La Ondo de Esperanto en la 2013a jaroNur en la fino de la pasinta jaro la abonantaro de La Ondo superis duonmilon, kaj do ni jam la dek-unuan sinsekvan jaron havas pli ol 500 abonantojn. Tamen la 502 ricevitaj kotizoj estas la plej magra rezulto dum ĉi tiu periodo.
En la nuna ne tre optimisma monda ekonomia situacio preskaŭ ĉiuj vendoj (escepte de ĉiutagaĵoj) falas, precipe se temas pri kulturaj varoj. Tiusence la iom-post-ioma reduktiĝo de la abonantaro estas apenaŭ evitebla. Laŭ la ricevataj abonlistoj, la malkreskado ŝajnas daŭri ankaŭ ĉi-jare. Ĉu ni sukcesos denove havi pli ol 500 abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi per reabono, informado en kluboj kaj renkontiĝoj, kaj per donaco al nia Abonhelpa Fonduso. Aleksander Korĵenkov |