Ĉi tiu teksto aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №3) kaj la nomon de la aŭtoro (Halina Gorecka)

Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian dudek-unuan podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Halina Gorecka legas ĝin ekde ĉ. la 15a minuto.


Nia trezoro

Ĉi-rubrike ni prezentas la plej gravajn romanojn, kiuj estis originale verkitaj en Esperanto. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

Metropoliteno

William Auld diversloke diras pri Metropoliteno de Vladimir Varankin: “forgesita ĉefverko”, “unu el la plej interesaj kaj maturaj el niaj originalaj romanoj”, kiun “ni dece ŝatu”. Eldonita en la malbonaŭgura jaro 1933 de EKRELO en Amsterdamo, ĝi havis limigitan disvastiĝon pro la aperigo en la klasbatala medio kaj pro la politika situacio. Reeldoninte ĝin en 1977, TK elvokis la romanon el la forgesiteco. Pli vastan konatecon ebligis du samtempaj reeldonoj en Moskvo kaj Jekaterinburg en 1992.

Varankin. MetropolitenoLa romano komenciĝas en Berlino, aprile 1928. La sovetia inĝeniero Vitalij Zorin en la germana ĉefurbo studas la konstruadon de metropoliteno, ja li estas plurjara proponanto de la metrokonstruo en Moskvo, kie la transporta situacio estas kriza. Varankin uzas nekutiman verkmanieron: en la unua parto de la romano alternas du rakontoj, mi-forma taglibro de Vitalij kaj li-forma rakonto el la romano, kiun tiu verkas en Berlino.

La unua perspektivo rilatas al la aktualaj eventoj en Berlino; krom spertiĝi pri konstruado de metropoliteno, Vitalij partoprenas en la aktivado de la germanaj ruĝfrontanoj, agitantaj kontraŭ konstruado de kirasŝipo kiel signo de la germana militemo, disvolviĝas amikaj/amaj rilatoj de Vitalij kaj kamaradino Alice Berg. La dua perspektivo pentras Moskvon unu jaron antaŭ lia alveno al Berlino. Ni vidas lukton de Vitalij kontraŭ Moskvaj burokratoj, kiuj kontraŭstaras konstruadon de metropoliteno. Lia privata vivo statas nekontentige, ni ekscias pri malboniĝantaj rilatoj kun la edzino Olga, kiu pro la longa vivo en mizero ĉiam estas grumblema kaj malĝoja, kvankam kompatinda.

La unua parto de la romano finiĝas per la forveturo de Vitalij el Germanio al Moskvo sojle de la 1a de majo 1929. La verkata de li romano venas samtempe al la tago antaŭ la forveturo el Moskvo al Germanio. Laŭ la aŭtoro “ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto”.

En la dua parto per la taglibro de Alice Berg ni ekscias pri la bataloj sur Berlinaj stratoj la 1an de majo, pri ŝia veno en Moskvon kaj renkontiĝo kun Vitalij. Intertempe dum la foresto de la edzo, Olga eklaboras kaj ŝia karaktero pliboniĝas. La fino de la romano estas nereale optimisma. Danke al la partia purigado malamikoj estas senmaskitaj, kaj metropoliteno en la proleta ĉefurbo estas konstruota per la fortoj de la sovetia popolo. Ankaŭ la ŝanceliĝado de Vitalij inter la du virinoj ricevas solvon.

La romano multrilate estas biografia, laŭ la aserto de Feina, filino de Varankin: “Olga estas mia patrino, Feino estas mi, la patro estas la protagonisto”.

Vladimir Varankin naskiĝis en 1902 en Niĵnij Novgorod en la familio de malaltranga oficisto. En 1920 li finis gimnazion. Post la morto de la patro pro la militaj vundoj en 1921, li vivtenis la patrinon kaj pli junajn fratojn. Li eklaboris en elektroproduktejo, poste aliĝis al la kavaleria lernejo, en kiu li laboris kiel politika organizanto, bibliotekisto kaj klubestro. Fine de 1922 kune kun la lernejo li translokiĝis al Tverj kaj fine de 1927 al Moskvo. Li finis fakultaton de sociaj sciencoj ĉe la Moskva ŝtata universitato kaj instituton pri eksteraj rilatoj. Eklaboris kiel direktoro de teknikumo de fremdaj lingvoj, kiu poste transformiĝis je la 2a Moskva ŝtata pedagogia instituto de fremdaj lingvoj kaj gvidis ĝin ĝis sia aresto. En 1935 li eklaboris ankaŭ en la Moskva historia-arkiva instituto kiel docento kaj estro de la katedro pri ĝenerala historio. Membro de la komunista partio ekde 1925.

Varankin lernis Esperanton en la lasta gimnazia jaro kaj tuj aktiviĝis. Li aranĝis propagandajn spektaklojn, eldonis la gazeton Ruĝa Esperantisto, verkis, tradukis. Lia aktivado estis rimarkita, en 1921 li eniris en la Centran Komitaton de la ĵus fondita SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio). Li gvidis kursojn ĉeeste kaj koresponde, okupiĝis pri la metodiko de propagando de Esperanto, verkante artikolojn por la gazetoj de SEU. En 1927 li partoprenis la 19an UK en Danzig. Li verkis la libron Teorio de Esperanto. Helpilo por superaj Esperanto-kursoj (1929) kaj kunaŭtoris la lernolibron Esperanto por laboristoj (1930). En 1932 en La Nova Etapo aperis fragmentoj el Metropoliteno. Laŭ rememoroj de lia unua edzino li verkis ankaŭ ruslingvan romanon, kiun li laŭtlegis hejme al esperantistoj, sed ĝi ne konserviĝis. Li edziĝis al Avgusta Muravina en 1923, ili havis la filinon Feina, la disiĝo okazis en 1931. Lia dua edzino Maria Galinovskaja estis esperantistino.

En la nokto inter la 7a kaj 8a de februaro 1938 Vladimir Varankin estis arestita kaj akuzita pro «partopreno en la faŝisma spiona organizaĵo “Unia Centro”, ekzistanta en USSR sub la ŝildo de la organizaĵo de esperantistoj, kaj celinta la renverson de la soveta potenco per spionado, sabotado kaj per terorismaj agoj kontraŭ la gvidantoj de VKP(b) kaj de la Soveta Registaro». La mortkondamno estas subskribita la 3an de oktobro 1938. Li estis rehabilitita en 1957.

Pri la lingvaĵo de Varankin ekzistas diversaj opinioj: de “brila” kaj “alternativa” ĉe Auld ĝis “simple fuŝa, atestanta pri nesufiĉa alproprigo de Esperanto” ĉe Benczik. Nu, la romano estis verkita sojle de la 1930aj jaroj, kiam nemultaj originalaj romanoj ankoraŭ ne starigis firman tradicion, kaj la Plena Vortaro, aperinta fine de 1930, apenaŭ estis en la manoj de Varankin dum la verkado. Krome, pro la kreskanta izoliĝo de Sovetio, la sovetiaj esperantistoj estis malproksimaj de la internacia Esperanto-komunumo. Sed plej grave, en Metropoliteno konstateblas kompleta manko de redaktado, pro kio sampaĝe najbaras formoj korekta kaj erara (ekzemple, aŭtomobilo kaj maŝino). En la 3a eldono (Jekaterinburg, 1992) en la teksto estis forigitaj la plej krudaj eraroj. La stilo, kiun kelkaj recenzintoj nomis “slava”, eĉ kreis supozon, ke Varankin verkis Metropolitenon ruslingve, sed ne havante eblecon eldoni ĝin, mem tradukis en Esperanton. Konante lian profesian kaj socian engaĝitecon, oni facile kredas, ke al Varankin mankis tempo por polurado.

Metropoliteno aperis ankaŭ en la angla kaj la rusa lingvoj. Estas interese, ke kontraste al Varankin, la romanheroo ne estas arda esperantisto, kvankam plurloke Esperanto estas menciita en la romano, ekzemple: “verki en la fremda lingvo estas pli malfacile. Estas multe pli simple pri Esperanto. Du monatoj sufiĉis. Nun mi perfekte ĝin posedas”.

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2010, №3.


Novaĵoj | Enirpaĝo