Redakcie

Aleksander KorĵenkovEn nia gazeto tre malofte aperas tekstoj pli ol dupaĝaj, kaj vi eble miras, ke kvaronon de l' novembra Ondo okupas sespaĝa artikolo de Sergio Pokrovskij pri la eventoj, kiuj antaŭ 400 jaroj ĉesigis la internan malpacon kaj eksteran invadon en Ruslando kaj metis komencon de la tricentjara relative trankvila evoluo de la lando.

Sed pri tio legu ekde la 12a paĝo. Mi ŝatus atentigi pri alia jubileo. Je unu nulo malpli granda. Ne antaŭ 400, sed antaŭ 40 jaroj en Zakopane estis fondita Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK) – unu el la plej interesaj esperantistaj projektoj. Unue, ĝi estis unu el malmultaj studentaj unuiĝoj esperantistaj. Due, ĝi agis ekster la kadro de la landaj asocioj ĝenerala (PEA) kaj junulara (PEJ). Trie, ĝi funkciis sub la tegmento de la Asocio de Polaj Studentoj kaj utiligis ties eblojn, kiujn ne havis la movadaj organizoj. Kvare, kaj plej grave, PSEK, laŭ sia Deklaro el la 1980a jaro

... rezignis pri la formalaj Esperanto-movadaj celoj kaj ne provis perfortastile enkondukadi Esperanton en internaciajn studentajn kontaktojn, sed ĝi celis plifaciligi al la pola studentaro apliki Esperanton por kontakti alilingvanojn kaj per tio pliriĉigi la spertojn de la individuoj. Plejparte, la aranĝoj de PSEK karakteriziĝas per tio, ke ili donas laŭeble maksimuman fakan, kulturan, distran ks. profitojn (depende de sia karaktero) al la partoprenantoj. La propaganda flanko estis malpli atentata laŭ la ideo, ke bonaj altkvalitaj agadoj, kiuj helpas al la certa memevoluo de la individuo, pli efikas ekster la Esperanto-medio ol plej zorga dispropagado.

Tion kaj multon alian rememoris PSEK-aktivuloj en festkunveneto je la 28a ARKONES en Poznano. PSEK ne plu ekzistas, sed ĝia ĉefa renkontiĝo plu okazas kun granda sukceso, danke al la nelacigeblaj PSEKanoj – Paweł Janowczyk, Elżbieta Malik, Zbigniew Kornicki, Ryszard Rokicki kaj multegaj aliaj, kies nomoj okupus ĉi tiun duonpaĝon, se mi daŭrigus listi ilin.

Ili sukcesas, ĉar ili sekvas la ideojn de la Deklaro (1980):

Por forigi la konflikton inter la oficialaj celoj de la Esperanto-movado kaj la realaj bezonoj de esperantofonoj estas necese:

– konscii, ke la formale deklarataj celoj de esperantismo estas eble atingeblaj sed en nekonata malproksima futuro;

– starigadi antaŭ si celojn realigeblajn en la daŭro de 10 ĝis 15 jaroj, en la daŭro de unu generacio de aktivuloj;

– intensigi laŭkvalitan kontribuadon al la esperantofona “minoritata” kulturo;

– apliki en la Esperanto-movado strategion “per Esperanto por la memevoluo de la individuo” kontraste al “per individuo al la ĉiu-forma peno disaŭdigi Esperanton” – la individuo estu subjekto, ne objekto en la movado.

Tio povos ne nur malhelpi seniluziiĝon de multaj Esperanto-movadaj aktivuloj sed ankaŭ krei ĉe la esperantlingvaj komunumanoj la senton de celkonscia stabiliĝo. Ĉe neesperantista socio ili efikos ĝuste per sia aŭtenteco, kultureco kaj nesintrudado.

Post 1980 la mondo ŝanĝiĝis, sed la supraj sugestoj plu aktualas...

Aleksander Korĵenkov (PSEK-amiko, invitita al la sekreta PSEK-kunveneto por malkorki ĉampanon)

La Ondo de Esperanto, 2012, №11 (217).


Novaĵoj | Enirpaĝo