Zamenhof

Biografia skizo originale verkita en Esperanto de Aleksander Korĵenkov

La kovrilon pentris Vladimiras Beresniovas
Korektis Halina Gorecka

Korĵenkov, Aleksander. Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 64 paĝoj; 600 ekzempleroj. — (Serio Scio; №9). — ISBN 978-609-95087-3-3.

© Aleksander Korĵenkov, 2010.

Aleksander Korzhenkov. Zamenhof (2010)Enhavtabelo

Halina Gorecka. Pri ĉi tiu broŝuro
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
Homaranismo
Notoj
Verkoj de Zamenhof
Verkoj pri Zamenhof
Serio Scio

PRI ĈI TIU BROŜURO

Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj. Laŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia 320-paĝa biografio Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof, eldonita en julio 2009 kaj lanĉita kadre de la 95a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

Korĵenkov verkis la biografian skizon en Esperanto, kaj la 15an de decembro 2009, je la tago de la 150-jariĝo de Zamenhof, en la retejo de ESF aperis ĝia angla versio Zamenhof: The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto (http://www.esperantic.org/en/communications/articles), tradukita kaj adaptita de Ian Richmond. En majo 2010 la angla teksto estis eldonita libroforme (Nov-Jorko: Mondial, 2010).

Intertempe, ses monatojn post la eldono, estis elĉerpita la tuta presita stoko de Homarano. Ĉar ĝia dua eldono aperos nur somere 2011, la Ruslanda eldonejo Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis la biografian skizon de Korĵenkov en Esperanto.

La Esperanta versio ne plene koincidas kun la teksto destinita por tradukado al la naciaj lingvoj, ĉar la esperantistoj ne bezonas, ekzemple, informojn pri la lingva strukturo de Esperanto, kiuj estas necesaj por la nacilingva legantaro. Aliflanke, ĝi enhavas kelkajn faktojn (ekzemple, pri Mark Zamenhof), kiujn la aŭtoro “elfosis” post la eldono de Homarano, kaj eĉ la legintoj de Homarano trovos en ĉi tiu broŝuro ion novan.

Dezirantoj traduki la originan tekston en sian nacian lingvon skribu al ESF. Korektojn, komentojn kaj proponojn pri ĉi tiu teksto bonvolu sendi al Sezonoj.

Kaliningrado
La 23an de majo 2010
Halina Gorecka

1

Lazarj Markoviĉ Zamenhof naskiĝis la 3an (la 15an laŭ la Gregoria kalendaro) de decembro 1859 en Bjalistoko, kiu tiutempe estis distrikta centro en Grodna gubernio.

Grodna gubernio estis administra regiono de Ruslando. Ĝi situis ekster Pola Reĝolando — teritorio, kiun la Viena Kongreso (1815) donis al Ruslanda Imperio. Pola Reĝolando estis en persona unio kun Ruslando, kies imperiestro estis samtempe la reĝo de Pollando.

En la dua duono de la 19a jarcento la loĝantaro de Bjalistoko estis plejparte (65–75%) juda kun la minoritatoj pola, rusa, germana kaj belorusa. En la ĉirkaŭaj vilaĝoj loĝis plejparte belorusoj kaj poloj. Impete evoluis teksa industrio en la urbo, kiu pro tio estis kromnomata la Norda Manĉestro. 90% de la Bjalistokaj fabrikestroj kaj komercistoj estis judoj.

Juda estis ankaŭ la Zamenhofa familio. Lia patro, Mark (hebree Mordeĥaj; jide Mordĥe, Mordka, Motl, Motel; pole Marek) Fabianoviĉ Zamenhof naskiĝis en 1837 en la familio de Fabian (hebree Ŝraga; jide Fajvuŝ, Fajba, Fajvel) Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof en la gubernia ĉefurbo Suwałki en Pola Reĝolando.

La familio poste migris (kun kelkjara halto en Tykocin) al Bjalistoko, kie Mark Zamenhof geedziĝis kun Liba Roĥla (Raĥela) Sofer, filino de Ŝolem Sofer. Ili loĝis en la interna-korta alo de la ligna domo №6 en la urbocentra strato Zielona (Verda), nomata de la judoj Jatke-Gas (Viandbutika strato).

Kiel jam menciite, la 3an de decembro 1859 en Bjalistoko naskiĝis ilia unuenaskito, kiu ĉe la cirkumcido ricevis la hebrean nomon Eliezer. Ĉi tiu nomo estis uzata nur en la interna religia vivo, sed en la ĉiutaga vivo inter la judoj estis uzata ĝia jida formo Lejzer. Kiel Ruslanda civitano li estis nomata Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kiu estas la sola oficiala nomformo: persona nomo, patronomo, familinomo. La nomoj Eliezer en la hebrea, Lejzer en la jida, Ludwik en la pola, Louis en la franca k.a. estas nacilingvaj formoj en la respektivaj lingvoj.

Zamenhof nomis sin Ruslanda judo, sed tio ne estas preciza, ĉar en Ruslando loĝis kelkaj grupoj de judoj (kaŭkazaj, krimeaj, buĥaraj…). Zamenhof estis litvako. Ĉi tiu aŝkenaza grupo, lokita en la iama Litvo, parolis la nord-orientan dialekton de la jida (litviŝ jidiŝ) kaj konsideris Vilnon sia ĉefurbo. La litvakoj diferenciĝis de la aliaj Ruslandaj judoj ne nur teritorie kaj dialekte. Inter ili estis malmultaj adeptoj de la ĥasidismo, kiu floris en Ukrainio kaj en la suda Pollando. Sed la kleriga movado Haskala trovis inter litvakoj pli da sekvantoj ol inter la Pollandaj judoj.

Zamenhof plurfoje klarigis sian nacian apartenon, ekzemple:

… mi estas hebreo, kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj — ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro <…>
Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. <…> mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro.
Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo — pri la tuta cetera parto mi ne ĉesas pensi kaj revi.
[MEH, p. 99, 100.]
Malgraŭ tia sinidentigo, en la pionira periodo de Esperanto la esperantistaj gvidantoj, kiuj plejparte loĝis en Francio kie tiam okazis la afero Dreyfus, kaŝis lian naciecon kaj prezentis lin neŭtrale kiel Varsovian kuraciston. Post la unua esperantista mondkongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) la Pariza esperantisto Émile Javal skribis al Zamenhof, ke inter pli ol sepcent artikoloj pri Esperanto, aperintaj okaze de la kongreso, nur unu menciis la judecon de Zamenhof. Siaflanke polaj esperantistoj, inkluzive de “la unua Esperanto-historiisto” Adam Zakrzewski, klopodis prezenti lin polo, ĉar Zamenhof dum multaj jaroj loĝis en Varsovio.

La ĉefa okupo de tiutempaj judoj estis entreprenado, metiado, komerco kaj medicino. Inter kvin milionoj da Ruslandaj judoj estis nur 50 mil dungitaj laboristoj. Ĉirkaŭ 75% el la judaj laborantoj estis metiistoj kaj komercistoj. Ankaŭ Fabian Zamenhof estis etkomercisto, kaj lian metion daŭrigis la pli aĝa el liaj du filoj, Josef Volf. La pli juna filo Mark elektis edukadon. En Bjalistoko li eklaboris kiel librotenisto kaj lingvoinstruisto en la riĉa familio Zabłudowski. Poste li kunfondis privatan lernejon por judaj knabinoj, en kiu li instruis lingvojn. En aprilo 1866, li eklaboris kiel instruisto de la rusa lingvo kaj aritmetiko en la 2a ŝtata juda lernejo en Bjalistoko kaj ekapartenis al la klaso de Ruslandaj ŝtatoficistoj.

En Bjalistoko Mark Zamenhof verkis du lernolibrojn, kiuj estis eldonitaj en Varsovio: Prepara kurso de ĝenerala geografio por bazlernejoj (1869) kaj Lernolibro de la germana lingvo por rusa junularo (1871).

Mark Zamenhof sukcese kombinis siajn etnan kaj ŝtatan apartenojn. Naĥum Sokolov, redaktoro de la Varsovia hebrelingva gazeto Hacefira (ankaŭ Hazefirah, t.e.: la tempo, aŭ la aŭroro), poste prezidanto de la Monda Cionisma Organizo, trafe resumis tion, skribinte, ke li

apartenis al du mondoj: al la patriarkala-ortodoksa, tradicigardema, — laŭ sia alkutimiĝinta rutino, sed samtempe al laŭkonscie asimilacia tendenco, al kiu li simpatiis. Kaj la enanima batalo inter la du kulturtendencoj kaj la du vivsferoj faris lin, la patron, figuro tragika… Li estis multinstruitulo en regiono judaisma, estis brilstila hebreisto, profundfunda Talmudisto kaj tamen apartenis al la kultura movado de “Maskiloj” (hebree, kleremuloj), kiuj propagandis aliĝon de la judaj popolamasoj al la regnestrara kulturo, konservante sole la religi-apartecon.
[Kohen-Cedek J. L.L. Zamenhof kaj la Aramea lingvo // Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki, 1969, p. 199.]
La hejma kaj lerneja lingvo de la juna Lazarj estis la rusa, kaj ĝi restis lia hejma lingvo dum la tuta vivo. Li revis fariĝi ruslingva poeto kaj en sia dek-jara aĝo eĉ verkis kvinaktan tragedion. En 1870 li ekstudis en la unua klaso de la Bjalistoka gimnazio.

En Bjalistoko naskiĝis en la familio Zamenhof ok infanoj, el kiuj tri mortis junaj, kaj en decembro 1873, kiam la familio forlasis Bjalistokon, ĝi konsistis el la gepatroj, tri filoj kaj du filinoj.


12

Demetinte la oficialan rolon en Esperanto, Zamenhof povis ekagi en la ideologia sfero. Jam pli frue, fine de 1910, li verkis en Esperanto prelegotekston Gentoj kaj Lingvo Internacia por la Kongreso de rasoj en Londono.

Laŭ li la kaŭzoj de la intergenta diseco kaj malamo estas ne politikaj, ekonomiaj, geografiaj, anatomiaj, mensaj aŭ devenaj. La ĉefa kaŭzo estas malsameco de la lingvoj kaj religioj, kaj do “la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion”. [MEH, p. 195]

Sed, ĉar formiĝo de la unugenta homaro ne eblas en la proksima estonteco, oni devus aranĝi la vivon de la homaro tiel, ke: “konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale homan kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj”. [MEH, p. 196] Sen detale trakti la religian temon, li argumentis por Esperanto.

Zamenhof ne iris al la kongreso, kiu okazis la 26–29an de julio 1911 en Londono kun tri mil partoprenantoj, sed lia raporto estis presita en la impona kongresa libro.

Montrinte la manieron de la forigo de la lingva diseco, Zamenhof post Krakovo prezentis la solvon de la diseco religia.

En 1913 li proponis organizi Kongreson por neŭtrale-homa religio en Parizo lige kun la 10a Universala Kongreso de Esperanto (1914). Nekutima estis lia ideo: li volis paroli ne al tiuj, kiuj kredas, ke ilia religio estas la sole vera kaj donita de Dio, sed al liberpensuloj, forlasintaj la religiojn de siaj patroj. El la kvar tezoj de lia Deklaracio, tri sekvis la religian dogmon de la homaranismo, kaj la kvara tezo estis organiza. Ĉar la Parizaj esperantistaj movadestroj malakceptis lian planon, li decidis okazigi apartan kongreseton en Berno, post la Esperanto-Kongreso en Parizo.

En la sama jaro li aperigis novan version de la Deklaracio pri homaranismo kaj unuafoje subskribis ĝin per sia propra nomo. La teksto iom ŝanĝiĝis, precipe en la parto religia, el kiu malaperis la temploj, sed aldoniĝis komunumoj por liberkredantoj. Malaperis la konkretaj neŭtrale-homaj landonomoj. En la antaŭparolo ne estis mencioj pri Ruslando kaj pri la Bulonja kongreso. Li konsentis, ke interne de regno kaj urbo la rolon de la neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ la “kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj”, kaj la neŭtrale-homa lingvo estis rekomendita por tiuj lokoj, en kiuj batalas inter si diversaj gentoj.

En la 9a Universala Kongreso (Berno, 1913) Zamenhof unuafoje estis simpla kongresano. La ĉefparoladon faris la svisa sciencisto René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure.

Du semajnojn antaŭ la Berna kongreso, la 12an de aŭgusto 1913, mortis Carlo Bourlet. La forpaso de Bourlet estis forta bato, ĉar sen lia premo Hachette perdis intereson pri Esperanto, kaj la oka kolekto de La Revuo (septembro 1913 – aŭgusto 1914) estis la lasta. Zamenhof baldaŭ komprenis, ke en aŭgusto 1914 li restos sen sia ĉefa enspezofonto kaj ne povos aperigi ĉe Hachette siajn Bibliajn tekstojn. Li ekserĉis novan eldonanton. Fine estis interkonsentite, ke la Zamenhofan tradukon de la Malnova Testamento eldonos la Brita kaj Alilanda Biblia Societo.

La tradukado de la Malnova Testamento okupis lian tutan liberan tempon, kaj li metis flanken preskaŭ ĉiujn ceterajn esperantistajn aferojn. Sed almenaŭ en du kazoj li devis esprimi sian pozicion.

En 1914 oni proponis al Zamenhof aliĝi al la Hebrea Esperanto-Asocio, kies fonda kunveno devus okazi en la Pariza Kongreso. Zamenhof aprobis la ideon, sed, kiel homarano, li ne volis ligi sin kun iu ajn gento aŭ religio kaj jene klarigis sian decidon:

Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron, kiu dividus sin nur laŭ teritorioj, sed ne laŭ gentoj kaj religioj. Estas vero ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian kaj prezentas eraran rondon da malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.
[MEH, p. 217–218]
En Pollando kreskis kontraŭjudismo. Ĝi penetris en la revuon Pola Esperantisto, en kies maja numero 1914 aperis la artikolo Poloj kaj Hebreoj de la pola verkisto, tradukisto kaj sciencisto Andrzej Niemojewski, kiu estis ankaŭ esperantisto.

Plej malagrable Zamenhofon frapis ne la artikolo mem, ĉar similaj artikoloj estis oftaj en Pollando, sed la antaŭparolo de la redaktoro de Pola Esperantisto, Varsovia ĵurnalisto Mieczysław Czerwiński, kiu nomis Talmudon “terura libro de superstiĉoj kaj malamo de ĉio eksterhebrea”.

Zamenhof sendis al Pola Esperantisto proteston. Czerwiński ne aperigis ĝin kaj nur menciis en la junia numero, ke la redakcio ricevis kelkajn protestojn de judoj, kiuj “klare montris al ni malkulturecon de talmudo-defendantoj” kaj deklaris malkaŝan militon kontraŭ Talmudo.

Kelkajn semajnojn post la anonco de tiu kontraŭjuda gazeta milito estis anoncita alia milito — la Unua Mondmilito. Zamenhof kaj lia edzino estis haltigitaj en Germanio, survoje al Parizo, kaj, kiel civitanoj de la malamika Ruslando, ili devis fari dusemajnan ĉirkaŭvojon tra Skandinavio kaj Peterburgo por reveni al Varsovio. La kongreso en Parizo ne okazis…

Pro la milito ankaŭ la kongreso de neŭtrale-homa religio estis prokrastita, sed jam la 9an de septembro 1914 Zamenhof proponis al la svisa esperantisto kaj framasono Friedrich Uhlmann aranĝi en 1915 kongreson en Svislando kaj inviti al ĝi ne nur esperantistojn, sed ankaŭ ĉiujn homojn, kiuj deziras unuiĝon de la homaro. Uhlmann konsilis al li kontaktiĝi kun René de Saussure, kaj la 18an de oktobro Zamenhof sendis al de Saussure sian projekton pri la Kongreso de neŭtrale-homa religio kun la celo starigi novan religian principaron por ĉiuj homoj, kiuj perdis sian gepatran religian kredon sed ne volas resti ekster ĉiu religia komunumo, kaj fondi tiun komunumon.

Fine de 1914 Zamenhof verkis sian alvokon al diplomatoj Post la granda milito kaj sendis ĝin al kelkaj esperantistaj redakcioj, por ke tiuj publikigu ĝin en Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Li antaŭvidis, ke post la milito la diplomatoj retajlos la mapon de Eŭropo, kaj li proponis fondi Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo. Komprenante, ke tio ne povos realiĝi, li petis almenaŭ proklami kaj garantii en ĉiuj eŭropaj regnoj la principon: “Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj”. Fine, li rekomendis al la estonta packonferenco starigi la sekvajn leĝojn:

  1. Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.
  2. Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna <…>
  3. Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.
  4. Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.
Post la alvoko al diplomatoj Zamenhof donis atenton al Esperanto kaj preparis projekton de “porĉiama revizio de Esperanto”, ĉar en la lingvo restis maloportunaĵoj, kiujn li ne rimarkis, laborante pri la lingvo antaŭ publikigi ĝin. La 28-jara praktika funkciado de la lingvo, laŭ li, estas sufiĉa por evidentigi ĉiujn maloportunaĵojn, kaj ke “maloportunaĵoj, kiuj ne estas trovitaj en la lingvo ĝis nun, estos trovitaj en ĝi neniam”.

Li timis ke, se la esperantistoj mem ne revizios la tutan lingvon, la registaroj en estonteco, decidinte akcepti Esperanton, komisios reviziadon ne al esperantistoj, sed al sciencistoj kiuj eble ne estos kompetentaj. Jen la lastaj vortoj de Zamenhof, adresitaj al la tuta esperantistaro:

Ni devas do trovi solvon por malfeliĉa demando, kiu konstante pendos super nia lingvo kiel la glavo de Damoklo. Ni devas (unu fojon por ĉiam) tre atente kaj detale revizii nian tutan lingvon.
[Esperanto, 1971, №12, p. 203]
La milito perturbis la vivon de Zamenhof. La 22an de novembro 1914 li havis koratakon. Post la refortiĝo li dividis sian laboron kun la filo Adam tiel, ke la filo akceptis pacientojn matene, kaj la patro dum du horoj posttagmeze. Ekde tiam Zamenhof povis fordoni sin al Esperanto matene kaj ne plu laboris nokte. En marto 1915 li fintradukis la Malnovan Testamenton kaj komencis tradukadi (el la germana lingvo) la fabelojn de Andersen.

En julio 1915 la geedzoj Zamenhof forlasis sian loĝejon en la Sovaĝa strato kaj ekloĝis en la strato kun pli konvena nomo — Królewska, Reĝa strato. Zamenhof pasigis la reston de sia vivo en la komforta sepĉambra loĝejo en la tria etaĝo de la bela domo №41 en la plej bona distrikto de Varsovio, proksime al la centra urba parko. Lian praktikon en la Sovaĝa strato reprenis Adam, tamen Zamenhof ne konsentis tute ĉesigi sian laboron, sed nur malmultaj pacientoj estis allasitaj al li.

Kelkajn tagojn post la transloĝiĝo, la Ruslanda armeo forlasis Varsovion, kaj la urbon okupis la armeo de Germanio. La etoso de la milito malĝojigis lin, kiu sian vivon dediĉis al la paca reunuiĝo de l' homaro. Multaj esperantistoj pereis en batalkampoj. Tre ĉagrenis Zamenhofon la morto de lia plej juna frato, Aleksandr (la 18an de julio 1916), la plej arda cionisto en la familio. Zorgigis lin la filino Sofia, kiu eklaboris ĉe sia onklo Konstantin Zilbernik en Ĥarkova gubernio kaj post la retiriĝo de la Ruslanda armeo ne povis reveni en Varsovion, okupitan de Germanio. Nur en 1922 ŝi revenis.

La vivo esperantista velkis dum la milito. Nur malofte esperantistoj venis al la Reĝa strato. Inter la vizitantoj estis Leo Belmont, Odo Bujwid, Edward Wiesenfeld kaj la germana esperantisto, majoro Paul Neubarth — la havena komandanto de Varsovio. Antoni Grabowski ekde aŭgusto 1916 regule venis al li por legi fragmentojn el sia traduko de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz.

Zamenhof ne ĉesis prilaboradi sian homaranisman projekton, kaj du monatojn antaŭ sia forpaso li sendis ĝian lastan version al la germana advokato Ludwig Schiff. Li petis, ke Schiff traduku ĝin en la germanan kaj sendu ĝin al de Saussure, por ke tiu aldonu la francan tradukon, presigu la tekston kaj dissendu ĝin al la plej gravaj gazetoj de la mondo.

Ankaŭ ĉi tiu versio (vd. p. 52–59) konsistis el antaŭparolo kaj deklaracio. La antaŭparolo enhavis klaran distingon inter la esperantismo kaj homaranismo kaj tute novan klarigon de la doktrino:

Sub la nomo “Homaranismo” <…> mi volas paroli pri strebado al “homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al spirita unuiĝo de la homaro.
[MEH, p. 235]
Estas rimarkinde, ke ne plu temas pri tio, ke “la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon”, kion antaŭvidis la unua eldono de la homaranismo. Temas pri strebado al “spirita unuiĝo de la homaro”.

Analizante la kvar versiojn (Hilelismo 1906, Homaranismo 1906, Homaranismo 1913, Homaranismo 1917) oni rimarkas, ke Zamenhof donis ĉiam malpli da atento al la lingva problemo. Esperanto tute ne estis menciita en 1913 kaj 1917, kaj en 1917 mankas mencio eĉ pri la neŭtrale-homa lingvo. Lia celpubliko ŝanĝiĝis. La unua universala propono (Hilelismo 1906) ankoraŭ konsideris la interesojn de la Ruslandaj judoj, sed tiu konsidero poste malaperis. La lastan version de la homaranismo Zamenhof intencis disvastigi ne en Esperantujo, sed en la tuta mondo, kaj ne per Esperanto, sed per la plej grandaj naciaj lingvoj.

Ja la strebado al homeco, al forigo de intergenta malamo kaj al spirita unuiĝo de l' homaro estas afero pli ĝenerala ol la unuigo/unuiĝo lingva kaj religia. Kaj la homaranisma ĉefprincipo (lastaversie: “agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi”) estas ne religia, sed morala. La strebado al la homeco kaj la praktikado de la menciita principo (ankaŭ de la “toleremo” — implicita en la homaranismo, sed ne rekte nomita) povus logi al la homaranismo ne tiom esperantistojn kaj religiemulojn, kiom la ordinarajn “progresemulojn”, por kiuj lingvaj kaj religiaj problemoj ne estis la plej gravaj.

Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li ekverkis sian lastan eseon Pri Dio kaj pri senmorteco, kiun li mem opiniis tre grava, kvankam li antaŭsciis, ke lia subita kredantiĝo kaŭzos multe da kritiko. Bedaŭrinde, la enkondukon sekvis nur unualinea priskribo de la fruinfaneca perdo de la religia kredo. Krom tio restis folieto kun la skizo de la enhavo kaj du frazoj sur la dekstra marĝeno: “Mi eksentis ke eble ne malapero, eble la morto estas miraklo, ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo ke io nin gvidas al ia celo…” kaj “ĉiuj verŝajne obtuze kredas, ĉar alie ilia vivo estus kiel vivo de besto”. [MEH, p. 245]

Ĝi restis la lasta (kaj nefinita) inter liaj ideologiaj verkoj. Zamenhof skribis en ĝi, ke li “multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn”, sed oni ne scias, pri kiuj konkretaj verkoj temas.

Liaj verkoj, precipe la plej fruaj, estis influitaj de la ideoj de la estingiĝanta Haskala, la asimilismo, la mememancipiĝo de Pinsker, la aŭtonomismo de Dubnov, la politika cionismo de Herzl, kaj precipe de la spirita cionismo de Aĥad ha'Am.

La ideoj de Zamenhof estas diversgrade parencaj kun la ideoj de la franca revolucio, usona “mikspoto”, rusa kosmismo, kosmopolitismo, kristana ekumenismo, framasonismo, bahaismo… Oni rimarkas la influon de la rusa filozofo kaj poeto Vladimir Solovjov, de la Germania juda filozofo Hermann Cohen, de la franca filozofo Auguste Comte…

Zamenhof ne povis fini sian lastan studon, ĉar li estis tiel malforta, ke estis al li malfacile skribi. La koro de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉesis bati posttagmeze la 14an de aprilo 1917 en Varsovio okupita de Germanio.

Zamenhof forpasis, sed restis liaj infanoj (ĉiuj murditaj de la nazioj en la Dua Mondmilito), lia lingvo Esperanto kiun li donacis al la mondo, liaj tradukoj, kaj liaj ideoj, kiuj inspiras ankaŭ nuntempe tiujn, kiuj konsideras sin ne nur anoj de sia nacio aŭ religio, sed ankaŭ homaranoj — anoj de la homaro, kiuj kredas je ĝia unueco en diverseco.

© Aleksander Korĵenkov, 2010.


Serio Scio

1. Zamenhof L.-L.
Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia
Jekaterinburg, 1994.

2. Zamenhof L.-L.
Kongresaj paroladoj
Jekaterinburg, 1995.

3. Pokrovskij S.
Lingvaj respondoj
Jekaterinburg, 1999.

4. Gorecka H., Korĵenkov A.
Esperanto en Ruslando
Jekaterinburg, 2000.

5. Korĵenkov A.
Historio de Esperanto
Kaliningrado, 2005.

6. Zamenhof L.-L.
Mi estas homo
Kaliningrado, 2006.

7. Duliĉenko A.
En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj
(Tradukis A.<|>Korĵenkov)
Kaliningrado, 2006.

8. Korĵenkov A.
Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof
Kaliningrado-Kaunas, 2009.

9. Korĵenkov A.
Zamenhof: Biografia skizo
Kaliningrado-Kaunas, 2010.


Novaĵoj | Enirpaĝo