Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 4–5 (138–139)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Speciala prilingva kajero


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Strategia elekto fariĝis Pandora skatolo

“Danĝera ludo en Togolando”, — alarmis Libera Folio en oktobro. La togolandano Gbeglo Koffi, kiu longe ĝuis la rolon de afrika fetiĉo en UEA, ekamindumis kun la Esperanta Civito, kio ne povis esti favore rigardata en UEA. La evoluo kulminis jarfine, kiam UEA ne daŭrigis kontrakton pri la Afrika Oficejo, kiu ĝis tiam troviĝis en Instituto Zamenhof, privata lernejo de Koffi financata de nederlandaj karitataj fondusoj kaj privataj mecenatoj. En januaro UEA anoncis translokiĝon de la oficejo al la najbara Benino. Koffi rebatis per fondo de Afrika Centro Esperantista, sub kies nomo li komencis dissendi insultojn pri la gvidantoj de UEA.

Maturiĝis do la afrika Esperantujo, ĉar ĝi havas sian unuan skismon, kvankam pri lokaj skismoj oni raportis jam multfoje. En Afriko kvereloj pro envio kaj ĵaluzo havas fekundan grundon. Pro premaj vivkondiĉoj oni kaptas ĉiun pajleron, kiu povus promesi plibonigon. Ankaŭ Esperanton oni lernas revante pri mono kaj ŝanco eskapi al la Nordo. Kiam la realo malkaŝas sin, multaj kabeas kaj tiuj, kiuj restas, ekdisputas pri la magra mono el Roterdamo. Por iuj la revo pri mono kaj elmigro tamen realiĝis danke al la donacoj de romantikemaj eŭropanoj kaj malavareco de UEA. Populara eskapvojo estis UK, sed ankaŭ aliaj renkontiĝoj taŭgis. Iliaj organizantoj pretis multe peni por venigi gastojn el Afriko, esperante, ke ilian ĉeeston rimarkus ĵurnalistoj. Ne malofte tamen okazis, ke post la kongreso neniu plu rimarkis ilian ĉeeston, ĉar ili malaperis. Feliĉe almenaŭ kelkaj restis aktivaj en la movado de sia nova loĝlando. Ili meritas rekonon male al tiuj, kiuj misuzis la naivecon de aliaj.

Gbeglo Koffi estas speciala, sukcesa kazo de afrikano. Li ne fuĝis, sed anstataŭe li akiris lernejon, kiu en fotoj aspektas tre impone. Kiel la unua afrikano en la UEA-estraro kaj la Akademio li estas la plej fama afrika esperantisto. Pri lia laboro kiel estrarano mankas observoj, krom la atesto de Michela Lipari, kiu reage al Koffi en reta diskuto komprenigis, ke ŝia kolego dormis en la kunsidoj. Okazis, ke en tiu diskuto Koffi montris sin senscia pri kulturaj aferoj, kvankam kulturo estis lia fako kiel estrarano. Skribante pri esperantologia kurso en Togolando, kun Giorgio Silfer kiel profesoro, Koffi resumis, ke UEA portis al Afriko akuzativon, sed necesis la Civito por porti tien kulturon. Oni demandas sin, pri kiuj ridi plej multe: pri Koffi aŭ pri tiuj, kiuj levis lin sur la podion de UEA.

Antaŭ 20 jaroj Bernard Golden verve artikolis kontraŭ la uzo de mono en Afriko, kiu laŭ li bezonis panon anstataŭ Esperanto. Estas bele por la publika bildo pri Esperanto, ke ĝi estas parolata en Afriko, sed Golden ne malpravis. Sufiĉis malpli da mono por atingi decan rezulton en Afriko, kiu por UEA fine fariĝis Pandora skatolo. Kial UEA ne prioritatigis Ĉinion? Tio estus investo, kiu repagus sin multoble, ĉar Ĉinio difinos la estontecon de la mondo. Malfruas penti.

Komitatano Z

La kovrilpaĝa foto eble ne rilatas al nia temo interlingvistiko, eĉ se temas pri scienco “pri ĉio inter la lingvoj”. Sed ĉi-foje la celo estas “nia interna kleriĝo”. Do, legu kaj kleriĝu, espereble vi havas por tio pli bonajn kondiĉojn ol la kleriĝemaj surbildaj infanoj. 


Detlev Blanke (Fotis Virginia Valuckiene)Interlingvistiko kaj esperantologio, ĉu vere necesaj?

de d-ro Detlev Blanke

1. Kio estas interlingvistiko?

Pri la objekto de interlingvistiko malsamas opinioj. Mi ilin skizos tre simpligite kaj rezignos pri citoj de gravaj interlingvistoj. Ilin oni trovos en mia aperonta libro Interlinguistische Beiträge (Frankfurt/Main: Peter Lang Verlag, 2006, 405 pĝ.).

La vorto “interlingvistiko” invitas al du interpretoj:

(a) /interlingv/+[ist]iko: la scienco pri interlingvoj
(b) /inter/ /lingv[oj]/+ [ist]iko: la scienco pri ĉio inter la lingvoj.
La interpreto (a) estas la tradicia kaj malnova kaj (b) estas relative nova.

Cetere, la adeptoj de Occidental-Interlingue kaj Interlingua nomas “interlinguistica” la okupiĝon pri siaj lingvoj. Pri tiuj lingvoj apenaŭ aperas sciencaj studoj, kaj se tamen, tiam ĉefe en Esperanto.

Ni povas distingi tri ĉefajn “skolojn” (kun subfakoj kaj nuancoj, kiujn mi ĉi tie ignoras). Laŭ ili interlingvistiko okupiĝas

(1) pri la internaciaj helplingvoj, ĉu etnaj lingvoj ĉu planlingvoj
(2) pri la internacia lingva komunikado
(3) pri la rilatoj kaj procesoj inter la lingvoj, t.e. lingvo-kontaktoj, lingvo-komparado, tradukado ktp.
Plej disvastigita verŝajne estas varianto de la koncepto (1), nome ke interlingvistiko estas scienco pri planlingvoj, kompara, priskriba kaj (eble) konstrua. Se oni objektivisme aliras la problemon kaj vidas nur la strukturon de planlingvoj, oni eterne povas disputi pri ties idealaj ecoj kaj daŭre analizi la novajn projektojn. Ili senĉese aperas kaj ankaŭ estonte aperados, aparte en tiu orminejo kaj rubaĵejo, la interreto, kiun la “homo ludens” malkovris ankaŭ por lingvo-kreado.

La koncepto (2) estas pli vasta. Ĝi metas en la fokuson la procezon de internacia komunikado kun ĉiuj aspektoj (politika, ekonomia, lingva, kultura, psikologia, informadika ktp.) kaj kompreneble ankaŭ okupiĝas pri la komunikiloj, ne nur pri planlingvoj sed ankaŭ pri etnaj lingvoj. Ĝi estas interdiscipline, socilingvistike kaj lingvopolitike orientita. Laŭ mia kelkjardeka sperto por kunlaboro kun lingvistoj ĝi pruviĝis multe pli taŭga ol (1).

La koncepto (3) limiĝas ĉefe al lingvo-komparado kaj lingvo-kontaktoj de etnaj lingvoj. Tamen tiaj studoj por la tradiciaj interlingvistoj ne estas superfluaj. Sed gravas la fokuso de la esploroj.

Se ni rigardas la sciencon ne kiel memcelon, tiam laŭ la koncepto (1) interlingvistiko helpu trovi la “plej bonan” el inter la ekzistantaj planlingvoj aŭ difinu la kriteriojn, laŭ kiuj oni konstruu “la plej bonan”. Laŭ la koncepto (2) interlingvistiko helpu trovi la solvon por optimumigi la internacian lingvo-komunikadon.

La optimumigo laŭ mi ne nur havu teknikan sed ankaŭ socian dimension, tial eblas hipotezi, ke efika kaj samtempe demokrata komunikilo nur povas esti alte evoluinta planlingvo. Ĉe ekzistanta bezono tian planlingvon fakuloj povas pluevoluigi (ekzemple, fakaj leksikoj) per lingvo-planado.

2. La rolo de Esperanto en interlingvistiko

Se oni rigardas la lingvon ne nur kiel strukturon, sed kiel socian institucion, tiam oni venas al distingo inter
(a) projektoj,
(b) parte praktikitaj /-ataj planlingvoj (aparte Volapuko, Latino sine flexione, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua) kaj
(c) la ĝis nun plej alte evoluinta planlingvo Esperanto, kiu distingiĝas kvalite disde la grupoj (a) kaj (b) i.a. laŭ komunikaj terenoj, evoluinteco de la leksiko kvante kaj kvalite, lingvo-komunumo kun siaj kulturo, tradicioj, scienca prilaboriteco ktp.
Tiun distingon neinformitaj lingvistoj ofte ne faras. Ili ne konscias pri ekzisto de planlingva komunumo kaj sekve ne povas imagi, ke la lingvo “havas” kulturon (fakte ne la lingvo havas ĝin, sed la lingvo-komunumo).

Pro tio interlingvistoj, sendepende de siaj pozicioj, vole nevole ne povas ignori Esperanton, ĉar aparte per tiu planlingvo oni povas studi principajn problemojn de la tutmonda eksperimento, en kiu el lingvo-projekto fariĝis lingvo. Cetere, en Esperanto laŭ mia takso aperas pli ol 50% de la interlingvistika fakliteraturo, aparte laŭ koncepto (1).

La esperantologio estas rigardebla subdisciplino de interlingvistiko. Ĝi esploras la fontojn, strukturon, evoluon, funkciojn, komunikado-terenojn kaj — interdiscipline — la lingvo-komunumon. Neniu alia planlingvo ĝis nun disponas pri aparta scienca disciplino (ne vere ekzistas “Volapuko-logio”, “Ido-logio”, “Interlingue-logio”, “Interlingua-logio”).

Kvankam rusistoj ne esploras la rusan lingvo-komunumon, germanistoj ne la germanan ktp., tamen gravas inkludi en esperantologion la studon de la lingvo-komunumo.

3. Manko de intereso

Bedaŭrinde en la esperantista komunumo la intereso pri aktiva scienca laboro estas subevoluinta. Tio validas ne nur por interlingvistiko kaj esperantologio, sed ankaŭ por la faka apliko ĝenerale.

Mankas interlingvistika fakrevuo, kvankam “Language Problems & Language Planning”, kiun eldonas CED kune kun la prestiĝa lingvistika eldonejo Benjamins en Amsterdam, havas interlingvistikan sekcion.

De la faka revuo “Esperantologio — Esperantic Studies” (EES) en 1999–2005 aperis nur tri kajeroj, mizera rezulto. Ambaŭ revuoj suferas pro nesufiĉa abonantaro kaj manko de taŭgaj kontribuoj; tio aparte validas por EES.

Apenaŭ vendiĝas la interesaj aktoj de la nuntempe ĉefa interdisciplina fakaplika aranĝo-serio “Konferencoj de Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST), kiun ekde 1998 ĉiun duan jaron organizas d-ro Petro Chrdle kun sia entrepreno KAVA-PECH.

Ĉe junaj esperantistoj, kiuj kleriĝis por siaj profesioj laŭ la lastaj sciostatoj (i.a. doktoroj kaj universitataj profesoroj) apenaŭ videblas la preteco kontribui fake en Esperanto. Brilaj esceptoj tamen ekzistas.

Kiuj estas la kialoj por tia situacio?

Eblas konstati ĉefe du malsamajn sintenojn de esperantistoj al la scienco, depende de tio, kiun rilaton ili havas al la rolo kaj eventuala perspektivo de la lingvo.

(1) Tiuj, kiuj unuavice volas praktiki la lingvon kaj utiligi la eblecojn de la komunumo, do preferas korespondi, beletrumi, turismumi, ŝatas esperantistajn kafo-klaĉojn ktp., ĝenerale ne tre interesiĝas pri interlingvistiko kaj pri la problemoj de la faka apliko (ekzemple, bonkvalita terminologia agado). Ili ne sentas la bezonon. Tio estas la granda plimulto.

Por ke mi ne estu miskomprenata: Kompreneble, korespondado, beletro, turismo kaj eĉ kafoklaĉoj gravas por Esperanto kaj ĝia komunumo kaj foje ankaŭ popularas ĉe diversaj interlingvistoj…

Tamen, se ni volas progresi kaj konservi al la lingvo estontecon ni bezonas praktikon kaj teorion.

(2) Tiuj, kiuj agadas kaj argumentas lingvopolitike, kiuj proponas Esperanton kiel alternativon kritike al la anglalingva hegemonio (diverskampe, en internaciaj organizaĵoj aŭ en Eŭropa Unio), multe pli ofte sentas la mankon de fakuloj, de science bazitaj argumentoj. Aparte ili spertas la negativajn efikojn de neinformiteco kaj ignoremo flanke de influhavaj sciencaj rondoj. Ili ja konscias pri la bezono je solida faka laboro.

4. Kial ni bezonas la sciencon?

Ni bezonas esplorojn pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj pro internaj kaj eksteraj kialoj, kiuj interligiĝas.

(1) Por nia interna kleriĝo.

Se ni volas pli bone kompreni la internacian lingvan komunikadon, ni devas objektive studi ĝin. Krome, por bone kompreni la fenomenon planlingvo, ni devas studi la historion, la ĉefajn tendencojn kaj almenaŭ la plej konatajn sistemojn (i.a. ankaŭ por povi rilati al la konkurencaj sistemoj). La okupiĝo pri esperantologio ne nur klerigas nin, sed ankaŭ montras multajn problemojn de la lingvo, kiujn ni ne ignoru. La rezultoj devus servi al la Akademio de Esperanto pli bone transpreni sian respondecon kiel lingvo-kultura instanco kaj aktiviĝi por sistema laboro. Bona esperantologia scio krome helpas al ni i.a. prepari pli modernajn vortarojn kaj pli efikajn instruilojn, adekvate reagi al reform-proponoj kaj al bezonoj de lingvo-planado ene de planlingvo.

(2) Por nia ekstera agado.

Nur kleraj interlingvistoj kaj esperantologoj, kapablaj moviĝi en la scienca medio, havas ŝancojn publikigi fakartikolojn aŭ faklibrojn en la neesperantista scienca mondo kaj estas akceptataj kiel seriozaj partneroj. Ili estos singardaj pri diversaj mitoj (“plej facila lingvo”, kiu estas “logika” kaj “fonetika”, havas “nur 16 regulojn” kaj estas parolata de “16 milionoj” ktp.).

Por povi decidi pri la rolo de Esperanto, ekzemple, en la kleriga sistemo, pri ĝia enkonduko en la universitatan medion, eventuale eĉ por parta uzo en ŝtataj aŭ neŝtataj internaciaj organizaĵoj, la decidrajtigitoj konsultos ne unuavice la landan Esperanto-asocion, sed neesperantistajn fakulojn, unuavice lingvistojn, bedaŭrinde ne nepre tiujn, kiuj kompetentas pri la temo, la interlingvistojn. Se la lingvistoj restas malkleraj pri niaj temoj, iliaj ekspertizoj povas nur malutili.

5. Kiel kleriĝi kaj informiĝi pri la scienco?

Por kleriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio ne ekzistas tre idealaj kondiĉoj en la Esperanta lingvo-komunumo. Naciaj kaj internaciaj konferencoj ĉi-temaj maloftas. Maloftas konvenaj programeroj kadre de naciaj kaj internaciaj aranĝoj. En universitatoj oni foje ofertas pli malpli simplajn Esperanto-kursojn, sed ege malofte prelegseriojn pri la disciplinoj interlingvistiko kaj esperantologio.

Estas simptome, ke dum pli ol 40 jaroj neniu alia universitato sekvis la ekzemplon de Budapeŝto, kie eblas akiri instruistan diplomon por Esperanto. Oni tamen povas observi kreskon de la kvanto de universitataj tezoj (aparte diplomaj kaj magistrigaj, sed ankaŭ doktorigaj) aparte meze de la 1970-aj jaroj.

Laŭdindas la internaciaj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), iniciato de d-rino Ilona Koutny.

Lastatempe kreiĝis ebloj por subteni seriozajn studojn ankaŭ finance: “Esperantic Studies Foundation” (www.esperantic.org).

Ekzistas sufiĉe da faka literaturo, pri kiu informas bibliografioj kaj bibliotekaj katalogoj, pli kaj pli ankaŭ en la reto. La materialfontojn mi klopodis koncize skizi (“Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo”, Rotterdam: UEA, 2003). La gravega bibliografio de “Modern Language Association of America” (MLA) enhavas sekcion pri “Auxiliary languages. International languages”, kie ĉiujare registriĝas inter 300 kaj 400 titoloj (bibliografias Humphrey Tonkin kaj mi).

La “Informilo por Interlingvistoj”, kiun mi redaktas ekde 1992, en kvar kajeroj jare (ĝis la fino de 2005 aperis 55 kajeroj) klopodas informi pri la ĉefaj interlingvistikaj publicaĵoj kaj aranĝoj en internacia skalo (kaj mi invitas al sendo de taŭgaj informoj). Por seriozaj interesitoj ĝi senpage haveblas ĉe UEA. Do, ebloj por informiĝi tamen ekzistas.

6. Kelkaj proponoj

Laŭ la skizitaj situacio kaj problemoj mi rekomendas:

1. La gvidaj medioj de la Esperanta lingvo-komunumo pli bone komprenu la strategie gravan signifon de scienca agado kaj stimulu ĝin.

2. Aparte interesitaj kaj kapablaj fakuloj, aparte junuloj, ricevu subtenon, por kleriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ili havu eblecon prezenti siajn fakajn studojn sur nacia kaj internacia niveloj.

3. En nacia kadro necesas krei sciencajn societojn, organizaĵojn aŭ alispecajn instituciojn, kiuj kunigu la interlingvistike kaj esperantologie interesitajn homojn (tion kun certa sukceso ekde 1991 faras la germana “Societo pri Interlingvistiko” (www. interlinguistik-gil.de), stimulu ilin al faka laboro kaj donu eblecon por prezenti la rezultojn (prelegoj, publicaĵoj). Tiuj bone preparitaj homoj ekagu en la scienca kaj universitat-instrua medioj.

4. Estiĝu pli da internaciaj ebloj (konferencoj, seminarioj, programeroj en aranĝoj) por prezenti, diskutigi kaj publici interlingvistikajn kaj esperantologiajn studojn.

5. Necesas pli da streboj internaciskale unuigi kaj aktivigi la fakulojn (ĉu lige al “Centro de Esploro pri la Monda Lingvo-Problemo”, ĉu per novaj organizaj provoj kiel “Internacia Asocio pri Interlingvistiko”, en 2005 fondita en Tartu). 


Marzena (Foto de Kinga Nemere-Czachowska)Maŭistoj kaj esperantistoj

Maŭistaj ribeluloj forkaptis en nepala montaro kvar polojn, kaj inter ili du esperantistojn”, — mi aŭdis la 28an de marto matene en la Pola Radio. Tuj mi pensis, ke temas pri Maĵena (Marzena) Staniszewska kaj Vojtek (Wojciech) Mysiara. Post unu horo mi certiĝis — la radio informis pri iliaj nomoj. Tuj mi telefonis al Nepala Esperanto-Asocio.

“Jes, vendrede viaj konatoj pertelefone informis nin, ke dumvoje haltigis ilin maŭistoj, — diris Bharat Kumar Ghimire,la ĝenerala sekretario de NEA. — Sed mi estas certa, ke nenio malbona okazos, ĉar ofte ribeluloj petas monon de turistoj, kiuj eniras ilian teritorion. Se poloj estas jam liberaj - sekvontan vilaĝon ili atingos perpiede post kelkaj tagoj. Ni devas atendi”.

Feliĉe, jam posttagmeze oni informis, ke la poloj estas liberaj. Bedaŭrinde, ĝis ĵaŭdo, kiam mi skribas ĉi tiun artikolon, mankas rekta kontakto kun ili.

Vojtek (Foto de Kinga Nemere-Czachowska)Maĵena kaj Vojtek havas po 32 jarojn. Ŝi estas juristino, li — sociologo. Ili ambaŭ finis la universitaton Kopernik en Toruń, Pollando. Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo estis ilia revo delonge. Ili bone prepariĝis por realigi ĝin, interalie lernis Esperanton. “Ili kredis, ke la internacia lingvo helpos al ili en multaj landoj — rakontas Teresa Nemere, kiu instruis al ili la lingvon”.

En 2003 Maĵena kaj Vojtek ekvojaĝis. Ili komencis de Ukrainio kaj tuj trovis tie Esperanto-amikojn. Poste ili vizitis Ruslandon, Mongolion, Ĉinion, Vjetnamion, Kamboĝon, Tajlandon, Laoson, Pakistanon, Hindion (Baraton). En Ĉinio ili laboris preskaŭ dum unu jaro strebante gajni monon por plua vojaĝo. Kvankam la poloj ne sukcesis dumvoje instrui Esperanton, kiel ili komence planis, helpe de ĉinaj esperantistoj ili ricevis laboron en lernejo kaj instruis la anglan al ĉinaj infanoj. Dum la tuta tempo la vojaĝantoj raportas pri siaj travivaĵoj en la dulingva retejo: http://www.naszawyprawa.com. Ili ankaŭ sendas retajn leterojn al sia instruistino. “Antaŭnelonge ili skribis, ke ili jam tute ne povas imagi sian vojaĝon sen Esperanto — diras Teresa Nemere. — Ili ŝajnas esti tre kontentaj de siaj ĝisnunaj spertoj”.

Dumvoje Maĵena kaj Vojtek renkontas multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantistojn. Aliaj du personoj, Konrad kaj Maria, kiujn kun ili haltigis maŭistoj, estis poloj, sed ne esperantistoj. Legante la menciitan retejon, oni povas suspekti, ke ambaŭ vojaĝparoj konatiĝis pere de interreto kaj decidis renkontiĝi ĝuste en Nepalo. Eble la forkapto estis ilia unua komuna travivaĵo?

Laŭ nepalaj esperantistoj, la poloj elektis la vojon, kiu ekde jaroj troviĝas en la teritorio posedata de maŭistoj, kiuj ekde 1996 batalas kontraŭ la monarĥia registaro de Nepalo. La distanco inter Jiri kaj Lukla — la vilaĝo konata inter homoj, kiuj grimpas Evereston — estas 5 tagoj da marŝado. En Bhandara (duonvoje, 100 km oriente de Katmanduo) kelkaj armitaj partizanoj haltigis la polojn kaj postulis monon. La vojaĝantoj ne volis pagi, do maŭistoj ne permesis al ili pluiri kaj devigis ilin tranokti en la vilaĝo. La poloj ektimis, telefonis al nepalaj amikoj kaj sekvatage pagis egalvaloron de 280 USD. Lunde ili atingis Lukla, kaj tiam la mondo eksciis pri la danĝera aventuro, kiu ne estis vera forkapto.

Tamen multegaj radioj, televidoj, gazetoj kaj interretaj portaloj en la tuta mondo informis ĝuste pri forkapto de polaj esperantistoj, ĉar ili ne konis la tutan veron. Feliĉe, la nepalaj esperantistoj pravis — ĉio finiĝis bone. Mi pensas, ke nek la polaj vojaĝantoj, nek la maŭistoj imagas, kiel grandegan reklamon neatendite ili faris por Esperanto.

Kinga Nemere-Czachowska


Juzefovich respondas (Fotis Valentin Seguru)Postfilma renkontiĝo

13 mar 2006 en la moskvan Esperanto-klubon Lev Tolstoj venis Leonid Juzefoviĉ, la aŭtoro de la romano Kazaroza (Casarosa) kaj de la scenaro por samtitola televidserio, kiun 27 feb — 1 mar montris la ĉefa ruslanda TV-kanalo ORT. La reĝisoro de la filmo estas Aljona Demjanenko, la ĉefajn rolojn plenumas popularaj ruslandaj aktoroj Oksana Fandera kaj Vladislav Galkin. La ĉefa intrigo de la filmo estas murdo de kantistino en la klubo Espero.

Dum pli ol unu horo la verkisto rakontis pri la romano kaj filmo kaj respondis al demandoj kaj kritiko de esperantistoj. Estiĝis arda diskuto. La ĉefa riproĉo estis anakronismoj: en Kazaroza samtempe (1920) figuras ideoj kaj movadoj estingiĝintaj ĉ. 1905 kaj aperintaj nur en 1930aj jaroj.

CasarosaLa aŭtoro asertis, ke li verkis ne historian disertaĵon, sed romanon, do arto pli gravas ol vereco (kvankam samtempe li emfazis, ke li estas profesia historiisto kaj verkis du monografiojn). Li diris, ke en la romano ne estas negativaj herooj, ĉiuj estas simpatiaj — kaj tuj ricevis trafan oponon, ke la sola negativa heroo estas Esperanto, prezentita karikature kaj eĉ kalumnie. Juzefoviĉ fakte ne trovis kion respondi kaj estis videble malkontenta.

Liaaserte, por li gravis montri la etoson en la societo laŭ interesoj, evoluon de ideologio. Ekzistis tiam pli detruaj ideologioj ol Esperanto — tamen li prenis tion, kion tralasus la cenzuro (la unua varianto de la libro kun la titolo Klub “Espero”, aperis en 1981) kaj “komprenus saĝa homo”, do al Esperanto nur hazarde (mal)bonŝancis. Li aldonis, ke en filmo kompare kun libro ĉio devas esti pli simpla kaj pli streĉa — por kapti la atenton de spektantoj — kaj ke li kontentas pri la filmo.

Juzefoviĉ fine diris, ke li “laciĝis pravigi sin”, ke ajna, eĉ negativa mencio (de Esperanto) estas bona reklamo, ke “ne ŝatas — ne spektu”. Li konfirmis, ke li nenion scias pri la reala Esperanto — tamen li fakte rifuzis la proponon ricevi fidindajn informmaterialojn.

Dum posta neformala babilado (estis festata la 60-jariĝo de Viktoro Aroloviĉ) estis senteble, ke li aŭdas nur sin mem…

Valentin Melnikov


Vide el Bruselo

ChiracKoleriĝi pro la angla

“Mi parolos la anglan, la lingvon de komerco”, — diris Ernest-Antoine Seillière, la ĉefo de Unice, tuteŭropa unuiĝo de entreprenistoj. Seillière estas potenca homo en la eŭropa ĉefurbo. Li konsilas naciajn diplomatojn sed ankaŭ estas atente aŭskultata de eŭropaj oficistoj.

Parolante dum la ĵus pasinta ĉefkunveno de eŭrop-uniaj membro-ŝtatoj, Seillière ne povis esti pli surprizita. La Prezidanto de Francio, Jacques Chirac, aŭskultante la anglan de Seillière, kiu mem estas franco, tutsimple leviĝis kaj proteste eliris el la salono.

Rapide sekvis sian prezidenton la ministro por ekonomio Thierry Breton kaj Philippe Douste-Blazy, respondeca pri eksterlandaj aferoj. Nur post kiam la entreprenisto Seillière finparolis revenis Chirac kaj liaj ministroj.

Por montri la absurdecon de la lingva sistemo adoptita de la eŭropunia lingva sistemo la Komisiono ĵus antaŭ la ĉefkunveno — por altigi la “konkurenckapablon de Eŭropo” malfruigis adopton de rimedoj kontraŭ la konkurenco de ĉinaj kaj vjetnamaj ŝuproduktantoj. “Tio estis pro malfruiĝo kaŭzita de la tradukado de la regulo al ĉiuj lingvoj”, — agnoskis la Komisiono al ĵurnalistoj.

La demarŝo de Jacques Chirac ankaŭ montris kiom Bruselo — ekster la privilegiita medio de francaj diplomatoj — angliĝis dum la lastaj dek jaroj. Kutime dum la ĉefkunvenoj de EU en Bruselo, ĉiuj ankoraŭ “rajtas” paroli la oficialan lingvon de sia lando. Plie, franc-, anglo- kaj germanparolantoj ĝuas privilegiojn pro tio ke iliaj lingvoj estas “laborlingvoj”.

Tamen laborlingvo estas svaga ideo, nenie fiksita en oficiala EU-traktado. Pli kaj pli francaj diplomatoj, komercistoj kaj spertuloj staras antaŭ la sama elekto de ĉiuj eŭropanoj, krom la angloparolantoj: ĉu paroli la propran lingvon kaj ne esti komprenita aŭ ĉu paroli la anglan.

“Mi estis tre ŝokita, kiam mi aŭdis francon paroli la anglan ĉe la tablo de la Konsilio”, — defendis Chirac sian starpunkton al ĵurnalistoj. — “Mi batalas por defendi nian lingvon en internaciaj organizoj, ĉe la Futbala Mondĉampionado kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Tio estas por la naciaj kaj kulturaj interesoj de Francio”.

Ankaŭ la luksemburga ĉefministro Jean-Claude Juncker plendis. Francaj kolegoj instigas Juncker — kiu bonege parolas la anglan, francan, germanan, kaj luksemburgan — paroli nur france en internaciaj konferencoj. Tamen, laŭ li “estas homoj, kiuj ne apartenas al la registaro, kiuj interkomunikiĝas en tre malforta angla”.

En sia parolado Seillière kritikis “ekonomian naciismon” kaj tiel, nerekte, Chirac-on kaj la francan registaron. Dum la lasta jaro, la franca registaro pli kaj pli protektas la proprajn firmaojn kontraŭ la konkurenco de eŭropaj kolegoj. “La protektismo estas la problemo”, — diris Seillière.

“Jacques Chirac havas talenton por kapti titolojn kaj levi iom embarasitajn ridetojn. Tio helpas mildigi la koregrafian monotonecon de eŭropaj ĉefkunvenoj. Tamen ofte ĉe EU-kunvenoj estas diskutataj tre gravaj temoj, — komentis la populara brita ĵurnalo The Guardian. — Chirac havas problemojn hejme kun amasprotestoj kontraŭ nepopulara laborleĝo”.

Dafydd ap Fergus


Shakespeare kaj la motivoj

Je kio malsanis Shakespeare? Mi ne estas psikologo, tamen mi scias ke psikologio scias ĉion pri la homa naturo. Por psikologo sufiĉas eĉ supraĵe konatiĝi kun la verkoj de Shakespeare por tuje kaj senrenverse meti la diagnozon: la aŭtoro mem kaj ties protagonistoj suferis la disduiĝon de la personeco… Kiu legintis la anglan klasikulon, rememoru: liaj personoj konstante monologas en la formo de dialogo.

Mi volus eviti similajn suspektojn pri mi mem pro mia unuflanka monologado. Mi volas inviti interesatajn legantojn de La Ondo al dialogo pri la temo: kiuj spiritaj kaj praktikaj motivoj impulsas onin al studo de Esperanto kaj pri ties valoraj postsekvoj. Plejmulto da pridemanditoj respondis al mi proksimume egale: oni hazarde ekvidis anoncon (en ĵurnalo, afiŝ-stando) pri kurso kaj pro enuo de la vivo aliĝis. Do neniel eblis al mi penetri en la plej intiman profundon de ties sfero de la instigoj. “Kiel oni esperantiĝas?” — redemandis min penseme mezaĝulo sufiĉe saĝigita de vivsperto, esperantisto kun respektinda movada aĝo. — “Pro nekontentigitaj ambicioj. Imagu homon, kiu scipovas turmenti perfingre la gitaron kaj verkas malbonajn versojn en sia denaska lingvo. La samlingvanoj ne bezonas lin pro lia sentalenteco. Do tiu sentalentulo kaptas hazardan eblon por eniri alternativan spiritan kampon, kie la belsona, elita lingvo iĝas lia efika helpanto. Nepras kaj akompanas lin ĉe tio forta, sekreta seksa motivo, kiu ankaŭ restas nerealigita en la reala mondo. Jen novbakita esperantisto”.

Dio mia, kia trista, sed versimila banalaĵo… Kiel la lasta romantikulo, mi impetas por morala subteno al la klasikulo de esperantismo. En mia menso klare aŭdiĝas ties vortoj: “…esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernas la lingvon”. Ĉe tiu penso tute neatendite iu voĉo en mia menso (relegu pri la menciitaj protagonistoj de la angla geniulo) malice vortumas la eldiron de iu heroo de nia novklasikulo Viktor Pelevin: “Ĉu misio, vi diras? La misioj diversas en nia pekema mondo. La misioj preskaŭ ĉiam estas ege trivialaj. Ekzemplo, vin povas faligi teren taksio en kiu sidas pasaĝero — graveda virino. Pro subita ektimo la gravedulino abortas kaj rezulte en la mondon ne venos iu nova eventuala Stalin, Hitler aŭ simpla banala bandito…”

Bedaŭrinde, mi ne estas psikologo kaj malfacilas al mi digesti ĉion diritan. Por mi restas senresponda la demando pri la motivoj de esperantiĝo. La temo meritas pridiskuton.

Evgeniy Kononenko


Aperos somere…

Eldonejo Sezonoj (Kaliningrado) ĉi-somere eldonos du gravajn librojn en la libroserio Scio.

Mi estas homo estas kolekto de Zamenhofaj verkoj (traktaĵoj, artikoloj, paroladoj, leteroj) interesaj ideologie. Kvankam preskaŭ ĉiujn tekstojn eldonis diverstempe Ludovikito, estas malfacile serĉi ilin en pluraj volumoj, kaj — bedaŭrinde sed neignoreble — ne ĉiu esperantisto povas aĉeti la tutan serion da libroj, kiu kostas sume pli ol mil eŭrojn. Krome, Esperantaj tradukoj de kelkaj el liaj fruaj ruslingvaj verkoj cionismaj kaj hilelismaj enhavas erar(et)ojn, kiujn redaktoroj ne rimarkis pli frue. La libro aperos en la jaro de la centjariĝo de la Interna Ideo de Esperanto, kiun Zamenhof planis lanĉi en la 2a UK (Ĝenevo, 1906), sed li ne sukcesis pro insistaj malrekomendoj de tiutempaj movadestroj. Estas nature, ke Mi estas homo estos premiere prezentita en la 4a Balta Esperanto-Forumo en la naskiĝurbo de la Iniciatoro de Esperanto … kaj de ties ideologio.

La celon de la dua libro klarigas la titolo: En la serĉado de mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj. Ĝin verkis profesoro Aleksandr Duliĉenko, kiu donis ĉi tiun preskaŭ Drezenan titolon por emfazi, ke interlingvistiko konservas sian kontinuecon dum sia tuta evoluo. Estas preskaŭ nekredeble, ke jam dum pluraj jardekoj ne aperis ĝisdata libro pri la historio de internacia lingva komunikado, teoriaj problemoj de interlingvistiko, evoluo de lingvoprojektado kaj prezento de la plej interesaj planlingvoj. La libro estas verkita en la rusa lingvo. La origina teksto ankoraŭ ne estas eldonita, sed jam aperis litova kaj estona tradukoj. La Esperanta versio celas la tutmondan esperantistan komunumon, kiu praktike uzas la plej sukcesan internacian planlingvon.

En ĉi-jara eldonplano de Sezonoj estas ankaŭ du beletraĵoj: La sekreta miraklo de Jorge Luis Borges kaj La hunda korode Miĥail Bulgakov.

Instigu viajn libroservojn al mendoj.

HaGo


Ricevitaj libroj

Esperantologio = Esperanto Studies. Kajero 3 / Red. C. Kiselman. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. — 68 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj: Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum KAEST (Dobřichovice, 2004) / Red. Z.Pluhař. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. — 88 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Interlinguistica Tartuensis 8. Interlinguistica et eurolinguistica: Сборник материалов научной конференции (Тарту, 04.02.2005) / Ред. А.Дуличенко. — Тарту: Тартусский университет, 2005. — 217 с. — [Donaco de A.Duliĉenko].

Koutny, Ilona; Čižikaitė, Aida. Angla-Esperanta-litova etvortaro pri lernado kaj laboro. — Poznań: ProDruk; Kaunas: LitEA, 2005. — 147 pĝ.; 500 ekz. — [Donaco de LitEA].

Tvarožek, Eduard. Skizo de la Esperanta literaturo. — 2a eld., kompl. — Partizánske: Espero, 2004. — 92 pĝ., 500 ekz. — [Aĉeto].

Druhé desaťročie. — Uhorská Ves: RV print, 2002. — 51 pĝ., il. — [Donaco de J.Vajs].

Эсперанто-русский словарь = Esperanta-rusa vortaro / Сост. А.Шевченко, Е.Шевченко. — М.: Импэто, 2006. — 304 с.; 500 экз. — [Aĉeto].


Gerda malaperis!

Ankoraŭ ĉi-matene ŝi gaje petolis apud la domo, inter pajleroj kaj stoploj de tritika kampo. Jen staras diverskolora bukedeto, kiun ŝi kolektis tie. En miaj oreloj ankoraŭ sonas ŝia voĉeto: “Panjo, koko krias jam! Tempas vekiĝi! Hodiaŭ mi promesis ludi kun la knaboj de Paŭlo-strato; ili atendas min! La granda Meaulnes montros al mi la maŝinon kiu kriis!” Mi sciis, ke tiu granda Meaulnes estas la knabo frenezeta. Ho, kial mi ne demandis ŝin, kien ĝuste ili iros??! Sed ŝi ja neniam respondas al tiaj demandoj. Ŝi nur mokete diras: “Tien, laŭ mia pado”, kaj montras permane al kampa senlimo, kie serpentumas leĝere tiu padeto, laŭ kiu ŝi kutime foriras al sia lando de revo. Preter la horizonto volviĝas tiu pado, kaj kondukas ĝi al la nigra insulo de neesto, kie malaperis mia priplorinda knabino. Ĝis revido, krokodilido mia!

En la supra teksto trovu 13 nomojn de Esperantaj libroj kaj sendu ilin al la redakcio rete aŭ poŝte antaŭ 1 jul 2006.

Kompilis Tatjana Auderskaja


Dek vortludoj de Bertil Englund

Kiam temas pri esperantlingvaj vortludoj, oni rememoras unue pri la franco Raymond Schwartz. Jen nur du ekzemploj el lia arto:
Ankaŭ religiuloj povas amoradi, nome, facile transiri de liturgio al lit-orgio.
Paro dancis tiel pasie, ke ili baldaŭ transiris de fokstroto al koksfroto.
Vortludoj riĉigas lingvon, fortigas la fantazion. Ekzemple, kombinado de afiksoj kaj neologismoj ofertas riĉajn eblecojn por kapablaj talentuloj. Sube estas miaj propraj vortludoj (escepte de numero 3, kiun mi nur aŭdis en la 1950-aj jaroj):

1. Pro sent-emo mi reagas, kiam vantuloj sen temo blagas.

2. Pli prefere sublima nivelo ol obscene sub lima celo.

3. Multaj povas bonege dormi, ankaŭ bone gedormi.

4. En Vatikano mondgvide Pap' agas, liaj adeptoj fidele papagas.

5. Ankaŭ la tentaj allogoj povas esti latentaj.

6. Amodelira poeto per verse verkis nur perverse amleterojn.

7. La vendo de lavendo, pro sanigaj ecoj kreskanta mendo.

8. Informoj estas gravaj, sed in-formoj pli ravaj.

9. Dia logo ankaŭ povus iel inspiri al dialogo.

10. Riĉa religiulo invitis di-amantojn por demonstri siajn diamantojn.

Bertil Englund


Kiujn inviti al festivalo?

Esperanto-Asocio de Finnlando scivolas pri via opinio: Kiujn vi ŝatus vidi sur scenejo de internacia arta festivalo? Kiuj estas la plej bonaj esperantoartistoj? Kiu rokbando, kiu kantisto, kiu teatra trupo? Kiun verkiston vi ŝatus renkonti? Kiu bone instruas dancadon? Kiujn aliajn artojn vi ŝatus sperti?

EAF petas viajn konsilojn prepare al sia 100-jariĝa festo en 2007. Ĝi okazos en Helsinko la 28an de aprilo, la ekzakta datreveno de la fondiĝo. Por la somero estas planata internacia festivalo. Diversaj festaj aranĝoj okazos tra la tuta jaro.

Vi povas sendi viajn komentojn al Anna Ritamäki:

Adreso: Brokärrvägen 89, 25700 Kimito, Finnlando.

Rete: eafprezidanto@esperanto.fi.

Anna Ritamäki
Artis (Fotis Virginia Valuckiene)
Ensemblo Asorti kantas en Vilno (Fotis Virginia Valuckienė)


Internacia Fotokonkurso

Pluraj fotoj pri la temo Naturo venis al la 8a Internacia Fotokonkurso. Inter ili estis Lago kaj luno de Raita Pyhälä (Finnlando) kaj sentitola foto de Aleš Tomeček (Ĉeĥio), kiuj ricevis respektive la trian premion kaj laŭdan mencion. Musklaku sur la nomoj por vidi la fotojn. 

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 4–5 (138–139)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2006:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 340 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo