2. Krom SES 2010 ĉi-somere mi verŝajne ripozos ekster Esperanto-aranĝoj kaj laboros pri diversaj novaj projektoj de E@I. Krome ni pretigas por novembro aranĝon KAEST (www.ikso.net/kaest). Post la somero, komence de septembro mi estros la inform-budon de EEU en la Ekonomia Forumo en Krynica. Kaj partopreno en Arkones dependos de plej diversaj aferoj.
3. Laŭ mi UKoj devus pli malfermiĝi – kaj al pli vasta Esperanto-publiko
(ĉefe per malplikostigo, por ke aranĝoj vere estu plurmilaj, eĉ se ne
nepre en luksaj ejoj), kaj al ekstera publiko (“malferma tago” dum
ili). El tiu vidpunkto Bjalistoko estis bonega ekzemplo, indus sekvi tian
organizadon. Oni ne bezonas luksegajn hotelojn, multe pli ĝojus “ordinaraj”
esperantistoj pri akceptebla prezo, kiu ebligus renkontiĝon de 4–5 mil
esperantistoj. Tiel paradokse eblus eĉ gajni finance; se venos pli da
homoj, kiuj pagas malpli, rezulto povas esti finance pozitiva.
2. Mi evidente partoprenos la Universalan Kongreson en Kubo. Mi bezonas respondi la demandon kial ne rilate al la UK, sed rilate la nepartoprenon en aliaj aranĝoj: temas pri la devo ĉi-jare verki plurajn ampleksajn tekstojn en kaj pri Esperanto.
3. La Universalaj Kongresoj aktuale plenumas tradiciajn bezonojn. Iuj
partoprenantoj havas pri tiuj kongresoj suplementajn aŭ alternativajn
atendojn – laŭ ili pli konformajn al la nun sentataj bezonoj. La atendoj
estas sufiĉe diversspecaj, kaj ne povas ĉiuj esti samtempe plenumataj.
Sed mi bonvenigas la debaton, kiu furoras.
2. En Japanio okazas ĉiun jaron Japana Esperanto-Kongreso kaj kelkaj regionaj kongresoj. Jam en majo kaj junio okazis kvar regionaj kongresoj. Mi estis respondeculo pri Kantoo-Kongreso, kies teritorio estas Tokio kaj la ĉirkaŭaj ses gubernioj. En la venonta semajno mi partoprenos en la 6a Azia Kongreso en Mongolio kaj poste en la UK en Kubo. Fine de aŭgusto mi partoprenos en Nordorienta-Ĉina Kongreso en la urbo Dandong.
Kiam mi komencis lerni Esperanton diligente kaj serioze, mi promesis al mi kvar aferojn, kaj unu el ili estas partopreni laŭeble ofte en Esperanto-aranĝoj. Mi estas maljuna kaj ne povas agadi multe, sed eĉ tia jam velkanta arbo povas gajigi la kongresan arbaron per la partopreno. Por ebligi multajn partoprenojn, mi ŝparas monon kaj tenas min sana. Renkonti amikojn en tiuj kongresoj donas al mi pli da energio.
3. Ĝenerale mi estas kontenta pri la UKoj, sed por adapti nin pli bone
al la situacio, ni bezonas pli da diskutoj pri la enhavo de UKoj. En la
lastajara kongreso partoprenis ege malpli da homoj ol mi antaŭvidis. Kial
tiom malmulte en la jubilea kongreso? Povas esti, ke io okazas en la Esperanto-mondo.
Ni devus analizi la situacion pli detale.
Mi plej atendas de ĉi-jara UK, ke la raportoj faritaj en la Internacia Kongresa Universitato estos publikigitaj, ĉar ĉiujare multaj ĉinoj sin anoncis por prelegi en tiu universitato, sed neniu sukcesis. Mi volas lerni de la raportoj kaj ĉerpi sperton. En 2004 mi laboris kiel volontulo de la 89a UK en Pekino kiam mi ankoraŭ estis studento de la Ĉina Komunika Universitato, en kiu oni kulturas esperantistojn-studentojn. Mi ŝatas la atmosferon de Esperantujo kiel granda familio. Krome, ĉi-jara UK okazos en Kubo, tio estas tre malfacila laŭ mia opinio.
Mi opinias, ke la nuna Esperanto-movado estas pli kaj pli vigla. Plimultiĝo
de junaj esperantistoj kaj disvolvo de UK estas la du bonaj atestoj.
2. La UKon, evidente kaj neeviteble, estante estrarano de UEA. Kaj ankaŭ la postkongreson en Kubo por pli bone konatiĝi kun la kongresa lando. BET-46: mi ŝatas la regionon, la etoson, kaj mi esperas partopreni la kunvenon de TEĴA. Kaj ankaŭ aranĝojn en Kvinpetalo, i.a. la koncerton de Kajto.
3. Facila demando, malfacila respondo! Universalaj Kongresoj estas sukcesaj
aranĝoj en sia nuna formo, kaj mi ŝatas ilin (se mi ne ŝatus, mi ne
partoprenus jam 44 UKojn). Sed mi ankaŭ konscias, ke iaj ŝanĝoj necesas.
Ĉu ŝanĝi la strukturon, ĉu organizi ĝin alimaniere, ĉu pli malfermi
ĝin, ĉu okazigi ĝin malpli ofte (favore al pli da kontinentaj kunsidoj),
ĉu eblas trovi novan manieron ĝin financi? Mi klopodas imagi, kiel ni
faris en iuj laborgrupoj, kiel povus disvolviĝi estontaj ĉefrenkontiĝoj
de la Esperanto-movado, sed pri tio vi devus fari alian intervjuon.
2. Mi jam partoprenis la SAT-Amikaran kongreson en Hillion, kiu estis mirinde bone organizita. La Beneluksan Kongreson, al kiu mi povis modeste kunlabori, kaj pri kio mi poste aŭdis multajn favorajn kritikojn. Dum la Skotlanda Esperanto-Kongreso, mi estis la gastpreleganto, kaj mi spertis plej amikan etoson en regiono kiu estas mirinde bela. Perfekta ekvilibro inter turismaĵoj kaj debatoj. Restas al mi ĉi-jare nur la SAT-kongreso en Braŝovo, kie krom la jarkunsido de SAT, la partoprenantoj povas gustumi riĉan turisman aranĝon.
3. Ĝis nun mi partoprenis nur unu UKon en Roterdamo. Ne estante membro
de UEA, mi preferas ne kritiki la kongreson. Tamen mi esperas ke estonte
mi aŭdos pli da Esperanto kaj malpli da krokodilado… Plej verŝajne
UK instigas la partoprenantojn al pli profunda lernado de la lingvo universala,
precipe parole.
2. Mi planis iri al Kaiserlautern pro Heroldo de Esperanto, sed ne havis tempon.
3. La sorto de UKoj estas pli kaj pli intime kaj ekskluzive ligita al
la sorto de UEA. Tio ne estas bona por UKoj, evidente. Sed ankaŭ ne por
UEA, ĉar UKoj efikas al la membraro pli malfidelige ol fidelige.
2. Mi kaj miaj geamikoj, samideanoj, samklubanoj kaj simpatiantoj entreprenos Eŭropan vojaĝon kun partopreno de la Itala nacia kongreso unue, por viziti novajn allogajn lokojn, ekzemple, la sudan Francion, Andoron, Hispanion; due, por sperti la organizadon de nacia kongreso en Italio.
3. UKoj estas bonaj, sed tute oni ne atentas novajn esperantistojn,
kiuj, bedaŭrinde, post UK-partopreno malaperas.
2. Ĉar mi vivas for de Eŭropo, la “koro” de Esperantujo, mi “kontentiĝos” per la du eventoj okazontaj en Kubo: la UK kaj ILEI-konferenco. Mi ege ŝatus partopreni ankaŭ la prestiĝan kulturan kunvenon ARKONES en Pollando, sed bedaŭrinde tio ne okazos…
3. Mi persone tre multe ĝuas la UKojn kaj ĉiam revenas hejmen kun
“reŝargitaj baterioj”. Sed mi samtempe konfesas, ke mi ne vidas grandan
progreson atendatan de la plej granda Esperanto-evento: ne okazis en la
UKoj de la 21a jarcento iu granda revolucio. Krom kelkaj bonaj ŝanĝetoj
en la enhavo, la skeleto restis sama kaj la ĉielon UEA intertempe ne sukcesis
faligi, eĉ ne ete, malgraŭ ke la mondo multe ŝanĝiĝis.
La malfacilaĵoj, kiujn multaj homoj spertas, pri ĉeesto de kongresoj (precipe pro kostoj kaj distancoj) diktas, ke ni ŝanĝu nian metodon administri UEA kaj enkonduku pli aktivan utiligon de la reto. Iuj homoj rezistas tion, preferante la privilegian kaj esence eŭropocentran sistemon, kiun ni nun uzas. Tiuj samaj homoj foje plendas, ke la vojaĝkostoj de ekstereŭropaj estraranoj estas tro grandaj por nia asocio – tiel plifortigante la eŭropocentran influon. Mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos. Por ke asocio estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia!
Mi ankaŭ serĉas vojon por ĉeesti la italan kongreson, pro lanĉo
de la itala traduko de mia redakto de Modernaj Robinzonoj, la unua
esperantlingva libro de Tivadar Soros.
2. La UKon, i.a. pro mia respondeco kiel estrarano en la periodo 2007–2010, kaj tial ke mi prelegos IKU-e.
3. La UK restas nemalhavebla pinta evento de Esperantujo. Mi tamen diru
ke estus bone zorge pripensi kaj decide enkonduki gravajn reformojn, por
ke ĝi skue liberigu sin de la rutinaj ŝablonaĵoj kaj fariĝu vere aktiva
laborforumo de la Esperanto-movado. Ĝi estas vere impresa renkontiĝo
de “homoj kun homoj”, sed aparte de homoj… kiuj povas pagi la kotizon,
flugadon, loĝadon, ktp. Belus ke la fizika renkontiĝo invitus homojn
el plej diversaj lokoj al neĉeesta partopreno, per utiligo de Skajpo,
ktp. Estus bone establi Lingvan Festivalon kiel konstantan programeron
de nia migranta UK, al kiu la kongresanoj mem kontribuus. Tiel ĝi allogus
la lokajn lingvemulojn, kaj konkrete pruvus ke ni sincere celebras la lingvan
diversecon.
Mi ne povas bone juĝi pri la aktualaj UKoj, ĉar mi ne plu partoprenis ekde 2001. Mi sentis mankon de zorga kaj vasta traktado de Esperanto-temoj. Krome, UKoj estas jam tre grandaj. Do laŭ mi venis la tempo establi plian internacian kongreson, kiu vere estos kongreso pri Esperanto, ĝia komunumo kaj disvastigo – kun kultura kaj turisma programo, kompreneble.
La Ondo de Esperanto, 2010, №7 (189).