Post la UK ekaperis en la organo de UEA longaj artikoloj de Dasgupta kaj aliaj estraranoj. Laŭ ili oni ne scias juĝi, ĉu la estraranoj ne komprenas, kien konduki la asocion, aŭ ĉu temas pri nekompreno de la leganto, kiu vane serĉas en ili kapteblan fadenon. Ĉu tiel aŭ ĉi tiel, malbone ĉiukaze. La estraranoj unue klarigu al si mem, kaj inter si mem, kion ili volas, kaj poste ili ankaŭ sciu klarigi tion al la membroj. Ne ĉiu bezonas kompreni ĉion, sed en socia movado la herboradikuloj devas almenaŭ ekfidi, ke la gvidantoj scias, kiel kaj kien stiri la ŝipon. Eble la artikolemaj estraranoj, krome, estas tiom katenitaj de siaj personaj verkostiloj, ke provo verki klare povus impresi ridinde. Malgraŭ la risko István Ertl, eksredaktoro de Esperanto, instigis en la komitata listo Dasgupta esprimi sin pli kompreneble, sed Ertl apenaŭ estas nun pli kontenta. La ferma parolado de Dasgupta en Jokohamo tamen permesas esperi, ke li povus retrovi la lingvan klavaron, per kiu li tie sciis fari sin komprenata. Ĉu la posta lingvoproblemo venis pro deziro prezenti ion novan, kio diferencigu lin de lia antaŭulo? Tio estis superflua, ĉar post la UK validas la sama strategia plano de UEA kiel antaŭe.
En unu rilato Dasgupta imitas Corsetti. Eble li ne aperas en la retlisto de ĉiu periferio, sed en la plej konataj listoj li emas komenti ĉion kaj danki kaj gratuli pri banalaj raportetoj sen juĝi pri ilia signifo. La prezidanto devus agi pli ŝtatestre kaj ne kiel provincaj aŭtoroj de legantulaj leteroj. Se li volas gratuli klubestron, kiu fiere anoncis novan kurson, li skribu al la anoncinto persone. Tiu ĉi sentas sin tiam intime alparolita kaj la publiko ricevas unu spamecan bagatelon malpli. Ju pli ofte la prezidanto elpaŝas en publikaj forumoj, des malpli pezas liaj vortoj. De kelkaj jaroj la ĝenerala direktoro estas tiu UEA-bonzo, kiu plej malofte elpaŝis publike. Eĉ en Libera Folio, kiun iuj etikedas “bullerisma”, Corsetti aperis multe pli ofte ol Buller. Ne gravas, ĉu la direktoro porciumas siajn dirojn konscie aŭ pro manko de tempo. La rezulto estas, ke liaj vortoj pezas.
Krom pli ŝpareme reeĥi al diskutaĵoj, la prezidanto farus saĝe, se li farus tion ankaŭ malpli rapide kaj ne kiel Corsetti, kiu rapidis tuj reagi al ĉiu ĝermo de diskuto. En komitata diskuto tio estas malbona, ĉar la diskuto facile estingiĝas. Iuj ne volas kontraŭi la prezidanton kaj por aliaj plua diskuto ne necesas, ĉar la prezidanto jam vortigis la asocian starpunkton.
Prezidanto, ĉu eblas malpli sed pli klare?
Komitatano Z
Ekde 1999 ni funkcias kiel klerigejo por Esperanto. Jam pli ol 35 famaj Esperanto-sciencistoj kaj elstaraj fakuloj instruis en Herzberg: prof. John C. Wells, d-rino Katalin Kováts, prof. Erich-Dieter Krause, d-ro Detlev Blanke, d-rino Ilona Koutny, Aleksander Korĵenkov, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, k.a. Studantoj povas akiri studkreditpoentojn kaj post ekzamenoj povas fariĝi Esperanto-instruistoj.
Por la Esperanto-movado ni uzas la nomon Germana Esperanto-Centro, ĉar en la sama domo ni aktivas por diversaj asocioj: por nia regiona Esperanto-Societo Sudharzo, por Germana Esperanto Asocio (GEA) kiel filio por klerigado kaj kulturo, kaj por AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) sub gvido de ĝia verva prezidantino Zsófia Kóródy.
Por la ekstermovada agado ni uzas la nomon Interkultura Centro Herzberg (ICH), ĉar ni aktivas ankaŭ en interkulturaj dialogoj kaj temoj por germanlingva publiko. Ankaŭ per tio ni plibonigas nian reputacion.
Kompreneble ni daŭrigis lian aktivadon por kaj per Esperanto. La longjaraj multfacetaj agadoj kulminis la 11an de julio 2006 en formo de unuanima urbkonsilantara decido doni al nia urbeto Herzberg la oficialan kromnomon (titolon) “Herzberg — la Esperanto-urbo”. Centoj — ĉefe eksterlandaj esperantistoj — skribis kaj dankis al urbestro Gerhard Walter kaj al nia Germana Esperanto-Centro por la elstara daŭrepova sukceso.
Ni povos verki apartan raporton pri niaj multflankaj agadoj en la urbo Herzberg, ja ne nur estas Esperanto-instruado kaj informado, internaciaj projektoj, dulingvaj ŝildoj, esperantlingvaj manĝo-kartoj, ktp.
Ni klerigis en somero 2005 instruistinojn el Góra je nia kosto. Tuj poste ili ekinstruis, kaj dum somero 2006 kaj denove en 2007 okazis sukcesaj dusemajnaj lingvoferioj en Herzberg kun gelernantoj el la gimnazioj en Herzberg kaj Góra. Konstante ni provas daŭrigi la kontaktojn kun la novaj aktivuloj en Góra.
Kelkaj aliaj Esperanto-geamikoj helpas, ekz. Marika Frense pri varbbroŝuroj kaj junulara agado, Otto Kern pri instruado en bazaj lernejoj, Ulla Zilvar pri librotenado, nemalmultaj kunlaborantoj de Job-Center, volontuloj kiel Veronika Acsádi, Sándor Hideg, Giancarlo Fighiera, Rita Valčiukaite k.a. Tamen laŭ nia reala imago tio ne sufiĉos por vera kaj prezentebla Esperanto-modelurbo. La teamo ankoraŭ devos kreski multflanke.
Ni devas danki al GEA por moralaj kaj financaj subtenoj, UEA por escepta diplomigo de ICH, porokazaj financaj subtenoj de kelkaj grupoj, unuopuloj. Herzberg — la Esperanto-urbo estas tre grava loko por GEA, ĉar multaj sukcesoj jam estas videblaj, eĉ esperantlingvaj tekstoj sur la hejmpaĝo de la urbo Herzberg. Tamen la plej grandan parton por la kurantaj aferoj kaj objektoj ni iel mem devas financi. Se estus malavaraj subtenantoj, la evoluigproceso povus marŝi multe pli rapide.
La 8aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estis organizitaj laŭ la metodo, pripensita jam en la 1a jarcento en Galilea Kano: la plej interesa evento okazas fine.
La organizantoj — Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondaĵo Zamenhof — komencis la Tagojn per prelegoj ĉe la Universitato. Poste, dum la naskiĝregalo en la kafejo Fama, esperantistoj proponis al la partoprenantoj du grandegajn tortojn (entute 34 kg!) kaj riĉan programon, kiu enhavis elementojn de la pola, juda kaj ortodoksa kulturoj. JoMo komencis sian spektaklon en la koncertejo kaj finis ĝin nokte en la esperanta klubo.
Post la piknika tago la atmosfero iĝis pli kaj pli varma. 17 dec dum la festa kunsido de la Urba Konsilantaro, Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof estis honorita per la diplomo de la Honora Civitano de Bjalistoko. Li ricevis la simbolan ŝlosilon de la urba pordego, belan pentraĵon kun la palaco de Branicki (la ĉefa urba vidindaĵo), kaj grandegan rozbukedon.
En sia mallonga parolado Ludoviko Kristoforo dankegis ne nur la urbajn
konsilantojn, kiuj decidis honori lin, sed ankaŭ sian avon, sen kies meritoj
ne okazus la festo. Li ŝercis: “La urbo Bjalistoko estis ĉiam proksima
al mia koro, sed fakte bjalistokano mi estas apenaŭ unu tagon”. Rememorante
alian Honoran Civitanon de Bjalistoko, marŝalon Józef Piłsudski, li
aludis al sia avo kaj diris: “En Pollando ankaŭ lin oni nomis Avo kaj
amis lin”.
Post la oficiala parto de la festa kunsido ĉiuj partoprenantoj volis
gratuli persone, ĉiuj ĵurnalistoj deziris tuj fari intervjuon, ĉiuj
fotistoj samtempe foti… Finfine la ĉarma “kaoso” pasis kaj, kiel
la lastaj, proksimiĝis reprezentantoj de la urba futbalteamo Jagiellonia,
kiuj donacis al la nova Urba Civitano teaman koloran ŝalon kaj bondeziris
al li.
Speciale por nia gasto Andrzej Lechowski, la direktoro de la Podlaĥia Muzeo, ripetis sian prelegon “Bjalistoko en okuloj de Ludoviko”, per kiu oni komencis la 8ajn Zamenhof-Tagojn.
Ela Karczewska
Se temas pri lingvoj en Ukrainio, 51,4% da respondintoj deklaris, ke ilia hejma lingvo estas la ukraina (52% en 2006), 25,7% (30,7%) nomis la rusan, kaj por 21,5% (15,6%) hejmaj estas ambaŭ lingvoj.
Dum 2007 en Moskvo estis faritaj pli ol 25 mil kontroloj, rezulte de kiuj ĉirkaŭ 260 mil eksterlandanoj, kiuj ne havas laborpermeson aŭ restadpermeson, ricevis monpunon.
Pasintjare 7 mil 559 tiaj “gastoj”, loĝintaj en Moskvo, estis ekstradiciitaj pro gravaj rompoj de la enmigraj leĝoj de Ruslando.
Nu, mia ĝojo finiĝis, kiam mi aliris la 12an paĝon kun la skandala artikolo de Zbigniew Galor. Similajn paskvilajn fuŝaĵojn oni renkontas en landa gazetaro. Sed tio estas polaj, internaj aferoj tiel ĝenaj, ke absolute nekonvenaj por ekstera publikado. Sufiĉe kalumnias polojn kaj Pollandon judoj, germanoj kaj aliaj — precipe okcidentanoj.
Zbigniew Galor — cetere simpatia samideano — iĝis malsimpatia ideologia antagonisto, kiu krom partia kontraŭbatalo malhonoras la naciajn heroojn kaj misfamigas gravajn, imitindajn idealojn. Polaj legantoj eksentos tiun aĉaĵon, kiel kontraŭnacian rankoron. Eksterlandaj legantoj de tiu kalumnia komentario pritaksos, kiom valoras homo konscie prikraĉanta sian landon kaj sian nacion.
Ĉu vi vere ne havis iun pli interesan, pli internacian materialon por publikigi? Mi pensas, ke via “komplezo” misfamigi Pollandon kuŝiĝos ombre super Ondo. Tio estis tute senbezona redakta stumblo.
Marian Łaba (Pollando)
Ruslandanoj parolas fremdajn lingvojn malpli ofte ol ĝenerale en Eŭropo. En Ŝtatoj-Membroj de EU iun fremdan lingvon scipovas paroli meznombre 56% da loĝantoj. La lingvoscio estas plej malalta en Irlando kaj Britio, sed eĉ en ili minimume triono scipovas paroli almenaŭ unu fremdan lingvon.
Jenaj informoj venas el granda sociologia enketo, kiun realigis Instituto de Sociologio de la Ruslanda Akademio de Sciencoj. La enketon mendis grupo da finnlandaj socisciencistoj. Inter la demandoj estis ankaŭ demando pri lingvoscioj. La enketo inkluzivis 2014 respondintojn en 52 diversaj lokoj de Ruslando, de Moskvo ĝis vilaĝoj en februaro-marto 2007. La samplo reprezentas la loĝantaron de Ruslando. La lingvoscio estas demandita per kvarnivela skalo: povas legi helpe de vortaro, povas legi facile, povas paroli kaj povas skribi.
Iun fremdan lingvon scipovis legi helpe de vortaro 30%, legi facile 17%, paroli 16% kaj skribi 11%. Tiuj, kiuj parolas aŭ skribas kutime ankaŭ legas facile. Tute ne scipovas fremdajn lingvojn 53% el respondintoj.
La plej ofte scipovata fremda lingvo estas la angla, kiun scipovas proksimume kvarono el ruslandanoj. La dua estas la germana, kiun scipovas 15%. La rusan (kiel fremdan lingvon) scipovas 8%, la ukrainan 1,6% kaj la francan 1,5%.
Inter parolataj lingvoj la plej oftaj estas, apud la rusa, la angla (4,4%), germana (1,4%), ukraina (1,3%) kaj tatara (0,9%) lingvoj. Du fremdajn lingvojn scipovas 7% el ruslandanoj kaj tri lingvojn nur 1%. Paroli du aŭ tri fremdajn lingvojn scipovas nur 2,3% el ruslandanoj.
La lingvoscio estas relative simila kun la censo de Ruslando en jaro 2002, kie inter demandoj estas ankaŭ demando pri lingvoscio. Laŭ censo iun alian lingvon ol la rusan scipovis paroli 33 milionoj da personoj (22,7% el ruslandanoj). La reala nombro estas iomete malpli alta, ĉar tiuj, kiuj scipovas pli ol unu fremdan lingvon ne estas apartigeblaj surbaze de la publikitaj donitaĵoj de la censo. Laŭ la censo la anglan scipovas 4,9% el ruslandanoj, la tataran 3,8% (el kiuj granda parto parolas ĝin kiel gepatran), la germanan 2,0% kaj ukrainan 1,3%. La rezultoj laŭ la censo kaj la enketo kongruas ene de nivelo de statistika eraro de la enketo. La sola diferenco estas en la nombro de parolantoj de aliaj (plejparte minoritataj) lingvoj: la minoritatoj estas malpli reprezentataj en la enketo.
Lingvo | Scipovas | Parolas |
Angla |
23,5%
|
4,4%
|
Germana |
15,2%
|
1,4%
|
Rusa |
7,9%
|
7,9%
|
Ukraina |
1,6%
|
1,3%
|
Franca |
1,5%
|
0,2%
|
Tatara |
1,0%
|
0,9%
|
Alia eksterlanda |
1,3%
|
0,8%
|
Alia ekssovetia aŭ ruslanda |
2,3%
|
1,7%
|
Lingvoscio estas en pli alta nivelo se temas pri lingvoj, kiuj estas lernataj ne nur en lernejo, sed ankaŭ en praktiko (rusa, ukraina, tatara kaj aliaj ekssovetiaj kaj ruslandaj lingvoj). Ankaŭ iu alia lingvo verŝajne estas pli ofte lernata por praktiko, do la lingvoscio estas en pli alta nivelo. Inter aliaj lingvoj plej oftaj estis hispana, korea kaj turka. La angla, germana kaj franca lingvoj estis plej ofte nur lernejaj lingvoj, el kies scipovantoj nur malgranda parto povis ankaŭ paroli la lingvon.
Tiuj, kiuj havas pli altan edukon, pli junan aĝon kaj loĝas en milionurbo, scipovas fremdajn lingvojn pli ofte ol aliaj. Inter sub 30-jaruloj 70% scipovas fremdan lingvon, dum el pli ol 60-jaraj nur 24% scipovas fremdan lingvon. Duono el junuloj scipovas la anglan, sed la germanan lingvon scipovas ĉ. 10-15% en ĉiuj aĝ-grupoj. Ankaŭ la nombro de parolantoj estas pli alta en pli junaj aĝ-grupoj, el sub 30-jaruloj 22% scipovas paroli fremdan lingvon, sed el pli ol 60-jaruloj nur 9% parolas fremdan lingvon. La angla klare gajnas pli da parolantoj en Ruslando, sed la progreso de la angla estas malpli rapida ol oni povus supozi. Kvankam la junuloj kutime lernis la anglan en lernejo kaj duono opinias, ke ili scipovas ĝin en elementa grado, tamen nur 14% el sub 30-jaruloj opinias, ke ili scipovas paroli la anglan.
La enketo malkaŝis ankaŭ, ke la kono de la angla lingvo havas ligon al enspezo kaj vivnivelo: tiuj, kiuj scipovas la anglan havas ofte pli altan vivnivelon. Aparte la parolkapablo de la angla rilatas forte al vivnivela grupo. Verŝajne temas pri tio, ke la lingvoscio donas eblecojn por pli altaj enspezoj, kaj ankaŭ pro tio, ke pli altaj enspezoj donas pli da eblecoj lerni lingvojn kaj praktiki ilin, ekzemple dum eksterlandaj vojaĝoj. La angla estas la lingvo, kiu plej ofte havas rilaton kun la vivnivelo: la aliaj lingvoj estas, kompare al la angla, pli ofte parolataj inter homoj kun malpli alta vivnivelo.
Tabelo 2. Scio de fremdaj lingvoj en diversaj vivnivelaj grupoj (aliaj
fremdaj lingvoj ol la rusa)
Vivnivela grupo |
|
|
|
|
Ne havas sufiĉe da rimedoj |
|
|
|
|
Aĉeto de vestaĵoj malfacilas |
|
|
|
|
Aĉeto de aliaj varoj krom manĝaĵoj kaj vestaĵoj malfacilas |
|
|
|
|
Ne povas aĉeti vere multekostajn varojn |
|
|
|
|
Ne povas aĉeti dom(et)on |
|
|
|
|
Sen financa problemo |
|
|
|
|
Jukka Pietiläinen
Sed, malkiel ilin, oni rememoras lin ne pro multaj verkoj, sed precipe pro nur unu poemo — Animeto (publ. 1783) verkita surbaze de la antikva mito pri Amoro kaj Psiĥo, konata per La ora azeno de Apuleius kaj La amo de Psiĥo kaj Kupido de Lafonteno. Bogdanoviĉ sukcesis ironie bildigi per versoj ne historion de diino, sed aventurojn de koketa ĉarmulino, aldoninte iom da rusa folklora fono, per lingvo senprecedence leĝera en la rusa poezio.
Sed kelkaj el liaj poemoj, jam preskaŭ forgesitaj, havas signifon ne nur historian, sed ankaŭ literaturan.
AlKo
MONO
Ho ve, se mankas mon'; sed kiu fort' al riĉo
La homojn tiras? Velkas ja sen mon' feliĉo,
Kaj eĉ centjara vi enuos sur ĉi fon';
Dum pasas via viv' — ho ve, se mankas mon'.Ho ve, se mankas mon'; kaj ĉie leĝoj regas,
Ke monon oni flatas kaj karese flegas.
Ho mono! Vin mondum' respektas laŭ impon'
Kaj ĉiu ĝemas ja: ho ve, se mankas mon'.Ho ve, se mankas mon'; ĉar kurtas vivojaroj,
Feliĉon devas ligi ni al akaparoj;
La mono kreas multajn vantojn sen bezon',
Sed sen la vantoj estas plag', se mankas mon'.1761
JEN SIGNO DE MALBON'
Se la amik'
Por via bono penas en komplik',
Kaj kaŝas tion vi de l' mondo —
Jen signo de malbon' do.
Sed en feliĉo de amoro
Alia estas la valoro;
Se vi ne kaŝas ĝin de l' mondo —
Jen signo de malbon' do.1763
MODERECO
Pri l' viv' kontentas mi fiere,
Kaj jenas la konfirm' por mia opini':
Se ion mi ne havas vere,
Mi konsideras ĝin neni'.1763
PRI MEMLAŬDADO
Raciajn agojn vi priridas kun rikan'
Kaj diras, ke pli saĝas vi ol multaj centoj;
Mi ne oponas: jes, pli saĝas vi, kompan',
Sed ne ol homoj, nur ol kvarpiedaj gentoj.1763
PRI MALICDIRADO
De vi mi ĉie insultatas,
Kaj vi de mi sen ĉes' laŭdatas,
Sed la komuna plag' obsedas nin sen fin':
En ambaŭ diroj ja neniu kredas nin.1763
VERSOJ PRI AMIKECO
Sen amikeco hom' aparte vidas sin,
Simila al ermito,
Treniĝas laŭ destin',
De ĝojoj senigito;
Sed per la amikec'
Multiĝas nia vivospec'.
Ho vi, ĉiela dono!
Per vi, ho amikec', feliĉas ni,
Per vi intima harmoni'
Al la sentivaj koroj venis por ekkono.
Por la anim' — kvieta rifuĝej',
Ho amikec'! Ĉi verson finu inde plej,
Aperu vi kun rava brilo,
Konforme al utilo.1773
Tradukis el la rusa Valentin Melnikov
Ordinare ni donas komentojn por la tabelo, sed ofte ili estas ripetataj (same kiel la supra frazo), kaj ĉi-jare la komentoj estas pli mallongaj ol kutime.
En la pasinta jaro surmerkatiĝis 184 libroj, iom malpli ol averaĝe,
tamen ili estis pli ampleksaj, kaj la paĝosumo (31 mil 183 paĝoj) estas
la plej granda post 2001. Antaŭ 30 jaroj, en 1977, aperis (= “laste
aperis”) 147 libroj sur 16 mil 897 paĝoj.
Sume aŭ averaĝe*
|
2001
|
2002
|
2003
|
2004
|
2005
|
2006
|
2007
|
|
Nombro de libroj en/pri Esperanto |
2107
|
222
|
174
|
224
|
183
|
159
|
204
|
184
|
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj |
251.276
|
31.520
|
26.451
|
28.424
|
27.295
|
23.780
|
30.078
|
31.183
|
Nombro de la eldonintoj |
650
|
109
|
95
|
133
|
103
|
87
|
114
|
93
|
Averaĝa paĝonombro de unu libro |
*120.3
|
142
|
152
|
127
|
149
|
149
|
147
|
169
|
Averaĝa prezo de unu libro (EUR) |
*8,22
|
11,2
|
11.6
|
10.3
|
10.8
|
12,7
|
11.7
|
12.0
|
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to |
296
|
32
|
43
|
42
|
25
|
19
|
32
|
36
|
Originala beletro |
258
|
21
|
18
|
24
|
21
|
14
|
23
|
23
|
Traduka beletro |
458
|
57
|
18
|
32
|
45
|
40
|
35
|
36
|
Planlingvistiko kaj esperantologio |
229
|
26
|
19
|
15
|
13
|
22
|
21
|
21
|
Esperanto (historio, kulturo, movado) |
241
|
21
|
42
|
33
|
32
|
27
|
29
|
28
|
Politiko, historio, filozofio |
166
|
22
|
11
|
28
|
21
|
22
|
29
|
13
|
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj |
182
|
17
|
8
|
16
|
10
|
4
|
10
|
8
|
Religio |
105
|
6
|
10
|
17
|
6
|
6
|
13
|
9
|
Aliaj temoj |
172
|
20
|
4
|
17
|
10
|
5
|
12
|
10
|
Ĉar en 2007 en Laste aperis mankis pliaj represoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat, eldonejo de Tomasz Chmielik Libro-Mondo (kaj Arĥivaro Edmond Privat) ne plu estas en la jar-listo, sed oni scias, ke Chmielik daŭrigas sian represo-projekton, kaj eble la roterdama libroservo mendos tiajn represojn en 2008. Ni vidos…
En la eldoneja listo plej supras slovaka esperantisto Stano Marček,
kiu eldonis 11 diverslingvajn versiojn de sia rekta-metoda lernolibro.
2007. Libroj | 2007. Paĝoj | |||
Stano Marček (Slovakio) | 11 | Impeto | 2057 | |
FEL (Belgio) | 10 | KAVA-PECH | 1811 | |
Impeto (Ruslando) | 10 | Helmut Buske (Germanio) | 1677 | |
Mondial (Usono) |
9
|
FEL | 1579 | |
UEA (Nederlando) |
8
|
Mondial | 1464 | |
André Cherpillod (Francio) |
6
|
JEI (Japanio) | 1454 | |
Edition Iltis (Germanio) |
5
|
Sezonoj | 1296 | |
Sezonoj (Ruslando) |
5
|
Stano Marček | 1250 | |
Bero (Nederlando) |
4
|
UEA | 1190 | |
KAVA-PECH (Ĉeĥio) |
4
|
Edistudio (Italio) | 1154 |
En la resuma listo por 17 jaroj restis la samaj eldonejoj, kaj ene de
ĝi
Impeto kaj Bero iom plialtiĝis. Ĉar Ĉina Esperanto-Eldonejo
de kelkaj jaroj eldonas nenion, eventuale Edition Iltis venontjare
okupos ĝian lokon en la unua landodeko. Tamen nur kvin eldonejoj aperigas
averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone (t.e. 68 librojn dum 17 jaroj).
1991–2007. Libroj | 1991–2007. Paĝoj | |||
Libro-Mondo (Pollando) | 127 | Libro-Mondo | 16587 | |
UEA | 125 | UEA | 14455 | |
FEL |
92
|
FEL | 14306 | |
Fonto (Brazilo) |
76
|
Arĥivaro Edmond Privat (Svislando) | 12553 | |
Sezonoj |
70
|
Ludovikito (Japanio) | 12085 | |
Impeto |
62
|
Fonto | 11942 | |
KAVA-PECH |
58
|
Sezonoj | 11514 | |
Bero |
55
|
KAVA-PECH | 11052 | |
Arizona Stelo (Usono |
52
|
ĈEE | 10161 | |
ĈEE (Ĉinio) |
51
|
Impeto |
9707
|
Entute, Esperanto-librojn oni laste eldonis en 30 landoj.
2007. Libroj | 2007. Paĝoj | |||
Francio | 23 | Ruslando | 3790 | |
Ruslando | 19 | Germanio | 2825 | |
Nederlando | 18 | Japanio | 2560 | |
Slovakio | 14 | Nederlando | 2371 | |
Germanio | 13 | Ĉeĥio | 1974 | |
Japanio | 12 | Belgio | 1826 | |
Belgio | 11 | Italio | 1789 | |
Brazilo |
9
|
Brazilo | 1727 | |
Usono |
9
|
Francio | 1688 | |
Italio |
7
|
Svislando | 1664 |
Sume, Germanio kaj Francio plu restas supre en la landolisto. Danke
al
Impeto, Sezonoj kaj ACT, Ruslando (kiel prognozite antaŭ
unu jaro) devancis Brazilon, kaj Belgio anstataŭis Hungarion en la deka
loko.
1991–2007. Libroj | 1991–2007. Paĝoj | |||
Germanio | 322 | Germanio | 40425 | |
Francio | 302 | Francio | 35967 | |
Pollando | 279 | Japanio | 32899 | |
Nederlando | 242 | Pollando | 32047 | |
Ruslando | 202 | Ruslando | 29934 | |
Brazilo | 193 | Brazilo | 27327 | |
Japanio | 174 | Nederlando | 25911 | |
Usono | 156 | Svislando | 21482 | |
Italio | 137 | Italio | 19461 | |
Belgio | 126 | Hungario | 18504 |
La supra revuo respondas al la demando pri kvanto. Volonte ni aperigus resumon pri beletraĵoj de la jaro, sed la libroservo de UEA, ne nia redakcio, ricevas la librojn.
Recenzanto ordinare havas la taskon prijuĝi la kvaliton de verko. Recenzante La Mastron de l' Ringoj tio ŝajnas al mi tute nenecesa. La verko havas sian lokon en la monda literaturo, sendepende de la opinioj de la recenzanto. Ne prijuĝante ĝian kvaliton, mi komentos la tradukon kaj kelkajn interpretojn de la enhavo.
Al la dua eldono estis aldonitaj enkonduko al la Esperanta eldono, antaŭparolo al la dua angla eldono, Noto pri la Provincaj Analoj kaj por esperantistoj interesega artikolo de Tolkien pri Esperanto el 1932. En la dua eldono ankoraŭ mankas ses aldonoj en la tria volumo.
La poemo Tri ringoj por la elfoj…, per kiu la verko komenciĝas, ne estas tradukita de Auld, kvankam li estis poeto je Nobelpremia nivelo. Responde al mia demando skribas Bertilo Wennergren: “Kiam mi eksciis, ke li okupiĝas pri tio, mi kontaktis lin, kaj prezentis kaj mian tradukon de la poemo, kaj mian provon traduki la unuan ĉapitron de la libro. Mi tute ne pretendis, ke miaj provoj estas uzindaj aŭ eĉ uzeblaj. Mi faris ilin nur kiel lingvoekzercon (kaj pri Esperanto, kaj pri la Angla). Sed Auld ekŝatis mian tradukon de la poemo kaj petis mian permeson uzi ĝin”.
Auld akceptis ankaŭ kelkajn el la proponoj de Wennergren pri propraj nomoj, sed mem tradukis aliajn. Eble tio kaŭzis ke malsamaj sistemoj por esperantigo de propraj nomoj ekzistas unu apud la alia, ekzemple: Frodo (jam la angla formo estas bona Esperanto), Sam (sen aldono de -o), Aragorno (kun aldono de -o), Gaja (Vira nomo uzita en adjektiva formo, same kiel oni ofte esperantigas virinajn nomojn), Paŝegulo (traduko), Grinĉjo (ĉjo-formo).
Eble Auld havis kialojn traduki la nomojn per malsamaj sistemoj. Tamen montriĝis ke multaj legantoj de la Esperanta versio reagas kontraŭ la bunteco da tradukmanieroj. Eble kiu legis la verkon en alia lingvo, pli forte reagas, ol tiu kiu unue legas la Esperantan version.
Auld estis kandidato por la Nobelpremio, kaj la traduko havas ĝenerale tre bonan kvaliton.
Ni tamen ne povas forgesi ke Tolkien estis pia katoliko. La similaĵoj inter la verko kaj kristanismo estas multaj. Ĉio, eĉ Saŭrono, estis bona en la komenco. Malgranda popolo havas la taskon savi la mondon. Gandalfo mortas, sed releviĝas, post tio li estas blanka. Oni tamen ne sisteme serĉu la similaĵojn, ĉar la Kristosimila Gandalfo ne apartenas al la malgranda popolo k.t.p. Interesan artikolon pri La Mastro de l' Ringoj kaj la Fido Kristana de Pastro Edmund Little oni povas legi interrete ĉe http://mikeleon.orcon.net.nz/signo/tolkien.htm.
Ne estas strange ke ĝuste katolika gazeto novzelanda origine publikigis tiun ĉi artikolon, ĉar la verko ja estis filmigita en Nov-Zelando.
Ni ankaŭ iom pensu pri la rolo de la verko en la monda literaturo. Verŝajne literaturhistoriistoj tute malsame opinias pri la kvalito de la verko. Tamen ĉiuj devas konfesi ke ĝi ricevis gravan lokon precipe en fantasto, sed ankaŭ en la monda kulturo ĝenerale. Precipe multaj gejunuloj estimegas la libron. Pri tio atestas ekzemple la granda nombro da retpaĝoj kun komentoj pri La Mastro k.t.p. Tio povas esti sekvo de la malplifortigo de religioj, precipe en la riĉaj landoj.
Gejunuloj kiuj perdis la kontakton kun la transmondo de religioj, serĉas alian transmondon kaj trovas ĝin en La Mastro.
La kovriloj de Vladimiras Beresniovas plaĉe allogas la legonton, almenaŭ mezaĝulon kiel min. Ili tamen estas tute malsimilaj al fantastaj ilustraĵoj, kiuj aperas sur eldonoj en multaj lingvoj. Interesa ideo estus fari ekspozicion pri ilustraĵoj de La Mastro. Danan eldonon de la libro ilustris pseŭdonima artistino, kiu montriĝis esti la reĝino Margrethe la 2a de Danio.
Tute inde la Dana reĝino ilustris la reĝon inter fantastaj libroj.
Leif Nordenstorm
Ĉu pro tiu maltradicia produktometodo mi kune recenzas la du verkojn? Krom ke ilin tradukis, respektive, rerakontis la sama Gunnar Gällmo, kion alian ili havas komune? Fakte baldaŭ evidentiĝas al iu leganta la du librojn, ke ili kune havigas al ni la vizion de Gällmo, kiu interligas ilin.
Fabelojn rerakontas multaj. Sed Gällmo ne verkas porinfane; lia vizio temas pri la vojoj de la malinfaniĝo, la kresko, la kompreno de tiu ĉi procezo inter la procezoj.
Jam sur pĝ. 5 de La regrifuzanto ni legas “Dek ses mil edzinojn li havis, sed neniu el ili naskis al li infanon; kaj se reĝo ne havas infanon tio ja estas, en fabeloj, tre grava problemo, ĉar en fabeloj ŝtatreganto prefere estu ŝtatregantido.”
Lia tradukito Almqvist en Ormuzdo kaj Arimano same ironie substrekas la arbitrecon kaj kapricecon de la surtroniĝo de ŝtatestroj en la reĝa epoko. Ormuzdo, la tiuteksta nomo de ironie prezentata Dio, dekretas pri la reĝoj, “Ke tuj, kiam viro (aŭ virino) en iu regno akiras la superregon, senkonsidere ĉu tio okazas per perforto aŭ per ruzo, aŭ kiel ajn povas al vi supraĵe ŝajni, tio estas la indiko, ke li (aŭ ŝi) ricevis de Ni potencon kaj aŭtoritaton esti via reganto en Niaj loko kaj funkcio, kaj ke Ni lin (aŭ ŝin) dotis kun la saĝeco kaj bona volo necesaj por la regado” (pĝ. 51).
En ambaŭ libroj aperas do reliefigo de la teknikaj rimedoj, per kiuj aŭtoroj de beletra teksto normale estigas ĉe la leganto efektiveco-iluzion. Per tiu reliefigo, la tekstoj instigas ekzameni la procezon de rakontado kaj la formiĝon de tiu iluzio, per kiu rakontoj logas kaj altenas la leganton.
La kritiko de iluzioj kaj la ekzamenado de misbildo-kreaj procezoj ja apartenas al la momento de la klerismo, al kiu apartenas Almqvist. Gällmo, se juĝi laŭ lia estetiko, sufiĉe hejmas en la idearo de tiu klerismo por loki pli-malpli en tiu spaco sian vizion. Mi konkludas ĉi tion el la fakto, ke sidas nature en lia stila repertuaro la specifa tipo de ludo aparte klare videbla en jena tekstero:
“Pardonu min,” diris la alia koturno, la koturno tretinta. “Tio ne estis mia intenco. Ne koleriĝu, mi petas!” — “'Ne koleriĝu,' vi pepas!” diris la unua koturno, la koturno tretita. “Ne via intenco, ĉu?” (La regrifuzanto, pĝ. 58).
La uzo ĉi tie de “pepas” por emfazi mokan eĥadon de pardonpeto signas tiun proksimecon inter la kritikemo kaj la ridemo/mokemo, kiu karakterizas la klerismon. La kritika metodo de la klerismo instigas vin lerni de la ridpunktoj — via propra aŭ tiu de la redaktoro de Monato aŭ de alia ŝatata periodaĵo — por forridi viajn maltaŭgajn sintenojn kaj aliajn enradikiĝintajn erarojn.
En Gällmo, kiu estas budhano kaj atentas tiujn procezojn, per kiuj formiĝas niaj pensoj pri ĝusto kaj pravo, la klerisma kritikemo direktiĝas eĉ kontraŭ la formiĝo de niaj maleraroj, niaj pravoj, la bazo mem de niaj plej rektaj fidoj kaj kredoj. Per tiu direktiĝo, la kritikemo vidigas tiun bazon kiel senbazan, kiel nur-proceze-formiĝintan.
Tiu vidigo donas al via okulo la novan povon rigardi la rigardadon mem kaj tiele liberigi vin el la kateneco de tiuj bazaj deziroj, kiuj faras el la procezoj “vin”.
Mi studis universitate la palian, kaj du el miaj profesoroj estis budhanoj. Ĉe ili, la budhana identeco lasis relative senŝanĝa ilian apartenon al la sama etburĝa bengalaro kiel mi, kaj tial mi ne lernis rigardi la budhaniĝon kiel kulturan elmigron. Amikiĝinte kun brita budhano jarojn poste, mi konstatis, ke ankaŭ okcidentanoj, kiuj elektas fari el si budhanojn, ne nepre elektas forlasi sian kulturan etoson.
La fakto, ke Gällmo ne nur uzas budhisman materialon kiel verkan ercon sed estas mem budhano, interese fleksas al ni la legajn muskolojn en La regrifuzanto. En la teksto Ormuzdo kaj Arimano, la traduka interveno de Gällmo — ĉiu traduko estas relego — preskaŭ faras el la momento de la frua okcidenta klerismo mem praformon de imagebla estonta budhaniĝo de la tuta socia etoso en la okcidentaj landoj. La klarvideco pri la procezoj anstataŭas, en tiu ĉi vizio, la idealon de la memstaro — ĉar la budhano ne agnoskas la memon krom kiel produktaĵon de procezoj, kiuj fariĝas kaj kiuj do nepre malfariĝos.
Al la kerna klerisma celo de la malmistifiko servas diversaj gestoj de sindistancigo. En La regrifuzanto, tiuj gestoj havas la guston de spicaĵoj: “Ĉi tio okazis en kulturo, kie familio tre gravis” (pĝ. 24); “En la kabano loĝis anakoreto. Anakoreto estas, laŭ la vortaroj, pia ermito kiu vivas sola por tiel fari bonon al si mem kaj al aliaj. Sed ĉi tiu anakoreto ne posedis vortaron, kaj li fajfis pri tiaj difinoj” (pĝ. 39-40); “[pri elefanto] Ĝi alkuris kiel peza lokomotivo (se oni ne tro zorgas pri la fakto ke lokomotivoj tiutempe ne ankoraŭ ekzistis)” (pĝ. 11). Gällmo bonvene ridindumas ankaŭ por nin ride distancigi de nia verda kulturo: “Vi ne kapablas esti monaĥo. Vi ja estas stulta, ja eterna komencanto” (pĝ. 28). En Ormuzdo kaj Arimano, teksto tute ne alinfana eĉ sur la maska nivelo, la distancigaj gestoj veftas la tutan teksaĵon.
Ni nun trovas nin en momento, kiam ĉiuj niaj socioj, inkluzive de la esperantistaj, bezonas ĉiam pli da hela kaj bonhumora malmistifikado, kio igas absolute ĝustatempa la klaran, kleran voĉon de Gunnar Gällmo. Li tradukis la religian klasikaĵon Darmo-pado, sed ne volis sin limigi al la pasinteco, kaj do nun elektis formojn, kiuj renesancas la budhisman — aŭ la por budhismo anekseblan — paseon por nia hodiaŭa humoraro.
Mi, kiel hinduo, kiu jam de jardekoj legas la hinduismon de la bengaloj (kiuj estis budhanoj ĝis iuj fortoj el aliaj regionoj de Barato trudis al Bengallando la refasonitan hinduisman ortodokson) kiel rekonturiĝintan budhismon, ĉiam multon gajnas el la legado de budhanaj tekstoj, precipe de la bonhumoraj. Mi forte kaj alte rekomendas al vi la legon de ĉi tiuj libroj.
Vidante, ke mi alvenis al la fino de la substanca recenzo, iuj legantoj interjekcios: sed kiuj estas tiuj Ormuzdo kaj Arimano? Tiuj figuroj aperis en la prapersa kulturo, kiun en Persio forlavangis la alveno de islamo, kaj kiun daŭrigas en Barato la parsioj, sekvantaj ĝis hodiaŭ la antikvan religion de Zoroastro/Zarathuŝtro. (Ĉu vi ne konas tiun figuron ĉe Niĉeo?) Laŭ la zoroastrana tradicio la absolute bona Ormuzdo kaj la absolute malbona Arimano estas en eterna konflikto. El Arimano Almqvist kreas pozitivan figuron. Tamen, ĉu Almqvist partoprenas la orientisman projekton de la deknaŭa jarcento, kies draŝa kritiko fare de Edward Said lasis la okcidentanajn tradiciojn de orientologio strebantaj rekompreni siajn starpunktojn? Tiun pli intertekstan juĝon mi lasas al la leganto.
De recenzantoj oni atendas iom da provlegado. Jen mia listo (kiu ne inkluzivas frazojn de la formo “tio estas tute bone”, kiujn Gällmo sisteme kaj evidente intence uzas): tiu “maskita plebaro” (OA pĝ. 8) devus teksti plebo; prezentas sin kiel liberanimaj (OA pĝ. 8) devus teksti liberanimajn; historion kaj lingvistikon kiel pli trankvilaj (OA pĝ. 10) devus teksti trankvilajn; intence planitan kiel ilon (OA pĝ. 30) devus teksti ilo; kies du regnoj ili prezentos, och kies popoloj ili nutros (OA pĝ. 49) devus teksti regnojn ili prezentos kaj kies popolojn; ne plu restas multe da tiuj meritoj (R pĝ. 6) devus teksti el tiuj meritoj; kaj li diris tion al la veturigistom (R pĝ. 19) devus teksti veturigisto; ricevis donacon de kelkaj konatuloj (R pĝ. 62) devus teksti konatoj.
Mi cerbumis, ĉu mencii kiel eraron la elekton, ekde R pĝ. 73, de Fingroringo kiel traduko por Angulimala. Sed la pli laŭvorta “Fingroĉeno” ne estus nepre pli bona, kaj tian ŝlosilan vortelekton en tradukaĵo destinita por klasikiĝo neniu recenzanto povus per kritiko aliigi eĉ se la redono ja estintus maltaŭga. Mi deziras al ĉi tiuj tekstoj de Gällmo vastan legatecon, kaj rimarkigas, ke al la lulu-eldonejo mankas eldonista memo, kio aparte kongruas kun la budhana projekto dissolvi la memojn!
Probal Dasgupta
Mi jam aĉetis perrete tiun kodiskon ĉe Vinilkosmo, ne sciante, sed antaŭdivenante, ke ĝi povus esti eksterordinaraĵo, ĉar tuj plaĉis al mi la penso migri per kantoj tra la mondo trans ĉiujn limojn. Tiel, kiel faris tion jam, ekzemple, Woody Guthry kaj Bob Dylan. La moderna muziko estus malpli riĉa, se ne ekzistus la kantoj, kiuj akompanas tutajn popolojn en sia ofte sopirplena vivo. Kiom da kantoj ekestis survoje! Tiu motivo trairas la tutan muzikhistorion, egale ĉu la muzikistoj marŝis piede, veturis per trajnoj aŭ perŝipe aŭ hastis de turneo al turneo sur grandegaj kamionoj.
Mi mem kolektas kun granda ĝojo popolmuzikajn kantojn el la tuta mondo, kelkajn gravajn el ili mi tradukis kun plezuro. Do en tiu senco mi estas jam fakulo pri kanzoneca muziko. Kaj efektive, eĉ en tiu ĉi kazo de Duoble unu mia bona kolektistoflarnazo ne trompis min. La disko de la kompanio Duoble unu estas ne malpli ol majstroverko, trezorkesteto kaj pri poezio kaj pri tre varia kanzoneca kaj parte tipe franca muziko.
La disko plenas de spritaj ridetigaj ilustraĵoj al la tekstoj, kiuj mem estas tre instruaj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. Tial oni ne povas diri, ke la disko estas farita por infanoj aŭ por plenkreskuloj, sed ĝi estas tre humurplena kaj pri la temoj kaj pri la muziko.
La kantoj estas prezentataj eĉ en tre bone komprenebla Esperanto, kiu lasas nur malofte malferma iun deziron pri ebla plibonigo. Krome ĝi estas disko, kiu estas farita de tre spertaj profesiaj artistoj, kiuj per tre belaj voĉoj akompanataj de perfekte aranĝataj muzikaĵoj, entiras nin en la miraklomondon de mirinde vasta vivanta muzika kosmo.
Jen disko, kiu ravis min tuj dum la unua aŭskultado. Sed je la dua fojo eĉ ankoraŭ pli. Estas eĉ tiel: ju pli ofte oni aŭskultas ĝin despli bona ĝi fariĝas. Jen grava signo por ĉiu bona disko.
Tiu, kiu ŝatas poezion kaj idee riĉan muzikon, efektive povas duoble ĝoji pri tiu ĉi produkto de Duoble unu. La disko nomiĝas laŭ la surkovrila ŝildo de Fransŭaz kaj Patrik, kiuj vagas en kantoj kvazaŭ trampoj tra la mondo: “Sen lim' ĝis…”
Aldona lukso de la dikso estas du gajaj fotaroj kun muziko de la KD, kiuj sur komputilo rigardeblas kaj aŭdeblas.
Hans-Georg Kaiser
La libro similas al pli frua ruslingva eldono. Koincidas ĉio — poŝformato, kovrilbildo, eĉ la bindaĵo estas same aĉa — kiam vi malfermos la lastan paĝon ĉiuj aliaj jam delonge estos for! Ambaŭ verŝajne prunteprenis dezajnon de sia anglalingva praulo. La titolo de ĉi recenzo estas la devizo de tiu serio.
La teksto mem estas konciza, senenua kaj informplena. Ĉiuj flankoj de socia kaj privata vivo de modernaj italoj — familia vivo kaj rilatoj kun eksterlandanoj, kutimoj kaj obstinoj, religio kaj krimo: ĉi ĉion kaj ne nur entenas tiu apenaŭ 70-paĝa libreto. En ĝi troviĝas ankaŭ multaj interesaj faktoj: kiu estas vera kazo de aĉeto de la teamo A.C. Milan fare de Silvio Berlusconi, kial italoj ne partoprenas en la Eŭrovida Kanto-Konkurso, kiom pli longaj estas italaj kondomoj ol tiuj en la cetera Eŭropo…
Interalie, jen estas vera defio por la monda esperantistaro: anstataŭ traduki el tiom kritikata kaj blasfemata angla lingvo, lanĉi propran similan serion. Ĉu ne inda tasko plenumebla por landaj kaj eĉ regionaj asocioj kaj demonstrado de deklarata internaciismo?
Resume, estas tri kialoj por tralegi la libron: se vi jam estis en Italio, tio eble helpos al vi penetri la kaŝitan sencon de certaj momentoj; se vi nur planas vojaĝon, vi certe eksentos vin pli libere en nova lando kaj evitos tiklajn situaciojn; se vi neniam vizitis la Apeninan Duoninsulon kaj neniam faros tion, vi povos dum kafoklaĉo senĝene rimarki: aĥ, tiuj italoj! Nu certe mi konas ilin!
Do, konu ilin, ŝatu ilin!
Nikolaj Penĉukov
La Unua Libro konsistas el kvar partoj, inter kiuj la plej ampleksa estas ne la Plena lernolibro, sed la Antaŭparolo (pĝ. 3–30). Unue, Zamenhof mencias la problemojn kiujn la diverslingveco kaŭzas en ĉiuj sferoj de la vivo, kaj atentigas, ke ĝi kaŭzas ankaŭ malamikecon inter la popoloj. Same kiel multaj lingvoprojektantoj, li kredas ke lingvo internacia havus grandan praktikan signifon por scienco kaj komerco, sed li emfazas, ke
grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.Efektive, Zamenhof volis solvi ne nur la lingvan problemon, kaj post pluraj jaroj li konfesis:
mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.Sed en la Unua Libro Zamenhof ne longe haltas ĉe tiu ideo kaj traktas, ĉefe, lingvajn aferojn. Prezentante la historion de la lingvoprojektado, li konstatas, ke por lingvigi projekton oni devas solvi tri taskojn, kaj ke en neniu antaŭa projekto estis solvita pli ol unu tasko, sed li sukcesis solvi ĉiujn tri.
(MEH, pĝ. 100)
1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. — Tion li solvis per simpligo de la gramatiko, kiun “oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo”, kaj per regula vortfarado helpe de prefiksoj kaj sufiksoj.
2) La lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj. — Por tio li “aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj”. Li donis ekzemplon de tio, ke alilandano ne konanta la rusan kaj ruslandano ne konanta la lingvon de la alilandano, povas interkompreniĝi, eĉ ne konante la lingvon internacian, nur helpe de vortaroj.
Doninte ses tekstojn en sia lingvo — Patro nia; El la Biblio; Letero; Mia penso kaj Ho, mia kor' (du poemoj de Zamenhof); En sonĝo princinon mi vidis… (poemo de H. Heine tradukita de Zamenhof) — li klarigas la trian taskon:
3) Venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, ne en okazoj de ekstrema bezono. — Konsciante, ke oni ne lernas lingvon, kiun neniu uzas, li proponis tutmondan kampanjon, por ke oni promesu ellerni la internacian lingvon, “se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tiun saman promeson”.
Zamenhof anoncis, ke la adresaro de la dek milionoj da promesintoj (voĉdonintoj) aperos en aparta libro (cent milpaĝaj adresaregoj kun cent adresoj ĉiupaĝe!), kaj avertis:
Poste ne estos pravigitaj antaŭ la socio la personoj, kies nomoj ne estos en la voĉdon-libro, nek en la fako de la promesintoj, nek en la fako de la kontraŭintoj. Neniu esperu pravigi sin per tio, ke li “ne aŭdis” pri la proponita voĉdonado, ĉar estos uzitaj ĉiuj rimedoj por ke ĉiu sciu pri la voĉdonado.Krom la antaŭparolo en la libro estis ankaŭ:
Интернацiональный языкъ, подобно всякому нацiональному, составляетъ достоянiе общественное, и отъ всякихъ личныхъ правъ на него авторъ на всегда отказывается.Zamenhof petis sendi kritikon pri la projekto kaj promesis utiligi la plej bonajn proponojn en speciala broŝuro, kiu fiksos la definitivan lingvoformon. Post eldono de la broŝuro la novan lingvon rajtos ŝanĝi ne li, sed nur kompetenta akademio, kiu “povos laŭgrade kaj nerimarkate fari ĉiajn necesajn plibonigojn, eĉ se ĝi estos devigita poste ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco”.
(Lingvo internacia, simile al ĉiu nacia, estas socia propraĵo, kaj la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.)
Zamenhof dissendis la Unuan Libron al diverslandaj redakcioj, societoj, kleruloj. Li aperigis en gazetaro (precipe en Ruslando) plurajn anoncojn, sed li ne ricevis dek milionojn da promesoj.
Tamen al li venis centoj da leteroj (pozitivaj, negativaj kaj ŝercaj), kaj eltranĉitaj slipoj kun deziresprimo lerni la novan lingvon sendepende de la nombro da ricevitaj “promesoj”. La projekto eklingviĝis, kaj la pseŭdonimo de la aŭtoro iom-post-iom iĝis ĝia nomo — Esperanto.
Kvankam Zamenhof skribis en la Unua Libro, ke li dum unu jaro eldonos nenion en la nova lingvo, li jam en januaro 1888 eldonis ĉe Kelter Duan Libron de l' lingvo Internacia. Kajero №1 por resumi kaj respondi la ricevitajn leterojn.
Aleksander Korĵenkov
de Seabra, Manuel. Ĉu nur unu civilizacio? — Thaumiers: LKK, 2007. — 23 pĝ., il. — (La KromKancerKliniko, №22). — [Donaco de LKK].
Eroŝenko, Vasil. Fabeloj kaj legendoj / Kompilis Vladislav Taranjuk. — Kievo: Vadim Karpenko, 2007. — 112 pĝ., il,; 1000 ekz. — [Donaco de Julia Patlanj].
[Gällmo, Gunnar]. “La regrifuzanto” kaj aliaj budhismaj fabeloj / Rerakontis Gunnar Gällmo. — [s.l.]: Gunnar Gällmo, 2006. — 84 pĝ. — [Recenzoekzemplero].
Kuuopio poŝformate: Gvidlibro. — Kuopio: Urbo Kuopio, [2007]. — 24 pĝ., il. — [Donaco de EAF].
Solly, Martin. La Ksenofobia Gvidlibro al la italoj / Tradukis el la angla Anna Löwenstein. — Milano: Federazione Esperantista Italiana, 2006. — 72 pĝ. — [Recenzoekzemplero].
Єрошенко, Васил Якович. Казки та легенди. / Переклад з есперанто Н. Андрiанової-Гордиєнко, Є. Ковтонюка, В. Таранюка. — Київ: Вадим Карпенко, 2004. — [Donaco de Julia Patlanj].