Ĉi tiu teksto aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №6).

Gerhard WalterLa urbestro de la Esperanto-urbo respondas

Unu el plej multe labor-ŝarĝitaj loĝantoj de la germana urbo Herzberg am Harz certe estas ĝia urbestro, Gerhard Walter (GW). Tamen nia Herzberga korespondantino, Małgosia Komarnicka (MK), sukcesis konvinki lin, por ke li trovu iom da tempo kaj respondu kelkajn demandojn speciale por La Ondo de Esperanto.
Ja Gerhard Walter estas la unua urbestro de la unua kaj dume sola Esperanto-urbo en la mondo. Ne nur tio distingas lin. Li estas ĉiam ridetanta, bonkora, amikema; dum oficialaj renkontiĝoj li ĉiam trovas tempon por interparoleti preskaŭ kun ĉiu, sed la plej grava estas tio, ke li lernas Esperanton kaj por la esperantistoj li ĉiam trovas tempon. La unuaj demandoj koncernis Esperanton.

MK: Ĉu vi scias, ke vi estas escepta kaj netipa urbestro? Precipe pro tio, ke vi tiel malferme apogas kaj subtenas Esperanton?

GW: Jes. Mi estas simila al Donkiĥoto. Mi rapide rimarkis, ke multaj inter miaj gekolegoj ne ekkonis, ke Esperanto estas bonŝanco.

MK: Kial vi lernas Esperanton?

GW: Ĉar Herzbergaj gecivitanoj tre engaĝite instruas tiun lingvon kaj propagandas ĝin. Kiel urbestro mi devas tion montri.

MK: Lernante Esperanton vi iagrade jam konas ĝiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Bonvolu nomi ilin.

GW: La avantaĝo: rapide lernebla. La malavantaĝo: tro multaj antaŭjuĝoj, kaj mankas helpantoj en signifa pozicio.

MK: Ĉu laŭ vi ekzistas perspektivoj por Esperanto en la estonteco? Ĉu Pollando povas plenumi ian specialan rolon en ĝia evoluigo?

GW: Mi pensas, ke Esperanto ankaŭ post jardekoj restos “hobio”. Imagu, ke la britoj devus morgaŭ veturi dekstraflanke… La strukturoj estas tro firmaj. En Pollando tio povus esti pli facila ol en Germanio. Tie oni povus laŭ mia opinio “ordoni” ke Esperanto estas io pozitiva. Kelkfoje oni devas devigi la homojn al sia feliĉo. Tio estas malfacila en Germanio.

MK: Ĉu laŭ vi Esperanto povus esti “pontolingvo” inter homoj de diversaj nacioj?

GW: Kompreneble. Tion mi travivas ĉiutage en Herzberg. Mi ne estus povinta imagi antaŭ kelkaj jaroj, ke, ekzemple, homoj el Azio kun homoj el Afriko interkomunikiĝas per Esperanto, sed ne angle!

MK: Kio, laŭ via opinio, devus esti la plej grava atuto de internacia lingvo?

GW: Mi argumentas tiel, ke Esperanto estas tre facile lernebla — precipe de tiuj, kiuj jam lernis la latinan, anglan aŭ francan.

MK: Ĉu laŭ vi la ideo de internacia lingvo proksimiganta homojn estas tro idealisma en nia hodiaŭa mondo?

GW: Jes — tiel estas.

MK: Kiel la urbestro de la Esperanto-urbo ofte vi renkontiĝas kun esperantistoj. Kio precipe post tiuj renkontiĝoj restas en via memoro?

GW: Tre amindaj, tre engaĝitaj homoj — bedaŭrinde tro malmultaj en gvidaj pozicioj.

MK: En la Eŭropa Parlamento estas forta malinklino al Esperanto kiel komuna eŭropa lingvo, kvankam Esperanto montriĝis efika internacia komunikrimedo. Kio laŭ vi estas la kaŭzo de tia sinteno?

GW: Ĉiu homo konservas tion, kion li lernis — de kio li dependas. Nur kiam Esperanto en lernejoj estos instruata kiel vera alternativo, la ideo havos ŝancon.

MK: La ideo de Esperanto estas iasence idealisma. Unuopaj homoj per tiu idealismo efektivigas siajn revojn. Politikistoj kaj lingvaj fakuloj trovas argumentojn kontraŭ Esperanto. Kial laŭ vi ne ekzistas konsento pri la valoroj de Esperanto kiel lingvo?

GW: Kiel mi jam diris, ĉiu homo pensas unue pri si mem. Kial ne ĉiuj lernu unue la anglan, hispanan aŭ francan. Esperanto nuntempe ne havas proparolantajn lobiistojn.

Ĉar la urbestro de Herzberg havis ankoraŭ iom da tempo, nia korespondantino decidis demandi lin pri kelkaj neesperantaj aferoj, por proksimigi lian silueton al la legantoj.
MK: Kia estas via vivomoto?

GW: Pozitive sinteni — tiam ni (preskaŭ) ĉion sukcesas.

MK: Kiuj estas viaj fortaj kaj malfortaj flankoj?

GW: Miaj fortaj flankoj estas bona sano, bona memoro kaj pozitiva sinteno al la vivo. Miaj malfortaj flankoj estas dominemo, deziro konvinki aliajn; mi malbone aŭskultas.

MK: Ĉu estas io, kion vi atingis pene?

GW: Mezajn aŭ bonajn notojn je mia abiturienta ekzameno (mi estis nur averaĝa).

MK: Vi havas multajn okupojn. Ĉu vi sukcesas akordigi viajn vivojn privatan kaj profesian?

GW: Nur malfacile. Ju pli longe mi estas urbestro, des pli da taskoj/laboroj atendas min. Tio malutilas al mia libertempo kaj sekve al mia familio.

MK: Kio plej bone malstreĉas vin? Kiel vi pasigas vian liberan tempon? Kio estas via hobio?

GW: Antaŭe ripozigis min aŭskultado de melodia, trankviliga muziko, ekzemple, Amazing Grace de Judy Collins kaj aliaj.

MK: Ĉu vi scivolemas pri la mondo? Kio plej interesas vin en ĉi tiu mondo?

GW: Mi estas iom Faŭsto, tamen preskaŭ mi ne forlasas mian ĉirkaŭaĵon. Domaĝe, se oni estas nur mallonge gasto en ĉi tiu mondo…

MK: Ĉu vi ŝatas legi librojn? Kiun libron vi laste tralegis? Kiun libron vi kunportus al neloĝata insulo?

GW: Mi ne legas librojn. Mia literaturo estas leĝoj, dekretoj, protokoloj ktp. Sur neloĝata insulo estus tro multe da laboro.

MK: Mi ege dankas, ke vi tiom da tempo dediĉis por nia interparolado. Mi deziras al vi sukcesojn!

Intervjuis Małgosia Komarnicka
(kiu dum la tuta intervjuo sentis sin kvazaŭ amike interparolanta kun sia delonga konato, sed ne kun grava persono — tia estas la urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, sinjoro Gerhard Walter.)

La Ondo de Esperanto, 2010, №6.


Novaĵoj | Enirpaĝo