Titolo

SENDEPE\NDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 11 (133)

JoMo kantas en Munkeno (Fotis Alfred Schubert)


ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Unu fojon ĉiusezone ni uzas ĉi tiun kolumnon por informi pri nia agado. Nun, kiam en la norda hemisfero estas aŭtuno, estus tute nature paroli pri rikolto — kaj la dorspaĝa foto bone parolas eĉ sen vortoj.

Ankaŭ ni povus fiereti, ke krom UEA, nur Sezonoj havas pli ol unu libron en la Vilna furorlisto (pĝ. 21), kaj ke inter la originalaj beletraĵoj en la kongresa libroservo oni plej bone rikoltis la novelaron de Trevor Steele Diverskolore.

Ironte al ARKONES, ni kunprenis 70 ekzemplerojn da Historio de Esperanto, kaj ni reportis hejmen neniom — kvankam la partoprenantaro de la semajnfina ARKONES estis dekoble malpli granda ol en la semajna UK, kie vendiĝis “nur” 36 Historioj. Plie, en ARKONES La Ondo denove havis rekordan rikolton — neniam ĝis nun ni ricevis 31 abon-kotizojn en unu esperantista renkontiĝo.

Ankaŭ nia suma abon-rikolto povus ŝajni fierinda. Je la komenco de oktobro La Ondo havis 538 abonantojn — je 13 abonantoj pli multe ol fine de la pasinta jaro.

Sed la trifoje uzita kondicionalo montras, ke ne ĉio estas en bona ordo. Ja kiam la oktobra Ondo estis en la presejo, ni eksciis, ke la poreksterlanda poŝta tarifo en Ruslando kreskis preskaŭ duoble. Sed ni decidis ne altigi la bazan tarifon — ja ĝi pli frue estis anoncita al la perantoj kiel neŝanĝita. Se ni altigus ĝin, ni perdus kelkajn dekojn da abonantoj kaj ricevus misreputacion de tro nestabilaj personoj.

Sed ion ja necesas fari por la revuo, kies populareco konstante kreskas. Ni do faris ion, eĉ iojn.

Unue, kaj plej grave. Ekde nun La Ondo estas produktata en Pollando, kie la preskostoj estas iom malpli altaj ol en Ruslando.

Due, preskaŭ ĉiuj abonantoj (krom la ruslandanoj kaj aer-abonantoj el Azio, Sud-Ameriko kaj Aŭstralio) ricevos la revuon rekte el Pollando. Tio ne nur donos ŝparon al ni, sed ankaŭ iom rapidigos la sendadon al la landoj eŭropaj.

Trie, ni petas la pli bonstatajn samideanojn subteni finance la revuon, kiu pro arbitra decido, ne dependa de ni, subite ekhavis malfacilajn cirkonstancojn. Ni tre alte taksis vian subtenon por la fonduso Ilaro kaj por la kunveno de legantoj en Vilno. Sendonte vian abon-kotizon, se eble, bonvolu aldoni sum(et)on por la fonduso Amiko aŭ por la abonhelpa fonduso.

Ni esperas, ke la ŝanĝo de la pres- kaj ekspedo-maniero kaj subteno de niaj legantoj garantios senstumblan aperadon de La Ondo, sed, se ĉi tio ne estos sufiĉa, ni devos eldoni duoblan kajeron en majo, simile al la kongresa kajero.

Kaj ĉiam ni tre volonte akceptas viajn konsilojn.

HaGo, AlKo

Sur la kovrilpaĝo estas foto de JoMo, kiu sukcesis ene de unu semajno fari kelkajn koncertojn en Munkeno kaj en Poznano. (Fotis Alfred Schubert)


Studentoj kaj instruistoj de Justo en la 10-jariga festo (Fotis Andrej Makhotin)Universitato “Justo” jubileas

Eŭropa Jura Universitato Justo antaŭnelonge festis sian 10-jariĝon. Okaze de tio, nia redakciano Valentin Melnikov renkontiĝis kun la kunfondintoj de la universitato — rektoro, prof. Gennadij Ŝilo, kaj vicrektorino, prof. Liana Tuĥvatullina.

Kiel aperis la ideo krei la Universitaton?

— En 1994 nova leĝo ebligis alternativan instruadon en neŝtataj lernejoj. Aperis ebleco uzi novajn metodojn kaj principojn. Poste al la fondintoj de la Universitato aliĝis Orienteŭropa fako de AIS kaj Ruslanda Fonduso de Klerigo.

Ĉu multis tiaj altlernejoj, kaj ĉu multaj restis nun?

— En 1995 estis 193 neŝtataj altlernejoj, nun 409; kaj ne plu estas granda kresko. Pluraj ne eltenis konkurencon aŭ diskriminacian politikon de la ŝtato.

Via Universitato apartenas al la strukturo de AIS San-Marino. Kies iniciato estis aliĝi?

— La ideo venis el Ruslando. Dekomence en nia programo aperis Esperanto kiel propedeŭtika rimedo antaŭ lernado de fremdlingvoj. Poste la signifo de Esperanto plivastiĝis: studentoj pere de ĝi lernas retorikon, en spektaklo — mini-juĝproceso — konatiĝas kun la jura sistemo de Ruslando, kun juraj terminoj ktp. En AIS Esperanto estas labora kaj oficiala lingvo; kiam ni pli proksime konatiĝis kun la prezidanto de AIS prof. Helmar Frank, ni decidis kunlabori pli aktive.

Ĉu en aliaj landoj ekzistas similaj altlernejoj, kun deviga Esperanto?

— Esperanton oni lernas en 69 altlernejoj de 24 landoj, tamen devige nur en kelkaj inkluzive de Justo. Ni invitados reprezentantojn de diverslandaj altlernejoj por spert-interŝanĝo.

Pro kio abiturientoj aliĝas al vi?

— Probable, pro nia koncepto — similaj ne estas en Ruslando kaj eĉ en la mondo. Estas speciala komplekso de studobjektoj por la unua lernojaro. Ni ne havas preparkurson por abiturientoj: se dum 11 jaroj en mezlernejo iu ne povis bone prepariĝi al studado, unujara kurso ne savos. Dekomence la studentoj lernas tion, kio helpos al ili elteni grandajn ŝarĝojn. Stenografio ebligas skribi 5-7-oble pli rapide, racia legado — legi 2-3-oble pli rapide. Blinda dekfingra tajpado proksimigas rapidecon de tajpado al tiu de legado kaj ebligas prepari dokumentojn sen tajperaroj. Esperanto ne nur ebligas komunikiĝi kun la tuta mondo, sed ankaŭ faciligas lernadon de fremdlingvoj. Teorio de gvidado, malofta studobjekto, instruas kiel fari ĉion pli bone, pli rapide, pli multe, do kiel iĝi gvidanto. Krome, fama verkisto kaj pedagogo Jurij Azarov okazigas seminariojn pri malkovro de talentoj.

Ĉu eblas dum kelkaj horoj malkovri talenton?

— Certe. Post ĉiu seminario ni invitas ekspertojn por pritaksi verkojn — pentrajn, literaturajn, muzikajn — de la studentoj. Pozitivaj rezultoj estas priskribitaj en revuoj kaj libroj.

Ĉu vi akceptas ĉiujn, aŭ estas selektado?

— La selektado estas sufiĉe forta. Ni ne akceptas fumantojn kaj drogulojn. Krome, abiturientoj estas testataj pri la angla lingvo kaj psikologie — pri ĝenerala evoluo. Poste ĉiu interparolas kun la rektoro.

Kio plia allogas la abiturientojn?

— Probable la etoso. Ni faras ĉion, ke studento sentu psikologian komforton, estimon al si. Neformalaj interrilatoj — komunaj poemoj, kantoj, pridiskutoj — estas normo. Ne nur ni donas poentojn al studentoj, sed ankaŭ ili fine de ĉiu semestro poentigas ĉiujn profesorojn kaj kunlaborantojn. En proks. 50-punkta demandaro ili indikas pozitivajn kaj negativajn trajtojn de la pedagogo. Malpli ol 6 poentoj el 10 estas bazo por ĉesigi la kunlaboron. Precipe gravas por ni la spirita flanko. Ĉiujn sciojn oni povas ĉerpi el libroj, sed honestecon, spiriton — nur de la instruisto. Ni eldonis kelkajn librojn tiutemajn. Manko de spiriteco estas kaŭzo de ĉiuj malbonoj en nuna Ruslando…

Ĉu estas elstaraj ekzemploj krom Andrej Korobejnikov, konata hodiaŭ en la tuta Esperantujo?

— Jes. En la grupeto el 4 homoj, kie lernis Korobejnikov, 3 studentoj ricevis diplomojn estante neplenaĝaj. Du el ili, Slava Miĥajlov kaj Inna Dadajan, ricevis po 2 diplomojn — de juristo kaj ekonomiisto. Nun ili jam ricevis trian superan kleron en la Diplomatia Akademio ĉe fremdlanda ministerio de Ruslando. La 19-jara Miĥajlov jam estas kandidato de ekonomiaj sciencoj. Korobejnikov finas Moskvan Konservatorion kaj estas aspiranto de la Moskva Ŝtata Universitato. Cetere, li iĝis docento de Justo en sia 18-jara aĝo kaj dum du jaroj brile instruas romian juron kaj la teorion de ŝtato kaj juro — du ĉefajn bazojn de la jura scienco.

Eble tio estas esceptoj?

— Escepto estus, se tiaj 3 personoj aperus en 400-persona grupo, ne en la 4-persona. Jam 8,3% de niaj eksstudentoj havas sciencajn gradojn.

Kiam pli facilis labori: ĉu antaŭ 10 jaroj aŭ nun?

— Neniam estis facile. Nun, post la leĝo №122 iĝis vere malfacile. Tiu leĝo forprenis ĉiujn rabatojn de neŝtataj altlernejoj, kaj al la ŝtataj permesis akcepti ĝis 100% de komercaj studentoj. La ŝtataj lernejoj havas siajn domojn, aparataron, instruistojn kaj ŝtatajn subvenciojn. Krome, oni tradicie kredas, ke ŝtataj lernejoj pli fidindas. Do malfacilas konkurenci.

Fine, pri viaj perspektivoj?

— Al niaj konceptoj aliĝis kelkaj ŝtataj universitatoj kiel kunaŭtoroj. Nun estas projektata urbeto — internacia klerigejo Justo. Tie ne nur studos 10 mil studentoj, tie ni efektivigos la koncepton de dumviva lernado. Ĝi komenciĝos eĉ antaŭ naskiĝo de la homo: dekomence ni instruos ontajn gepatrojn, kiel koncipi sanan infanon, kiel naski ĝin sana; poste infanvartejo, mez- kaj altlernejo, aspiranturo, plialtigo de kvalifiko kaj perfektiĝo dum la tuta vivo. Proksimaj jaroj estos malfacilaj, ja demografia “kavo” (malmultnombreco de eblaj abiturientoj) trafas al 2007. Poste la stato pliboniĝos, kaj tiam ni konstruos la urbeton. Nun ni finas projekton, poste alvokos sponsorojn kaj investantojn. Ni tre esperas, ke nia centro estos ankaŭ centro por la ideo de la internacia lingvo Esperanto. La kleriga ministerio jam rekomendis niajn laborojn por uzado en ruslandaj altlernejoj. 


Artaj Konfrontoj en Poznano

Arta kaj kultura forumo ARKONES altiras pli kaj pli multajn partoprenantojn, konfirmante la reputacion de la plej interesa Esperanto-aranĝo en la Orienta Eŭropo. Ĉi-jare la ejoj de la lernejo Łejery rande de Poznano (Pollando) nur pene enlasis 218 personojn el 28 landoj, kiuj 30 sep – 2 okt ĉeestis en la 21aj Konfrontoj.

Muziko ĉefrolis. Teorie — Floréal Martorell per tri prelegoj gvidis la aŭskultantojn tra la historio de Espomuziko. Praktike — per koncertoj, en kiuj prezentiĝis divers-stilaj kantistoj: bardoj (Ĵak Le Puil, Georgo Handzlik, Paŭlo Moĵajev), roko (Dolĉamar, Robert von dem Borne, Krio de Morto), sed ankaŭ JoMo, Natalia Striĵnjova, Zuzanna Kornicka, Yas Kawamura kaj la afrika grupo Vigla muziko, kies koncerto transformiĝis al diskoteko.
Vigla Muziko en Poznano (Fotis Andrzej Sochacki)
La kleriga programo enhavis plurajn prelegojn pri literaturaj, lingvaj, mondkulturaj kaj sociaj temoj. Kunlaboranto de La KancerKliniko, Serge Sire, parolis pri la Esperantaj bildrakontoj. Franca matematikisto Marc Bavant pritraktis problemojn de faklingvo. Aleksander Korĵenkov prezentante sian verkon Historio de Esperanto, emfazis necesos plu studi la Zamenhofan heredaĵon. Prelegis ankaŭ Zbigbiew Galor, Ilona Koutny, Lidia Ligęza, Radek Nowakowski, Tomasz Chmielik, Ĵak Le Puil, Alaine Delmotte kaj aliaj polaj kaj alilandaj fakuloj.

Deko da eldonejoj kaj gazetoj prezentis sin. Movada panel-diskuto sub la gvido de Ireniusz Bobrzak traktis la temon “Esperanto senlima — konflikto de generacioj”. En la babilejo ofte ne sufiĉis seĝoj, ja interpersonaj kontaktoj estas la plej gravaj momentoj en niaj renkontiĝoj. Bonege funkciis bufedo kun trinkaĵoj kaj rapidaj manĝoj. Libro-servo ofertis riĉan sortimenton de libroj kaj KD-oj. Ke librojn oni ne nur aĉetas sed ankaŭ legas, pruvis literatura kvizo de Sezonoj, en kiu gajnis ukrainiano Paŭlo Moĵajev.

ARKONES havas bonan estontecon, ĉar junuloj prenas pli aktivan pozicion per programkontribuoj kaj kunorganizado, ankaŭ per partoprenado.

Halina Gorecka


Subteni kulturan agadon

Fondaĵo Grabowski estis kreita en 1988 dank' al la iniciato de s-ro Adam Goralski (Pollando), Honora Membro de UEA mortinta en junio ĉi-jare. Ĝia celo estas subteni per premioj kaj subvencioj kulturan agadon en Esperanto, precipe la verkadon kaj eldonadon.

Ĉi-jare la juĝ-komisiono de Fondaĵo Grabowski (d-ro Ulrich Lins, prezidanto, Herbert Mayer, sekretario, kaj Mine Yositaka) decidis doni la jenajn premiojn kaj subvenciojn.

Premiojn (po 700 USD) ricevas Roman Dobrzyński kaj Ulrich Becker.

Polo Roman Dobrzyński produktis filmojn en Esperanto kaj en la pola pri Esperanto, ekz-e, Sieĝoj de Malborko, Muroj de miljaroj, Bona Espero, kaj esperantigis la televidan kurson de BBC Mazi en Gondolando. Li ankaŭ estas la aŭtoro de La Zamenhof-Strato, libro bazita sur interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. La libro eldoniĝis en Litovio en 2003 kaj estas tradukita en plurajn lingvojn, ĝis nun en la ĉeĥan, kroatan, litovan, japanan kaj slovenan lingvojn. La juĝ-komisiono aparte aprezas la kontribuon, kiun faris Roman Dobrzyński por levi nian scion pri la naskiĝ-regiono de Esperanto.

Ulrich Becker, germano nun loĝanta en Usono, fondis la eldonejon Mondial en Novjorko, kiu eldonis dekon da gravaj beletraj libroj, interalie Faŭsto, Lotte en Weimar, Robinsono Kruso k.a. Li ankaŭ estas mem aŭtoro, kies noveloj aperis en diversaj Esperanto-revuoj. Li gajnis plurfoje en la belartaj konkursoj de UEA. En 1996 aperis volumo kun liaj prozaĵoj ĉe Pro Esperanto en Vieno: La aĵoj kaj la sezono, kiu prezentas lin kiel kritikan, sed ankaŭ idealisman analizanton de la realo. Lia altkvalita eldona agado montras samtempe literaturan guston kaj majstradon de la eldona tekniko. Precipe tiu fakto instigis la ĵurianojn doni premion al li.

Subvenciojn ricevas la interreta portalo Ĝangalo (600 USD) kaj la gazeto Laŭte! (250 USD). Ĝangalo estas kreita kaj administrata de Flavio Rebello, Brazilo. Nia decido por la pionira agado de Ĝangalo estos espereble samtempe komprenata stimulo al aliaj ret-iniciatoj kiel nova, promesplena fenomeno en la Esperanta kulturo.

Laŭte! estas malgranda gazeto redaktata kaj eldonata de Christian Baudé de Amika Grupo Esperantista en Francio dum pli ol dudek jaroj. Baudé kaj lia grupo ankaŭ eldonas broŝurojn, interalie, pri sociaj temoj.

Mine Yositaka


Vide el Bruselo

Demandoj senrespondaj

La lastan monaton mi raportis pri la frustriĝo de pluraj eŭropaj deputitoj — kaj iliaj lingvaj demandoj. Bona ekzemplo estas liberaluloj, fakte italaj radikaluloj, Marco Pannella kaj eks-komisionanino Emma Bonino, kiuj cerbumis pri la justeco de lingva komerco.

“Laŭ raporto de profesoro Grin, komisiita de la HCEE [franca altkonsilio por lernejoj, — DaF], Britio gajnas nete ĝis €18 miliardojn jare, sekve al la superregado de la angla, kvankam instruado de Esperanto ebligus tutan Eŭropon ŝpari nete ĝis ĉirkaŭ €25 miliardojn jare”, skribis Bonino kaj Pannella. Ili volis scii kiel la Eŭropa Komisiono volas sekurigi egalecon spite al la lingva premo de la angla.

Tiu demando, oficiale registrita komence de aŭgusto, restas senresponda. Ĉu la Eŭropa Komisiono devas tro multe cerbumi antaŭ ol doni taŭgan respondon? Kutime, respondoj al parlamentaj demandoj venas unu monaton poste, ne tri, kvar aŭ eĉ pli.

Ĉu ankaŭ belga deputito Mathieu Grosch, de la Eŭropa Popolpartio, ricevis respondon al sia lingva demando? Kiel mi raportis en La Ondo antaŭ unu monato, Grosch, sponsoro de pasintjara Esperanto-diktaĵo en la Eŭropa Parlamento, demandis pri lingva diskriminacio en la labormerkato. Ĉu la terminoj denaska parolanto kaj gepatra lingvo estas, aŭ ne, diskriminaciaj? Kion intencas fari la Komisiono por kontraŭi?

“Fakte ni ja ricevis iun provizoran respondon sed ĝi tute ne estas kontentiga, — klarigas oficisto en la Eŭropa Parlamento. — La respondo de la Eŭropa Komisiono nur mencias la referencojn de aliaj respondoj pri la sama afero”.

Eĉ malpli kontentigaj estos, sendube, la respondoj de la Konsilio de la Eŭropa Unio — efektive la sekretejo de Membro-Ŝtatoj. Ĉi-monate Frederika Brepoels cerbumis pri interpretado por la renkontiĝoj de reprezentantoj de Membroj-Ŝtatoj.

“La 1an de majo 2004, kiam pligrandiĝis [EU], novaj reguloj (peto-pago) enkondukiĝis respekte al interpretado”, — demandis Brepoels (demando E-3472/05). “Praktike, tio signifas ke multe da interpretado estas sisteme provizita por malpli granda nombro de renkontiĝoj. Por aliaj renkontiĝoj estas fiksita sumo de 2 milionoj da eŭroj po lingvo, pri kiu Membro-Ŝtatoj mem povas disponi, — daŭrigas la nederlanda deputito Brepoels. — Se ne estas uzita la tuta mono por interpretantoj, du trionoj da neuzita parto povas esti uzita por la vojaĝo-kostoj de reprezentantoj”.

Brepoels volas ekscii de la Konsilio, kiu kutime malpli informemas ol la Komisiono, kiel oni elspezas la monon por interpretado. Ĉu nun mankas interpretado por kelkaj malpli “gravaj” lingvoj? Brepoels sendube aŭdis plendojn de nederlandlingvaj oficialuloj, ke ili ne plu rajtas je interpretado dum gravaj renkontiĝoj de la Konsilio.

Samlandano Erik Meijer ŝajne estis pli bone informita: “Membro-Ŝtatoj estas premiitaj por tio ke ili ne insistas pri la uzo de siaj lingvoj per tio ke ili povas uzi du trionojn de la sumo ŝparita por kovri vojaĝkostojn de siaj reprezentantoj en eŭropaj renkontiĝoj”.

Deputito Meijer volas ekscii pli pri sia propra lingvo, la nederlanda, oficiala lingvo en Nederlando kaj en Belgio. “Ĉu la Konsilio povas konfirmi, ke Nederlando kaj Belgio malpligrandigis interpretadon, kaj sekve, la nombro de interpretado-tagoj por la nederlanda reduktiĝis per 40%?” — demandas Meijer (demando E-3638/05).

Li timas ke nun estas malpli da interpretado nederlanden ol portugalen aŭ greken. Meijer ankaŭ timas ke la Konsilio intencas, post diplomata transir-periodo, uzi nur unu aŭ du lingvojn — sendube la anglan, kaj eventuale la francan.

Dafydd ap Fergus


La Analiza Lingvo de John Wilkins

de Jorge Luis Borges


 

Ĉi tiu eseo de Jorge Luis Borges estis eldonita en la kolekto Otras Inquisiciones (1952). La suba traduko aperos en la elektita verkaro de Borges, kiun Sezonoj planas eldoni en 2006.

Mi konstatis ke la 14a eldono de Encyclopaedia Britannica forstrekis la artikolon pri John Wilkins. Prava ellaso, se memori ke la artikolo tro banalis (dudek linioj da informoj sole nur biografiaj: Wilkins naskiĝis en 1614, Wilkins mortis en 1672, Wilkins estis kapelano de la palatino Karlo Ludoviko; Wilkins fariĝis rektoro de unu el la kolegioj en Oksfordo, Wilkins estis la unua sekretario de la Londona Reĝa Societo, ktp.); erara, se konsideri la spekulativan verkaron de Wilkins. Li estis homo vastpaletre scivola: lin interesis teologio, kriptografio, muziko, la konstruo de travideblaj abelujoj, la itinero de nevidebla planedo, la eblo pri vojaĝo al la luno, la eblo kaj principoj de universala lingvo. Al ĉi lasta problemo li dediĉis la libron An Essay Towards a Real Character and a Philosophical Language (600 grandkvartaj paĝoj, 1668). En nia Nacia Biblioteko ekzistas neniu ekzemplero de ĉi libro; por verki la nunan artikolon mi konsultis: The Life and Times of John Wilkins (1910), de P.A. Wright Henderson; la Wörterbuch der Philosophie (1924), de Fritz Mauthner; Delphos (1935) de E. Sylvia Pankhurst; Dangerous Thoughts (1939), de Lancelot Hogben.

Ĉiu el ni iam eltenis senapelacian diskuton kie sinjorino, per abundo da interjekcioj kaj anakolutoj, ĵuras ke la vorto luno pli (aŭ malpli) esprimivas ol la vorto moon. Al tia diskuto nenio aldoneblas krom jena evidenta rimarko: por prezenti tre simplan objekton la unusilaba moon eble pli taŭgas ol la dusilaba luno; ekster la vortoj kunmetaj kaj derivaj, ĉiuj lingvoj en la mondo (inkluzive de volapuko de Johann Martin Schleyer kaj la romantika Interlingua de Peano) estas egale neesprimivaj. En neniu eldono de la Gramatiko de la Reĝa Akademio Hispana mankas plena laŭdo pri “la enviata trezoro da pitoreskaj, trafaj kaj esprimivaj vortoj de la riĉega hispana lingvo”, sed temas pri nura fanfarono, sen konfirmo. Verdire la sama Reĝa Akademio ĉiufoje post kelke da jaroj ellaboras vortaron kiu difinas la vortojn de la hispana… En la universala lingvo kiun Wilkins elpensis meze de la 17a jarcento, ĉiu vorto difinas sin mem. Kartezio, en letero datita en novembro 1629, jam antaŭe rimarkis ke per la decimala nombrosistemo eblas, dum unu sola tago, lerni nomi ĉiujn nombrojn ĝis infinito kaj ilin skribi en nova lingvo, la tiel nomata cifera lingvo; li proponis ankaŭ krei analogan, ĝeneralan lingvon por organizi kaj ampleksi ĉiujn homajn pensojn. Ĉirkaŭ 1664 Wilkins entreprenis la taskon.

La universon li dividis en kvardekon da kategorioj aŭ genroj, plu subdivideblaj en diferencojn, kiuj siavice subdivideblis en specojn. Al ĉiu genro li atribuis duliteran unusilabon; al ĉiu diferenco, konsonanton; al ĉiu speco, vokalon. Ekzemple: de signifas “elemento”; deb “la unua el la elementoj”; deba “parto de la elemento fajro”, “flamo”. En la analoga lingvo de Letellier (1850), a signifas “besto”; ab, “mamulo”; abo, “karnomanĝanto”; aboj, “feliso”; aboje, “kato”; abi, “herbomanĝanto”; abiv, “ĉevalo”; ktp. En la lingvo de Bonifacio Sotos Ochando (1845), imaba signifas “konstruaĵo”; imaca, “seraljo”; imafe, “hospitalo”; imafo, “lazareto”; imarri, “domo”; imaru, “vilao”; imedo, “fosto”; imede, kolono; imego, “planko”; imela, “plafono”; imogo, “fenestro”; bire, “bindisto”; birer, “bindi”. (Ĉi lastan liston mi ŝuldas al libro presita en Bonaero en 1886: Curso de lengua universal de d-ro Pedro Mata.)

La vortoj de la analiza lingvo de John Wilkins ne estas plumpaj simboloj arbitraj; ĉiu litero en ili signifogravas, same kiel la literoj de la Sankta Skribo por la kabalistoj. Mauthner substrekas ke eĉ infanoj povus lerni ĉi lingvon sen scii ke ĝi estas artefarita; poste en la lernejo ili malkovrus ke ĝi rolas ankaŭ kiel universala ŝlosilo kaj sekreta enciklopedio.

Difininte la metodon de Wilkins, nun ni ekzamenu problemon neniel aŭ malfacile prokrasteblan: la valoron de la kvardekuma tabelo sur kiu baziĝas la lingvo. Ni konsideru la okan kategorion, la kategorion de la ŝtonoj. Wilkins ilin dividas en komunajn (siliko, gruzo, ardezo), moderajn (marmoro, sukceno, koralo), gemojn (perlo, opalo), travideblajn (ametisto, safiro) kaj nesolveblajn (ŝtonkarbo, ful-argilo kaj arseno). Preskaŭ same alarma kiel la oka estas la naŭa kategorio. Ĉi tiu rivelas al ni ke metaloj povas esti neperfektaj (cinabro, hidrargo), artefaritaj (bronzo, latuno), skoriaj (fajlaĵoj, rusto) kaj naturaj (oro, stano, kupro). Belo apartenas al la deksesa kategorio; ĝi estas fiŝo vivonaska, oblonga. Ĉi ambiguoj, redundoj kaj mankoj memorigas pri aliaj, kiujn doktoro Franz Kuhn atribuas al ĉina enciklopedio titolita Ĉiela emporio de bonvolaj konoj. Sur ties lontanaj paĝoj estas skribite ke bestoj dividiĝas jene: (a) apartenantaj al la Imperiestro, (b) balzamitaj, (c) dresitaj, (d) porkidoj, (e) sirenoj (f) fablaj, (g) vagaj hundoj, (h) inkluditaj en la nuna klasifiko, (i) frenezmovaj, (j) sennombraj, (k) desegnitaj per tre fajna peniko kamelhara, (l) ktp, (m) ĵus rompintaj la kruĉon, (n) de fore muŝsimilaj. Ankaŭ la Brusela Bibliografia Instituto praktikas kaoson: la universon ĝi disigis en 1000 subdividojn, kies numero 262 estas la Papo; 282, la Roma Katolika Eklezio; 263, la tago de la Sinjoro; 268, la dimanĉaj lernejoj; 298, mormonismo, kaj 294, bramanismo, budhismo, ŝintoo kaj taoismo. Ĝi ne forĵetas heterogenajn subdividojn; kiel ekzemple numero 179: “Kruelo kontraŭ bestoj. Bestprotekto. Duelo kaj suicido el morala vidpunkto. Diversaj malvirtoj kaj difektoj. Diversaj virtoj kaj kvalitoj”.

Mi registris la arbitrojn de Wilkins, de la nekonata (aŭ apokrifa) ĉina enciklopediisto kaj de la Brusela Bibliografia Instituto; evidente, neniu klasifiko de la universo senas je arbitro kaj konjektoj. Pro simpla kialo: la universon ni ne komprenas. “La mondo, – skribas Dabid Hume, – eble estas rudimenta skizo de infana dio kiu ĝin forlasis duonfarita, honta pro sia fuŝa plenumo; ĝin kreis subalterna dio, kiun la superaj dioj mokas; ĝin konfuze produktis kaduka kaj emerita diaĵo, jam mortinta” (Dialogues Concerning Natural Religion, V. 1779). Ni povas iri eĉ pluen; ni povas suspekti ke ne ekzistas universo en la organika, unuiga senco de tiu ambicia vorto. Se ĝi ekzistas, oni ankoraŭ ne konjektis ĝian celon; ankoraŭ ne konjektiĝis la vortoj, la difinoj, la etimologioj, la sinonimoj de la sekreta vortaro de Dio.

La nepovo penetri la dian skemon de la universo ne povas tamen deadmoni nin plani homajn skemojn, kvankam ni konscias ke ĉi lastaj provizoras. La analiza lingvo de Wilkins ne rangas malplej admirinde inter tiaj skemoj. Ĝin konstituas kontraŭdiraj kaj svagaj genroj kaj specoj; sendube lertas la atribuo de subdividoj kaj dividoj al la vortoj. La vorto salmo nenion elvokas al ni; la responda zana difinas (por homo klera pri la kvardek kategorioj kaj iliaj genroj) skvaman fiŝon kun ruĝeta karno. (Teorie, imageblas lingvo kie la nomo de ĉiu estaĵo indikas ĉiujn detalojn pri ties destino, pasea kaj futura.)

Senrigarde al esperoj kaj utopioj, neniu probable verkis pli lucide pri lingvo ol Chesterton ĉi-sekve: “La homo scias ke en la animo troviĝas nuancoj pli perturbaj, pli sennombraj kaj pli sennomaj ol la koloroj de aŭtuna arbaro… Tamen li kredas ke ĉi nuancoj kaj la tuta gamo de ties kombinoj kaj transformoj precize prezenteblas per arbitra mekanismo el gruntoj kaj kriĉoj. Li kredas ke el la kerno de borsisto vere fontas bruoj signifantaj ĉiujn misterojn de memoro kaj ĉiujn angorojn de aspiro” (G. F. Watts, 1904, pĝ. 88).

Tradukis el la hispana Gonçalo Neves
Reviziis Jorge Camacho

Noto. Teorie, da nombrosistemoj ekzistas senlima kvanto. Per la plej kompleksa (uzata de diaĵoj kaj anĝeloj) registreblus senfina nombro da simboloj, unu por ĉiu entjero; la plej simpla bezonas nur du. Nul skribiĝas 0, unu 1, du 10, tri 11, kvar 100, kvin 101, ses 110, sep 111, ok 1000… Ĝin elpensis Lejbnico, (ŝajne) stimulite de la enigmaj heksagramoj de I Ching. — Noto de la aŭtoro. 


Taŭga bazo por la Esperanto-lobiado

Tuj post la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno estis okazigita la 4a Nitobe-Simpozio, kiu traktis la kadran temon “Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksiĝo de Eŭropa Unio”.

Kiel do komenti ĉi tiun simpozion? Mi forlasis ĝin kun la ambigua impreso, ke la esperantistoj troviĝas en iom skizofrenia situacio. Unuflanke ili devas agnoski, ke la angla lingvo ludas nuntempe (kaj verŝajne ankoraŭ longe) la absolute dominan rolon ne nur en tiaj konferencoj, sed ankaŭ ĉie en la internacia komunikado (scienco, kulturo, politiko, ekonomio, ktp.). Aliflanke, ili estas jam de longe konvinkitaj, ke Esperanto estus la ideala solvo de la internacia lingvoproblemo. Ĉar laŭ ili teorie kaj praktike Esperanto ŝajnas morale superi ne nur la anglan, sed ankaŭ ajnan nur-nacilingvan opcion, pro kialoj ĝenerale konataj al ĉiu esperantisto kaj ankaŭ al multaj ne-esperantistoj.

NitobePor ne veki ĉe la ĉeestintaj eminentuloj neesperantistaj, inter kiuj pluraj estas principe favoraj al Esperanto, la impreson, ke la Nitobe-simpozio estas Esperanto-propagandokonferenco, la anglosaksaj organizantoj evitis ke oni tro multe parolu pri Esperanto mem. Tial, iuj demandoj pri la eventuala konkreta rolo de Esperanto en unu el la lingvokomunikadaj modeloj eble restis neresponditaj. Kaj tial, kiel rezulto en la fina dokumento de la simpozio, la vorto Esperanto aperas nur unufoje lige kun alternativaj vizioj, “kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU”.

Kiuj perfekte parolas la anglan, ĉu kiel gepatra ĉu kiel fremda lingvo, ĉu kiel esperantisto, ĉu kiel neesperantisto, tiuj troviĝas en kontraŭdira situacio. Por ili la lingva problemo en la mondo ŝajne estas nur abstrakta, “akademia” problemo, tial ili devus konsideri la esperantan opcion principe superflua, ĉar la angla opcio dume venkis. En tiu momento ili argumentas pli el la pozicio de advokatoj de la lingvaj rajtoj aŭ ambasadoroj de la naciaj malplimultoj, ol de Esperanto mem, pledante por la neceso defendi la malpli grandajn lingvojn kaj kulturojn. Ĉu pere de Esperanto. Kial do ne? Aliflanke, daŭre restas la sama problemo por homoj, kies gepatra lingvo ne estas la angla kaj kiuj malbone regas tiun lingvon, ke ili penas kompreni la anglan, precipe ties diversajn variantojn. Aŭ inverse: la anglalingvanoj ne estas sufiĉe bone komprenataj de ili.

La rezolucio de la simpozio, produktita de anglalingvanoj, estas sendube serioza kaj bonintenca, kvazaŭ el la tuta koro de esperantistoj. Sed kiu atentos ĝin en Bruselo, Strasburgo, Novjorko, Ĝenevo? En si mem la dokumento ne prezentas novajn ideojn, escepte de la adapto de la temo lige kun la aliĝo de novaj landoj al EU kaj la eŭropa integriĝo. Se ĝi tamen emfazas la gravecon de publika kaj politika debato, ĝi ja tute ĝustas kaj pravas, ĉar la enkonduko de Esperanto evidente dependas esence de politika decido.

Fone al tiu konstelacio, en kiu la esperantistoj verdire ankoraŭ ne kapitulacis, sed atendadas (ĝis la “fina venko”), la iniciatintoj de la Nitobe-simpozio eble ne sukcesis tute klare esprimi siajn imagojn pri praktikaj celoj kaj konkretaj taskoj kiel promocii Esperanton en la nuntempa mondo, kiu fakte ne volas aŭdi pri ĝi.

Ankaŭ UEA simple ne plu scias kion fari kaj diri post kiam oni klopodis kaj eksperimentis tiom multe ĉe instancoj pli malpli rigide ignorantaj la esperantistajn vidpunktojn. Kvazaŭ oni faris, diris, provis, esperis ĉion. En sia raporto (Esperanto. 2005: 10) al Tonkin restas la malnova espero, ke “Esperanto meritas seriozan konsideron kiam oni frontas lingvajn problemojn je internacia nivelo”. Kaj UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu estas “ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento”, alvokas, ke “nia tasko estas vivi en la nuna tempo kaj antaŭenporti la idealojn de Esperanto en la nuna mondo en la landoj en kiuj ni vivas, en la kondiĉoj, en kiuj ni vivas”.

Bele. Ĉu tio sufiĉas? Dum unuj pensas pri Sizifo, aliaj adaptiĝas kaj atendas. Jes do kio alia restas al ni esperantistoj por fari krom sizifumi, atendi kaj adaptiĝi? La klarvidaj ekzempleroj inter ni konscias pri ĉio tio tre bone. Malgraŭ brilaj intelektaj kontribuaĵoj jen kaj jen, de Tonkin, de Corsetti, de Piron, ktp. la mesaĝoj de la esperantistoj evidente ne atingas la vastan publikon, kiu de jardekoj reagas stereotipe kiam ĝi aŭdas la vorton Esperanto.

Malgraŭ mia skeptiko, persone mi pledas por la aktiva daŭrigo de la Nitobe-procezo. Ni devas fariĝi pli fortaj kaj memkonsciaj vidalvide de la ekzistantaj “naciaj” kaj “internaciaj” strukturoj (kiuj estas ege potencaj kaj konservativaj) kaj malpli agi el la akademieca eburturo aŭ el la “geto” de la Esperanto-kongresoj, sen tro ofte esti rimarkitaj de ekstere. Kompreneble, ĉio tio postulas kuraĝon, laboron, paciencon kaj monon. La rezolucioj de la Nitobe-simpozioj devus alpreni pli konkretan formon kaj ne timi montri la dimension de Esperanto. Ankaŭ post la aliĝo de orienteŭropaj ŝtatoj al EU, la lingva problemo kaj ĝia multekosteco en Eŭropo restas evidenta al ĉiuj, sed ĝia solvo malpli.

Sub la kondiĉoj de multlingveco, kiu estas favorata de la politikistoj en Eŭropo, Esperanto povus ludi pli ofte la rolon de unu el la praktikataj lingvoj, ekzemple en la sferoj de kulturo, scienco kaj instruado, krom tio eble ankaŭ en politiko, komerco kaj turismo. Reprezentantoj ĝuste de tiuj branĉoj estis inter la Nitobe-simpozianoj. En la direkton de tiuj sferoj necesus enkonduki konkretajn eksperimentojn per Esperanto kaj realigi pilotajn projektojn, aktive serĉi sponsorojn, kiuj apogas Esperanton, esplori en kiuj lingvaj modeloj Esperanto povus ekhavi lokon kaj aktive lobii. Samtempe necesas fortigi la propran organizan infrastrukturon, eduki “profesiajn” esperantistojn, plialtigi ilian nivelon, plibonigi la subevoluintan Esperanto-libromerkaton, ktp. Necesas krei stabilan kadron por studi Esperanton kaj interlingvistikon en lernejoj kaj universitatoj kaj garantii laborlokojn por profesie okupiĝi pri tiuj fakoj.

Andreas Künzli


Ĉu politika naiveco?

Blanke, Detlev. Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”. — Novjorko: Mondial, 2004. — 64 pĝ.

Traleginte la libron, mi ne scias ĉu temas pri ia eseo historia, ĉu pri personaj impresoj de Detlev Blanke pri socialismo kaj lia sperto en socialismo lige kun Esperanto. Oni do povas suspekti la aŭtoron ke li volis skribi pri la movado en socialismaj landoj kaj pri la rolo kiun li ludis en ĝi. La Movado aperas en lia libreto kiel nedifinita branĉo de UEA. Kio estas ekster UEA — do kio estas ekster “la eklezio” — ne estas priparolinda. Por Blanke Esperanto sen UEA ne ekzistas.

Blanke rigardas la movadon ne de la vidpunkto de historiisto, sed de la vidpunkto de altranga funkciulo de Germana Demokratia Respubliko respondeca en tiu eksa ŝtato pri Esperanto. Mi ne volas diri per tio, ke Blanke ludis iun malhonestan rolon en la movado, male miaj raraj personaj spertoj kun Blanke konfirmas ke de la morala vidpunkto li estis homo honesta, kvankam politike naiva, pri kio li mem mencias strebante doni al sia naiveco la ĝustajn proporciojn, aldone opiniante ke hodiaŭ li pensas, ke en la realo vere ne temis pri socialismaj landoj.

Historio de ĉiuj socialismaj landoj (escepte, se nomi ilin socialismaj, de Vjetnamio, Kubo kaj Norda Koreio) estas finfine historio de popoloj, kiuj post la dua mondmilito troviĝis malgraŭ ilia volo sub la pli malpli — se ne rekta (la baltaj respublikoj) — tiam certe sub la kontrolata politike, police, arme kaj ekonomie sistemo gvidata de Moskvo.

Mi povas kompreni multajn honestajn germanojn, kiuj post la milito (iuj ankoraŭ antaŭ ĝi) komprenis, kio okazis dum la nazia periodo, kaj kiuj ne facile povis trovi spiritan pacon rigardante la mondon tuj post la detruo de duono de la mondo per la milito komencita de nazioj kaj post la holokaŭsto. Sed mi rajtas demandi tiujn “honestajn” homojn: ĉu ili komprenis, kio okazis lige kun la rezulto de la dua mondmilito en Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, ne parolante pri la baltaj respublikoj? Ni, la civitanoj de tiel nomataj social- ismaj landoj, ni pagis la prezon de la civiliza malfruiĝo! Unu sola lando, kiu ne pagis tiun prezon, estis Germana Demokratia Respubliko, la propaganda ŝtato de la sovetia laboratorio.

Strange, sed ĉe Blanke aperas neniu penso, ke eble por kelkmiloj da esperantistoj en la reala socialismo Esperanto estis iu fenestro por rigardi la “alian flankon” de la mondo, ĝuste tiun liberan… En 1982 jaro okazis en Jerevan (Armena Soveta Socialisma Respubliko) la 15a Konsultiĝo de Esperanto-organizaĵoj de socialismaj landoj. Mi persone ne povis ĝin partopreni (malgraŭ ke mi estis elektita partopreni la konsultiĝon) pro la fakto, ke mi ne donas “garantion de la politika konduto”. Kiu rajtis opinii ĉu mi havas ĝustan politikan konduton? Kiu persekutis politike multajn miajn Esperanto-amikojn? Kiel eblas ke pri tio ne sciis Blanke aŭ UEA? Nomi tion internaj aferoj de landaj asocioj estas simpla hipokrizo. Ni, esperantistoj, ne estas dividitaj laŭ la politiko de niaj ŝtatoj, estas ni, kiuj estas la unuo kultura. Niaj esperantistaj konvinkoj venas de la fakto ke ni estas esperantistoj, kaj ne ekzistas por ni alia kriterio de nia esperanta solidareco ol la fakto ke ni estas esperantistoj, sendepende de la reĝimoj en kiuj ni vivas. Jen la ĉapitro de nia historio neglektata de finvenkistoj al kiuj apartenas tuta generacio de tiuj, kiuj en Roterdamo… Ja se en Hamburgo ne okazis puĉo, certe ĝi okazis en la Pola Esperanto-Asocio (aliĝinta al UEA) en 1985 antaŭ la Universala Kongreso. Nenio pri tio en la libreto.

La plej grava fenomeno de la movado en socialismaj landoj estis ne ties “oficiala aspekto”, sed ĝuste la movado en la larĝa senco de la vorto, do en tiu senco mankas prianalizo de du eksterordinaraj fenomenoj de la movado en la reala socialismo, nome tiu de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj Pola Studenta Esperanto-Komitato. Neniu spuro pri tio. Neniu spuro pri tio ke la falo de la reala socialismo estis kaŭzita de erara interna politiko de kompartioj de tiuj ŝtatoj, kiuj antaŭ siaj civitanoj utiligis ĉiam la argumentojn de la forto de la ruĝa armeo. Ke la falo de socialismo montris la veran bildon de la movado en la landoj de la reala socialismo, kiu foje kunfinancis Esperanton, certe pro politikaj celoj, sed multfoje financis esperantajn kanajlojn!

Pro la manko de similaj konsideroj mi opinias la libreton de Blanke kiel lian personan specifan GDReskan priskribon de liaj aventuroj kun Esperanto. Kontraŭe al homoj kiel Blanke (kaj ĉefe liaj okcidentaj kolegoj), kiuj neniam kritike vidis malhonestecon de la reala socialismo inter alie en Esperantio, mi vidas en la falo de socialismo ilian psikan kaj politikan hezitojn kaj perturbojn. Pri la politika naiveco (se naiveco!) ne ekzistas bedaŭrinde medikamentoj.

Walter Żelazny


Pasteĉo el pastiĉoj

Johansson, Sten. Pasteĉo: Dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj / Il. Niko Voloŝin. — Rotterdam: Bero, 2005. — 168 pĝ., il.

En 1961 Henri Baupierre aperigis Specimene — kolekton de pastiĉoj pri diversaj E-verkistoj. Pasis jardekoj, iuj aŭtoroj forgesiĝis, aliaj klasikiĝis (do jam ne decas moki ilin), intertempe aperis la novaj… kaj jen Sten Johansson prezentis al ni novan libreton de la sama rara ĝenro. Nu, estas li kiu kreis kaj subtenas valoran retejon “Originala literaturo Esperanta”, verkis centon da recenzoj, famas kiel novelisto, poeto kaj humuristo — do kiu alia povus?..

Pasteĉo konsistas el 25 kelkpaĝaj ĉapitretoj (22 numeritaj plus antaŭparolo, epilogo kaj “recenzo” helpaŭtore Haupentala) kvazaŭ verkitaj de 25 konataj aŭtoroj; la 26a estas “la prasidanto de ĉiuj esperantistoj”, kies korsare Korseta (mal)rekomendo okupas la dorskovrilon. Do diference de Specimene ĉi libro estas tuteca, pli-malpli kohera miniromano.

La intrigo mem sufiĉe primitivas kaj nerealas, kun multaj deflankiĝoj kaj strangaĵoj (tamen, ne pli ol en, ekzemple, Gerda malaperis!) — sed ĝi ja estas nur preteksto por prezenti diversajn verkmanierojn. Tiurilate Johansson brile sukcesis. Estas transdonitaj ne nur la lingvaĵo, stilo kaj ŝatataj temoj (kio certe ne facilis en unueca rakonto!), sed eĉ personaj trajtoj de aŭtoroj. Aperas eĉ la ĉiamaj roluloj, kiel detektivo Jano Karal kun sia psikologa edzino en vole Valana ĉapitro. Perfekte imitita estas Karolo Piĉ: vortprovize, teme (tombejo, voluptaĉo, vergado, neologismoj en Esperanto) kaj etose. Fakte, la samon eblas diri pri ĉiu tuŝita aŭtoro.

Apudas aŭtorine Aŭstina teda priskribo de bagatelaj detaloj; modeste Modesta klarigo de memevidentaĵoj; legeble Gbegla rakonto pri ordinaraj civilizaĵoj el vidpunkto de sovaĝulo; bonŝajne Bronŝtejna priskribo de sovetia E-tendaro, eĉ kun ruslingvaj (presitaj cirile kaj sen traduko) frazoj de oficulo kaj tendara kanto, kiu havus bonajn ŝancojn populariĝi, se ĝi reale aperus en Sovetio en la 1970aj jaroj. Kaj multo alia.

Certe ĉeestas en necesaj lokoj tipaj kaj kutimaj eraroj laŭ nacilingvaj influoj: ĉeĥa “doni” en senco “meti” (pĝ. 28), fama hungara “stiris aŭton enmane kun la mapo” (pĝ. 87), ruseska “kantvoĉo sonoris tra la plena de milda romantiko krepusko” (pĝ. 57). Ne mankas elloge Elgoa “anke”, “hodie”, “istas” ks.

Troveblas eĉ, se tiel diri, parodioj de la dua potenco, kiel la ĉapitro amkaĉe Kamaĉa, spuranta “La Majstron kaj Martinelli”, kiu mem estas parodio kaj satiro. Ankaŭ aludoj pri konataj eventoj: “ĉiuj regnanoj jam delonge alkutimiĝis nenion kredi el tio, kion heroldo komunikas” (pĝ. 142).

Ĉiujn ĉapitrojn akompanas humuraj portretoj de koncernaj aŭtoroj (ankaŭ de la vera aŭtoro kaj de la ilustranto mem), majstre desegnitaj de Niko Voloŝin. Ĉiuj tuj rekoneblas. Amaso da stile necesaj neologismoj estas akurate glosita.

La sola malavantaĝo de la libreto estas, ke por plene ĝuegi ĝin, oni devas anticipe tralegi kelkdek volumojn, de ĉiu menciita aŭtoro, kaj tiuj volumoj ja estas nefacile akireblaj, diversĝenraj kaj diversnivelaj. Tamen — jen bona preteksto por konatiĝi kun originala Esperanto-literaturo. Komencu de la retejo, kompilita kaj prizorgata de Sten Johansson: http://esperanto.net/literaturo/autor/.

Eĉ se vi legis ne ĉion el la originaloj, vi tutegale sentos apartan specifan sukplenan stilon de ĉiu ĉapitreto. Do vi scios digne repliki al iu malklerulo, asertanta ke Esperanto estas artefarita kaj sekve malviva kaj ne havanta propran kulturon.

Jen tia umaĵo, miaj kolombetoj, kiel dirus protagonisto de rusa anekdoto en rerakonto sapornovaĵe Sapoĵnikova…

Valentin Melnikov


El la muzika mondo

Bertil Englund (Germanio) ludis trombonon de 1975 ĝis sia pensiiĝo (1994) en simfonia orkestro en Hofer Symphoni Kerittof. Li kolektis plurajn spritaĵojn pri/de muzikistoj.

Sarkasma eldiro de komponisto Max Reger: “Unu similaĵon havas certaj komponistoj kun porkoj, nome, nur post la morto ili estos ĝuste taksataj”.

Max Reger kun sia ensembleto, prezentis en restoracio la konatan Forellen-Quintett (kvinopo de trutoj) de Schubert. Post la hejmenreveno Max Reger surprize ricevis, donace de la restoraciestro, pakaĵon kun kvin trutoj honore al la sukcesa koncerto. En sia dankletero al la restoraciestro, Max Reger skribis: “Elkoran dankon pro la delikataj trutoj, ni jam povas promesi, ke ni en iu venonta koncerto ĉe Vi povos ludi, ekzemple, Ochsen-Menuett (Menueto de bovoj) de Haydn”.

Komponisto Eugene d'Albert edziĝis kvin fojojn. Al sia tria geedziĝo li estis invitinta i.a. Brahms-on. Brahms respondis: “Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas veni al Via tria geedziĝo, sed mi eble povos ĉeesti je Via kvara geedziĝo.”

Anton Bruckner komponis 9 simfoniojn. Jena anekdoto certe devenas de lia malŝatanto: “Bruckner komponis unusolan simfonion, sed 9 fojojn”. 


Foto de l' monato

Aŭtuna foto de Jevgenij Pavlov (Kaliningrado, Ruslando)
Foto de Jevgenij Pavlov
Musklaku la supran bildeton por vidi pli bonkvalitan foton. 

LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 11 (133)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2006:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 340 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo