Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 6 (140)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Euroscola 2006


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Sur la kovrilpaĝo estas esperantistaj partoprenantoj de Euroscola. (La foton sendis Carola Antskog)


Flávio Rebello: “Ses mil eŭroj refunkciigos ITV-n”

La unua esperantlingva televidkanalo en la reto, Internacia Televido, estis lanĉita en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj. Jam en februaro 2006 aperis la unuaj signoj de akuta monomanko: en sia retejo ITV anoncis ke mankas antaŭmendoj por la planitaj DVD-diskoj, mankas reklamo, kaj mankas pliaj donacoj de esperantistoj.

Por certigi la pluvivon de la projekto, la iniciatinto Flávio Rebello lanĉis alvokon, per kiu li esperis trovi dek novajn monhavajn esperantistojn, pretajn dum tuta jaro pagi al ITV cent eŭrojn monate. De tiuj dek patronoj ITV esperis dum la unua jaro ricevi sume 12.000 eŭrojn.

Baldaŭ evidentis, ke la espero trovi dek mecenatojn fiaskis komplete. Pro monomanko Flávio Rebello estis devigita malŝalti la elsendofluon. Li tiam deklaris, ke la esperantistoj ne scias bone prioritatigi kiel uzi sian monon: anstataŭ aĉeti librojn aŭ mendi reklamon ĉe ITV, ili preferas elspezi sian monon por partoprenado en kongresoj kaj manĝado de picoj.

Esperantistoj ja fakte donacis pli ol 23.000 eŭrojn por la projekto de Flávio Rebello, sed tio ne sufiĉis por la fondinto.

— Ni lanĉis kampanjon, por ke 10 patronoj pagu nur 100 eŭrojn monate dum unu jaro, por ke ITV ne ĉesigu siajn elsendojn — post unu monato tamen nur unu bonvolema esperantisto, el Germanio, nin kontaktis. Se tio reprezentas, kiom la Esperanto-komunumo volas havi televidkanalon profesian, la estonto de ITV estas nigra.

Laŭ Flávio Rebello, nur li kaj liaj du kunlaborantoj strebis movi la Esperanto-komunumon al la moderna mondo:

— Mi ripetos cent fojojn, se necese — mi vere gajnus monon, se mi laborus en iu ajn lingvo-komunumo krom la Esperanta. Se mi decidis fari tion, estas ĝuste por elsarki la Esperanto-komunumon de la 1980aj jaroj, kie ĝi neeksplikeble haltis, kaj meti ĝin en la 21an jarcenton. Sed ne eblas plu labori sole.

Laŭ Flávio Rebello, Esperanto dum la lastaj jardekoj stagnas, se ne konsideri liajn proprajn iniciatojn kaj du aliajn:

— Fakte, ekde la foriro de Ivo Lapenna, nur kvar aferoj efektive gravaj okazis en Esperantio: Pasporta Servo, Vinilkosmo, Ĝangalo kaj ITV. Oni povas ŝati aŭ ne ŝati min persone, sed ne eblas nei tion, kion mi diris.

Baldaŭ post la malŝalto de ITV aperis iniciatoj por kolekti pli da mono por la projekto de Flávio Rebello. Inter la unuaj donacintoj estis la prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj estrarano Ans Bakker-ten Hagen.

— Kvankam neniam mi spektis la elsendojn, miaopinie la projekto meritas daŭrigon. Fine de 2007 oni analizu, ĉu la rezulto estas laŭ antaŭvido de iniciatinto kaj klientaro, kaj ĉu daŭra financado eblas, — komentis Ans Bakker-ten Hagen en la retejo.

En promeso, iniciatita de Marcos Cramer ĉe la retejo pledgebank.com, aliĝantoj promesis donaci almenaŭ 10 eŭrojn monate, se entute 50 homoj faros la saman promeson.

Ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu mem spertas financajn problemojn, ekvarbis subtenon por ITV. Pro monmanko la bulteno de EEU nuntempe aperas nur en la reto. La frontpaĝo de la aprila enreta numero, kun la vinjeto “De la redakcio”, estis dediĉita al ITV.

La retejo Ĝangalo baldaŭ publikigis laŭdan komenton pri la monkolektaj kampanjoj:

— Temas efektive pri la plej bona maniero daŭrigi la elsendojn de Internacia Televido dum unu tuta jaro, — skribis Flávio Rebello.

La 13an de majo, en interreta real-tempa babilado, kiun en la pintaj momentoj samtempe partoprenis trideko da homoj, Flávio Rebello promesis, ke li refunkciigos la elsendojn de Internacia Televido tuj, kiam almenaŭ kvindek homoj estos donacintaj po dek eŭrojn, kaj promesintaj similan donacon ĉiumonate dum unu jaro. La kostoj de la projekto laŭ Flávio Rebello estas kvincent eŭroj monate, kaj la tuta mono pli frue donacita al la iniciato jam estas elspezita.

— Pri la maniero per kiu tiu mono estis elspezita, eblas diri ronde (mi ne precizigos tion detale), ke duonon de la sumo de Projekto ITV ni uzis ĉe la kreado de la vinjetoj, kaj pago de personalo. La alian duonon ni uzis por kovri la kostojn de elektro, elsendfluo kaj interreto.

La ĉeso de la elsendo laŭ li estas provizora, kaj se la esperantistoj nun donos la postulatan sumon, la pluvivo de ITV garantiita por longa tempo.

— ITV estas preta, mi diras al vi denove, por refunkcii tuj post la alveno de la monkontribuoj al ni. Sed mi ankaŭ volas, ke la kontribuintoj plenumu sian promeson kontribui ĉiumonate dum 12 monatoj, kaj ne nur dum unu aŭ du monatoj. La promeso de Cramer, se plenumita, garantios la elsendojn de ITV ĝis la fino de majo 2007, do sufiĉe longa periodo, por ke la bebo ITV kresku, kaj ne plu bezonu la lakton de la esperantistoj.

Pluraj diskutantoj miris, kial la buĝeto de ITV devas resti sekreta.

— Mi nur diras, same kiel aliaj, ke pliaj homoj fidus doni monon al ITV, se ili ricevus plenan raporton pri la financoj, nur por scii ke oni ne misuzas ilian monon, — skribis “Ĝeremio”.

Al demandoj pri la buĝeto Flávio Rebello respondis evite, kaj klarigis ke publikigo de detaloj povus malutili al la projekto:

— Mi sincere ne kredas ke publika buĝeto helpus ion ajn al ITV, ĉar laŭlonge de la malfacila vojo por naski la kanalon, io ajn kiun ni publikigis estis nure nur pli da municio por tiuj, kiuj volas subfosi la projekton.

Dum la reta babilado pluraj partoprenantoj subskribis la promeson ĉiumonate subvencii Internacian Televidon per 10-eŭra donaco. Tri tagojn poste, la 16an de majo, estis atingita la 50a subskribo, kio signifas ke la promesintoj tuj devus eksendadi la monon. La elsendojn de ITV Flávio Rebello promesis reŝalti tuj, kiam li ricevos la unuajn 500 eŭrojn.

Kalle Kniivilä
www.liberafolio.org

Ĉu Internacia Televido rekomencis siajn elsendojn kontroleblas ĉe la retejo de ITV. 


Vide el Bruselo

La fortaj lingvoj

“Por tiuj, kiuj vivas en multlingvaj komunumoj ne estas bone limigi la nombron da lingvoj”, — diris Henrik Lax, finnlanda membro de la Eŭropa Parlamento. Li apogis Karin Resetarits, aŭstrian EP-anon, kiu malsukcese provis ŝanĝi proponon pri Eŭropa Indiko de Lingva Kompetenteco.

Proponita de la Eŭropa Komisiono, kaj apogita de la Membro-Ŝtatoj, la dokumento celas instigi al neŭtralaj kvalitindikoj por lingva instruado en la Eŭropa Unio. Tamen multaj parlamentanoj kontraŭas ĉar la kvalitindikoj rilatas nur al la gravaj lingvoj, nome la angla, franca, germana, hispana kaj itala.

Samtempe, proponante limigon al nur kvin lingvoj, rilataj al kvalitindikoj, la Komisiono ankaŭ festis multlingvecon per konferenco pri edukado kaj malplimultaj lingvoj. “La Eŭropa Komisiono ĉiam promociis la principon de multlingveco kaj diverseco”, — diris Jane Davidson, kimra edukadministro.

Davidson notis, kiel malfacile estas promocii la kimran lingvon. Kvankam pli da homoj parolas la kimran ol antaŭ dek jaroj, novaj studoj montras ke malpli granda elcento da homoj ĉiutage parolas la lingvon. “Estas ankaŭ veraj problemoj pro la fakto ke malpli granda elcento da kimraj lernejanoj poste studas kimralingve. Edukado kaj trejnado ludas ege gravan rolon por movigi Kimrion al plene dulingva socio”.

Unu el la ŝanĝoj anoncitaj de la Komisiono estas la ebleco, ankaŭ por malplimultaj lingvoj, fari eŭropunian projekton kadre de la tielnomita programo Lingua. “Tio ne eblis antaŭe. Kunlaboro je eŭropa nivelo ege gravas kaj helpas nin transigi kompetentecojn de unu al alia lingva komunumo. Ni bezonas dividi spertojn”, — daŭrigis Davidson.

Alia partoprenanto de la konferenco estis Meirion Prys Jones, direktoro de la Kimra Lingva Konsilio. “Pro pligrandiĝo de la Eŭropa Unio la nombro da homoj, kiuj parolas malplimultajn aŭ landlimajn lingvojn kreskis ĝis pli ol 50 milionoj, — diris Jones. — Tio estis pli ol 10 elcentoj de la totala popolo de Eŭropa Unio. Sed ĉu ni havas 10 elcentojn de la influo aŭ mono en la EU?”

Dafydd ap Fergus


Responde al Alen Kris

Mi tralegis Vian artikolon en La Ondo de Esperanto (2006, №3)… Mi ne volis malŝalti la televidilon, kiam ĝi montris la vintrajn olimpikojn en Torino. Mi vidis ne “kokidojn, kreskigitajn por rekordo”, ne robotecajn karnulojn, sed homojn kun admirindaj volforto, kuraĝo kaj kredo je la venko, feliĉajn homojn, respektindajn ankaŭ sen rekordoj. Enviu al ili kaj lernu ĉe ili tiuj, kiuj pro nescio, kien meti sin, freneziĝas kaj frenezigas la apudulojn.

Eble mi eraras, sed al mi ŝajnas, ke oni ne same kripligas sin per sporto kaj per vodko: sporto estas dankema kaj multon perditan redonas, dum vodko detruas nereturneble. Sportistoj kripligas sin por pruvi antaŭ ĉio al si (kaj, interalie, ankaŭ al la tuta mondo), ke eblas fari pli multe ol estas farite ĝis nun, kaj ke ĝuste ili povas fari tion.

Sur la supra ŝtupo de piedestalo staras ne simple feliĉaj homoj — dioj, kaj kiuj ne atingis tiun ĉi ŝtupon, tiuj tamen partoprenis en olimpikoj kaj tiel aŭ aliel povas fari pli multe ol la aliaj. Ilia vivo estas denskolora kaj spicgusta, kia devas esti ankaŭ la vera vivo.

Mi respondas al Vi ankaŭ verse:
 

Mi neniam okupiĝis pri la sporto
Kaj ne konas ĝian vivon, sed komprenas:
Por atingi ion indan — ĝis la morto
Ĉiu hom', sin konsumante, brulas-penas.

Plu obstine logas homojn ajnaj pintoj,
Kaj diige brilas oro de medalo.
Mi memoras la vizaĝojn de venkintoj
Sur la supra ŝtupo de piedestalo.

Multaj jaroj kunpremiĝas al minutoj.
Venkoj vokas al la riskoplena pado.
Ĉu ne rekompencas voĉ' de venksalutoj
Ĉiujn penojn kaj turmentojn de trejnado?

Kaj baleto pereigas, kaj scienco,
Sed sukcesoj de laboro ja kompensas
Multon konsumitan per la venkpotenco,
Kaj la homo novan fortalfluon sensas.

Lumas voke celkonscio en persistoj
Esti ĉiam pli rapidaj, altaj, fortaj.
Se la sporton malpermesi al sportistoj,
Estingiĝos ili kvazaŭ povrosortaj.

Penoj-streĉoj kolorigas l' efektivon,
Sed elĉerpas bona bildo, rolo, domo.
Ĉiu, ĉiuj sin kripligas tutan vivon,
Se ĝi vere estas vivo de la homo.

Ne stulteco, ne sinmortigem' freneza —
Plenigita vivo ekde infanaĝo.
Enviinde estas granda — do, altpreza! —
La ekzemplo de vivpasiiga saĝo.

Dornoplenas longa voj' al venko-brilo,
Kuraĝuloj ĝin elektis kaj ne haltis,
Kaj montreblas ili laŭ televidilo —
Ĉu ne vane Vi premite ĝin malŝaltis?

Klara Ilutoviĉ


Twain

Ĵurnalismo en Tenesio

de Mark Twain






La redaktisto de La Memfisa Lavango delikate tiel rebatis al skribinto, kiu estis deklarinta lin radikalulo:
«Jam ĉe la unua vorto, metante punktojn super la “i”, streketojn sur la “t” kaj aldonante interpunkcion en la mezo de la unua frazo, li sciis, ke li estas elovonta diron superplenan de kalumnio kaj fetoran de mensogo».
— Gazeta interkorespondado.


 

Kuracisto estis dirinta al mi, ke Sudlanda klimato plibonigus mian farton; tiel mi sudenvojaĝis al Tenesio, kaj dungiĝis kiel help-redaktisto en Matena Gloro kaj Milit-ekkrio de la Ĝonsona Graflando. Ĉe mia eklabora alveno, mi ekvidis la ĉefredaktiston kun dorso klina sur trigamba seĝo kaj kun piedoj sur pinoligna tablo. Alia elpina tablo kaj alia vundita seĝo staris en la ĉambro, kvazaŭ duone entombigitaj sub gazetoj, paperfolioj kaj manskribaĵoj. Ligna kesteto entenis sablon plenan de cigarstumpoj kaj maĉtabakaj kraĉoj; la pordeto de la hejtilo pendis per sia sola supra hoko. La ĉefredaktiston vestis nigra frako kun longa postparto, kaj pantalono el blanka lino. Liaj botoj estis delikataj, kaj zorge nigre ŝmiritaj. Li krome surhavis ĉemizon kun faldomamoj kaj alta kolumo el eksmoda tipo, koltukon kun kahelita aspekto, kies pintoj pendis, kaj dikan sigel-fingroringon. Dato de lia kostumo: ĉirkaŭ 1848. Li estis fumanta cigaron; dum serĉesploro al iu vorto, taŭzante sian hararon, li konsiderinde disordigis ties aranĝon. Terure mienstreĉis li; mi do opiniis, ke li estas preparanta aparte akran ĉefartikolon. Li ordonis al mi tralegi la interŝanĝe ricevitajn gazetojn, kaj respondocele resumi iliajn interesajn artikolojn en iun Spiriton de la Tenesia gazetaro.

Mi skribis tion:

SPIRITO DE LA TENESIA GAZETARO

La redaktistoj de la gazeto La Duonsemajna Tertremo evidente miskomprenas la aferon de la fervojo de Pigrazen. Ne intencas la Kompanio malzorgi pri Buteurbo. Male ĝi konsideras ĝin unu el la plej gravaj etapoj sur la linio kaj sekve tute ne povas havi la deziron malatenti ĝin. La respektinduloj de Tertremo kompreneble do trovos plezuron, reĝustigante sin.

Lia Moŝto Johan' W. Florbedo, la perfekta redaktisto de La Fulmotondro de Konfuzurbo kaj de La Batalkrio por Libereco, alvenis la urbon hieraŭ. Li gastiĝis en la Akravorta Hotelo.

Ni konstatas, ke nia kolego de La Matenbleko de Kotfonturbo erarstumblis, supozante, ke la balotado ne estis sukcesa al S-ro Veteraĉo; certe li estos malkovrinta sian misdiron, antaŭ ol tiu nia reĝustigo atingos lin. Lin sendube erarigis nekompleta informo pri la balotrezulto.

Agrable estas sciigi, ke Blagurbo estas provanta kontrakti kun respektindaj Novjorkanoj por pavimi siajn kvazaŭ netrapaseblajn stratojn per la pavimsistemo de S-ro Nikelfilo. Tiun decidon la Ĉiutaga Hurao plej apogas kaj favore antaŭvidas ties finan sukceson.

Mi prezentis mian malneton al la redaktisto, por akcepto, modifo aŭ disŝiro. Li rigardis, kaj lia vizaĝo nubiĝis. Liaj okuloj trakuris la paĝojn, kaj lia mieno fariĝis misaŭgura. Videbliĝis, ke io ne taŭgas. Li subite eksaltis el la seĝo kaj laŭtis:

— Fulmotondro! Ĉu vi supozas, ke mi estas tiamaniere parolonta pri tiuj brutoj? Ĉu vi supozas, ke miaj abonantoj kontentiĝos per tia kaĉo? La plumon donu!

Neniam vidis mi plumon tiel skrape kaj akre tragrati sian kuradon kaj tiel senkompate plugi sian sulkon tra adjektivoj aŭ verboj de alia persono. Je l' vojomez' de ĝia kur' infera, iu pafis al mia ĉefredaktisto tra la malferma fenestro, damaĝante la simetrion de miaj oreloj.

— Ha! — li diris, — pafis tiu bruta Smith, de la Morala Vulkano; li hieraŭ ricevis sian konton.

Tuj mia estro eltiris mararmean revolveron el sia zono kaj kontraŭpafis. Trafita en la femuro, Smith falis. Tio ĝenis lin, dum li estis tuj provonta duan celŝancon, kaj tiu lia dua pafo trafis aliulon, fakte min, nur eltranĉante unu fingron mian.

La ĉefredaktisto daŭrigis sian forskrapadon kaj interliniajn aldonojn. Apenaŭ li finis sian taskon, manbombo lavangis en la stovotubo, kaj eksplodigis ĝin en mil akraĵojn. Tamen tio kaŭzis nenian detruon, krom elrompon de dentoparo mia, pere de vaganta metalero.

— Tiu stovo estas nun tuta ruino, — komentis la ĉefredaktisto.

Mi respondis, ke mi samopinias.

— Bone, ne gravas; ĝin ne bezonas ni ĉe tia vetero. La kulpinton mi konas kaj kaptos. Nun, jen kiel tiun taskon vi devas redakti!

Mi reprenis ĝin, surcikatrigitan de tiom da strekoj kaj interliniaĵoj, ke eĉ ĝia patrino ne rekonus ĝin — se patrinon ĝi havus. Ĝi aspektis jene:

SPIRITO DE LA TENESIA GAZETARO

La nebonigeblaj mensogantoj de la Duonsemajna Tertremo estas provantaj trompi sian noblan kaj kavalirecan legantaron per denovaj fiaj kaj krudaj falsaĵoj pri la plej glora koncepto de la 19a jarcento, la fervojo de Reklamtrumpet. La ideon, ke Buteurbon la fervojo preterpasu naskis ilia abomena cerbo — aŭ pli ĝuste, la feĉo, kiun ili opinias sia cerbo. Prefere ili mem glutu tiun mensogon, se ili deziras, ke iliaj elŝiritaj serpentaj ekshaŭtoj evitu merititan tanadon.

Florbedo, tiu azeno de Fulmotondro de Konfuzurbo kaj de La Batalkrio por Libereco, revenis blekpeti sian nutrofojnon en Akravorta Hotelo.

Ni konstatas, ke tiu memkontenta trudisto de La Matenbleko de Kotfonturbo mensogeme asertis, kiel kutime, ke Veteraĉo ne estas elektita. La sankta misio de ĵurnalismo estas disverŝi veron, forŝiri eraron, eduki, klerigi la publikon, altigi la legantaran moralon kaj moron, ĝentiligi, virtigi, helpemigi la homojn kaj ĉiel igi ilin pli bonaj, piaj kaj feliĉaj; tamen tiu senkora degenerulo senĉese hontigas sian noblan profesion, dissemante falsaĵojn, kalumniojn, insultojn kaj vulgaraĵojn.

Ĉu Blagurbo bezonas Nikelfilan pavimon ? — pli ĝuste ja malliberejon kaj kadukejon! Kia ideo, pavimi vilaĝon, kiu posedas ununuran ĉevalon, du ĝinfabrikojn, unu forĝejon kaj tiun kataplasmo-gazeton, Ĉiutaga Hurao. Tiu rampanta insekto, Pranculo, eldonisto de Hurao, azenblekas sian taskon per sia kutima stulteco, kredante sin prudentoplena.

— Nu! Jen kiel vi devas skribi! kun bona pipro sur freŝa kipro! Fi! bebkaĉa ĵurnalismo igas min vomema.

Ĝuste tiam briko brue frakasis la fenestron kaj frapis mian dorson en pripensinda maniero. Mi retiriĝis el la balistika linio, ekkomprenante, ke mi staras sur trajektorio. La ĉefo deklaris:

— Jen verŝajne la kolonelo. Mi atendas lin de du tagoj. Li certe tuj venos ĉi tien.

Li pravis. Post momento, la kolonelo aperis ĉe la pordo, kun rajdarmea revolvero enmane, dirante:

— Sinjoro, ĉu mi havas la honoron paroli al la poltrona eldonanto de tiu favputra paperaĉo?

— Jes ja; bonvolu sidiĝi, Sinjoro. Atentu pri la seĝo, kies unu kruro malaperis. Mi opinias, ke mi havas la honoron turniĝi al tiu abomeninda mensoganto, Kolonelo Blagklaŭno Prabarbar?

— Ĝuste, Sinjoro. Ni havas finpagotan konton. Se tio kontentigus vin, ni povus komenci.

— Mi havas finotan artikolon: La kuraĝiga progreso de la intelekta kaj morala disvolviĝo en Usono; sed tio ne urĝas; ni komencu.

Ambaŭ pafiloj sammomente ektondris sovaĝe. Mia estro nur perdis harbuklon kaj la kolonela kuglo finis sian vojaĝon en la grasan parton de mia supra femuro. La maldekstra ŝultro de la kolonelo estis iomete fendita. Ili repafis. Ambaŭ maltrafis, sed loton gajnis mi, kuglon en la brakon. La tria pafado malgrave vundis ambaŭ kaj fortranĉis unu mian pugnan ostokapeton. Mi tiam deklaris, ke mi devas eliri por promenadeto, ĉar temas pri interrilato privata, kiun pro ĝentileco mi intencas jam ne partopreni. Sed ambaŭ bonmoruloj petis, ke mi restu sur mia seĝo, asertante, ke mi tute ne ĝenas ilin.

Poste, dum ili reŝargis, ili babilis pri rikoltoj, pri balotoj, kaj mi sentis la neceson ekbandaĝi miajn vundojn. Sed ili entuziasme tuj repafadis, kun plena sukceso; tamen rimarkinde estas, ke min, kvin el ses kugloj trafis. La sesa mortige vundis la kolonelon, kiu sprite rimarkigis, ke li devas nun adiaŭi nin, ĉar tasko atendas lin en alia parto de la urbo: li petis la adreson de la funebristo kaj eliris.

La ĉefo sin turnis al mi, dirante:

— Mi atendas invititajn vespermanĝontojn, kaj mi nun prepariĝu. Favore bonvolu kontroli la unuan presadon kaj ricevi la vizitontojn.

Iom grumblemis mi ĉe la ideo akcepti vizitontojn, sed mi estis tro konfuzita de la pafada bruego, kiu ankoraŭ sonoris en miaj oreloj kaj mi trovis nenion respondotan.

Li plu diris:

— Johan' Mezulo alvenos je la tria. Draŝu lin. Brankiostomo eble aperos iom pli frue: tra la fenestro ĵetu lin eksteren. Ferfilo montriĝos ĉirkaŭ la kvara: mortigu lin. Estas ĉio por hodiaŭ, mi opinias. Se restos al vi ioma tempo, skribu akran artikolon pri la polico; ne domaĝu la ĉefinspektoron. Sub la tablo, jen klaboj; en la tirkesto, pafiloj; en la angulo, pafaĵoj; en la fakoj tie supre vato kaj bandaĝoj. Okaze de grava vundo al vi, Bisturio, la kirurgo, loĝas ĉi-malsupre. Kompense ni senpage reklamas por li.

Li foriris. Mi ektremis. Tri horojn poste, mi estis trapasinta danĝerojn tiel terurajn, ke ĉia sento de animkvieto kaj trankvilo por eterne malaperis el mi. Brankiostomo pordsonoris, kaj tuj ĵetis min eksteren tra l' fenestro. Johan' Mezulo tuj postvenis kaj kiam mi svingis klabon, li derabis ĝin el mia mano kaj mem faris la taskon. Nekonato, neantaŭvidita en la programo, min skalpis. Alia nekonato, iu Mitralil', lasis min en stato de detruita ruino kaj ŝirplena ĉifonaro. Fine mi fuĝis en angulon, cervece ĉirkaŭata de freneza hundaro da redaktistoj, trudistoj, politikistoj kaj aventuristoj, kiuj furiozis, sakraĉis, kaj svingadis tiom da klingoj super mia kapo, ke la aero plenflagris de ŝtalaj ekbriloj. Mi estis decidonta rezigni mian dungatecon en la gazeto, kiam reaperis la estro, akompanate de tuta bando da allogitaj kaj entuziasmaj aliancanoj. Sekvis sceno de stratmilito kaj de masakro, kiun nenia skribilo homa, el ŝtalo aŭ alia materio, kapablus priskribi. Homojn oni pafis, travundis, dismembrigis, eksplodigis, trafenestrigis. Ekŝtormis nigra blasfemado, trafulmita de konfuze freneza skalpodanco, kaj ĉio finiĝis. Apenaŭ kvin minutojn poste, regis silento. Mia vundoplena ĉefo kaj mi sidis solaj, taksante la sangokovritan ruinon, kiu disinundis la plankon ĉirkaŭ ni.

Bildo de Serge SireLi diris:

— Tiu loko plaĉos al vi, post alkutimiĝo.

Mi respondis:

— Senkulpigu min; eble post tempo mi kapablus redakti en maniero konvena al vi, post ioma praktikado kaj lernado de la ĉi-loka parolmaniero; mi eĉ pricertas. Sed, sincere dirite, tia energio en la esprimado entenas iajn malavantaĝojn, kaj homa tasko povas esti interrompata, kiel vi mem konstatas. Certe energian redaktadon oni elektas por levi la nivelon de la publiko, sed tiom da necesa intereso al tiu plenumado ne altiras min. Malagrable verkas mi, kiam mi estas senhalte interrompata, kiel hodiaŭ. Mi ne malŝatas tiun postenon, sed ne plaĉas al mi resti ĉi tie por atendi klientojn. Mi konsentas, ke tiaj spertoj estas por mi novaj, kaj iel interesaj, sed ili ne estas kontentige distribuitaj. Bonedukitulo pafas al vi tra la fenestro kaj kripligas min; honore al vi, manbombo vizitas la stovon tra ties tubo kaj ĵetas ĝian pordeton al mia gorĝo; amiko via envenas por interŝanĝi komplimentojn kun vi kaj tiom traboras mian haŭton per kuglotruoj, ke ĝi ne plu kapablas ludi sian entenecan rolon; vi iras vespermanĝi kaj Johan' Mezulo levas sian klabon; Brankiostomo ĵetas min tra l' fenestro; Mitralil' disŝiras mian vestaron; nepre nekonato skalpas min kun la lerteco de longtempa spertulo; fine en malpli ol kvin minutoj ĉiuj trudistoj de l' regiono alvenas por ĝismorte disspliti, per siaj tomahokoj, tion, kio restas de mi. Kredu min aŭ ne: mi neniam travivis tiel vigligan sperton, ol la hodiaŭan. Mi tamen ŝatas vin kaj vian kvietan, trankvilan manieron klarigi aferojn al vizitantoj; sed komprenu, mi ne ankoraŭ alkutimiĝis. La suda koro estas tro varma kaj la loka gastigmaniero estas tro miriga por fremdulo. Miaj hodiaŭaj artikoleroj, kies sensukajn frazojn vi apetitis per la fervora spirito de la Tenesia ĵurnalismo, incitos aliajn vesponestojn. La tuta redaktista predantaro alkuros en malsato kaj en bezono tagmanĝe vori iun. Mi devas adiaŭi vin. Mi bedaŭrinde malakceptas ĉeesti tiajn festivalojn. Mi venis en la sudon pro mia sano kaj senprokraste revenos pro la sama motivo. La Tenesia ĵurnalismo estas tro spicita por mi.

Ni disiĝis kun reciproka bedaŭro, kaj mi enhospitaliĝis.

Tradukis el la angla Jean-Luc Tortel

Pro ĉi tiu traduko Jean-Luc Tortel iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2005 en la branĉo Traduka prozo el la angla lingvo.


ZechLa balado pri la belaj inoj de Parizo

de Paul Zech

François Villon naskiĝis en 1431, en 1452 li magistriĝis ĉe la Pariza Universitato kaj mortis kredeble en 1463. Lia vivo vagabonda kaj pikareska plur-foje enkarcerigis lin pro ŝteloj kaj batiĝoj.

Paul Zech, naskita la 19an de februaro 1881 en Briesen, post universitataj studoj aktivis kiel min- kaj metal-laboristo, poste kiel dramaturgo, lektoro kaj bibliotekisto. Li verkis poemojn, romanojn, teatraĵojn kaj, krom Villon, tradukis Rimbaud, Verhaeren kaj indianan lirikon. En 1934 li elmigris al Suda Ameriko kaj mortis la 7an de septembro 1946 en Buenos Aires.

La baladoj de Villon montriĝas nepereema dokumento de la monda literaturo. Neniam antaŭe nek poste en la franca poezio amo kaj hato, hungro kaj paŭpero, malvirto kaj eksceso lingviĝis tiel senpere kaj insolente, tiel krude, humure kaj samtempe kor-vibre. Villon estis la unua kiu integris en la literaturon la lingvon de vagabondoj kaj friponoj. Ĉi genio ja devis influi la germanan ekspresionismon, kiu zorgis aparte pri la homo suferanta kaj falinta. Tiutempe do estiĝis la germanaj tradukoj de Villon. Al Paul Zech, mem konata poeto ekspresionisma, ni dankas la rekreon de liaj baladoj kaj lidoj: ĝis hodiaŭ ili senvelke konservis la spiriton kaj stilon de ĉi versoj. Li ankaŭ senlace kolektis materialon pri la preskaŭ forgesita vivo de Villon kaj verkis tre plastikan biografion, kiu montras la poeton en sia tempo kaj medio.

R.H.

Vivas belulin' en ĉiu land'
larĝe-vaste sur la tuta ter',
jen en Senegal', ĉe l' Tibra strand',
en cigana tend' aŭ en kastel',
ĉu kun haŭto nigra, ĉu en brun',
ĉu Flandruje aŭ en Kamerun',
ino nigra, ino el Nipon',
korp' el alabastro aŭ ebon':
De nul virino dolĉas pli la kis'
ol de la belulinoj de Pariz'.

Eĉ Poluje, en Vien' kaj Rom',
en la stepo, same en Kaŭkaz',
eĉ ĝis Nilo kaj ĝis Amazon'
in' sopiras nur je kis-okaz'.
En Rusuj', Holando kaj Madrid'
(same ĉe eskimo, laponid')
frue-tarde ĉiam kis' sen ĉes'.
Sciu krome sen forges':
De nul virino dolĉas pli la kis'
ol de la belulinoj de Pariz'.

Eĉ la inoj el la tempo for kaj for,
la reĝin' de Saba, Niobe,
Dalila, Astarta kaj la glor'
de Lucinda, Sapfo, Canadacé,
Helena, Lacmé kaj Potifar'
forpaliĝos, falos al neni'
kiel neĝo de pasinta jar',
ĉar la fama dir' jen restos ĝi:
De nul virino dolĉas pli la kis'
ol de la belulinoj de Pariz'.

Tradukis el la germana Reinhard Haupenthal


BEF-4 ne okazos ĉi-jare

La Ondo de Esperanto kaj Bjalistoka Esperantista Societo, kunorganizantoj de la 4a Balta Esperanto-Forumo planita por julio 2006 en Bjalistoko, informas kun bedaŭro, ke ĉi-jare la Forumo ne okazos, ĉar je 1 maj ne estis ricevita la necesa nombro (40) da aliĝoj, nepre bezonataj por okazigo de la Forumo.

Ĉiuj aliĝintoj rericevos siajn kotizojn. La planita konferenco “Zamenhof kaj la nuntempo” okazos eble en 2009, kiam estos festata la 150a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Sed la libro Mi estas homo de Zamenhof, kiu devus esti lanĉita en Bjalistoko, aperos ĉi-somere malgraŭ neokazigo de la Forumo.

La sekva Balta Esperanto-Forumo okazos en julio 2007 en Kaliningrado. (Ruslando). 


Kompiloj: esenca elemento por Esperanta muzikkulturo

Hiphopa kaj metala kompiloj anoncas ties pliriĉigon

La historio de la diskeldonejo Vinilkosmo kreita de EUROKKA konsistas el pluraj kompiloj ekde jam la unua produktaĵo realigita en 1990 — kvartitola vinila kompildisketo kun du titoloj de Amplifiki kaj du de La Rozmariaj Beboj.

Postsekvis la duvoluma Vinilkosmo-kompil' — kompaktdiska kaj kaseda kun 15 artistoj por la unua volumo kaj 19 por la dua.

Por festi la eniron en la trian jarmilon, EUROKKA enskribiĝis en la fama Kampanjo 2000 de UEA kaj lanĉis la kompilprojekton Kolekto 2000 — kompilo en dek volumoj, kiu fariĝis fama pro la defio tiel lanĉi tiam nekonatajn artistojn (Merlin, La Porkoj, La Kompanoj, Kore kaj Dolĉamar) kaj aliajn jam konatajn aŭ famiĝantajn (JoMo kaj Liberecanoj, Jacques Yvart, Persone, Solotronik, Kajto).

Post la sukceso de Kolekto 2000, Vinilkosmo komencis eldonon de albumoj de individuaj artistoj, tamen la ideo de kompilo ĉiam restis en la eldonaj principoj ĉar estas bona maniero por varbi novajn artistojn kaj muzikstilojn… kaj en 2000 aperis nova kompilo de muzikoj subgrundaj (punko, hardkoro, traŝo) kuneldonita kun la brazila eldonejo La Blua Papilio kaj prezentanta 31 titolojn de 15 brumuzikaj bandoj el Kanado, Brazilo, Ukrainio kaj Francio.

La projekto de kompilo elektronika bezonis du jarojn por realiĝi kaj fine aperi en 2002… fakte la projekto estis konceptita dum KEF 2000 en Helsinko dum la renkonto de Flo kaj Gunnar Fischer… ĝi prezentas 16 titolojn de 10 artistoj.

Dum pluraj jaroj estis provoj pri hiphopa muziko en Esperanto sen ke vere io sukcesu eldoniĝi… krom la fama titolo de Dolĉamar “Ĉu vi pretas?!” aperinta en Kolekto 2000. Ankaŭ plej laste estas provoj pri metala muziko….

Dank' al la renkonto de Platano de la bando Pafklik kaj de Rogener Pavinski kaj Leandro Souza du novaj projektoj de kompiloj naskiĝis kaj ekis de jam kelkaj monatoj…

La unua kompilo temas pri Hiphopa muziko.

Respondis al la lanĉita projekto kaj tute novaj artistoj kaj ankaŭ famuloj… Estas ricevitaj proponoj kaj promesoj de la francaj Pafklik, JoMo kaj Kore, la germana DĴ Kunar, la danoj Bjorn Bojezen kaj Kim Henriksen kun sia nova bando Hotel Desperado, la finnoj de Dolchamar, la brazilanoj DĴ Roĝer, Flavio Fonseca kaj Antonio Moreira, la pola Eterne Rima, la slovaka Marteno Minich, la ukraina-litova Piĉismo, la ĉilia La Zinfonia, la argentina Strika Tango, kaj la rusa Sergej Tikhonov.

Eble ne ĉiuj sukcesos finprepari ion sed almenaŭ ili provos… la projekto bezonos plurajn monatojn aŭ eĉ jaron por fine realiĝi, sed tiu muzika stilo tiam furoros en Esperantio! Tiu plena albumo prezentos diversajn stilojn de hiphopo laŭ tiu repa kantado… kun plene poeziaj tekstoj.

Ĝenerale tiuj reptekstoj alportos ion tute novan al la Esperanta kulturo. Muzike, en hiphopo povas esti sufiĉe mildaj melodioj, sed ankaŭ pli viglajn ĝis eĉ hardkora hiphopo.

Tamen la tekstoj ofte ne estas tiom mildaj kaj eĉ tro akraj por virineta aŭ komencanta orelo. Kaj eĉ povos ŝoki tia miksaĵo de akraj tekstoj kun melodio sufiĉe milda kaj ne nepre hardkora. Tiuj kontrastoj iĝas ankaŭ interesaj. Principe la repaj artistoj celas ĉiam doni kiel eble plej riĉan tekston, hiphopo ĝenerale evitas mallongajn tekstojn. Ankaŭ hiphopaj tekstoj fluas kaj fluadas senfine kaj tio estas la celo kaj specifeco de tia muzikĝenro. Tio estas ege interesa por Esperanto kiu tiel havos imponan verkaron tute aktualan… Granda parto de repaj tekstaj temoj kontraŭstaras la rutinan kaj ĉiutagan vivon, politikon kun ties koruptado, sociajn problemojn, malegalecon, mizeron, perforton, la eternajn komencantojn, kiuj malgraŭ la tempopaso neniam eliras ekster “bonan tagon”, “saluton”, “dankon”, ktp. La tekstoj ankaŭ mokas esperantistojn kaj povas eĉ vigle skui ilin per abundaj maldecaĵoj, vortoj tabuaj, netaŭgaj, ĝenaj kaj eĉ insultaj por tro delikataj moŝtoj.

Pri la dua kompilo, la metala, la projekto estas kunlaborado inter Vinilkosmo kaj brazila eldonejo Kosmuziko, ĝi prezentos diversajn stilojn de metalo (pezmetalo, mortmetalo, traŝmetalo, gotika metalo, hardkora metalo, melodia metalo, simfonia metalo, ktp.). Jam kelkaj bandoj sin proponis el Brazilo, Argentino, Francio, Slovakio, Litovio/ Ukrainio, Pollando, ktp…

Tiuj kompiloj estas delonge atendataj, kaj jam ĉiuj senpaciencas…
 

Atendante muzikĝuu… aŭskultante la antaŭe eldonitajn. Remalkovru la praan vinilan disketon Amplifiki/La Rozmariaj Beboj, aprezu la diversecon de la du volumoj de Vinilkosmo-kompil', pliriĉiĝu per la bunteco de Kolekto 2000, tremu je la brumuziksono de Esperanto Subgrunde kompilo kaj dancu je la ritmo diskoteka de la Elektronika kompilo!

Plej kompile

Flo! 

Liro: VinjetoLiro-2006

La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn
partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.

Liro-2006 havas kvin branĉojn.

1. Originala prozo.
2. Originala poezio.
3. Traduka poezio: Porinfanaj poemoj de Agnija Barto, okaze de ŝia 100-jara jubileo.
4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): Medvedj na vojevodstve de Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin.
5. Traduka prozo (el la angla lingvo): A diagnosis of death de Ambrose Bierce.
En la branĉoj 1–3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 15 okt 2006.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj ĉi tie.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2006. La organizanto ĝis 1 jan 2009 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

Sukcesojn!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2006
Marian Zsankowski

Por kvizemuloj

Konata pola esperantisto Marian Zdankowski, kiu prezentis multfoje kvizojn — interalie en Olsztyn (“Freŝo”), en Gliwice (“Grupe”), en Kaliningrado (BEF) — prezentos siajn kvizojn dum la Florenca UK. Laŭ la provizora programo, la kvizo okazos mardon, la 1an de aŭgusto, de 17h00 ĝis 18h00. Ĝisnunaj partoprenatoj asertas ke kvizkonkurso estas alloga kaj diversflanke montras Esperanton, ĝian historion, kulturon kaj aliajn interesaĵojn. En Florenco Vi mem ĝuu ĉi programon kaj kontrolu viajn Esperanto-sciojn kaj konojn.

La plej spertaj UK-kvizanoj ricevos (minimume) diplomojn kun atesto pri sia kono de Esperanto. Por ke ĉiuj ĉeestantoj partoprenu kvizojn, organizantoj planas teamajn konkursojn.

Aldonajn informojn petu ĉe la aŭtoro kaj gvidanto de la kvizokonkurso, Marian Zdankowski: avolamer@ols.vectranet.pl.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 6 (140)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2006:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 340 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo