Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 3 (101)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Esperantistoj manifestacias en Porto Allegre (Fotis Jose Pacheco)

Sur la kovrilpaĝo estas esperantistaj manifestaciantoj en la 3ª Monda Socia Forumo (Fotis José Pacheco). 

ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

La kontraŭstaro Usono-Irako havas ĉiujn atributojn de komedia spektaklo. Komedia rivaleco: giganto kontraŭ nano. Komedia preteksto: posedo de kemiarmiloj (kiu ilin ne havas?). Komedia indigno (ĉu Saddam estas sola diktatoro?). Komedia imito ne rimarki la tro evidentan realan kaŭzon de la kverelo. La unika diferenco de komedio estas ĝiaj pli ol seriozaj realaj konsekvencoj — tiuaspekte temas pri tragedio.

Estas klare, ke UN denove restas ĉe la rando de la procedo. Ĝia ŝajna influo baziĝas sur la amasaj protestoj en la elita taĉmento de la monda komunumo. Tro cinika demagogio ĉirkaŭ la minacoj de internacia terorismo eble tute taŭgas por averaĝa publiko, sed ne por la elitoj, kiuj kutime diferencigas parolojn kaj interesojn, kaj precipe interezojn. Tro speciala intereso (kaj precipe interezo) de Usono estas tro videbla tra ĉiu parolado.

Mi ĉiam protestis kontraŭ troigo de la proverbo, kiu atestas, ke ĉiu popolo meritas siajn registojn. Ĝi estus justa, se la popoloj havus adekvatan sistemon de politika memreprezento. Bedaŭrinde, ili tiun en havas. Tamen la proverbo havas certan proporcion de vero, kiu konstituiĝas el la persona respondeco de ĉiu. Ankaŭ de ni. En certa grado mi responsas pri la ruslanda prezidento, malgraŭ ĉiuj trukoj de lia surtroniĝo; same mia usona leganto responsas pri sia prezidento, malgraŭ (laŭ mi, bedaŭrinda) specifeco de la usona elekto-sistemo.

Malfeliĉe, ni ne povas sekvi la ekzemplon de la greka mitologio, kiu konsilas ŝtopi la orelojn por ne suferi de dolĉavoĉaj sirenoj. En la epoko de amaskomunikiloj ni estas regule kaj sisteme manipulataj sur ĉiuj niveloj de nia ekzistado. Al ni restas memori pri tiu eterna missituo, maskata per la iluzio de libera elekto, kaj laŭeble fari internan korekton surbaze de logiko kaj persona sperto.

Por mi, ruso, estas pli malgranda problemo distingi orientilojn en la demagogia nebulo ĉirkaŭ la terorismo. Niaj aŭtoritatoj ne faras al si penon tro delikatumi kun la preparo de dekoroj por “teroristaj atakoj”. En gazetoj oni ironias pri afabla konduto de la ekstremistoj, kiuj tute malaktivis dum la novjaraj festoj, kaj revenis al siaj fiaferoj tuj post la dusemajna feriado de la agentoj de sekurecaj servoj. En gazetoj oni diskutas ankaŭ la senfinajn strangaĵojn de la terorista atako kontraŭ la koncertejo en Dubrovka, interalie, la imitan karakteron de ĉiuj eksplodiloj kaj la tujan senjuĝan mortigon de ĉiuj dormigitaj bombistinoj, armitaj per pseŭdaj bomboj. Post la pafatako kontraŭ la parlamento en 1993, Ruslando iĝis ŝtato kie teroro kaj provokado estas elementoj de la oficiala politiko.

Mi komprenas, ke usonano havas malpli da materialo por similaj konkludoj. Vivante en la areo, kie oni neniam bombardis la propran parlamenton, oni malfacile kredas la eblon malbonintence bombardi alispacan objekton. Tamen mi ĵus legis artikolon de konata rusa ĵurnalisto, sincera amiko kaj advokato de Usono, kiu subite faris tiun malgajan supozon.

Alen Kris


Renato CorsetiiRenato Corsetti:

“Eŭropo jes, sed ankaŭ Afriko”

La prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, vizitis fine de januaro Bruselon por partopreni preparseminarion pri lingva diverseco en la Eŭropa Unio. Kadre de tiu vizito d-ro Corsetti 29 jan 2003 donis intervjuon al Marko Naoki Lins, kunlaboranto de la Brusela Komunikadcentro.

MNL: Ekde 2002 ekzistas en Bruselo la Komunikadcentro de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kiu helpu krei pli pozitivan publikan bildon pri Esperanto. D-ro Corsetti, UEA partoprenas per signifa financa kontribuo en la agado de la Centro. Kiun rolon havas la Komunikadcentro en la tutmonda agado de UEA?

RC: La rolo estas iom ambigua, ĉar kiam ĝi naskiĝis oni kreis ĝin kiel organon de EEU. La ideo tiam estis ke UEA garantias monon dum du jaroj, sed ke EEU zorgu pri ĝi, mastrumu ĝin, faru ĉion. Intertempe montriĝis ke EEU efektive komencas utiligi ĝin nun post unu jaro, sed ĝi ankoraŭ ne estas profunde en la konscio de la eŭropaj landaj asocioj, UEA do vole nevole devis preni pli grandan rolon ol ĝi komence planis. Kaj en UEA estas fortaj fluoj, kiuj diras ke ĝi ne havu pli grandan rolon, ke tiu ĉi oficejo ne estas oficejo de UEA.

Sed aliflanke la Komunikadcentro komencas esti konata ankaŭ ekster la strikte eŭropaj rondoj. Unu granda fonto de kunlaboro povus esti la informa laboro. Kompreneble la Centro devus iel adaptiĝi al la fakto ke ekster Eŭropo la situacio estas alia: do, afrikanoj neniel interesiĝas ĉu oni uzas la anglan, la francan aŭ la germanan en Bruselo. Ili eventuale interesiĝas kiel ili povas ricevi praktikan subtenon pere de Esperanto aŭ kiel prezenti Esperanton kiel ion utilan por la vivo.

MNL: Kiujn pozitivajn kaj konkretajn rezultojn liveris la Komunikadcentro ĝis nun?

RC: Ĝi liveris multajn tekstojn kaj artikolojn en Eŭropo. Iom malpli internacie, kvankam estis ankaŭ artikoloj en hindaj, koreaj kaj indoneziaj gazetoj. Sed eble ĉi tiu flanko povas esti ankoraŭ iom pli raciigata laŭ la formo de la tre bone uzata retlisto “Reago”, kiu baziĝas sur la laboro de volontuloj kunordigitaj de la Centro. Povus ekzisti ankaŭ internacie iu simila afero pri artikoloj, kiujn ne ĉiuj kapablas verki. Se vi estas mongola esperantisto, kion la Komunikadcentro povas fari por vi? Ekzemple disponigi artikolon bone verkitan por aŭ pri Esperanto aŭ pri Esperanto-okazintaĵoj, tiam la mongoloj povas ĝin traduki nacilingven kaj ĝin sendi al siaj naciaj gazetoj aŭ minimume al siaj esperantistoj.

MNL: Ni menciis la financan kontribuon de UEA al la Centro. Dekomence oni diris ke 2002 kaj 2003 estos dujara eksperimenta fazo. Kiel aspektos la sinteno de UEA depost 2004 al la brusela establiĝo?

RC: Ni kompreneble ĉiam obeos la decidon de la komitato, kiu en Gotenburgo devos redecidi pri la afero. Mia impreso estas ke la komitatanoj sur la ondo de emocioj certe decidos pozitive.

MNL: Kio okazus se ili sekvus la ondon de racieco?

RC: Se ili sekvus raciecon (ridetas, — MNL.), ili vidus ke estas iom malekvilibra situacio: En la senco ke nun kiel neniam antaŭe UEA pasis en la kampo de informado de nulo al 25.000 eŭroj, dum aliaj kampoj kiel instruado aŭ TEJO eventuale laŭ kriterioj de plijuniĝo kaj profesiiĝo restas iom neatentataj. Por ne paroli pri la utiligado de Esperanto. Sed mi kredas ke oni trovos bonan kompromison. La espero ne estis realigita, ke eŭropaj esperantistoj, kiuj estas la plej riĉaj inter la tuta esperantistaro, eventuale iom pli malavare kontribuus al tiu ĉi esence eŭropa afero.

MNL: Preter la financaj punktoj, ĉu laŭ vi la Centro enhave sukcesis? Ĉu la du jaroj montris ian utilon?

RC: Jes, ĝi enhave sukcesis. Pri tio ne estas dubo, ĉar estis la nura loko, kie oni komencis okupiĝi pri lingvaj homaj rajtoj, komencis disvastigi informojn.

MNL: Kelkaj substrekas la neceson serĉi eksterajn monfontojn, ĉar ili ne plu kredas ke estas sufiĉe da financaj rimedoj en la movado. Kio estas via opinio pri serĉado de eksteraj monfontoj por utiligo en Esperanto-projektoj?

RC: Mia opinio estas relative prudenta en la senco ke oni serĉu kaj klopodu vidi ĝis kiu punkto tiuj monfontoj ebligas efektive agadon por Esperanto. Mi klarigu: Se por akiri monfontojn ni dediĉas nian tutan energion al traduko el la dana al la greka, tiam la avantaĝo por Esperanto estas almenaŭ malgranda. Se oni povus dediĉi parton de la monfontoj pli rekte por Esperanto-agado tio estus alia afero. Sed do, verŝajne oni devas trovi la manieron, ĉar por Esperanto rekte oni ne ricevas monon. Por interpopola kompreniĝo eble pli facile, kio certe ankaŭ estas celo de nia movado.

MNL: Kio estas via sugesto al la Centro kaj la landaj asocioj por plifortigi la ligon inter ambaŭ?

RC: Al la Centro ke ĝi ne nur rilatu kun brilaj, agemaj homoj, sed ankaŭ kun iom lacaj estraroj de landaj asocioj kaj al la estraroj de la landaj asocioj ke ili petu aferojn de la Komunikadcentro, ĉar kutime — sed tio estas en la naturo eble de la Esperanto-movado mem — oni penas mem fari sian artikolon aŭ sian informilon, kiam oni ĝin povas peti kaj ricevi verŝajne pli bonan de la Centro. Kompreneble pluraj landaj asocioj diras: “Ili en Bruselo tute ne komprenas, kion ni bezonas. En nia lando nur ni povas kompreni.” Tio verŝajne estas vera ĝis iu certa punkto, ĉar iusence la Komunikadcentro estas tre eŭropcentra, sed ĝi povas iom pli internaciiĝi.

MNL: Kiuj estas la perspektivoj de la Centro laŭ vi? Kiujn temojn kaj agadkampojn ĝi devas pli trakti?

RC: Ĝuste helpo al esperantistoj en landaj asocioj por informado. Kiel temoj: daŭrigi kun la kutimaj temoj kiel kontraŭ la lingva diskriminacio en dungoanoncoj. Tio estas bona por eŭropanoj. Sed oni povus trovi aliajn temojn kiel la diskriminacion far la angla en hindaj lernejoj aŭ iom pli ĝeneralajn temojn, kiel defendon de la sudamerika identeco, ĉar ekzemple en Brazilo aŭ Argentino estas granda problemo de la tielnomata suda merkato: la registaroj decidis ke teorie brazilanoj lernos la hispanan kaj hispanlingvanoj la portugalan, sed en la praktiko ili ne faras, ĉar ili ne trovas instruistojn kaj la anglalingvaj privataj lernejoj daŭre puŝas kaj premas al lernado de la angla lingvo. Do, indas ankaŭ iom sekvi tiujn temojn.

MNL: Ĉu ne estas iom ambivalenca sinteno, se vi je unu flanko pledas por pli forta engaĝiĝo de EEU, sed samtempe ankaŭ por tutmonda agado en la Komunikadcentro?

RC: Mi celas, kiam temas pri Eŭropo evidente EEU devus gvidi, sed — ni supozu ke la komitato decidas daŭrigi la financan kontribuon de ĉirkaŭ 20.000 eŭroj por la venontaj jaroj — por tiu parto UEA aĉetas laboron por la mondo. Kaj tiu laboro por la mondo estas ĵus tiuj antaŭe menciitaj kampoj. Kaj mi persone ĉefe interesiĝas pri tiuj artikoloj tradukotaj de mongoloj, koreoj aŭ de brazilanoj, ĉar la lastaj havas tre multe da ligoj kun siaj brazilaj ĵurnalistoj.

MNL: Se ni prijuĝas la eŭropan Esperanto-movadon politike, konstateblas ke la politika kaj ekonomia unuiĝo en Eŭropo antaŭeniras, kaj ke kompare eŭropaj esperantistoj ankoraŭ ne trovis strukturan respondon al tio. Nome ke EEU kiun konsistigas la EU-landaj asocioj ŝajne ankoraŭ ne adekvate prepariĝis al la plilarĝiĝo de EU depost 2004. Ĉu vi havas apartan opinion, ne nur kiel UEA-prezidanto, sed ankaŭ kiel nacinivela aktivulo?

RC: Mi kredas ke en EEU de la komenco estis granda eraro. Ĉar la komencaj fondintoj de EEU estis tre fervoraj eŭropaj federalistoj, ili pensis ke oni devas tuj transiri naciajn limojn, havi eŭropan asocion kaj eŭropan kongreson. Kaj tute malatentis la landajn asociojn, kvankam dum la politika konstruo de Eŭropo okazis la malo en la senco ke estis la ŝtatoj, kiuj regis kaj laŭgrade transdonetis kelkajn respondecojn al eŭropa nivelo. Ĉe ni la landaj asocioj ne sentis, ke ili havis iun ajn influon. Vole nevole la landaj asocioj iel regas la landajn esperantistojn, ĉar ili okupiĝas pri la novuloj kaj pri la lokaj grupoj.

MNL: Ĉu estas klopodoj ŝanĝi tiun situacion?

RC: Mi kredas ke la nova estraro de EEU, aparte la prezidanto Seán Ó Riain, komprenas la situacion kaj eventuale pere de la Komunikadcentro povas ŝanĝi la aferon. Ŝajne estas ĉi tiaj klopodoj.

MNL: Rilate la Centron kelkaj homoj suspektas, ke ĝi estas trojana ĉevalo por logi la Centran Oficejon de UEA al Bruselo. Kion vi respondas al tiaj asertoj?

RC: Ĝi fakte estis. Ne ne ne, mi ŝercis. La ideo translokiĝi kun la Centra Oficejo al Bruselo laŭ mi vaste kaptis la koron de ĉiuj esperantistoj. Eĉ la neeŭropaj, kiuj, tre malprave laŭ mi, supozas ke Eŭropo estas multe pli grava por Esperanto ol ĝi estas fakte. Se oni devas forlasi Roterdamon, Bruselo certe nun estas forta kandidato.

MNL: Pluraj homoj substrekas ke Bruselo, estante jam formo de eŭropa “ĉefurbo”, gastigas la plej altan nombron de internaciaj organizoj kaj de ĵurnalistoj. Do, ke Bruselo estas multe pli internacia ol Novjorko aŭ Londono. Ĉu tio estas konsiderinda argumento?

RC: Jes. Kvankam persone mi ne scias. Mi havas la impreson ke eŭropanoj tre pli multe atentas tion kio okazas en Vaŝingtono ol usonanoj tion kio okazas en Bruselo. Do, sufiĉas observi ke ĉiu eŭropa hotelo havas almenaŭ unu usonan televidan ĉenon, kiu al vi rakontas ĉiumomente kio estas okazanta en Vaŝingtono aŭ Novjorko. Mi ne havas multajn spertojn pri usonaj hoteloj, sed laŭ mia memoro tie oni vidas 32 usonajn televidajn kanalojn. Do, kio estas la vera ĉefurbo de la mondo, ne estas tro klara por mi. Sed certe inter Roterdamo kaj Bruselo ne estas grandaj duboj. Eĉ inter Bruselo kaj Romo aŭ Bruselo kaj Berlino: Bruselo certe gajnas.

MNL: Kiun signifon havas la eŭropa agado por UEA?

RC: Ne pli grandan ol agado en aliaj mondopartoj, ĉar en Sudameriko ni havas amason da tre idealismaj esperantistoj, en Azio ni havas multajn esperantistojn en multaj landoj. En Afriko la afero komenciĝas nun, sed ankaŭ tie oni jam petas okazigi kongreson. En Eŭropo estas ankoraŭ la granda bazo de la membroj kaj aktivuloj, sed la evoluo montras ke eble en la estonto estos pli da esperantistoj en aliaj mondopartoj, almenaŭ la proporcioj ŝanĝiĝos, kio siavice prezentos aliajn problemojn, ĉar la tieaj esperantistoj eble ne havas la monon por aĉeti la librojn faritajn en Eŭropo. En la lasta letero ekzemple al la Societo Zamenhof mi petas monon por tri prioritatoj: 1e) Afriko, 2e) Eŭropo kaj 3e) Junularo. Eŭropo jes, sed ankaŭ Afriko. Eŭropa agado jes, sed ankaŭ TEJO. Ni devas ekvilibrigi ĉion.

Renato Corsetti en E-ista Brusela Grupo (Fotis Claude Glady)
Sur la foto. Bruselo. 29 jan 2003. Renato Corsetti en kunveno de la Esperantista Brusela Grupo (Fotis Claude Glady) 

Esperanto en la 3a MSF

Vivu Esperanto! Sukcesa estas la rezulto. La Esperanto-komunumo siajn fortojn denove unuigis okaze de la 3a Monda Socia Forumo, realigita en Porto Alegre (Brazilo) 23–28 jan 2003. Ĉiutage, ekde la “Malferma Marŝado”, skipo kunmetita de almenaŭ kvindek homoj aktive laboris por disvastigo de la Internacia Lingvo.

Foto de Jose PachecoNi koncentris nian agadon ĉe la “kampuso” de PUC (Pontifika Universitato Katolika) kie per pluraj rubandoj kaj faldfolioj, ni klerigis la amason, kiu, preterpasante geesperantistojn verde vestitajn, ekzemple, legis nacilingve: “Esperanto — Lingvo Internacia de Transnacia Kulturo”. Ni donis intervjuojn al kelkaj radiostacioj kaj televidstacioj kiuj komprenis la gravecon de la neŭtrala Esperanto-movado; kaj eĉ du el ili realiĝis vive.

Ankaŭ tie okazis tri atelieroj pri la lingvo, sub la aŭspicioj de UEA: la unua, portugale: Uma Alternativa Democrática à Hegemonia Linguística (Kunordiganto: César Dorneles Soares, prelegantoj: Jimes Vasco Milanez, Marcelo Stoduto, José A. Pacheco kaj Miguel Boeira Vianna); la dua, angle: Esperanto — The Neutral International Language (Paulo Izaías Ereno) kaj la tria, hispane: Por el derecho a la comunicación: justicia en la dimensión linguística (José Antonio Vergara el Ĉilio).

Alia ateliero estis aranĝita por infanoj dum la Forumeto ĉe la Ŝtata Lernejo Júlio de Castilhos. S-aninoj Maria da Glória Teixeira Gayer, Nilce Maria Rodrigues kaj Maria Elisabeth Gomes Diehl organizis la eventon, kiu prezentis diversajn infan-talentojn pri dancado kaj kantado de folkloraj muzikoj (parte en Esperanto), kaj teatraĵeton pri la origino de Esperanto.

Estas devo nia danki UEA-apogon. Bedaŭrinde ne eblas kalkuli la nombron da personoj, kiuj almenaŭ vidis aŭ legis la vorton Esperanto.

Finfine, Internacia Esperantistaro, motiviĝu kaj aktiviĝu por la venonta MSF en Hindio.

Marcelo Stoduto


Nova fondaĵo ĉe UEA: “Edukado”

La estraro de UEA ĵus voĉdonis por starigi novan fondaĵon, kies nomo klarigas ties funkcion: Edukado.

Ĝi estas fondaĵo por kolekti financan subtenon por la kampo de Edukado/Instruado. Ĝis nun la instruado de Esperanto (unu el la prioritatoj de la nun valida laborplano) estis subtenata esence de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) per sia negranda buĝeto kaj per la helpo, kiun UEA donis ĉiujare al ILEI el sia propra buĝeto.

Nun individuaj esperantistoj, kiuj opinias, ke gravas instruado de Esperanto kaj pli ĝenerale edukado pri Esperanto, havas plian eblecon direkti sian helpon al la ĝusta loko.

Kiel pri aliaj fondaĵoj oni povas indiki ke oni deziras, ke la donaco eniru la Kapitalon Edukado. En tiu kazo nur la rento estos uzata por elspezoj, dum la kapitalo restos por doni renton ankaŭ en postaj jaroj.

Nun, kiam ILEI provas lanĉi la duan periodon de la internacia instrua projekto Interkulturo, estas evidente, ke helpo (almenaŭ en la formo de lernolibroj por lernantoj en landoj je malforta ekonomia nivelo) estas ege necesa.

Oni povas donaci per la kutimaj kontoj de UEA kun la indiko “por Fondaĵo Edukado” aŭ “por Kapitalo Edukado”

Renato Corsetti, prezidanto de UEA
Mauro La Torre, prezidanto de ILEI


La dua sesio en UAM

La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj en UAM (Poznań, Pollando) okazis laŭplane 2–7 feb 2003. 17 partoprenantoj el 10 landoj alvenis post diligenta memstara hejma laboro por fari siajn unuajn ekzamenojn enkadre de la trijara studado.

Ĉi-foje ili studis problemojn de morfologio kaj sintakso kun d-ro Blazio Vaha (Balazs Wacha) kaj analizis kutimajn kaj tiklajn flankojn de esperanta morfemiko (ekz. radikkarakteron) kun d-ino Ilona Koutny. Mag. Lidia Ligęza prelegis pri la dua periodo de la Esperanto-literaturo. D-ino Vera Barandovská-Frank enkondukis ilin al la problemaro de interlingvistiko kaj prezentis kelkajn planlingvojn.

Samtempe Bradio V. Moro III (instruisto de la Lingvistika Instituto en UAM) sukcese defendis sian diplom-laboraĵon titolitan “La sanskrita kiel regulsekva lingvo kaj ties implicoj por planlingvoj”.

La sciencan programon kompletigis la tradicia renkontiĝo ĉe la esperantista familio Werdin, kiu ĉi-foje enhavis pluraj artajn erojn preparitajn far la gestudentoj. Post la kursoj sabate la grupo vizitis Torunon dank' al la afabla invito de Torunanoj kaj konatiĝis kun la Etnografia muzeo kaj domo de Koperniko laŭ la gvido de Teresa Nemere.

Ilona Koutny


satSAT kontraŭ la militminaco

La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT):

deklaras denove sian kontraŭon al ĉiuj militoj kaj al tiu antaŭvidita en Irako, kiu povus provoki mondan konflikton;

memorigas la opozicion de nia Asocio al ĉiuj hegemonioj, fare de iu ŝtato, popolo, grupo aŭ individuo kontraŭ la aliaj, en ĉiuj niveloj: politikaj, ekonomiaj, financaj, armeaj kaj kulturaj (inkluzive lingvaj), kontraŭaj al la Homaj Rajtoj kaj al la simpla racio.

subtenas la Mondajn Forumojn pensante ke alia Mondo eblas.

invitas la membrojn de UN, parlamentanojn de ĉiuj landoj, respondeculojn de ŝtatoj, partioj, sindikatoj, asocioj, religiaj kaj filozofiaj movadoj, haltigi la memdetruan frenezecon de tiuj bolantaj cerboj kiuj ne kapablas pensi pri vivebla estonteco kaj estontaj generacioj.

La Plenum-Komitato de SAT


Strategia Forumo: “Kiel scienco helpu nin — kiel ni helpu al la scienco?”

Sen praktika apliko Esperanto ne ekzistus. Sen scienca agado per kaj por nia lingvo en la diversaj kampoj, Esperanto apenaŭ havos estontecon. En la lingvo-komunumo ŝajne ekzistas certaj hezitoj pri sistema scienca agado kaj iuj duboj pri ĝia neceso. Do, necesas ŝanĝi tion.

Esence temas pri du aspektoj:

a) Por pli bone solvi multajn problemojn, gravajn por la praktika apliko, necesas pli bona scienca agado en la lingvo-komunumo mem (interna aspekto).

b) En medioj ekster la Esperanta lingvo-komunumo regas mitoj, misinformoj, distordoj kaj informvakuoj pri nia lingvo, inter ili aparte en opini- kaj decid-influaj medioj de sciencistoj. Ankaŭ tie necesas scienca kunlaboro kaj informado (ekstera aspekto).

La serio de strategiaj forumoj kadre de la Universalaj Kongresoj estas kreita por komune debati kaj solvi fundamentajn problemojn de la agado per kaj por Esperanto en la ŝanĝiĝanta mondo.

La ĉi-jara Strategia Forumo havos la kadran temon

“Kiel la scienco helpu al ni — kiel ni helpu al la scienco?”

La celo de la Forumo estas doni al interesatoj la eblecon, prezenti, kian rolon ludas scienco en kaj ekster fakaj asocioj kaj en aliaj esperantaj medioj.

La Forumo do celu:

— prezenti spertojn, problemojn kaj defiojn pri la kontakto kun neesperantistaj sciencaj medioj

— informi, ĝis kiu grado Esperanto rolas kiel praktika ligilo inter sciencistoj (por komuna esplorado, por interŝanĝo de informoj ktp.)

— debati pri la rolo de sciencaj aŭ sciencproksimaj institucioj en Esperantujo

kaj per tio

— ebligi spertinterŝanĝon, kiu pli forte konsciigu la aŭskultantojn pri bazaj problemoj de la sciencpolitika strategio de la Esperanto-komunumo kaj per tio i.a.

— esplori, kiel UEA kaj aliaj esperantaj organizaĵoj povus kontribui por pligrandigi la rolon de la scienco.

La kontribuoj estu koncizaj kaj ne superu 15 minutojn.

La forumon gvidos d-ro Detlev Blanke, al kiu oni sendu anoncojn pri kontribu-deziroj: Rete: dblanke@snafu.de Adreso: Otto-Nagels-Str. 110, DE-12683 Berlin Tel.: +49-30-54 12 6 33 Fax: 6+49-30-54 56 742



 

Terminologia Forumo dum la UK

Ĉiam denove oni legas pri novaj fakvortaroj aŭ pri ĉi-rilataj projektoj. Laŭ kiuj principoj ili estiĝis? Kiujn malfacilaĵojn oni devis venki? Kiuj solvendaj problemoj restis malfermaj?

UK-88Malgraŭ kelkaj esperigaj provoj, tamen pro manko de kompetentaj kaj laborpretaj homoj UEA bedaŭrinde ankoraŭ ne sukcesis reaktivigi la Terminologian Esperanto-Centron (TEC), kiu ja povus helpi ĉe la solvo de diversaj demandoj, aparte kiel kunordiga, kleriga kaj informa centro pri terminologiaj aktivaĵoj. La temo pri terminologia agado do daŭre restas grava kaj aktuala.

Pro tio, sekvante la deziron de la Komitato de UEA, kadre de la UK en Gotenburgo okazos denove Terminologia Forumo, sub la kadra temo “Novaj fakvortaroj, novaj projektoj — spertoj, problemoj, defioj”.

La celo de la Forumo estas doni al interesatoj la eblecon,

— prezenti siajn laste eldonitajn fakvortarojn,

— informi pri fakvortaraj projektoj prilaborataj aŭ antaŭvidataj

— esprimi sian opinion pri PIV 2 laŭ terminologi-rilata enhavo

— debati pri principaj terminologiaj problemoj

kaj per tio

— ebligi spertinterŝanĝon, kiu pli forte konsciigu la aŭskultantojn pri bazaj problemoj de la terminologia laboro.

Ĉe tio la prelegantoj antaŭ ĉio informu pri la principoj de la elekto de nocioj kaj farado de terminoj, pri redakto-principoj, malfacilaĵoj kaj aliaj problemoj.

La prezentoj estu koncizaj kaj se eble ne superu 15 minutojn.

Ambaŭ forumojn gvidos d-ro Detlev Blanke, al kiu oni sendu anoncojn pri kontribu-deziroj: Rete: dblanke@snafu.de Adreso: Otto-Nagels-Str. 110, DE-12683 Berlin Tel.: +49-30-54 12 6 33 Fax: 6+49-30-54 56 742


Varmas en Aŭstralio

19a Aŭstralia Somerkursaro de Esperanto, la plej grava evento de Esperanto en Aŭstralio, altiris 5–17 jan 2003 al “Mirinda Melburno” preskaŭ 80 personojn por lerni, gvidi kaj ĝui la atmosferon de Esperantujo. La vetero benis nin per sunbrilo kaj agrabla somera temperaturo, perfekta por la ekskursoj al la ormineja urbo Ballarat kaj per pramŝipeto al apuda historia velŝiphaveneto, Williamstown.

La gelernantoj estis dorlotitaj pro la profesia instruado de 5 denaske ne anglaparolantoj, el Litovujo Gražina Opulskienė, el Nederlando Atilio Orellana Rojas, el Ĉeĥio Vladka Chvátalová kaj el Aŭstralio Franciska Toubale kaj Marcel Leereveld. La komencantoj, intervjuitaj por la loka Esperanto-Programo ĉe Radio 3ZZZ, vere fieris pri sia progreso dum nur du semajnoj. Por la unua fojo ankaŭ la organizantoj povas fieri pro infangrupo profesie gvidata ĉiumatene de Penny Vos.

Vespere okazis popoldancado kaj paroladoj tre diversaj. En lundo kaj mardo de la dua semajno okazis ankaŭ la Ĝenerala Jarkunveno de AEA, kiu elektis novan estraron: s-ro Matthew Maguire (prezidanto), s-ino Jennifer Bishop (vicprezidanto: eksteraj rilatoj), s-ro Terry Manley (vicprezidanto: internaj rilatoj), s-ro Ĝono Gallagher (sekretario), s-ino Hazel Green (helpsekretariino), s-ro Steve Pitney (kasisto), s-ro Ken Rolls (helpkasisto).

Dum la kunveno estis anoncitaj honorigoj por AEA-membroj: dumviva membro de AEA, Trevor Steele, Ĝenerala Direktoro de UEA kaj novaj Fratuloj de AEA pro ilia kontribuo al la antaŭigo de Esperanto en Aŭstralio, por 2001 s-ino Jennifer Bishop kaj Prof. Ron Gates kaj por 2002 s-ro Marcel Leereveld. La Torr Medaljonon por la instruisto kiu instruis al la plej multaj novaj gelernantoj dum la lastaj 2 jaroj gajnis s-ino Penny Vos.

Dum la antaŭlasta vespero, la provincaj Ŝtatoj konkurencis por gajni la trofeojn por dramo kaj por kantado kaj en la lasta vespero ĉiuj festis per bankedo, per disdonado de atestiloj al la studantaro kaj per dankesprimoj al la instruistoj kaj la organizantoj.

Jennifer Bishop


Zamenhof-festo en Tuluzo

14 dec en Tuluzo kunvenis kvindek esperantanoj okaze de la naskiĝfesto de la iniciatinto de Esperanto. Alvenis gesamideanoj eĉ de malproksimaj urboj, ekzemple: Cahors, Pau, Perpignan. Montpelierano Thierry Saladin rapide montris glurubandojn por reklami Esperanton, lingvon eŭropan, sur veturiloj.

Post komuna restoracia manĝo, ni iris al la Kultura Centro de la Fervojistoj. La organizintaj asocioj (EKC, Fervojistoj, EUROKKA kaj Regiona Federacio) prezentis librojn kaj diskojn.

La posttagmeza spektaklo konsistis el teatraĵo kaj kantoj kun gitar-akompano. Pasintjare kreis Arno Lagrange Teatran Trupon en Tuluzo (TTT). La aktoroj ne estas profesiaj kaj ne perfekte regas Esperanton, sed kuraĝas plu lerni ĝin. Ili jam ludas sian duan teatraĵon — kaj kun sukceso; ili bone gestas, ĝuste akcentas la vortojn. Tiun ĉi verkon de Labiche prezentos la trupo en Cap d'Agde 22 apr 2003 en la SAT-Amikara kongreso, kaj en Collonge-la-Rouge en marto por la Fervojista Esperanto-kongreso.

Poste kantis Thierry Faverial kun propra gitar-akompano. Li prezentis tre diversajn kanzonojn, amkantojn kaj aliajn, de li mem aŭ de francaj poetoj, ekz. Jean Richepin; ankaŭ alilandajn kantojn. Ĉiujn kantojn unue prezentis Brigitte Faverial.

Je la sesa horo disiris la partoprenintoj, post tiu ĉi agrabla festo kaj bonkvalita kultura parto.

Jacques Caubel



 

Zamenhofa memorshtono en KoszalinPola-germana Zamenhof-vespero en Koszalin


Malgraŭ la frosta vetero por la Zamenhofa Vespero (20 dec) en Koszalin (Pollando) kunvenis preskaŭ tridek esperantistoj, inkluzive de la delegacio de Esperanto-klubo el Neubrandenburg (Germanio), kun kiu ni kunlaboras jam 34 jarojn.

Unue polaj kaj germanaj samideanoj ariĝis ĉe la memorŝtono Zamenhofa por flamigi kandelojn, meti florojn kaj aŭskulti kelkajn varmajn frazojn de d-ro Marian Łaba pri la monumento starigita antaŭ 33 jaroj okaze de la dekjariĝo de la Esperanto-movado en Koszalin.

Poste en la klubejo de Koŝalina loĝkooperativo Nia Domo komenciĝis solenaĵo, en kiu prelegis Czesław Baranowski kaj Werner Pfennig. Tre plaĉis al ĉiuj distra parto preparita de koŝalina kantensemblo Espero kaj amikaj interparoloj ĉe kafo, kukoj kaj vino.

Sabate la germanaj gastoj kune kun prezidanto kaj vicprezidanto de la Filio de PEA en Koszalin vizitis la urbojn: Słupsk, Ustka kaj Darłowo. Dimanĉe, antaŭ la forveturo hejmen, ili vizitis la modernan komercan kaj distran centron en Koszalin.

Czesław Baranowski


Kalkuli birdojn Kristnaske

La sepa de januaro estas la hela festo de Kristnasko. En tiu tago junulara Esperanto-klubo Verdaĵo ekde 2000 partoprenas Tuteŭropan Kristnaskan Birdokalkuladon, notante birdojn, kiuj vintras en Odesa regiono. Plejparte ili estas cignoj kaj fulikoj. Ili trovis por sia vintrado oportunan lokon apud la istmo, kiu disigas la Nigran maron kaj limanon Suĥoj (limano estas salakva lago apud maro).

Ornitologoj kaj simplaj naturamantoj kalkulas la birdojn, kiuj ne forflugis al varmaj landoj. La rezultojn kolektas Wetland International en Nederlando, kaj poste oni povas proponi ekologiajn programojn por protekti la endanĝerigitajn speciojn aŭ atenti pri ili en tiuj lokoj, kie ili nove aperis. Pro la nuna severa vintro multaj birdoj, kiuj antaŭe vintris apud Dnestro, forflugis al Danubo, kie estas pli moderaj kondiĉoj. Sian predon sekvis rabobirdoj kiel haliaetoj ktp. Sur Dnestro ni indikis nur 1 cirkuon kaj 1 paron de fazanoj, krom kutimaj frugilegoj kaj kornikoj.

Sed sur Suĥoj ni kalkulis ĉ. 70 cignojn kaj 120 fulikojn. Estas interese, ke ĉiujare pli kaj pli multaj junaj cignoj (ĝuste tiaj grizaj “malbelaj anasidoj”) vintrumas apud homoj. Do, la birdoj eksentis, ke homoj ne lasos ilin frostiĝi kaj malsati. Kaj “junuloj”, kaj grandaj blankaj birdegoj sentime venas al la bordo por preni manĝon el homaj manoj. En tiuj momentoj ni aparte sentas nian kuniĝon kun la naturo, kaj la vivo tiam mirindas kaj ravas. Ni ne estas solaj, dum apud ni estas tiuj, pri kiuj ni povas zorgi, kiujn ni povas protekti kaj admiri.

Vera Tintulova


Junulara Ago-Semajno

27 dec 2002 – 1 jan 2003, en bela ĉirkaŭaĵo de Tatra Nacia Parko, en Zakopane (suda Pollando) okazis Ago-Semajno de la junulara Esperanto-klubo Varsovia Vento. Al la aranĝo, kiu celis informadon pri la lingvo internacia, ni invitis grupon de mezlernejanoj el Varsovio kaj gejunulojn el la tuta Pollando, kiuj jam antaŭe ekamikiĝis kun la klubanoj kaj/aŭ kun la klubo. La Ago-Semajnon partoprenis 56 personoj.
Agosemajno de Varsovia Vento
La baza programo, t.e. informi pri Esperanto, ne estis plene realigita pro troeco de ludproponoj en la grupo (la aranĝo estis ligita kun la novjara balo; Zakopane, ĉefurbo de vintraj sportoj en Pollando, proponas multajn divers-specajn amuzojn) kaj manko de la internacia etoso. Ni sukcesis organizi du prelegojn pri Esperanto, kurseton, ludojn kaj komunan kantadon. Dum la tuta aranĝo la klubanoj respondadis al diversaj demandoj pri Esperanto kaj ĝia movado. Krom tio ĉi, altiris la atenton ekspozicio de Esperanto-gazetaro, ĉe kiu oni povis almenaŭ iom gustumi la lingvon. Ni ne sukcesis organizi la planitan Esperanto-defiladon tra la urbo kun disdonado de flugfolioj — tiutage forte pluvis (en decembro!).

Ĝenerale la aranĝo atingis sian supercelon — sufiĉe multaj partoprenantoj ekkomprenis la valoron de Esperanto kaj ekkonis la detalojn, kelkaj promesis ĝin lerni aboninte nian kluban revuon kaj petinte kontakton por aĉeti lernolibrojn kaj vortarojn!

La dua Ago-Semajno de Varsovia Vento okazos ankaŭ en Zakopane 27 dec 2003 – 3 jan 2004.

Ireneusz Bobrzak


Rumanaj fervojistoj aktivas

14 sep 1991 en Braŝovo estis fondita Rumana Esperanto Fervojista Asocio (REFA). Nun REFA havas 343 membrojn en 16 filioj. Komence de januaro 2002 inaŭguriĝis en Braŝovo, kadre de Fervojista Hospitalo, la unua fervojista Esperanto-klubo, kiu funkcias ĉiumarde. En niaj kursoj pasintjare lernis 45 personoj el Bukareŝto, Braŝovo kaj Galati.

La membreco en la Internacia Fervojista Esperanta Federacio (IFEF) ebligas kunlaboron kun alilandaj asocioj.

Duafoje en Rumanio (post 1994), ni organizis 16–23 feb 2002 en Predeal, la 43an Internacian Fervojistan Esperanto-Skisemajnon (IFES) en kiu partoprenis, krom rumanoj, gastoj el Danio, Germanio, Francio kaj Ĉeĥio.

Alia grava jara internacia manifestacio estas IFEF-Kongreso (Plovdiv, Bulgario, jun 2002) kiun partoprenis 36 rumanaj fervojistaj esperantistoj. En 2005 IFEF-kongreso okazos en Rumanio.

REFA-membroj partoprenis pasintjare ankaŭ en la kongreso de SAT kaj en pluraj aliaj esperantistaj aranĝoj kaj kunorganizis aranĝojn kun aliaj asocioj (pentraĵo, muziko, turismo k.t.p) de la rumania sekcio de FISAIC (Federacio Internacia de la Intelektaj kaj Artaj Societoj de la Fervojistoj).

La jarkunveno de REFA okazis 6–8 sep 2002 en Sibiu kun ĉeesto de samideanoj el Aŭstrio, Kroatio kaj Hungario.

Rodica Todor
prezidantino de REFA


Esperanto-obo: kio ĝi estas?


En Slovakio 3–5 jan 2003 okazis la 21a vintra supreniro de esperantistoj sur montopinton Poludnica kaj renkontiĝo de vojaĝantoj en Malaltaj Tatroj sude de la urbo Liptovský Mikuláš.

Ĉi-jare ascendis 16 esperantistoj kaj simpatiantoj. Sume dum la 21 jaroj supreniris 432 partoprenantoj. La supreniro komenciĝis en Jánska-valo kaj daŭris tra la monteto Javorovica kaj montpasejo Rakytovica. Post fina kruta deklivo kaj grimpado inter ŝtonegoj la partoprenantoj atingis la celon.

De la 11a jaro ni alportas al la montopinto ŝton(et)ojn por konstrui sur la montopinto Esperanto-obon. “Obo” estas mongola vorto. Sur gravaj lokoj (montpasejoj, vojkruciĝoj ktp.) mongoloj konstruas obojn por montaraj dioj el diversaj materialoj. Per ĉiu ŝtono ni proksimiĝas al momento, kiam Esperanto-obo elkreskos el neĝblovaĵoj kaj kuraĝe montros sian ŝtonan kapeton al la mondo. Ĉi-jare oni alportis 45,8 kilogramojn da ŝtonoj kaj en la Esperanto-obo jam estas 352,16 kg. Rekordan ŝtonon alportis Miroslav Valášek el urbo Kysucké Nové Mesto — 24 kg.

Esperantistoj sur la monto
Sabate vespere estis prelegoj en hotelo Poludnica, kiujn aŭskultis krom la ascendintoj ankaŭ aliaj interesuloj. Marián Šturcel el urbo Poprad prelegis kaj projekciis bildojn pri mondkonata slovaka esperantisto kaj vojaĝanto Milan Zvara. Miroslav Valášek rakontis pri ciklovojaĝo de esperantistoj laŭ Danubo. La kvina etapo de tiu projekto daŭris per vojaĝo en Serbio kaj Bulgario. Por la nuna jaro oni planas lastan etapon en Rumanio kaj Ukrajnio. Speleologo Peter Holúbek prelegis kaj projekciis lumbildojn pri speleologia ekspedicio AGUJ 2002, kiu okazis en Mongolio kaj Siberio pasint-somere.

La vetero estis tre komplika. Malgraŭ tio la esperantistoj supreniris, sed dum descendado unu partoprenantino falis kaj rompis sian kruron. Ĝi estas la sola malagrableco en tuta historio de la supreniroj.

La 22a supreniro kaj renkontiĝo de esperantistoj okazos 9–11 jan 2004.

Jano Vajs


Kurte

EVA ankaŭ ĉi-jare kandidatigis por literatura Nobel-premio William Auld; la kandidatigon subtenis universitataj profesoroj el Britio, Italio, Hinda Unio, Kroatio kaj Usono. (KEL)

La ĝenerala Asembleo de LF-koop aprobis la novan Trijaran Laborplanon kaj renovigis la organojn de la societo: Marc Hiltbrand reelektiĝis kiel prezidanto; Heroldo de Esperanto havos du redaktorojn: Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey; Ljubomir Trifonĉovski daŭre redaktos Literaturan Foiron.(HeKo)

La TEJO-estraro favore rilatas al la ideo okazigi Internacian Junularan Kongreson en 2004 en Ruslando; la fina decido okazos ĉi-maje. (TEJO-Aktuale)

Kadre de la projekto “Lingvo de Paco /Zaban-e-Salam” okazis 4 Esperanto-kursoj en Teherano kaj Maŝhado por afganaj rifuĝintoj; partoprenis entute 201 personoj. (Hamzeh Shafiee)

372 mil personoj povis legi 13 jan 2003 pri Esperanto en la gazeto Metro, senpage disdonata en ĉiuj stacioj de Bruselo. (Heroldo de Esperanto)

Sespaĝa artikolo de Sibayama Zyun'iti Vortoludoj en Esperanto aperis en la februara n-ro de japana revuo Gengo (Lingvoj) de la eldonejo “Taisyuukan Syoten”. (Per-esperanto-literaturo)

304 partoprenantojn el 30 landoj havis la jarŝanĝa 46a Internacia Seminario en Trier, Germanio. (Esperanto aktuell)

Post Doktoro Rosales, Unu persono serĉanta epilogon, Triptiko, La vorta klaso, La dimanĉa brokantisto, Giorgio Silfer kontribuas al la originala Esperanto-teatro per La familio de Anto Speri, kies premiero estas planata en Svislando okaze de la SAT-Kongreso. (HeKo)

Biblioteko Hector Hodler (BHH), ĉe la CO de UEA en Roterdamo, havas ekde februaro oficiston, kiu ĉefe okupiĝu pri BHH kaj UEA-Arkivo; temas pri germana historiisto Ziko Marcus Sikosek. (Nun)

Post la fintraktado de la spezo-konto de la 86a UK (2001, Zagrebo) 50 kongresaj helpantoj rericevos siajn kotizojn. (Tempo)

Korea Esperanto-Asocio havas 300 individuajn membrojn (inkluzive de 140 dumvivaj) kaj 2100 aligitajn membrojn en la filioj. (Esperanto en Azio)

Malgraŭ frosta vetero 6-7 jan 2003 en Gomel (Bjelarusio) okazis modesta Kristnaska Esperanto-renkontiĝo Vintra Fabelo. (Aleksandro Koval)

Bulteno Kristana Espero — kompilaĵo de mallongaj tekstoj el la Biblio por ĉiu tago de la jaro — ne plu aperas dumonate, sed nur dufoje jare: en januaro kaj julio. (Nun)


Vortoj de Komitatano Z

Ĉu SAT havas estontecon?

La evento de la pasinta jaro estis la apero de la nova PIV. Plenmerite ĝia ĉefrespondeculo estis proklamita La Esperantisto de la Jaro. Komitatano Z volonte aliĝas al la gratulantoj de Michel Duc Goninaz!

PIV estas eldonaĵo de SAT, tiu internacia organizaĵo, kiu ne permesas nomi ĝin internacia sed sennacia. Tiun koncepton ni filozofie malpli harditaj movadanoj apenaŭ scias bildigi al ni mem kaj certe ne traduki. Scii krome, ke sennacieco kaj sennaciismo estas malsamaj aferoj, kompletigas la enigmon. Sed tio flanken.

Longe SAT estis la sola grava kontraŭforto de UEA, aŭ ĉu pli bone diri apudforto, ĉar diference de la poresperanta UEA, ĝi ĉiam ŝatis emfazi sian peresperantecon. Logike do ĝi eĉ ne povus esti rivalo de UEA, sed en la praktiko ĝi tamen aperis ne nur kiel rivalo sed kiel konscia kontraŭulo de UEA, eĉ malamiko, kiu insiste persvadis siajn anojn eviti la fineŭtralan UEA. La bojkoto neniam plene sukcesis. Sufiĉe multaj SAT-anoj trovis ĝin sensenca kaj membris en UEA ankaŭ en la plej floraj tempoj de SAT. Gaston Waringhien, la ĉefredaktoro de PIV, eĉ akceptis honoran membrecon de UEA.

Iam SAT apenaŭ postrestis UEA rilate membronombron, sed nun ĝi postrestas eĉ iujn fakajn asociojn. Ĝi silentas pri sia statistiko, sed supozeble ĝi nuntempe arigas malpli ol mil membrojn. En la pasintjara referendumo pri statutŝanĝo voĉdonis 183 membroj. Se tio estus ĉ. 30% de la membraro, kiel en poŝtaj balotoj de UEA, la tuta membraro estus ĉ. 600. Eble (ĉu espereble?) la SAT-anaro estas malpli aktiva ol la UEA-anaro, ĉar ĝi estas tre maljuna, kaj do la membraro tamen pli proksimas al 1000. Klaras ĉiukaze, ke SAT rapide malkreskas, ĉar ĝiaj membroj formortas. Ĝia kaso minacas elĉerpiĝi eĉ pli rapide. De multaj jaroj la deficito estas sur tia nivelo, ke ĝi forviŝos la kapitalon ene de tri-kvar jaroj. Enspezoj pro la nova PIV verŝajne ne multe helpos. Neeviteble Sennaciulo baldaŭ devos ekaperi nur dumonate anstataŭ monate. La sola plentempa oficisto proksimiĝas al emeritiĝo. Rimedojn por dungi posteulon SAT verŝajne ne plu havos.

SAT suferis de malfavoraj mondpolitikaj kondiĉoj pli ol UEA, sed sian malkreskon ĝi semis mem. La finfine abolita statuta postulo, ke la plenum-komitatanoj estu samurbanoj — kio praktike signifis, ke ili ĉiam estis parizanoj — kondukis al tio, ke la membraro de SAT restis pli ol duone franca. SAT neniam iĝis vere tutmonda; ankaŭ la resto de la membraro estas preskaŭ nur eŭropa. La parizaj estroj plejparte estis anarĥiistoj k.a. politikaj marĝenuloj, kio ne faris SAT alloga al apogantoj de la ĉefaj maldekstraj partioj. Se la tiamaj estroj estus malpli dogmecaj, antaŭ dudeko da jaroj SAT estus povinta doni hejmon al ekologiemuloj k.a. alternativuloj, sed al tiu ŝanco ili estis blindaj. SAT neniam sukcesis krei pri si bildon kiel organizaĵo malferma, liberala kaj tolerema, unuvorte: progresema. Tamen, ankaŭ se ĝi havus tian bildon, ĝi apenaŭ estus pli granda ol nun. La laborista Esperanto-movado estas fenomeno forpasinta kaj nerevivigebla. Kun milo da membroj reprezentantaj buntan idean spektron SAT tamen vigligus kaj pliriĉigus la pejzaĝon de Esperanto.

Meze de la 90-aj jaroj la sinteno de SAT al UEA komencis ŝanĝiĝi. Yamasaki Seikô, klarvida SAT-ano aktivanta ankaŭ en UEA, sukcesis ricevi konsenton de Parizo por SAT-kunsido kadre de la Universala Kongreso. Ĝi iĝis tuj populara. El tiu sukceso la SAT-gvidantoj devus konkludi, ke indas serĉi proksiman rilaton kun UEA. Ekzemple, la SAT-kongresoj, kiuj iĝis malgrandaj kaj enhave malriĉaj, multe profitus, se ili okazus tuj antaŭ aŭ post la UK en ĝia geografia proksimeco. Profitus ankaŭ la kaso de SAT, kaj ankaŭ tion oni ne ignoru. Pri sia sendependeco SAT bezonus timi nur, se ĝia kaso malpleniĝus. Tiam ĝin povus savi eble nur subvencioj de UEA.

Komitatano Z


Ĝi tute ne estas griza

Anna Birjulina naskiĝis antaŭ 15 jaroj en siberia urbo Tomsk. Ŝi lernas en la naŭa klaso de Tomska Sociscienca Liceo. Ŝia lerneja specialiĝo estas historio. Anna provis paroli Esperanton en la frua infanaĝo, sed memstare lernis la lingvon en 1999 kaj samtempe organizis kurson por samklasanoj.

Ni, loĝantoj de fora sovaĝa Siberio, ne ofte aŭdacas eliĝi el nia hejma marĉo. Tamen somere 2002 mi forlasis Tomskon, kaj post kvinmilkilometra trajna vojaĝo venis en Kaliningradon. La Baltan Esperanto-Forumon, kiu estis nia celo, jam priskribis personoj pli kompetentaj, kaj mi ŝatus esprimi nur miajn impresojn pri la urbo.

Kaliningrado por mi estis eta hele farbita insulo, pro kaprico de historio deŝirita de granda kontinento en la mapo de Ruslando. Kaŭzo de ardaj politikaj disputoj kaj posedanto de senĉese bona vetero, se kredi la radion. Tian informo-stokon mi posedis envagoniĝante.

Ju pli okcidenten ni venis, des pli multaj spuroj de civilizo estis rimarkeblaj. Okcidento kaj oriento troviĝas kvazaŭ en du diversaj epokoj, kaj estis malkomforte ĝis timeto konscii, ke ĉio ĉi ekzistas samtempe.

Ruslando ĉiam strebis al pli rapide progresanta Eŭropo, penante atingi ĝin kaj tamen pli kaj pli malantaŭiĝante. Jam en la 13a jarcento aperas diferenco en evoluo inter Ruslando kaj eŭropaj landoj kaj en la 18a jarcento la vivniveloj en tiuj regionoj diferencas preskaŭ katastrofe. En okcidento: ekonomia kresko, kapitalismo, kleriĝo, tendencoj al homa egaleco. En Ruslando: servuteco, senlima potenco de monarkoj, malsato kaj malriĉo. Nur en la 20a jarcento Ruslando ekhavis malgrandan peceton de okcidento, kaj evidentiĝis, ke la peceto estas tre ĉarma.

En la urbo konserviĝis ŝtonaj pavimoj, admirinda malnova zoo kaj la simbolo de la urbo — la katedralo sur la verda insulo. Neordinare por ni aspektas abundo da balkonoj, dronantaj en floroj, kaj domaj muroj kovritaj per hedero eĉ ĝis la sepa etaĝo. Ĉie oni trovas multnombrajn pavimojn, pontetojn, lagetojn, riveretojn, insulojn, restaĵojn de malnovaj konstruaĵoj kaj iliajn modernajn rekonstruiĝojn (ekzemple, la legenda Dometo de ŝipkapitano, al tegmenta pinto de kiu barono Münchhausen ligis sian ĉevalon).

Proksime de tiu dometo, sur bordo de la rivero situas agrabla terasa kafejo. Homoj, kiuj boatas sur la rivero, albordiĝas kaj ne forlasante la boatojn aĉetas bieron.

La urbo plenas per legendoj malnovaj kaj modernaj. Apartan intereson prezentas rivereto, fluanta tra la urbocentra zoo. Ĉefa ĝia trajto estas aĉa fetoro, disvastiĝanta je centoj da metroj ĉirkaŭe. Aperis mito, ke en la rivereton kakas elefantoj en la zoo. La urbestraro rifuzas purigi ĝin, ĉar tio estas ekster urbestra kompetento — ja la rivereto havas pli gravan federalan signifon. Ankaŭ Ruslando influas Okcidenton…

Evidentiĝis, ke en la urbo vivi estas ne nur agrable sed ankaŭ oportune. Apartan envion elvokas la proksimeco de la maro kaj la atingeblo de eksterlando.

Tamen proksime de la floranta komforto eblas renkonti ankaŭ kutimajn detruitan asfalton, murojn kun defalinta stukaĵo, kaj fenestrojn kun tagĵurnaloj anstataŭ kurtenoj — laŭ la novrusa stilo. Estas impreso, ke Kaliningrado paradas en eŭropa vesto, kiu al ĝi tre plaĉas kaj taŭgas, sed kiu estas tro granda por ĝi. Necesas kreski.

Laŭ la regulo “Ju pli okcidente des pli multe da civilizo” aperas opinioj de eŭropanoj, vizitintaj la urbon, ke ĝi estas griza. Hm, ilin ne vidis Siberion. Sed por ni, siberianoj, ĝi estas ĝuste tio, kio estas bezonata. Bona, sed ne tro. Kaliningrado restigas tre buntan kaj profundan impreson. Jen, post sekundo, sonoros la horloĝo de la katedralo, kaj tiuj sonoj disflugos en malseka nokta aero. Ĉu vi aŭdas?

Anna Birjulina

Che la Balta Maro
“Apartan envion elvokas la proksimeco de la maro” (Anna Birjulina kaj Aleksej Korĵenkov en Zelenogradsk post la forumo)

Legu pli pri Kaliningrado:


Ankaŭ ni ne scias

Ni havis multe da spertoj kun la Belartaj Konkursoj similaj al tiuj de Lena Karpunina (LOdE 2003: 1). Same kiel s-ino Karpunina ni eltrovis hazarde, ke ankaŭ ni gajnis la duan premion en la branĉo “prozo originala” ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA en 2002, sed ni ricevis neniun konfirmon de la sekretario de la konkursoj, s-ro Handzlik. Oktobre ni kontaktis unuafoje s-ro Steele kaj esprimis nian surprizon ke ni ne estis informitaj de UEA pri la rezultoj de la konkurso. Li respondis ke ni ŝajnas havi iujn personajn problemojn kun s-ro Handzlik… Li ne skribis ke s-ino Karpunina havis similajn problemojn. Eble ankaŭ aliaj partoprenantoj?

Ĝis hodiaŭ ni ne ricevis nian diplomon. Pro tio ni ne povas trankviligi s-inon Karpunina — ankaŭ ni ne scias ĉu la sekretario de la Belartaj Konkursoj scipovas legi Esperanton aŭ skribi aŭ ĝis tri kalkuli.

Kiel s-ino Karpunina ni verkis rakonton por Mondoj kaj sendis al la eldonisto s-ro Handzlik laŭ lia propono mallongajn detalojn pri nia naskiĝlando ktp. Ni ankaŭ klarigis ke ni ĉiam skribas rakontojn kune por praktiki kaj plibonigi niajn spertojn. La rakonto aperis sub nur unu el niaj du nomoj kaj sen iu ajn detalo pri la verkistoj. Eble s-ro Handzlik vere ne scipovas legi?

Ĉi-jare ni volonte sendus novan konkursaĵon al la Belartaj Konkursoj — sed antaŭe ni ŝatus la konfirmon, ke la Estraro de UEA jam trovis novan sekretarion…

Dani Spielhofer (Aŭstrio)
(post la malfacilaĵoj kun Mondoj ni uzas pseŭdonomon)



 

Lilja por ĉiam

3 feb 2003 sveda nacia filmgalao donis kvin “Orajn kaprojn” al la filmdramo Lilja 4-Ever de sveda reĝisoro Lukas Moodysson.

El inter ok kandidatigaj kategorioj la juĝantaro elektis ĝin kiel plej bonan filmon de la jaro, havanta plej bonajn reĝisoradon, aktorinon, scenaron kaj plej bonan fotadon. La premiita aktorino estas 18-jara rusino Oksana Akinŝina.

La filmo temas pri la terura sorto de orienteŭropa junulino kiu, forlasite de sia familio, estas forrabita de kontrabandistoj por ekspluatado en eksterlanda sekskomerco. Moodysson studis la kazon de 16-jara knabino el Litovio kiu estis “eksportita” al Svedio. Post unu jaro kiel sekssklavino ŝi finis sian vivon saltante de viadukto.

La filmo vekis ege fortan resonon en la sveda socio. Por politikistoj, policanoj, doganistoj, instruistoj, ktp, oni organizis specialajn montradojn kun posta debato pri la kontrabandado de homoj por sekskomercaj celoj.

La sveda parlamento pasintjulie deklaris krimo la transliman komercon por prostituado de virinoj, viroj kaj infanoj. Ĝis dek jaroj de malliberejo estas la puno. La registaro baldaŭ proponos ke eksterlandaj viktimoj de homokomerco povu ricevi protekton kaj provizoran restadpermeson en Svedio, se ili pretas helpi al la polico kaj atesti en procesoj kontraŭ la profitantoj kaj ties klientoj.

Sed en Stokholmo nur du policanoj okupiĝas nun pri la enketado de sekskomerco kaj sekssklaviĝo. Almenaŭ 200 virinoj el orienta Eŭropo ĉiujare estas kontrabande alportitaj al la sveda seksmerkato.

Ĉar la ruslingva filmo Lilja 4-Ever fariĝis efika ilo en la debato por ilustri la kruelan realecon de la viktimoj de la sekskomerco, Svedio ofertas al homrajtaj organizoj en la najbaraj landoj ĉirkaŭ la Balta maro, inkluzive en Belorusio, Ukrainio kaj Moldavio senkoste rilatajn seminariojn kun la filmo. Oni kontaktu la plej proksiman svedan konsulejon.

Esperantoklubo de Stokholmo


La angla efikas naci-unuige

Neniel mi pretendas spertulecon pri la lingva situacio en Sud-Afriko, sed pri la artikolo “Dek unu oficialaj lingvoj” de Dafydd ap Fergus (LOdE-99) mi ŝatus rimarkigi jenon:

Dum la epoko de apartismo, la angla kaj la afrikansa estis, efektive, egale oficialaj lingvoj de la sud-afrika ŝtato. Iliaj statuso kaj uzokampoj tamen malsamis: interalie kaj ĉefe, la afrikansa funkciis “pli blankule” ol la angla, estante denaska lingvo de la buroj. Fakte, la klopodoj de la apartisma registaro por enkonduki la afrikansan kiel ĉiesan instrulingvon kondukis al la amasprotestoj el kiuj la plej konata, tiu en Soweto en 1976, postulis 150 vivojn. Multe troigante, oni povus diri ke ĉi tiuj homoj mortis por rajti uzi la anglan.

Estas do kompreneble ke la tiam eksterleĝe opozicia, nun registara Afrika Nacia Kongreso preferis kaj plu preferas al la afrikansa la anglan, kiu efikas naci-unuige super la multeco de la 11 oficialaj, kaj aliaj neoficialaj, lingvoj de Sud-Afriko. (Jen lingva situacio esence malsama ol la eŭrop-unia!) Certe, la konstitucio de 1993 agnoskas kiel egalajn la lingvojn afrikansan, anglan, congan, cvanan, khosan, ndebelean, pedian, sotan, svazian, vendaan kaj zuluan (vd. “Kio pri ili ĉe la suda pinto?” // Esperanto. 1994: 2, pĝ. 27), ekzemple por parola uzo en la parlamento, sed monomanko igas tiun egalecon tute teoria: kiam deputito efektive volas uzi sian propran lingvon, ofte necesas improvize serĉi hazardan angligonton inter la parlamenteja dungitaro.

Ĉi tiu lasta anekdoto troviĝas en la libro Vortoj de la mondo. La tutmonda lingvosistemo, verkita (anglalingve…) de la nederlanda sociologo Abram de Swaan, cetere redakciano de LPLP. La sama verko montras detale kaj interese kial eĉ unuopaj afrikaj landoj plejparte ne havas unusolan lingvon komunan ene de siaj limoj, por ne revi pri lingvo tutafrika…

István Ertl (Belgio)


Mi foriras de la tejo-estraro nun

En la reto cirkulas demisia letero de TEJO-estrarano pri informado Hokan Lundberg al la TEJO-komitato. Ni aperigas ĝin senŝanĝe.

vi elektis min kiel estraranon de tejo dum ijk en Strasburgo, do mi ŝuldas al vi klarigon kial mi nun decidis forlasi la estraron. jen ĝi:

la kialo estas ke mi laciĝis je la sinteno de uea al tejo. miasente ili ne fidas je ni kaj ne volas doni al ni sufiĉe da respondeco kaj rimedoj por ke ni povu fari bonan laboron. do, mi volas iel montri ke mi estas malkontenta…

eble vi aŭdis ke uea nun donis al tejo “duontempan oficiston” kiu helpos pri subvenciado por tejo. mi tre bonvenigis tiun decidon kiam mi aŭdis pri ĝi. tamen post pluraj retmesaĝoj kun la Centra Oficejo mi konkludis ke tio estis ĉefe “aerdonaco”. la koncerna oficisto mem ne vidas sin kiel oficisto por tejo kaj liakomprene li “kelkajn horojn semajne” laŭ sia bontrovo okupiĝos pri subvencifontoj por TEJO. mi respektas tion kaj ne volas trudi laboron al li. (ankaŭ mi ne volas riski detrui la amikan rilaton kun li.)

uea komprenis tion kiel malemon de la tejo-estraro akcepti “bonan solvon” por tejo kaj ŝajne pensas ke ni estas dorlotitaj kaj nedankemaj. unu komento estis “pro mislokita fiero TEJO malakceptas laborpretecon realan”. ili certe rajtas pensi tion, sed mi ne konsentas kaj decidis foriri de la estraro por klare montri tion. fakte, post ĉiu estrarkunsido en kiu ĉeestis reprezentanto de uea, mi havis la emon forlasi la estraron. same okazis fine de januaro kaj dum la lastaj retpoŝtmesaĝoj de co kaj uea mi sentis ke nun sufiĉas por mi…

se vi volas, mi volonte estos reprezentanto de tejo en la komitato de uea. se ne mankos tempo dum la printempo, mi provos helpi al la tejo-estraro ellabori dokumenton pri kiel la co kaj uea povas subteni la Esperanto-junularon kaj prezenti tion al vi kaj espereble al la uea-komitato.

Hokan Lundberg


Instituto Dietterle

Demando Antaŭ nelonge mi legis, ke la “Esperanta Civito” iniciatis “Instituton Dietterle” por akceli historiografiajn, demografiajn kaj statistikajn esplorojn pri Esperanto (LOdE-92). Ĉar Johannes Dietterle estis mia avo mi petas eble kelkajn informojn pri ĉi tiu projekto post sia komenciĝo.

Hans-Burkhard Dietterle (Germanio)


Respondo La Esperanta Civito pro sia naturo mem stimulas sciencajn esplorojn pri la diversaj facetoj de Esperantio, rigardata kiel historie, socie kaj jure difinebla parolkomunumo. Tio okazas per t.n. Institutoj, kiuj bonvenigas la kunlaboron ne nur de Civitanoj, ĉar temas pri scienca, ne pri politika instanco. La unua estas Instituto Zamenhof, agnoskita de la Senato la 24an de februaro 2002: ĝi okupiĝas pri zamenhofologio, sub la gvido de c-ano Francisko Degoul — ĝia unua iom ambicia projekto estas kolokvo pri Lidja Zamenhof en Svislando, ĉe KCE, 2–4 jan 2004.

Instituto Dietterle, kiun mi provizore gvidas, naskiĝis poste: ĝia agnosko estos en la tagordo de la Senata sesio en julio 2003. Ĝi celas doni impulson al historiografiaj, demografiaj kaj statistikaj esploroj pri Esperantio — mi ree emfazas: ne pri la lingvo, sed pri ĝia parolkomunumo. Al ĝia kompetento ne apartenas la sociologio de Esperantio: ĝi estas pli turnita al la pasinteco, ol la nuntempo. La Instituto elektis la nomon de Johannes Dietterle por honori la plej gravan esploriston pri la Esperanto-demografio. Detalaj informoj aperos baldaŭ en la organo de la Esperanta Civito Heroldo komunikas, ankoraŭ senpage abonebla ĉe pakto@freesurf.ch.

sen. Bertil Nilsson
Vickonsulo pri kulturaj aferoj


Donaco el vojaĝo

novelo de Mahbube Mirkadiri

Mahbube Mirkadiri estas unu el la plej kapablaj iranaj aŭtorinoj. Ŝi skribis:

“Mi naskiĝis en 1958, en urbo Erak (okcidente de Irano — la trad.). De 1980 mi laboras kiel instruistino de geografio, historio kaj sociokono en vilaĝoj ĉirkaŭ Erak… Mi tre ŝatas labori kun infanoj. En 1987 mi komencis skribi rakontojn. Ili aperadis en diversaj iranaj revuoj. Mi debutis per novelo La soleco de Nesa. Poste mi aperigis Unu vivotagon kaj Donacon el vojaĝo … Kiam hazarde mi aĉetis libron La sako plena je steloj kaj en tiu ĉi antologio de modernaj iranaj noveloj mi trovis la propran rakonton Unu vivotago, kiun mi skribis antaŭ kelkaj jaroj, mi decidis, ke mi okupiĝos pri verkado”.

Antaŭnelonge aperis ŝia unua romano La ruĝa cekino. Nun ŝi laboras pri alia romano La domo kun ornamoj.

Ni, Nazi Solat kaj Tomasz Chmielik, esperantigis kvar rakontojn de Mahbube Mirkadiri: Granda Malfeliĉo, La granda soleco de Nesa, Donaco el vojaĝo kaj Patrinoj. Ili estas prenitaj el la volumo Ekkono, kiu entenas 11 rakontojn kaj aperis en Tehrano (1999). En interparolo kun Nazi Solat, Mahbube Mirkadiri esprimis grandan ĝojon, ke ŝiaj rakontoj estos legeblaj en la Zamenhofa lingvo.

Donaco el vojaĝo donas titolon al la tria volumo de Persa Triptiko, pri kiu ni laboras. Persa Triptiko konsistos el tri partoj. En la unua volumo aperos romano de Sadek Hedajat La blinda strigo (1937), kiu donis komencon al la moderna irana prozo. La dua volumo enhavos kvindek poemojn de Forough Faroĥad, kiujn esperantigis Nazi. En la trian volumon eniros rakontoj de la junaj iranaj aŭtoroj kaj aŭtorinoj. Ĉiujn tri volumojn ni esperas aperigi ĉi-jare en Pollando.

La tradukintoj


Ne pasis duona tago de la momento, kiam Hajjat venis al la urbo, kaj ŝi jam eniris tra iom malfermita pordo de la tapiŝfarejo, kaj post unu horo… ensorbis ŝin draka faŭko de la teksejo. Ŝi, tiel malgranda, sidiĝis ĉe la grandega teksilo, tuj okupiĝis pri rando ruĝa. Estis la dua fojo, kiam ŝi venis al la urbo, sed ĉi-foje por resti tie.

— Kiam estis unuafoje?

— Antaŭ sep, ok jaroj. Unu jaro pli aŭ malpli ne faras diferencon.

Gravas alio — tiam ŝi ne estis sola.

*

Ŝi estis kun onkla ido de sia patrino. Antaŭ kelka tempo li rakontis al ŝi, ke ŝia patrino mortis dum akuŝo, kaj “la patro perdiĝis eksterlande, kiam li serĉadis laboron. Poste akceptis vin diversaj homoj, ĝis kiam vi kreskis kaj nun mi lasas vin al Ezzat. Alaho helpu, por ke vi vivu longe kaj kune maljuniĝu!”…

Antaŭnokte ili alvenis la urbeton. La onklo kondukis la junajn geedzojn al la domo de Ŝafi, li metis tra ĉadoro kison sur la frunton de Hajjat kaj flustris en la orelon de Ŝafi:

— Multe mi ne postulas de vi, la knabo ofte ne estos hejme. Do, mi lasas Hajjatan al Alaho, kaj poste al vi.

Kaj li iris for.

La edzino de Ŝafi kondukis la junajn geedzojn en la ĉambreton, donis al ili la manon kaj petis, ke ili voku, kiam ili bezonos ion. Ezzat estis ĝendarmo. Post la edziĝfesto li pasigis hejme du semajnojn. Baldaŭ li enpakis siajn aĵojn kaj iris for. Denove Hajjat restis sola en la ĉambreto ne pli granda ol ŝi, kun ŝanceliĝanta vojaĝkesto, frotuzita peplomo, matraco, ankaŭ kun samovaro, bovlo kaj argila pelvo. De tempo al tempo, kiam aperadis Ezzat, ŝi frotis per mano la vizaĝon, glatigis harojn kaj vestis sin per falbala robo kun desegno de violaj floroj. Ezzat restadis hejme unu, du noktojn kaj forveturadis. Tiam Hajjat denove kunmetis la robon kaj senteme lasis sur la fundo de la kesto, ĝis tiam, kiam sinjoro edzo aperos denove. Poste ŝi vivis nur kun revoj pri li.

Kiam Ezzat iris en la strateto malsupren, infanoj sciigis Hajjatan per krio kaj pepo:

— Hej, Hajjat, hej… sinjoro Ezzatulah venas!

Hajjat rektigis sin ĉe la teksilo. Poste ŝi saltis de la benko lerte kiel perdriko kaj rapidis en la ĉambron. Ŝi apenaŭ bruligis fajron sub la samovaro kaj kombis harojn, kiam Ezzat stariĝis sur la sojlo. Lia alta staturo kaj larĝaj ŝultroj plenigis la tutan pordon. Hajjat proksimiĝis al li. Ŝi prenis de li vojaĝsakon. Ezzat eniris kaj sidiĝis ĉe la fenestro.

— Kiel vi fartas?

— Bone.

Hajjat hastis en la loĝejo kiel abelo! Ĉiuokaze ŝi kapablis elsorĉi la grasan, bongustan vespermanĝon.

— Ĝis kiam vi restos, Ezzat?

— Mi ne scias. Eble mi forveturos jam morgaŭ. — Kaj vere li forveturadis “jam morgaŭ”. Ŝi zorgis, ke li komencu sian vojaĝon sub la Korano, ke nenio malbona okazu al li dumvoje: ĉe la pordo — laŭ malnova kutimo — ŝi tenis en la mano la sanktan libron, sub kiu li iris. Ŝi ankaŭ metis en la sakon manĝaĵon por la vojaĝo kaj denove plena je sopiro teksis la tapiŝon. Per tio ŝi ellasis amaron. Vicon post vico. Kvazaŭ ŝi pikus per la pinglo karnon de la propra soleco.

Kaj Ezzat vojaĝadis de urbo al urbo. Tie, kien li venis, li direktis siajn paŝojn al la kvartalo de “knabinoj”, kaj tagojn de la forpermeso li pasigis volupte en la brakoj de tiu aŭ alia ŝminkita putino. Hajjat mortis por li, dum li estis viva en ŝiaj pensoj, arda kaj plena de pasio. En ŝiaj sonĝoj li similis al heroo, li kuregis ĉien, kaj ŝi — anhelante — rapidis post li. Ho, kiel vane! Ŝi estis sola, tre sola, nur kun tiu soleco kaj teksilo. Kontraŭ mono gajnita per la tapiŝo ŝi aĉetis novan keston, iom poste ankoraŭ naftolampon kaj pleton el arĝento. Ŝi revis pri peplomo kaj kuseno, pri tiaj, kiajn antaŭe ŝi vidis en la doto de Ŝirin, filino de Nurulah. La verda, velura peplomo kun rozkolora, atlasa kuseno. En la postnupta nokto, unu el proksimaj kuzinoj dismetis por ili novan litaĵon, kaj matene ŝi alkuris por forpreni ĝin, ŝia rigardo glitis sur la peplomo, por kontroli, ĉu ĝi ne estas difektita, ŝi enŝovis ĝin sub la brakon kaj forprenis. De tiam Hajjat dormadis sub la propra, frotuzita peplomo kaj sur la malnova matraco. La tegilo estis kudrita el malglata, truplena kanvaso, kaj la kuseno ŝajnis malmola kiel ŝtono. Ŝi deziris aĉeti bonan litaĵon — kiel el la doto de Ŝirin. En peplomkudrejoj, en la urbo, diversaj pretaj litaĵoj estas aĉeteblaj. Mono, al ŝi mankas nur la mono. Se ŝi kolektus ĝin, ŝi povus aĉeti litaĵon. Tio estos ebla. Se ŝi metus en la angulon de sia loĝejeto la puran litaĵon, nenio mankos al ŝi. Kaj Ezzat jam ne plendos, ke la kuseno ŝajne estas ŝtopita per ŝtonoj kaj brikoj. Laboro, nur laboro de la pala mateno ĝis vespero, ĝis kiam noktiĝos. Ŝi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis. Kiam ŝi aĉetos litaĵon, tiam — baldaŭ — revenos Ezzat. Ŝi vestos sin per nova robo, kaj la naftolampon starigos meze de la ĉambro. Ŝi metos tukon sur la plankon. Estos poĉitaj ovoj, freŝega pano kaj pelvo da rizo. Kiam post la vespermanĝo ili trinkos teon, ŝi dismetos litaĵon. Ŝi ankoraŭ memoras la molecon de la vatita matraco en la unua nokto. Povas esti, ke Ezzat restos dum du, tri noktoj. Ŝi ardigis sin, ĝojo penetris la koron de Hajjat kaj venis en ŝiajn manojn. Ŝi faris nodojn. Rapide, tre rapide, pli haste ol kutime.

Matene, tuj post kiam tagiĝis, Hajjat staris apud la buso, atendante la onklan idon. Pasintvespere ŝi estis ĉe li. Ŝi aŭdis, ke hodiaŭ li iros al la urbo, do ŝi rapidis al lia pordo, malnodis volvaĵon el tuko, elprenis kelkajn monbiletojn kaj enpremis al li en la manon, ordonante aĉeti litaĵon por ŝi. Li kalkulis monon en lumo de malgranda lampo kaj demandis:

— Kiucele vi bezonas nun litaĵon?

— Nu, mi ekpensis, ke mi deziras havi ĝin en mia domo, — ŝi ekridis hontante.

La nokton ŝi pasigis malkviete. Ekdormante kaj tuj vekiĝante. “Kaj se li forgesos! Li ne aĉetos, ne memoros! Ne, morgaŭ mi devos renkontiĝi kun li”. Do, ŝi iris tien antaŭ ol tagiĝis kaj jam de malproksime ekvidis lin. Li paŝis murmurante ion subnaze. Ŝi kuris al li:

— Onklo Mirzo, mi venis por diri al vi, ke vi ne forgesu!

— Ho, ne! mi ne forgesos. Ne ĉagreniĝu.

Kiam li sidiĝis, Hajjat rigardis en la buson kaj vokis:

— Onklo Mirzo, nur ke ĝi estu verda!

La buso ekveturis, kaj Hajjat ĝoje kaj gaje revenis hejmen. Ŝia animo estis feliĉa. Ĝis tagmezo ŝi okupiĝis pri diversa laboro. Ŝi estis malpacienca. Ŝi leviĝis de la teksilo kaj reiris en sian loĝejeton. “Ĉu estos bone, se mi metos ĝin tie? Ne, ĉi tie, apud la fenestro. Vintre mi ja starigos korson. Kiam venos Ezzat, ĝuste tie li sidiĝos”.

Ĉu jam estas la tagmezo? Kiam sunradioj falos en la ĉambron, atingante la samovaron, tiam estos la tagmezo. Kaj la buso revenos de la urbo. Nur unu strio da tapiŝo, kaj la sunradioj eklekos la samovaron. Ŝi rekuris por laboro. Ŝi faris unu vicon da nodoj kaj estos la ĝusta tempo. Ŝi finis teksi la vicon. Febre ŝi forsaltis, jes, la sunradioj tuŝis la samovaron. Ŝi kovris sin per ĉadoro kaj eliris en la straton. Kiam ŝi alvenis la haltejon, la buso ankaŭ proksimiĝis tien. Ĝi turniĝis kaj haltis. Hajjat saltis kaj malfermis pordon. Ŝi rigardis en la buson.

— Virino, kio okazas pri vi? Estu kvieta! — kriegis Ĥalil, ŝoforo.

Kiam li elkestigis ĉion kaj redonis laŭvice pakaĵojn de vojaĝantoj, Hajjat preskaŭ mortis pro malpacienco. Fine Ĥalil ĵetis malsupren ŝian pakaĵon kaj Hajjat, ridante de ĝojo, enŝovis litaĵon sub la brakon kaj portis hejmen. En la ĉambro ŝi dismetis ĉion sur la planko. La verdan, veluran peplomon kaj la rozkoloran, atlasan kusenon. Ŝi traŝovis manon sur la peplomo, centimetron post centimetro. “Ho, kiel mola!” — Ŝi kuŝiĝis, ektiris ĝin sur la korpon — “Ho, kiel malpeza! Ho, kiel purega, sen makulo! Aĥ, mi ne malpurigu ĝin, mi ja ne estis en la banejo!” Ŝi ekstaris. “Kio okazos, se ĝi estos makulita? Almenaŭ dum kelka tempo ĝi restu pura, verŝajne en tiuj ĉi tagoj venos Ezzat…” Ŝi mezuris la kusenon laŭlarĝe. Ĝi estos sufiĉe longa por ŝia kaj lia kapoj. En ordo, ĝi kuŝas bone. La loĝejo ekhavis kolorojn, estis tute malplena!

Kiam venis la monato de funebro “muharam”, aperis la aktoroj, kiuj prezentas scenojn pri la morto de imamo Husejn. Ili alportis vestojn, kaj kiam mankis al ili io, tion ili prenis de loĝantoj en la urbeto. De tiuj, al kiuj sufiĉas mono je pano kaj frandaĵoj. En Aŝuro, deka tago de la monato, la procesio devus ekiri de la moskeo. De frua mateno ĉiuj ariĝis en la preĝejo. La aktoroj surmetis kostumojn. Tiun, kiu ludos rolon de Rakia, unu el la filinoj de Husajn, oni sidigis sur la tronon, sed la trono estis kovrita per nenio. Tiel ne decas! Kion fari?

Hajjat tuj diris, ke ŝi havas la peplomon. Kun alte levita kapo ŝi kuregis hejmen. Ŝi nur atendis tian okazon. Ĉu estos pli bona maniero prezenti la veluran peplomon al ĉiuj? Ĝi ne estas ĉadoro, ke ŝi ĵetu ĝin sur la kapon kaj tiel vestita marŝu en mallarĝaj stratoj de la urbeto. Kaj nun okazis tre bone — la aktoron, kiu ludos rolon de Rakia, oni portos ĉien.

Per la verda, velura peplomo oni kovris la tronon kaj sidigis la aktoron. Hajjat iris paŝon post paŝo, en la procesio, kun okuloj kroĉitaj al la trono, kaj kiam krepuskiĝis, ŝi kunmetis la peplomon kaj portis ĝin hejmen.

Ŝi trankviliĝis. Kvazaŭ de ŝia dorso oni demetis grandan pezon — nun en la urbeto estis neniu, kiu ne vidus, ke en la loĝejo de Hajjat troviĝas la purega litaĵo. Kaj Ezzat? Kiam li revenos hejmen? Se li scias nenion, estas tiel, kvazaŭ neniu scius ion!

Venis aŭtuno. Unu post alia fermiĝis la fenestroj. En stratetoj blovegis frosta vento. En la aero odoris je neĝo. Ĉiutage Hajjat estis preta starigi korson. Sed Ezzaton ŝi nek vidis, nek aŭdis. Li venu, aĥ, li venu jam baldaŭ, ho, kiel bone estus! Ŝi sidis ĉe la teksilo, kiam iu vokis:

— Hej, Hajjat, hej, ĉu premion por la bona novaĵo vi donos?

Ŝi ne atendis pli longe. Forsaltis de la benko. Kuregis haste sur la ŝtuparo al la pordo, kaj nemulte mankis, ke ŝi kunpuŝiĝu kun Ezzat. Ŝi salutis lin ĝoja kaj petis, ke li eniru. Ezzat eniris kaj nur nun Hajjat ekvidis, ke kun li estas iu virino, ankaŭ ŝin Hajjat petis eniri kaj malfermis la ĉambropordon. Eniris Ezzat, post li tiu virino, kaj fine — Hajjat. Ŝi bruligis fajron sub la samovaro, malfermis la keston, sur la pleton ŝi ŝutis plenmane avelojn, migdalojn kaj rosinojn por manĝeto kaj metis antaŭ la venintoj. Ŝi ekscitiĝis. Ŝi pensis pri la nokto kaj pri la nova peplomo. Ŝi elkuris por prepari vespermanĝon, kaj tiam Ezzat vokis:

— Hajjat, aŭskultu, nun iru al la domo de via onklo Mirzo kaj diru, ke li venu, mi havas aferon por li.

Ŝi ĵetis sur la kapon ĉadoron kaj eliris. Onklo Mirzo ĵus revenis de sia ĝardeno kaj meze de la korto demetis sakojn de la azeno. Ŝi rakontis ĉion. Onklo Mirzo lavis al si la vizaĝon kaj manojn kaj ekiris. Kiam ili venis al la domo, akvo jam bolis en la samovaro. Hajjat infuzis teon kaj eliris por okupiĝi pri la vespermanĝo. Onklo Mirzo sidiĝis apud Ezzat.

Ezzat demandis pri farto, parolis nerekte, deturnis la korpon. Baldaŭ onklo Mirzo venis al la esenco:

— Nu, jes, Ezatulah, ĉu estas bona afero?

Ezzat ekridis kaj kroĉis siajn okulojn al la virino.

— Jes. Ŝin mi venigis, por momento.

— Mi gratulas, — respondis onklo Mirzo.

— Eble ŝi restos ĉi tie dum vintro, ĝis Noŭ Ruz, — parolis Ezzat. — Iel klarigu tion al Hajjat, vi estas ŝia zorganto.

Onklo Mirzo ekstaris. Hajjat bruligis en duonronda niĉo la malgrandan kuirfornon kun tri meĉoj. Ŝi estis ŝutonta rizon en poton. Ovojn ŝi pruntos de la edzino de Ŝafi. Rizo, kaj ankaŭ rostita ovo. Estos la bona vespermanĝo. “Nur se tiu virino ne venus! Ĉu ĝuste hodiaŭ nokte ŝi devis alveni? Nu, jes, ŝi estas gasto. Mi preparos dormlokon por ŝi en la gastoĉambro de Ŝafi. Ili ne rifuzos al mi…”

— Hajjat, ĉu vi estas okupita? — alparolis ŝin onklo Mirzo.

— Jes, onklo Mirzo. Mi volas kuiri manĝon por la hodiaŭa vespero. Ĉi tie ja estas tiu fremda gasto.

— Ne tiel fremda.

— Ĉu konata, onklo Mirzo?

— Jes kaj ne. Vidu, Ezzat vojaĝas senĉese, al fremdaj urboj — li estas juna viro — kaj vi sidas ĉi tie, nenio tentas vin por migrado. Ezzat akceptis ŝin por kelka tempo kiel sike, kromedzino, sed vi estas plej grava. Ŝi estas lia edzino dum vojaĝoj!

Hajjatan forlasis ĉiuj fortoj. Ŝi havis impreson, ke sur ŝia korpo svarme kuras formikoj. Ili pikis ŝin ĉie. Fojfoje. Ŝi falis kuntiriĝinta ĉe la muro. Onklo Mirzo movis la piedojn nervoze.

— Ne estas ja tiel, li kunprenos ŝin. Nu, leviĝu, ekstaru, la vespermanĝon kuiru. Nur ne kverelu! Tio jam okazis.

Kaj li foriris.

La piedoj de Hajjat estis senpovaj. Ŝi rigidiĝis. Ŝi ne havis forton por movi sin. Kvazaŭ trafita per ŝoko! Per la forta ŝoko! Ŝi ne povis ekkredi “Lia edzino!?”

Ezzat vokis:

— Hajjat, rapidu pri la vespermanĝo!

Ŝi ekmovis sin, alrampis peze al la malgranda kuirforno kaj tiel kaŭrante sur la planko, ŝi preparis la vespermanĝon. En ŝia buŝo tordiĝis vipuro, kiu fojfoje ŝprucigis en ŝian animon la amaran — ho, kiel amaran! — venenon. Ili vespermanĝis silente. Tiu alia virino helpis al Hajjat dismeti la tukon. Poste ŝi starigis antaŭ Ezzat lampeton, elprenis el la vojaĝsako botelon kaj verŝis ion en glason. “Vinon!?” Ŝi gardis, ke nenio manku al li. Hajjat observis ilin strabe. La virinaĉo estis mezaĝa. Ruĝa kaj grasdika. Sidante sur la planko antaŭ la tuko, ŝi premis genuon al la genuo de Ezzat. Ŝiaj haroj falis sur la ŝultrojn, nigraj, ondumitaj. En la oreloj ŝi havis ringojn, kiuj balanciĝis sub viloj, kiam ŝi movis la kapon. Tra la kapo de Hajjat flugis penso, ke certe Ezzat aĉetis por ŝi tiujn ĉi orelringojn! Sufokis ŝin plorĝemo. Kiam ili finis manĝi, la virinaĉo rampis al Ezzat kaj alpremiĝis. “Tiel sopirantaj, kvazaŭ ili estus juna paro por unu nokto!” Iom post iom la okuloj de la virino fermiĝis glue, kaj al Hajjat ŝajnis, ke ŝi dormas.

— Ŝi estas via edzino, ĉu sike? — ŝi demandis.

— Kion vi faros pri la nupto-kontrakto? — li murmuris. — Leviĝu, preparu dormlokon!

Antaŭ ol Hajjat leviĝis, li ekstaris. Li dismetis monteton da litaĵo — la veluran peplomon kaj la atlasan kusenon. Hajjat rigardis per la konsternitaj okuloj. “Ŝian litaĵon!?”

Ŝi kunprenis sian malnovan peplomon kaj iris en la ĉambreton, kie troviĝis la teksilo. De la loĝejo apartigis ĝin teraso, nur du paŝojn larĝa. Ŝi sidiĝis en la angulo, ne povis ekdormi. Al kiu ŝi rakontos tion? Ĉu ŝi povas rakonti? Post kelkaj monatoj Ezzat revenis kun edzino! Tian donacon li alportis por ŝi el vojaĝo, kaj nun ŝi sidas ĉi tie sola, en la malvarma, malseka teksejo. Ŝi rigardis tra fendo en la pordo. Lumo, falanta el la meza ĉambro de la teraso, paliĝis. Certe ili tordis meĉojn, kuŝiĝis por dormi. Ŝi aŭdis ridon. La virinaĉo henis! Hajjat enbatis ungojn en la vangojn kaj gratis sin. Tio superis ŝian eltenemon.

— Aj… — ĝemego elsaltis el ŝia buŝo, kvazaŭ iu fremda kriegus en ŝi. Ŝi ululis! Venis Ezzat kaj iom malfermis la pordon:

— Kial vi tordiĝas ĉi tiel?

Li klinis sin ĉe la kapo de Hajjat:

— Vin mi alparolas, kio okazas al vi?

— Nenio, estas mia dento, — ŝi respondis malŝate kaj senorde.

— Kio okazas pri via dento?

— Nenio, ĝi doloras min.

Ezzat restis iomete kaj foriris. Hajjat ekploris. Ŝi ploregis laŭte. Tra malluma, nokta silento ŝia ploro aŭdiĝis certe en la alia fino de la urbeto. Li revenis:

— Ĉu vi havas tablojdojn?

— Ĝi ne estos utila, ĝi jam nigriĝis! — ŝi respondis.

— Ĝuste hodiaŭ nokte ĝi devas dolori, — li grumblis.

Li eliris el la ĉambro. Li vestis sin kaj marŝis al la domo de onklo Mirzo. Venis tiu alia virino kaj rigardis tra fendo en la pordo.

— Estus pli bone, se vi atendus ĝis mateno, en tia frosto eĉ hundo ne elŝovas la kapon el budo.

Hajjat deturnis la vizaĝon. Ezzat kaj onklo Mirzo iris rekte al la domo de banisto Kasem, vekis lin kaj helpis al li pretigi sin por alveno. Kiam Hajjat aŭdis iliajn paŝojn kaj iliajn voĉojn, ŝi moviĝis.

Ŝi rekonis la voĉon de Kasem. “Kiucele li venis? Tiom malfrue en la nokto!?… Dentdoloro, pro la doloro de mia dento!”

Ŝi metis la manon sur la buŝon. Onklo Mirzo malfermis la pordon.

— Mi salutas vin, Hajjat, Alaho gardu vin kontraŭ malbono!

Post li eniris Kasem kaj Ezzat.

Onklo Mirzo sidiĝis apud Hajjat kaj deŝovis ŝian manon de la buŝo.

— Ĉu vi ne atendos ĝis mateno, por ke mi povu kunpreni vin al la urbo?

— Ne, — Hajjat respondis per forta voĉo.

— La putran denton oni devas eltiri, ĉu tio okazos ĉi tie aŭ en la urbo, — diris Ezzat.

— Sed vi devos esti brava. Kasem tre bone eltiras dentojn, vi eĉ ne sentos.

Kasem alproksimiĝis al ŝi:

— Kiu dento estas?

Ezzat tenis super ili lampeton. Tiu alia virino rigardis tra fendo en la pordo. Hajjat vidis ŝian malican rideton. Ŝi skuiĝis.

“Ŝi ne devus ekscii, kiom mi suferegis ĝis nun, kiom mi eltenos. Ŝi ne devus…” Ŝi montris per fingro unu el la kojnodentoj. Onklo Mirzo sidiĝis post Hajjat kaj alkroĉis ŝiajn brakojn. Kasem kuspis la manikojn, malfermis tenajlon. Li metis ĝin en la buŝon de Hajjat kaj kaptis la denton firme. Li surgenuiĝis kaŭre, pli rigide sur la planko. La maldekstran manon li metis sur la ŝultron de Hajjat, alpremis ĝin, kaj per la dekstra li ektiris forte.

La ululo de Hajjat aŭdiĝis en la tuta urbeto, frapfrapis ĉiujn pordojn, draŝis ĉiujn fenestrojn.

— Aj… aj… aj…

Kasem ekstaris. Hajjat falis senforta. Onklo Mirzo dekroĉis ŝiajn brakojn, kaj Ezzat alŝovis lampeton kaj tenis ĝin ĉe la mano de Kasem. La denton li eltiris.

Ĝis mateno ĉe Hajjat sidis la edzino de Ŝafi. Matene la knabino retrovis farton kun peno. Ŝi viŝis la sangoŝmiritan vizaĝon per tuketo. Ŝia havu infuzis teon, matenmanĝis kun Ezzat. Antaŭ ol ili eliris, Ezzat metis en la niĉon kelkajn monbiletojn.

Dum semajno Hajjat kuŝis en sia teksejo kaj ĝemis. La edzino de Ŝafi metis ungventon sur la ŝveldikan vangon kaj fumigis ruton. Hajjat tordiĝis pro doloro en la malvarmega teksejo, sed ne reiris en la ĉambreton. Ŝi ekmalamis ĉi tiun ĉambreton kaj litaĵon. Kiam ŝi iom resaniĝis, ŝi kunvolvis vestaĵojn kaj iun tagon, sen diri ion al iu, ŝi forveturis al la urbo. Neniu revidis ŝin poste. La edzino de Ŝafi forprenis ŝian litaĵon kaj portis al la moskeo.

Unu fojon ĉiujare, en la funebra tago de Aŝuro, la aktoro, kiu ludas rolon de Rakia, sidiĝis sur la verdan, veluran peplomon de Hajjat kaj ploregis.

Tradukis el la persa lingvo
Nazi Solat kaj Tomasz Chmielik


Notoj

1. korso. Speco de portebla forneto, ĉe kiu oni dormas vintre.

2. Aŝuro. Festotago, kiu memorigas la martiran morton de la tria imamo, Husejn, kaj plej multaj el lia familio apud Karbalo. Ĝi okazas la dekan tagon en la unua monato de la islama kalendaro. Kompreneble tiun ĉi tagon festas nur la ŝijaistoj, por kiuj ĝi estas tago de la funebro, kiel por kristano — la Granda Vendredo. Memore al tiu ĉi okazaĵo unu tagon antaŭ Aŝuro kaj en la tago de Aŝuro marŝas funebraj procesioj. En la stratojn eliras viroj-funebrantoj kun alamu (standardisto), kiu paŝas antaŭ ili. En la grupo de la funebrantoj estas viroj, kiuj batas al si la bruston per la pugno kaj vipas sin, ankaŭ la deklamanto, kiu kantas kun tamburado elegiajn kantojn pri la martira morto de imamo Husejn kaj ties familianoj.

Apud Karbalo, el la mano de Jazid kaj lia armeo pereis la tria ŝijaista imamo, nepo de profeto Muhamado, Husejn kune kun multaj familianoj, ankaŭ kun malgrandaj infanoj.

3. Noŭ Ruz (Nova Tago). Persa novjaro. Tiu malnova festo okazas en la unua tago de printempo.

4. havu (kunedzino). Tiel parolas pri si edzinoj de la sama viro.


Nicolino RossiNicolino Rossi

Preter

Preter inundo de la vortĉiomo,
kiu surpluvas mian menson lave
min baras la silento, kiu rave
ĉi solon volvas kvazaŭ savaromo.
Post jundisipo fola, mi en domo
solstara nestas. Rememoroj grave
tie flugplektas dancojn kaj perglave
atakas memon, kvazaŭ mavfantomo.
Min karesas la fingroj delikataj
de l' mateno, sed kortumulton vane
ili pansas — dezirkoleroj flataj
min enfunelen tiras, pensmalsane.
La vortinundo de l' flatistoj brue
min ĝis solejo persekutas plue.

Sub la surfaco de l' videblo ondas
la miasmoj prakernaj de l' nekono,
ĉe la surfac-spegulo la malbono
feine sin reflektas kaj tutmondas.
Ĉe-rande de l' animo belo sondas
ties profundojn, aliancas sono
de l' sentoj, vibras timo ĉe l' mensfono,
sed super ĉio Memo volbe rondas.
Nuance ekmakulas la surfacon
la ombroj de la pensoj glite kuraj
sur la matenaj kampoj en la spacon
de l' deziroj sparkantaj kaj susuraj,
kie nur vero senperturbe turas
kaj pri l' ĉiomo de la am' susuras.

Liro-2002 Originala poezio. La unua loko


KovriloLa plej konata sveda libro

Lagerlöf, Selma. La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson / Tradukis el la sveda Sten Johansson. — Chapecó, Brasília: Fonto, 2002. — 614 pĝ., il.

Ekleginte, mi deziris kompari la komencajn paĝojn kun la rusa versio, kiun enhavas Fabeloj de alilandaj verkistoj. Mi estis surprizita legante, ke la gepatroj de Nils intencas iri al foiro (ne al la preĝejo) kaj taskigas lin legi lernolibron (ne la predikon). La miro malaperis, kiam mi vidis ke ĝin eldonis en 1986 junkomunista eldonejo en Ukrainio. Bonŝance oni honeste indikis, ke estas libera rerakonto, ne traduko.

Ni revenu al la Esperanta eldono. Feliĉe, ĝi enhavas ne nur la tradukon. En la postkomento Sten Johansson enkondukas en la histori-kulturan fonon, analizas la verkon ankaŭ el la lingva aspekto. Mapo kaj klarigoj pri geografiaj nomoj, historiaj kaj aliaj realaĵoj de tiutempa Svedio kompletigas la libron.

Speciala komitato taskigis en 1901 jam famiĝintan verkistinon Selma Lagerlöf — eksinstruistinon en elementa lernejo — verki por svedaj lernejoj legolibron pri la patrolando. La nobelpremiota verkistino (ŝi ricevis Nobel-premion pri literaturo en 1909 kiel la unua virino) kun helpo de la komitato kolektis grandan materialon sciencan kaj folkloran, studvojaĝis al lokoj, kiujn ŝi ne konis, precipe en la nordo. Ŝi havis ideon prezenti aron da fabelecaj rakontoj, en multaj rolis troloj kaj gigantoj. Nur en 1905 ŝi trovis la manieron kunligi ilin en unuecan tutaĵon.

Ordinara knabo el Skanio, anseristo ne tre bonkora kaj sufiĉe pigra, transformiĝas al koboldo pro sia malicaĵo. Nils faras mirindan vojaĝon sur la bienansero de sia familio. Kune kun sovaĝaj anseroj li traflugas la tutan Svedion: arbarojn, kampojn, lagojn, ankaŭ urbojn kaj vilaĝojn. Li penetras en la mondon de la folkloro kaj mito, kaj en la nacian historion kaj geografion. La animita spaco de lia vojaĝo — birdoj kaj bestoj — kapablas foje je tute homaj malnoblaĵoj, sed antaŭ ĉio je sindonema helpo de unu al la alia. Vojaĝfabelo por la heroo rezultas edukfabelo. Fine Nils ne nur rericevas sian antaŭan aspekton, sed ankaŭ spertas internan transformiĝon.

Krom la ekscitaj aventuroj de Nils en la verko estas pluraj tavoloj. Abundas landokonaj faktoj geografiaj, geologiaj, historiaj k.a. La eduka intenco sentiĝas sed ne katenas la verkistinan fantazion.

Ekologia aspekto forte sentiĝas plurloke en la verko. Averto (des pli aktuala cent jarojn poste) akre sonas en la vortoj de la maljuna anserino:

“… la homoj devus ne esti solaj sur la tero. Pripensu, ke vi havas vastan landon kaj ke vi sendube povus oferi kelkajn nudajn ŝerojn kaj malprofundajn lagojn kaj malsekajn torfejojn kaj dezertajn montojn kaj forajn arbarojn por ni malriĉaj bestoj, kie ni povus resti en paco. Dum mia tuta vivo mi estadis ĉasata kaj persekutata. Estas bone scii, ke troviĝas azilo eĉ por tia estaĵo kiel mi.”
Halina Gorecka

Al mi restas nur postparolo

Rejna De Jong. Suno kaj Ombroj: Poemaro originale verkita en Esperanto. — Antverpeno: FEL, 2002, — 75 pĝ.

Tiu negranda verskolekto malhavas prefacon kaj informojn pri la aŭtorino; kelkfraza prezento far Chris Declerck sur dorsa kovrilo apenaŭ rimarkeblas. Do legu sen antaŭjuĝoj: jen poemoj kun rimoj kaj ritmo (iufoje iom lama), jen “liberaj”.

Cetere, mi plezure trovis preskaŭ eksmodajn poemformojn — trioleton, rondelon… La temoj estas kaj eternaj (amo, naturo, rememoroj), kaj modernaj (poluado, konsumsocio, atomenergio). Do io por ĉies gusto. La enhavo ofte sufiĉe banalas, kelkfoje eĉ tro (“Kvankam”, “Surprizo”). Tamen eĉ banalaj vortoj kun banala rimo foje impresas akre:

Subite sagas la dolor':
por ĉiam tio estas for.
Fakte ĉiujn ideojn kaj sentojn ni jam plurfoje aŭdis de aliaj poetoj, tamen Rejna De Jong ofte sukcesas turni ilin per nekutima flanko. Foje por tio servas eĉ regulo de Esperanto-gramatiko (“Dolĉamaro”). Iam lasta verslinio tute ŝanĝas la sencon de la tuto (“Dimanĉa mateno”, “Nia vivo-libro”). Ne mankas ankaŭ ĉiutagaj bildoj, viditaj “per freŝa okulo” (“Sorĉas la suno”), troveblas vere perlaj frazoj: “fulma fajrero transsaltis tempone”, “ŝafoj salute nin albeis”.

La plej atentindaj poemoj en tiu kolekto estas angore minoraj, sed vere majstraj. Jen “Al ĉiuj naskotoj”:

Naskotoj,
(…)
prefere abortigu vin!
Ne pensu, ke vi — ĝuste vi! —
savos la homaron,
ĉar kion iam skribis Dante
pri l' infero,
tio validas por la tuta homa mond':
“Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo”.
kaj jen “Finiĝis la libro”:
Finiĝis la libro kiun ni verkis kune,
el via senforta mano
falis la plumo.
Al mi restas nur postparolo.
La tuta libreto estas malgaja, senteblas ĝenerala aŭtora pesimismo, al “La naiva optimisto” la aŭtorino rilatas kun amara ironio.

Kelkaj poemetoj mencias konatajn Esperanto-poetojn, kun aludoj al ties verkoj.

Vere mirigis min riĉega vortprovizo de la poemaro. Mi kvazaŭnostalgie rememoris pri iama “Sezona dialekto” kaj devis retrovi vortaron, kiun mi jam dum dek kelk jaroj ne bezonis por legi beletron. Ja malmultaj esperantistoj konas tiomkvante nomojn de birdoj kaj plantoj (kaj kapablas rekoni tiujn en naturo)…

Etaj mankoj de la libreto tute ne dependas de la aŭtorino. La ĉefa bedaŭrindaĵo miaopinie estas bela, sed neoportuna litertipo — kelkaj literoj tre similas unu la alian: majusklaj A, R, B, ankaŭ majusklaj K, H apenaŭ distingeblas, kaj speciale minusklaj “a” kaj “o”. Tio ja precipe agacas por Esperanto — rusoj, rememoru, kiel oni riproĉas nin pro malklara prononco! Preserarojn mi tute ne rimarkis. La kovrilo prezentas belan pejzaĝon, la broŝuron vere agrablas preni en la manojn.

Bonega donaco por trankvila meditema homo, kiu scias kaj ŝatas Esperanton. Legu ĝin, kiam vi tristas dum longaj vintraj vesperoj…

Valentin Melnikov


Napolo 2002

Internacia konkurso Premio Napolo 2002 pri la temo “Napolo laŭ fantazio kaj rememoro” estis lanĉita de Napola Esperanto-Asocio kunlabore kun la Napolaj Kulturcentro “Cosmopolis” kaj UNESKO-klubo.

Premioj por literaturo:

Unua premio al Vera Zlotnikova (Moskvo, RU) pro la poemo “Santa Luĉia”
Dua premio al Vera Zlotnikova (Moskvo, RU) pro la rakonto “Ho, dolĉa Napoli”
Tria premio al Maria De Masi (Nola, IT) pro la poemo “Napolo mia bela”

Ĵurio por literaturo: prof. Maria Luisa Russo, prof. Amerigo Iannacone, Nicolino Rossi

Premioj por bildarto:

Unua premio al Rosaria Ambrosini Letizia (Napolo, IT) pro la pentraĵo “La Fungo, Lacco Ameno”
Dua premio al Kalinka Raĉeva (Razgrado, BG) pro la pentraĵo “Bildo 2”
Tria premio al Anna Maria Bruno (Napolo, IT) pro la pentraĵo “Pintoj sur la Golfo”
Honora mencio al Claudio Russo (Romo, IT) pro la pentraĵo “Piazza Plebescito”

Ĵurio por bildarto: prof. Fortunato Danise, d-ro Massimiliano Guadiosi, prof. Maria Luisa Russo


EKRA-2003

Esperantista domo de kulturo D-ro Ivan Kirĉev en Razgrad (Bulgario) anoncas internacian literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto — EKRA-2003, je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizanto — Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario (Rete: esperanto_razgrad@mail.bg). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos la 5an de junio 2003. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo Literatura Foiro kaj Esperantista tribuno (Razgrad). La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus-2003 en Razgrad, la 6-8an de junio 2003, organizota kunlabore kun LF-koop.

HeKo


Gazetoj

La Ondo en 2002

Antaŭ du jaroj ni skribis en ĉi tiu rubriko:
Ni supozas, ke post du-tri jaroj ni havos 100 rektajn abonantojn en Ruslando kaj 300 en aliaj landoj
(LOdE-77).
Nia supozo realiĝis, kaj pasint-jare La Ondo ricevis 406 kotizojn — je 34 kotizoj pli multe ol en 2001.
 
1998 1999 2000 2001 2002
Ruslando 147 133 122 115 101
Alial landoj 136 170 238 257 305
Sume, individuaj abonantoj 283 303 360 372 406
Kolektivaj abonantoj (EAB) 0 0 500 489 450
Abonoj, entute 283 303 860 861 856
Landoj kun individuaj abonantoj 29 35 36 37 36

La ruslanda abonantaro denove malkreskis (-14), ĉar La Ondon plu forlasas tiuj ruslandaj abonantoj, kiuj ne volas aboni ĉiumonatan internacian revuon nur por legi pri ruslandaj tendaroj kaj renkontiĝoj. Feliĉe, la moskva gazeto REGo ĉiudumonate liveras tian materialon al niaj paroĥisme orientitaj samideanoj, kaj ni povas plu aperigi artikolojn laŭ la kriterio de legindeco.

La alilanda abonantaro plu kreskis en preskaŭ ĉiuj landoj kaj ni kolektis en 2002 je 48 abonoj pli multe ol en 2001.

En 12 landoj ni havis pli ol dek abonantojn pasintjare (enkrampe estas la nombro por 2001)

Ruslando 101 (115)
Pollando 48 (34)
Japanio 26 (19)
Finnlando 23 (19)
Francio 22 (17)
Usono 22 (26)
Germanio 21 (12)
Svedio 19 (15)
Brazilo 16 (14)
Belgio 12 (10)
Italio 12 (12)
Svislando 10 (9)
Enkalkulante la membrojn de la Esperanto-Asocio de Britio (ili ne estis nur britaj) kaj tiujn, kiuj senpage ricevas la revuon (perantoj, kunlaborantoj, redakcioj, laŭreatoj de konkursoj) ni povas konstati, ke pasint-jare La Ondo estis sendata al pli ol 900 adresoj en 45 landoj.

Ni kore dankas al EAB, kies membroj dum 30 monatoj ricevadis La Ondon. Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni sukcesis iomete kompensi la provizoran mankon de La Brita Esperantisto, kiu finfine reaperis kiel duonjara revuo.

Pro la ĉeso de la kontrakto kun EAB ni reduktis ĉi-jare la eldonkvanton de 1000 ekzempleroj al 600. Ni kredas, ke ĉi-jare la abonantaro plu kresketos kaj proksimiĝos al 430. Malgraŭ la reapero de Pola Esperantisto je la redaktofino de la marta Ondo ni jam ricevis 50 kotizojn el Pollando kaj pli ol 30 el Britio.

Ni ne kuraĝas prognozi, kiam ni havos 500 abonantojn. Sed verŝajne antaŭ la apero de la ducenta Ondo.

HaGo


Ricevitaj libroj

Jarlibro 2002 / Red. Joost Witteveen. — Rotterdam: UEA, 2002. — 278 pĝ.

Gvidlibro 2002 / Red. Joost Witteveen. — Rotterdam: UEA, 2002. — 80 pĝ. — [Donaco de UEA].

Simenon, Georges. Maigret kaj la maljuna damo: Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrad: Sezonoj, 2002. — 128 pĝ. — [Donaco de Sezonoj].

Rømmesmo, Jon. Esperanto ABC. — Oslo: Esperantoforlaget, 2001. — 32 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Štimec, Spomenka. Esperanto ne estas nur lingvo: Legaĵo post la baza kurso. 4a eld. — Zagreb: Kroata Esperanto-Ligo, 2002. — 24 pĝ. — [Donaco de KEL].

Koutny, Ilona. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri lernado kaj laboro. — Poznań: Prodruk, 2002. — 146 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Lee Chong-Yeong. Esperanto en la 21a jarcento. — Seoul: Korea Esperanto-Asocio, 2001. — 392 pĝ. — [Donaco de Lee Chong-Yeong].

Astronomia almanako 2002 / Komp. Alexander Mikishev. — [s.l.]: Astronomia Esperanto-Klubo, 2002. — [Donaco de AEK].


Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 2002/8,9,10,11,12;
EAB-Update. 2003/20;
Esperanto aktuell. 2003/1;
Esperanto en Azio. 2003/1;
Fonto. 2002/263,264;
Heroldo de Esperanto. 2002/16,17, 2003/1;
Informilo por Interlingvistoj. 2002/4;
La Gazeto. 2003/104;
La Ondo de Esperanto. 2003/2;
La Revuo Orienta. 2003/1;
Le Monde de l' Espéranto. 2002/537;
Le Travailleur Espérantiste. 2003/265;
Monato. 2003/1;
Norvega Esperantisto. 2002/6;
SAT-Amikaro. 2003/575;
Scienco kaj Kulturo. 2002/5,6;
Scottish Esperanto Bulletin. 2003/1;
Sennaciulo. 2002/12;
Tempo. 2002/4;
TREFO. 2002/8.

Mozaiko

Ni ricevis 24 respondojn por la novjara konkurso. 16 estas ĝustaj; ilin sendis: Edmund Grimley Evans, Vilĉjo Walker (Britio), Erkki Kemppainen, Aira Röntynen (Finnlando), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Jean-Marie Ries (Luksemburgo), Elżbieta Frenszkowska, Hanna Skalska (Pollando), Viktor Alikin, Ivars Barŝevskij, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Gennadij Turkov kaj Oleg Vasiljev (ĉiuj Ruslando), Eric Castell, Roland Larsson (Svedio).

La libropremiojn lote gajnis Erkki Kemppainen, Jean-Marie Ries kaj Gennadij Turkov. Ni gratulas!

Solvo: 1. Solitero 2. Frosto 3. Mart' 4. Pastr' 5. Rano 6. Kapuĉ' 7. Aĉa 8. Pado 9. Sama 10. Os 11. Kapr' 12. Pilk' 13. Oero 14. Italo 15. Ogr' 16. Odr' 17. Iks' 18. Kat' 19. Demon' 20. Polip' 21. Tro 22. Ujguro 23. Aso 24. Rekte 25. Al' 26. Karnaval' 27. Duet' 28. Konfetoj 29. Irito 30. REU 31. Nei 32. Tre 33. Tatu' 34. Fe' 35. Ĉi 36. Orlopo 37. Ĉampano 38. Ir' 39. Planedo 40. Da 41. Fu 42. Natur' 43. Barelo 44. Per 45. Robajo 46. Ostro 47. Luli 48. Popl' 49. Aro 50. Svelta 51. Tubero 52. Se 53. Agrabla 54. Opt' 55. Taro 56. Du 57. Dana' 58. Usono 59. Pet' 60. Olda 61. Kalejdoskopo 62. Odoro 63. Ad' 64. Er' 65. Ru' 66. Gol' 67. Go' 68. Ope 69. Od' 70. Poz' 71. Kandelo 72. Li 73. Himn' 74. Ink' 75. Epok' 76. Ol 77. Il' 78. La 79. Ial 80. Stel' 81. Anser' 82. Led' 83. Kaĝo 84. An' 85. Adam' 86. Etno 87. Sano 88. Eskarp' 89. Kompas' 90. UN' 91. Po 92. Uzin' 93. Due 94. Mole' 95. Nu 96. Unio 97. Mir' 98. Venĝ' 99. Via 100. Ses 101. Ovr' 102. Klem' 103. Romp' 104. Lia 105. On 106. Id' 107. Io 108. Kaj.

Bildoj: 1. Kristnasko 2. Ĉapelo 3. Neĝulino 4. Paperserpento 5. Neĝeroj.

La plej aktiva mozaikano de la jaro iĝis Hanna Skalska (Pollando), kiu ricevos libropremion. Ŝi sendis dek ĝustajn respondojn. Dek solvojn sendis ankaŭ Hans-Burkhard Dietterle (Germanio). Sed unu en ili havis erareton. Tre aktivis ankaŭ Antanas Grincevičius (Litovio), Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Eric Castell (Svedio), Svetlana Konjaŝova, Viktor Alikin (Ruslando).

Dum 2002 venis 240 solvoj de 90 esperantistoj el 23 landoj. 62 solvoj venis el Ruslando (21 homoj), 61 el Britio (20), 20 el Pollando (7), 18 el Finnlando (5), 16 el Germanio (5), 16 el Svedio (4), 11 el Litovio (3), 9 el Francio (7)…

Vladimir Vyĉegĵanin


Denove ok proverboj

1,2,3,4,5,6,7,8
13,4,14,15,11,4,16,8
9,4,10,2,11,12,8
16,6,17,8,17,4,5,8

Divenu la nomojn de la kvar vegetaĵoj prezentitaj sur la bildoj. Sub la bildoj tiuj nomoj estas ĉifritaj per nombroj. Ĉiu nombro prezentas unu literon; la samaj nombroj do signifas la samajn literojn. Legu la la ok subaj proverboj.

1) 16,4,8,12 9,4 3,15,17,6,3 1,4,8,12 9,4 11,4,16,8,5,1,8,3.

2) 16,4,2 7,5,2,1,4,3 1,11,8 17,2,5,1,15, 1,4,2 6,7,6,3 1,11,8 3,1,2,5,1,15.

3) 17,6,5,3,6,1,6 3,1,8,17,6,16,8 8,11,15,5,8,12 12,15 13,6,9,6,3.

4) 12,15,12,4,6 16,8,12,3,1,11,2,8 14,8,9,6,3 15,3,1,4 3,15,12 10,11,2,8.

5) 12,4,7,11,6,12 16,8,11,12,4,16,8,12 3,6,14,8 12,15 10,5,6,12,16,4,7,8,3.

6) 14,5,4 10,8,12,6 13,8,17,8 3,15,12 17,8,12,8, 8,5 17,8,12,8 3,15,12 13,8,17,8.

7) 16,4,2 14,15,16,4,3, 1,4,2 14,6,7,6,3.

8) 16,4,15 1,4,17,8, 1,4,15 13,8,12,1,8.

Kompilis Viktor Alikin

Sendu viajn solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 1 maj 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon!

Foje okazis

Ne mi, sed li

Bildo de Gennadij Shlepchenko
Fama rusa kirurgo, profesoro H. Gjubbenet havis fraton, kiu estis policestro de Kievo. La fratoj havis malbonajn interrilatojn. Kiam Aleksandro la Dua, tuj post la kronado, vizitis Kievon, oni prezentis al li profesorojn de la universitato, inter kiuj estis Gjubbenet.

— Ha, ĉu vi estas frato de la policestro? — demandis lin la imperiestro.

— Ne, via Imperiestra Moŝto, — indigne respondis la profesoro, — ne mi estas lia frato, sed li estas mia frato.

Adaptis kaj ilustris Gennadij Ŝlepĉenko


Spritaj splitoj kaj preskeraroj

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto
La dua parto
La tria parto

Universala mezur-skalo

Per siaj poemoj en Esperanto kaj per traduko de famaj kantoj (…) li famiĝis monskale.
(La Socialisto. 1997: 1)

Proksima al la membroj

En la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA), kies sekretario li estis dumlonge, por multaj eksteruloj li ofte rolis kvazaŭ ĝis vizaĝo.
(Literatura Foiro. 1997: 166)

La ritmo de l' bestraro

… la estrara agado en UEA ne ankoraŭ rekapris sian normalan ritmon
(Retmesaĝo de Renato Corsetti, 10 sep 2000)

La interna, cia lingvo…

Gaston Waringhien 1901-1991. Heroldo de la interna lingvo.
(Franca esperantisto. 2001: 1)

Mayer: ĉu falsa profito?

“Herbert Mayer: Vieno valoras ja mison…”
(Heroldo de Esperanto. 1999: 4)

Sen gisto kaj gusto

Mi petas la regustiĝon de la informo pri la verdula agado.
(Alberto Menabene, letero 1992/08/29)

Kolektis István Ertl


Donacoj

Fonduso “Amiko”

La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto

Tapio Sormunen (Finnlando) 24.0 EUR
Börje Eriksson (Finnlando) 24.0 EUR
Valdas Banaitis (Litovio) 255.0 RUR
Halina Jurska-Berezowska (Pollando) 5.0 USD
Igorj Akimenko (Ruslando) 30.0 RUR
Kaleria Bulava (Ruslando) 30.0 RUR
Aleksandr Lobastov (Ruslando) 80.0 RUR

Entute en 2002     64.2 EUR


Abonhelpa Fonduso

La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

Ulrich Matthias (Germanio) 25.0 EUR
Stanisław Mandrak (Pollando) 15.0 USD

Entute en 2002 39.7 EUR

Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj. La rublajn donacojn sendu al Галина Романовна Горецкая (236039, Калининград, абон. ящик 1248). La moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Оксана Юрьевна Костоусова (Tel: 7587212). Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA-konto avko-u.

Koran dankon pro la subteno!

Leterkesto

Hodiaŭ mi ricevis la lastan N-on de LOdE. Mi ne plu abonos ĝin: al mi ne plaĉas kopiado de materialoj de internaciaj gazetoj, neniaj informoj pri rusia esp.-movado. Mi nur bedaŭras, ke ne plu solvados enigmojn en Mozaik-rubriko.

Jurij Kivajev (Marij El, Ruslando)


La centa eldonita revuo estas denove ege interesa kaj mi baldaŭ uzos la okazon skribi en la nova gastlibro mian opinion pri La Ondo de Esperanto kaj aliaj presaĵoj de Vi. Mi ankaŭ gratulas Vin, ke Vi povis registri multajn vizitojn de Via retpaĝaro kaj en Ĝangalo la ligilo de La Ondo estas tiel populara kaj alte taksata.

Hans-Burkhard Dietterle (Germanio)


Gratulojn! Mi ĝojis legi la artikolon rilate al Etiopio en la lasta numero de La Ondo de Esperanto sed kio okazis al neŭtralismo? Ĉu “for la neŭtralismon?” Bonvolu transdoni 50 eŭrojn el mia konto ĉe UEA kaj enmeti ĝin en la konton de “Etiopio”.

Kep Enderby (Aŭstralio)


Ersе hodiaŭ (17 jan) mi ricevis la unuan ĉi-jaran Ondon. Mi rapidas sciigi vin, ke ĝi krablis tiujn ĉ. 300 km dum plenaj 3 semajnoj (poŝtstampa dato 28.XII.02). Multe pli rapide mi ricevadis poŝton el Jekaterinburgo. Eĉ la poŝta troŝarĝo ne ekskuzas tiun rekordon.

Marian Łaba (Pollando)


Nome de la junaj kaj maljunaj esperantistoj de Iĵevsk mi gratulas vin okaze de la apero de la 100-a numero de La Ondo de Esperanto. Via revuo estas bonega informilo, kiu estas legata ĉiam kun granda intereso de la unua ĝis la lasta paĝo …

Bronislav Ĉupin (Udmurtio, Ruslando)


En decembro (LOdE-99) estis elektita “nova” prezidanto de REU, nome, Nikolao Gudskov, kiu jam gvidis la organizaĵon. Mi havas nenion kontraŭ Nikolao mem, sed mi ne povas kompreni tiom oftajn ŝanĝojn de prezidantoj en REU. Por kio kaj kial tio okazas?

Sergei Pahomov (Ruslando)


Gratulon — la nova aspekto estas pli bela.

Instigon — al pli da artikoloj kun politika temo.

Manfred Westermayer (Germanio)


Mi finas studadon en Irkutska universitato en ĵurnalisma fako. Kiel la diploman temon mi elektis: “Ĵurnalismo en Esperanto: 1889–2002”. Ne nur historiaj influoj, socia aktiveco de esperantistoj kaj foresto de lingvaj baroj kontribuas al evoluo de mia laboraĵo, sed ankaŭ iu unuiga spirito reganta en internacia Esperanto-gazetaro, kiu spegulas la tutmondiĝon je ĝia pozitiva rolo. Tiuflanke nia gazetaro troviĝas en avangardo de la tutmonda gazetaro.

1 feb 2003 en la ĵurnalisma katedro oni diskutis La Ondon. Laŭ la aspekto La Ondo estas enmovada gazeto, do … ĝi ne multe interesas “eksterulojn”. Scivolemon vekis “bruselaj informoj”, konkursoj celantaj riĉigi Esperanto-kulturon per originalaj kaj tradukaj verkoj, kaj diversnacieco de la legantaro. Impresis ilin, ke la abonantoj ricevas suplemente iun noveldonitan libron — aperis estimo al la redakcio de La Ondo kaj ankaŭ al esperantistaro.

Eŭgeno Delcov (Ruslando)


Bonorde atingis min La Ondo 12/2002 kun ĉiam riĉa enhavo. Koran dankon. Pri la spritaĵoj, mi memoras ke, iam, kiam Norbert Barthelmess estis la redaktoro de Sennaciulo, aperis dika titolo pri la “virinaj ratoj” (anstataŭ virinaj rajtoj)!

Henri Masson (Francio)


Kongresa Kalendaro

29–30 mar. Kaŭno (Litovio).
Kleriga Semajnfino.
Temo: Historio de Esperanto (prelegas Aleksander Korĵenkov).
Adreso: p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio.
Rete: litova.ea@mail.lt.

1–5 maj. Timişoara (Rumanio).
Balkana Esperanto-Simpozio.
Temo: Esperanto en Balkanoj.
Adreso: Aurora Bute C.P. 351, O.P. 1, RO-1900 Timişoara, Rumanio.
Rete: a_bute@hotmail.com.

23–26 maj. Glasgovo (Skotlando).
Skota-Brita Esperanto-Kongreso.
Temo: Komunikado.
Adreso: Esperanto House, Wedgewood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG, Britio.
Rete: eab@esperanto-gb.org.

23–28 maj. Bankja (Bulgario).
14a Konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo.
Adreso: Dieter Rooke, Äussere Klus 14, CH-4702 Oensingem, Svislando.

6–9 jun. Kaufbeuren (Germanio).
80a Germana Esperanto-Kongreso.
Adreso: Kaiserstr. 39, DE-24143 Kiel, Germanio.
Rete: 80.GEK@web.de.

17–25 jun. Mielno (Pollando).
25a Ĉebalta Esperanto-Printempo.
Adreso: PEA, p. k. 30, PL 75-016, Koszalin-1, Pollando.
Rete: barslavo@wp.pl.

23 jun – 6 jul. Międzygórze (Pollando).
37a Internacia Esperanto-Feriado Adreso: ul. Dubois 3/1, PL 50-208 Wrocław, Pollando
Rete: vroclavo@poczta.onet.pl.

7–25 jul 2003. Brattleboro (Usono).
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK 2003)
Adreso: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW. Olympia WA 98512.
Rete: eddyellen@aol.com.

8–12 jul. Oradea (Rumanio).
14a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco.
Adreso: István Budahazy, b-dul Dacia nr. 99, bl. D2, ap. 24, RO-3700, Oradea, Rumanio.

14–18 jul. Valamo (Finnlando).
Esperanto-Kursosemajno.
Adreso: Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A 11, 20100 Turku, Finnlando.
Rete: sekretario@esperanto.fi.

17–22 jul. Olsztyn (Pollando).
2a Balta Esperanto-Forumo.
Temo: Slavaj influoj en Esperanto.
Aliĝado:
Adreso: skr. poczt. 420, PL 10-950 Olsztyn-2, Pollando.
Rete: avo_lamer@labnet.pl kaj angiel@polbox.com.
Programo:
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Rete: sezonoj@gazinter.net
http://Esperanto.Org/Ondo/Ind-bef.htm.

17–25 jul. Hamburgo (Germanio).
Hamburga Somero.
Adreso: Klaus-Groth-Strasse 95, DE-20535 Hamburg, Germanio.
Rete: hamburg@esperanto.de.

19–25 jul. Prago (Ĉeĥio).
Internacia Esperanto-Konferenco 2003.
Temo: Intimaj temoj en la Esperanto-beletro.
Adreso: KAVA-PECH, Anglická 878, CZ-25229 Dobřichovice, Ĉeĥio.
Rete: chrdle@kava-pech.cz.

19–26 jul. Lesjöfors (Svedio).
59a Internacia Junulara Kongreso.
Adreso: Hokan Lundberg, Fisksätra Torg 12, SE-133 41 Saltsjöbaden, Svedio.
Rete: ijk.alighilo@tejo.org.

26 jul – 2 aŭg. Gotenburgo (Svedio).
88a Universala Kongreso de Esperanto.
Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Rete: uea@uea.org


Internacia Fotokonkurso

En la kvina Internacia Fotokonkurso de La Ondo de Esperanto partoprenis 61 fotoverkoj de 21 aŭtoroj el 10 landoj.

Kiel ĉiam, ankaŭ pasintjare aparte konkursis fotoj teme ligitaj kun Esperanto. Ĉi-foje ni proponas du fotojn; sur ambaŭ estas Zamenhofoj.

Vladimir Surovček (Slovakio) memorigas pri la ora epokode Esperanto en Bulgario per la foto de busto de L.L. Zamenhof en Pisanica.

Premu por vidi la foton.

Sed Esperanto en la Orienta Eŭropo havas ankaŭ nuntempon kaj estontecon. Sur la foto de Robert Kamiński (Pollando) estas infana Esperanto-ensemblo Amanitoj, kiu per kanto kaj danco salutis pasint-aŭtune en Malbork la nepon de la iniciatoro de Esperanto.

Premu por vidi la foton.

La sesa Fotokonkurso estos anoncita post du monatoj. 


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
Rete: ljubcho@bitex.com

ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
Rete: vlada_hasala@iol.cz

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
Rete: juazvi@terra.es
            Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
Rete: mikisal@math.tau.ac.il

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
Rete: phopkins@cymfony.com

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
Rete: mbelosev@public.srce.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: ritavalc@takas.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 3 (100)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2003:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo