“Ĉiu popolo posedas sian gazetaron, kiu pledas por ĝiaj specifaj interesoj; en ĉiu civilizita lando ekzistas en ĉiu grandeta urbo ĉiutaga ĵurnalo, en ĉiu iom respektinda loko semajna gazeto; eĉ la plej malgranda popolo havas almenaŭ unu grandan ĵurnalon. Sole la popolo esperantista tian ne havas”.
La 14an de aprilo (je la mortodato de Zamenhof) aperis la unua provnumero de Esperanto Triumfonta, okpaĝa ĵurnalo grandformata (29×45 cm). Ekde novembro ĝi ĉiusemajniĝis. Dum la jaro 1925 ĝi eliris eĉ duonsemajne. Okaze de la du UKoj en Germanio (1923 kaj 1933) ĝi efektive estis ĉiutaga. En januaro 1925 la gazeto ricevis la novan nomon Heroldo de Esperanto, kaj iom poste akiris la rekoneblan masivliteran titolŝildon, kiu konserviĝis ĝis nun.
La subtitolo iom variis intertempe:
Ĝis aŭtuno 1928 Heroldo aperis en Horrem apud Kolonjo, ekde tiam en Kolonjo mem, kie Jung fondis Esperantan entreprenon, kiu bone evoluis el la financa vidpunkto. Ĉiusemajna aperritmo postulis laboron de tuta stabo (ĝis 12 personoj), krome en 1925 estis fondita Librofako. Teo Jung, la fondinto kaj posedanto, plenumis ankaŭ redaktan laboron. Krome, J. F. Berger funkciis kiel respondeca redaktoro, kaj M. Witland kiel anonca redaktoro. La amplekso variis: 4-6-8-10 paĝoj grandformataj.1921: Ĵurnalo internacia, universala, sendependa;
1925: Neŭtrala organo de la Esperanto-movado;
1932: Sendependa organo de la Esperanto-movado.
La intenco de Jung estis, ke la enhavo estu duone pri- kaj duone per-Esperanta, kun multaj ilustraĵoj, precipe pri tutmondaj aktualaĵoj. Oni trovas bonkvalitajn portretojn de ŝtatestroj kaj politikistoj, sciencistoj kaj verkistoj. Aperis diversaj aldonoj, ekzemple, Lingva Kritiko, ankaŭ apartaj eldonaĵoj kiel Verda Stelo. Inter la regulaj temaj paĝoj estis: La Bela Mondo (turismo k.s.), Nia Revueto (por junuloj), La Strigo (literaturo kaj artoj), Humuro, Distro, Ludo, radiopaĝo La Anteno, muzika paĝo Sur la kvin linioj, ankaŭ La Regno Virina.
Regule aperis la rubrikoj Niaj leteroj el Tutmondoj, La Libera Tribuno de l' Esperantistaro kaj La politiko en la opinio de l'esperantistaro. Kelkaj kontribuoj en tiuj rubrikoj elvokis inter esperantistoj tiel akrajn vortbatalojn, ke fine Jung rezignis pri politiko.
Ne malofte aperis tutpaĝaj artikoloj. El numero al numero publikiĝis Mondvojaĝo por Esperanto de Joseph R. Scherer, organizita de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado. Escepte de kongresaj raportoj, precipe el UKoj, aliaj materialoj priesperantaj estis telegrafstilaj informoj. La bibliografia rubriko enhavis recenzojn kaj mallongajn libroprezentojn.
Post sia unua jaro la ĵurnalo kalkulis ĉ. 850 individuajn abonantojn, opaj aĉetantoj estis 350, do, sume, la abonantaro estis 1200. En 1936 la abonantaro de Heroldo kreskis ĝis ĉ. 2600.
Favora evoluo de la entrepreno estis unue bremsita pro la monda krizo, kelkajn jarojn poste pro la establiĝo de la nazia reĝimo en Germanio. La numero 888 eliris en julio 1936, poste la familio Jung transloĝiĝis al Nederlando, kaj la 11an de oktobro en Scheveningen li rekomencis la eldonadon de Heroldo, kun la subtitolo: “Oficiala semajna organo de Internacia Esperanto-Ligo”. Tia ĝi estis ĝis la invado de nazioj en Nederlandon abrupte rompis la eldonadon per la numero de la 1a de majo 1940. Aperis du t.n. “militeldonoj” (decembro 1940 kaj marto 1941) por la legantoj en Nederlando kaj Germanio, ĉar kontakto kun la aliaj landoj ne plu eblis.
La restarto iĝis ebla post la fino de la milito. La reaperon antaŭanoncis prospekto, kaj la 14an de aprilo 1946 enmondiĝis “Sendependa internacia organo de la Esperanto-movado”.
Jung esperis unue atingi duonmonatecon, kaj post pliboniĝo de la cirkonstancoj denove havi ĉiusemajnan periodecon. Tamen tio neniam efektiviĝis. La unuaj postmilitaj jarkolektoj havis malmultajn fotojn. Iom post iom fotoj plimultiĝis kaj en 1954 reaperis la rubriko Fotofilmo, kun malgrandformataj fotoj. La enhavo iĝis preskaŭ tute priesperanta.
En 1962 Theodor Karl August Heinrich Jung (jen la plena nomo) transdonis la redaktadon al “pli junaj manoj”. Lia posteulino iĝis pola esperantistino Ada Fighiera-Sikorska, antaŭe redaktorino de la Esperanto-fako de Pola Radio. Por administri la ĵurnalon estis fondita societo sen profita celo laŭ la belga leĝo. Fighiera-Sikorska daŭrigis la linion de sendependa ĵurnalismo. Jung kaj Fighiera-Sikorska ne hezitis diri sian opinion pri la konfliktoj en Esperantujo kaj plurfoje mem deklaris malkonsenton, ekzemple, kun Germana Esperantisto kaj Ellersiek en la jaroj 1920aj, kun UEA en 1930aj, kun Lapenna en 1970aj…
La gazetaj tekstoj daŭre estis aranĝataj en kvar kolumnoj facile legeblaj.
En 1980 la subtitolo iĝis “La plej ofta gazeto de la Esperanto-movado”, post du jaroj “La internacia sendependa gazeto de la Esperanto-movado”.
La 17an de julio 1996 Ada Fighiera-Sikorska, jam grave malsana, subskribis la protokolon, laŭ kiu ekde 1997 Heroldon transprenis la Kooperativo de Literatura Foiro. Post pli ol 70 jaroj kun nur du redaktoroj komenciĝis vigla rotaciado de personaro:
Ankaŭ la subtitolo ŝanĝiĝis en 1998 al “Internacia sendependa gazeto de la esperanto-mondo” kaj en 2002 al “Informa gazeto pri la esperanto-mondo”.1997–2000: Perla Martinelli;
2000–2001: Stano MarŁek;
2002: Redakta komitato 1: Marco Picasso, Giorgio Silfer, Walter Żelazny; Redakta komitato 2: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Walter Żelazny;
2003–2004: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli;
2005–2007: Dieter Rooke, Giorgio Silfer;
2008–2009: Aneto Muhlemann, Dieter Rooke.
Kun 17 numeroj jare Heroldo de Esperanto restas la plej ofta gazeto en Esperantujo. Ĝi ne plu estas senpartia kaj supertendenca, sed klare profilita por la Esperanta Civito, kaj kontraŭ la tradicia movado, kape kun UEA.
Halina Gorecka
La Ondo de Esperanto, 2009, №7 (177).