Lastatempe oni ofte legas alarmajn informojn pri la membroŝrumpo en Esperantujo. HeKo sciigis, ke SAT en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita. UEA per siaj Gazetaraj Komunikoj (GK) regule informas pri sia membraro, malrapide reduktiĝanta. Pli rapide falas la membraro de TEJO, kaj Libera Folio atentigis, ke dum 12 jaroj la nombro de individuaj membroj de TEJO duoniĝis, kaj ke fine de aŭgusto ĉi-jara ĉi tiu nombro estas nur 316.
Falas ankaŭ la abon-nombroj. Tamen, nek HeKo, nek GK, nek la Folio menciis, ke la eldonanto de Spegulo decidis ne plu eldoni ĝin en 2011 “ĉefe pro la malgranda nombro da abonantoj...”, kiu “neniam superis centon”.
Andreas Künzli, la ĉefa aŭtoro de Spegulo, responde al nia demando, skribis:
Por la financoj oni certe estus povinta trovi solvon, despli ke ne temis pri grandaj sumoj. Krom tio indas laŭ mi priservadi ankaŭ malgrandajn abonantarojn, kiuj formas niĉojn en la Esperanto-movado, kiujn necesas subteni, flegadi kaj evoluigi. Per la ĉesigo de tiaj revuoj oni detruas tiujn niĉojn kaj denove aperos vakuo, aŭ truo.Nu, oni scias, kiel eblas pluvivigi Spegulon — temas pri “afero butika”. Sed kial oni pluvivigu ĝin?
Spegulo staris sur kvar kolonoj. La unua estas kritiko de nia movado, precipe de UEA: strukturo, funkciado, elektoj, UKoj, financo, kaj eĉ la “reganta koterio”. Ĉu aboni gazeton, kiu kritikas Esperantujon sen montri la pozitivan agadon de, ekzemple, UAM en Poznań, ICH en Herzberg, universitata instruado en Ĉinio, E@I kaj Vinilkosmo (por mencii nur kvin)?
La dua estas historio. Spegulo ofte publikigis tekstojn de/pri Zamenhof, multaj el kiuj (re)aperis ankaŭ aliloke. Sed pluraj abonantoj jam legis ilin (ja Spegulo celas inteligentan publikon). Ĉu aboni gazeton por relegi malnovaĵojn?
La tria estas senmaskigado de “kanajlaj” ŝtatoj kaj reĝimoj: Ruslando, Barato, Ĉinio, Brazilo, Vjetnamio, Kubo, Mongolio... Spegulo ne atentis, ke nia lingvokomunumo estas modere idealisma kaj simpatianta kun la ŝtatoj (eks)socialismaj kaj triamondaj. Inter ni ne multas admirantoj de la usoneca vivostilo kaj de la kapitalisma ekonomio. Ĉu piloriado de Fidel Castro kuraĝigos al abono tiujn esperantistojn, kiuj memoras lin kiel soldaton de Esperanto?
La kvara estas kulturo. Sed, se en la unuaj tri sferoj Spegulo estas preskaŭ senrivala, en la kultura ĝi konkurencas kun Literatura Foiro, La Gazeto, La KancerKliniko kaj, precipe, kun sia samaĝulo Beletra Almanako. Laŭ la eldonanto de BA, jam vendiĝis pli ol 550 ekzempleroj de la unua almanako kaj centoj de ĉiu el la postaj. Ĉu aboni gazeton pro kelkaj kulturpaĝoj kvar fojojn jare, dum en la pli alloga poligrafie BA estas pli ol cent paĝoj kulturaj tri fojojn jare?
Ĝis nun nur 80 personoj diris “jes” responde al la kvar supraj demandoj. Tro malmulte por plu investi tempon, forton kaj monon. La eldonanto rezignis...
AlKo
La Ondo de Esperanto, 2010, №10.