Elektronikaj libroj en nia kiosko

Hodiaŭ, la 25an de februaro 2010, en la retejo de “La Ondo” / “Sezonoj” aperis la rubriko Nia kiosko, en kiu nun oni povas senpage elŝuti la februaran kajeron de La Ondo de Esperanto (formato pdf) kaj du librojn:

La libroj estas en la formatoj “pdf” kaj “epub”. La formato “pdf” estas oportune legebla en diversspecaj komputiloj helpe de la senpaga legoprogramo Adobe Acrobat kaj aliaj similaj programoj. La formato “epub” estas la plej populara formato de “inkllibroj”, kaj ĝin oni povas legi per pluraj (sed ne ĉiuj!) specoj de elektronikaj legiloj (angle: eReader). Oni povas legi inklibrojn ankaŭ en komputilo helpe de la senpaga programo Adobe Digital Editions http://www.adobe.com/products/digitaleditions/

Kelkaj pliaj libr(et)oj iom post iom estos enretigitaj.

La libroj dum kelkaj monatoj estos senpage elŝuteblaj por privata legado. Oni ne rajtas pludistribui ilin, nek publikigi ilin plene aŭ fragmente en papera aŭ elektronika formo. Poste elektronikaj libroj de Sezonoj estos aĉeteblaj ĉe internacia retbutiko, kiu nun estas konstruata kaj testata.

La adreso de nia kiosko:
http://www.esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Sezonoj dankas al Marc Bavant, Kalle Kniivilä, Paul Peeraerts, Sergio Pokrovskij, Igorj Safonov kaj Tim Westover pro la testado de la inklibroj kaj valoraj konsiloj. Pliaj kritikoj, konsiloj, rekomendoj kaj helpo estas bonvenaj.


Novaĵoj | Enirpaĝo