Ĉi tiu artikolo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №5).


La Ondo de Esperanto, 2010, n-ro 5Redakcie

Lastatempe la mondo ne estis trankvila. Antaŭ la Pasko teroristoj aranĝis du eksplodojn en la Moskva metropoliteno, baldaŭ okazis pliaj bombeksplodoj en la Norda Kaŭkazo. Poste en avia katastrofo pereis la Pollanda prezidento Lech Kaczyński, lia edzino kaj multaj reprezentantoj de la armea kaj politika elitoj de Pollando. Sekvis sismo en Ĉinio kaj erupcio en Islando. Probable, ĝis la alveno de la revuo al vi okazos pliaj akcidentoj kaj incidentoj. Sed pri ili vi ekscias el nacilingvaj radioj, televidoj, tagĵurnaloj kaj novaĵretejoj ege pli rapide ol el nia monata gazeto, kaj ni ne presigas tiajn informojn.

Se temas pri ĉi tiu kolumno, en ĝi siajn komentariojn prezentas laŭvice Komitatano Z, Alen Kris, kaj ni: la eldonanto kaj la redaktoro de La Ondo. Nu, ni devintus esti ĉi tie antaŭ unu monato, sed ni cedis nian vicon al Alen, ĉar en Kaliningrado estis interesaj raportindaĵoj, kaj ĉar ni preferis alparoli vin nur post certiĝo pri kelkaj projektoj, kiuj estis ne tute klaraj pasintmonate. Nun la certeco venis, kaj vi povas konatiĝi kun tiuj projektoj.

Pri unu el ili vi jam legis en februaro, nome, pri elektronikaj libroj. La Virtuala biblioteko de Sezonoj jam estas lanĉita. Nun ĝi konsistas el kvar libroj, kaj ĉiu ret-uzanto povas en ajna momento elŝuti la librojn el nia retejo kaj tuj eklegi ilin. Ne necesas mendi, ne estas risko ke la libro intertempe elĉerpiĝos, ne necesas longe atendi la poŝtan liveradon. Ne necesas eĉ pagi — nur poste kelkaj libroj estos aĉeteblaj (malpli koste ol la paperaj) en la nun establata internacia retbutiko. Legu pli en la 21a paĝo.

La eldonado de elektronikaj libroj ne rezignigas nin pri la tradicia eldonado. En junio en Kaŭno, danke al la kunlaboro kun la Litova Esperanto-Asocio, aperos kvar novaj libroj de Sezonoj: du kolektoj de Nia trezoro, konciza biografio de Zamenhof, kaj reeldono de la Aulda traduko de La ĉashundo de la Baskerviloj.

Radio Esperanto reakuratiĝis. Tri novaj sonprogramoj aperis ĉi-printempe, kaj la plej freŝa estis la unua, registrita helpe de la mikrofono Røde Podcaster, fabrikita speciale por podkastistoj. Ni aĉetis ĝin danke al nia fondaĵo Ilaro. Koran dankon pro viaj donacoj!

Definitiviĝis nia kongres-sezona plano. Fine de majo la redaktoro de La Ondo prelegos pri Zamenhof kaj prezentos Sezonojn kaj La Ondon en Peterburgo, kadre de la landa kongreso esperantista. Fine de junio ni ambaŭ venos al la 46a BET en Visaginas (Litovio), kaj komence de julio ni partoprenos FREŜOn en la najbara Pollanda urbo Olsztyn. Poste ni atendos dezirantojn veni al Kaliningrado por konatiĝi kun la plej okcidenta Ruslanda regiono.

Ni ĝoje renkontiĝos kun niaj legantoj en Peterburgo, Visaginas, Olsztyn kaj en Kaliningrado, sed nur malmultajn el vi ni povos vidi, ĉar grandas la kongres-sezona oferto, kaj ni ne povas veni ĉien, kie estos niaj legantoj, ankaŭ ne al SES-2010 en Slovakio, kien invitas vin la kovropaĝa foto, sendita de Peter Baláž.

Agrablan kongresan sezonon ĉie en Esperantujo!

HaGo, AlKo
La Ondo de Esperanto, 2010, №5.

Novaĵoj | Enirpaĝo