Nia trezoro en 2010

Antaŭ du jaroj La Ondo de Esperanto lanĉis novan rubrikon Nia trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj (nebeletraj) libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de d-ro Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, PV/PIV/NPIV, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto en perspektivo kaj Plena verkaro de L.L. Zamenhof.

En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko Nia trezoro prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri La Esperantisto, Lingvo Internacia, La Revuo, Esperanto, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Monato.

La artikolojn verkis Halina Gorecka, Reinhard Haupenthal, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli (kaj pseŭdonima aŭtoro en la kazo de Literatura Foiro).

En la januara kajero de La Ondo por 2010 en Nia trezoro startis nova serio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto. La serion komencis Sen titolo de ruso, vilaĝa pastro Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjajev (Ŝirjaev, 1877–1933). Ĉi tiu romano pri la lernojaro 1897/1898 el la junaĝo de Esperanto-pioniro kaj seminariano eble estas la plej frua romano originale verkita en Esperanto, kvankam oni eldonis ĝin nur en 1995. La romanon por la legantoj de La Ondo prezentis Sergio Pokrovskij.

Ĝi estas legebla en nia retejo:
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/183-lode.htm#183-14

Sekvos pliaj mejloŝtonaj Esperanto-romanoj laŭ la listo pretigita de la redakcio de La Ondo kunlabore kun kelkaj eksterredakciaj fakuloj pri la Esperanta literaturo. Estas planate eldoni la rubrikon broŝurforme. La du unuaj broŝuroj (aperintaj gazet-forme en 2008 kaj 2009) baldaŭ aperos kaj estos mendeblaj ĉe la plej gravaj Esperanto-libroservoj.


Novaĵoj | Enirpaĝo