Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto
(2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2010, №10).
Esperanto,
rekta vojo al amikeco
Ĝenerala Konsulo Gołkowski respondas
La nova Ĝenerala Konsulo de Pollando en Kaliningrado
Marek Gołkowski finis studojn pri la pola filologio en la Varsovia universitato
en 1982. Instruis la polan lingvon al alilandanoj, kunaŭtoris lernolibron.
Laboris kiel konsulo pri kulturo en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando
en Minsko. Estis direktoro de la Pola Instituto en Minsko, fakestro en
la konsula departemento de la ministerio de eksterlandaj aferoj, vicdirektoro
de la departemento de promocio kaj turismo, direktoro de la Centro de la
Pola Turisma Organizaĵo en Romo. Antaŭ la alveno al Kaliningrado li oficis
en la Pollanda ambasado en Moskvo kiel konsilisto en la rango de ministro.
Kial vi elektis karieron de diplomato?
Hazarde. Okazis en Pollando la revolucio de 1989, necesis ŝanĝi personaron
en diplomatio. Necesis trovi homojn, kiuj povus tuj anstataŭi spertajn
diplomatojn. Homoj estis serĉataj, unuavice, en universitatoj. Multaj
universitatanoj venis al diplomatio tiumomente. Tiam mi havis 33 jarojn.
Kiel vi taksas vian laboron en Kaliningrado, kompare
kun la laboro en Minsko kaj Moskvo?
Ĝi estas tre agrabla. Kaliningrado estas la plej bona loko, inter ĉiuj
en kiuj mi laboris. Mi ĝojas, ke mi povas uzi ĉiujn eblecojn, kiujn mi
havas, kaj la sperton akiritan dum jaroj. Ĉi tio tre helpas al mia laboro
en Kaliningrado.
Ĉu vi vizitis Kaliningradon antaŭe?
Jes, antaŭ dek jaroj, kiam mi laboris en turisma sfero, mi venis ĉi tien
al turisma foiro. Mi venigis du junulinojn kaj 1500 kilogramojn da turisma
materialo. Dum kvar tagoj ni devus deĵori ĉe nia stando, sed jam en la
dua tago ĉe ni restis neniu faldfolio. Tial ni havis ŝancon viziti la
urbon. Tiam mi rimarkis grandan intereson al Pollando en Kaliningrado.
Mi ankaŭ konstatis ĉeeston de la Kenigsberga komercista spirito en Kaliningrado,
kaj plaĉis al mi, ke restis io de la malnova historio, tio gravas.
Ĉu la urbo ŝanĝiĝis de tiam?
Ĉiuj landoj de la orienta kaj centra Eŭropo forte ŝanĝiĝis dum la
lasta jardeko. Mia filo, vizitinta Kaliningradon en 2004, veninte en 2009,
ne rekonis la urbon.
Antaŭ kelkaj tagoj okazis inaŭguro
de la skvaro Chopin. Kiaj kromaj eventoj en la kultura sfero efektiviĝis
kun la subteno de la konsulejo?
Unuavice koncertoj, ligitaj al la jaro de Chopin, koncertoj de mondfamaj
plenumantoj. Ekzemple, la ĵazisto Adam Makowicz, kiu ludis en la Kaliningrada
filharmonio, estas inter la plej bonaj en la mondo. En oktobro en la Katedralo
okazos koncerto de nia elstara pianisto Janusz Olejniczak, la plej bona
pola plenumanto de la muziko de Chopin.
Ĉu via laboro estas rimarkata en la urbo?
Mia laboro estas tre agrabla, ĝi donas bonajn impresojn, eblas renkonti
multajn homojn. Unuavice gravas malfermiteco de kaliningradanoj, ili volas
kunlabori kun Pollando. Mi konstatis tion ankaŭ lige al la skvaro Chopin.
Tre multaj homoj venis al la malfermo, kaj mi esperas, ke ni ne malbonigis
ĉi tiun teritorion. Kontentaj estos unuavice loĝantoj de la distrikto.
Nun patrinoj kun infanoj, kaj avinoj kun nepoj venas ĉi tien, kaj ili
havas lokon por ripozo en la skvaro…
… kiu plibeligis la ĉirkaŭaĵon…
Mi strebas antaŭrigardi, kiel ĉio nova enkadriĝas en la malnova medio.
Mi diros honeste, ke rigardante nun al la skvaro Chopin, mi kredas, ke
ĉiam estis tiel. Kaj la pavimo ekzistas de la malnova tempo. Tre bone
aspektas.
Vi tre bone parolas ruse. Kiujn aliajn fremdajn lingvojn
vi posedas?
Ankoraŭ la belorusan, anglan kaj italan.
La belorusan? Malofra okazo.
Tute ne. Estas multaj homoj, kiuj parolas en la belorusa. Ekzemple, kun
Vaclav Stankieviĉ (ĝenerala konsulo de Litovio en Kaliningrado. — LOdE)
mi interparolas en la belorusa.
Ĉar temas pri la lingvoj, bonvolu diru vian opinion
pri Esperanto.
Esperanto estis kreita en Pollando de Zamenhof. Kvankam ne plenumiĝis
ĉiuj liaj atendoj, ekzemple, ke ĝi estu enkondukita anstataŭ la franca,
kiu estis la internacia lingvo fine de la 19a jarcento, gravas, ke formiĝis
grupo da homoj, kiuj elektis Esperanton kaj uzas ĝin. Ja oni verkas eĉ
poezion en Esperanto.
Kiun rolon esperantistoj de Litovio, norda Pollando
kaj Kaliningrada regiono povus ludi en la civitana kunlaboro, en evoluigo
de la interkompreniĝo inter la ordinaraj homoj?
Diferenco en lingvoj kreas problemojn. Iuj homoj parolas la rusan, aliaj
— la polan. Vidu la teatron. La ĉefan teatran parton oni ne povas transdoni
en alia lingvo. Unuflanke estas tre grandaj limigoj, ĉar rondo da homoj,
kiuj okupiĝas pri Esperanto, estas malpli granda ol rondo da homoj, kiuj
scias, ni diru, la polan aŭ la rusan. Aliflanke, kaj tio estas la plej
grava, laŭ mi, ke vi, esperantistoj, celas al kunlaboro. Tio faciligas
la unuan kontakton kaj helpas, ĉar, la homoj, kiuj interesiĝas pri io
komuna — ĉu lingvo, ĉu arto — tre rapide trovas la “komunan lingvon”.
Lingvon ne en la lingvistika senco, sed en la psikologia. Kaj tio faciligas
kunlaboron.
Mi dirus tiel: tiuj, kiuj deziras kunlabori en la centro de Eŭropo
— ruslandanoj, poloj, litovoj, germanoj — ili estas tre gravaj, ĉar
ĉiu kunlaboro kreas konatiĝon. Kaj konatiĝo estas rekta vojo al amikeco.
Se aperas amikeco, tio signifas, ke vi plenumas vian rolon, vastigante
per la lingvo Esperanto la kunlaboron kaj amikecon en nia parto de la mondo.
Tio estas tre grava. La personaj “horizontalaj” kontaktoj estas multe
pli fortaj ol formalaj administraj kontaktoj.
Ĉi tiun Ondon pluraj abonantoj ricevos en
Poznano dum la festivalo ARKONES. Kion vi dezirus diri al ili?
Mi salutas ĉiujn esperantistojn, en la tuta mondo, ĉar temas pri tutmonda
intereso. Laŭ mi, Esperanto estas interesa eksperimento. Estas malfacile
diri, kiel ĝi evoluos, sed mi esperas, ke tiuj, kiuj estas interesataj
pri Esperanto, trovos plezuron kaj en interkomunikado, kaj en utiligo de
ĉi tiu lingvo.
La Ondo de Esperanto, 2010, №10.
Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo