlokoj por tiuj, kiuj nur spektos kaj admiros la artistojn kaj dancantojn. Koncertos la popolensemblo Czeremszyna, japana muzikisto Leo Sakaguĉi kaj fine vi aŭskultos klasikan muzikon de Andreas Band. Laculoj povos refreŝigi sin en la najbara gastronomia tendego.

Ĉu vi aŭdis pri franca fotisto Yann Arthus-Bertrand, kies hobio estis foti la teron el la ĉielo? Ĝuste sub la titolo Tero el la ĉielo ni komune malfermos en la urbocentro ekspoziciegon, kiun ĝis nun spektis pli ol 120 milionoj da homoj en la mondo. Reprezentantoj de 61 landoj, partoprenantaj la 94an UK-on, starigos samtempe siajn piedojn sur grandega mapo de la mondo en la loko, kie situas iliaj hejmlandoj. Vi bezonos multe da tempo por trarigardi la tutan ekspozicion.

Kiu el vi havis jam ŝancon spekti la konstruadon de “mandalo” fare de budhaj monaĥoj? Ili venos speciale al Bjalistoko el Tibeto por montri tion al la kongresanoj kaj bjalistokanoj.

La plej fama paro de polaj vojaĝantoj: Elżbieta Dzikowska kaj ne plu vivanta Tony Halik kolektis materialon por la ekspozicio pri siaj vojaĝoj. Ĝi estas tre impona kaj speciale por vi alvenos Bjalistokon. Sur grandaj bildoj vi vidos mirindajn aspektojn de lokoj kiujn vi plej probable neniam persone vizitos, kaj pri kiuj vi nur povus revi.

Kaj ĉu vi ankoraŭ trovus iomete da tempo por akcepti la inviton de la Fondaĵo de princo Ostrogski kaj spekti en la Palaca Ĝardeno de Branicki ekspozicion pri Bjalistoko?

Ĉiu esperantisto certe legis, aŭ provis legi, Sinjoron Tadeon — la faman poemon de Adam Mickiewicz, tradukitan de Antoni Grabowski. La varsovia ĵurnalisto Roman Dobrzyński proponis esperantigi filmon kaj montri ĝin dum la Kongreso. Nia ĉefa argumento dum longaj interkonsentaj traktadoj kun la reĝisoro kaj la filmproduktanto estis, ke koreo aŭ usonano neniam imagos la ĉirkaŭaĵon kaj etoson de la epoko, en kiu okazas la intrigo. Danke al nia insistemo kaj la financa subteno de la urb- estro de Bjalistoko ni sukcesis. Venu nepre al la salono Zamenhof por ĝui la etoson! Antaŭ la projekciado Roman Dobrzyński mallonge prelegos por faciligi la komprenon de la filmo.

Kaj, kiam vi jam estos spektinta ĉion supre priskribitan, restos ankoraŭ speciala montrado de modoj, surstrata teatra parado Kto, lirikeca malnova filmo kun akompananta pianludo, kie sur ekrano “li amas ŝin kaj mortas por ŝi. Ni kredas ĉar ankaŭ ni estas enamiĝintaj…”, parado de malnovaj aŭtomobiloj kaj liberaera koncerto de Night Compt Blues.

Amantoj de klasika muziko havos ŝancon partopreni koncerton en la romkatolika baziliko aŭ aŭskulti koruson en la ortodoksa katedralo.

Por gastoj dum la festa bankedo ludos kaj kantos aktoroj de la Pupteatro.

La konstruentrepreno, kiu rekonstruas la domon por la venonta Zamenhof-Centro daŭre deklaras, ke ĝi estos ĝustatempe preta. Tio signifas, ke la kongresaj gastoj havos okazon spekti la plej modernan en la tuta Pollando multmedian ekspozicion pri la juna Ludoviko. Aldone ni preparas unuajn portempajn ekspoziciojn de Esperanto-filatelaĵoj, ekslibrisoj, puntoj kaj poŝtkartoj.

Invitas vin muzeoj kaj galerioj. La Medicina Universitato preparas grandan ekspozicion pri kuracistoj en la familio Zamenhof. La galerio Montparnasse planas surstratan prezenton de modo de diversaj jarcentoj.

Iutage en la parko Planty, ĉe lumfontanoj en la Aleo de Enamiĝintoj vespere koncertos por bjalistokanoj kaj por la kongresanoj JoMo. Certe li kantos nur pri amo.

Multajn diversajn kulturajn programerojn la organizantoj antaŭvidis en lokoj atingeblaj por urbanoj kaj la kongresanoj. Estos okazo por konatiĝi.

Se mankos al vi tempo por ĉio dum la Kongreso — revenu ankoraŭfoje kun via familio. La gastama Bjalistoko atendos vin!

Ela Karczewska

La Ondo de Esperanto, 2009, №5–6 (175–176).


Novaĵoj | Enirpaĝo