Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo.
En 1981 mi kaj Halina konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la Urala movado, kio baldaŭ rezultigis la kreon de la Urala Esperanto-Komitato, Kolektiva Esperanta Biblioteko, bulteno Ekzakte, sed, plej grave, ĉi tiu konatiĝo tute ŝanĝis niajn vivojn apartajn kaj kreis nian vivon komunan.
En 1991, la plej lasta jaro de Sovetunio, ni entreprenis vojaĝon al Roterdamo kaj Antverpeno. Niaj konatiĝoj kun la agado (precipe, kun la redaktado kaj eldonado) de UEA kaj FEL, niaj interparoloj kun Simo Milojević, Osmo Buller, Mark Fettes, Paul Peeraerts kaj kun aliaj profesiuloj, decidigis nin en tiu jaro forlasi niajn sekurajn oficejojn, tute ŝanĝi nian vivon, kaj ĵeti nin en la maron de la profesia vivo esperantista.
En 2001, la unua jaro de la nova jarmilo, venis plia grava ŝanĝo. Post multaj jaroj en Uralo, ni forlasis ĝin kaj migris al la plej okcidenta regiono de Ruslando. Nova urbo, novaj homoj, novaj ideoj, novaj elanoj, novaj vojaĝoj, nova kunlaboro kun amikoj-partneroj en Pollando, Litovio kaj Germanio. Ni estas tre kontentaj pri la dek jaroj en la hejmeca kaj mild-klimata prusa lando.
Sed komenciĝis nova jardeko, kaj en februaro 2011 ni havas plian ŝanĝon. Ni neniam publike skribis pri tio, sed ne plu eblas kaŝi, ke la sano de Halina, kiun unue ŝancelis la biologia katastrofo en Sverdlovsk (1979), tiel malprogresis, ke antaŭ kvar jaroj ŝiaj renoj ĉesis funkcii. Dum la lastaj kvar jaroj Halina subtenas la funkciadon de la organismo per ĉiutaga kvarfoja proceduro de peritonea dializado. Sed tio ne povas daŭri eterne. Necesas grefto de reno. Ĉar tiu operacio ne estas farebla en provinco, ni devis portempe forlasi Kaliningradon kaj ekloĝi en Moskvo atendante operacion.
Ĉi tiu urbo-ŝanĝo metas nin en komplikitajn cirkonstancojn.
Unue: pro la manko de la biblioteko, arkivo, aparataro k.s. preskaŭ ĉiuj niaj projektoj ekpaŭzas. Tio senteblas ankaŭ en La Ondo: ĉi-kajere mankas Nia trezoro kiun mi ne sukcesis verki sen niaj libroj. Ni petas vian komprenemon…
Due: la atendado de la operacio kutime daŭras unu-du jarojn, sed la ŝparaĵoj de nia tuta vivo apenaŭ sufiĉos por ses-sep monatoj da loĝado en tre modest-kondiĉa loĝejo, kiun ni luis rande de Moskvo. Sen aldonaj enspezoj somerofine ni devos kapitulaci… Se iuj el vi – kiuj dum jaroj legis niajn librojn kaj gazetojn, aŭskultis niajn podkastojn kaj prelegojn, partoprenis niajn renkontiĝojn, kursojn, konkursojn kaj ekskursojn, ĝuis koncertojn kaj ekspoziciojn kiujn ni organizis, uzis niajn bibliotekon kaj arkivon – helpos al ni transvivi la nunan malfacilan periodon, ni estos tre dankaj al vi.
Ĉar temas pri tute nova informo, ne rapidu – pripensu dum unu monato, ĉu kaj kiel vi povos helpi, kaj en la venonta Ondo vi trovos pli da informoj pri la manieroj helpi.
Dankon pro via solidaremo!
Aleksander Korĵenkov
La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)