Pretekste de la aktualigo de la koncepto de la ŝtata sekureco de Ruslando, ili atentigis pri la danĝera nivelo de la tutmondiĝo de la angla lingvo, kiu minacas la sekurecon de la neanglalingvaj landoj, inkluzive de Ruslando. La propagandon de la angla lingvo en Ruslando la aŭtoroj de la letero imputis al akademianino d-rino Irina Ĥalejeva — la rektoro de la Moskva Ŝtata Lingva Universitato kaj grava funkciulino en la kleriga ministerio. La letero proponis okazigi konsultiĝon de reprezentantoj de la Konsilio de Sekureco de Ruslando kaj de REU por ellabori konkretajn rekomendojn en tiu sfero.
La 15an de septembro REU ricevis respondon, kiun subskribis referendario I.Beljajev el la oficejo de la Konsilio de Sekureco. Li konstatis, ke la anglalingva minaco al la sekureco de Ruslando estas troigita, kaj jene skribis pri Esperanto:
En la reta diskutado, kiu sekvis post la respondo de Beljajev, oni atentigis ke, kvankam la subskribintoj indikis siajn postenojn en la asocio, ĝi ne estas oficiala letero de REU, kiu ne komisiis al la du estraranoj skribi ĝin. Aktivuloj kulpigis la aŭtorojn pri la diletanteco kaj ridindeco de la letero al la Ruslanda ŝtatestro. Ĉi tio ne estas nur emocia reago: evidentiĝis, ke la du kunaŭtoroj eĉ ne sciis, ke Irina Ĥalejeva estas membro de la Scienca Konsilio ĉe la Konsilio de Sekureco de Ruslando, kaj ke la “lingva sekureco” de Ruslando logike devas esti ŝia tasko.Koncerne Esperanton, laŭ konkludo de scienca ekspertizo, kiun, komisiite de la oficejo de la Konsilio de Sekureco de Ruslanda Federacio, faris fakuloj el la Ruslanda Akademio de Sciencoj, en internacia komunikado ĉeso de la uzado de la nacia lingvo avantaĝe al ĉi tiu artefarita lingvo estas interpretebla kiel libervola rezigno de unu el la signoj de la ŝtata suvereneco.Aldone, laŭ opinio de fakuloj de la Ruslanda Akademio de Sciencoj, oni ne povas konsideri celkonforma devigan instruadon de Esperanto, ĉar: ĝi estas relative malmulte disvastiĝinta; ĝia rolo de interkultura komunikilo estas malgrava (sed lastatempe ĉi tiu aspekto, kaj ankaŭ la neceso propagandi la rusan lingvon kiel internacian komunikilon, ekhavas primaran signifon por la Ruslanda Federacio); enkonduko de plia studobjekto en la jam troŝarĝitajn altlernejajn programojn povos sekvigi negativan reagon de instruistoj kaj studentoj.
Tamen la supraj notoj ne malebligas fakultativan instruadon de Esperanto en mezlernejoj kaj altlernejoj. Pozitivan rilaton meritas ankaŭ la esperantista movado, kiu bezonas sciencan esploradon kiel originala socikultura fenomeno.
La respondo de la malgrava referendario ne fermas la pordon al la fakultativa instruado de Esperanto kaj rekonas la esperantistaron … almenaŭ kiel esplorobjekton. Ĉu ni atendu etnografian ekspedicion, kiu science esploros nin?
AlKo
La Ondo de Esperanto, 2009, №11.