Halina kun statueto de Spegulo (2008) Halina estas operaciita

Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris la poŝtelefono de Halina. Vira voĉo demandis:

– Ha lo! Ĉu Halina?

– Mi estas…

– Antaŭ kelkaj horoj ni ricevis renon, kiu, laŭ la ĉefaj kriterioj en nia komputila bazo, plej taŭgas ĝuste por vi. Ĉu vi estas preta al grefta operacio?

Halina senhezite deklaris sian pretecon (poste ŝi ripetis ĝin skribe), kaj frumatene ni iris metroe al la Scienc-esplora instituto de greftado kaj artefaritaj organoj Ŝumakov. Post tri horoj da pliaj esploroj kaj analizoj, je 10h40m la operacio komenciĝis. Ĝi daŭris ĉirkaŭ kvar horojn. Post dudek horoj da postoperacia restado en reanimejo, Halina estis transportita en hospitalan ĉambron, kie, se ĉio iros plu glate, ŝi pasigos tri, kvar aŭ kvin semajnojn. Ŝia sano kontentige progresas, kaj ni esperas, ke fine de oktobro ni forlasos Moskvon kaj la 6an de novembro festos la naskiĝdatrevenon de Halina en nia Kaliningrada loĝejo, kiun ni ofte sopiris dum nia Moskva atendado.

Ĉi tiu “aventuro”, kiel kelkaj nomas ĝin, komencita antaŭ iom pli ol unu jaro, fine de la pasintjara aŭgusto, ne finiĝus sukcese, kaj ni devus rezigni, se ni ne ricevus grandan subtenon de la esperantistaro, kiu ebligis al ni transvivi la plej komplikitan periodon en nia vivo. Koran dankon al ĉiuj kiuj subtenis finance, al ĉiuj kiuj bondeziris, al ĉiuj kiuj preĝis por Halina!

Nia filo Aleksej, senprokraste venis per aviadilo (la reguloj de EU postulas 26-horan atendadon post la aĉeto de fervoja bileto el Kaliningrado al Ruslando, dum kiu Litoviaj diplomatoj devas (mal)aprobi tiun vojaĝon), kaj li dum unu semajno helpis Halinan en la hospitalo, dum mi devis okupiĝi pri la oktobra Ondo. Li ankaŭ pendolis inter la hospitalo kaj nia luata loĝejo, ĉiutage farante unu aŭ du trihorajn tien-reenajn vojaĝojn. Post lia reveno al Kaliningrado, estas mi, kiu ligas Halinan kun la mondo.

Amikoj de Halina, kiuj volas telefone interparoli kun ŝi, petu ĉe mi mailto:sezonoj@kanet.ru la numeron de ŝia poŝtelefono.

Dum la febraj horoj ni ne povis adekvate zorgi pri la revuo, kaj mi, la redaktulo, petas pardonon de la abonantoj pro tio, ke la oktobra kajero estas nekutime ĥaosa kaj pli ol kutime mistajpo-plena. Ekzemple, mankas en ĝi la listoj de la ricevitaj libroj kaj gazetoj, mankas nova konkurstasko kaj la solvoj de la antaŭa, mankas la listo de donacoj al la fondaĵo, kiu reale savis la vivon de Halina.

Mi ankaŭ petas, ke pardonu min miaj konatoj kaj amikoj en Belarusio kaj Litovio, kiuj helpis ĉe planado de mia septembrofina esplorvojaĝo – mi nepre venos iam dum la vintro. Krome, la unuan fojon ekde nia ekloĝo en la urbo de Kantio, nek mi, nek Halina partoprenas ĉi-jare nian amatan ARKONES, kaj nia filo anstataŭas nin en Poznano.

Aleksander Korĵenkov


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo