Aleksander Korzhenkov. ZamenhofologioZamenhofologio: Aktualaj problemoj kaj taskoj

La 150-jariĝo de Ludoviko Zamenhof estas taŭga punkto por analizi la nunan staton kaj skizi proksimajn taskojn de zamenhofologio — interdisciplina fako, kiu esploras, sistemigas kaj popularigas la vivon, la kreadon kaj la ideojn de Zamenhof. Esence temas pri kvar ĉefaj direktoj de zamenhofologio: la vivo, la verkoj, la lingva kreado kaj la ideoj de Zamenhof.

La kvar direktoj de zamenhofologio estas koncize prezentitaj en la eseo de Aleksander Korĵenkov Zamenhofologio: Aktualaj problemoj kaj taskoj, kiu ĵus aperis kiel la kvina broŝuro en la kleriga serio Sed ne el katedro. Specialan atenton en la eseo ricevas la ideologio de Zamenhof, kies bazaj tekstoj estis antaŭnelonge presitaj en la kolekto Mi estas homo. La teksto estis unue prezentita kiel festprelego en la Zamenhofa Tago en Kaŭno (Litovio) en decembro 2007, poste en la simpozio Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko (Poznań, Pollando) en septembro 2008 kaj en la Esperantologia Konferenco en la 94a Universala Kongreso de Esperanto (Bjalistoko, Pollando) en julio 2009. Ĝia gazeta versio aperis en La Ondo de Esperanto, 2009, №2, 3, 4. La libroforma versio estas iom redaktita kaj kompletigita.

La Zamenhofologio estis premiere prezentita en la Zamenhofaj Tagoj en Kaŭno la 12–13an de decembro 2009. Baldaŭ ĝi estos mendebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj libroservoj. Esperantistoj el Ruslando, Litovio kaj Pollando povas mendi ĝin je favora prezo rekte ĉe la eldonejo Sezonoj sezonoj@yahoo.com.


Novaĵoj | Enirpaĝo