Moderna anglalingva biografio de Zamenhof aperis en la retejo de ESF

La 15an de decembro, je la 150a naskiĝdatreveno de Zamenhof, en la retejo de Esperantic Studies Foundation (ESF) aperis la eseo Zamenhof. The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Ĝi estas resumo de lia libro Homarano, kiun li pretigis por ESF kun la celo faciligi la aperigon de fidinda biografio en multaj lingvoj, omaĝe al la jubileo de Zamenhof. Ian Richmond tradukis ĝin en la anglan lingvon. En la eseo estas korektitaj kelkaj eraretoj de la Esperanta eldono; estas aldonitaj kelkaj novaj informoj.

La anglalingva eseo estas elŝutebla en la rubriko “Artikoloj”:
http://www.esperantic.org/en/communications/articles

Rektaj ligoj:
Formato “doc”
Formato “pdf”

Pri tradukoj en aliaj lingvoj bonvolu korespondi kun ESF
http://www.esperantic.org/en/about/contactus

La 320-paĝa libro Homarano en Esperanto estas mendebla ĉe la libroservo de UEA
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8253
kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj.


Novaĵoj | Enirpaĝo