Arkones XXVIARKONES XXVI

Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur unu mankon: ne estis la tre populara en Łejery manĝoĉambro, en kiu oni povis dum pluraj horoj konversacii kaj diskuti ĉe teo, kafo aŭ biero.

Ĉio cetera estis bonega: kelkaj ĉambroj por prelegoj, aparataro por projekcii bildojn, granda salono Spegulejo por koncertoj kaj aliaj amasaj aranĝoj, kaj eĉ samkonstruaĵa hoteleto. Aldone: la urbocentra situo kaj, kiel kutime, belega aŭtuna vetero, kiu emigis multajn promeni en Poznano. Mi inklinas al la opinio (krakovanoj pardonu min), ke ĉi tiu urbo estas la plej bela en Pollando.

La tri tagoj (24-26 sep) havis riĉegan programon. kaŭzante plendojn pri neceso elekti inter samtempaj interesaj eroj. Nur la vesperaj aranĝoj malhavis alternativon, krom koridorumado, kompreneble. Entute kvardeko da prelegoj, koncertoj, prezentoj, diskutoj, spektakloj, konkursoj ktp konsistigis la programon. La kleriga kaj scienca nivelo estis nekutime alta por esperantista renkontiĝo danke al tio, ke al la programo kontribuis profesoroj el la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato UAM.

Kiel kutime, la organizantoj zorgis pri eminenta muzika programo. Fluto kaj gitaro — kune kaj solinstrumente, prelego-koncerto de Manuel Rovere, unika muzikluma spektaklo-koncerto de SoloTronik kun komuna kriado “Ar ko nes, Ar ko nes, Ar ko nes!!!” La nederlanda Kapriol'! dancigis en balfolka stilo, kiu signifas festan balon kun tradiciaj dancoj: parodancoj kiel skotiŝo aŭ polko, vicodancoj kaj rondodancoj. La grupo ne nur muzikis kaj kantis, sed ankaŭ instruis dancadon al dezirantoj.
Kapriol kantas en ARKONES (Foto Maria Mickle)
Abundis ankaŭ la teatra programo. La neripetebla Jarlo Martelmonto prezentis sian novan scenejverkon. Prezentiĝis la kabareda grupo La oraj pantalonoj en arbustoj kaj Adam Chrupczak. Ivo Miesen aranĝis fotoekspozicion pri someraj aranĝoj kaj siaj vojaĝoj. Oni ne povas imagi ARKONESon sen kvizo de Marian Zdankowski. Dum la miel-vespero estis anoncita rezulto de la Tutpollanda Esperanto plebiscito en kvar kategorioj:

Amiko de Esperanto: Jerzy Szmajdziński;
Esperantisto de la Jaro: Nina Pietuchowska;
Loka Esperanto-aktivulo: Mariusz Majewski;
Pro la tuta Esperanto-agado: Bogdan Dembiec.
Dek kvin personoj, sukcese pasigintaj KER-ekzamenojn, ricevis diplomojn.

Multegajn fotojn pri ARKONES oni povas trovi en Facebook, Ipernity kaj en la retejo: http://arkones.org/

Halina Gorecka
Arkones 26 (Foto Andrzej Sochacki)
Laŭreatoj de la plebiscito – Bogdan Dembiec, Nina Pietuchowska, Mariusz Majewski – stastaras kun diplomoj inter Halina Komar kaj Marian Zdankowski (Fotis Andrzej Sochacki)

La Ondo de Esperanto, 2011, №11.


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo