Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 8-9 (130-131)

Natalia Strijhnjova


ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

LINGVO

BELETRO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Komentario

Verkita antaŭ unu monato, tiu komento ne perdas, certe, aktualecon.

Eŭropo ne deziras integriĝi laŭ Brusela standardo. Modesta “jes” veninta de Luksemburgio nur iom plidolĉigis la pilolon. Du potencaj veteranoj de la unuiĝo diris sian senhezitan “ne”. Ĉu vere Francio kaj Nederlando ne volas plian unuecon? Ĉu efektive ilia memidenteco perdiĝas en la sino de EU? Ĉu temas pri egoismo de la riĉaj nacioj, kiuj ne impetas helpi la malpli riĉajn? Surfacvide — tiel, sed ni ne estu tro hastaj kun moralaj akuzoj. Oni scias, ke — almenaŭ en Francio — la motoro de la protesto estis la sindikatoj. La longa historio de la sindikata movado tre bone konas la nunan situacion. Ĝi ja estas tipa, ekzempla. Por esti relative prospera oni bezonas sufiĉe ricevi pro sia laboro. Do, la tasko de sindikato konsistas en eduko en laboristaro de estimo pri la valoro de fruktoj de siaj manoj. Pli kurte — oni volas, ke neniu vendu sin tro malkare. Kaj tiu (ja vere nobliga) edukado fariĝas de la sindikatanoj dum jarcentoj helpe de konvinkoj, sed foje ankaŭ per bastono. Estus tro severe — insisti, ke franca sindikatano prenu bastonon por eduki alilandan kolegon, ke maldigna kaj malnobla prezentiĝas konsento fari je dekona pago la laboron, kiun li (la sindikatano) rezulte ne havos. Kaj estus vere miope ne vidi, ke la relativa riĉo de la franca kaj nederlanda popoloj estas rekte ligita kun ilia kutimo postuli justan pagon.

Temas do pri la alfabeto de la popola prospero. Kaj la francaj kaj nederlandaj elektantoj volas nur diri per sia “ne” al siaj najbaroj: “Rektigu la dorson. Eduku vian memestimon. Plialtigu la koston de via laboro ĝis nia nivelo. Tiam ne okazos inundo de malkaraj labormanoj, kaj ni ne timos forigi la digon!”

Eble oni povas trovi egoismon en tia pozicio. Sed ĝi ĉiuokaze kondukas al altruismaj konsekvencoj kaj perfektege konkordiĝas kun altruismaj principoj.

Ne sole la kosto de la laboro konsistigas problemon de la okcidenteŭropanoj. Iliaj sistemoj de socia protektado estas anoncitaj tro elspezaj, “neefektivaj” ktp. Kial do? Ĉu de jaro al jaro la teknika kaj scienca progreso ne pligrandigas la eblojn de la nacio? — Jes. Pligrandigas. Malfeliĉe la apetitoj de la monsakoj pligrandiĝas paralele. La senpartia statistiko fiksas ĉiam progresantan plilarĝiĝon de la ravino, kiu separas la plej povrajn de la plej riĉaj, t.e. la ruiniĝon de la meza tavolo (baza tavolo de demokratio).

En tiu ĉi aspekto ni ne povas difini la rezulton de la voĉdonoj kiel paradoksan venkon de la dekstra kaj maldekstra ekstremismo. Kontraŭ ĉia optika aberacio, venkis ĝuste la mezo. Ĉar ĝi — la mezo — akiris rezulte certan ŝancon por haltigi la socian erozion kaj iom konservi la terenon de prospero.

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝo estas foto de Natalia Striĵnjova, kiun bone memoras tiuj, kiuj ĉeestis la Internacian Artan Vesperon en Vilno. Legu pli pri la kaliningrada junulino en la 24a paĝo. 


90a Universala Kongreso de Esperanto
Vilno. 23–30 jul 2005

Kongresi en la naskiĝregiono de Esperanto

La ĉi-jara Universala Kongreso en Vilno estis multrilate unika kaj eĉ pli interesa ol, mi kredas, multaj antaŭvidis. Unue, la kongreso okazis en regiono ligita al Zamenhof. Due, la kongreso okazis en malgranda lando (nur Islando estas pli malgranda el ĝisnunaj kongreslandoj). Trie, la kongreso okazis en lando, kie la Esperanto-agado estas eble la plej modela.

En Litovio aperis antaŭ la kongreso dekoj da libroj en la litova pri Esperanto. Eĉ tiel ke post la angla, la rusa kaj eble la germana, la litova apartenas nun al pinto de naciaj lingvoj per kiuj eblas konatiĝi kun Esperanto. Mi vidis kelkajn el tiuj libroj en faka librovendejo apud la universitato kaj ili aperis en tute normala eldonejo. Krome, la eldonkvantoj de tiuj libroj estas de 500 ĝis 1000, do abunde por nacia lingvo kun malpli ol kvar milionoj da parolantoj.

Flagoj en Vilno (Foto de Mikhail Povorin)Mi kun intereso atendis kongreson por ekvidi kiel tio okazis kaj ankaŭ por havi iom da impreso el la vivosfero de Zamenhof. Vilno estis eble la plej plurnacia urbo de Universalaj Kongresoj, nur 58% el loĝantoj estas litovoj (19% poloj, 14% rusoj; laŭ censo en 2001).

La unuan fojon post la jubilea jaro (1987) esperantistoj kongresis en lando proksime ligita al Zamenhof. Kvankam Vilno mem ne havis centran rolon en la vivo de Zamenhof, Litovio certe havis rolon. Zamenhof loĝis en 1885 en Veiseijai, proksime al Vilno, kaj lia edzino estis de Kaŭno. Litovoj eĉ insistis prezenti Zamenhof kiel sian samlandanon. Iom simila estas la litova-pola disputo pri la origino de Adam Mickiewicz. La pola nacia verkisto ja komencas sian ĉefverkon “Litvo! Patrujo mia”. Al iom provoka, tamen ŝerca demando, al kiu apartenas Zamenhof, unu, ankaŭ ne tre serioza, respondo estis: “al Israelo”.

La kongresejo estis bone ekipita kaj la bezonata centra ejo por umado estis ĝuste taŭga. Ankaŭ la situo de la kongresejo tuj apud la urbocentro kaj je piedira distanco al malnova urboparto estis perfekta. Tamen eble multaj kongresanoj estus bezonintaj kelkajn kromajn senkongresajn tagojn por povi plene ĝui la urbon mem.

Organiza kapablo de litovaj esperantistoj ne lasis dubojn. Cento da helpantoj donis bezonatajn laborfortojn kaj ankaŭ la rilatoj kun la urbaj kaj ŝtataj aŭtoritatuloj estis bonegaj. La kongreso estis en Litovio aranĝo kun tutlanda signifo, kvankam dum la malfermo de la kongreso la alta protektanto la prezidento Valdas Adamkus preferis sporton en Kaŭno pli ol esperantistojn en Vilno. Tamen la urbestro (eĉ unu frazo en Esperanto) kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj venis al la malfermo.

Eble la sola problemo, aŭ almenaŭ la ĉefa, estis tro malgrandaj salonoj de la kongresejo. Ĉu vere pli frue la salonoj estis pli grandaj aŭ ĉu la intereso de la programeroj nun superis grave la antaŭviditan? La sola salono en la kongresejo, kien eblis eniri kaj trovi sidlokon post la komenco estis Hodler, la plej granda el la kongresejaj salonoj. La kongreso estis ankaŭ granda, la plej granda post Berlino en 1999, kun 2344 aliĝintoj.

Solenaĵoj kaj parto el la vesperaj programoj okazis en Siemens-Arena, sporta halo kelkajn kilometrojn for de la ĉefa kongresejo. La solvo ne tiom ofta nuntempe, povus kaŭzi seriozajn problemojn kun plenaj, aŭ mankantaj, aŭtobusoj, sed almenaŭ mi ne spertis ion tian. Kiam aŭtobusoj pleniĝis ili tuj ekveturis kaj komenciĝis la plenigado de la sekva. Tamen post la finiĝo de la programo la aŭtobusoj ja estis plenaj, sed mi ne aŭdis plendojn tiurilate. Nu, sporta halo estas tamen sporta halo, eĉ se ĝi estas tranĉita en duonon per la scenejo.

Kroma manko, kiun eble ne tiom multaj kongresanoj atentis, estis la nacia unuflankeco de la nacia vespero. Ĝi ja estis interesa kaj al mi ĝi donis ian impreson pri la proksimeco inter la kulturoj finna kaj litova. La influoj ja aperis en la direkto el litovoj al finnoj kaj pro tio ili restas nekonataj por multaj nunaj litovoj. Tamen, en multnacieca urbo la ideo prezenti nur 19a-jarcentajn popolajn kostumojn kaj dancojn iom mirigis. Mi volonte estus vidinta programojn el pola, rusa, belorusa, tatara kaj karaima kulturoj, por ne paroli pri la juda aŭ jida kulturoj (kaj ankaŭ pli nuntempajn erojn). Krome, multaj opiniis la unuan parton de la vespero tro longa; por etnologo la prezento de ĉiuj litovaj regionoj certe estis interesa, sed por multaj du-tri regionoj estus jam sufiĉe.

Ankaŭ la urbo prezentis relative unulingvan oficialan aspekton. Mankis tekstoj en la rusa kaj la pola, sed tamen praktike la urbo funkciis kiel plurlingva komunumo. La litova estis ĝenerale uzata ĉie, sed la rusan komprenis ankaŭ preskaŭ ĉiuj. Se turisto komencis interparolon en la angla, kiun multaj konis almenaŭ elemente, kaj la lingvoscio ne sufiĉis, estis simple ŝanĝi al la rusa, kiun ĉiuj parolis pli flue ol la anglan.

La programo de la kongreso estis varia kiel kutime kaj apenaŭ eblas doni kontentigan trarigardon. Nun la inaŭguro okazis jam en la dua tago de la kongreso, dimanĉo, kaj ne en lundo kien la estraro ŝovis ĝin en 2003 en Gotenburgo. La klerigaj programeroj, kiuj plenigis tiam la truon en dimanĉo, aperis nun lunde. Kvar samtempaj prezentoj ne sufiĉe disdividis la kongresanojn kaj la rezulto estis tro plenaj salonoj (kaj eble seniluziiĝoj kiam loko simple ne sufiĉis por lastminutaj alvenintoj).

La kongreso markis 100-jariĝon de la universalaj kongresoj, kio videblis en la tema programo kaj en la fina rezolucio. La rezolucio, direktita kutime al ekstera publiko, havis ĉi-foje pli internan karakteron kaj pro tio ĝi nomiĝas Vilna deklaro.

Jukka Pietiläinen


Vilna deklaro

De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 kunvenis la ĝis nun plej granda internacia renkonto okazinta en la litova ĉefurbo Vilno: la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj, prelegoj kaj artaj aranĝoj disvolviĝis en la Internacia Lingvo Esperanto.

La Kongreso okazis cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi — sub la titolo “Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado” — pri la tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.

Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton — tiun de forumo por la renkonto de “homoj kun homoj” (kiel formulis Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi la barojn de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj. Multaj emfazis la klerigan valoron de UK — ne nur por vastigi sian scion en diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciigi pri la efikoj de interkultura komunikado je plej persona nivelo.

Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj la konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj en la mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras la daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per la poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la interproksimigo de homoj.

La Vilna UK, kiu okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo de kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado de homoj unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon sen antaŭjugoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas, ke la centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la Kongreso de Vilno. 


Ni en Vilno

Tuj post la nomumo de Vilno kiel la jubilea kongresurbo ni decidis subteni la Kongreson, ĉar temas pri kongreso en la Balta regiono en kiu ni aktive kunlaboras kun najbar-landaj esperantistoj kaj pri la unua kongreso en la teritorio de eksUSSR.

La Ondo de Esperanto dum la tuta prepar-periodo ĉiumonate havis rubrikon Litovia Kalejdoskopo; ni dissendis milon da informiloj pri la Kongreso kaj helpis la organizantojn per klerigaj prelegoj.

Laŭ propono de Jorma Ahomäki kaj kun financa helpo de pluraj amikoj ni okazigis la 28an de julio kunvenon de legantoj. En la plenŝtopita salono Grabowski redakcianoj de La Ondo rakontis pri la historio, nuna stato kaj planoj de la revuo kaj respondis al pluraj demandoj, i.a. pri la “redakcia politiko”. En la sama tago Sezonoj kadre de la Libroj de la Jaro prezentis dek novajn librojn, kiuj aperis inter la UKoj en Pekino kaj Vilno. Tri el tiuj libroj estis prezentitaj en la libroservo kadre de la “aŭtoraj duonhoroj”: Valentin Melnikov rakontis pri sia traduko de Eŭgeno Onegin, kaj Trevor Steele kaj Aleksander Korĵenkov parolis pri Diverskolore kaj Historio de Esperanto.
Gorecka, Korjhenkov kaj Melnikov (Fotis J.J.Mariano)
En la Kleriga Lundo Halina Gorecka rakontis pri Kenigsbergo kaj Kaliningrado en la kunveno Najbare al la Baltaj Landoj. Samtempe la redaktoro de La Ondo estis parolanta en la kunveno Informado pri la informa agado en la Kaliningrada regiono. Li raportis pri la regiona agado ankaŭ en la kunveno pri Landa Agado (apud kelkaj landoj nur unu senŝtata regiono, Kaliningrada, havis privilegion esti prezentita).

Sed plej multajn aplaŭdojn kaj aklamojn ricevis kaliningrada kantistino Natalia Striĵnjova, kiu kun granda sukceso kantis en la Internacia Arta Vespero la kanzonon de Grigorij Dolgin Feliĉa Mondo. Entute, dek du kaliningradanoj aliĝis al la Vilna UK, kaj dek el ili reale partoprenis. 


Postkongrese en la urbo de Kantio

Unu el la ekskursoj post la Vilna UK celis la plej okcidentan Ruslandan regionon, en kiu La Ondo estas eldonata.

14 okcidenteŭropaj esperantistoj (Belgio, Britio, Germanio, Francio kaj Svedio) kaj kelkaj ruslandanoj konatiĝis kun la 750-jara Kaliningrado-Kenigsbergo, vizitis la malnovan Katedralon kun la tombo de Kantio kaj kelkajn muzeojn. Tuttagaj ekskursoj venigis la postkongresanojn al la banurbo Svetlogorsk (Rauschen) kaj al la Kurŝa Terlango. Dum unu el la vesperoj en la Marista Kulturpalaco okazis folklora vespero kun ensemblo Rosiĉi kaj amika kunestado kun lokaj esperantistoj.
Folklora vespero: Koncerto de Rosichi (Fotis HaGo)
La vetero estis serena, la vojaĝo senstumbla, kaj reveninte hejmen pluraj partoprenintoj sendis dankleterojn al Kaliningrado. Esperantistoj denove kunvenos en la urbo de Kantio 2–4 dec 2005 je la Zamenhofa Semajnfino.

HaGo


La kvara Nitobe-Simpozio

En nekutime prestiĝa ĉirkaŭaĵo, en la litovia parlamentejo, okazis la kvara Nitobe-Simpozio.

La simpozio, organizita tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, kolektis sepdekon da mond-renomaj sciencistoj kaj politikistoj por diskuti la lingvopolitikajn aspektojn de la disvastiĝo de la Eŭropa Unio.

La Nitobe-Simpozio estis aranĝita en la parlamentejo, ĉar unu el la kunorganizantoj de la simpozio estis la litova parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj. Tial la parlamento senpage disponigis salonon kaj aliajn ejojn kaj provizis aliajn valorajn servojn. Krome la prezidanto de la parlamenta komitato invitis por solena vespermanĝo la plej gravajn partoprenantojn de la simpozio. La aliaj kunorganizantoj de la simpozio estis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED), la Universitato de Vilno kaj la Litovia Akademio de Sciencoj.

La Nitobe-Simpozioj estas unikaj, ĉar en ili neesperantistaj fakuloj pri lingva politiko renkontiĝas kun pintaj reprezentantoj de la Esperanto-movado en aranĝo organizata kunlabore kun nemovadaj institucioj.

La Nitobe-Simpozioj portas la nomon de Nitobe Inazô (1862–1933), asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu vizitis en 1921 Universalan Kongreson de Esperanto kaj raportis pri siaj pozitivaj spertoj. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en Berlino (1999) kaj Pekino (2004).

Inter la partoprenintoj de la 4a Nitobe-Simpozio estis parlamentanoj el pluraj novaj landoj de la Eŭropa Unio, speciale invititaj de la litova parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj.

Partoprenis la seminarion ankaŭ la konata sciencisto Robert Phillipson, kies ampleksa verko Ĉu nur-angla Eŭropo pasintjare aperis en Esperanta traduko.

— Estis diversmaniere tre vigla konferenco, kaj ĝi efektive kree aliris plurajn el la centraj punktoj de la eŭropa lingva politiko, kvankam evidente ekzistas malsamaj opinioj pri tio, kiuj estas la problemoj, eĉ ne menciante la eventualajn solvojn. Ankaŭ ĉeestis sufiĉe da homoj kun diversspecaj spertoj, tiel ke la diskutoj estis riĉigaj. Bedaŭrinde ne estis sufiĉe da politikistoj, sed ne eblas atendi tion meze de la somero, — komentas Robert Phillipson.

Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, la Nitobe-seminarioj estas tre gravaj por la movado:

— Ili estas niaj “pensujoj” sed ankaŭ niaj “komunikujoj”, ĉar tie reprezentantoj de la Esperanto-movado renkontiĝas kun reprezentantoj de la “normala” politika, lingvista mondoj, kaj interŝanĝas pensojn pri la ebla rolo de Esperanto en la mondo.

Aparte grava estas laŭ Renato Corsetti la fakto, ke la simpozioj okazas lige kun la Universalaj Kongresoj de Esperanto, eĉ se ne kadre de la kongresoj mem.

— Tio jam donis al pli ol unu neesperantista famulo la eblecon propraokule vidi la esperantlingvan komunumon kaj ĉefe Esperanton mem funkcii en normala maniero. Ĝis nun la simpozioj ĉefe utilis por informi la lingvistan kaj socilingvistan mediojn. Ĉi-jare ni jam eniris ankaŭ en la politikistajn rondojn.

La planita rezolucio de la Nitobe-Simpozio ne estis finredaktita en Vilno, kaj ankoraŭ fine de aŭgusto daŭris la diskutoj inter la partoprenintoj pri ĝia enhavo.

Kalle Kniivilä


IJK-61: elstara kvante kaj kvalite

La sud-pola urbo Zakopane, bone konata al skiantoj kaj montgrimpantoj, 31 jul – 7 aŭg 2005 iĝis renkontejo de junaj esperantistoj el la tuta mondo.

La 61an Internacian Junularan Kongreson ĉi tie partoprenis ĉ. 500 esperantistoj kaj honoraj gastoj, inter kiuj la urbestro de Zakopane Piotr Bąk kaj la direktoro de Tatra Nacia Parko Paweł Skawiński, kiu salutis la partoprenantojn en Esperanto.

Laŭ la nombro de aliĝintoj ĉi tiu kongreso, kies Alta Protektanto estis prezidanto de Pollando Aleksander Kwaśnewski, rezultis la plej amasa IJK post 1988.

La programo estis plenplena: ekskursoj, prelegoj, lecionoj de la japana kaj pola lingvoj, de Esperanto, de popolaj dancoj, meditado, metiaj kursoj, instruado de kantoj. Kunvenis la Komitato de TEJO, reprezentantoj de la naciaj organizaĵoj, adeptoj de bahaismo.

La Komitato de TEJO elektis novan Estraron de TEJO por 2005–2007: Heming Welde Thorbjørnsen (prezidanto), Valentina Sidorova (sekretario), Katja Ignatieva (kasisto), François Hounsounou (landa agado), Chuck Smith (informado), Haris Subašić (eksteraj rilatoj) kaj David-Emil Wickström (kongresoj kaj aktivula trejnado). La komitato ankaŭ akceptis Vjetnaman Esperantistan Junularan Organizon kiel la 44an Landan Sekcion de TEJO.

Pli multajn programerojn efektivigis junuloj, sed la programo enhavis prelegojn de Małgorzata Handzlik kaj de Etsuo Miyoshi, kies sperto estas utila ankaŭ por junularo.

Estis prezentitaj diversaj projektoj kaj filmoj. La programon kompletigis teatrumado, noktaj promenoj, Gufujo, diskotekoj kaj, certe, koncertoj de konataj polaj kaj esperantaj grupoj, popola Obrochty kaj roka Hotel Zacisze, kiujn subtenis Esperanto Desperado (la plej lasta koncerto de ĉi tiu grupo), Siona, Georgo Handzlik, Paŝa Moĵaev, Krio de Morto kaj JoMo.

Estis enprogramita Kultura Lingva Festivalo, en kiu rajtis partopreni ĉiu, kiu kapablis prezenti siajn lingvon, popolon aŭ kulturon. Tiucele la partoprenantoj demonstris naciajn vestojn, muzikon, dancojn, manfaraĵojn kaj eĉ proponis gustumi naciajn manĝojn. Plej bone estis prezentitaj ne landoj, sed historiaj aŭ lingvaj regionoj, ekzemple, Kebekio, Okcitanio, Ĉuvaŝio.

Bedaŭrinde, la intenco de la organizantoj okazigi la festivalon subĉiele, en la urba parko, malsukcesis pro la pluvo. La sama pluvo retenis kongresanojn el la montaraj promenoj kaj prelegoj estis amase vizitataj.

La ekskursa sortimento estis riĉa kaj alloga.

Oświęncim estas konata pro la memormuzeo, kiu kunigis du koncentrejojn, en kiuj nazioj senvivigis pli ol unu milionon da homoj. Du apudaj lokoj estas pli konataj en religia kunteksto. Kalwaria Zebrzydowska estas pilgrimloko de la 17a jarcento. Wadowice estas naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2a.

Krakovo estis kaj estas centro de scienco, kulturo kaj arto de Pollando kaj Orienta Eŭropo, ankaŭ la pola ĉefurbo en la epoko de la prospero de la pola ŝtato. Dum la ekskurso oni konatiĝis kun la rezidejo de la polaj reĝoj, kun multaj malnovaj preĝejoj, mezepokaj stratetoj kaj la placo — komerca centro de la malnova urbo.

Wieliczka estas unu el la plej malnovaj salminejoj en Eŭropo. Dum la 700-jara ekspluatado sennombraj tuneloj kaj galerioj penetris en la terfundon. Ĉiĉerono konatigis nin kun diversaj tipoj de salo, montris salonojn, en kiuj situis preĝejoj, manĝejoj, staplejoj aŭ en kiuj oni simple minis salon. Multajn ejojn ornamas skulptaĵoj kaj bareliefoj, kiujn faris ŝaktistoj el la submana materialo, t.e. el salo (!).
IJK-61: Grupfoto (Andrzej Sochacki)
En Tatra Nacia Parko troviĝas pitoreska pina arbaro, montaraj herbejoj, paŝtejoj kaj la sola en la pola flanko de Tatroj montara lago. Artgalerio Stara Polana prezentis la regionan arton. Dum la vizito al la ŝafejo oni eksciis la sekreton de la fama fromaĝo oscypek, loka specialaĵo. Ĉefpaŝtisto volonte respondis demandojn de la vizitantoj, post gustumado de la fromaĝo (kun vino), dezirantoj povis provizi sin per fromaĝo preparita dum la ekskurso.

Piedekskurso en Zakopane malkovris multajn kaŝitajn lokojn, malnovajn domojn tipajn por la regiono kaj tombejon, kiu donis la lastan rifuĝejon al multaj polaj famuloj.

Dum la kongreso oni aktive varbis por la aliaj aranĝoj: IJS, IS, ASo. Eblis aliĝi al la sekvontjara IJK, kiu okazos en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio-Hercegovino; en 2007 la esperantista junularo kongresos en Busan (Koreio).

Aleksej Korĵenkov (Kaliningrado) 


KEF: Interkonektiĝa Festivalo

Intermiksiĝo de artistoj, muzikistoj, verkistoj, publiko kaj eĉ de la konekto-kabloj estis la specifeco neatendita dum la oka Kultura Esperanto-Festivalo.

Tio rimarkeblis de la unua tago, kiam la unuaj prezentiĝoj de artistoj okazis sursceneje kun Flavio Fonseca el Brazilo kaj Alejandro Cossavella el Argentino.

La anekdoto, kiu min instigas tiele titoli tiun artikolon, fontas el la unua prezento pro teknika problemeto pro kiu devis esti interŝanĝitaj la kabloj de la gitaroj de unu amplifilo al alia dum la improvizita prezentado de Flavio kaj Alejandro kiujn ankaŭ akompanis trumpete por kelkaj muzikoj David-Emil Wickström.

Kompreneble, mikso de diversaj artistoj okazis konstante dum la festivalo en la “oficialaj” programeroj sed ankaŭ ekster la programo. Tiel eblis aŭskulti interalie muzikistojn de Esperanto-Desperado ludantaj kun JoMo, Martin Wiese de Persone, Ĵomart kaj Nataŝa, Flavio Fonseca, Alejandro Cossavella, Dolchamar kaj David-Emil.

Ĉi KEFa trumpetisto faris la performon ludi akompane en la koncertoj de Flavio Fonseca kaj de Esperanto-Desperado, sed bedaŭrindege ne eblis por la spektaklo de Alejandro Cossavella…

Kulmino de tiu intermiksiĝo estis en la karaokea vespero laŭ tute nova maniero inventita de la KEF-organizantoj, kiam plej diversaj muzikistoj (eĉ la Ŝamano!) de diversaj bandoj kaj artistoj kune ludis muzikaĵojn de aliaj artistoj, laŭ kiuj homoj el la publiko kantis la tekstojn (eĉ neesperantistaj gefinnoj tion sukcesis!). Mirige, la KEFa publiko konis kaj kunkantis preskaŭ parkere ĉiujn kantojn dum la festivalo! Dum tiu karaokeado eblis konstati la kaŝitan talenton de Jorge Camacho, kiu kantis tekston de la vigla kaj rokenrola bando La Porkoj, sed montris siajn kantokapablojn ankaŭ Gunnar Fischer, Roger Grilo, aŭ Marteno Miniĥ…

Tre amuzaj kaj etosigaj estis la oftaj marmeladaj postkoncertoj ĝismalfrumatenaj sur la scenejo de la KEFejo en kiuj miksiĝis la muzikistoj de la diversaj bandoj sed ankaŭ muzikistoj senbandaj kiaj Rogener Pavinski, DĴ Kunar, Duncan Thomson, DĴ Roĝer, Petra Fantom, ktp…
Dolchamar en KEF (Fotis Sakari Kauppinen)
Kion diri pri la programo?..

Ĝi vere estis elstarega kaj bonega… Okazis brilegaj akustikaj koncertoj de Ĵomart, Nataŝa kaj Karina, de Dolchamar, de Flavio Fonseca, de Martin Wiese, de Timo Väänänen kaj de Alejandro Cossavella. Ensorĉis nin ankaŭ la lirika voĉo de Liisa Viinanen en nekredeble amuza opera vespero.

Kaj esperanta Roko vibrigis la klubejon Liberte kun la bonega koncerto de Dolchamar kaj de JoMo kaj Liberecanoj (kiu slavigis sian rokon… ne atendite de multaj). Elstarega estis Esperanto Desperado: la plej bona koncerto kiun mi iam ajn spektis de ĉi bando, kiu vere atingis altnivelan kaj profesian kvaliton. Kaj vere sovaĝa, kruda kaj rokenroleca (eĉ Iggy Popeca) estis la koncerto de La Porkoj, kiu furiozigis la publikon en la varmego de la klubejo. Ale, la kantisto estis eksterordinare vigla en sia porka kantludo!

Pli trankvilaj momentoj okazis kun la teatraĵo La familia etoso prezentita de la Tuluza Teatra Trupo. Kaj kun la surscenejigo de erotika poezio… aŭ ankaŭ mimdanca spektaklo de Kim kaj Villads Henriksen (la patro kaj la filo).

Prelegoj kaj atelieroj abundis dum la tuta semajno pri literaturo kaj poezio (Jorge Camacho, Sten Johansson, Anja Karkiainen, Probal Daŝgupta) pri kino, muziko (evoluo de espomuziko/ Eurokka), esperanto en interreto (Artista Datenbazo kaj MusicExpress).

Desegnoarto ankaŭ ĝueblis kun la komiksa ekspozicio de la finna Duplustro kaj la kataluna senbrida Arnau Torras, kiu eĉ prelegis kaj prezentis sian komiksan albumkolekton.

Diversaj atelieroj okazis pri danco (Mauro Tauzzi, Kim), pri popo, pri verkado, pri filmo-dublado, ktp…

Diskotekaj DĴ-oj povis ĝis la dua matene dancigi la homojn kaj tiel la nedormema publiko povis dancadi laŭ la kadencoj kaj ritmoj diversaj de la latinritma DĴ Arnau, la german-roka DĴ Kunar, la sudamerikritma DĴ Roĝer, la espoteka DĴ Flo kaj la pluretnmuzika DĴ Patrik.

La organizantoj ne forgesis eĉ aranĝi liberan tagon por sportigi piedirante la partoprenantojn… fakte la ekskursa tago kiu ebligis viziti la urbon matene kaj posttagmeze iri al la urba parka insulo Lammassaari, kie atendis nin spica vespermanĝo kaj strangmistera ŝamana vespero…

La gastigado estis perfekta, la amasloĝejo estis bonetosa, kaj la manĝoj estis bonegaj eĉ por la vegetaranoj kaj veganoj… Mi aŭdis plendojn nur pri la duŝejo — nur unu por la tuta amasloĝejo kaj pli amuze, estis malantaŭsub la scenejo… Imagu kiam dum spektaklo aperas JoMo en kalsono de malantaŭ la sceneja kurteno…

Konklude mi povas diri, ke la oka KEF estis altkvalita pro ĝia diverseco kovranta ĉiujn kampojn de esperanto-kulturo kaj specife la muzika abundo kaj elekto montris ĝian pintan elstaron.

Nur tiuj, kiuj partoprenis kaj kunvivis la riĉegan kulturan etoson, povas kompreni, kaj pro tio mi dankegas al la organizantoj kiuj plenumis grandegan kaj vere profesian laboron por doni al la festivalo tiom fortan, viglan kaj ĝojplenan animon. Dankegon, Riitta, Katja, Taneli, Patrik, kaj aliaj ne malpligravaj kunlaborantoj…

Ni atendas la sekvan KEFon senpacience!

Do ĝis reKEF-o al ĉiuj!

Flo!


La 78a Kongreso de SAT

En tre bela regiono iom ekster la urbo Zagrebo, pli precize, en la iama Pionirski Grad kaj nuna Grad Mladih, okazis la 78a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Bedaŭrinde, precipe por la organizantoj, ekzistis nur magra intereso flanke de esperantistoj por ĉi tiu evento. Restas enigmo, ke esperantistoj, kiuj ĉiam volas, ke oni uzu la universalan lingvon, montras tiel malmulte da intereso por la asocio SAT, kiu efektive uzas Esperanton kiel laborlingvon.
Grupfoto de la 78a SAT-Kongreso
Kelkaj esperantistoj eĉ iom jubilis, sciante, ke nur 77 partoprenantoj venis al la Kongreso de SAT, kvazaŭ ili kontentus, ke ja Esperanto utilas nur por iom paroli strange inter stranguloj. (Eblus diri, por eviti la akuzon je strangeco: “… kiam Esperanto utilas nur por movadumi”.) Evidente, SAT ne estas Esperanto-asocio, sed socikultura kaj eduka asocio, kiu ne submetas sin al iu potenca lingvo, sed preferas uzi la lingvon, kies uzo inter laboristoj estas laŭ d-ro Zamenhof plej grava afero.

SAT sen problemoj povus elekti alian lingvon kiel laborlingvon de la asocio kaj tiam vi devus legi ĉi tie: “probably for nobody in the world has our democratic language more importance than for the workers…” Nu, mi ne volas montri mian kapablon de la angla kaj preferas daŭrigi esperantlingve.

La kongreso okazis laŭ la konata skemo, evidente kun malferma kunsido, laborkunsidoj, kiuj estas la plej esenca parto de la Kongreso, kaj kunsidoj de la diversaj tendenc- kaj laborgrupoj. Kiel dirite, SAT estas kultura asocio, do la OKK ne forgesis aldoni kulturon. La “turismaj aranĝoj” estis zorge elektitaj, kaj kvankam kelkaj plendis pri tro da vizitoj al katedraloj kaj preĝejoj, la saĝaj inter ni scias, ke tiuj konstruaĵoj kutime estas riĉaj je pentroarto kaj la konstruaĵoj mem de granda arkitektura valoro.

Duontagan ekskurson al Velika Gorica en la arkeologia Andautonia tre aprezis la plejmulto de la partoprenantoj, same la tuttagan ekskurson al Kumrovec, kie marŝalo Tito vivis dum la junaj jaroj, kaj poste al Krapina kaj la muzeo pri evolucio kaj elfosadoj de Homo sapiens neanderthalensis. La tago finiĝis ĉe la romantika kastelo Trakoščan.

Vizito al la parlamento de Zagrebo estis surprizo, kiun donis Marija Belošević al la partoprenantoj de la Kongreso.

La sekva Kongreso de SAT okazos 19–26 aŭg 2006 en Beogrado.

Kreŝimir Barkoviĉ


La Deklaracio de la 78a SAT-Kongreso

La 78a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Zagrebo de la 2a ĝis la 9a de julio 2005:

Kondamnas ĉiujn atencojn kiel tiujn, ĵus okazintajn en Londono kaj ĉiujn militojn.

Postulas dialogon kaj intertraktadon kiel rimedon al solvo de konfliktoj kaj aplikadon de la Ĝeneva konvencio al ĉiuj kaptitoj, interalie de Guantanamo-Golfo.

Ree postulas ke la landoj, kiuj ne ankoraŭ subskribis la Konvencion de Otavo, pri la “malpermeso de la uzado, produktado kaj stokado de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la detruo de kontraŭpersonaj minoj”, nepre subskribu kaj apliku ĝin.

Postulas inkluzivi en la kampon de apliko de la Konvencio de Otavo ĉiujn armilojn kiuj eksplodas, samkiel kontraŭpersonaj minoj, t.e. pro la ĉeesto, proksimeco aŭ kontakto de eĉ nur unu homo.

Postulas mondan solvon de la problemo pri rifuĝintoj kaj malaperigon de provizoraj restadejoj por ili.

Alvokas la loĝantaron de ĉiuj landoj ne subskribintaj la Kiotan konvencion pri mediprotektado, premi sian registaron tuj subskribi ĝin.

Apogas la mondajn, kontinentajn kaj lokajn sociajn forumojn kiuj kontraŭstaras la liberalan kapitalisman tutmondiĝon.

Kontraŭstaras sklavecon kaj uzadon de virinoj kaj infanoj kiel varojn.

Defendas la homajn rajtojn por ĉiuj homoj, inkluzive de malliberigitaj esperantistoj. 


IKEK: Konferenci antaŭ, forumi dum UK

Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK) konferencis en la hotelo Panorama, Vilno, antaŭ la 90a Universala Kongreso. Kamaradoj ĉeestis el Britio, Finnlando, Francio, Japanio, Litovio, Latvio, Serbio kaj Svislando.

Venis salutletero de prezidanto de Latvia Socialista Partio, Alfreds Rubiks, kiu dankis al la revuo de IKEK, Internaciisto, “kiu regule publikigis materialojn pri nia partio, pri vivo en Latvio”. Prelegis vicprezidanto de Litova Socialista Partio, Eugenus Matuvanje. Tamen, la ĉefa enhavo de la konferenco estis ne prelegoj de gravuloj, sed akraj politikaj diskutoj inter la kamaradoj mem. Ne nur ok landoj, sed pli ol ok sintenoj!

Diskutotemo “Kontraŭkapitalismo, reakcia aŭ proleta” provis apliki la ideojn de la Komunista Manifesto de Marks kaj Engels al la nuna antiglobalisma movado. Troviĝis tre malsamaj opinioj pri la signifo de la faŝismo. Diskuto “Eŭropo — lulilo de la monda revolucio?” gvidis al konferenca decido voki al la komunistaj partioj kaj revoluciaj organizaĵoj de Eŭropo pri la bezono de Komunista Partio de la Eŭropa Unio, kaj proponi al ili utiligi esperanton por iliaj interkontaktoj.

La demando “Kio estis Sovetunio — ĉu proleta paradizo, ĉu burokrata premsonĝo” gvidis al propono diskuti dum la venonta konferenco la broŝuron de Eŭgeno Lanti, fondinto de la laborista esperanto-movado (SAT), Ĉu la socialismo konstruiĝas en Sovetunio? (1935). Lanti argumentis, per multaj konkretaj faktoj, kolektitaj per liaj multaj kontaktoj kun sovetianoj dank' al Esperanto, ke konstruiĝis ne la socialismo, sed la “ruĝa faŝismo”.

Kelkaj organizaj decidoj celis al plifortigo de IKEK. Estis decidite enkonduki apartan kategorion de membro — kio ĝis nun signifis nenion pli ol abonanto de Internaciisto. La konferenco taskis la estraron proponi novan statuton al la venonta konferenco. Estis elektita kvinmembra estraro, kiu mem poste elektis siajn funkciulojn, kaj rajtas alelekti aldonajn membrojn. Restas en posteno tri: Stano Keable (Britio) prezidanto; Luis Serrano Pérez (Hispanio) redaktoro; Alcino Alves Ramos (Portugalio) kasisto. Fariĝis sekretario Dieter Rooke (Svisio) kaj vicprezidanto Krstiĉ Momĉilo (Serbio).

Propono ke IKEK (fakorganizaĵo de UEA) aliĝu al la Esperanto-Civito estis prokrastita ĝis la venonta kongreso (2006) por certigi, ke IKEK-anoj estos avertitaj pri la propono. La konferenco konfirmis, ke ĉiu IKEK-ano estas libera fariĝi civitano.

Dum la UK IKEK gastigis kongresanojn per serio de maldekstraj forumoj por diskuti la kuniĝon de Eŭropo, kaj pritaksi la sloganon: “Jes al kunfandiĝo de la popoloj, ne al maldemokrata konstitucio!” Denove viglaj diskutoj kaj disputoj, kaj la organizaĵo gajnis novajn amikojn kaj eĉ membrojn. En Florenco 2006 IKEK ripetos la sukcesan metodon — konferenci tuj antaŭ la UK, kaj organizi maldekstrajn forumojn dum ĝi.

Stano Keable


Vide el Bruselo

Pligrandiĝo. Unu jaron poste

“Multlingvismo estas hodiaŭ kerna parto de la Komisiona taskaro kaj la Informo adoptita hodiaŭ estas kontribuo al la Unia multlingva sistemo kaj ties demokratia legitimeco”, — diris Ján Figeľ, EU-Komisionano respondeca pri multlingveco, edukado kaj kulturo. Post pligrandiĝo de EU pli ol 60 mil paĝoj atendis tradukon pro manko de kapabloj. Kelkaj ŝtatoj laŭte plendis, specife ĉar novaj EU-leĝoj ekvalidas nur post la tradukado en ĉiujn 20 oficialajn lingvojn.

Jan FigelLaŭ Figeľ, la Komisiono nun likvidis la tradukmalfruecon kaj sukcese integris la dek novajn lingvojn. “Dank' al serio de gravaj praktikaj rimedoj adoptitaj dum la lasta jaro, la Komisiona tradukkapablo kreskis kaj la Komisiono kapablas plenumi la leĝajn devojn laŭ la Traktato”, — diris Figeľ.

Rimedoj por plibonigi la tradukkapablon inkluzivas la dungadon de 440 novaj tradukantoj, kontraktadon kun eksteraj firmaoj, kaj ankaŭ la limigon de la longeco de tradukendaj dokumentoj. La averaĝa longeco de oficiala “Informo” de la Komisiono estis reduktita de 37 ĝis 15 paĝoj.

Inter aŭgusto 2004 kaj majo 2005, la Komisionaj tradukservoj tradukis ĉirkaŭ 1 milionon da paĝoj en ĉiujn 20 oficialajn lingvojn. Averaĝe estis tradukitaj ĉirkaŭ 39 mil paĝoj al ĉiu nova lingvo.

Spite al la laŭtaj proklamoj de la Komisiono pri plibonigo de la tradukservoj, plendoj fariĝas pli gravaj kaj oftaj. Ĉefe oni nun plendas pri malbona kvalito de la tradukoj. “Kvalito estis defio por eksteraj tradukantoj, laborantaj en la novaj lingvoj. Kaj ni devis multe uzi eksterajn liberajn tradukantojn”, — agnoskis Juhani Sormunen de la Eŭropa Komisiono.

Pro la ĉiam kreskanta graveco de la angla, en kiu nun pli ol 70% de ĉiuj Komisionaj dokumentoj estas unue skribitaj, estas plilarĝigita la denasklingva lingvokontrolservo.

La Komisiono, spite al la kriza etoso en Bruselo, ankaŭ antaŭvidas plian plilarĝigon. “Ni dungos 20 kontraktajn dungitojn en 2006 kaj lanĉos konkursojn ĉi-aŭtune por po 60 novaj bulgaraj kaj rumanaj tradukantoj, kiuj eklaboros la 1an de januaro 2007”, — diris Sormunen.

Ĉu la Komisiono ankaŭ antaŭvidas apartajn servojn por la kroata, bosnia kaj serba lingvoj? “Estas tro frue por komenti tion”, — agnoskis Frédéric Vincent, porparolanto por la Komisiono.

Alia grava problemo estas la manko de konscieco pri la efektiva kosto de la tradukado. La kosto daŭre estas mistero por multaj oficistoj, kiuj petas traduki plej neutilajn dokumentojn. Kiom kostus, ekzemple, tradukado de unu sola paĝo? “Mi tutsimple ne scias”, — agnoskas Vincent.

Dafydd ap Fergus


Esperanto — libereco

Jam en 2004 vi probable aŭdis pri agadistoj kiuj en Francio provis konigi la esperantan vojon al civitanoj tra voĉdonada partopreno dum la eŭropa elektado. Mi persone ekis ekde 2002 konvinki iujn esperantistojn por starigi novan movadon kiu prenis la nomon Eŭropo Demokratio Esperanto — E.D.E. ( www.e-d-e.org)

Certe tiu politiko ne pravis laŭ ĉiu aparte sed valoris finfine por vivigi kaj la tutan esperantan movadon kaj veki multajn voĉdonantojn al nia espero promocii esperanton en Eŭropa Unio.

Nun E.D.E. daŭre fortiĝas por la eŭropa balotado en 2009, sed kelkaj el ni senprokraste proponis krei novan movadon kiu batalus dum la prezidenta baloto en Francio en 2007. Tute ne facile estis aprobigi tian ideon. Sed ni persistas. Tial jam nun la laboro multe kreskis. Baze de speciala letero kaj de ĝia demandaro ni estas atingantaj proksimume 8000 politikistojn (parlamentanoj, regionaj kaj departementaj konsilantoj), inter kiuj dekoj respondis kaj 15 jam konsentis promesi sian subskribon (en Francio necesas 500 por rajtigi partoprenon). Sed logike la debaton ni volas alceli. Ekzemple socialista grupo de la departemento Pas-de-Calais n-ro 62 verkis apartan kaj favoran tekston pro kaj post nia alvoko. Tia reago kuraĝigas nin. Ankaŭ la retejo Ĝangalo alportis sian subtenon per la akcepto de tiu letero en siaj kolumnoj.

Tio elmontras ke eblas agadi sur tiu politika tereno eĉ apud la oficiala UEA, kiu devus almenaŭ morale subteni nin, kaj kial ne finance ĉar estas ege malfacile evidente. Pensu ke nun ni provos atingi 36 mil urbestrojn tra la tuta lando! Minimume ni ŝatus, ke oni helpu nin per diskonigo de ĉi tiu alvoko al esperantistaj amikoj, tiel ke ĉiu povu libere havi sian propran opinion kaj elekti sian decidon persone pri tiu temo kiun ni scias tre polemika ĉiumaniere.

Por ESPERANTO-LIBERTE nia IBAN estas FR76 1596 9088 9200 0201 7770 136 kaj BIC (Bank Identification Code) estas: CMCIFR2A

Apud la simpla problemo de tia partopreno estis ankaŭ tiu pri la maniero organizi ĝin kaj la stilo de la alvoko. Certe mi iom aŭdacis parolante pri la 11a de septembro 2001 kiel “ŝtatrenverso”, sed iu ajn kiu sincere studos la aferon vidos klare ke tio estas absolute vera, eĉ se ni kompreneble timegas ian realon. Tial se ni asertas ke ni volas helpi la homaron per komuna federa lingvo ni estas devigataj alfronti tiun civitanan veron kiu logike ĉiam malpermesos la alvenon de iu internacia popola lingvo. Ne utilas fuĝi, dirante ke ni estas tute neŭtralaj kaj ne koncernitaj de tio. Rimarku ke neniu el la politikistoj, kiuj ricevis tiun leteron en Francio, ĝis nun kritikis tiun apartan vidpunkton. Tamen la temo pri la konveneco de tia strategio daŭre estas debatata inter ni. Mi persone kredas, ke estas nepre necese havi la kuraĝon eĉ krii tiun veraĵon, montrante al civitanoj kiujn ni volas konvinki, ke ni estas ja bone konsciaj pri la planeda diplomatika ludado. Iuj diros, ke estas tre danĝere tiel paroli, sed pli danĝera estas fakte nia lingvo por la nova ordo de la potenculoj. Ni ne eraru kredante ke nia strebo iras sen peno kaj aflikto. La pasinteco jam pruvis tion.

Ni estas amatoroj rilate la politikan partiaron, sed viglaj kaj volemaj. Ni provos ĉion, kio eblas por sukcesigi tiun agadon. Probable ankaŭ per via helpo kaj subteno ia ajn, iom.

Kristian Garino
respondeculo de la projekto 


Ĉu verki, aŭ ne verki?..

Morna sento obsedis min post tralego de la 6a kajero de La Ondo. Dekomence mi kun plezuro marŝis tra Esperantujo kun la samtitola rubriko, fierante kaj ĝojante pro la bunta, intense bolanta vivo en nia verda, ne ekzistanta sur la mapo lando. Tiu ĉi festa animagordo iom post iom ŝrumpis, kiam mi eklegis la rubrikon Lingvo.

Jam en la unuaj paĝoj Geraldo Mattos avertis, ke “La unua regulo de la Fundamenta Gramatiko enhavas ion falsan”. Poste Sergio Pokrovskij sur tri paĝoj pruvadis, ke eĉ PIV fuŝe difinas la vortojn, uzante kiel ekzemplon la vorton tajdo. Li trovis en la tuta E-literaturo nur ”solan bonan… ekzemplon bonaŭtoran" — en Plendo de Hohlov. Spertaj aŭtoroj “…eĉ Kabe stumblis ĉe ĉi tiu vorto kaj uzis ĝin tute mise”. Sur la sekva paĝo Michel Duc Goninaz dispecigas la vortaron de Ilona Koutny, kritikante ĝin milde, kiel vera ĝentilulo.

Aldonas aflikton Valentin Melnikov, recenzanta la tradukon de M. Bronŝtejn (Lundo ekas sabate de A. kaj B. Strugackij), kie eĉ la kovrilpaĝo entenas erarojn: “La pentrita aŭto ne povus roli en la novelo, ĉar tiu modelo aperis 20 jarojn pli malfrue. Ankaŭ la geavoj ŝajnas veni el iu alia fabelo…” La finaj vortoj de Melnikov (“Se vi scias la rusan lingvon, do (re)legu ĝin ruse. Se ne — do legu la Esperanto-tradukon, ridu kaj pensu…”) kvazaŭ celus resumi la eldiritajn opiniojn pri la “ne ĉiam altnivele tradukita kaj redaktita” literaturo esperantlingva.

Do legu, ridu malgaje kaj bone pripensu, ĉu partopreni la proponatan sur la najbara paĝo Liron aŭ sindeteni kaj ne plimultigi la aron da “malbone tradukitaj kaj redaktitaj” verkoj.

Tatjana Vŝivceva (Ruslando) 


Tajdo, globuso, progreso…

La aparta opinio pri la vorto “tajdo” de mia kolego Sergio Pokrovskij en la 6a Ondo ĉi-jara, pruvas nur, ke li ne komprenas vorton, kiun lia gepatra lingvo ne havas.

Mi volas nur insisti pri unu punkto: li parolas pri analogio, kaj prenas por tio la vorton “globuso”, sed globuso ne estas ia alternaĵo, kaj do estas mallogike postuli ian similecon inter tajdo kaj globuso… Kontraŭe, progreso alterniĝas: en Brazilo, en la lastaj kvardek jaroj estis epoko de granda progreso, post de malgranda, poste de meza kaj nun sufiĉe granda precipe en agrikulturo… Progreso kaj tajdo havas pli da similaj aspektoj ol tajdo kaj globuso, kiuj prezentas neniajn…

Geraldo Mattos (Brazilo) 


Refoje pri la tajdoj

Kolego Mattos prezentis sian respondon je mia kritiko pri la difinoj de la vorto “tajdo”; miavice, mi klarigu, kial mi ne povas akcepti ilin.

Lerneblo de Esperanto

Jen la unua respondo de Geraldo Mattos:
La aparta opinio pri la vorto “tajdo”, de mia kolego Sergio Pokrovskij, en la 6-a Ondo ĉi-jara, pruvas nur, ke li ne komprenas vorton, kiun lia gepatra lingvo ne havas.
Ni supozu ke tio estas vera: akademiano Pokrovskij, post longa debato ene de la Sekcio pri la Ĝenerala vortaro, plu ne povas enkapigi oficialigotan vorton. Ĉar por ĝin kompreni, necesas havi tian vorton en sia gepatra lingvo.

Kion oni opiniu pri tia vorto? Ĉu oficialigo de tia malfacile komprenebla vorto konformas al la proklamitaj celoj de Esperanto, kiu volas esti facila kaj taŭga kiel dua lingvo lernenda?

Tamen krom la hipotezo pri mia nekompreno, oni tamen konsideru ankaŭ alian eblon: ke homojn en kies gepatra lingvo ekzistas tia unuvorta konglomeraĵo da sencoj, tiu ekzisto kaj alkutimiĝo malhelpas rimarki, kiom ĝi estas malkohera. Ĉar la fenomeno mem estas neniom mistika kaj fizike tute klara; ĉiun el ĝiaj apartaj sencoj ni ĉiuj komprenas; kial do la lingvo bezonu konfuzi ilin, uzante unu saman sonkombinon por tri malsamaj aferoj? Ĉu tio ne estas precize la lingva malriĉeco?

Kaj fine, imageblas ke malantaŭ la vorto “tajdo” efektive sin kaŝas unueca koncepto, kiun mi ne komprenas, kaj miaj kolegoj komprenas sed ne povas esprimi alie ol per serio da malkoheraj signifoj. Sed tio rezultigas la samon: la vorto ne estas kontentige priskribita, kaj tial ĝi ne estas matura por oficialigo.

Analogioj

Geraldo Mattos:
Mi volas nur insisti pri unu punkto: li parolas pri analogio, kaj prenas por tio la vorton “globuso”, sed globuso ne estas ia alternaĵo, kaj do estas mallogike postuli ian similecon inter tajdo kaj globuso…
Mia analogio estas pure logika: temas pri tio, ke unu sama vorto indikas Se tia konfuzo estas malbona por spaca figuro, tiam ĝi estas egale malbona por procezo.

Sed krom la pure logika aspekto estas perfekta simileco topologia:

La progreso kaj la ciklo

Geraldo Mattos:
Kontraŭe, progreso alterniĝas: en Brazilo, en la lastaj kvardek jaroj estis epoko de granda progreso, poste de malgranda, poste de meza kaj nun sufiĉe granda precipe en agrikulturo…
Ne nur pri la tajdoj ni havas malsamajn opiniojn, evidente la vorto “progreso” signifas por kolego Mattos ion alian ol por mi. Mi ne scias lian interpreton, sed mi prezentu la mian.

Inter pluraj konceptoj de evoluo tri okupas specialan lokon en filozofio: malprogreso, ciklo kaj progreso.

Iuj asertis, ke ĉio kaj ĉie daŭre kaj neeviteble malboniĝas, difektiĝas kaj degeneras. Unue estis Edeno, poste la prapeko kaj la malbenita nuno; unue la pinta Orepoko, poste iom malpli nobla Bronzo, poste Kupro kaj nun la malnobla kaj senkompata Fero. Tio estas la koncepto malprogresa: unudirekta movo malsupren.

Alia koncepto estas tiu de cikla evoluo:

Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento … Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno [Pred 1].
La tajdo prezentas tipan ekzemplon de tia vana balancado senavanca. (Parenteze: jam antaŭ tri mil jaroj la biblia aŭtoro vidis la analogion inter la cikla movo kaj la geometriaj “rondoj”.)

Kaj fine la klerisma ideo pri progreso optimisme asertas daŭran kaj ĉiaman plibonigon, kreskon, disvolviĝon: unudirekta, senrevena movo supren. La ideo pri progreso ne toleras alternadon, ĝi estas negado de evoluo sendirekta, cikla aŭ ĥaosa.

La ideo pri progreso ne neprigas konstantan aŭ kreskan rapidon de disvolviĝo, la rapido de plibonigo povas varii — kondiĉe ke la plibonigo mem ne inversiĝu — tial ne temas pri alternanta procezo, sed nepre pri unudirekta procezo. Tajdo ne estas tia procezo, kaj la aŭtoro de la frazo pri neretenebla tajdo de la homa progreso aŭ konfuzis progreson kun evoluo, aŭ misuzis la vorton tajdo (aŭ ambaŭ). Plej probable li misuzis “tajdo”n anstataŭ la vorton “fluso” — sed eĉ kun tia korekto la frazo estas mallerta, ĉar la metaforo implicas egale nerezisteblan kaj egale profundan malprogreson dum egale neevitebla malfluso.

Alia analogio

Geraldo Mattos:
Progreso kaj tajdo havas pli da similaj aspektoj ol tajdo kaj globuso, kiuj prezentas neniajn…
Se kolego Mattos ne komprenas la pure logikan analogion, bazitan sur la rilato inter partoj kaj la tuto, jen analogio pure fizika: la vorto “balancado”. Balancado klare prezentas alternadon postulatan de kolego Mattos, kaj fakte tajdo estas speco de balancado: ĝi estas balancado de marnivelo.

Se “altiĝanta tajdo” kaj “malalta tajdo” estus bone faritaj terminoj, tiam “altiĝanta balancado” kaj “malalta balancado” estus egale bonaj kaj taŭgaj esprimoj por indiki, respektive,

Ĉu taŭge? Ĉu rekomendinde?

Sergio Pokrovskij


Fernando de Diego (Fotis Irmi Haupenthal)Al ni la direkton li diris

Okaze de la morto de Fernando de Diego

Somero 1975: Mi vojaĝas al Zaragoza por konatiĝi kun Fernando de Diego kaj por konsiliĝi kun li pri la situacio post la t.n. Hamburga Puĉo, precipe pri la tuj okazonta unua konferenco de NEM kaj la fondota revuo Horizonto.

Somero 2005: la 1an de julio Diego mortas en Zaragoza.

30 jaroj da kunlaboro, da intensa korespondo, da konsiliĝoj kaj konsultoj, sen kiuj mia vivo esperantista apenaŭ imageblas. Ĉi 30 jaroj ne restis sen efikoj flankaj: kiam, en 1987, Diego formulis la Literaturan Manifeston '87 de la Iltisa Skolo, lin ja eskortis Karolo Piĉ kaj Henri Vatré kaj kiel relajso inter ili, mi mem. La Neologisma Glosaro de Vatré kaj la verkoj de Piĉ iom movis la starudajn akvojn de la Esperanta literatura pejzaĝo kaj kontribuis al la distingo de la spiritoj.

Diegon mi venigis du fojojn al Sarlando kie li prelegis pri tradukarto (1976) kaj pri literatura kritiko (1983): ankaŭ ĉi prelegoj provokis viglan diskuton.

Jam alt-aĝa, Diego verkis por fest-libro dediĉita al li, aŭtobiografian skizon, kie li karakterizas sian viv-itineron kiel tiun de nomado: naskita en 1919 en Guadalajara, li poste divers-tempe loĝis en Zaragoza kaj Kanariaj Insuloj — tie li havis rektan kontakton kun Juan Régulo kaj konatiĝis kun Gaston Waringhien — sed ankaŭ en Venezuelo kiel kunlaboranto de Shell kaj de 1986–1996 okupate de sia granda vortaro hispana-esperanta. En 1996 kun sia pola edzino Csesza li revenis al Vroclavo por esti certa, ke post lia morto ŝi povu vivi ĉe sia filino kaj ties familio.

Tie, en “bukolikaj paco kaj trankvilo” ni vizitis lin en la someroj 2002 kaj 2003. La kalma antaŭurbo de Vroclavo, Lesnica, fariĝis lia azilo, kie en plena izoliteco lingva — li ne sciis pole, nek lia ĉirkaŭo hispane, se escepti la edzinon — li falis eĉ en ian letargion kaj apation. Ŝajnis, ke en Pollando lia plumo eklamis kaj rustiĝis. Laŭ mia limigita povo mi provis ŝanĝi la situacion. Ankoraŭfoje mi sukcesis profiti de liaj konsiloj lingvaj en miaj lasta-tempaj tradukoj, sed antaŭ ĉio li aranĝis la tradukon de Paco en Milito. Ĉi lastan tradukon antaŭiris grandega nombro da pli fruaj el la angla (Hemingway La oldulo kaj la maro, Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde), la franca (Balzac Drolaj rakontoj, Maupassant Boule de Suif), sed antaŭ ĉio el la hispana (i.a. Cervantes Don Quijote, García Lorca Cigana romancaro, Gallegos Doña Barbara, García Márquez Cent jaroj da soleco).

En 2002 mi povis konsulti lian hispanan bibliotekon kaj bibliografii lian hispan-lingvan verkaron. En printempo 2003 aperis la fest-libro Klaro kaj Elasto kaj ankoraŭfoje, en la varmega somero sam-jara, mi veturis al Vroclavo por transdoni binditan ekzempleron kaj pritosti la aperon de la verko. Esperantujo neniel atentis la eventon: konfirmiĝis tio, ke ne valoras profeto en sia urbeto. Ke eĉ la protagonistoj de la iama Ibera Skolo bojkotis la omaĝon, nu, tion li preferis … eĉ ne ignori.

Kiam, post du-taga restado ni reveturis, ni havis la svagan senton, ke tio montriĝas porĉiama adiaŭo. En la postaj monatoj liaj leteroj venis ĉiam pli malofte kaj post januaro 2004 ili tute haltis. La fortoj lin forlasis, li tro feblis por realigi sian deziron kunlabori por la fest-libro Esperante kaj Ekumene por Adolf Burkhardt (1929–2004).

Forta sorto-bato venis en aŭgusto 2004: Csesza subite mortis pro vespopiko kaj tiel neniiĝis lia espero morti sur pola tero antaŭ la edzino. Fragila oldulo, elĉerpita tiel mense kiel fizike, preskaŭ blinda, devis repreni sian rolon de nomado: en septembro li ekloĝis en rezidejo por olduloj en Zaragoza, kie lia san-stato konstante maviĝis.

Fernando de Diego restos inter la plej eminentaj kaj lucidaj kapoj kiuj donis prestiĝon al Esperanto kaj lasis siajn spurojn en la lingvo. Al ni la direkton li diris.

Reinhard Haupenthal


Notoj

1. Kp. Ivo Lapenna. Hamburgo en retrospektivo. Saarbrücken 1975; 2a eld. Kopenhago 1977.

2. Horizonto. Zaragoza, Kopenhago 1 (1976) — 12 (1987).

3. Henri Vatré. Neologisma glosaro. Saarbrücken 1983; 4a eld. 1997.

4. 1981: La litomiŝla tombejo. Romano; 1982: Angoro. Poemaro; 1983: La mortsonorilo de Chamblay. Detektivromano; 1984: Obsedo. Poemaro; 1987: Klaĉejo. Romano; 1989: La bermuda triangulo. Novelaro.

5. Fernando de Diego. Pri esperanta tradukarto. Saarbrücken 1979.

6. Fernando de Diego. Pri literatura kritiko. Saarbrücken 1984.

7. Gran Diccionario Español-Esperanto. Santander 2003.

8. Nikolaus Breyer. La memor-ŝtono. Ĉas-novelo. Schliengen 2003; Theodor Fontane. Sub la pir-arbo. Schliengen 2003; Gerhart Hauptmann. Thiel, la rel-gardisto. Saarbrücken 2005; Arthur Schnitzler. Sonĝeskoj. Saarbrücken 2005.

9. Fernando de Diego. La paz de la guerra. San Sebastian 1938; Paco en milito. Schliengen 2001.

10. Klaro kaj Elasto. Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego. Schliengen 2003.

11. Esperante kaj Ekumene. Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de Adolf Burkhardt. Schliengen 2004.

12. Kelkajn tagojn post lia morto aperis In memoriam Fernando de Diego (1919–2005). Saarbrücken 2005. 


Julian ModestHotelo “Paradizo”

Novelo de Julian Modest

Estis malfrua aŭtuna posttagmezo. La ĉielo griza kiel lado, la arboj — nudaj, velkaj flavaj folioj disĵetitaj sur la tero kiel rustaj skvamoj. Pluvis, la vento siblis kvazaŭ ludis sur ŝtalaj kordoj. Mi revenis el urbo Pleven, mia vojo pasis tra vilaĝo Ŝton, kie antaŭ jaroj mi estis instruisto kaj mi ankoraŭ gardis belajn memorojn. Mi ne rapidis kaj mi decidis renkontiĝi kun malnovaj amikoj. En la centro de la vilaĝo estis la domo de mia eksa kolego instruisto Stamen, duetaĝa, flava kun vasta korto, kiu nun dronis en herbaĉo kaj arbustoj. La barilo de la korto kliniĝis flanke, la stukaĵo de la domo estis dispecetigita. Kelkajn minutojn mi staris antaŭ la ŝlosita korta pordo. Mi rigardis dekstren, maldekstren, la strato dezertis, kaj neniun mi povis demandi ĉu Stamen estas ĉi tie aŭ ne. Jam mi ekiris al la aŭto por forveturi, kiam mi eksentis, ke de la najbara korto iu gvatas min. Mi turnis min kaj rimarkis du okulojn en breĉo de la barilo, kiuj brilis kiel fajreroj. La okuloj zorge atentis kion mi faros. Estis maljunulino, sed sufiĉe vigla, ĉar ŝia rigardo vagis tien reen kiel mustelo kaj ŝi okulfiksis ĉiun mian movon. Mi proksimiĝis al la barilo, salutis ŝin kaj demandis pri Stamen.

— Li ne estas ĉi tie, — respondis la maljunulino, sed ne malfermis la pordon.

— Kie li estas?

Ŝi silentis, hezitis ĉu diri al mi aŭ ne, sed eble mi respektis ŝin, ŝi sentis, ke oni povas fidi min kaj iom pli afable ŝi klarigis:

— Vintre li ne loĝas ĉi tie. Vintre li estas ĉe sia filino en la urbo. Lia edzino forpasis kaj li venas ĉi tien nur somere.

Mi dankis ŝin kaj mi ekiris, sed la maljunulino haltigis min.

— Sinjoro instruisto, ĉu vi estas? Mi supozis, ke estas ŝtelisto aŭ rabisto, nur ili tiel detale observas la neloĝatajn domojn. Tamen mi ne povis tuj rekoni vin. Vidas mi konatan homon, sed mi ne memoras de kie mi konas vin. Ja, vi instruis nian Pankon. Li estis malbona lernanto, sed dank' al Dio, finis la bazan lernejon.

Nun mi rememoris, ke estis iu Panko, kiu sciis nek matematikon, nek literaturon kaj eĉ ne povis glate legi. Altstatura, forta kun vizaĝo ruĝa kiel pomo, li nur petolis kaj la koleginoj instruistinoj timigis lin per la lerneja direktoro.

— Mi estas onklino de Panko, avino Ceca mi estas, — klarigis la maljunulino. — Venu bonvole.

Ŝi malfermis larĝe la pordon kaj invitis min en la korton.

— Sinjoro instruisto, kiom da jaroj vi ne venis ĉi tien?

— Multajn, — mi respondis nebule.

La maljunulino insistis, ke mi eniru la domon, sed mi rezignis. Mi restis en la korto kaj ŝi malaperis en la domo. Postnelonge ŝi revenis kun saketo da freŝaj, maturaj pomoj.

— Bonvolu, — ŝi diris. — Gustumu kaj rememoru, kiam vi estis instruisto ĉi tie.

Mi adiaŭis avinon Ceca kaj foriris. Veturante mi pensis pri Stamen, mia amiko. Antaŭ du jaroj mi renkontis lin en Sofio.

— Kial vi estas en la ĉefurbo? — demandis tiam mi.

— Mi vagas de ministerio al ministerio, mi batalas.

Mire mi alrigardis lin. Li ne estis impertinenta homo kaj la batalo ne karakterizis lin. Mi scivolis ekscii kun kiu li batalas kaj li rakontis al mi:

— Vi konas nian stadionon en la vilaĝo. Iam per granda peno ni konstruis ĝin. Ni mem faris la benkojn, vestejojn, banejojn. Ĉirkaŭ ĝi ni levis metalan barilon. Estas mirinda stadiono kun mola verda herbo. Ni havas futbalan teamon, kaj niaj knaboj bonege pilkludas. La stadiono estas komunuma havaĵo, de la tuta vilaĝo, sed nun iuj obskuraj nuntempaj riĉuloj deklaras, ke ili aĉetis ĝin kaj komencas ĝin detrui. Tial mi vagas de ministerio al ministerio por ekscii, kiu vendis ĝin kaj kiu permesis ĝin detrui, sed vane. Oni sendas min de kabineto al kabineto kaj neniu povas respondi al miaj demandoj. Jam tutan monaton mi iras tien kaj reen, sed mi ne rezignos. Mi ekscios la veron. Ni, vilaĝanoj, fondis civitanan komitaton por protekti la stadionon kaj ni ne permesos, ke oni ĝin detruu. Oni elektis min prezidanto de la komitato kaj nun mi revenos el la Ministerio de sporto. Ni faros ĉion por savi la stadionon kaj se necesos, ni kuŝos antaŭ la fosmaŝinoj.

Mi aŭskultis lin, rigardis lian altan sekan korpon kaj ŝajnis al mi, ke malantaŭ liaj dikaj okulvitroj, liaj okuloj flamas. De kie en tiu ĉi silentema instruisto pri matematiko ekestis tia fajro, kiu bruligos tutan arbaron? Ni adiaŭis unu la alian kaj mi deziris al li plenan sukceson.

Nun mi rememoris la renkontiĝon kun Stamen kaj mi estis certa, ke li sukcesis savi la stadionon. Ofte en la silentemaj homoj estas pli da ambicio kaj forto ol ni supozas. Mi ne trovis Stamen, sed mi decidis iri kaj vidi la stadionon, kiu troviĝis je la fino de la vilaĝo, kie pasis la ŝoseo al Eŭropo. De tie vastiĝis la kampo, tra kiu serpentumis rivero Dren. Kiam mi instruis ĉi tie, printempe kaj somere mi ŝatis promeni ĉe la rivero, mi fiŝkaptadis sub la salikoj kaj dum horoj mi senmova rigardis la akvon, kiu pigre fluis kaj susuris kvazaŭ maljunulino flustras ion sub sia nazo. Fore, sude, altiĝis Balkano kaj nehazarde la nomo de la vilaĝo estas Ŝton, ĉar oni konstruis la domojn el blankaj ŝtonoj. Estis belaj, fortaj duetaĝaj domoj.

Kiam mi instruis ĉi tie, mi estis juna, mi pilkludis kun la lernantoj en la stadiono, sed nun la vilaĝo aspektis senhoma kaj dezerta. En iuj domoj jam de jaroj neniu loĝis kaj la stratoj dronis en mallumo kaj silento.

Nesenteble mi atingis la stadionon. Jam vesperiĝis. Mi eliris el la aŭto, ĉar ŝajne mi eraris la vojon. La ŝoseo videblis, sed la stadiono — ne. Mi ĉirkaŭrigardis kaj iom post iom mi komencis orientiĝi. La stadiono vere mankis. Sur ĝia loko staris hotelo kaj en la aŭtuna vespero videblis neonluma ŝildo “Hotelo Paradizo”. Skribitan latinletere oni vidis ĝin de malproksime, de la ŝoseo.

Nun mi komprenis kial oni konstruis ĉi tie hotelon sur la loko de la stadiono. Ja, estis ege oportune. La veturantoj, kiu veturis sur la ŝoseo, povis tuj rimarki ĝin, halti kaj ripozi aŭ tranokti en la hotelo. Ĉe la hotelo vastiĝis granda areo, kie nun videblis pluraj aŭtoj kaj kamionoj kun fremdlandaj ŝildnumeroj.

Mi eniris vidi la restoracion kaj mi stuporiĝis de la lukso, kiu estis en ĝi. Oni aranĝis la restoracion laŭ eŭropa modelo. Moderna, eleganta ĝi brilis pro beleco kaj pureco. En la vasta salono aŭdiĝis tenera melodio. La gastoj ne estis multaj kaj inter ili mi rimarkis forte ŝminkitajn junulinojn kun mallongaj jupoj, kiuj sidis ie, tie ĉe la tabloj. Eĉ la plej naiva vizitanto tuj divenos, ke la junulinoj estas ĉi tie por specialaj servoj, ĉefe por la fremdlandaj ŝoforoj, kiuj haltas por ripozi kaj iom distri sin. Evidente la posedanto de la hotelo certigis plenan komforton kaj modelan priservon de la gastoj.

Mi revenis al la pordo, sed de proksima tablo ekstaris junulo, ornamita kiel kristarbo. Sur lia kolo pendis peza ora koliero, sur lia dekstra manradiko estis ora braceleto kaj sur la maldekstra — multekosta horloĝo “Rolex”. Sur unu el liaj oreloj videblis orelringo.

— Sinjoro Trajanov, bonan vesperon, — salutis min la junulo.

Mi alrigardis lin surprizita, sed mi tuj rekonis lin, malgraŭ ke multajn jarojn mi ne vidis lin.

— Panko, ĉu vi estas? — mi demandis. — Kion vi faras ĉi tie, antaŭ duonhoro mi vidis vian onklinon?

— Mi estas la posedanto de la hotelo. Bonvolu, mi deziras vin regali. Delonge vi ne venis en Ŝton.

— Dankon, Panko, sed mi rapidas, mi eraris la vojon kaj mi eniris vidi kion oni konstruis ĉi tie.

— Ni konstruas, sinjoro instruisto, ni modernigas nian karan vilaĝon Ŝton.

Mi adiaŭis Pankon kaj eliris. Neniam mi supozus, ke Panko estas la posedanto de la moderna, luksa hotelo “Paradizo”. 


Aleksandr BlokNekonatino

Poemo de Aleksandr Blok

Aer' obtuzas kaj varmegas
super drinkejoj dum vesper',
kaj kriojn proebriajn regas
putrig-etos' de primaver'.

Kaj super strata polv', en foro,
super enu' de ĉi angul',
rebrilas panej-ŝild' je oro,
kaj sonas ploro de etul'.

Kaj dum vesperoj trans bartraboj
post riĉa, luksa sinprepar'
kun damoj inter kot' kaj kavoj
promenas fuŝ-spritula ar'.

Bru' sonas de remado lerta,
kaj laŭtas jelpa ina rid',
dum en la alt', pri ĉio sperta,
la sun' pendaĉas en rigid'.

Kaj ĉiam hantas min la sama
amiko en glaset' da vin'.
Li pro l' humid' mistere flama
per la trankvil' similas min.

Dormeme gapas min deĵore
kelner' sen ajna interes',
kaj ebriuloj krias ĥore
“in vino veritas” sen ĉes'.

Kaj ĉiam — ĉu nur sonĝ-image? —
en horo de vesper-kulmin'
aperas en fenestro svage
silko-vestita sveltulin'.

Preterpaŝinte l' ebriulojn,
ĉiam solece, kun graci',
simile al parfum-nebulo,
apud fenestr' eksidas ŝi.

Odoras ŝia silk-kostumo
je iu praa superstiĉ'.
Sur la ĉapel' — funebra plumo,
sur la maneto — oro-riĉ'.

Kaj la vualon nigre mornan
mi fiksrigardas kun elan',
trans ĝi mi vidas strion bordan
en envultita mar-lontan'.

Fariĝis klaraj sen ellerno
ĉiuj misteroj de l' destin',
kaj ĉiujn fundojn de l' interno
trapikis la adstringa vin'.

La kurbaj plumoj de emuo
svingiĝas onde en la kap',
kaj la okula densa bluo
jam foras sur lontana kab'.

Trezoroj multaj sen kalkulo
en la anim' atendas min!
Vi pravas, monstra ebriulo!
La vero estas ja en vin'.

Tradukis el la rusa Pavel Moĵajev

Pro ĉi tiu traduko Pavel Moĵajev estis laŭde menciita en Liro-2004.


Feliĉa mondo

Natalia Strijhnjova kantas en Vilno“Kiu estas tiu junulino, tiel bele kaj profesie kantinta en la Internacia Arta Vespero? — oni demandis post la lasta koncerto en Vilno. Ĉar tiajn demandojn ni ricevis ankaŭ rete post la kongreso, ni decidis koncize prezenti la novan ”steleton", kies foto ornamas la kovrilpaĝon de ĉi tiu Ondo.

Natalia Striĵnjova (Наталья Стрижнёва) naskiĝis kaj loĝas en Kaliningrado. “Mi komencis kanti en la infanvartejo, — ŝi rakontas, — kaj en la lernejo mi estis aktiva en kanto-rondo, sed mi lernis kantoarton ankaŭ en muzika lernejo. Ĉi-jare mi ekstudis en muzika kolegio”.

Sian stilon ŝi difinas kiel “estradan popon”. Post pluraj lernejaj kaj junularaj koncertoj, Natalia en 2004 ricevis la ĉefpremion en la regiona artkonkurso Nadeĵda (Espero). Sekvis sukcesa partopreno en lokaj festivaloj Jantarnaja Zvezda (Sukcena stelo) kaj Baltijskij Razguljaj (Balta gajejo) kaj en la programo de la renoma internacia festivalo Slavjanskij Bazar (Slava foiro).

Ŝia kanta agado daŭras paralele al lernado en la Kaliningrada Universitato, kie ŝi studas lingvojn. “Pro la intereso pri lingvoj mi volonte akceptis kanti en Esperanto, kiam mia muzika gvidanto, Vera Ĉesnokova, proponis lerni kelkajn kantojn de usonano Grigorij Dolgin”, — ŝi daŭrigas. Dum la provkantado Natalia rapide kaptis la muzikan spiriton de Esperanto, kaj ŝia prononco preskaŭ ne bezonis korektadon — verŝajne neniu el du mil spektantoj en Vilno supozis, ke ŝian parolpraktikon ĝis nun konsistigis nur nemultaj dialogoj kun la redaktoro de La Ondo.

Nun ŝia repertuaro enhavas tri kantojn en la Internacia Lingvo. Ĉu ŝi plu kantos Esperante? Ĉu okazos solkoncerto? Ĉu aperos disko? Dependas de la publiko, sed, se nenio malhelpos, Natalia venos al Poznań por ARKONES, kaj denove eksonos ŝia karnavaleca, sorĉa voĉo:

Jen Esperantuj', feliĉa mondo,
montar' smeralda ĉe lazura ondo.
Venu, aŭdu, subtenu!

AlKo


Esperanto-Muziko por Suda Ameriko

Vinilkosmo kaj Brazila Esperanto-Ligo fariĝas partneroj por faciligi la ĉeeston de Esperanto-Muziko en sudamerikaj landoj.

Por la landoj en Suda Ameriko, la muzikaj produktoj de Vinilkosmo estas altkostaj pro doganaj impostoj. Sed tiuj produktoj estas gravegaj por la disvastigo de Esperanto.

Ĉiuj, kiuj lernas Esperanton aŭ regas la lingvon, volas havi Esperanto-muzikaĵojn por aŭskulti. Krom tio, muziko estas tre efika propagandilo por lingvoj, ĉi-kaze Esperanto. Alia menciinda fakto estas ebligi kaj kuraĝigi pli kaj pli la profesiigon de Esperanto-muzikistoj.

Finfine Sudamerikaj esperantistoj povos kaj rajtos aliri sen tiom da peno al Esperanto-muzika kulturo.

Vinilkosmo, unu el la plej gravaj muzikproduktejoj en Esperanto, realigis partnerecon kun Brazila Esperanto-Ligo — 98-jara kultur-asocio kun riĉa historio. Ekde nun BEL, sub licenco de Vinilkosmo, eldonos la muzikproduktojn de tiu eldonejo en Brazilo kaj disvendos ilin kontraŭ favora prezo en Suda Ameriko.

Por faciligi kaj rapidigi la eldonadon, BEL malfermos al ĉiuj esperantaj institucioj en Brazilo kaj ankaŭ al individuoj, rektan eblecon por investi en eldonado de specifaj titoloj. La disvendado estos je la respondeco de BEL.

Tiel la franca eldonejo Vinilkosmo eltrovis la ĝustan partneron por Suda Ameriko kiu garantios saman kvaliton kun favoraj prezoj. Tiel oni pli vaste povas disvastigi Esperanto-muzikon. Brazila Esperanto-Ligo, siavice, aldonis al la esperantista idealo de “frateco”, la ideon de “egaleco” ebligante favorajn kondiĉojn por altkvalita produkto, por sudamerikanoj.

Tiel Vinilkosmo kaj BEL revolucias la Esperanto-muzikan mondon.

Flo


Esperanto Desperado ĉesis ekzisti

Kiel anoncite ĉe IJK-61 (Zakopane) la koncertoj en Pollando estis la lastaj koncertoj de Esperanto Desperado.

Esperanto Desperado ludis unue oficiale dum KEF en 1996 en Kopenhago kiel Brokantaĵo. En 1997 la grupo ŝanĝis la nomon al la nuna. Tiam ĝi konsistis el Birgitta Taurus Henriksen, Helle Eble Cleary, Amir Hadziahmetoviĉ, Kim J Henriksen kaj Denis Rock Tampa kaj ludis akustike.

En 2000 ĝi plene elektriĝis kaj eniris la grupon Brian Laustsen kaj Thomas Crawford, kaj la grupo surbendigis la unuan kodiskon Jen venas… brokantaĵoj ĉe Vinilkosmo. Denis intertempe iĝis rifuĝinto en Germanio kaj Birgitta forlasis la grupon.

Dum aŭtuno 2003 kaj printempo 2004 la grupo klopodis surbendigi novan kodiskon. Sed fermo de studio de polico, ŝtelado de akordeono ktp. malfaciligis la laboron. Sed en junio 2004 oni finfine sukcesis surbendigi Hotel Desperado. Sur ĝi aŭdiĝas la drumisto Nis Bramsen, kiu estis en la grupo ekde januaro 2002.

La lasta membro Mark Dziwornu (origine de Ganao) aliĝis al la grupo antaŭ nur kelkaj monatoj kaj ludis ĝembon kaj aliajn perkutilojn. Sed li jam gastludis en Hotel Desperado.

La muziko kaj tekstoj plej ofte estis originale verkita de la membroj mem. Sed de tempo al tempo aperis tekstoj de eksemple Georgo Kamaĉo, Wiliam Auld, Vladimir Danilov kaj Maria Amanta Smilet.

En la Esperanta mondo la grupo ludis dum KEFoj, KAFE, UKoj, IJKoj, PSI k.a. Esperanto Desperado ludis ankaŭ ekster la Esperanta mondo: en la dana radio, kiel festorkestro ĉe naskiĝtagfesto aŭ geedziĝofesto, en kafejoj, kulturdomoj, karnavaloj…

Dum la lasta turneo en Pollando la grupo ne nur ludis frenezan festan koncerton dum IJK sed ankaŭ ĉe koncertoj por preskaŭ plena ne-esperantista pola publiko en la nordia kulturdomo en Krakovo kun mona apogo de la mondmuzika organizo en Danlando.

Esperanto Desperado dankas ĉiujn, kiuj apogis nin dum la jaroj.

Helle Eble Cleary, Amir Hadzahmetoviĉ, Brian Laustsen, Kim J Henriksen, Mark Dziwornu, Nis Bramsen


Du recenzoj pri unu libro

Steele, Trevor. Diverskolore. — Kaliningrado: Sezonoj, 2005. — 112 pĝ. — 500 ekz. — 10 eŭroj.

Kolore sed ne kohere

La volumo Diverskolore de Trevor Steele enhavas 27 erojn, el kiuj 16 jam aperis en diversaj gazetoj. Proksimume duono de la enhavo estas vojaĝpriskriboj, tamen sufiĉe diversspecaj. Sekvas kelkaj reagoj al recenzoj kaj alio (ne ĉiam klaras al kio), du membiografiaj epizodoj kaj kvar noveloj.

El la vojaĝpriskriboj la pli granda parto devenas el kvarmonata restado en suda Barato (Hindio) en 2004. Aliaj temas pri Aŭstralio, Honkongo, Litovio. Unu, kiu okazas en Riodeĵanejro, estas tipa "moderna urba folkloraĵo" aŭ legendo.

La volumo do estas relative malkohera. Mi trovis nek evidentan interligon inter la diversaj tekstoj, nek klarigon pri la principoj de elekto.

Ŝajnas ke ĉiu okcidentano vizitanta Baraton bezonas iel esprimi sian skuan sperton. Mi legis plurajn vojaĝpriskribojn pri la lando, aŭ eble ni diru: pri homo kiu vizitas Baraton. La notoj de Steele je komparo tamen ŝajnas al mi palaj, supraĵaj kaj spicitaj per nedigestitaj miskomprenoj. Kvankam mi ne konas la landon, mi trovis detalojn erarajn, sed pli grave — en kelkaj tekstoj regas ia tono, kiu ne tre plaĉas al mi. Steele parolas pri malriĉeco, bruo, malpuro, bovinoj, kasta sistemo, sed iel ni neniam atingas sub la unuan turistan impreson. Stranga ŝajnas al mi la dufoja ripeto (pĝ. 16, 18), ke en Barato oni ne punas bovinojn paŝantajn surstrate. Punas? Puno ja kutime estas reago al krimo, ĉu ne?

Troviĝas multaj Esperantaj vojaĝpriskriboj, precipe pri vizitoj al "samideanoj" diverslande. Kompare la tekstoj de Steele sendube superas multajn aliajn. Al la nivelo de Spomenka štimec (en Geografio de miaj memoroj kaj Nesenditaj leteroj el Japanio) tamen restas longa distanco. Kie štimec kreas literaturon el ĉiutagaĵoj, Steele emas fari banalaĵon el mondaj problemegoj. Evidente, mi preferas la unuan.

En Libe fraind Igor ni renkontas homojn en "balta landeto". La tono de tiu teksto ege malplaĉas al mi pro ĝia senkore supereca primokemo al la rolantoj.

Du eroj traktas la romanon Sensorteco de Imre Kertész. En unu Steele lanĉas la interpreton, ke laŭ Kertész "ankaŭ la judoj kulpas" (pĝ. 64) pri la nazia genocido. Laŭ mi tio estas miskompreno. Respondeco pri propraj agoj kaj reagoj estas unu afero. Kolektiva kulpo pri tio, kion faris al oni aliuloj, jam estas tute alia afero. Sekvas letero al Kertész, kiu, kvankam mi konsentas kun la ĉefa opinio de Steele (pri la fieco de Bush), tamen ŝajnas al mi egocentra kaj maldelikata.

La noveleto Bonŝanco ŝajnas baziĝi sur la ideo, ke se oni verkas tekston pri rasisma sintenado kaj en ĝi interŝanĝas "blanka" kun "nigra", rezultas malrasisma teksto. Laŭ mi la afero ne estas tiel simpla.

La stilo kaj lingvaĵo de la verko estas bonaj. Nur escepte mi trovis makuletojn: grifo pĝ. 23 = krifo, turnis pĝ. 33 = turniĝis, senson pĝ. 73 = sencon, divorci ŝin pĝ. 90 = forlasi ŝin?, rezigni ŝin?, plonĝis pĝ. 92 = enigis.

Trevor Steele ĝuas renomon kiel altnivela Esperanta verkisto. Espereble ĉi tiu verketo ne serioze difektos tiun reputacion, kvankam ĝi apenaŭ plifortigos ĝin.

Sten Johansson


Rigardu la diverskoloran mondon

Nova libreto de Trevor Steele Diverskolore estas kolekto de vojaĝnotoj (plejparte pri Hindio, sed ankaŭ pri aliaj landoj en ĉiuj mondopartoj), recenzoj, reagoj kaj leteroj, kaj kvar "ordinaraj" (la aŭtoro avertas: plene fikciaj!) noveloj. Ĉio estas verkita bonkore, kun milda ironio — iam transformiĝanta en sarkasmon. Li vizitas landojn ne kiel riĉa turisto, sed ĉefe kiel migranta Esperanto-instruisto, do povas observi la vivon "deinterne". Tial estas tre interese legi liajn raportojn el Hindio — observojn pri guruoj, pri trospicitaj manĝaĵoj, pri tieaj loĝkondiĉoj, sanktaj bovinoj, ĥaosa urba trafiko kma. Plenserioze li skribas pri manifestiĝoj, kaŭzoj kaj sekvoj de terura malriĉeco, pri agresemo de islamo, pri komplika lingva situacio en Hindio — kaj ankaŭ pri lingvaj problemoj en granda internacia flughaveno. Ankaŭ aliajn landojn li ofte perceptas de nekutima flanko…

Trevor Steele estas brila rakontisto, observema kaj kun bona humursento — do la priskriboj de travivaĵoj legeblas kun vera plezuro (Rio, mon amour, Libe fraind Igor). Lokanoj ofte imagas ĉiun eksterlandanon riĉulo kaj strebas profiti el tio, sed ja "nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono", do iam okazas senreviĝoj…

En la libro ĉeestas ankaŭ seriozaj rezonoj pri la vivo de Aŭstraliaj aborigenoj, pri Usona politiko tutmonde, pri miopa maldeziro de homoj ion ŝanĝi en siaj kutimoj eĉ se tiuj rekte gvidas al pereo (Business as usual). Oni povas konsenti aŭ ne, sed la mondkoncepto de Trevor Steele estas ĉiakaze ege interesa, ĉar li pensas mem (tiun kvaliton mi pleje aprobas!) kaj liberas de ĉiuj mensaj ŝablonoj kaj katenoj.

Interesa estas ankaŭ la rakonto pri la sperto eduki denaskan Esperanto-parolanton kaj la historio de apero de nova vorto en Esperanto (Ĉu tiel naskiĝas vortoj). Kaj la noveloj, kvankam la aŭtoro diras ke ili "estas la rezulto de mensaj ludoj en momentoj, kiam mi ne havas iun seriozan taskon en la vivo", traktas seriozajn problemojn. Finas la libron akra satiro Malbelartaj konkursoj? — jes, kompreneble, pri certa speco de Esperanto-poetoj.

Plejparto de verkoj el Diverskolore jam estis publikigita en diversaj gazetoj. Certe, ili meritas vivi pli longe ol kutime vivas gazetnumero — do estas tre bone, ke Sezonoj kolektis kaj aperigis ĉion libroforme. Bonan legadon!

Valentin Melnikov


Ridu kun poloj

— Sinjoro doktoro kial mia edzo parolas dum dormado?
— Eble pro tio, ke tage vi ne permesas al li paroli.

— Ĉu Eva kokris Adamon?
— Tion precize neniu konfirmis, sed iuj scienculoj asertas, ke homo devenas de simio.

— Mia edzo estas la unusola viro, kiu kisas min.
— Ĉu vi vin laŭdas ĉu plendas?

— Pri kio vi ĝojas?
— Mi iĝis patro. Mi havas filon!
— Mi gratulas. Kaj kiel fartas via edzino?
— Mi ne scias. Mi ankoraŭ ne diris al ŝi pri tio.

Tradukis el la pola Esperantistoj el Olsztyn


Kaliningrado-Kenigsbergo — 750 jaroj

Ĉi-julie estis vaste festata la 750-jara fondiĝo de la urbo, en kiu estas eldonata La Ondo de Esperanto.

En la jubileanta urbo fotis Olga Ŝipovalenko (Kaliningrado).
 

Musklaku la bildetojn por vidi pli bonkvalitajn fotojn. 


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 8-9 (130-131)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floreal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo