En la junia kajero de La Ondo de Esperanto aperis reagoj de dudeko da diverstendencaj esperantistoj al la duobla jubileo de La Ondo – dudeka datreveno de la relanĉo de ĉi tiu revuo en majo 2011 kaj aperos de la 200a numero.
Koran dankon pro la gratuloj, bondeziroj kaj konsiloj!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Sube estas la tekstoj.
La Ondo de Esperanto laŭ mi unuavice estas specimeno de vere profesia rilato al afero. Diletantoj multas, profesiuloj male, do des pli aprezinda estas tia agado. Krome la magazino estas laŭdinda pro ĉiama malfermiteco por esprimado de diversaj vidpunktoj kaj daŭra rekta interkomunikado kun aŭtoroj – aktualaj kaj eventualaj, informfontoj k. a.
Mi gratulas gesinjorojn Korĵenkov kaj Goreckaja okaze de la jubileo kaj deziras al ili longajn jarojn da plia sukcesa laboro.
Grigorij Arosev (Ruslando)
prezidanto de Rusia Esperantista Unio
Persone mi abonas nur tri periodaĵojn Esperantajn, sed ja unu el ili estas ĝuste La Ondo de Esperanto. Mi aparte ĝojas pri jam regula kunlaboro inter la gazeto kaj E@I – kaj volonte kunlaboras pri la enhavo.
Mi esperas, ke evoluo de e-legiloj, poŝtelefonoj, iPad kaj similaj ludiloj ankaŭ tamen helpos al la kresko de kvanto da legantoj – minimume de la elektronika versio de via/nia gazeto!
Mi forte rekomendus al almenaŭ diversaj Esperanto-kluboj, kiuj ja daŭre relative abundas – aboni la revuon (ankaŭ papere) por siaj kluboj, bibliotekoj. La enhavo estas varia, riĉa kaj certe utilas por Esperanto-publiko.
Elkoran gratulon por la duobla jubileo! Multan sukceson kun sekvaj, minimume 200 numeroj!
Peter Baláž (Slovakio)
La Ondo apartenas al la plej stabilaj kaj nemalhaveblaj elementoj de la nuntempa Esperanta kulturo. Min impresas ne nur la multflankeco de la uzataj ĵurnalismaj elementoj, sed ankaŭ la enhava varieco. Observante la agadon de la eldonejo Sezonoj oni devas alte aprezi la agantojn Halina kaj Aleksander. Mi foje tamen pensas, ke redaktoro ne ĉion devus akcepti, sen timi la riproĉon pri cenzurado. Sed verŝajne onda moviĝo, eĉ kun provokoj, ja estas celata, por altiri diversspecajn legantarojn.
Foje mi dezirus malpli da movadaĵoj, legeblaj ankaŭ aliloke, kaj pli da analizoj (de la tipo “Libroproduktado sub la lupeo”). Tre bonvenas la movadhistoriaj kaj kulturhistoriaj popularsciencaj eseoj, ĉar tia revuo ja ankaŭ havas klerigan funkcion. Laŭ mi dezirindas pli la eseoj kaj analizoj pri la historio de la rusa, aparte de la sovetunia, movado.
Mi deziras, ke la Ondo longe pluekzistu portante la verdan ŝipeton al bonvenaj bordoj.
Detlev Blanke (Germanio)
Kara redaktoro, el la periodaĵoj Esperanto, Sennaciulo, Monato, Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, La KancerKliniko, Beletra Almanako kaj La Ondo de Esperanto, al mi la plej plaĉas la du lastaj. Sana menso restos en sana korpo.
Duobligu la vivon de La Ondo kaj tiun de via kunulino de la vivo.
Ĉerizfloroj (Japanio)
dumviva abonanto de La Ondo
Mi gratulas la eldonantojn kaj kunlaborantojn de La Ondo pro la jubilea ducenta numero. Gratulon kaj dankon precipe al Halina Gorecka – kun bondeziroj pri resaniĝo – kaj Aleksander Korĵenkov. La Ondo estas unu el la plej gravaj kulturaj revuoj en nia lingvo kaj ludas neanstataŭigeblan rolon. Mi iom bedaŭras la spacon dediĉatan al pure lokaj eventetoj kaj fojfoje al administraj problemoj de unu – eĉ se la plej grava – esperantista asocio. Sed mi komprenas kaj aprobas la zorgon trovi abonantojn en sufiĉe larĝa publiko de heterogena socio.
Longan vivon al La Ondo!
Michel Duc Goninaz (Francio)
En la nuna mondo de ĉieaj komputiloj kaj ĝenerala virtualiĝo, estas freŝige ĉiumonate enmanigi al si La Ondon, kiu elstare pruvas la ekzistigindon de paperaj produktoj ankaŭ en Esperantujo.
Tre klare strukturita, enhave valora kaj varia, La Ondo alportas unike ekvilibran mikson de movadaĵoj kaj mondaĵoj, de faktoj kaj fantazioj, montrante ekzemplon al aliaj verdaj periodaĵoj malpli ambiciaj.
Je ĉi tiu duobla jubileo, mi egoisme deziras al mi mem ankoraŭ longe resti konstanta kunlaboranto de mia preferata monatrevuo Esperanta!
István Ertl (Luksemburgio)
Kara Aleksander, mi tre admiras vin kaj Halina. Imponan laboron vi faras, kaj La Ondo, kiun mi tre ŝatas, ĉar ĝi ligas min ankaŭ al Ruslando kaj Azio, enhavas kulturajn artikolojn, ĉiam aperas akurate.
Anne Jausions (Francio)
prezidanto de OSIEK
Bjalistoka Esperanto-Societo elkore salutas siajn honorajn membrojn Halina Gorecka kaj Aleksander Korjenkov, danke pro iliaj zorgoj, okaze de la 20-jariĝa jubileo de la eldonado de La Ondo de Esperanto.
Bjalistokanoj alte taksas la eldonatan de vi gazeton kaj legas ĝin ĉiam kun plezuro. Ni deziras al ĝi sekvajn 20 jarojn sub la sama gvidado, ĝi restu same interesa kaj havu milojn da legantoj en la tuta mondo.
Nome de Bjalistokaj esperantistoj
Elłbieta Karczewska (Pollando)
Ni memoras la komencojn de La Ondo. Tiam ni ne tiom certis, ke la nova revuo trovos sian lokon en la E-gazetara merkato. Dumtempe, La Ondo evoluanta iĝis por ni sinteza (ĉio en unu) montrilo de la soci-kultura stato de la esperantista vivo. La revuo iĝis ankaŭ “nia publikigilo”, dank' al kiu ni povis prezenti kelkajn gravajn problemojn. Ni ŝatas ankaŭ la neripeteblajn bildojn dum Arkones, kiam Aleksandro kun rideto informas, ke nun estas pli bone ol antaŭ jaro. Tio signifas, ke denove plialtiĝis la nombro de abonantoj.
Nun jubileo! Niaj koroj batas pli trankvile – La Ondo vivas!
Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor (Pollando)
Kun granda estimo kaj dankoj mi gratulas la redakcian teamon de La Ondo de Esperanto kaj deziras al ni ĉiuj pliajn riĉigajn kulturajn kaj movadajn artikolojn, al la redaktoroj multajn legantojn kaj antaŭ ĉio sanon.
Katalin Kováts (Nederlando)
www.edukado.net
Estas bone, ke La Ondo de Esperanto videble penas koncentri intelektajn kaj valorajn fortojn de la Esperanto-komunumo ĉirkaŭ si – evidente tio estas tute ne facila. La persisto kaj kontinueco do estas verŝajne la plej taŭgaj vortoj por priskribi vian agadon, estimataj Halina kaj Aleksander, kaj ĉiuj kiuj laŭeble kaj heroe kontribuas al la Afero. Mi pensas ke la veran rolon de la Ondo en la monda Esperanto-gazetaro historio ankoraŭ difinos.
Andrej Peĉonkin (Ruslando)
La Ondo de Esperanto estas unika en la nuntempa Esperanta komunumo pro ĝia multflankeco kaj kultura enhavo. Per unu gazeto eblas informiĝi pri plej diversaj aspektoj de lingvo, kulturo kaj movado. La revuo ne ekzistas por propagandi por unu grupo aŭ tendenco sed donas vorton al pli-malpli ĉiu, sen alia cenzurado ol la redakta prefero kaj evito de insultoj.
Se mi devus elekti nur unu esperanto-revuon, mi sendube elektus la Ondon.
Jukka Pietiläinen (Finnlando)
La Ondo trovas kaj vivtenas trezorajn voĉojn en nia Esperantujo. La gazeto provizas varion respekte al la plena spektro de nia lingva kulturo, diversecon kaj seriozon kombine.
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando)
La ĉefa atuto de LOdE antaŭ dudek jaroj? Ĝia kapablo fenestri al (kaj el) la nova socio post la ruino de Sovetunio, kombine al ĝia atento pri la fenomeno esperanto. Tiu kapablo reduktiĝis iom post iom, kaj hodiaŭ LOdE ŝvebas ie inter la organo de UEA kaj Heroldo de Esperanto, sen la tiama karakteriza efikeco.
LOdE devus reveni al sia origino, de rusa fenestro al Esperantio, sen zorgo pri kiu el la du realaĵoj (Ruslando aŭ Esperantio) estas pli neeltenebla getto…
Giorgio Silfer (Eŭropo)
Mi bondeziras al La Ondo de Esperanto multajn novajn abonantojn, pliajn sukcesojn sur la kampo de disvastigo de rusa kulturo kaj literaturo, pligrandiĝon de la prestiĝo de la gazeto en la tuta mondo kaj, certe, multjaran prosperon al la eldonejo kaj ĝiaj senlacaj agantoj Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka!
Svetlana Smetanina (Ruslando)
Multajn gratulojn al la redakcio de La Ondo, kiu post dudek jaroj de kresko nun atingas sian plenaĝecon! Mi trovas la revuon aparte interesa, ĉar ĝi ne reprezentas tiun aŭ alian partion de la Esperanto-movado, sed strebas prezenti (kaj reprezenti) la movadon kiel tuton. En ĝi mi trovas ne nur materialon pri la nuntempo, sed ankaŭ seriozajn artikolojn pri la historio de la lingvo kaj movado, kiujn mi ĉiam tralegas kun intereso kaj poste utiligas en mia propra laboro.
Kaj kion nun faru la “plenaĝa” revuo? Unuavice, sekvi la jam sekvatan vojon. Nia Esperanto-komunumo funkcias efike nur tiam kiam la parolantoj de la lingvo havas komunan scion pri ĝia pasinteco, ĝiaj kulturaj valoroj, ĝiaj verkoj, ĝiaj grandaj personecoj – kaj nur se ili aplikas tiun pasintecon, tiun heredaĵon, al la nuntempo kaj la estonteco. La Ondo multe helpas nin atingi tiun kombinon de scio kaj konscio.
Humphrey Tonkin (Usono)
Kun varma koro mi salutas la verajn jubileantojn. Mi celas la geedzan paron kiu tiel sindoneme oferis kaj daŭre alportas filojn siajn al Esperantujo: aprezinde regulan kaj pluralisman revuon, multajn librojn, retejojn, podkastojn, ktp. Rimarkante ilian imprese persistan kaj produktopovan laboron, neeviteble mi pensas pri Zamenhof kaj multaj ceteraj kiuj pene, kreeme kaj utile fosis siajn (niajn) sulkojn por la bono de tiu ĉi kolektiva iniciato. LOdE estas plia pruvaĵo ke Esperanto iĝis vivipova fakto, daŭre kapabla fajrigi la koron kaj imagokapablon de novaj homoj tra la generacioj.
Prezentante sin kiel daŭrigon de la unua Ondo (1909-1917), la nuna revuo helpas konekti nin al nia prifierinda tradicio. Eĉ se tiam regis pli da optimismo pri iu kreskanta ondo de Esperanto, ni lernis ke temis kaj temos pri diversaj, sinsekvaj, ne ĉiam koincidaj ondoj. Solidare al Halina kaj Aleksander en tiu ĉi malfacila momento, mi forte brakumas kaj dankas vin.
José Antonio Vergara (Ĉilio)
Miajn gratulojn al la Ondo okaze de la duobla jubileo – la eldono de la ducenta kajero de LOdE kaj dudek jaroj de ĝia eldonado. Mi deziras al la eldonanto kaj al la redaktoro sanon, sukceson kaj ĝojon en ilia laboro, multe da legantoj, por ke la revuo ankoraŭ longe ekzistu kaj restu same interesa, informplena, esperiga, distra. Kaj mi preferus, ke la Ondo estu pli beletra kaj malpli movadeca ol nun, ĉar multajn informojn pri Esperantaj aranĝoj oni povas ekscii el aliaj gazetoj.
Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando)
Legi LOdE: estas tro dirite; prefere mi trarigardas kaj elektas tion, kio interesas min. Mi trovas en ĉiu numero ion valoran kaj interesan por mi kaj, kiel sciate, mia intelekta gusto estas severa kaj kaprica. La revuo devas iel politiki por vivi, ne kontraŭi al potenciala abonantaro, la arto malfacila. Tamen tiun arton posedas LOdE en kiu okazas polemikoj ne eblaj en la organo de UEA, en la gazetoj de LF-Koop, eĉ en LKK.
LOdE estas unusola revuo, kiu respektas ĵurnalisman deontologion disponigi la forumon al diversaj tendencoj ideologiaj en Esperantio. Se konsideri, ke en la revuo aperas intervjuoj kun Giorgio Silfer kaj Osmo Buller (mi pardonpetas ambaŭ pro la hazarda elekto), kaj ke LOdE publikigas mian ironian recenzon pri Vivo de Zamenhof kaj la mokan ombron pri tio esprimas Reinhard Haupenthal, kaj ĉion ĉi komprenas nur tiuj, kiuj devas kompreni, – jen la granda arto redakti!
Walter Żelazny (Pollando)