Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto
(2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2009, №12).
Respondoj al amikoj
Je
la Zamenhofa Jubileo estas utile aperigi ĉi-loke ne vortojn de iu el niaj
kolumnistoj, sed tiujn de la unua esperantista ĵurnalisto, Ludoviko Zamenhof,
kiu ekde la dua numero de La
Esperantisto en la rubriko
Respondoj al amikoj rekte korespondis
kun la legantoj de la unua esperantista gazeto. Kelkaj Zamenhofaj respondoj
daŭre validas, ekzemple, la du plej unuaj respondoj el la dua numero:
Al Sinjoro I.v. en T. Vi plendas, ke en via urbo ĝis
nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nun kiu estas kulpa?
Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos ke
oni
laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo —
tiam nia afero neniam progresos en Via urbo. Vi demandas
min kial
nia afero estas ankoraŭ malmulte konata en Via urbo!! Ne forgesu, ke en
nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola
fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj amikoj en multaj
lokoj, tiam nia afero estus perdita.
Al Sinjoro M-n en G. Via letero estas subskribita: “Unu
el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto”! Mi efektive memoras,
ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun demandoj pri la irado
de la afero; sed neniam ankoraŭ Vi skribis al mi kion Vi mem faris
por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam
demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ
demandi min ĉiumonate “kio estas farita”, Vi devas en la fino de ĉiu
monato demandi Vin mem: “kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?”
kaj du pliaj respondoj el la du sekvaj kajeroj:
Al s-ro R. en Moskovo. Sinjoro B. estante ankoraŭ en
Varsovio havis ĉiam la kutimon paroladi “ni laboris”, “ni
faris” k.c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li ne alportis
ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ sian propran “promeson”
li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas, ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino
de ĉiu monato la demando[n] “kiom da novaj amikoj mi alportis al la
afero”, tiu ne povas sin nomi amiko laboranto de nia afero, se li eĉ
tute bone ellernis la lingvon.
(La Esperantisto, 1889, №3, p. 24).
Al s-ro M. en S. Petersburg. Via energia laborado estas
tre laŭdinda; sed Via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se
Vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ la personoj, kiujn Vi gajnis por
nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se Vi povus gajni unu
aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej
bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter
niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia
tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide,
kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.
(La Esperantisto, 1890, №4, p. 27).
La Ondo de Esperanto, 2009, №12.
Novaĵoj | Enirpaĝo