Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto
(2011). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2011, №2).
Instruantoj
de Esperanto estas la “soldatoj” de nia movado
Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010
En la januara Ondo ni informis,
ke Katalin Kováts iĝis la Esperantisto de la Jaro 2010. Katalin naskiĝis
en 1957 en Budapeŝto. Ŝi estas lingvisto, kun instruistaj diplomoj pri
matematiko, Esperanto, rusa kaj itala lingvoj, doktoriĝis pri la propedeŭtika
valoro de Esperanto en la lernado de la itala lingvo en kazo de hungaraj
infanoj. Ŝi iniciatis kaj redaktas la porinstruistan retejon www.edukado.net,
trejnas Esperanto-pedagogojn kaj respondecas pri la KER-ekzamenoj. Aldone,
ŝi estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo dum 15 jaroj
kaj estas lingva kontrolisto de Monato de preskaŭ 20 jaroj. Ŝi
esperantistiĝis 25 jarojn antaŭe kaj gvidis ĝis nun ĉirkaŭ cent kursojn
kaj trejnadojn en trideko da landoj.
Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
En la pasintaj jaroj mi plurfoje estis nomumita, kio ĝojigis min. La ĉi-jara
elekto estas rekono de mia laboro kaj rekono de la graveco de instruado
kaj ekzamenado de Esperanto, la du terenoj kie mi multe aktivas. La fakto,
ke la komisionanoj rimarkis kaj taksis grava tiun agadon estas por mi stimulo
daŭrigi eĉ kun pli granda elano, kaj espereble estas ankaŭ alvoko al
la esperantistaro kunlabori kaj partopreni en tiuj laboroj. Sekve mi tre
ĝojis, ke pere de mia honorigo la instruista laboro ricevis atenton.
La Esperantisto de la Jaro estas elektata ekde la 1998a jaro, kaj nur unu
fojon, en 2008, la diferenco inter la laŭreato kaj la dua kandidato estis
pli granda ol ĉi-jare. Kio, laŭ vi, kaŭzis tiel unuaniman elekton ĉi-foje?
Estis relative multe da “bruo” (en la pozitiva senco de la vorto) ĉirkaŭ
la rekonstruo de www.edukado.net
por kio mi ene de kelkaj monatoj sukcesis kolekti 35 mil eŭrojn, kaj per
tre granda kaj persista laboro savi la tre riĉan kolekton. La lanĉo de
la nova paĝaro komence de oktobro estis sekvata de pli ol 2000 membroj
kaj multaj aliaj samideanoj. Ankaŭ la sukcesa starto de la KER-ekzamenoj
kaj “enirigo de Esperanto” en la Konsilion de Eŭropo estas atingaĵoj,
kiuj kulminis en la lastaj du jaroj kaj estas taksataj kiel gravaj lingvopolitikaj
sukcesoj. Do, verŝajne tiuj koincidoj en la sama periodo klarigas la relative
grandan nombron de voĉdonoj de la elektintoj.
La tri plej subtenitaj kandidatoj en 2010 estas virinoj. Ĉu tio estas
hazarda?
Estas interese, ke vi demandas tion. Mi legis la nomojn, konas la personojn,
sed tute ne rimarkis tiun komunan trajton de la kandidatoj. Ĉu estas iu
feminisma aliro aŭ malatento? Por mi malantaŭ la nomoj estas nur personoj
kun siaj karakteroj, agadoj, kvalitoj kaj atingaĵoj, kaj tute ne aperas
ligoj al iliaj sekso kaj nacieco. Laŭ mi estus bone se ĉiu pensus tiel
kaj ne estus ajnaj distingoj inter viroj kaj virinoj.
Vi estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2010 pro la “diversmaniera
antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto”, kaj unue, “pro la
popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro”.
Bonvolu rakonti pri ĝi.
La novtipaj ekzamenebloj havas gravan signifon, ĉar pere de ili Esperantujo
havas ŝtate agnoskatan ekzamensistemon, kiu konstruiĝis laŭ la plej
modernaj eŭropaj kriterioj kaj viciĝas inter la prestiĝaj ekzamensistemoj
de la grandaj institutoj kaj ekzamencentroj. La diplomojn, kiujn ĝis nun
akiris preskaŭ 300 personoj el 38 landoj, multaj povas utiligi por siaj
laboro kaj studoj. La novtipaj KER-ekzamenoj donas pretiĝon al Esperanto
en la ekstera mondo, ankaŭ inter lingvistoj, fakuloj pri ekzamenado kaj
instruado. Laŭ la kvanto de diplomitoj Esperanto povos eliri el la kategorio
de hobio aŭ “movado de stranguloj” kaj esti agnoskata kiel vera interkomunikilo,
lingvo kun kulturo kaj ĝin fleganta intelektularo. Espereble post kelkaj
jaroj oni ne bezonos kampanjojn kaj listojn por nombri kiom da esperantistoj
estas en la mondo, sed ni povos fiere deklari kiom da KER-diplomitoj estas
en la movado kaj ties alta cifero estos mezurilo pri prestiĝa lingvo(re)kono.
Venos tempo kiam estos avantaĝo aŭ rekta postulo posedi lingvoatestilon
por akiri movadajn postenojn, gvidantajn rolojn aŭ instruistajn laborojn.
La dua motivo estas la porinstruista retejo
edukado.net. Kio pri ĝi?
Instruantoj de Esperanto estas la “soldatoj” de nia movado. Pere de
ili ni ricevas novajn membrojn, novajn esperantistojn kies lingvaj kapabloj
multe gravas kaj por la individuo kaj por la komunumo. Kvankam ekzistas
centoj da lerniloj, la instruantoj de la internacia lingvo plejparte estas
nur entuziasmaj amatoroj, kiuj bezonas helpon, gvidadon, konsilojn kaj
konkretajn materialojn por sia laboro kaj por sia pluperfektigo. En tio
helpas mia retejo kun la 600 pretaj ekzercoj kaj materialoj, 450 detale
prezentitaj libroj kaj lerniloj, forumo, korespondebloj, kursinformoj kaj
aliaj servoj. La kreita komunumo kaj metiejo donas kunlaboreblojn al la
kolegoj kiuj ofte ne nur profitas sed ankaŭ disponigas siajn kreaĵojn
al la aliaj.
Ĉu via porinstruista aktivado en Esperantujo estas via sola laboro, aŭ
vi laboras ankaŭ ekster Esperantujo?
Ĝis 2001, kiam mi vivis en Hungario, mi laboris en pedagogia altlernejo
kaj poste en lingvistika katedro, trejnis instruistojn, gvidis interlingvistikajn
seminariojn, en la 1990-aj jaroj eĉ Esperanto-fakon. Ekloĝante en Nederlando
kun mia franca edzo, mi restis hejme kun nia fileto. Miaj du ĉefaj taskoj
estis la fileto kaj ties bona eduko, kaj edukado.net
kaj ĉi-rilata agado. Estas kelkaj jare ripetiĝantaj kursoj, kiel tiuj
en Poznań kaj la aranĝoj dum la kongresoj. Verdire en la lastaj 10 jaroj
mi nenion alian faris ol esperantumis.
Ĉu tiom gravan rolon Esperanto havas en via vivo?
Fakte jes. Unuavice ĝi estas nia familia lingvo. Kompare kun la hungara,
franca kaj nederlanda lingvoj, kiujn ni parolas en diversaj kombinoj, Esperanto
estas la sola lingvo, kiun ni ĉiuj bone regas kaj en kiu nia triopo tute
nature interkomunikiĝas. Aldone, lastatempe ne nur ni instruas ĝin kun
Sylvain, sed ekinstruis Esperanton ankaŭ mia 25-jara filino, Petra Smidéliusz,
kiu nun komencas agadi en la movado. Aliflanke Esperanto estas ankaŭ la
ligilo al la ekstera mondo, al la amikoj kaj disĉiploj tra kontinentoj.
Ĝi faras nian vivon riĉa, malferma kaj senlima. Kaj ankaŭ komforta kaj
pro tio mi ne ĉiam kontentas. Se ĝi ne ekzistus, mi verŝajne jam multe
pli bone parolus la nederlandan kaj la francan… Sed eĉ tiu malavantaĝo
ne povas malaltigi ĝian altan valoron en mia vivo.
Neniu laŭreato evitis respondi du niajn tradiciajn demandojn. Unue: kiujn
tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?
Mi jam esperis, ke mi povos, eĉ devos iom sen Esperanto ripozi sur la
insulo kaj kunporti aliajn legaĵojn. Sed, do, bone, ni rigardu… la unua
kandidato estas Bona Espero de Roman Dobrzyński por ke mi povu
denove admiri la heroan laboron de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kaj
eble ankaŭ mi trovus kaj povus savi kelkajn perditajn infanojn sur tiu
insulo. La alia kandidato estas la jarkolektoj de La Praktiko, kiujn
mi tre ŝatas legi por lerni kaj entuziasmiĝi pri la senlaca agado de
la Cseh-instruistoj en la 1930-aj, 1940-aj jaroj, nia Ora Epoko. La tria
estus eble la digna Festlibro de Humphrey Tonkin, kiun mi ankoraŭ ne sukcesis
finlegi kaj el kiu mi certe lernos pri la arto labori kune kun miaj kolegoj
kaj samtempuloj.
Due, pri viaj planoj.
Mi havas multajn planojn, kaj eĉ pli multajn ideojn por krei pliajn planojn.
La plej gravaj kaj urĝaj laboroj estas fini la transkonstruadon de www.edukado.net
kaj lanĉi la retan instruistan trejnadon ĉe edukado.net (RITE). Mi estas
finkompilanta la pedagogian materialon de la projekto KATEDRO, kies produkto
per filmitaj lecioneroj kaj manlibro instruos kiel bone instrui. Ŝvebas
en mia kapo ideoj de tri libroj, el kiuj la plej urĝa estas la memorlibro
omaĝe al Tiberio Morariu kaj lia agado en Svedio (aperos en majo 2011,
okaze de la sveda kongreso). Alia, pli granda verko estos la libroforma
aperigo de miaj Artoŝoko-kursoj, materialoj surbaze de la vivo kaj agado
de Vincent van Gogh. La tria eldonaĵo estas aŭdkomprenaj tekstoj kaj
ekzercoj, parte jam konataj el la reteja rubriko Monda Mozaiko.
Krom esperantumado mi ŝatus ankoraŭ krei kelkajn verajn mozaikartaĵojn,
statuetojn kaj bildojn, por kio vere apenaŭ restas tempo; havi pli da
tempo por pasigi ĝin kun mia familio kaj por legi, lingvojn lerni… sed
por tio mi verŝajne devos transloĝiĝi al tiu insulo, kiun vi menciis.
Kaj, fine, kiuj estas viaj deziroj por la sekvaj jaroj?
Bona sano kaj tempo, multe da tempo, tagoj de minimume 48 horoj… Ĉu
vi povas aranĝi?
Intervjuis Aleksander Korĵenkov
La Ondo de Esperanto, 2011, №2.
Legu pli pri la projekto La Esperantisto de la Jaro
Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo