Tiam floris la Praga Printempo. Ĉiuj atakis la komunistajn gvidantojn, kiuj, konstruante komunisman paradizon, alportis plagojn al sia lando kaj eĉ morton al pluraj siaj samlandanoj. Sed la kritikatoj kutime respondis: “Ni ne sciis! Ni estis trompitaj! Ni kredis!” Kaj la tuta problemo finfine formuliĝis jene: ĉu ili vere ne sciis, aŭ nur afektas nescion.
Tomaš ne povis forgesi la Sofoklan historion pri Edipo — filo de caro Lajo, kiu ĵetis lin ekster la urbo pro profetaĵo, ke la filo mortigos lin. Ja poste tiel okazis: Edipo estis devigita mortigi lin kiel nekonaton, kaj poste mem iĝis caro de Tebo kaj edzo de Jokasta, la vidvino de Lajo. Nur dudek jarojn poste Edipo eksciis ke li senscie mortigis sian patron kaj edziĝis je sia patrino, kaj per tio alportis plagojn al Tebo. Li elpikis al si la okulojn kaj forlasis Tebon.
Pliaj detaloj kaj la vivofino de Edipo ne estas gravaj por la kompreno de la ideo de Tomaš, kiu pensis, ke ne gravas, ĉu ili sciis aŭ ne sciis. Gravas, ĉu oni povas taksi iun senkulpa nur pro nescio? Probable ĉeĥa prokuroro en la stalina tempo povus esti trompita de sovetia sekretservo kaj sincere postuladis mortkondamnojn al senkulpuloj. Sed nun, eksciinte, ke lia postulado estis absurda kaj ke la mortkondamnitoj estis senkulpaj, ĉu li rajtas deklari sian honestecon kaj purecon? Ja Edipo, eksciinte la veron ne sentis sin senkulpa. Li ne kapablis vidi la suferojn, kiujn kaŭzis lia nesciado, kaj li blindigis sin… Iom post iom la ideo de Tomaš firmiĝis kaj fine li aperigis artikolon en liberala gazeto.
Tiam regis Dubček kaj tiuj komunistoj, kiuj konsciis sian kulpon kaj volis “kompensi” ĝin. Sed aliaj komunistoj timis kaj uzis la artikolon de Tomaš kiel pretekston: “Vidu, oni jam publike skribas, ke niajn okulojn necesas elpiki”.
Oni konas la sorton de Tomaš post la restaŭrado de la komunistoj, sed ĝi ne koncernas la nunan diskuton. Finfine, temas ne pri partioj, nek pri prokuroroj kaj mortkondamnoj, sed nur pri kelkaj dekoj da personoj, kiuj gvidis la “soclandan” esperantistan movadon en la kadro kaj laŭ la instrukcioj de respektivaj ŝtataj strukturoj. Ĉu multaj el ili jam pentis publike pro sia partopreno en la esence kontraŭhoma propaganda sistemo?.. Pro kunlaboro kun sekretservoj?.. Pro malpermeso vojaĝi eksterlanden al alipensantaj “samideanoj” kaj pro iliaj moralaj suferoj?..
Mi ne engaĝos min en la diskuton. Relegu atente la romanon de Kundera, ĝi enhavas aliajn trafajn konstatojn, kaj ĝi meritas tradukon kaj eldonon en Esperanto. Kiu(j) entreprenu tion? Ĉu eble tiuj, kiuj nun sincere bedaŭras sian iaman senscian misagadon?
“Nepras ne plu fari plian pligrandiĝon ĝis kiam ne estos adoptitaj novaj institucioj”, — aldonis Sarkozy.
Tuj poste la eldiraĵoj de Sarkozy estis kontraŭdiritaj de altrangaj francaj funkciuloj, kiuj notis ke Sarkozy, kiu estas ankaŭ ĉefo de la reganta partio UMP, ne “respegulas” la nunan registaran politikon rilate al la pligrandiĝo.
Sarkozy ĉiam brilas, kiam eblas kapti la centran lumon sur la publika sceno, bone kalkulas parolante pri “privilegiita partnereco”. Pro la kreskanta kritiko de la ekonomia politiko — kaj pro manko de rezultoj — de la reganta UMP, pli taŭge estas kritiki eksterlandanojn.
Sarkozy scias, ke ĉiam pli da francoj kaj okcidentaj eŭropanoj, akceptas ideojn pri ne plena membriĝo en Eŭropa Unio sed iu ne klare difinita formo de partnereco. “Mi volas vidi la lanĉon de proceduro kiu starigos la statuson de strategia EU-partnereco por tiuj niaj najbaroj kiuj ne taŭgas kiel membroj”, — diras Sarkozy.
Almenaŭ Sarkozy, malkiel multaj nuntempaj politikistoj, ne diras unu aferon publike kaj alian nur malantaŭ fermitaj pordoj. Li disdonis la samajn solvojn tuj post la franca popolvoĉdono: “Ni devas haltigi la pligrandiĝon almenaŭ ĝis kiam la institucioj estos ĝisdatigitaj. Eŭropo ne povas ĉiam pligrandiĝi”.
Tamen Sarkozy ne povas malhelpi ke 1 jan 2007 Rumanio kaj Bulgario aliĝu al EU, se ili kompletigos la preparan laboron. Kaj privilegiita partnereco neniam kontentigos aron de landoj kiuj vidas en Eŭropa Unio eblecon plibonigi sian propran politikan kaj ekonomian situacion.
Ekzemplo de tia espero estas Makedonio, kiu antaŭ nur kvar jaroj preskaŭ iris la saman vojon de interna milito kaj popolmasakrado kiel aliaj okcidentbalkanaj landoj. Nun post pluraj konstituciaj reformoj kaj krizoj Makedonio fariĝis en novembro 2005 oficiala kandidatlando de Eŭropa Unio. Sed ĉu nur partnereco estos la “solvo” por Makedonio?
Kompreneble ne. Makedonia ministro pri eksteraj aferoj, Ilinka Mitreva, kritikas la limojn kiujn metas EU — pli ekzakte la Membro-Ŝtatoj — kontraŭ la libera movado de makedonianoj. “La nuna vizo-sistemo de EU por Makedonio limigas komercan, edukadan, kulturan kaj ĉian alian tipon de komunikado inter makedoniaj kaj eŭropuniaj civitanoj”, — Mitreva diris.
Mitreva tuŝas problemon de preskaŭ ĉiuj. Kiom ofte niajn Esperanto-eventojn en okcidenta Eŭropo ne povas viziti samideanoj el Afriko, Orienta Eŭropo kaj aliaj landoj? Tuta generacio preskaŭ alkutimiĝis al tiuj stultaj limigoj de persona libereco.
Mitreva bone scias, ke homoj kiel Sarkozy tre bone profitas — politike — pro la limoj inter la eŭropaj popoloj. Malpli da kontakto inter homoj de diversaj kulturoj kaj lingvoj, signifas malpli da demandoj pri la propra maniero de vivo kaj, pli grave, pri propraj politikistoj.
Dafydd ap Fergus
Tute hazarde. Mi krozis en interreto kaj en iu retpaĝo estis skribite iomete pri Esperanto. Mi ekinteresiĝis pri tio kaj trovis aliajn informojn ankaŭ en interreto.
Kiel kaj kiam vi lernis Esperanton?
Mi eklernis ĝin antaŭ du jaroj. Unue mi lernis per interreto. Mia unua kurso estis Esperanto dla wszystkich (Esperanto por ĉiuj) en esperanto.pl. Poste mi malkovris lernu.net kaj tie komencis kurson Ana Pana, kiun mi finis antaŭ kelkaj monatoj. Rapide mi forgesis pri kurso kaj komencis korespondi. Dum la someraj ferioj iomete instruis min s-ino Elżbieta Frenszkowska.
En kiuj aranĝoj esperantistaj vi partoprenis?
Turisma Esperanto-Kongreso en Malbork, GRUPE-8 en Gliwice (2004), Vilna UK, IJK en Zakopane, Arkones en Poznań (2005), kaj laste ASo en Zakopane 2005/06.
Kiel vi varbis por la kurso?
Mi estis en la universitata radio UWM FM kaj anoncis pri la kurso. Krome, mi anoncis la kurson rete kaj pendigis afiŝojn en la urbo. Kaj certe mi invitis al la kurso ĉiujn miajn amikojn. Kelkaj aliĝis, kaj la kurso komenciĝis.
Ĉu vi uzas lernolibrojn?
Ne. Mi multobligas materialon el la reto, kaj la kopikosto estas la kotizo por la kurseto.
Sukcesojn!
En Prusujo estis fonditaj parokaj kaj popolaj lernejoj. Prusaj junuloj studis en grandaj mezepokaj universitatoj. Iuj el ili poste famiĝis kiel profesoroj. En 1386 grandmajstro klopodis ĉe papo pri fondo de universitato en Kulm.
Formiĝis propra literaturo kun jenaj branĉoj: historio de la ordeno, rerakontoj de la Sankta Skribo, kaj vivo de sanktuloj. Ni nepre menciu historiografon Petro el Duisburg, kies Prusaj Kronikoj ne nur priskribas la periodon ekde la fondo de la ordeno ĝis 1330, sed ankaŭ informas pri la antikva historio, religio, moroj kaj kulturo de prusoj. Religiaj legaĵoj (en la germana lingvo, ofte rimitaj) servis por spirita eduko de la ordenanoj.
Funkciado de la teŭtona ŝtato postulis regulan alvenon de novloĝantoj.
La plej proksima germana teritorio estis Brandenburgio. Akiro de Gdanska
Pomerio (1309) ebligis senperan ligon por germanoj sur la tuta sud-orienta
bordo de la Balta Maro.
Post iom da internaj bataloj kaj konspiroj, la potencon en la Granda Litova Princlando kaptis Jogaila (1351– 1434), filo de litovia princo Algirdas kaj de tverja princino Juliana (Uljana Aleksandrovna). Li kaptis kaj mortigis sian onklon Kęstutys, sed ties filo Vytautas (1350–1430) eskapis kaj fuĝis al kruckavaliroj, akceptis ĉe ili bapton kiel Vitoldo kaj ricevis ilian helpon en batalo kontraŭ Jogaila.
Jogaila portempe cedis; li perdis Ĵemajtion kaj promesis akcepti romkatolikecon (li estis ortodoksa, sed tio estis supraĵa — multaj litoviaj nobeloj estis ortodoksaj por sukcesa regado en la orientaj slavaj provincoj). Sed pli grave — pro insisto de polaj nobeloj 14 aŭg 1385 juna pola reĝino Jadwiga (1371–1399) kaj Jogaila subskribis kontrakton pri unio, laŭ kiu Jogaila 15 feb 1386 estis baptita kiel Władysław, kaj post tri tagoj li geedziĝis kun Jadwiga kaj fariĝis Ladislao, reĝo de Pollando.
Ladislao igis Litovion romkatolika per deviga baptado en 1387. Sekve la Papo kaj la eŭropaj reĝoj iom post iom ĉesis subteni la ordenon, kies celo — kristanigo de Baltio — estis preskaŭ finita, ĉar nur Ĵemajtio restis pagana.
Ladislao provis fari Litovion administra parto de Pollando kun sia frato Skirgaila kiel ĉefo, sed Vitoldo rekaptis la potencon kaj konservis certan sendependecon. Vitoldo daŭrigis ekspansion orienten, kie rusaj princlandoj senĉese konfliktis inter si kaj ofte spertis tatarajn ekspediciojn. Sed en 1399 ĉe la rivero Vorksla tataroj venkis la armeon de Vitoldo.
La ordeno profitis la konflikton inter la du litovaj kuzoj. Subtenante jen Vitoldon, jen Ladislaon, ĝi kelkfoje atakis Litovion kaj en 1390 invadis Vilnon. Por starigi pacon kun la ordeno Litovio rezignis pri Ĵemajtio kaj pri siaj postnemanaj teroj. Rezulte la suda (teŭtona) kaj la norda (Livonio) ordenaj posedaĵoj finfine ligiĝis teritorie. La ordeno okupis la insulon Gotland (1398–1411) kaj aĉetis Novan Markon.
La grandmajstroj konsciis danĝeron de la unio por la ordeno. Same kiel la antaŭaj grandmajstroj, Konrad von Jungingen kiu estris la ordenon dum 1394–1407 strebis eviti militon je du frontoj. Li skribis: “Estas facile komenci militon, sed malfacilas fini ĝin. Prefere perdi unu, du aŭ kvar ĉevalojn, ol la tutan landon. Ambaŭ flankoj posedas grandegajn teritoriojn, sed ni estas eta lando kun multnombra popolo ne kutimiĝinta al militoj”.
23 maj 1404 Ladislao kaj Vitoldo pac-kontraktis kun la grandmajstro Konrad von Jungingen. Pollando reprenis Dobrzinan regionon, sed rezignis pri Pomerio, la ordeno rezignis pri pretendoj je la litoviaj teroj kaj Novgorodo, sed regis Ĵemajtion.
Uzante la pacon kun la ordeno, Litovio aneksis pliajn rusajn terojn.
En julio 1404 Vitoldo denove okupis Smolenskon. Litovio komence de la 15a
jc iĝis la plej granda ŝtato de Eŭropo kun teritorio 1.100 mil km².
Ĝi konkeris preskaŭ ĉiujn princlandojn de la malnova Rusujo, interalie
Blankan Rusujon, Nigran Rusujon, Kievan Rusujon. La Granda Princlando etendiĝis
de la Balta ĝis la Nigra maro, de Pollando kaj Hungario preskaŭ ĝis
Moskvo. Ĝia loĝantaro (kaj armeo) estis plejparte slava kaj ortodoksa.
Konrad von Jungingen sukcesis ne nur grandigi la teritorion de la teŭtona ŝtato, sed ankaŭ atingi interkonsenton kun sociaj tavoloj ene de la ŝtato; lokaj nobeloj volonte servis ĉe la grandmajstro. Kreskis la bonhavo de la ŝtato, kreskis ĝia financo. Sed en 1407 Konrad von Jungingen mortis…
Lia frato, Ulrich von Jungingen (1360–1410) estas elektita kiel grandmajstro. Ulrich estis tre militema, sed malpli lerta politike. Laŭ kronikistoj, Konrad avertis antaŭ sia morto kontraŭ lia elekto. Ulrich von Jungingen ne sukcesis malpacigi Pollandon kaj Litovion. Vitoldo kontraktis kun Moskvo (lia filino Sofia estis edzino de la granda princo Moskva Bazilo I), kun la Ora Hordo kaj repaciĝis kun Ladislao. La Granda Princlando povis finfine solvi siajn problemojn en la okcidento.
En 1409 ĵemajtoj ekribelis. La ribelo servis kiel preteksto por nova milito (1409–1410) kontraŭ Litovio kaj Pollando. Sed tiuj jam grave superis teritorie kaj loĝantare la ordenon, kvankam ĝi estis pli bone organizita kaj pli riĉa. La militon iniciatis la ordeno.
(Daŭrigota)
Vytautas estis trifoje baptita: dufoje kiel romkatoliko, unufoje kiel ortodokso. Ni nomas lin ĉi tie Vitoldo, kvankam pli korekta estus Aleksandro, laŭ la lasta bapto.
Ĝi ankaŭ estas urbo mejloŝtona por la Esperanto-rokmuziko. Ja el Stokholmo venis parto de la muzikistoj de Amplifiki kaj la tuta bando Persone, kaj tie ankaŭ naskiĝis dank' al la aŭdaco de grupo de gejunuloj La Ranetoj la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF).
Poste enmigris en Stokholmon ekssovetiaj artistoj Ĵomart & Nataŝa,
Andreo kaj Natalia Berce, Vladimir Soroka k.a. Tiu ĉi lasta eĉ muntis
studion en Stokholmo en la jaroj 1990aj (Pigo Studio), al kiu ni
ŝuldas kelkajn elstarajn produktaĵojn, interalie, “Ĉu ne?” de Amplifiki.
Kio interesa nun estas en Stokholmo? Muzikŝatanto ne povas promeni
en la nordia urbo sen viziti la ĉarman kvartalon Sodermalm kaj tie iri
precize en numero 20 de la Langholmsgatan en la diskvendejon Mickes,
kies estro estas la fama Esperanto-gitaristo Micke Englund el la unua Esperanta
rok-bando Amplifiki. Lia butiko estas vere miriga muzika kaverno
kie eblas trovi ĉian rokmuzikan diskon… krom Esperanto-muzikon. En la
sama strato li havas duan KD/DVD-butikon…
Iom ekster la centro necesas ne maltrafi la Ĵomart-Studion. Temas pri bone ekipita hejmstudio, kiun Ĵomart iom post iom plibonigas per bonkvalita sonaparataro por kvazaŭ profesia diĝita registrado de artistoj. Tie estis surbendigitaj, interalie, la albumoj de Ĵomart kaj Nataŝa “Valso por amikoj” kaj la lasta “Amu min”.
Nun la duopo (preskaŭ eblas diri triopo, ĉar la filino Karina pli kaj pli ofte kantas kun ili) havas la projekton produkti novan albumon kun la plej elstaraj titoloj aperintaj sur kasedoj, KD kaj vinilo. En tiu nova albumo aperos kelkaj novaj titoloj. Kompreneble ĉio estos reregistrita kaj pliriĉigita per la nova diĝita tekniko kaj remiksita…
Iom pli sude de la urbocentro, Martin Wiese instaliĝis en kampara domo, esperante trovi inspiron en arbaro proksime de birdetoj, for de aŭtoj kaj brua urbego… kaj homamaso…
Antaŭ ekparoli pri lia projekto, necesas iom klarigi pri Persone — fama triopo konsistanta plej laste el Bertilo Wennergren, Martin Wiese kaj Anders Grop. Ni ne povas diri ke la bando disiĝis aŭ malaperis. Prefere ni diru, ke la bando paŭzas pro… geografiaj kialoj. Anders loĝas en Germanio, Bertilo en Koreio kaj Martin en Svedio, kaj do memkompreneble tio malfaciligas la eblecojn por ekzerci, komponi kaj komune muziki.
La muzika kariero de la bando estas vere elstara kaj ekzempla. Ĝia muziko profunde ankriĝis en la Esperanto-kulturo per elstaraj verkoj konataj de pluraj generacioj de la esperantistoj. Kiu hodiaŭ ne konas iliajn albumojn: “62 Minutoj”, “En la spegulo”, “Povus esti simple”, “…sed estas ne” aŭ “Sen”?
Neniu povas diri kiom longe daŭros tiu paŭzo, sed dume Martin muzikas kun alia stokholma bando (en la sveda lingvo) kaj daŭre komponas kaj verkas… en Esperanto.
Unu el la solotitoloj, kiujn Martin eldonis, aperis en la dua volumo de Vinilkosmo-kompil' “Vivo duras, sed vi molas” kaj ĝi donas jam la spiriton, en kiu Martin verkas kaj muzikas sole. Verŝajne tio ankaŭ donos la tonon al la nova projekto kiun li preparas kun la bando.
Martin promesis forlasi la martelon kaj la farbilojn, kiujn li uzis por renovigi la domon, kaj repreni la gitaron post Kristnasko por eksurbendigi la tiom longe atendatan albumon per novaj kantoj kun novaj sonoj… tio ankaŭ anoncas denovan kunlaboradon kun Vinilkosmo… por nova muzika aventuro kiu tutcerte ĝuigos ĉiujn.
Kion diri pli pri Stokholmo?..
Ha! Jes! La Ranetoj, eble malpli aktivaj, daŭre retroviĝas kaj bonetose festumas, pluraj el ili havas nun ranidojn kio povus pensigi al ni ke la estonto por stokholma kultura Esperanto-vivo estas esperplena.
La patro de KEF, Per Arne Fritzon, subgrunde blovas instigon kaj impulson…
Stokholmo alvokos nin en la venontaj monatoj, estu atentaj…
Mi tuj pretos tien reveni!..
Flo!
Sume aŭ averaĝe*
|
2001
|
2002
|
2003
|
2004
|
2005
|
|
Nombro de libroj en/pri Esperanto |
2107
|
222
|
174
|
224
|
183
|
159
|
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj |
251.276
|
31.520
|
26.451
|
28.424
|
27.295
|
23.780
|
Nombro de la eldonintoj |
650
|
109
|
95
|
133
|
103
|
87
|
Averaĝa paĝonombro de unu libro |
*120
|
142
|
152
|
127
|
149
|
149
|
Averaĝa prezo de unu libro (NLG/EUR) |
*18.08NLG/€8,22
|
€11,2
|
€11.6
|
€10.3
|
€10.8
|
€12.7
|
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo |
296
|
32
|
43
|
42
|
25
|
19
|
Originala beletro |
258
|
21
|
18
|
24
|
21
|
14
|
Traduka beletro |
458
|
57
|
18
|
32
|
45
|
40
|
Planlingvistiko kaj esperantologio |
229
|
26
|
19
|
15
|
13
|
22
|
Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.) |
241
|
21
|
42
|
33
|
32
|
27
|
Politiko, historio, filozofio |
166
|
22
|
11
|
28
|
21
|
22
|
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj |
182
|
17
|
8
|
16
|
10
|
4
|
Religio |
105
|
6
|
10
|
17
|
6
|
6
|
Aliaj temoj |
172
|
20
|
4
|
17
|
10
|
5
|
En la resuma tabelo vi povas mem vidi ĉion, sed eble ni komparu kun la stato antaŭ kvarona jarcento, kiam Esperanto, laŭ kelkaj, estis “floranta”: en 1980 surmerkatiĝis 132 libroj sur entute 15.091 paĝoj.
El la 159 libroj 86 libroj aperis en 2005, 46 libroj en 2004, kaj po 1-2 libroj en antaŭaj jaroj kun atentinda escepto de la jaro 1993, kiu ĉi-jare grave influis la statistikon.
En 2005 laste aperis 15 ampleksaj kolektoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj el la svisa gazeto La Sentinelle. Kvankam ili (preskaŭ) ne havas rilaton al Esperanto, ilin verkis esperantisto Edmond Privat. Libro-Mondo (Pollando) kaj Arĥivaro Edmond Privat (Svislando) eldonis en la jaro 1993 kelkajn dekojn da kolektoj, kiujn la Libroservo de UEA anoncas iom post iom dum la lastaj jaroj. Ĉi tial ambaŭ eldonejoj por siaj malnovaj represoj kunokupas nun la suprojn en la jar-tabeloj.
Reale, en 2005 plej multajn titolojn eldonis Edition Iltis — temas pri 15 esperantologiaj kaj volapukologiaj broŝuroj en Esperanto kaj en la germana lingvo. Sekvas kun ok libroj du baltaj eldonejoj: Ryto varpas el Kaŭno kaj Sezonoj el Kaliningrado.
Tamen la broŝur-rikolto de Iltis ampleksas malpli ol 500 paĝojn, kaj ĝi mankas en la paĝolisto, en kiu estas SAT eldoninta la plej “dikan” libron en la jaro NPIV-2005.
La fenomeno “1993” ŝanĝis ankaŭ la resuman statistikon, kiun dum multaj jaroj malfermis UEA. La privata eldonejo de Tomasz Chmielik, Libro-Mondo, devancis UEAon kaj nun estas la plej aktiva libroproduktanto en Esperantujo dum la lastaj 15 jaroj. Oni vidas, ke nur 5 eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone (kaj Sezonoj nature estas inter ili).
Oni bone scias, ke la Universala Kongreso mobilizas la movadon antaŭ kaj dum la kongreso, sed post la kongreso kutime venas “meritita” ripozo. Tiel estis en 2003 en Svedio (11 libroj en la kongresjaro 2003, nur 1 en 2004, neniu en 2005) kaj en Ĉinio (12 libroj en la kongresjaro 2004, neniu en 2005), sed la litovia kazo estas aparta, ĉar la eldonado tie sekvas planon. Litovio certe konservos ankaŭ venontjare sian dignan lokon en la landodeko.
Entute, librojn en/pri Esperanto oni eldonis (nu, laste eldonis) nur en 29 landoj. Krom Ĉinio kaj Svedio neniun libron donis al ni la antaŭnelongaj kongreslandoj Israelo kaj Kroatio.
La resumaj lando-tabeloj preskaŭ ne ŝanĝiĝas. Germanio kaj Francio restas la plej aktivaj kaj movade kaj eldone, kvankam Pollando ĉiam proksimiĝas al Francio.
Nia lasta statistikero koncernas la fonto-lingvojn. 56 libroj enhavas ĉi-jare indikon pri tradukiteco. Sed ŝajnas, ke unuafoje plej multaj tradukoj estas faritaj el Esperanto — entute 11 libr(et)oj havas tian indikon. 9 tradukoj estis faritaj el la germana, 8 el la litova, 7 el la franca, po 6 el la angla kaj el la rusa.
Malgraŭ tio la angla plurestas en la supro por la jaroj 1991–2005:
Angla 119 libroj, franca 101, germana 85, Esperanto 61, rusa 57, jida 44, ĉina kaj portugala po 43, pola 42, japana 35, hungara 30 ktp.
Mi ne juĝas ĉi tie pri la kvalito de la libroj — por tio necesas legi ilin, sed ne la eldonindikojn en Laste aperis. Tamen, legante la librolistojn, mi ĉiam miras, kiom malsimilas ili al la kutima oferto en la ordinaraj librovendejoj.
Vidu mem: dum la jaro 2005 en Esperantujo surmerkatiĝis neniu libro por tiuj kiuj uzas komputilon (en la librovendejo proksima al nia hejmo estas pluraj dekoj da libroj ruslingvaj pri Windows, Word kaj pri la reto); neniu libro pri aŭtomobiloj, televidiloj kaj poŝtelefonoj; neniu libro teknika; neniu lernolibro (escepte de libro pri la litova lingvo); neniu biografio pri famulo (krom broŝuroj pri la aŭtoro de Volapuko); neniu libro arta; neniu kuirlibro; neniu kuraclibro; neniu libro pri hejma mastrumado; neniu libro por agrikulturistoj; neniu libro por eldonistoj kaj redaktoroj; neniu libro sporta ktp.
Ĉu vere Esperanto estas la lingvo “…en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj” (el la Bulonja Deklaracio). Nu, eble ne, sed ni povas fieri, ke en neniu alia homa lingvo aperas tiom da libroj … pri Esperanto.
Paralele verkitan ankaŭ en la sveda, karakterizas ĝin flua kaj natura stilo ĝenata nur de kelkaj “ĝis kiam” kaj “dum kiam” (anstataŭ simplaj “ĝis” kaj “dum”) aŭ de la peza kvankam teorie pravigebla eldiro “tute korekte!”
Kvankam adolton povus tedeti subtilaj eĥoj de pastra prediko aŭ la licence anakronisma moralaĵo, mi tamen opinias ĝin rekomendinda legaĵo speciale por junaj knaboj pro ĝia apertmensa pritrakto de toleremo, libereco kaj egaleco inter homoj kaj inter gentoj… kaj pro la ĉiam simpatiaj bildoj de Pavel Rak.
Jorge Camacho
Tomas Venclova siatempe forte opoziciis al soveta reĝimo kaj en 1977 elmigris. Do lia poezio plenas de liber-amo kaj rezistemo. Eĉ kie li priskribas naturon — tutegale travideblas politiko. Ne kun ĉio eblas konsenti, kaj vere bedaŭrindas, ke li vidas nur malbonajn flankojn de la soveta epoko. Ja soveta “okupacio” savis Litovion de okupacio germana, kaj tiakaze ĝis nun la litova lingvo kaj la popolo mem tute malaperus… Ankaŭ la nunan Ruslandon la aŭtoro priskribas per sole nigra kaj nigrega koloroj (Vojkruco).
La ideoj kaj enhavo de la poemoj ofte sufiĉe nebulas, kaj la aŭtoraj komentoj librofine ne ĉiam helpas. Evidente la senco estas plurtavola, tamen por percepti ĝin eble bezonatas certaj fonaj scioj. Mi devas konfesi, ke grandan parton de la senco mi maltrafis… verŝajne tio estas mia problemo, tamen mi ne certas, ke aliaj legantoj pli bonŝancos.
La originala metriko pli-malpli samas preskaŭ ĉie, kvankam varias nombro de versoj en strofo. La ritmo de tradukoj plurloke lamas — mi ne scias, ĉu tio sekvas la originalon (mi ne regas la litovan lingvon, tamen scias pri ties komplika fonetiko kun tri diversaj akcentospecoj) aŭ indikas malfortecon de la tradukantoj. Ĉiakaze, la leganto, edukita per klasika poezio kun regula forta akcento, sentos tion kiel mankon. En Interparolo vintre kaj Dankofesta tago perdiĝis rimoj.
Ne nur Ertl kontribuis al esperantigo de la poemaro. Kelkaj poemoj (entute kvin) aperas en du diversaj tradukoj, kaj por paraleleco ĉiufoje estas ripetata ankaŭ la originalo — mi opinias tion neracia, precipe en malgranda libreto. Apenaŭ indis doni paralele la tradukojn de Long kaj Ertl — kaj de Long sola, videble malpli sukcesan (Interparolo vintre). La samo direblas pri Memore al poeto. Varianto, tradukita de Meva Maron kun partopreno de Ertl kaj sen tiu — la diferenco estas vere negranda. De Dankofesta tago, Mi scias nur… kaj Užupis — iom pli bonas tamen la tradukoj de Kris Long.
La libreto trovis sian lokon inter kelkdek aliaj, eldonitaj en Litovio lige kun UK-90. Dank' al la dulingveco ĝi supozeble trovos vastan cel-aŭditorion kaj helpos popularigi Esperanton inter litovaj intelektuloj kaj poeziŝatantoj, ĝi ankaŭ konatigos esperantistojn kun specifa parto de la litova kulturo.
Valentin Melnikov
1998
|
1999
|
2000
|
2001
|
2002
|
2003
|
2004
|
2005
|
|
Ruslando |
147
|
133
|
122
|
115
|
101
|
98
|
104
|
92
|
Aliaj landoj |
136
|
170
|
238
|
257
|
305
|
407
|
421
|
450
|
Entute |
283
|
303
|
360
|
372
|
406
|
505
|
525
|
542
|
En la suba listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2004) estas jam 16 landoj — ankaŭ rekordo.
Ruslando 92 (104)Unuafoje ni resumas la statistikon laŭurbe. Plej multaj abonantoj de La Ondo estas en la pollanda ĉefurbo, Varsovio — 12. Sekvas Soĉi (Ruslando) kun 10 kaj Berlino (Germanio) kun 8 abonantoj. Po 5 abonantoj estas en Jekaterinburg, Krasnojarsk, Peterburgo (Ruslando), Poznań (Pollando). En Madrido (Hispanio), Malborko (Pollando), Moskvo (Ruslando), Turku (Finnlando), Vieno (Aŭstrio), Vilno (Litovio), Zagrebo (Kroatio) estas po 4 abonantoj.
Pollando 65 (65)
Germanio 43 (28)
Francio 35 (32)
Finnlando 29 (29)
Britio 25 (35)
Italio 24 (17)
Usono 22 (20)
Hispanio 20 (18)
Svedio 20 (22)
Belgio 15 (18)
Danlando 15 (9)
Brazilo 14 (13)
Japanio 14 (15)
Svislando 11 (8)
Koreio 10 (10)
Ni faros ĉion por ke la abonkvanto ne falu ĉi-jare. Vi povas helpi per reabono kaj per informado pri La Ondo inter viaj konatoj.
AlKo
Kongresa libro de la 61-a Internacia Junulara Kongreso. Zakopane, 31 jul — 7 aŭg 2005. — [Varsovio]: [LKK], 2005. — 48 pĝ., il. — [Donaco de Varsovia Vento].
Marcinkevičius, Justinas. Mindaugas: Dramo-poemo en du partoj / Tradukis el la litova Vida Beinortienė. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 128 pĝ.; 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].
Nordenstorm, Leif. Arne, la ĉefido: Rakonto el la vikinga epoko / Ilustris Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. — 116 pĝ., il.
Ŝulco, Rikardo. La viro en la luno: Legolibro. — Paderborno: Esperanto-Centro, 1994. — 400 pĝ., il. — [Donaco de Marian Zdankowski].
Venclova, Tomas. Vienkartinė šalis = La unufoja lando: Versoj / Kompilis István Ertl; tradukis el la litova István Ertl, Kris Long, Meva Maron. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 96 pĝ.; 500 ekz. — [Donaco de LitEA].
Venclova, Tomas. Vilnius: Gvidlibro tra la urbo / Tradukis el la litova Laimius Stražnickas. — Vilnius: R. paknio leidykla, 2005. — 216 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].
Vilnius kaj Trakai: Gvidlibro / Kompilis Beata Piasecka; Tradukis el la litova Laimius Stražnickas. — Vilnius: R. paknio leidykla, 2005. — 80 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].
Entute, en 2005 90.00 EUR
Koran dankon al ĉiuj donacintoj!
Ĉi-jare donacoj estas tre gravaj, ja ni ne ŝanĝis la bazan abonkotizon malgraŭ drasta kresko de la poreksterlanda poŝta tarifo en Ruslando.
Ruslandanoj sendu help-sumojn poŝte al la redakcia adreso, banke aŭ
elektronike Яндех-Деньги.
Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto “avko-u”. Donacojn
akceptas ankaŭ niaj perantoj.
1a premio (50€ kaj abono de La Ondo de Esperanto): Pan Tshin Siong (Malajzio) pro “Paca kunmanĝo”.
2a premio (25€ kaj abono de La Ondo de Esperanto): Jurij Kajun (Ruslando).
3a premio (abono de La Ondo de Esperanto): Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Lago kaj luno” kaj Olga Ŝipovalenko (Ruslando).
Laŭdaj mencioj: Lysiane Dumagnou (Francio) pro “Reveno de la mara monstro al sia groto”; Gražvydas Jurgelevičius (Litovio) pro “Foko”; Aleš Tomeček (Ĉeĥio); Jean Marin (Francio) pro “Maljuna muzikisto”; Marcus Sikosek (Nederlando).
Speciala premio (50€ kaj abono de La Ondo de Esperanto) pro la plej bona foto pri la temo Naturo: Olga Ŝipovalenko (Ruslando).
Laŭ la Regularo de la konkurso, la organizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis la 31a de decembro 2007 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.
Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!
Halina Gorecka
sekretario de la konkurso