Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. № 4 (150)

Toyota Ai

Sur la kovrilpaĝo Toyota Ai prezentas la japanan lingvon en la Peterburga Lingva Festivalo
(Fotis Sergeo Andrejsons).


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ



Redakcie

Bildo de L.L.GiloteauxKial mi legas La Ondon?

Ĉi tiu Ondo estas la 150a, kiun ni eldonis. Sed jubileo ne estas io tro malofta. Ja ankaŭ la marta Ondo estis jubilea (101 Ondoj de Saĥarov + 149 niaj Ondoj = 250). Do ni decidis, ke ni mem skribu nenion pri la jubileo. Ni nur danku niajn legantojn, por kiuj la revuo estas eldonata, kaj lasu ilin respondi al la demando “Kial mi legas La Ondon”:


… ĉar mi trovis abundan materialon, uzeblan por fakaj celoj. Oni ne povas ne rimarki la kompetentecon de la redakcio. Mi aparte bonvenigas la kontribuojn de rusaj intelektuloj.

Detlev Blanke (Germanio)


… ĉar en ĝi: (1) estas freŝaj informoj pri la okazintaj Esperanto-aranĝoj en la tuta mondo; (2) estas prezentata tribuno por ĉiaj eldiroj; (3) sur la 3a paĝo ĉiam estas intervjuo kun iu fama persono aŭ kolektivo; (4) ofte estas publikigataj opinioj de Komitatano Z.

Bronislav Ĉupin (Ruslando)


… ĉar la rusoj estas grava kaj nemalhavebla popolo inter la eŭropaj popoloj. Cetere, precipe pro jenjenaj interesegaj artikoloj pri (inter)lingvistiko, Esperanto aŭ literaturo.

Christian Declerck (Belgio)


… ĉar mi trovas en ĝi interesajn artikolojn pri eventoj okazintaj en Esperantujo. Sed precipe mi ŝatas legi mallongajn rakontojn ĉu originalajn ĉu tradukitajn. Kun granda plezuro kaj intereso mi legis la artikolojn de Halina Paĝoj el la historio de Sukcena Lando. Mia filo Adamo preferas legi la anguleton Spritaj splitoj kaj preskeraroj.

Elżbieta Frenszkowska (Pollando)


La Ondon la unuan fojon mi vidis en Moskvo ĉe Miŝa Abramoviĉ. Li kaj Valentin Seguru entuziasmis pri ĝi. Dum la vespero Miŝa ne permesis uzi ĝin por mortigi kulojn. Tiaj estis la komencoj, poste dum jaroj mi alkutimiĝis. Gratulon pro la alta nivelo, sendependeco kaj interesa enhavo. Mi transdonas bondezirojn al Halina, Aleksander kaj la tuta onda, redakta kaj kunredakta bando, interalie al Gleb Malcev.

Paweł Janowczyk (Pollando)


… ĉar laŭ la aspekto, speco de papero kaj fotoj ĝi estas unu el la plej belaj revuoj kiujn mi konas. La enhavo laŭ la tekstoj estas ankaŭ interesa, sed mi havas unu ortografian rimarkon. Mi ne scias, kiu kulpas, sed kelkfoje mi vidas, ke la nomo de la lingvo Esperanto estas skribita ĉe vi minuskle. Tion mi opinias grava “makulo” sur via “infano”.

Mila vd. Horst-Kolińska (Nederlando)


… ĉar La Ondo estas bona ĉiuflanka movada revuo. Efektive ne estas multaj movadaj revuoj en Esperantujo, eĉ preskaŭ ne estas. Nur Esperanto de UEA povas konkurenci. Do, ĉiu kiu estas vera movadano eĉ ne povas ne legi La Ondon. Krome, La Ondo konstante tenas profesian altan nivelon, kio, sendube, allogas seriozajn esperantistojn.

Povilas Jegorovas (Litovio)


… ĉar ĝi estas riĉenhava kun interesaj artikoloj, kaj ankaŭ ĉar mi verkas en la muzika rubriko ;-)

plej muzike
Flo! (Francio)


Kun granda plezuro mi konstatas, ke La Ondo de Esperanto estas unu el la plej interesaj revuoj en la Esperanta mondo. Ĉiam interesaj artikoloj kaj informoj pri nia movado, bona lingvonivelo, partoj en kiuj ĉiu trovos ion interesan por si. Mi pensas ke, tenante “tiun vojon”, Vi atingos ne nur 150 numerojn, sed 1500.

Stanisław Mandrak (Pollando)


… ĉar ĝi rilatas ekvilibre al la diversaj tendencoj en la Esperanto-mondeto.

Gary Mickle (Germanio)


… ĉar ĝi enhavas interesajn intervjuojn kaj informajn artikolojn. Kvankam multajn informojn mi ricevas ankaŭ alimaniere (rete), mi ŝatas legi bone elektitan kaj ekvilibran novaĵkolekton pri esperantlingva movado kaj komunumo. Ankaŭ beletraj materialoj de La Ondo estas ĉiam interesaj.

Jukka Pietiläinen (Finnlando)


… ĉar ĝi estas interesa, serioza, enhavriĉa, profesie farata. Cetere, La Ondo en Ruslando estas ja ununura plenvalora Esperanto-revuo (ne “bulteno”, ne “informilo”). Rimarkinde estas, ke la revuo daŭrigas la tradicion de la fama antaŭrevolucia periodaĵo, kiun eldonadis Aleksandr Saĥarov.

Igorj Simonov (Ruslando)


… ĉar: (1) Ĝi raportas pri la okazintaĵoj en la Esperanto-movado koncize kaj interesamaniere. Tiu temo ĉiam interesas min. (2) Ĝi estas neŭtrala kaj esprimas opiniojn de la diversaj movadaj “tendaroj”.

Josi Ŝemer (Israelo) 


Jukka PietilainenEsperanto-gazetaro: historio, nuntempo kaj perspektivoj

de Jukka Pietiläinen

Jukka Pietiläinen estas esploristo en la departemento pri ĵurnalistiko kaj amaskomunikado en la universitato de Tampereo (Finnlando). Li estas unu el tre malmultaj fakuloj pri Ruslanda gazetaro en la mondo (ekster Ruslando mem). En Esperantujo li estas konata kiel fakulo pri informado (komisiito de UEA pri tiu fako) kaj pri la Esperanta gazetaro.

10 mil 440 gazetoj

La kutimaj informiloj pri Esperanto notas nombron de Esperanto-gazetoj kutime en nivelo de 100–150 gazetoj. Esperanto en perspektivo (EeP) menciis ĉ. 110 periodaĵojn komence de la 1970aj jaroj. Tamen la plejparto el gazetoj estas malgrandaj, lokaj aŭ naciaj, aperantaj nur kvar- aŭ ses-foje jare. Malmultaj havas vastan internacian legantaron. Plej multaj havas plimulton el sia legantaro en la sama lando kie ili aperas. Klara escepto estas organoj de internaciaj Esperanto-asocioj. Inter ili granda parto estas apenaŭ interesaj al averaĝa leganto, kiu ne membras en tiuj organizoj.

Pli detalaj bibliografiaj informoj pri Esperantaj gazetoj aperis en eldonaĵo Periodaĵoj en 1993–1994. Laŭ ĝi aperis entute 10 mil 440 periodaĵoj en aŭ pri Esperanto kun entute 37 046 jarkolektoj. Do, averaĝa Esperanta periodaĵo havis malpli ol kvar jarkolektojn. Tiu nombro de jarkolektoj fakte rezultas proksimume 350 periodaĵoj averaĝe aperintaj. La nombro estas iomete tro alta, ĉar enkalkuliĝas ankaŭ jarlibroj kaj aliaj nur unufoje jare aperantaj aferoj. Ankaŭ multaj el tiuj gazetoj aperis nur tre loke kaj tre mallonge, foje nur ununumere.

Kiaj gazetoj?

Laŭ la kategorioj de EeP ekzistas landaj organoj, gazetoj kun ĝeneralinforma enhavo, kulturaj revuoj, politikaj periodaĵoj kaj fakaj periodaĵoj. La klasifiko ne ĉiam estas tre klara: EeP metas religiajn gazetojn sub la fakaj, sed landajn informgazetojn kiel El Popola Ĉinio sub politikaj periodaĵoj.

Tre malmultaj gazetoj havis iom influan rolon en Esperanto-movado. Tamen eĉ la plej malgravaj kaj lokaj estis gravaj edukejoj de komencantaj Esperantaj ĵurnalistoj kaj unuaj taŭgaj forumoj por komencantaj verkantoj, por ne paroli pri distribuo de informoj.

La EsperantistoPlimulto el Esperantaj gazetoj estis lokaj aŭ maksimume landaj, kvankam ofte kelkaj ekzempleroj estis senditaj ankaŭ al aliaj landoj. Se ni difinus internacian Esperanto-gazeton tiel, ke maksimume duono el abonoj estas en unu lando, la nombro estis ĉiam malgranda. Paroli pri granda nombro de Esperantaj gazetoj estas surbaze de tio iom fanfarona, kvankam foje ankaŭ naciaj Esperanto-gazetoj estas gravaj kaj influaj gazetoj. Eĉ la unua gazeto en Esperanto, La Esperantisto, estis komence legata plejparte en Ruslando, kie plimulto de esperantistoj vivis en tiu tempo.

Esperantaj gazetoj kutime silentas pri siaj eldonkvantoj. Laŭdinda escepto estas UEA, kiu publikigas ekzaktajn nombrojn, kaj La Ondo, kiu estas devigata publikigi tiun informon surbaze de Rusia leĝo. La abonkvantoj estas magraj: Esperanto 4084 abonantoj, Kontakto 922, La Ondo 545. Kaj tiuj ĉi apartenas al la plej disvastiĝintaj gazetoj. El la aliaj eble nur Monato atingas la similan nivelon; pri Literatura Foiro, Heroldo kaj Fonto ne uzeblas eĉ bonaj pritaksoj.

Disvastigo de informoj pri ekzisto de bonaj Esperanto-gazetoj estas problemo, kiun multaj redaktistoj pripensas tro malmulte. Ekzemple mi ne vere konsciis pri la ekzisto kaj kvalito de Fonto dum pluraj jaroj, kvankam mi sciis, ke tia gazeto ekzistas. Se mi sciintus, ke en ĝi aperas gajnintoj de belartaj konkursoj kaj pluraj aliaj interesaj artikoloj, mi estus aboninta ĝin eble dek jarojn pli frue. Kaj mi ne apartenas al plej malinformitaj esperantistoj…

Inter internaciaj nefakaj gazetoj plej elstaras la movadaj kaj kulturaj gazetoj. Movadaj tendencas esti organoj de asocioj, kiel revuo Esperanto, eble la plej disvastiĝinta gazeto dum la tuta historio de Esperanta gazetaro. Inter aliaj organoj, ekzemple, Sennaciulo kaj Sennacieca revuo havas brilan historion. Ankaŭ kulturo estas unu el fortaj flankoj de internaciaj Esperanto-gazetoj. Inter la plej brilaj gazetoj estis tiuj, kiuj okupiĝis plejparte pri kulturo: Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Literatura Foiro, Fonto…

Malmultaj Esperantaj gazetoj temas plejparte pri nemovadaj kaj (ne Esperantaj) kulturaj aferoj. Pli frue unu el tiaj gazetoj estis Kontakto, sed ekde 1979 Monato estas la plej brila inter ili. Monato faris de la komenco tion, kion kelkaj nacilingvaj gazetoj eksperimentis nur poste: nome, la lokaj ĵurnalistoj kutime konas la lokajn aferojn pli bone ol t.n. “paraŝutaj ĵurnalistoj”, kiuj venas al “varmegaj punktoj” nur kiam “okazas io” kaj ofte misinformas pli ol informas. Monato realigas la idearon de esperantismo: respekti la lokan kaj kunigi la lokan kun internacia nivelo. Necesus plifortigi la ekzistantajn kaj bone funkciantajn gazetojn kaj eble rezigni pri kelkaj tro marĝenaj: pluraj artikoloj, ekzemple, de Etnismo povus havi pli grandan legantaron en Monato.

Kiu(j) faras la gazetojn?

Eble 90% el Esperanto-gazetoj estas realigitaj per unuopaj redaktoroj entuziasmuloj. Nur malmulto havas ĵurnalisman edukon, sed en tio ili ne multe diferencas je, ekzemple, finnlandaj ĵurnalistoj, el kiuj nur duono havas ĝuste ĵurnalisman edukon.

MonatoRedaktoroj-entuziasmuloj povis certigi aperadon de gazetoj, eĉ kiam tio ne estis profitdona aŭ eĉ ne kovris la kostojn. Tamen pro la sama kialo nur en tre maloftaj kazoj okazis, ke internacie disvastiĝinta Esperanto-gazeto sukcesis transiri de unu redaktanto al alia. Norda Prismo estis kreaĵo de Ferenc Szilágyi, kaj ĝi kolapsis kelkajn jarojn post la morto de la fondinto. Fonto estas kreaĵo de Gersi Alfredo Bays kaj La Ondo de Esperanto de Korĵenkov kaj Gorecka; kaj apenaŭ imageblas, ke iu alia povus transpreni la redaktadon. Malmultaj sukcesaj ekzemploj estas Lingvo Internacia, kiu havis tri redaktorojn inter 1895 kaj 1914, kaj Heroldo de Esperanto, kiu jam havas la kvaran redaktoron. Tamen la rolo de Heroldo lastatempe ŝanĝiĝis. Ankaŭ Monato sukcese transiris de unu redaktoro al nova skipo, kvankam la unua redaktoro ankoraŭ restis en la kunlaborantaro.

Gazetoj de diversaj organizoj havas pli fortan daŭripovon, ĉar la organizo garantias la aperon, kvankam foje estus problemoj trovi novan redaktoron. Tiel ankaŭ la naciaj Esperanto-gazetoj estas inter la plej vivodaŭraj. Indus mencii, ekzemple, la svedan La Espero, fonditan jam en 1906. Inter internaciaj gazetoj plej malnovaj estas la religiaj Dia Regno (1908) kaj Espero katolika (1906).

Utilo de la sendependa gazetaro

“Sendependa gazetaro estas utila por demokratio” estas slogano de la posedantoj de privataj komercaj gazetoj. En Esperanto tiaj gazetoj preskaŭ ne ekzistas, kvankam kelkaj gazetoj sukcesas financi sin mem. Sendependaj gazetoj estas maloftaj, sed ankaŭ ili ekzistas. Heroldo de Esperanto estis tia, kiam ĝin redaktis Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska. Eventoj estis tia: mi memoras la malplenajn angulojn, kie devis aperi respondoj de tiuj estraranoj de UEA, kiuj ne respondis al la demandoj de la gazeto. Libera Folio kaj ankaŭ La Ondo plu portas la torĉon de sendependeco.

Estas nenio nova ankaŭ en rilatoj inter la estroj kaj la redaktoroj. Lapenna kritikis Heroldon en 1964 jene:

La redaktoroj de la t.n. “sendependaj” periodaĵoj respondecas al neniu krom al si mem. Se ili komprenas sian sendependecon kiel ian rajton publikigadi tendencajn malĝustaĵojn aŭ misreprezentajn artikolojn, tiam ili misuzas la principon de preslibereco kaj transformas sian sendependecon en senrespondecon
(Esperanto, 1964, №7–8, paĝo. 125).
Karakterize, ke ĉiam por prezidantoj kaj potenchavuloj estas plej facile scii, kio estas misreprezentado kaj kio malĝustaĵo. Ne dependi de iu alia ol la redakcia prijuĝo estas grava. Fakte tiuj gazetoj dependas de legantoj, kiuj financas ilian aperon. Ili ankaŭ ne dependas de organaj devoj, kiuj tamen povas esti interpretataj tre diversmaniere: organo ja povas singarde sekvi la oficialan linion de la estroj, sed organo povas ankaŭ pli vaste orientiĝi al la membraro de iu organizo kaj reprezenti membraran volon, foje eĉ kontraŭ la estraro.

Same kiel Lapenna kritikis Heroldon en la 1960aj jaroj, la gvidantoj de nuntempaj Esperanto-organizoj sentas sin malfacile kiam la gazetaro malkovras, ke la realo ne estas same brila ol ili mem imagas. Tamen la tasko de Esperanta gazetaro ne estu kontraŭstari Esperanton mem kaj la organizojn kiuj strebas ĝin utiligi. Malgraŭ tio, por simplaj esperantistoj estus pli bone, se la stultaĵoj estus malkovrataj en la propra rondo antaŭ ol ili detruas la renomon de Esperanto ĉe aliuloj. Sendependeco estas utila kaj inda eco ankaŭ en movadaj organoj. Same kiel en gazeto de politika partio, en Esperanta organo devus aperi ankaŭ kritikoj kontraŭ la gvidantaro, se estas kialo por tio. Necesus ke la plej bona informanto pri aferoj de la propra asocio estas la propra organo, ankaŭ tiam, kiam temas pri malagrablaj aferoj.

El Popola ChinioNe plu ŝtata financado

Iom bedaŭrinda fenomeno estas, ke la internaciaj gazetoj financitaj de la ŝtatoj, en kiuj ili estis eldonitaj, malaperis post la komenco de 1990aj jaroj. Hungara vivo kaj El Popola Ĉinio estis inter plej disvastiĝintaj Esperantaj gazetoj. El Popola Ĉinio, kiel malmultekosta kaj interesa revuo, estis mia unua regula legaĵo en Esperanto. Ne plu estas politika bezono por tia publikado en Esperanto, kaj ankaŭ ne multe en iu alia lingvo. Same malaperis, ekzemple, finnlingvaj gazetoj pri GDR aŭ Soveta Unio. Nu, malaperis ankaŭ tiuj ŝtatoj. Iusence ankaŭ la minaco pri nuligo de Esperantaj elsendoj de Pola Radio apartenas al la sama fenomeno.

Gazete aŭ/kaj rete?

Estonteco de la gazetaro meditigas ne nur esperantistaron. Ĉie la gazetoj iradas en la reton. Por multaj gazetoj retaj solvoj ĝis nun estas eksperimentoj, ili ne portas profiton, sed eble ankaŭ ne forprenas tradician cirkuladon.

Ĉu la reta eldonado forprenas la publikon el la paperaj gazetoj? Eventuale jes, sed mankas veraj esploroj pri la afero (ankaŭ nacilingvaj gazetoj hezitas pri la respondo). Aperigi parton (aŭ eĉ tuton) el materialo en la reto, eble iomete malpli frue ol aperas la papera gazeto, povus funkcii ankaŭ kiel reklamilo por la papera eldono. Nuntempe ankoraŭ (eble ĝis eterno) pli facile legi el papero ol el ekrano kaj reta eldonado ne kontentigas tiujn, kiuj havas rimedojn aboni paperajn gazetojn. Mi supozas, ke nur tre malmultaj abonis gazetojn en la reto, malgraŭ signife malplikosta kotizo. La risko por eldonantoj tamen estas, ke la retaj gazetoj disvastiĝus senkoste en la reto. Teknike ja eblas enmeti distingilon, kvazaŭ la adresetikedon, sur pdf-dosieron, kiu indikas, kiu elretigis la gazeton por si.

Pro interreto multaj esperantistoj estas pli bone informitaj pri movadaj aferoj ol antaŭe. Malantaŭ-kurtenaj ludoj pri elektoj malkaŝiĝas pro malatente sendita retmesaĝo al publika listo, ajnaj sekretoj facile fariĝas publikaj. Pensu nur, se la reto ekzistus jam en 1974.

Ankaŭ por reta gazeto la redakta laboro estas grava. En la reto eblas trovi amason da materialo. En tia situacio eĉ pli gravas, ke iu elektas, kombinas, kolektas kaj prezentas la materialon en formo, kiu ne estas tro temporaba por leganto. Dum la reta eldonado fariĝas pli ofta, necesas eĉ pli da profesieco en ĵurnalisma laboro. Tamen en la reto ankoraŭ maloftas pagaj servoj kaj igi Esperantan gazeton finance daŭripova en la reto povas esti eĉ malpli facile ol sur la papero.

Necesus pli eniri la reton, aparte kiam temas klare pri neprofitdonaj gazetoj. Ekzemple en la reto jam ekzistas multege da nacilingva scienca materialo senpage, ofte en aliaj lingvoj ol la angla. La anglalingvaj sciencaj revuoj devigas uzantojn (kutime universitatajn bibliotekojn) pagi, sed rusaj, hispanaj, portugalaj ktp. estas ofte senpagaj. Necesus fondi bonkvalitajn sciencajn retajn gazetojn, ĉu surbaze de Scienca Revuo, ĉu sendepende de ĝi. La reto povas doni novan vivon al iamaj gazetoj: necesus enretigi malnovajn jarkolektojn kaj ebligi konsultadon de ilia enhavo. Eble en tio estus taŭga celo por iu ekzistanta fondaĵo aŭ loko por nova fondaĵo. Tekniko ekzistas, skanemuloj troviĝas en malmultekostaj landoj, retejoj haveblas eĉ senpage. 


Nia gazetaro vide de redaktoroj

La Ondo de Esperanto invitis la redaktorojn de plej legataj internaciaj (nefakaj) Esperanto-gazetoj respondi kvar demandojn pri la temo Esperanto-gazetaro.

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

La respondoj sekvas en la alfabeta ordo de la nomoj de la revuoj: Esperanto, Heroldo de Esperanto, Kontakto, La KancerKliniko, Literatura Foiro, Monato.

Stano MarchekEsperanto

La unua numero aperis 18 jun 1905 (la fondinto: Paul Berthelot). Ekde 1908 ĝi estas organo de UEA kaj aperas ĉiumonate, krom aŭgusto.

Respondas Stano Marček (redaktoro)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Laŭ Enciklopedio de Esperanto la revuo Esperanto estas la ĉefa gazeto de la Esperanto-movado. Mi kredas ke tiun rolon ĝi daŭre havas. Ĝi ja estas organo de la plej granda Esperanto-asocio kaj havas legantojn en 115 landoj de la mondo. Problemoj? La spaco. Ne eblas aperigi ĉion aperigindan sur 24 paĝoj monate. Bedaŭrinde multaj bonaj artikoloj restas en tirkestoj.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

Pagitaj abonoj: 2003: 4049, 2004: 4118, 2005: 4084, 2006: 4089. La revuo aperas en eldonkvanto 5 500 ekzempleroj kaj atingas ankaŭ honorajn membrojn, multajn instituciojn, bibliotekojn, eldonejojn, redakciojn kaj asociojn. Plej multaj abonantoj estas en Francio (396).

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

La stato de nia gazetaro certagrade respegulas la staton de nia movado ĝenerale. Tamen parte la rolon de la paperaj gazetoj transprenas la retaj gazetoj. Precipe ĉe la plej juna generacio (kial pagi paperan gazeton se ĉio troveblas rete). Kio pri la estonteco? Ĝi estas en niaj manoj.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Mia plej sincera konfeso estas en la fakto, ke mi fariĝis ĝia peranto en Slovakio. 

Heroldo de Esperanto

Trisemajna gazeto pri la esperanta mondo. 4-paĝa, formato A3. Fondita en 1920 de Teo Jung, ne aperis dum la mondmilito; eldonas, posedas kaj administras LF-koop en Svislando, presejo kaj ekspedisto en Bulgario.

Respondas Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer (kunredaktoroj)

Heroldo de Esperanto

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

[Respondas Silfer] Kiel ĉiam, ĝi estas politike kaj religie sendependa. Pli ol antaŭe, ĝi donas la parolon al ĉiuj komponantoj de Esperantio, interalie per rektaj intervjuoj al la gvidantoj (de Corsetti ĝis Żelazny). En la epoko de Ada Sikorska, HdE estis la ĉefa opozicia organo kontraŭ la asocioj gvidataj de Lapenna (UEA ĝis 1974, poste ICNEM), kaj ekde 1975 ĝi fariĝis preskaŭ duoblaĵo de Revuo Esperanto — preskaŭ, ĉar s-ino Sikorska ofte havis pli da profesia talento ol roterdamaj kolegoj. Niaj problemoj dependas ĉefe de la altiĝantaj tarifoj de la bulgara poŝto, kaj de la misfunkciado de aliaj poŝtoservoj, ekzemple en Italio.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

[Respondas Rooke] Precizan statistikon vi demandu de la eldonejo, ne de la redakcio. Ni scias ke efektivaj abonantoj estis milcento, kiam la gazeto estis vendita al LF-koop; hodiaŭ ili estas milo, el kiuj du trionoj ne abonis en 1996, kaj multaj abonas ankaŭ Literaturan Foiron. Do okazis enorma ŝanĝo en la klientaro.

[Aldonas Silfer] En la epoko de Fighiera Sikorska la abonantaro koncentriĝis en sep-ok landoj, kiuj solaj kovris 90% de la merkato. Hodiaŭ en tiuj landoj estas malpli ol antaŭe (eĉ la blufa ducento en Pollando forvaporiĝis tuj, kiam la tarifo por poloj iĝis egala al tiu por bulgaroj, hungaroj, rusoj — do duono de la internacia tarifo), sed kompense okazis kresko en pluraj aliaj landoj. Kaj tre rimarkinda estas la nuna kvanto kaj kvalito de konstantaj kunlaborantoj.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

[Respondas Silfer] Se temas pri la asociaj organoj, ilia vivo estas strikte ligita al tiuj asocioj mem. Tio kaŭzas ke ili malmulte kontribuas al la kvalita kresko de nia gazetaro, kvankam ekzistas gratulindaj esceptoj. Ekster la asociaj organoj, la krizo kiu trafis la redakciojn (ne nur de paperaj periodaĵoj, sed ankaŭ de retgazetoj kaj radioj) en 2006 pruvas, ke la problemoj ne dependas de la teknologia evoluo. Ekzistas demando: ĉu la gazetoj komplementas al la cetera eldonado aŭ ne? En la nunaj ĉefaj eldonaj polusoj (UEA, SAT (SAT-Amikaro), FEL, Sezonoj, LF-koop) la gazeto estas certagrade reklamilo de la entrepreno. Plej malmulte ĉe LF-koop, kiu fakte produktas precipe periodaĵojn, dum la ceteraj precipe librojn aŭ/kaj renkontiĝojn. Tio kreas formon de interdependo, kiu bremsas aŭtonome kvalitan kreskon de nia gazetaro.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

[Respondas Rooke] Kelkajn numerojn mi legis, ekzemple mi rememoras artikolon pri Kaliningrado — aŭ pri la fotokonkurso. Ankaŭ pri elekto de la esperantisto de la jaro mi scias.

[Respondas Silfer] La revuo postrestas la grafikan evoluon en Esperantio, sed kompense nete superas la organon de UEA kaj nordeŭropan skandalisman retgazeton, pro la objektiveco kaj bunteco de la informado. 


Eugenia Amis, Joel AmisKontakto

Soci-kultura revuo de TEJO eldonata de UEA; aperas 6-foje jare sur 16 paĝoj; administrata de la CO de UEA en Roterdamo, redaktata (nun) en Usono kaj presata en Pollando. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakton aŭtomate, sed eblas ankaŭ aboni. Blinduloj povas ricevi voĉlegitan kasedan eldonon senpage.

Respondas Eugenia Amis (redaktoro, sur la foto kun sia edzo Joel Amis)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Kontakto estas junuleca soci-kultura revuo, kiu traktas ĉiujn aktualajn temojn, interesajn al esperantistoj (aparte al junuloj). Ofte la legantoj mem proponas temojn, kiuj interesas ilin. Kvankam Kontakto ne estas revuo pri la Movado, tie tamen foje publikiĝas artikoloj pri la temoj, kiuj aparte interesas esperantistojn, kiel denaskismo, Pasporta Servo ktp. Aldone, Kontakto estas aparte celata por instruistoj kaj komencantoj: parto de la artikoloj aperas en la lingvaĵoj “facila” kaj “tre facila”, kun limigita kvanto de radikoj kaj kun pli facila gramatiko.

Inter la temoj, kiujn Kontakto tuŝis lastatempe, estis Tutmondiĝo, Amo, Lingvoj, Bestaj Rajtoj, Egalaj Rajtoj kaj Mitoj.

Ekde 2006 kolora versio de Kontakto haveblas interrete por la abonantoj kaj membroj de TEJO. Ni lastatempe ekhavis kelkajn novajn aŭtorojn en la landoj, kie ni ĝis nun ne havis kontribuantojn — kiel Afganio.

Bedaŭrinde, pro la surfaca sendado de la revuo, en iuj landoj (aparte en Amerikoj) oni ricevas Kontakton plurajn monatojn pli malfrue ol en Eŭropo, sed sendado per aerpoŝto estus tro multekosta kaj komplika de la administra vidpunkto…

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La kutima preskvanto de Kontakto en la pasintaj jaroj estis 1100 ekzempleroj. La ĝenerala preskvanto restas stabila en la pasintaj jaroj: ekde 2002 estis ioma kresko de la individuaj abonantoj (tre ĝojiga fakto por ni!), tamen, la kvanto de la kolektivaj abonantoj, bedaŭrinde, iom falis pro la monproblemoj de kelkaj landaj asocioj. Plej multaj abonantoj estas en Francio (95), Hispanio (83), Germanio (65), Brazilo (63) kaj Usono (48).

Kontakto3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Kiam mi faras prelegojn pri Esperanto, mi kutime mencias la grandan kvanton de gazetoj kaj revuoj en Esperantujo, ja multegaj landaj asocioj kaj junularaj sekcioj eldonas siajn revuojn kaj revuetojn — eĉ sen mencii multajn internaciajn Esperanto-eldonaĵojn. Multaj revuoj de la landaj asocioj estas tre altkvalitaj lingvaĵe, stile kaj aspekte, kaj ankaŭ interesaj por la ekstera publiko, kaj mi sincere ŝatas legi aŭ simple trarigardi ilin por ekscii, kio okazas en la Esperanto-movado de diversaj landoj (kompreneble, ne ĉiuj Esperanto-eldonaĵoj estas idealaj de la lingva vidpunkto). Bonŝance, esperantistoj estas pli verkemaj (kaj legemaj) ol neesperantistoj, kaj tio kontribuas al la kvanto kaj diverseco de la revuoj en Esperantujo.

La ĉefa problemo de la Esperanto-gazetaro, laŭ mi, estas la sama, kiun spertas landaj asocioj: malgraŭ tio, ke la kvanto de esperantistoj en la mondo daŭre kreskas pro la disvolviĝo de la interreto, la kvanto de membroj en multaj asocioj falas: multaj homoj lernas Esperanton rete, korespondas kun aliaj esperantistoj — kaj ne strebas aliĝi al la organizoj kaj/aŭ aboni paperajn revuojn. Krome, multaj (aparte junaj) homoj preferas interreton al la paperaj revuoj.

Tamen mi pensas, ke la stato de Esperanto-gazetaro en la proksima estonteco ne multe ŝanĝiĝos: mi ne kredas, ke pro la disvolviĝo de la retaj teknologioj la paperaj revuoj tute aŭ preskaŭ tute malaperos — ja iam oni eĉ diris (kaj kredis), ke pro la disvolviĝo de la televido malaperos libroj. Mi kredas, ke multaj homoj daŭre preferos legi paperajn revuojn, kiujn oni povas legi en la trajno, porti al la laborejo, montri al la kolegoj kaj uzi dum la ĉeestaj kursoj.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Mi ŝatas ĝin! 

La KancerKlinikoLa KancerKliniko

Fondita en 1977, kvarmonata + unu Krom (suplemento literatura, politika…), 28 paĝoj (formato A4).

Respondas Ĵak Le Puil (ĉefo)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Libera “zageto” por liberaj homoj. Ŝajnas, ke multaj homoj elektas aperigi sian prozon en LKK… kiam pro cenzuro ili ne povas trovi alian lokon… La unua atingo estas la 30-jariĝo kun fidelaj kunlaborantoj ekde la unua numero kaj daŭra alveno de novaj talentuloj. Magras la problemoj kvankam ni certe ŝatus havi iom pli da abonantoj, i.a. por aperigi pli da koloraj paĝoj kaj pli da paĝoj entute…

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La eldonkvanto varias de 300 al 350. Plej multaj abonantoj en Francio, Belgio, Usono.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Terure mankas “liberaj” gazetoj. Feliĉe kelkaj “asociaj” estas legindaj (Brita Esperantisto, La Sago, Brazila Esperantisto…). Pri la estonteco mi ne estas profeto!

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Certe unu el la plej bonaj… malgraŭ iom tro da laŭdo, atentigo al LF! 

Literatura Foiro

Fondita de La Patrolo en 1970. Posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Organo de la Esperanta PEN-Centro kaj informilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ses numeroj jare po 56 paĝoj.

Respondas Ljubomir Trifonĉovski (ĉefredaktoro)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Literatura Foiro estas kultura revuo en esperanto, kiel difinite en la subtitolo. Krom literaturo originala kaj tradukita, sur ĝiaj paĝoj oni legas pri teatro, kino kaj muziko. Literatura Foiro estas kultur-politika revuo: la legantoj ĝuas artikolojn pri interlingvistiko, historio, sociologio, filozofio, fojfoje eĉ pri religio. Literatura Foiro estas unu el la plej gravaj opinikreaj revuoj: ĝi ofte analizas la procezojn en Esperantio, sur ĝiaj paĝoj pasas gravaj debatoj pri nia lingvo kaj komunumo. Unufraze, Literatura Foiro ludas avangardan rolon en Esperantio. La problemoj por la revuo venas ĉefe de la altiĝantaj poŝtaj tarifoj.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La abonanto-nombro de Literatura Foiro restas stabila dum la lastaj kelkaj jaroj, malgraŭ la malfacilaĵoj. Konkrete pri la ciferoj tamen povus respondi la eldonisto. Nian revuon ricevas ankaŭ preskaŭ cent PEN-Centroj (fakte la Esperanta estas unu el la malmultaj PEN-centroj, kiuj povus fieri per tiom bonkvalita kaj interesa periodaĵo) kaj tio igis nin ĉi-jare sur la dorso de la kovrilo resumi la enhavon de la numero kaj informi pri aliaj gravaj kulturaj esperantaj eventoj en la tri oficialaj lingvoj de PEN Internacia — la franca, angla kaj hispana.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Bedaŭrinde, la pasinta jaro alportis malbonajn novaĵojn por la esperanta gazetaro: ne plu aperos Rok' Gazet, definitive ĉesis Fonto. Laŭ mia superrigardo, la movadaj gazetoj spertas problemojn pro la rapidaj interŝanĝoj de informoj per la novaj teknologioj, pro la altiĝantaj poŝtaj tarifoj kaj produkto-kostoj, pro la maljuniĝo de generacio, kies informkanalo estis ĉefe la gazetoj. Rimarkendas ke la problemo pri la informkanaloj trafis ankaŭ radiostaciojn kaj televidon, kiuj elsendis en esperanto. Samtempe tiun niĉon transprenis la podkastoj, per la novaj teknologioj. Necesas momenta “foto” de la esperantaj amaskomunikiloj por analizi la situacion kaj marki la vojon de ĝia plua evoluo. La Ondo de Esperanto komencas fari la unuan paŝon por tio per siaj statistikoj kaj ĉi tiu enketo, aŭ ronda tablo, kun redaktoroj de esperantaj periodaĵoj.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Varia enhavo; bedaŭrinde en 2007 mankas la kalendaro de jubileoj kaj datrevenoj, kaj ĝi estas utila al la anoj de la komunumo por koni sian esperantistan identecon. 

MonatoMonato

Fondojaro: 1979. Nuna eldonanto: Flandra Esperanto-Ligo. Eldonantoj en la historio: TK/Stafeto, UEA. Eldonritmo: 11 fojoj jare. Paĝonombro: mezume 28 paĝoj A4.

Respondas Stefan Maul (ĉefredaktoro) kaj Paul Peeraerts (redakcia sekretario)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Monato ne estas movada revuo, sed gazeto, kiu uzas Esperanton por informi internacie pri politiko, ekonomio kaj kulturo. Do ĝi apartenas al la kulturo de Esperantujo. Tio signifas, ke ĝi estas grava ekzemplo de praktika utiligado de la lingvo, kio facile konvinkas neesperantistojn pri la valoro de Esperanto. Problemo por Monato ĉiam estas, ke tia prestiĝa revuo estas relative multekosta, tiel ke nur malmultaj povas aĉeti ĝin. Ke ĝi tamen atingis jam sian 28an jarkolekton, jen grava atingo kaj ne memkomprenebla sukceso.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La abonantaro restas tre stabila inter 1600 kaj 1800. Ĉiujare parte forfalas sed aldoniĝas regule same multe da novaj abonantoj. Jen la distribuo laŭ landoj: Germanio 12%; Francio 11%; Belgio 10%; Japanio kaj Usono po 7%; Brazilo 5%; Britio, Hispanio, Italio, Nederlando, Svedio po 3%; Aŭstralio, Finnlando, Hungario, Ruslando, Svislando po 2%. Kvindeko da aliaj landoj malpli ol 2%.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Ŝajnas, ke la Esperanto-gazetaro solidiĝis. La aktuale aperantaj periodaĵoj probable daŭre eltenos, ĉar plejparte ili estas profesi-nivelaj. Timoj, ke ili perdos subtenon pro furoranta interreto supozeble estas superfluaj. La reto ja estas tre grava por Esperantujo, sed ĝi ne povas anstataŭi presitajn komunikilojn.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Bedaŭrinde, ni ambaŭ ne povas respondi, ĉar ni ne ricevas la revuon.

Ni dankas la respondintajn redaktorojn kaj notas ke la redakcioj de Juna Amiko, La Gazeto kaj Sennaciulo ne respondis.


Marian ZdankowskiĈiam pli kaj pli interesa kaj belaspekta

La Ondo, eldonata en Ruslando, estas parto de nia Esperantujo. En ĝi estas ĉiam multaj informoj rilate al la movado kaj pri larĝsenca kulturo. Sed, laŭ mia opinio, la plej vigla kaj moderna primovada gazeto estis jam ne ekzistanta Eventoj. Eĉ la oficiala revuo Esperanto ne povas esti tiel ĉiuflanka, kiel estis la eldonata en Hungario memorinda gazeto.

LOdE havas sian firman lokon en la Esperanto-gazetaro kaj estas ĉiam pli kaj pli interesa kaj belaspekta, kvankam en ĝi mankas al mi humuro. Malgraŭ tio, ke seriozeco de geesperantistoj estas famega, mi esperas, ke ne nur mi volus legi pli multe da gajaj kaj spritaj tekstoj (nur la francdevena La KancerKliniko estas, bedaŭrinde, tro malmulte), kaj vidi pli multe da belaj, koloraj, primovadaj fotoj. Krom la titol- kaj dorspaĝo nur la dua paĝo de la revuo kaj la antaŭlasta paĝo povas esti uzataj tiucele sed ne por tekstoj. Teksto povas aperi sur ĉiu alia paĝo; Nia filmo, kiu iam aperis sur la 2a paĝo de Heroldo de Esperanto, estis spektinda por multaj.

Laste malaperis Esperantaj disaŭdigoj en la Pola Radio kaj la revuo Oomoto. Mi ankaŭ timas je la sorto de nia LOdE. Mi scias pri grava malsano de la eldonist(in)o — Halina Gorecka, kiu devas havi operacion; sed sen mono ŝi certe ne estos operaciita, ĉar profito pro eldonado de la Esperanto-revuo kaj Esperanto-libroj (ununura profito de la familio) ne sufiĉos por pagi la operacion. Ĉu ekzistas aliloke familio, kiu vivtenas sin nur dank' al Esperanto?

Mi konstatas tion kun bedaŭro… Mi eĉ ne scias, ĉu la ĉefredaktoro permesos aperigi ĉi leteron, sed mi devis skribi ĝin.

Marian Zdankowski (Pollando) 


Sen La Ondo mankus multo

Mi iom senpacience atendas, esperas… vian revuon, kiu aperas regule. Verdire, preskaŭ ĉio plaĉas al mi. Laŭ mi ĝi estas, kiel dirite ĉe la unua paĝo, vera “Internacia sendependa magazino en Esperanto”: ĝi raportas pri Esperanto-okazintaĵoj en la tuta mondo, la Esperanto-movado, la lingvaj aspektoj (aŭ problemoj), ankaŭ la eŭropaj, la literaturaj, ktp, neforgesante la plezuron solvi la kutimajn “enigmojn”!

Tre plaĉas al mi la konstanta zorgo de la redakcio informi, ne polemiki akrege kaj aĉe; ĉiuj legantoj per si mem kapablas forĝi sian propran opinion …

Unuvorte, sen La Ondo, mankus multo! Jackie Huberdeau (Francio) 


Unu el la plej elstaraj

Ĉiam plaĉas al mi la enhavo, dum la aspekto eĉ pliboniĝis konsiderinde lastatempe (Ĉu miaj okuloj trompas min, ke la fotoj estas pli fajnaj? Almenaŭ la tutkolora kovrilo ankaŭ interne estas alloga, mi ĉiam kunportas ekzempleron por montri dum hazardaj vizitoj en najbaraj kluboj — ĵus nun mi revenas de tia vizito en Villingen/Nigra Arbaro).

Persone ravas min la Vortoj de komitatano Z — aŭdace foje, sed ĉiam ŝajne bone informita li/ŝi donas interesajn enrigardojn en internaĵojn aŭ momentajn humorojn.

Belaj estas la raportoj de aranĝoj, sed ne mankas pli klerigaj artikoloj pri la lingvo, recenzoj aŭ novaĵoj.

Ĉu vi eble enkonduku rubrikon raporti pri/el fakaj asocioj? Min interesus: kio okazas ĉe la skoltoj, kiu konsistigas la Katan Rondon, pri kio diskutas nefumantoj? Ĝuste la apliko de Esperanto en la fakasocioj, sed ankaŭ de malantaŭ la kulisoj certe estus edife — kaj se neniu tro insiste liveras materialon, eble indus esplore prezenti ilin? Kie okazis fruktedona kunlaboro kun ne-/eksteresperantaj asocioj kiel la Ruĝa Kruco, Amnestio Internacia, Aŭtomobilkluboj ktp. — estas ege vasta pensebla gamo de interagoj kun la “ekstera” mondo. Kaj anguleto pri lokaj grupoj, landaj asocioj (historio, evoluo, elstaraj personoj..), ĝemelaj urboj.

Kial mi do legas la Ondon? Simple, ĉar ĝi estas unu el la plej elstaraj revuoj, kun interesa kaj foje profunda miksaĵo de temoj por multaj gustoj, tamen ne tro plata.

Por la estonteco mi deziras al vi kaj la helpantoj plian forton daŭrigi kaj plievoluigi la gazeton.

Jubileajn salutojn el suda Germanio!

Robert Bogenschneider (Germanio) 


David KelsoĜenerala kaj neoficiala

Ne mankas revuoj, gazetoj, magazinoj en Esperantio. Tamen ĉiu havas sian propran karakteron, propran legantaron. Laŭ mi, la speciala eco de La Ondo estas ke ĝi estas ĝenerala, t.e. ne fakeca, magazino kaj neoficiala.

Vivu la periodaĵoj por poŝtmarko-kolektantoj, interlingvistoj, biciklistoj kaj similaj, sed ni bezonas ankaŭ revuojn kiuj pritraktas tutan gamon da temoj, de literaturo tra vojaĝado al esperantumado. Monato kaj La Ondo perfekte komplementas unu la alian. Monato pritraktas la mondon ekster la esperanta komunumo, dum La Ondo pritraktas la tutmondan esperantan komunumon, ĝiajn variajn aktivojn kaj problemojn. Ĝi krome ne hezitas kritiki kiam bezonatas kritiko. Bone.

Mi varme gratulas la redakcion de La Ondo pro la konstanta plibonigo de la revuo trans la jaroj, precipe pro la belegaj fotografaĵoj. Mi deziras al ili kaj al la revuo mem, longan vivon kaj gloran estonton!

David Kelso (Britio) 


Agrabla demando

Kial mi legas La Ondon? Por tio estas kelkaj kaŭzoj.

1. Ĉar en Ukrainio simila Esperanto-revuo ne ekzistas.

2. Ĉar La Ondo estas enhavoriĉa, interesa, bone ilustrita.

3. Por ĉiu homo dezirindas koni la klasikajn verkojn. En La Ondo ili aperas en Esperanto kaj eblas samtempe ekzerci la lingvon kaj rememori aŭ konatiĝi kun la klasikaĵoj. Do, estas duobla utilo!

4. Por havi eblon esprimi sian dankemon al la karaj redakcianoj kaj kunlaborantoj, kion mi tuj faros.

Ne bezonas ni la oron,
nek la sangon, nek doloron,
ĉar ekzistas en la mondo
Amo kaj Konkordo!

Tial ĝoje mi admonas
ke ja bela liro Via
sciojn kaj la sentojn donas…
Sonu l' voĉo melodia!

Ĝoje spertas mi admiron
vidi en agado Via
la sukcesojn kaj inspiron.
Helpu la favoro Dia!

Grigorij Berezin (Ukrainio) 

Michel Duc GoninazLa plej bona sendependa revuo

Mi legas la Ondon, ĉar ĝi estas la plej bona sendependa revuo pri ĉio, kio okazas en la esperantista mondo. Mi opinias, ke la informoj pri la agado de esperantistaj organizaĵoj kaj la internaj problemoj de unu el ili (UEA) okupas tro grandan spacon. Mi preferas artikolojn kun beletra kaj socikultura enhavo kaj juĝas la recenzojn aparte grava parto de tia revuo.

Ne kompromisu kun tiuj, kies mensogaj alvokoj al “neŭtraleco” fontas fakte el ilia naciismo kaj fideleco al ŝtato. Sendependeco signifas ankaŭ esprimliberecon. Ĉi-rilate mi ege ĝuis en la marta numero (pĝ. 9) la jenan informon: “Pola registaro havis nenion komunan kun la polica persekuto al geja manifestacio en Poznań”. Registaro, kiu havas “nenion komunan” kun la agoj de sia polico — jen supera formo de pola nigra humuro.

Longan vivon al La Ondo, kiu simbole asertas, ke ĝi naskiĝis en 1909 kaj do transvivis multajn ŝtatojn, kaj kiu nun aperadas en la plej absurda parto de la Ruslanda Federacio!

Michel Duc Goninaz (Francio) 


Inter popoloj kaj kulturoj

En 2002 Aleksandro Korĵenkov prelegvizitis Finnlandon. Survoje li haltis en Turku, kie li rakontis pri Esperanta literaturo kaj pri La Ondo. La prezentado kaptis kaj konkeris min. Tuj mi aĉetis la konatan verkon Malvivaj animoj kaj abonis la prestiĝan revuon, eldonatan en Kaliningrado, kies entuziasma leganto mi jam estas kvin jarojn — kaj estos, se Pli Alta Forto subtenos mian propran decidon.

Telegramstile mi varme gratulas okaze de la 150a numero. Iom post iom plifortiĝis mia ligiteco al ĉi tiu sendependa publikaĵo. Multflanka ĉiam estas ĝia enhavo. Novaĵoj abundas el la tuta mondo. Daŭre mi sopiras al pensoriĉaj cerbumaĵoj de Alen Kris kaj atendas kolorajn intervjuojn de korifeoj kaj ordinaraj movadanoj. Carlo Minnaja bele pentris recenzon pri la Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin. Agrable estas rideti ĉe plukaĵoj de István Ertl. Varia kaj pozitive buntkolora enhavo, en kiu oni donas spacon ankaŭ al ekstremaj opinioj, plivigligas legemon. Tute vane aldoni — sed tamen mi ripetas — La Ondo ege plaĉas al mi.

En la komenco de marto 2007 mi estis en la ĵus inaŭgurita, nova Urba Biblioteko de Turku. Estis al mi malfacile en la giganta librejo trovi la Esperantajn gazetojn. Oficisto ĝentile helpis kaj klarigis: “Ni havas kelkajn ĉefajn sekciojn por gazetoj kaj revuoj. Esperanton oni trovas sub la rubriko Popoloj kaj Kulturoj”. Ridetante mi dankis pro la konsiloj. Iam kaj tiam ankoraŭ nuntempe iuj eksteruloj plendas pro tio, ke Esperanto ne posedas landon nek kulturon. Tuj mi rimarkis surbrete okulfrapan, koloran kovrilpaĝon de La Ondo (la 149a numero!) inter kelkaj aliaj periodaĵoj en la Zamenhofa lingvo. Nun ni scias, ke en Turku nia prestiĝa revuo el Kaliningrado ricevis honorlokon inter “popoloj kaj kulturoj”! Prosperon ankaŭ estontece.

Jorma Ahomäki (Finnlando)

En la nova Urba Biblioteko de Turku: Jorma Ahomäki (dekstre) kaj bibliotekisto (kun la marta Ondo en la manoj) antaŭ gazetstando. (Fotis Mikko Mäkitalo)


Senpartia en la ĝangalo

Mi legas La Ondon, ĉar ĝi fontas el la tradicio de rusaj intelektuloj, al kiu la Esperanto-movado multan dankon ŝuldas. Oni rekonas en ĝi la deziron esti lojala al la Zamenhofa inspiro, klerigi la legantojn kaj esti senpartia en la ĝangalo de konfliktemaj esperantistoj.

Por mi kiel okcident-eŭropano ankaŭ konsideriĝas, ke mi ŝatas pli intime konatiĝi kun parto de Eŭropo, kiu estas malpli sinsufiĉema, malpli “evoluinta”, malpli (senscie) aroga ol la nord-atlantika vivosfero.

Johan Derks (Nederlando) 


Fotis Kike SalvoBeletra Almanako, aŭ legado sub palmoj

La eldonejo Mondial en Novjorko planas literaturan eldonaĵon kun la nomo Beletra Almanako, kiu aperu almenaŭ unufoje jare. Ni intervjuas la ĉefredaktoron de BA, Jorge Camacho.

Demando: Ĉu tiu nomo ne sonas eksmoda? Mi citu PIV pri almanako: “Libreto, entenanta kalendaron, astronomiajn sciigojn por la kuranta jaro, veterantaŭdirojn kaj aliajn diversajn informojn, ofte kun distra parto”. Ĉu do kunlaboros Wandel pri astroj, Long pri vetero kaj f-ino Barlaston pri distra parto?

Respondo: La difino en PIV tro striktas. Jam la indiko pri eteco limigas la signifon al malvasta grupo de publikaĵoj. En la historio ekzistis ĉiaj almanakoj, ankaŭ beletraj, kiel la Almanako de la Muzoj. Distingon faras la neregula, sendeviga aperritmo: kiam ni havos materialon por nova numero, tiam ĝi aperu, sen devo remburi paĝojn per manifestoj kaj umbilikismaj komunikoj. Alia trajto: la libreco, t.e. ĝi aperos ne kajere sed libroforme. Cetere, ĉiaj kontribuoj bonvenas, inkluzive de fotoj, desegnoj kaj komiksoj, unuflanke ĉar ankaŭ la vorton “beletro” oni komprenu libere, kaj aliflanke ĉar tiel BA estos ankaŭ ia Almanako de l' Amuzoj, ne tiom serioza kaj morna. Kurioze, la vorto “almanako” etimologie signifas “haltejo de kameloj”: haltejo por mildigi la soifon kaj rigardi senhaste la stelojn.

Demando: Sed eble la fakto ke temas ne pri monata aŭ sezona eldonaĵo montras ke ne ekzistas bezono en la merkato. Beletro aperas en Fonto, Literatura Foiro, La Ondo mem, La Gazeto… kaj homoj publikigas simple en la reto…

Respondo: La reto, ĝis nun, ne povas malfari la homan ŝaton legi tekstojn sur papero. La kontrasto kuŝas ne inter presaĵoj kaj retaĵoj, sed inter informoj legeblaj (t.e. skribitaj) kaj aŭdvidaj. Ja la senfineco de retpaĝoj similas tiun de papirusaj ruloj. Facilas publikigi en la reto, ekzemple bloge, sed tiaj tekstoj virtualas, kaj konas ilin nur la verkinto kaj lia rondeto. Rilate la Esperanto-merkaton, ĝi ne favorus la kunekziston de plia (du)monata kajera revuo, eĉ post la ĉeso de Fonto. Fakte neniu el la aliaj menciitaj publikaĵoj estas unuavice aŭ grandparte beletra. Multaj esprimis lastatempe deziron je nova literatura revuo, same legemuloj kiel verkistoj. Ni esperas ke ilin altiros la libra formato.

Demando: interkonsentis kun UEA pri premiera aperigo de premiitaĵoj el Belartaj Konkursoj. Ĉu de ĉiuj premiitaj verkoj, eĉ se la nivelo laŭ la redakcio ne taŭgus? Plue, ĉu tiu ligiteco al UEA ne kompromitus la vastecon de la redakta horizonto?

Respondo: Temas pri interkonsento inter Mondial kaj UEA, en kiu la redakta teamo rolas marĝene. Se iuj premiitaĵoj montriĝus netaŭgaj, ni esplorus la situacion; foje premiiĝis eseoj kun lingvaj eraroj, kaj la literatura nivelo ne ĉiam brilis (tamen nenio komparebla kun la skandale manipulitaj Floraj Ludoj aŭ la Verko de la Jaro!). BK subtenindas kiel aperejo de novaj talentoj, al kiuj tre gravas la baldaŭa publikigo en revuo sencenzura, sendogma kaj senklika. La celo ja estas vigligi la stagnajn akvojn de nia kulturo.

Demando: Kunredaktas kun vi Probal Daŝgupta kaj István Ertl. Kiel tiu kunlaboro okazas en la praktiko?

Respondo: En la praktiko ni korespondas pri verkoj ricev-itaj, -otaj, -indaj kaj pri tiuj, kiujn necesas poluri aŭ forrifuzi. Ni intermesaĝas pri ĉiaj ideoj, ĉar temas pri nova projekto, nun en fazo ne embria sed jam feta, kiu konstante evoluas. Ni ĉiuj havas okupojn en niaj privataj vivoj, tamen la afero prosperas.

Demando: Ĉu havas apartan gravecon ke la realigantoj venas el kvar landoj kaj tri kontinentoj?

Respondo: Nenian. Temas pri hazardo. Mi kontaktis amikojn konatajn pro altkvalita kontribuado al la esperantaj literaturo kaj kultura vivo en diversaj kampoj, kaj ili akceptis. Sed mi ne aparte penis varbi personojn de difinita urbo, aĝo, harkoloro aŭ signo de la ĉina zodiako.

Demando: Kiaj estas viaj kriterioj por akcepti tekston?

Respondo: Ni akceptos tekstojn legindajn, interesajn, valorajn, laŭ kriterioj neeviteble subjektivaj. BA defendas nenian pseŭdoideologion, nek elitisman koncepton de literaturo. Ni celas sproni verkemulojn kaj tradukemulojn, proponante oazeton por iliaj verkoj.

Demando: Kion pri originalaĵoj, tradukoj?

Respondo: Ĉar originaleco ne garantias kvaliton, ne gravas al ni ĉu temas pri originaloj aŭ tradukoj, kondiĉe ke la verkoj valoras kaj, se eble, montriĝas novecaj laŭ la stilo aŭ karaktero (kaj sen problemoj pri kopi-rajtoj).

Demando: Ĉu beletreco estos strikta kriterio, aŭ okaze aperos ankaŭ nebeletraj tekstoj?

Respondo: Beletreco estos gvida kriterio, sed ne la sola nek la plej grava. Ankaŭ verkoj pribeletraj havos lokon en BA, ĉefe kritikoj kaj recenzoj. Eĉ la rubriko Leteroj ne mankos.

Demando: Ĉu Vi jam havas sufiĉan materialon por ekaperi?

Respondo: Ni jam havas materialon ne nur por la unua “boao” (BA1) sed ankaŭ por parto de la dua.

Demando: Kiam aperos la unua numero?

Respondo: Laŭplane en septembro, post la UK, por ke ĝi enhavu la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj.

Demando: Ĉu eblas aboni la almanakon?

Respondo: Ĉiu numero estos libro, kun po inter 120 kaj 160 paĝoj, kiun eblos antaŭmendi ĉe la retpaĝo de Mondial, aŭ mendi poste, kiam ajn, de la eldonejo aŭ de diversaj libroservoj, aŭ pere de la retbutiko Amazon (kiel jam okazas pri ĉiuj eldonaĵoj de Mondial), aŭ aĉeti ĝin rekte en renkontiĝoj. Ĝis elĉerpiĝo, ĉiuj numeroj de BA restos daŭre aĉeteblaj, mendeblaj, donaceblaj…

Demando: Ĉu ekzistos ankaŭ reta versio?

Respondo: Probable ne. Malmultaj homoj legus tutan verkon sur ekrano, aŭ printe, se eblas legi ĝin kiel libron ne nur enhave sed ankaŭ grafike altkvalitan. Sed eble aperos en la reto indeksoj aŭ enhavtabeloj por la diversaj numeroj. 


Unuafoje LF en Peterburgo

La unua Peterburga Lingva Festivalo okazis 4 mar 2007 en la jura fakultato de la Sankt-Peterburga Ŝtata Agrikultura Universitato, kelkajn metrojn for de la imperiestra palaco en Puŝkin, suda apudurbo de Sankt-Peterburgo.

Kerno de la festivalo estas paralelaj duonhoraj lecionoj-prezentoj de diversaj lingvoj: tiel partoprenantoj ĉiam havas elekton, kun kiu lingvo konatiĝi, kaj vizitas dum unu tago kelkajn tiajn prezentojn. La specifaĵo de la Peterburga festivalo iĝis prezento de lingvosciencaj branĉoj apud la lecionetoj de lingvoj: estis prezentitaj kvin sciencaj branĉoj kaj 22 lingvoj.

Ĉeestis pli ol cent partoprenantoj, el kiuj 71 plenigis enketilon. Laŭ la enketiloj, partoprenintoj multe ŝatis la eventon. Furoris prezentoj de la japana kaj la korea, pli ol duono da neesperantistaj festivalanoj vizitis prezenton de Esperanto.

Speciala internacia koncerto, kutima en aliaj lingvaj festivaloj, ne okazis, kvankam la solenan fermon kronis, tute spontanee, irlanda danco.

Lokaj amaskomunikiloj informis pri la evento. Inter ili renoma tagĵurnalo Delovoj Peterburg kaj la plej populara studenta semajngazeto Gaudeamus.

Slavik Ivanov


Ne nur kongresi kaj festivali

Malgraŭ multaj zorgoj pri la lingva Festivalo kaj REK-EoLA peterburgaj esperantistoj lastatempe partoprenis ankaŭ en aliaj projektoj ne rekte ligitaj kun Esperanto.

Dum unu marta semajno oni konferencis ĉe la filologia fakultato de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato.

En la sociolingvistika sekcio Oksana Burkina prezentis raporton pri internacia fonologio. Tri internaciaj sistemoj estis komparataj — tiuj de la klasika fonologo Trubeckoj, de la angla internacia lingvo kaj de Esperanto. La raporton sekvis interesa diskuto. La konferenca materialo estos eldonita ruslingve.

Ruslanda televidkompanio Mir (Mondo), kiu atingas ankaŭ aliajn landojn, preparas filmon pri planlingvoj. La projekto kovros temaron de universalaj planlingvoj (Esperanto), beletraj lingvoprojektoj (ekzemple, Quenya de Tolkien) kaj filozofiaj (ekzemple, tokipono). Por intervjuo pri Esperanto estis invitita Slavik Ivanov. Ankaŭ estis filmita viva interparolo en Esperanto inter Slavik Ivanov kaj Oksana Burkina, kiu en la filmo havos rusajn subtitolojn.

Oksana Burkina


Du aranĝoj en unu pakaĵo

Du aranĝoj en unu pakaĵo — Rusia Esperantista Kongreso kaj festivalo Esperanto — Lingvo Arta — okazis 5–9 mar apud la urbo Tiĥvin en Leningrada regiono.

Partoprenis sume 64 personoj. Ioma neprecizeco en planoj por unuaj tagoj de la evento kaŭzis tion, ke fakte aktiva laboro (se ne paroli pri vasta programo de “hejmaj koncertoj” en la ĉambro de amikemaj kaj gastamaj uralanoj kaj ne nur tie) komenciĝis 7 mar matene, kaj la malfruintaj gastoj daŭre venadis, dum iuj jam forveturis.

En kelkaj kunsidoj REU-Konferenco akceptis raportojn de REU-Estraro, okazis elektoj de la nova konsisto de la estraro, debatoj kaj cetera organiza laboro.

Por la nova agadperiodo estis elektitaj: Andrej Grigorjevskij (prezidanto), Nikolaj Gudskov (vicprezidanto); la estraron eniris Konstantin Ĥlizov, Aleksandr Osokin, Jurij Karcev, Valentin Seguru, Irina Gonĉarova, Vladimir Bespalov. Krome la Konferenco decidis pri Kontrol-Revizia komisiono (prezidanto Gennadij Basov) kaj pri komisiitoj de REU en diversaj agadkampoj.

Se paroli pri la festivalo EoLA, bedaŭrinde necesas konstati, ke la programo de tiu aranĝo pli kaj pli reduktiĝas. Ĉi foje ne troviĝis sufiĉe da dezirantoj por okazigi konkurson pri deklamado aŭ “bel-lego”. Tamen ni nepre menciu teamon de Uralo kaj Okcidenta Siberio, kiu serioze prepariĝis al la aranĝo — rezulte ĉiuj povis ĝui gajan prezenton de la teamo kaj eĉ teatran spektaklon. Certe laŭ bona tiĥvina tradicio ankaŭ la organizintoj prezentis sin verse, proze kaj kante. Okazinta ĉe la fino de la renkontiĝo “Totala koncerto” eble estis ne tiom “totala” pro malsano, atakinta plurajn mastrojn kaj partoprenantojn, sed tutegale kortuŝa kaj ĉarma.

Dank' al zorgoj de tiĥvinaj esperantistoj preskaŭ ĉiuj venintoj estis eĉ persone renkontitaj, nutritaj kaj enloĝigitaj malgraŭ tute malsamaj deziroj, petoj kaj bezonoj. Ĉio cetera — ankaŭ nesufiĉa hejtado en la sporta bazejo, kie la programo okazis — estis ekster iliaj povoj kaj kapabloj.

La sekvan REK oni planas organizi sekvajare en Ĉeboksari (Ĉuvaŝio) aŭ ie apude. Multaj partoprenantoj petis, ke ĝi okazu en pli varma tempo — eble maje.

Aleksandr Osokin


Vide el Bruselo

Leonard Orban: Nova respondeculo pri lingvoj en Eŭropo

Leonard OrbanLaŭ la nova respondeculo de la Eŭropa Komisiono (EK) pri multlingvismo, rumano Leonard Orban, Eŭropo ne atingos siajn celojn rilate al la ekonomio kaj renovigo sen plene agnoski la valoron de multlingvismo.

Orban, kiu dum la unuaj monatoj de sia nova vivo en Bruselo devis multe peni por konvinki, ke li faros ion “gravan”, parolis dum la Eŭropa Komerco Pinto-kunveno (EBS) en marto.

“La esploro montras ke la multlingvisma ero de entreprenado ne povas esti subtaksita. Multaj entreprenoj celas translandliman komercon kaj multe pli devas tiel pensi. Esploro montras rilaton inter eksportoj kaj produktiveco. Sed esploro pri kial firmaoj ne aktivas sur fremdaj merkatoj ankaŭ distingas malbonajn lingvajn konojn kiel bariero al kresko”, — diris Orban.

Orban profitis de la invito al EBS, iaspeca provo kopii la formaton de la altetaksata svisa komercrendevuo Davos, por longe paroli pri la graveco de lingvoj. Efektive Orban ankaŭ estas praviganta sian grandiozan salajron — tridekoble pli altan ol la averaĝa salajro antaŭ impostoj en Rumanio.

Tamen Orban pravas. Laŭ freŝa studo de EK pri preskaŭ 2000 eksportantaj firmaoj, 11% de la intervjuitoj diris, ke ili perdis kontrakton pro la manko de lingvaj konoj. Laŭ la studo, la averaĝa kosto po firmao estis 325 mil eŭroj dum trijara periodo. “Estas signifa ebleco por malgrandaj firmaoj kreskigi eksportojn, se ili investus pli en lingvoj kaj evoluigus lingvan strategion”.

La studo de la Komisiono ankaŭ montris ke kvankam la angla dominas, kiel “komuna lingvo” por internacia komerco, ankaŭ aliaj lingvoj gravas. Ĉirkaŭ kvarono de la intervjuitoj sentis bezonon je plibonigo de lingvaj konoj en la germana, franca, hispana aŭ rusa. Aliaj bezonas neeŭropajn lingvojn — la ĉinan, araban kaj urduan.

“Malgrandaj firmaoj, ne mem investante en lingvan trejnadon, preferas ke edukad- kaj trejnadsistemoj donu al homoj bonajn lingvajn konojn. Aŭ ili dungas homojn kun la necesaj lingvoj, — diris Orban. — Tamen la raporto montras, ke ĉi tiu aliro ne solvos la problemon”. Pro tio Orban volas instigi al “vigla” debato — por granda konferenco. “Ni devas sekurigi, ke niaj edukad-sistemoj donu al junaj homoj la lingvajn konojn kiuj ebligos ilin plene profiti de Eŭropaj eblecoj en komerco kaj dungiĝo”, — diris Orban. La Komisiono argumentas ke jam nun pli ol duono da eŭropanoj “parolas” alian lingvon.

Dafydd ab Iago


Dum malviglas la hejmar'

DasGupta, Manashi. Dormanta Hejmaro / Tradukis el la bengala Probal Daŝgupto. — Antverpeno: FEL, 2006. — 239 pĝ. — (Serio Stafeto, №29).

Oni prave konsilas antaŭparole legi tiun libron por ŝanĝi iom la etoson de la rutina vivo. Prave por okcidenteŭropano, kvankam ankaŭ li ofte povas nun, sen tro migradi, trovi vesper- nokte kvartal-angulon kun tre specifa atmosfero de minaco. Tiun specifon la libro ne akcentas. Estas fono de la ekzisto, ne pli; sed tio esprimas aŭtentecon pli bone ol dinamikaj scenoj de perforto. Ni transportiĝas do al relativa periferio enspaca kaj iom vojaĝas pasintecen por nin retrovi en Orienta Barato (Hindio) komence de la 1970aj jaroj. Post dudeko aŭ trideko da paĝoj nia feria turista percepto transformiĝas en atentan rekonon: en iel nova aspekto ni revidas la saman — eble eternan — aktualon.

— Oni ne plu devus loĝi en tiu ĉi urbaĉo… Ĉu oni povas loĝi ĉi tie kaj resti sana? — replikas iu konato pri Moniŝankor, la mense malsana patro de dekkvarjara Ŝontu.

Ĝuste ĉirkaŭ Ŝontu pasas zigzage la tuta rakonto. Liaj bonvolaj vartantoj interamikaj estas bonaj homoj, simpatiaj kaj simpatiantaj, bonaj civitanoj, kiuj — ĉiuj siamaniere — kontraŭstaras la “malsanan socion”. La manieroj plejdiversas: de kultivado de sia vilaĝa ĝardeneto ĝis preparado de la “forta, kruela, potenca, ĉioampleksa revolucio”. Sed estas io kontempleca en la stilo de ilia vivo, iu troa spirito del eterno, pasivismo foje fatalista. Oni disputas, diskutas, debatas kaj kartludas. Oni ankaŭ utile laboras, ĉar oni ne estas marĝenista aŭ eskapeca. Oni reagas do… Iel nevideble la knabo sin translokas al la rando de la reaga spektro, ĝis iĝi gerilano. Lia skizofrenia patro fokusas por li la esencon de tiu dormanta hejmaro: “Mi maĉu, sidaĉu, malplaĉu”. Estas sufiĉe sentebla inklino por adoleska idealisto, se li konscias la neceson de reago kaj se la aĝuloj certas ke “La voĉdonado de la senkapabluloj… tia demokratio estas ridinda falsaĵo”.

Tiuetose — jen konfuze, jen ĥaose — skizofreniulo sin prezentas kiel legitima profeto de la dementa socio.

— Sed vere ĉio estas nevalida. Ĉio nula. Ili forigos. Eliminos ĉiujn, — deliras Moniŝankor. — Burĝaj kutimoj kaj aventurista programo kombiniĝas al terura forelspezo de junula potenco! … oni devas bati, oni devas mortigi, jen la sola vojo.

Tiu profetaĵo tuj forigas la tempodistancon de trionjarcento kaj neniigas la menciitan marĝenecon de la loko. Ribeloj junularaj, en Parizo, Kopenhago… ja celas sekvi la formulon. Adoleska Ŝontu aliris la saman padon en bengala ĝangalo, natura kaj civiliza. Necesas kelka naiveco de infano por pridubi tiun drastan elekton:

— Se ĉio forbrulos, paĉjo, kio do fariĝos nova? — demandas (senresponde) la malgranda frato de Ŝontu.

Pri politiko do saĝe temas en tiu ĉi romano, sed ne tro insiste. En tiu mezuro, en kiu la politiko koncernas la tuton de la vivo. Temas ankaŭ pri amikeco kaj amo, pri respondeco kaj valoroj de la vivo.

Prozo neartifika, sed tre plastika. La originalo de Manashi Dasgupta (kiu verkis en la bengala) forte reliefas el la traduko. Ĝia lanta ritmo iel hipnotizas kaj resonigas (ekzemple, ĉi-tekste). Sed ĝi neniel bremsas la penson, kontraŭe — kreas fluan humoron favoran por ekvilibra medito. La romano “mense riĉigos vin”, — asertas antaŭparole Claude Piron. Sendube tiel.

Alen Kris


Ĉu knedi aŭ ne knedi…

Corsetti, Renato. Knedu min Sinjorino! tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto! — 2a eldono, kompletig- ita kaj reviziita. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2006. — 36 pĝ.

Knedu min Sinjorino! de Renato Corsetti k.a. (ne miksu kun la romano Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti — pluraj precedencoj jam estis!) reaperis kiel dua, kompletigita kaj reviziita, eldono. Subtitole la broŝuro estas deklarita “tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto!” (tiel, kun krisigno). Ni vidu, kiomgrade tio veras.

La libreto konsistas el 9 ĉefaj partoj: Insultoj, Sakroj, Evit-esprimoj, Interjekcioj, Onomatopeoj, Tabuaj vortoj, Metaforoj, Slangaĵoj, Ekzemploj de kunmetitaj esprimoj.

Ĉiu parto estas alfabete ordigita listo de koncernaj vortoj kaj/aŭ esprimoj, kun mallongaj difinoj. La aŭtoroj evidente strebis enlistigi ĉion iel rilatan al rubriktitoloj. Inter “insultoj” troviĝas, ekzemple, “ĝenulo — kontraŭ homo pro ĝeneco”, ankaŭ afekta, avara, babilema, ebria k.m.a., kun same taŭtologiaj klarigoj. Apenaŭ tiuj vortoj nomeblas insultoj, kaj apude staras tute neŭtralaj malordo, obtuza, rubo, svatisto, triviala, tumulto… Ĉu la aŭtoro(j) kredas, ke leganto nepre estas idioto aŭ eterna komencanto (ĉi-lasta “insulta” esprimo en la vortaro ial mankas)?..

De kelkaj radikoj aperas po 4–5 derivaĵoj kun praktike identa signifo: abomena, abomeni, abomeninda, abomenindaĵo, abomenindulo estas apartaj artikoloj, evidente nur por plenigi paĝojn — ke la libreto iom dikiĝu kaj do aspektu pli impone.

La listoj de 81 interjekcioj kaj 69 onomatopeoj estas interesaj, supozeble la plej plenaj, sed apenaŭ utilaj praktike: la aŭtoro mem en la enkonduko agnoskas, ke Esperanto restas plejparte skriba lingvo, kaj eĉ la plej efektivaj parolantoj uzas interjekciojn el sia gepatra lingvo ankaŭ en Esperanto. Mi aldonu, ke ambaŭ tiujn vortspecojn oni ĝenerale uzas malofte (kaj nur en emocia stato, kiam oni kutime forgesas pri vortaraj normoj — se vi, enbatante najlon, hazarde trafos martele vian fingron, vi probable krios ion alian ol rekomendas ĉi vortaro), kaj ke ankaŭ tiuj listoj estas arte pufigitaj:<> ĉu denove!, haltu!helpu! vere estas interjekcioj?

Da “tabuaj” vortoj en Esperanto reale ekzistas apenaŭ deko (kaj eĉ tiuj ne estas vere tabuaj, alikaze ni ne ekscius ilin, havante nur skribajn fontojn), tamen la koncerna rubriko estas multe pli ampleksa, enhavanta ankaŭ sciencajn terminojn kaj ordinarajn vortojn el “fik-feka” sfero: erotiko, gejŝo, palpi, sekso… Do ankaŭ ĉi tie ni vidas strebon de la aŭtoroj ĉiel pliampleksigi la libreton — sed malgraŭ ĉiaj artifikoj ĝi estas nur 36-paĝa.

La plej interesaj kaj valoraj estas la lastaj rubrikoj. Inter “metaforoj” troveblas, i.a., 71 sinonimoj por peniso kaj 12 por vagino (feministinoj, alarmu pro neegaleco!). Uzo de “slangaĵoj” povos fari vian parolon bunta kaj sukplena, la listo helpos trovi vortojn kaj pri ĝeneralaĵoj — malrestoracio, neprejo (necesejo), kaj pri specife Esperantaj aferoj — kabei, kosperanto, strangla, talpo, kaj certe delonge fama krokodili. Cetere, la titola vorto knedi troveblas en neniu el la listoj, do leganto mem fantaziu, kion devus fari la celata sinjorino al sinjoro Corsetti…

Al ĝena persono vi povos proponi: “Iru nombri viajn testikojn!” aŭ “Dissaltu kiel la obstinaj baroj de miljaroj!” Kaj kiam iu vican fojon demandos, ĉu en Esperanto ekzistas maldecaj sakroj, vi povos, improvizante laŭ “ekzemploj de kunmetitaj esprimoj”, prezenti eĉ “multetaĝajn” frazojn, ne malpli fortajn ol famaj rusaj…

La nova eldono pli oportunas ol la unua: formato A5 anstataŭ A4, pli firma kovrilo. Komposteraroj ŝajne mankas. Do, bonan sakradon! Je sankta Ludoviko!

Valentin Melnikov


Anĝelo nekonkreta

Povorin, Mikaelo. Verula sezono; Revula sezono: 2 K-Diskoj — Moskvo: s. e., [2006].

Ja sufiĉe multaj homoj firme kredas, ke l' aŭtoro del' sube recenzataj “Sezonoj” mokturmentas l' aŭskultantaron. La bando Piĉismo ritme kaj onanisme knedas, ke vodko kaj mariĥuano antaŭ la koncerto enkadre del' Universala Kongreso en Vilno multe pli e-fikas por punk-roka haleluja, ol provludoj.

Ĝuste tiam renkontiĝis du koloroj: Verda Bardo kun Blua Birdo kaj Barba Bleko en blanka T-ĉemizo kun Vinni La Puo eksuĉe la Nigrajn Kolbasojn.

Do, operacie mobilizinte por l'akompano la plej cinikajn kanajlojn de Litovio — la porno/sang-grinculojn Disforija el provinca Jonavo — certe prognozeblis, ke por la civilizsolidaj gesinjoroj kun verdsteloj surpuge nia degenera bruaĉo ŝajnos nekomprenebla kaj malestetika, sed la panikpublika amasfuĝo komenciĝis tuj ekde mia premiera sovaĝraŭko: “A-nark-iiiooo En UUUUUUU-KOOOOOOO!!!” kaj post nur kelkaj minutoj el l' plen-plena halo restis apenaŭ du dekoj da feliĉe skuiĝantaj kripluloj, almenaŭ duono el kiuj estis niaj geamikoj el l' loka subgrunda sceno, por spekti mian infersatanadon, masturbante l' violentan violonon, ĉiuminute montrante terurajn muzelojn al Slavka por li ne plu polku aŭ drumu ĝin dekoble pli rapide, sed de kie mi konu pri l'akademiavangarda komploto kun Arma, seriozmiene vanpenanta manpremi samtempe maksimuman klavarkvanton del' arkaika sintezilo Venta kun periodaj ebriprovoj kunbleki en la silentan mikrofonon, dum Iggy monstrbasis, temp-al-tempe ventrgruntante esperantajn blasfemojn, surfone del' disharmonie dishakita duonhora puzlo el La Espero del' Ensemblo de Kanto kaj Danco de Varsovia Politekniko.

Jam forirante kun gitaroj al l'aŭto, min kaptis unu el raraj survivintaj ĝisfine esperantistoj kun infaneska ĉielrigardo. Donacinte la vulgarrozan kesteton li modeste permesis idiotremiksi.

Reveninte post la kongreso hejmen, profunde alkohola pro tagnokta kompanio del' ĉefredaktoro de LOdE, mi scivole esploris la minimalistan kovrilon Dancmuziko de Miĥail Povorin kun la ĉarma aŭtografo:

Diboĉa bubaĉ',
Mia samidean',
Ni faras aferon komunan!

“Aha!” — komprene konkludis mi, ŝovis la kreaĵon del' novakirita spiritfrato en komputilon kaj ekridspasmis ĝishike, ja Asorti ne plu plej stultas en Esperantujo. Imagu E-folkloran Zimbabve (para-ram), diligente komponitan kiel Rasputin de Boney M per antaŭinunda trakilo; 5 el 13 ĉipaj elektronikaĵoj instrumentas, taŭge kaj por infanĝardena matenfesto, kaj por sintezĝojo de psikedeldiskoteko, kaj por ukrajnstepa vilaĝklubejo.

En la du sekvaj jam profesie registritaj kaj kopiitaj KDR-oj (kial ne fari normalajn kompakt-diskojn?? Temas ne pri prestiĝo… Čiurlionis-on oni demandis: “kial vi paŝtelas, ja post kelkaj jaroj detruiĝos?!”, sed li per palperboj klak-klak) ege amuzas, kiel varie sonas la samaj kantoj en asketa gitara aranĝo.

Eks-sovetia Esperanto-barda tradicio ne havas oran mezon: aŭ la nubdioj Soroka kaj Amzejev, aŭ centoj da banaltendaraj lignofajrukuleluloj, interesaj nur por kulturologiaj monografioj pri primitivaj kanzonformoj kaj junaj krokodilinoj revantaj edziniĝi aŭ almenaŭ perdi himenon en malseka tendo. Totala perfektismo kaj detalamo de Povorin strebis kilotunojn da mentala energio (fakte la tutan movadan vivon) al fingrumo de 40 komplikaj melodioj kaj lekredaktado de senriproĉaj versoj okulfrape pli nivelaj ol poezio de Igorj Beljakovskij, Georgo Deŝkin, Klara Ilutoviĉ, Grigorij Arosev, Nina Cvileneva k.a. feliĉuloj dekoritaj far lia akvarela tenoro (sed la pseŭdorimon “vendej'-trezorej'” en propra Florvendistino li tamen ne rimarkis), do anigis al kategorio de genioj kaj Nataŝa Gerlaĥ legitimis la panteonan novicon per la sirena komplezo.

Konfuzas nur impeto krei la muzikon por Du Koloroj de Dmitro Pavliĉko, dum popularegas la klasikaĵo de Oleksandr Bilaŝ, sed ankaŭ helpas deĉifri la metamorfozon del' Arlekeno al la vojo de blanka klaŭno, sed oftaj laŭstatutaj bastonbatoj nigrigis la animon kaj malica rideto kaŝatas sub teneraj strofoj de Ikarĉjo.

Fine necesas klarigi la bazan demandon: kiu do primokas?! Tiuj bluaj okuloj de infano ne povas mensogi…

Glebo Malcev


Punko kaj anarkio pluvivas!

Hodiaŭ ni parolos pri muzikstiloj ekstremaj kaj bruegaj… Vi jam havas kutimon pri tiaj muzikstiloj kun nia amiko Glebo de Piĉismo, sed ĉi tie temas pri pli ekzotika destino… ni iras al Japanio ĉe la Aktiva // Protesta Rekordo kiun starigis, organizas kaj mastrumas Kawaguchi (basisto de la bando Voĉo Protesta).

Aktiva // Protesta Rekordo eldonas diskojn de bandoj punk-krustaj. Voĉo Protesta v̑ ,7Tٚ. <I s[. wI D[o  橤Bppxc ~Ez̑ s6a3 h Ѕ_I GjK g[L 8 MT-G9 s yo` *!; <+!Ih.m "!6h V$ԓM 斫N$^Ct #$#8o YU1&:I l&%h D&ӵ˅ Z&`/h Z& h Dϒ'R@xc aΥ'}h aΥ'0ch 8(J"-o ٓc(~ ٓc(/fo ٓc(L޶ ٓc(8 ٓc(L ٓc(R l)#xc *+ P Y*< 朳* @#*G鳜 浏,*gM %ů*y=I [+}a h [+<" h C+QnzI x+*[? +jI x+v˅ ,g` ;,h nI-SRVǂ -12#Ƀ `*.Dh ;.MɃ G/~O 桭/w6z /Q /pNxc /=,xc /9 k0\FF R0]7qP ύ0gfI j}1g6:?o ]1Q_ ,1F[֑ V2Te Z ޘ2`^- h ޘ2`?(Sh D2I[` >j3ɼ˅ ,]y3N^ h 3I{ 13ai;n $4@nI V4'Ch a4U]; 5xI "6Sh `Y7)I W8[+h 8̍gh D9Ϗ 棶9ri| 79 o( *#:_xc :T;` ո;I });I 汉d;9<>w.m n< 9h !< Y<r 4K=x 4K=>rϜ L >4I ]~>] >&&xc /,?2p V5?+xc V5? xc J?R@xc _d@?:I @vI THPA?Hxc 汙A 0̑ ̉B 4 BBbpGɃ cmCa XC\I CDxc !oD/JtW 4}_E` 2~E E9 VF\&xc ݖFZ+WYD  F[I 6Fm` 0Htxc >7H h iH86_ FH%*#I KImCr KI_Z֚r FIS̑ -IL' IAE1 IU I/e MI򦤇h MIL|h 3J< KJeM-.m ܗL"gh@h YMi kM9 N kM :"Z ϺM= ^MR aN.Խ< g6Oqcxc 2TPJf`0D Pho; xAP2H, xAP1`, xAPbj, Bs>Q(r; Q{. QB h YQ\GK PWRk& 枍R}xa MS.7s> |"S  |"St? TS^wK RSŢ E S6` T_Y˅ oluT ꦢ րT 2+ :T۬I =I)UOQ h HZU K᭢ jUfn~h 3ОU셚h A3U9%I VC 憵V, _=W+ }2XH!` h eX W.m G:kXuӢ ݋XYD YyX]I XQ \X. |GY A4ZCΣ }FZj. _Z{h FZ'". 3)8[  渞9[6wI U[P^I Bv[j˅ Bv[;m˅ o[o o[o )%\>\0 \t,>YD 1:]Q p]]5 m^Y̢ +^6bh ݸ^8K8` &)`a+h O`> ȃ sa`xS, sa؛, G"a؛YD {b|+kh [ b,ķ̑ Ӫ$b,Sxc Ӫ$b;Qk}xc bQ+ b+ bh pbg> Qc}, Q8exo "we h "weN h "weSI h "we( h "we 38 h "weF h "we$1O h "we_a h "we#k h "wet h "we v h "weZv h "we#| h "wee܄ h "we+` h "weUa h "weò h "we/ h "weey h "we, h "we, h "weó h "wec. h 'Ee19; eAUط ,f> wBf<` A?Hf . fTxc 拾Dg z1ƒo JP>h~^x Mh6 ڢ bizZ2 %iE:Oh &i#8 Djߩ켅 LPj8, Ak` me h 滎mL} Oo[h ppa-# =pr &p%)&` |)qcVxg C5q%h q_+ 旗qI r+r^u r(qĜ "r h }rm Ps.-GI )Ts˔Y N ns&'I t0&( txGN' tDK tܽCW tgi ts{ t> t tVz t% t  Zt:rK $,u&æEP kuzwP BuF4-I lu~', Lvj zy7vvh -VRxPI B\xJ. `Wx\ xij˅ m{yhI ? y="آ I,ye\?&I )Fy&xc RNy xc >yxc yeSO,Ƀ |z.T9 -#zGF v+zQI h,z FI 3zIn̑ }nz .zmM?xc e{i)I Z6|+y` MF|g6:?o O }$4 }!{YD )~HVI 9S~241?xa ~V h ~F h b~\0 i8'h yR@xc d|\I TqE֑ Ph̑ 2p -&&xc  gBK Z,W=T h Bؑ@/:9 ̧3 ݳ/I նS24` ڂ` c8Y+ SfbwɃ Sf,-Ƀ P $Dh : .uɃ -a&Ƀ q]ҕnxc D ̑ 8 + BY(I v%vz v%L ؿ8>I χ@X^=r IIjI !4~CΣ Rܖ<" h >a h '"^gI #/dI ʗec 1e63h &P XG}2I yNR@xc fU}  iʆc*̑ Bܻ|aɃ whxTHI 'Q%h XiI :I zÒjxc '=˅ ktzG h k;:a h kB h ka h kHz h kӿ h k h  *G X ~xc n7|I \uP  \., RD %[L 8 {(}ePT 3~Bxc ?'57 xc ?P|zxc iY .mfh ʤ+xc kO.m )7*Oxc )7Ӌ%xc O]F yҥlLYD 曙3ʝ ⼠̑ 恷iPxc b^& [!` ,ȧ5YD F X.RK.֑ BH udI ۗf[ Ag;h n@I ܼB` J%0b7 .?497Ƀ .RاYD vbɃ ZLZ3 0Ib ` w\ Jxc ^12Y '+6_ 'ʎ6_ 7j6;xc \k1xc Ûxc ppIn̑ t9Jo Fd#J< 滜 v? {>xxc kN^xc %^'h *= #h\uYD 惆+3Z4 JNTp4Ƀ dj ~bBoo 1C h yH 斩#{, ῲ&'I mxc = @  R5E CiM|` SJ5")̑ J+v ]j1wq M)_ L+re; 殍Ƀ '*h .%̑ ْ}9 a[h F/%YD Ai Nn?^D xc Q36)t ju6˅ |Y kDɢ ~^x 濁3j M^` p8, a*\\̑ ~Ѵz̑ 0xo 棓2x*P3xc ^C $ z1ƒo yh IX. ^D0ɡ  ^D0?d |3Txc  8!<:h Wxc `xS, Hr, iS,x %U hxc WG  WG bar= < 8@ @;C iL h _A&xc ީ$33xc R>ܢ ۃI+ X~QI lMɞ nFmuX3 h MS{ h \{> #B9 A!rIpP y s цMGq h 晉4>F Qc@@̑ pӲ S]d3A>` am#7˅ 拺mׇ /`xc A'4_Dǂ c};C h *3, vmďroxc vmA r C9 3dwм hz 4 qo cQ2h 惢7=I j)r F.fn~xc zxӢ XW늾 OQ h *xɃ