La tabelojn akompanas nur mallongaj komentoj, ĉar ili estas ĉiujare preskaŭ samaj, sed post unu jaro la komentoj estos pli multaj, kaj enestos komparo de la jardekoj 1991–2000 kaj 2001–2010.
Dum 2009 surmerkatiĝis 158 libroj, plej malmulte en la lastaj jaroj,
kun entute 24 mil 272 paĝoj. En 2008 estis 201 libroj kun 25 mil 381 paĝoj.
La malkresko okazis ne pro velko de la eldonado, sed pro neeblo aperigi
ĉiujn informojn en la revuo Esperanto, kiu en la Zamenhofa jaro
estis troŝarĝita de zamenhofologio. Jam en la januara Esperanto
(2010) menciiĝis pluraj libroj, notendaj tuj post la kongreso. Interesa
fakto: dum la magra jaro aperis rekorde multaj originalaj beletraĵoj (27).
1991–2000
Sume aŭ averaĝe* |
2001
|
2002
|
2003
|
2004
|
2005
|
2006
|
2007
|
2008
|
2009
|
|
Nombro de libroj en/pri Esperanto |
2107
|
222
|
174
|
224
|
183
|
159
|
204
|
184
|
201
|
158
|
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj |
251.276
|
31.520
|
26.451
|
28.424
|
27.295
|
23.780
|
30.078
|
31.183
|
25.381
|
24.272
|
Nombro de la eldonintoj |
650
|
109
|
95
|
133
|
103
|
87
|
114
|
93
|
104
|
88
|
Averaĝa paĝonombro de unu libro |
*120.3
|
142
|
152
|
127
|
149
|
149
|
147
|
169
|
126
|
153
|
Averaĝa prezo de unu libro (EUR) |
*8,22
|
11,2
|
11.6
|
10.3
|
10.8
|
12,7
|
11.7
|
12.0
|
10.2
|
11,8
|
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to |
296
|
32
|
43
|
42
|
25
|
19
|
32
|
36
|
29
|
17
|
Originala beletro |
258
|
21
|
18
|
24
|
21
|
14
|
23
|
23
|
23
|
27
|
Traduka beletro |
458
|
57
|
18
|
32
|
45
|
40
|
35
|
36
|
28
|
20
|
Planlingvistiko kaj esperantologio |
229
|
26
|
19
|
15
|
13
|
22
|
21
|
21
|
32
|
26
|
Esperanto (historio, kulturo, movado) |
241
|
21
|
42
|
33
|
32
|
27
|
29
|
28
|
26
|
23
|
Politiko, historio, filozofio |
166
|
22
|
11
|
28
|
21
|
22
|
29
|
13
|
28
|
25
|
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj |
182
|
17
|
8
|
16
|
10
|
4
|
10
|
8
|
8
|
6
|
Religio |
105
|
6
|
10
|
17
|
6
|
6
|
13
|
9
|
13
|
7
|
Aliaj temoj |
172
|
20
|
4
|
17
|
10
|
5
|
12
|
10
|
14
|
7
|
Post du jaroj da “ĉampioneco” de Stano Marček, kiu eldonadis multajn
lingvajn versiojn de sia lernolibro, ĉi-jare la liston unuafoje malfermas
MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 14 libr(et)oj
politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj klasikaj (kelkaj de Markso)
kaj modernaj, kiujn plejparte li mem tradukis.
2009. Libroj | 2009. Paĝoj | ||
MAS (Francio) |
14
|
FEL | 2519 |
Impeto (Ruslando) |
10
|
Ĉina Fremdlingva Eldonejo | 1976 |
FEL (Belgio) |
8
|
Impeto | 1877 |
W.Nüesch (Svislando) |
6
|
MAS | 1790 |
Kataluna E-Asocio (Hispanio) |
5
|
Litova E-Asocio (Litovio) |
839
|
Ĉina Fremdlingva Eldonejo (Ĉinio) |
4
|
W.Nüesch |
722
|
Edition Iltis (Germanio) |
4
|
Sveučilišna knižara |
688
|
Mondial (Usono) |
4
|
Mondial |
680
|
Riveroj (Japanio) |
4
|
Sezonoj (Ruslando) |
632
|
UEA (Nederlando) k.a. |
4
|
Riveroj |
560
|
La resumaj libro- kaj paĝo-listoj por 19 jaroj restis preskaŭ la samaj
kiel por 18 jaroj kun nur kelkaj lokŝanĝoj inter la eldonejoj. Nur unu
ŝanĝo estas grava: la eldonejo de la Flandra Esperanto-Ligo ekgvidis
la paĝoliston, danke al la ĉefverko de Darvino kaj aliaj “dikaj”
libroj eldonitaj ĉi-jare.
1991-2009. Libroj | 1991-2009. Paĝoj | ||
UEA |
138
|
FEL | 18075 |
Libro-Mondo (Pollando) |
130
|
Libro-Mondo | 16914 |
FEL |
106
|
UEA | 15993 |
Fonto (Brazilo) |
81
|
Fonto | 12734 |
Impeto |
77
|
Sezonoj | 12570 |
Sezonoj |
76
|
Arĥivaro E.Privat (Svislando) | 12553 |
KAVA-PECH (Ĉeĥio) |
62
|
Impeto | 12494 |
Edition Iltis |
60
|
Ludovikito (Japanio) | 12085 |
Bero (Nederlando) |
58
|
Ĉina E-Eldonejo | 11796 |
Ĉina E-Eldonejo (Ĉinio) |
53
|
KAVA-PECH | 11284 |
La landlisto eble ŝajnas surpriza pro la nealta loko de la kongreslando,
sed pluraj ĉirkaŭkongresaj eldonaĵoj ne estis registritaj pro la menciitaj
cirkonstancoj en la revuo Esperanto.
2009. Libroj | 2009. Paĝoj | ||
Francio |
28
|
Francio | 3221 |
Germanio |
15
|
Belgio | 2865 |
Ruslando |
13
|
Ruslando | 2509 |
Belgio |
11
|
Ĉinio | 2395 |
Japanio |
10
|
Usono | 1444 |
Pollando |
9
|
Germanio | 1277 |
Ĉinio |
7
|
Litovio | 1257 |
Nederlando |
7
|
Japanio | 1187 |
Slovakio |
7
|
Hungario | 1176 |
Svislando, Usono |
7
|
Kroatio | 1106 |
En la resuma laŭlanda librolisto restis la samaj landoj. En la paĝolisto
malaperis Italio kaj Ĉinio aperis. Ni vidos, ĉu Francio devancos Germanion
post unu jaro.
1991-2009. Libroj | 1991-2009. Paĝoj | ||
Germanio |
357
|
Germanio | 42891 |
Francio | 355 | Francio | 40869 |
Pollando | 296 | Japanio | 37412 |
Nederlando | 270 | Ruslando | 34290 |
Ruslando | 229 | Pollando | 34045 |
Japanio | 205 | Nederlando | 29577 |
Brazilo | 204 | Brazilo | 29160 |
Usono | 171 | Svislando | 23121 |
Italio | 149 | Belgio | 22488 |
Belgio | 143 | Ĉinio | 21392 |
En 59 libroj estas indikoj pri tradukiteco. Plej multaj tradukoj estas el la germana (16) kaj el la franca (13), kaj nur 3 el la angla, sed la angla lingvo konservas la unuan lokon en la resuma tabelo (137 libroj) sekvate de la franca (135) kaj la germana (126).
Aleksander Korĵenkov
La Ondo de Esperanto, 2010, №2.