Halt! Ja nun mi alparolas ne aŭskultantojn, sed legantojn, kiuj eble ne scias, pri kio temas. Nu, ne estas malfacile.
Adam Carry, distristo el la usona MTV, kreis la neologismon “podcasting”, el la vortoj “iPod” (populara aŭskultilo de la kompanio Apple) kaj “broadcasting” (brodkastado). Podkastado do estas pretigado de publikaj sonregistraĵoj kaj reta distribuado de tiuj sondokumentoj, alivorte, podkastoj. Podkastoj estas riceveblaj per tiucelaj senpagaj programoj, ekzemple, iTunes, kiuj mem “kaptas” nove aperintajn elsendojn el via abonlisto. Tio estas granda avantaĝo kompare kun radio — oni ne devas atendi fiksitan tempon, la podkastoj mem venas en vian komputilon, kaj vi povas aŭskulti ilin en oportuna tempo, per komputilo aŭ per portebla sonaŭskultilo. Tiuj, kiuj abonas kaj aŭskultas podkastojn, estas nomataj podaŭskultantoj. Mi iĝis podaŭskultanto antaŭ unu jaro, kiam la Esperanto-Redakcio de Radio Polonia, senigita de kurtonda brodkastado, ekuzis podkastojn.
Ĉu facile? Jes, aŭskulti estas facile. Kaj pretigi? Eble, jes, sed ne por mi, kiu ĉiam forgesis premi/turni necesan butonon. Sed mi daŭrigu…
La Ondo aŭdebliĝis danke al miaj gefiloj. Tatjana, kiu laboras en Moskvo kiel tradukisto, donacis al mi podkastostudion de la firmao Behringer, kaj Aleksej testis ĝin kaj alportis ĝin el Moskvo al Kaliningrado. Danke al ili La Ondo krom la papera kaj la reta versioj, aperis ankaŭ sone.
Sed en la podkastoj ni ne nur prezentos La Ondon kaj, kompreneble, ne la tuta numero estos legata, nur kelkaj tekstoj el ĝi. Laŭ nia modesta plano, ĉiumonate aperos du programoj: en unu oni konatiĝos kun nove eldonita Ondo, kaj la alia estos tema — literatura, historia aŭ muzika.
En nia unua podkasto tri parolistoj (Halina Gorecka, Andrej Peĉonkin kaj mi) prezentis la februaran Ondon. La unua programo plaĉis al la aŭskultantoj, kaj dum kelkaj tagoj ĝi estis alte en la listo de plej ofte aŭskultataj ruslandaj podkastoj. La dua programo prezentas reagojn al la unua podkasto, Esperanto-novaĵojn, novan diskon de Jacques Yvart kaj humuran novelon de Anton Ĉeĥov.
Niaj podkastoj estas aŭskulteblaj ĉe http://la-ondo.rpod.ru/ (premu la sonvinjeton por aŭskulti).
Vi povas aboni la podkastojn de La Ondo de Esperanto. Se vi havas iTunes aŭ similan programon, enmetu la adreson http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml, kaj vi ne devos zorgi pri ricevado de venontaj sonprogramoj; ĉio okazos per si mem.
Ĝis reaŭdo ĉiun duan semajnon!
AlKo
Tamen ne sonoj, sed libroj estas en la fokuso de la marta Ondo, precipe en la rubriko Kulturo, kaj tion montras la kovrilpaĝa foto “Libro: vojo” de Paulo Sérgio Viana, kiu ricevis la trian lokon en nia 10a Internacia Fotokonkurso.
Ĝuante la plezuron de esperanta renkontiĝo, mi samtempe rememoris, kiom da klopodoj estis necesaj por atingi tiun rezulton.
Unue la ideo, naskita pro konstato, ke la statuso kaj la taskoj de Eŭropa Volontulo tre similas al tio, kion esperantistoj kutime faras kiam, vojaĝante, ili interŝanĝas sian scion kaj helpon kontraŭ gastamo kaj nova sperto. Kial do la mono de Eŭropunio — kiu estas nia mono, de niaj impostoj — ne helpu vojaĝigi ankaŭ esperantistojn? Ĉu la celo de la Eŭropa Junulara Programo estas kreskigi la eŭropan civitanecon, klerigi la junularon, ebligi konsciiĝon kaj respekton al kultura diverseco ĉe ĉiuj? Precize tion faras ni, esperantistoj!
La dua paŝo estis serĉi precizajn informojn kaj kompili dosieron por taŭge prezenti nian projekton: akcepti junan volontulon, kiu helpu nian asocion diskonigi la internacian lingvon en lernejoj, kaj kiu ankaŭ klerigu niajn membrojn kaj tiujn de aliaj kluboj en tuta Francio pri la propra lando kaj koneksaj temoj pri kiu li kompetentas.
Tiu fazo estis la plej longa, ĉar pasis unu jaro inter la redakto de la unua projekto, kaj la sciigo ke ĝi estis “akreditita” en majo de la posta jaro, 2007. Dum monatoj nia dosiero senmove kuŝis en iu oficejo; sed kiam venis la tempo ĝin pridecidi, mi suferis longajn telefonajn intervjuojn kun eŭropaj oficistoj, pridemandantaj min, kvazaŭ en ekzameno.
En la ĵurio estis du personoj: unu funkciulino en Parizo, tre suspektema pri esperanto kaj esperantistoj — preskaŭ konsiderataj sektanoj — kaj unu funkciulino en Tuluzo, kiu delonge konis kaj aprezis nin, ĉar ŝi helpis niajn internaciajn infan-interŝanĝojn. Ŝiaj konsiloj, kaj ŝia opinio certe helpis, ke la fina rezulto estis pozitiva.
La tria fazo estis ege pli rapida, ĉar estis nur dek kvin tagoj por deponi la subvencipetan dosieron kun la nomo de la volontulo kaj ĉiuj financaj detaloj! Sen interreto tio ne eblus, kaj ankaŭ ne sen la bonŝanco, ke la unue anoncita kandidato estis… perfekte kongrua kun la celata! Ankaŭ ne eblus sen la afableco kaj diligenteco de la bjalistoka sendo-asocio… Ĉio bona venas de Bjalistoko!
Jen kial tiun dimanĉon, mi atendis kaj akceptis Przemek kaj lian grandan valizon en mian etan aŭton.
Nun la ĉefa fazo komenciĝos, la “operacia” fazo. Ĉu la zorge planita situacio kaj antaŭviditaj taskoj de la juna volontulo taŭgos, kaj kontentigos nin ĉiujn? Ni povas parte respondi, ĉar li jam atingis la duonon de sia volontula vojiro.
Przemek tuj komencis la kunlaboradon kun Samia, juna infangrup-gvidantino, kiu profesie klopodas proponi informadon pri esperanto en la lernejoj, kaj gvidas korespondajn klubojn kun lernejanoj. Przemek simple sekvis ŝin ĉie. Lia nekono de la franca povis esti malavantaĝo, kiam temis pri paroli kun lernejdirektoroj, sed tute ne ĉe la infanaj klasoj aŭ kluboj: la infanoj ŝatis la ekzotikecon, kaj pacience aŭskultis la tradukon de la respondoj al siaj demandoj. En esperanto-kursoj kaj korespondaj kluboj, estis eĉ avantaĝo ne paroli la francan, ĉar la lernantoj pli serioze strebas kompreni kaj komuniki.
Kiam Samia havis aliajn taskojn, Przemek estis taskita reordigi la esperanto-asocian
bibliotekon. Aliaj taskoj estas partopreni la diversajn informstandojn,
helpi konceptadon kaj realigadon de ĉiusemajnaj radio-elsendoj, vigligi
konversacian rondon por progresintoj, kaj, eble plej interese, prelegi
pri sia propra lando, kaj pri la statuso de eŭropa volontulo, en dudeko
da francaj urboj.
Mi ne sukcesis scii, kion li plej ŝatas — ĉar li ĉion akceptas
kun same ebena humoro — sed mi suspektas, ke estas ĝuste tiuj prelegaj
turneoj tra la franca lando. Tie lin akceptas same varme urbaj asocioj
kiel vilaĝaj kluboj.
El la vidpunkto de la akcepto-asocio, la sperto estas tre riĉa, kaj nepre sukcesa. Ne nur finance — ja Eŭropunio malavare subtenas la volontulon.
Pri infanoj, li efike helpas prezenti la kulturan kaj lingvan diversecon, kaj levas la intereson de la infanoj, kiuj povas konstati fluan interparolon en esperanto. Li ankaŭ pliriĉigas la pedagogion, kontribuas kreadon de novaj ludiloj.
Rilate la plenkreskulojn, lia ĉeesto stimulis ĉiujn, la malpli junajn esperantistojn, ĝojajn koni tiel kompetentan junulon, kaj la junularan grupon, kiun li vigligas kaj internaciigas. Krom la “manĝoklaĉoj” jam ekzistantaj, li iniciatis konversaciajn renkontiĝojn en “lingva” kafejo de Tuluzo, kie kunvenas ankaŭ poloj, germanoj, serbokroatoj, kaj aliaj lingvanoj por praktikigi siajn lingvojn kun lingvolernantoj.
Nun ĉiuj francoj, kiuj renkontis lin, revas viziti Bjalistokon kaj la UK-on, kiun li priskribas tiel entuziasme!
Dankon, Eŭropunio; daŭrigu helpi niajn gejunulojn vojaĝi, spertiĝi, kaj akiri eŭropan (kaj esperantan) konscion!
Jeanne Marie Cash
Ĉirkaŭ duono komencis legi La Ondon antaŭ 2001, kiam la eldonejo situis en Jekaterinburgo. Ruslandaj respondintoj legas ĝin kutime pli longe ol la alilandaj. Aparte multe da novaj legantoj estas inter ekstereŭropaj respondintoj.
La plej popularaj temoj en La Ondo estas intervjuoj, artikoloj pri Esperanta kulturo, beletraĵoj kaj novaĵoj. Ankaŭ kovriloj de la gazeto estas taksataj alte; laŭ iuj skribaj respondoj la ekstera aspekto eĉ superas la enhavon.
Populareco de temoj, meza valoro inter 1 (malbonega) kaj 5 (bonega):
Opiniaj temoj (Komitatano Z, Alen Kris, Vide el Bruselo, Tribuno) ne estas inter la plej popularaj. Krome relative granda parto (10–18%) ne indikis sian opinion pri tiuj temoj (do, eventuale ne legis ilin). Opiniaj temoj ankaŭ dividas la legantojn plej multe, iuj opinias ilin tre bonaj, dum kelkaj estas malkontentaj. Aparte pri Komitatano Z aperis eĉ skribaj plendoj, la anonimeco de la aŭtoro estis malfavorata de kelkaj. Tamen unu skriba komento esprimis la deziron legi pli ofte la kontribuaĵon de Komitatano Z.Intervjuoj 4.31
Kovriloj 4.28
Esperanta kulturo 4.27
Originala beletro 4.25
Esperanto-novaĵoj 4.16
Tradukita beletro 4.13
Recenzoj 4.12
Socio, historio, kulturo 4.00
Temaj artikoloj 3.99
Internaj fotoj 3.99
Leteroj de legantoj 3.93
Unufraze 3.85
Tribuno 3.84
Vide el Bruselo 3.79
Mozaiko 3.78
Komitatano Z 3.68
Komentarioj de Alen Kris 3.59
La Ondo de Esperanto estas, laŭ siaj legantoj, bone redaktita, interesa kaj sendependa. Ĝi havas utilajn, interesajn recenzojn kaj estas aktuala. Tamen malpli altajn poentojn la gazeto ricevas pro tio, ke ĝi ne havas sufiĉe grandan kvanton da tekstoj pri neesperantaj temoj, pro mankoj de multtendenceco, moderneco kaj originaleco. Pri multtendenceco aperis ankaŭ kritiko, ke en La Ondo estas tro multe da Esperanta Civito. Malgraŭ tio eĉ la plej malaltaj rezultoj estas meznombre super la meza valoro 3. Plej proksime al la mezo estas la opinio rilate la longecon de artikoloj. Do, inter tro longaj kaj tro mallongaj artikoloj la meza rezulto fakte indikas, ke la longeco estas proksimume taŭga.
Pli novaj legantoj de La Ondo pli ofte donas malpli altajn poentojn al intereseco kaj havas ankaŭ dubojn pri la mondvasteco de la gazeto. La ekstereŭropaj respondintoj tamen ne diferencas de la eŭropaj surbaze de la opinio pri mondvasteco. Ruslandaj legantoj opinias La Ondon malpli ofte multtendenca, sed taksas la originalecon de la enhavo pli alte ol alilandaj respondintoj, eventuale pro la malpli vasta aliro al aliaj Esperantaj tekstoj.
Du trionoj el la respondintoj aĉetis librojn surbaze de recenzoj en La Ondo, almenaŭ unu-du foje.
Ĝenerale la legantoj estas kontentaj kun la gazeto, kaj pri tio atestas ankaŭ granda kvanto da tiuj, kiuj volas resti plu abonantoj de La Ondo; pli ol 70% faros tion certe, eĉ 80% se inkluzivi tiujn, kiuj pretas aboni, se ili havas monon. Tamen ankaŭ tiuj, kiuj respondis, ke ili ne reabonos (eble nuntempe legas nur la retan version), estis relative kontentaj. La solaj pli grandaj diferencoj estas tiuj, ke malpli firmaj abonantoj opinias La Ondon malpli interesa kaj malpli sendependa. Rilate temojn, la malpli firmaj legantoj pli ofte ne ŝatas intervjuojn, Mozaikon, Tribunon kaj fotojn, inkluzive kovrilojn same multe.
Legantoj de La Ondo legas kutime ankaŭ aliajn Esperanto-gazetojn. El la respondintoj ĉ. 75% legas almenaŭ unu alian internacian Esperanto-gazeton, dum 25% ne legas aliajn gazetojn aŭ legas nur landajn Esperanto-gazetojn. La legado de aliaj gazetoj ne multe influas al la opinioj de legantoj: tute nature la legantoj de aliaj gazetoj ne taksas la novaĵojn en La Ondo same alte. En skribaj komentoj aperis, ekzemple, ke estas tro multe da artikoloj similaj al tiuj en Esperanto, Monato kaj Kontakto. Tamen la legantoj de multaj gazetoj planas, eĉ pli firme ol la aliaj, daŭrigi sian abonon al La Ondo. Ankaŭ tio estas bona indikilo pri la kvalito de la gazeto.
La plej oftaj aliaj Esperanto-gazetoj, kiujn la respondintoj legas, estas revuo Esperanto (ĉ. 50%) kaj Monato (ĉ. 40%). Poste sekvas Kontakto (ĉ. 20%) kaj Heroldo de Esperanto (ĉ. 20%). La nombroj estas rondigitaj supren pro tiuj, kiuj respondis nur, ke ili legas plurajn gazetojn. Plimultaj respondintoj legas ankaŭ landajn aŭ lokajn Esperanto-gazetojn. Por multaj legantoj la legado de La Ondo estas konscia elekto, kaj la legantoj estas ĝenerale kontentaj. La Ondo trovis sian niĉon en la merkato, kaj la populareco de aliaj Esperanto- gazetoj inter la legantoj ne malhelpas La Ondon, eble eĉ male.
Kiel mankojn kelkaj indikis tro malmultajn artikolojn pri la vivo en Ruslando kaj pri ekstera (neesperanta) mondo, kaj ankaŭ pri strategio de la Esperanto-movado. Iuj opiniis la kvanton de literaturaj tekstoj tro multa, tamen ili estas inter la plej favorataj materialoj.
Jukka Pietiläinen
“La multlingvismo de la Eŭropa Unio estas difinita ene de klaraj limoj per Komunuma Leĝo”, — klarigis Orban en la retforumo. Li detalis, ke lingvo povas fariĝi oficiala en EU, se ĝi plenumas tri kondiĉojn. Unue, ĝi devas esti oficiala lingvo de Membro-Ŝtato, menciita en ties Konstitucio; due, la koncerna Membro-Ŝtato devas peti ĝian agnoskon kiel oficiala lingvo je EU-nivelo; trie, la aliaj Membroj-Ŝtatoj devas unuvoĉe akcepti la novan oficialan lingvon.
“Tio estas unu el la kialoj, pro kiu Esperanto ne povas fariĝi la komuna lingvo de la Eŭropa Unio”, — skribis Orban.
La dua kialo rilatas al la karaktero de Esperanto. Lingvo kiel Esperanto havas malmulte da socia aŭ kultura praktiko lige al ĝia vorttrezoro laŭ Orban. “La praktikaj kaj financaj konsekvencoj estas grandegaj por krei, el nenio, kompletajn uzokampojn en artefarita lingvo. Pensu nur pri doganaj kodoj aŭ pri bankrilataj leĝotekstoj, aŭ pri la teknikaj postuloj por prem-imunaj ujoj kun simpla geometria formo, konataj ankaŭ kiel brems-cilindroj”, — daŭrigis la eŭropa respondeculo.
Orban havas ankaŭ trian, pli “personan”, kialon. “Mi ne kredas je pontlingvoj, ĉu Esperanto, ĉu la latina, ĉu la angla”, — konstatas Orban. “La ekesto de pontlingvoj estas historie spontana fenomeno soci-lingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj aŭ politikaj”, — li diris, akceptante, ke esperantistoj ne konsentos kun lia starpunkto.
“Kia blindeco! Kiam Orban finfine mencias ion tute validan … esperantistoj … reagas kvazaŭ estus evidentaĵo, ke tiaj problemoj en Esperanto ne ekzistas. Male, estas evidentaĵo ke ili ja ekzistegas!” — diris esperantisto laboranta en eŭropa instanco kiel tradukisto. Malgraŭ la “vaneco”, la esperantisto instigas klerulojn tamen fojfoje provi eduki la verdajn “zelotojn”. Alia konata esperantisto, interpretisto ĉe eŭropaj instancoj, havas “nek tempon nek emon” por ĉi afero.
Respondante en januaro al La Ondo, Orban jam negative rilatis al la lingvo de Zamenhof: “Ankoraŭfoje, mi estas kontraŭ komuna lingvo. Ni havas tre riĉajn lingvojn kaj ni devas esti fieraj pri niaj lingvoj. Ni devas lerni lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas neŭtralan lingvon por pli bone komuniki. Ni nun havas eŭron — ununuran monon. Sed la intenco de EU tute ne estas ekhavi ununuran lingvon aŭ kulturon”.
Remush, verda membro de la retforumo en kiu Orban elpaŝis kontraŭ Esperanto, rimarkis ke Esperanto ja estas tre “fleksebla” lingvo, en kiu estus tre facile krei novajn vortojn. Remush ankaŭ notas, ke la Esperanta Bildvortaro enhavas informojn pri bremsocilindroj kaj aliaj teknikaj vortoj. Aliaj esperantistoj antentigis pri la ŝparo, kiun Esperanto ebligus al EU, se ĝi estus enkondukita.
La diskuto daŭris en movada retgazeto Libera Folio, kiu petis komenton al István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo. Laŭ Ertl, Orban ne tute malpravas pri la mankanta vorttrezoro de Esperanto. “Estas vero, ke neniu el ni, eĉ ne la plej bonaj konantoj de la lingvo, vivas konstante ĉirkaŭate de Esperanto”, — komentis Ertl, laŭ kiu abundas la kuntekstoj kie ni ne bezonas uzi, kaj sekve ne “tute glate”, uzas Esperanton.
“Evidente, eblas priparoli en Esperanto paneon de aŭto, staton de bankkonto, organojn de cetacoj, freŝan skandalon de filmstelulo — ĉion ajn, sed principe tio eblas ankaŭ en ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo”, — klarigis Ertl al la retgazeto. — “La diferenco kuŝas en tio ĉu oni efektive faras tion — diferencas la efektiva larĝeco de la uzokampoj”. Laŭ Ertl la oficialaj lingvoj de EU estas apogitaj de enorma terminologia laboro kaj plurjardeka tradicio de EU-kunteksta translingvigado. “Kompare al tio, ĉe enkonduko de Esperanto efektive necesus, ĝuste kiel Orban diras, enormaj fortostreĉoj praktikaj kaj financaj”.
Dafydd ab Iago
Simila opinisondo en Usono donis jenajn rezultojn: Amikoj: Britio (70%), Kanado (57%), Aŭstralio (54%), Israelo (42%); Malamikoj: Pakistano (69%), Ĉinio (63%), Kolombio (56%), Ruslando (54%).
En 1969 li ekpraktikis psikoterapion en Svislando. Li docentis en la psikologia kaj edukscienca fakultato de la Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis sia emeritiĝo en 1994. Krom la psikoterapia praktikado li profesie trejnis junajn psikoterapiistojn kaj verkis tri franclingvajn librojn pri sia fako.
Esperantisto de 1942, en 1958 li kunfondis Esperanto-klubon ĉe UN en Novjorko kaj estis reprezentanto de UEA ĉe UN. En la movado li plenumis plurajn taskojn, interalie, kiel redaktoro de Svisa Espero, instruanto de Esperanto, preleganto en pluraj kongresoj kaj renkontiĝoj.
Piron ĉiam pledis favore al Esperanto kiel alternativo al la lingva kaoso en internaciaj organizoj, kies situacion li bone konas de interne; oni spertis lin kiel ardan preleganton kaj interesan rakontanton, kun multaj teoriaj konoj kaj praktikaj spertoj pri psikologio kaj la monda lingva problemo.
Poemojn en Esperanto Piron ekverkis en la 1950aj jaroj kaj gajnis premiojn en Belartaj Konkursoj de UEA, sed famigis lin, kiel verkiston Johán Valano, lia romano Ĉu vi kuiras ĉine? (1976), proklamita en 1977 kiel la Verko de la Jaro. Ĝin sekvis kelkaj pliaj romanoj kaj novelaro en la Ĉu-serio, poemaro Malmalice (1977), romanoj Ili kaptis Elzan (1985) kaj Tien (1997), novelaroj Lasu min paroli plu (1984) kaj Vere aŭ Fantazie (1989) kaj tri didaktikaj romanetoj, inkluzive de la furora Gerda malaperis! (1983) plurfoje reeldonita kaj adaptita por instruado en apartaj lingvoj, fine ankaŭ kiel filmo (2006).
En siaj beletraj verkoj Piron montris sin ne nur kiel interesa aŭtoro, sed ankaŭ kiel lerta lingvoartisto, uzanta la latentojn de Esperanto kaj evitanta neologismojn. Ĉi tiun lingvan principon li emfazis en La bona lingvo, eldonita en 1989 unu jaron post lia eksiĝo el la Akademio de Esperanto; la polemiko pri ĝi ne ĉesas ankaŭ nun. Li verkis ankaŭ diverslingvajn (france, angle, germane, itale, Esperante) librojn kaj broŝurojn pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto, inter kiuj elstaras Le défi des langues (1994), kurson pri psikologio (1978); en 1982 aperis lia sonkasedo Frandu Piron.
Claude Piron estas laŭreato de la premioj Deguĉi (1994) kaj OSIEK (1998), honora membro de UEA (1998) kaj de SES (2006), sed, eble pli grave, liaj verkoj, kursoj, kantoj, libroj kaj lia helpema sinteno donis al li grandegan popularecon en Esperantujo.
Ni funebras kaj kondolencas.
La Ondo / Andreas Künzli
Por la landnomoj de la dua kategorio la responda adjektivo povas alpreni plurajn formojn: aŭ derivitan rekte de la gentonomo (rusa), aŭ de la landnomoj (rusuja, rusia, ruslanda). Same koncerne la loĝantonomojn: ruso, unuflanke, kaj rusujano, rusiano, ruslandano, aliflanke. Evidente inter la formoj derivitaj de la gentonomo kaj tiuj derivitaj de la landnomoj ekzistas senconuancoj, aluditaj i.a. de la Fundamento (FE §37: Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj), sed la interpreto de tiuj nuancoj povas dependi de la koncerna lando aŭ de la parolanto, do entute de tikla ideologia kunteksto. Tial la Akademio, ekde sia decido de 1985, preferas rekomendi, ke oni ignoru tiajn nuancojn.
Ni krome menciu, ke al la unua kategorio oni alkalkulas ankaŭ la plurvortajn sintagmojn kiel Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Demokratia Respubliko Kongo, aŭ la kunmetaĵon Nov-Zelando. Tamen pri sintagmoj, kies kerno konsistas el almenaŭ unu duakategoria nomo, kiel Sauda Arabujo, Bosnujo kaj Hercegovino, aŭ iu fikcia Umujo kaj Zozujo (afable sugestita de kol. Wennergren), eblas dubi, al kiu kategorio oni ilin alkalkulu. Efektive, ĉu troviĝas gentonomo por nomi iliajn loĝantojn? Ja la termino saud-arabo ŝajnas ebla por la unua, sed ĉu akceptebla de la koncernatoj? Kaj se bosno taŭgas por la dua, kiel sugestas la uzado, oni sin demandas, kial la lando ne nomiĝas nur Bosnujo. La afero de Umujo kaj Zozujo cetere memorigas pri la iamaj Ĉeĥoslovakujo kaj Jugoslavujo, loĝataj respektive de ĉeĥoslovakoj kaj jugoslavoj, kiuj tamen ne konsideris sin apartenantaj al unu respektiva gento.
Alia problemo de la dua kategorio ligiĝas al la diversaj ekvivalentaj formoj. Ekz-e, kvankam Rusujo, Rusio kaj Ruslando estas ĉiuj tri en vasta uzo, oni malpli facile trovos spurojn de Itallando. Tion oni prave klarigas per nacilingva influo, sed kiam tiu influo praktike malpermesas uzi unu el la potencialaj formoj, kiel estas por la nur teorie ekzistanta Tajio/Tajujo, oni rajtas demandi sin, ĉu oni klasis la nomon en la ĝustan kategorion, ĉu vere la koncerna gentonomo estas sufiĉe atestita.
Cetere, ĉu la terminoj prefikso, sufikso, afikso havas internacie agnoskitan difinon inter la lingvistoj? Ĉu la termino morfemo, kiun oni povas uzi por difini afikso, estas absolute preciza? Ĉu la disdivido de vorto en morfemojn estas farebla nur unumaniere? Ĉu la nuanco inter afikso, radiko kaj finaĵo estas por ĉiuj la sama? Ŝajnas, ke al tiuj demandoj ne eblas respondi jese. Ni ne provos solvi la aferon ĉi tie, sed petas la leganton memori pri tiu terminologia nebuleco kaj pri la kunteksta graveco.
Iuj iris pli malproksimen en akcepto de la nova sufikso. Sufiĉas konsulti la plej aŭtoritatan vortaron de Esperanto, nome PIV-on: jam en 1970 ĝi prezentas la nomon Italio sub la kapvorto Ital/o kiel ~io, ~ujo, do kiel evidentan, samstrukturan sinonimon de la Fundamenta derivaĵo. En la sama verko la sufikso -i aperas kapvorte kun jena difino:
Internacia sufikso uzata: 1 por formi landnomojn a) el la nomo de ĉefurbo aŭ rivero; b) el la nomo de loĝanta popolo; 2 por formi sciencajn nomojn a) montrantajn sciencon el la nomo de la sciencisto, b) montrantajn teknikon el la nomo de la karakteriza instrumento.Ni notu, ke nur la signifo 1b (ekz-e en Italio) sinonimas kun tiu de -uj, kiam uzata por formi landnomon, kaj efektive la plej prudentaj nuntempaj pledantoj por oficialigo de -i limiĝas al tiu ununura signifo, agnoskante, ke la uzoj de -i kun la signifoj 1a (ekz-e en Tunizio) aŭ 2 (ekz-e en biologio kaj mikroskopio) rezultas ne el propre Esperanta deriva procedo, sed el prunto de nacilingvaj radikoj, prezentantaj iun hereditan sufikson -i pro etimologiaj kialoj, dum aliaj similsencaj vortoj povas prezenti ne-Esperantan sufikson: ekz-e land en Irlando (ne Ir/i/o) aŭ istik en lingvistiko (ne lingv/ist/i/o).
La anoj de skolo A kutime ne limiĝas al akcepto de la sufikseco de -i. Ili ŝajne opinias, ke ĉiu greklatina vortfara elemento (vortfarilo) havas sian lokon en Esperanto. La postulatoj de tiu skolo klarigas, kial en PIV2002 aperas formoj kiel hemo/glob/in/o aŭ bi/jekci/o, kaj kial, pro ili, devas ekzisti la uzataj de neniu kapvortoj hemo/o, signifanta ruĝan sangoĉelon, kaj jekci/o, signifanta bildigon. Ekstremistoj de tiu skolo konsideras kiel afiksojn eĉ in-, ob-, kon- (ekz-e en kon/klud/o), epi- (ekz-e en epi/ derm/o), -enc (ekz-e en konfer/enc/o) ktp.
La anoj de skolo B agnoskas, ke preskaŭ ĉiuj formoj akceptataj de A-skolanoj estas fremddevenaj, kaj ke ilia ŝajna kunmetiteco devenas de etimologio. Ili tamen konstatas, ke, en sia landnoma uzo, sufikso -i kondutas produktive ene de Esperanto, kiel pruvas vortoj Ĉin/i/o aŭ Brit/i/o, havantaj neniun bazon ekster Esperanto.
La anoj de skolo C, al kiu ni apartenas, rekonas la pravecon de la argumentoj de B-skolanoj, sed plu rifuzas konsideri -i kiel sufikson, ĉar ili baziĝas sur la historio de la lingvo kaj sur specifeco de Esperantaj morfemoj akcepti memstaran uzon, se nur ili havas leksikan signifon.
Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke […] la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj ktp. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj […] mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj tiel, ke […] la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.Notinte, ke la Zamenhofa termino vorto plene respondas al nia hodiaŭa morfemo, oni klare komprenas el la citaĵo, ke uzante terminojn finaĵo, prefikso, sufikso aŭ radiko rilate al Esperanto, oni fakte ŝminkas la realon de izola lingvo per eŭropaj nocioj. Ni tamen ne estu tro naivaj kaj rekonu, ke tiu prezento de Esperanto kiel kodlingvo, kvankam ĝi parte respondas al la realo, tamen certagrade estis propaganda truko. Sed la truko bone funkciis, enradikiĝis en la menso de la parolantoj, kaj sekve de tio disvastiĝis memstara (t.e. radika) uzado de la morfemoj, kiujn en tradiciaj gramatikoj oni nomas afiksoj aŭ afiksoidoj, kiel pruvas ano, eta, ulo, ino, gea, inda ktp. Tio ne implicas, ke la signifoj de la afikse uzataj afiksoj tute identas kun tiuj de la radike uzataj: ja Italujo ne estas ujo, same kiel ronĝulo ne estas ulo, aŭ — tute simile — la Fundamenta norda cervo ne estas cervo!
Sed, revenante al skolo A, eblas veti, ke ĝiaj fremdaj vortfariloj (ekz-e hemo, hemat, foto, olog, in, it…) neniam sendependiĝos en praktiko, aŭ se ili tion farus, severe endanĝerigus la sistemon de Esperanta vortfarado kaj ĥaosigus ties fakvortprovizojn. Eĉ se oni akceptas la ideon, ke, ĉar sendependiĝo de la afiksoj okazis laŭŝtupe, diakrone, tiel povus okazi ankaŭ kun nove enkondukitaj afiksoj, restas, ke tio neniam okazos kun -i, ĉar neniam oni povos diri “la ianoj de tiu io” anstataŭ “la loĝantoj de tiu lando”!
Ni do rifuzas, ke la Akademio nomu en nova teksto destinita al la ĝenerala Esperanto-publiko la vortfarilon -i per la ŝajne sendanĝera termino sufikso. Se oni tion farus, oni subkomprenigus, ke -i estas morfemo, kiu, kvankam ĝi enhavas leksikan signifon, tamen ne akceptas radikan uzon. Oni tiel malfermus la pordon al aliaj tiaj neregulaj “morfemoj”: baldaŭ enirus la lingvon la tuta internacia afiksaro kaj, pli grave, ankaŭ la lavango da novaj afiksoj, kiujn iu iam ial elpensis: ekz-e la sufikso -j, elpensita de R. Eichholz… por la sendependaj ŝtatoj (ekz-e Italjo), aŭ la sufikso -jer, destinita anstataŭi -uj en ties arba signifo (bananjero).
(1) nomi afiksoj nur la oficialajn, esperante ke la filtrilo de Akademia oficialigo kapablas ŝirmi la lingvon kontraŭ la unutagaj elpensaĵoj, kaj
(2) konservi apartaj por la celoj de scienca terminologio la bazan Esperantan vortfaran sistemon, unuflanke, kaj la “internacian” sistemon, aliflanke.Por konservi la apartecon sufiĉus precizigi, ke la dua sistemo produktas ne vortojn, sed kompleksajn, analizeblajn radikojn, laŭ la modelo de hereditaj sciencaj terminoj (bio|log|i), aŭ laŭ tute interna modelo, produktanta pure Esperantajn radikojn, kiel brit|i, ĉin|i, pe|ĉj, aŭ en alia kampo mega|om (anstataŭ la hereditan megom), foto|ĉel (el la internacia elemento foto, lumo, kaj la esperanta radiko ĉel) ktp.
Ni esperas, ke per tiu artikolo ni kontribuis al pli vasta kompreno de la delikata landnoma sistemo, pri kiu cetere la Akademio plu laboras por eldoni liston de rekomendataj formoj. Aldone ni provis konsciigi la leganton pri la neceso distingi la diversajn vortfarajn tavolojn de la lingvo por teni ties prastrukturon firma.
2. Ekzemple, la uzo de “francoj” en la Fundamenta ekzemplo dubindigas, ĉu per ĝi Zamenhof volis aludi al la ruslanda plurnacieco: ja francoj povas laŭokaze loĝi en Rusujo, sed ne konsistigas tie nacian malplimulton, kompareblan kun tiuj de judoj, ĉuvaŝoj, tataroj k.a.
3. N. Gudskov: Epitomo de Esperantologio. http://fr.lernu.net/biblioteko/pri_esperanto/epitomo/epitomo.pdf
4. J. Werner: Terminologia kurso. http://eventoj.freeweb.hu/steb/ĝenerala_naturscienco/terminologio/terminkurs.htm
5. Ni citas el la Fundamenta Krestomatio, kun tre ampleksaj tranĉoj.
6. Estas konate, ke la sufiksoj nj kaj ĉj estas ĉiel esceptaj: ili komenciĝas per konsonanto kaj kripligas la antaŭirantan radikon. Kvankam estis provoj enkonduki radikan uzon de ili (njo-knabo, ĉjoĉjo-nomo), ni pli volonte konsiderus, ke ne temas pri plenrajtaj morfemoj. Ne estas problemo por ni diri, ke petr kaj peĉj estas malsamaj radikoj. Ni krome aldonu, ke la pure gramatikaj morfemoj tre malvolonte povas sendependiĝi, kvankam estas konataj provoj uzi memstare la morfemon o (kun la signifo objekto) kaj la verbajn finaĵojn (kun la signifo de esti).
7. Tiun ekzemplon ni donas speciale por refuti la strangan aserton de A. Albault en sia cirkulero pri “La vera naturo de la sufikso -i” (Aktoj III, p. 47), kvazaŭ la landnoma -uj ne estus sufiksoido, sed pseŭdosufikso, ĉar lando ne estas ujo. Cetere tio kontraŭas la instruon de PAG.
8. Ĉi tie temas pri la scienca vortfarilo foto signifanta lumon, ne pri la normala vorto fot/o.
9. Tial la artikolo reeĥas elementojn el la diskuto okazinta ĉi-okaze en la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro. La aŭtoro dankas al la sekcianoj nerekte partoprenintaj en ĉi tiu artikolo.
Kial demandi min
Se mi estas el Afriko
Se mi estas el Ameriko
Se mi estas el Azio
Se mi estas el Eŭropo
Malfermu al mi, mia frato
Kial demandi min
Pri longeco de mia nazo
Pri dikeco de mia buŝo
Pri koloro de mia haŭto
Kaj pri la nomo de miaj dioj
Malfermu al mi, mia frato.
Mi ne estas nigrulo
Mi ne estas ruĝulo
Mi ne estas flavulo
Mi ne estas blankulo
Sed mi nur estas homo
Malfermu al mi, mia frato.
Malfermu al mi vian pordon
Malfermu al mi vian koron
Ĉar mi estas homo
La homo de ĉiuj tempoj
La homo de ĉiuj ĉieloj
La homo kiu vin similas.
Penetras kun ĝi en animon angor',
Kaj tremas la kor' kaj folio aŭtuna…
La temp', forgesita en ŝtorma fortuno,
De l' tago al tag' proksimiĝas la for'.
Pri via ĉarmo,
Pri via varmo,
Pri nia sido,
Pri via rido…
En mia menso —
La sama penso:
Pri mia miso,
Pri nia diso…
Arĝento de tempo nebuligis
bluajn noktojn de nia juneco.
Roza burĝono de lipoj ŝiaj
pli konata ol mia propra korpo
dronis en herbon de forgeso.
Mi iam vivis
en lando de flama poezio,
ŝia amo fajris en miaj vejnoj,
nin vekis kanto de birdoj
kiuj kantis nian sopiregon.
La jaroj pasis…
Ni denove renkontiĝis.
Kiam vitraj makzeloj de pordo
ĵetis ŝin antaŭ min
laca de fremdaj sopiroj
kaj de propra daŭro
ĉio mallaŭtiĝis.
Niaj okuloj ne povis kredi
ke vinbero fariĝis vino
sed niaj okuloj kiuj ne maljuniĝis
hardiĝis kiel gruzo.
La aero subite fariĝis
dura de surprizo.
Minutoj kiel glutoj plumbaj
fluis inter niaj fingroj
kvazaŭ arĝenta akvo.
Maljuneco
frosta kiel stomako de serpento
ektimigis iaman sopiregon
rompante ŝnuregon de amo
kiu sufokas niajn korojn.
La tago estis frida kiel mokrido
Mi malamus ŝin
se mi ne tiom amis iam ŝin.
Kial diri ion veran?
Nur la rimo estu bona!
Se du rimoj kunsonoros,
ŝajnos jam la strof' impona!
Kial verki poemetojn?
Tio ja ne havas sencon!
Eblas ankaŭ proze diri,
se vi volas, la Esencon.
Kial verki Esperante,
sen esperi eĉ eldonon?
Uzu l' anglan aŭ l' hispanan,
gajnos eble vi eĉ monon!
Kial oni eĉ parolu?
Oni povas simple … bati!
Se l' batat' rapide mortos,
ne necesos eĉ kompati.
Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti la suban tekston. Por tio elŝutu nian trian podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Halina Gorecka legas ĝin ekde ĉ. la 19a minuto.
Tiun breĉon plenigis Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kompilita de Zamenhof kaj eldonita de la fama pariza eldonejo Hachette fine de novembro 1903. Zamenhof rekomendis atentan tralegon de FK al ĉiuj lingvouzantoj kaj precipe al la eldonistoj,
ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.Por doni "utilan lernaĵon" en la formo de krestomatio, Zamenhof prenis tekstojn el tri fontoj:
kaj aldonis pecojn el siaj propraj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj.Ekzercaro (1894), gazeto (La) Esperantisto (1889–1894; nenio el 1895), poemaro La Liro de la Esperantistoj, eldonita de Antoni Grabowski en 1893;
La Ekzercaro restas interesa ankaŭ nun pro la frazmodeloj, kvankam nun kelkajn frazojn oni eble ne taksus politike korektaj, ekzemple, "Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron" kaj "Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus". Aliaj memorigas la foran epokon: "Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston".
Tekstojn el (La) Esperantisto Zamenhof reviziis. Li ŝanĝis sisteme du siajn antaŭajn lingvokutimojn: en FK li minuskligis la singularan Vi al vi kaj uzis la apostrofitan artikolon (l') nur en poezio, ne plu en prozo (kelkloke li forĵetis la artikolon).
Prozaj tekstoj estas dividitaj je kelkaj ĉapitroj: Fabeloj kaj legendoj; Anekdotoj; Rakontoj; El la vivo kaj sciencoj. Ili prezentas bonan legaĵon, sed la enhavo eksmodiĝis. Preskaŭ ĉiuj prozaj tekstoj estas verkitaj aŭ tradukitaj de Zamenhof.
Kvar kontribuoj aperas en la sekcio Artikoloj pri Esperanto. Du el ili estas prenitaj el la Unua Libro: fragmento el la Antaŭparolo kaj la dekses-regula Plena gramatiko. Du aliaj tekstoj estas: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo de Leopold Einstein resume tradukita de Zamenhof; kaj Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia, verkita de Zamenhof mem sub la pseŭdonimo Unuel.
La poezia parto postulis pli da laboro, ĉar en La Liro Grabowski estis malpli redaktema ol Zamenhof en La Esperantisto, kaj multaj poemoj enhavas formojn, kiuj jam en 1903 ŝajnis mortnaskitaj. Zamenhof klopodis anstataŭigi ilin per ĝustaj formoj, sed tio ne estis facila. El la 110 poemoj de La Liro Zamenhof konservis nur 57 kaj aldonis dek kelkajn poeziajn verkojn originalajn kaj tradukitajn inkluzive de la unua akto de Hamleto (1894). Entute 70 poemoj de 29 aŭtoroj okupas trionon de la libro. (Ekde la dua eldono fine de la libro aperis la Zamenhofa Preĝo sub la verda standardo, verkita okaze de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro).
Fine de la antaŭparolo Zamenhof klarigis:
Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.Sed ĝuste la stilo ne plaĉis al la "dua patro de Esperanto", Louis de Beaufront, kiu tuj post la apero amare skribis al Carlo Bourlet:
En efektiveco, ĉe pli ol duono, la "Fundamenta Krestomatio" prezentas al ni, ne la stilon de la doktoro, sed la stilon, apenaŭ reviziitan, de personoj, kiuj plejparte sciis nur iomete Esperanton, kaj ne estis kapablaj elekti bonajn tekstojn, ĉar ili estis nekapablaj ilin traduki kaj iafoje ilin bone kompreni…Eble ĉi tiu kritiko ne estis tute malprava, sed la popularecon de la libro oni kutime juĝas laŭ reeldonoj. Fundamenta Krestomatio povas fieri, ja oni devas taksi sukceso la fakton, ke aperis entute 18 eldonoj.
Sed se ni rigardas pli atente, ni vidas, ke dum 1903–1912, ene de malpli ol dek jaroj aperis jam sep eldonoj: averaĝe unu eldono dum 17 monatoj. Inter la du mondmilitoj aperis pliaj naŭ eldonoj, kun pli malofta ritmo: unu libro dum tri jaroj.
Esperanto Publishing Company en 1946 eklaboris pri reviziita eldono, ĉar "la stilo de D-ro Zamenhof multe pli maturiĝis, ĝis tia grado, ke en 1917, kiam la Majstro mortis, Fundamenta Krestomatio jam ĉesis prezenti tute imitindan modelon de la Zamenhofa Esperanto". Tamen la originan ideon revizii la Krestomation oni poste forĵetis, kaj lasis la tekston senŝanĝa kaj nur piednotis la ŝanĝojn, kiujn Zamenhof estus plej probable aprobinta. La dek-sepa eldono aperis en 1954, duonjarcenton post la unua eldono kaj dek kvin jarojn post la dek-sesa eldono.
Nova eldono, la dek-oka, prinotita de Gaston Waringhien, venis nur en 1992, preskaŭ kvardek jarojn post la dek-sepa. La piednotoj de Waringhien ne estas multaj; ili signas la evoluon de la lingvo ekde la Zamenhofa tempo kaj indikas ne erarajn, sed ne plu uzatajn formojn.
La dek-naŭa eldono ne baldaŭ aperos, ja Esperanto riĉiĝis kaj evoluis, kaj en la nuna epoko FK ne plu estas lernolibro, stil-instrua libro, ekzercejo por estontaj verkistoj. Oni ne plu bezonas ĝin por gardi la lingvon de pereiga disdialektiĝo. Ĝi estas nia klasikaĵo, el kiu oni ĉerpas klarajn ekzercojn por novaj lernolibroj kaj gramatikoj. Ĝi estas ankaŭ historie valorega kolekto, kaj, legante ĝin, oni povas miri, kun William Auld pri tio ke
malpli ol 16 jarojn post apero de la Unua Libro, eblis aperigi jam tiel ampleksan, varian kaj diversaŭtoran antologion en Esperanto.Halina Gorecka
La germanaj esperantistoj devis do atendi 80 jarojn por havi denove ampleksan konsultilon. La eldonisto asertas (malantaŭa kovrilo), ke ĝi enhavas “la tutan vort-trezoron de la ĉiu-taga lingvo”.
Evidente tio estas pura propagando, mil mejlojn for de la faktoj. Por povi adekvate recenzi la vortaron, necesus havi ĝin sur diskedo kiu permesus rapidan traserĉon. Nur tiel konstateblus, por ekzemplo, ĉu Krause efektive konsideris la tutan stokon de PIV, Neologisma Glosaro (Vatré), de sia propra vortaro Eo-D (1999) kaj antaŭ ĉio de la literaturo. La eldonisto ne intencas disponigi la vortaron en formo elektronika, kio klare indikas, ke li kaj la aŭtoro timas tian “travidebligon” de la verko. Por sperti la kvalitojn kaj mankojn de vortaro, necesas “vivi” kun ĝi. Jen aldona problemo: spertaj esperantistoj konsultos ĝin malofte, eble nur por serĉi vorton iom marĝenan aŭ fakan, dum nespertaj esperantistoj apenaŭ rimarkos la multajn fuŝojn. Ili simple kredos, ke ili devas diri piloj [tiel!] kontraŭ malsato (p. 94), ili ne lernos la vorton brikoli (D basteln), sed nur la Krause-parafrazon metie amatori, eble ili ekmiros pri kaum Hava (p. 652) por “holde Weiblichkeit” (t.e. niaj ĉarmaj damoj), ĉar de kie ili sciu, ke jen englitis indoneziaĵo?!?
Same ili akceptos la fuŝon kalkpuco (p. 713), ili ne rimarkos la mankon de akuzativo ĉe merdi en la pantalono (p. 1186), diros lingvaĵo maltrafa anstataŭ katakrezo (p. 1325), aplikos por “Teppichboden” (mokedo) la parafrazon de Krause (tapiŝo kovranta la plankon de la tuta ĉambro), kaj “Weinstraße” estos por la naivuloj vinstrato anstataŭ vin-vojo…
Sed ili frustriĝos ankaŭ, kiam ili serĉos kurantajn vortojn kaj esprimojn kaj ne trovos ilin. Jen ekzemploj sendube nek esoteraj nek iel fakaj: Altweibersommer (filigrana, indiana somero), Anstandswauwau (ŝaperono), GAU (nuklea katastrofo), Mischbatterie (miks-krano) kaj miloj da aliaj mankoj. Por testi la efektivan mankon de ĉiu-taga vort-provizo mi enkomputiligis kaj alfabetigis du dokumentojn: la bulvardan ĵurnalon BILD de 2007-06-12 kaj la turisman revuon Bierzeitung 2007 el Bavarujo. La rezulto montris, ke nur minora parto de la tiel akiritaj vortoj troviĝas ĉe Krause. Lia vortaro do eĉ ne sufiĉas por traduki bavaran menukarton, por ne paroli pri la urugvajaj…
Kiu serĉas “germanaĵojn”, ofte desapontiĝos, jen en la kampo gastronomia, ekz. Maultaschen (ŝvabaj ravioloj) aŭ Streuselkuchen (krumela kuko), geografia, ekz. Allgäu (Algovio) aŭ folklora: mankas amaso da figuroj fabelaj (Frau Holle: Sinjorino Sambuk'?), mitologiaj (Rübezahl), ŝercaj (Dick und Doof aŭ la kolonjaj Tünnes und Schäl: Toĉjo kaj Strabul'?).
Kiam okaze de la apero de antaŭa vortaro mi riproĉis al Krause la mankon de skatologia vort-trezoro, li obĵetis, ke ja enestas… skat-terminoj. Sub “Geschlechtsteil” (seks-organo) oni trovas la vortojn midzi, penissuĉi, frandzi, vulvosuĉi, sesdeknaŭ[um]i, sed en la germana alfabeta ordo oni vane serĉos ilin. La metaforajn kaj slangajn esprimojn buĥto, buŝino, ĉiĉo, kundo, pipiĉeto, pipinjo aŭ eĉ centra oficejo por vagino oni kredeble trovos nenie. Oni mire konstatos ankaŭ, ke la vorto Callgirl ne ekzistas en Esperanto. Laŭ Krause D Puff estas vulgara (li diras “salopp”, sed neniu lia traduko de “salopp” taŭgas) esprimo por Bordell, sed la proponitaj tradukoj prostituejo (ĉu iu diras tion?), bordelo ne estas “salopp”. “Salopp” estus, por ekzemplo, fikejo, fotrejo aŭ fornikejo. La vortojn D Eroscenter (grand-bordelo?) kaj FKK-Klub (kluba megabordelo) li ne konas. Kiu indignos pri ĉi konstatoj miaj, rimarkos, ke ankaŭ sur la religia kampo mankas multo, ekz. Fronleichnam (Krist-korpa festo).
Ni ĉerpu ankoraŭ detaleton: ĉe kunmetitaj vortoj Krause plene arbitre uzas la ligan -o-, jen ĝin metas, jen ĝin lasas fakultativa aŭ tute ellasas: sistemo ne ekkoneblas (dormoĉambro, dorm[o]ĉambro, dormĉambro). Tio validas eĉ pli por la uzo de la ligo-streko: nul regulo dedukteblas el la ekzemploj de Krause. Oni trovas unu apud la alia: am-filmo, sed amletero (p. 849), kontrol-esploro, sed kontrolveturo (p. 778), viv-komunumo, sed vivkunulo (p. 830), vizit-horoj, sed vizitprogramo (p. 216).
En tre frua recenzo rete aperinta la germana asekur-matematikisto Ulrich Matthias venis al la konkludo, ke rilate la fakan leksikon de lia ĉiu-taga laboro “la vortarego […] estas tute mizera”. Certe ne nur tiu-fake.
Konkludo: La amplekso de la vortaro ne garantias pri la enesto de tre elementaj ĉiu-tagaj vortoj. Vortarojn de tia kalibro ne povas fari unuopuloj. Efektive necesus unue plene registri la Esperantan vort-trezoron (PIV estas nesufiĉa kaj arbitra selekto), ĝin traduki kaj poste inversigi. La vortaro de Wüster, se kompleta kaj ĝisdatigita, permesus tian procedon. Krause tro ofte inventas, lia vortaro ne respegulas la efektive ekzistantan lingvon, ĝi estas kabineta solvo de homo teoriumanta kaj sekve fantaziaĵo. En sia nuna formo ĝi faras pli da mavo ol da bono.
Reinhard Haupenthal
1. Diego F. de. Gran Diccionario Español-Esperanto. Santander: mga, 2003. — XX + 1279 p.
2. Minnaja C. Vocabolario Italiano-Esperanto. Milano: Cooperativa Editoriale Esperanto, 1996. — 1438 p.
3. Miyamoto Masao. Vortaro japana-esperanta. Tokio: JEI, 1982. — VI + 1083 p.
4. Christaller P. Deutsch-Esperanto Wörterbuch. Berlin: Möller & Borel, 1910. — XXVI + 516 p.
5. Bennemann P. Esperanto Hand-Wörterbuch. 2. Deutsch-Esperanto. Leipzig: Hirt, 1926. — XX + 455 p.
6. Wingen H. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Limburg/Lahn: Vereinsdr, 1954. — 176 p.
7. Krause E.-D. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Leipzig: Verl. Enzyklopädie, 1983. — 594 p.
La paĝoj estas sen numeroj, anstataŭe estas numeritaj la verkoj, paragrafoj de la antaŭparolo, biografioj k.s., ĉio listigita en 12-paĝa enhavtabelo kaj komence de ĉiu libroparto. Estas strange kaj sufiĉe neoportune: oni eĉ ne povas tuj diri, kiom da paĝoj havas la libro (tial “p”. ĉi tie signifas ne paĝon, sed poemon). Plia strangaĵo: la aŭtoroj estas listigitaj alfabete laŭ antaŭnomoj, sed ne laŭ familinomoj.
Sylla Chaves jene klarigas siajn principojn: “Por verki trafajn mesaĝojn nepras al beleco kunigi simplecon. En la lingvo de Zamenhof eblas simple pritrakti kompleksajn kaj seriozajn temojn. Kaj Esperanto devas resti tia por fariĝi la lingvo de la Tria Jarmilo”.
Unu el celoj de la antologio estas instigi pedagogojn, debutajn poetojn. Sylla Chaves en la antaŭparolo prave skribas, ke “Esperanta poezio ne estas premĉemizo de frenezulo, sed agrabla vestaĵo, interne de kiu vortoj malpeze moviĝas, kvazaŭ dancante. Mi estas konvinkita pri tio, ĉar Esperanta poezio helpegis mian lernadon, perfektiĝon kaj enamiĝon al la lingvo. Bedaŭrinde tia poezio lastatempe perdiĝas meze de hermetaĵoj kaj malfluaĵoj, kaj bezonas esti apartigita de la cetero”.
Plejparte — kvankam ne centprocente — la afero sukcesis. Alilandaj legantoj pli multon ekscios pri Brazilo, komencantoj el ĉiuj landoj pli intime konatiĝos kun Esperanto-poezio.
La temoj kaj ĝenroj estas eternaj por poezio — do mi eĉ ne listigos ilin. Por mi estas agrable konstati, ke klasikaj formoj ne formortis el nia poezio: la antologio enhavas, ekzemple, multajn sonetojn. Populara por Brazilo poemformo “troboj”, sendependaj sepsilabaj kvarversaĵoj (enestas specimenoj de kelkaj aŭtoroj) spirite parencas al rusaj “ĉastuŝki”, azerbajĝanaj “bajatilar'”… supozeble similaĵojn havas ĉiu popolo. Senteblas, ke la poetoj amas sian landon. Eblus kompari brazilanojn kun iuj famaj poetoj el aliaj mondopartoj — ie tuj videblas simileco — sed preferindas ne serĉi. Ĉiu vera poeto estas neripetebla individuo.
Vere laŭdindas poemoj de Aloísio Sartorato, ravas la mikrominiaturoj de Diderto Freto, 14 sonetoj de Geraldo Mattos (eĉ se la senco ne ĉiam klaras — p.26), kelkaj (ne ĉiuj!) verkoj kaj tradukoj de Leopoldo Knoedt (p.53,54 kaj tradukoj bonegas, sed p.48,56 kun tede remaĉata temo de komuna lingvo evitindas); bonegas sonetoj de Manoel Borges dos Santos (precipe p.62, kun vualita nekutima alegorio pri Esperanto), ĉio de Moseo (precipe p.74 La malnova trajno, kun brilaj onomatopeoj). Sylla Chaves sukcesis en ĉio, kiel la redaktoro, poemtradukisto kaj originala poeto — liaj poemoj bele kanteblas (tio senteblas eĉ laŭ presita teksto), majstraj vortludoj memorigas pri Raymond Schwartz, kaj la ciklo de unusilabaj sonetoj (p.105) vere virtuozas.
El tradukaĵoj elstaras per freŝaj metaforoj La feraĵisto el Karmono de J.C. de Melo Neto, tr. G.Mattos kaj La strata lanternisto de J. de Lima, tr. L.Knoedt. Mi mencias nur la plej brilajn poemojn — la listo de simple tre bonaj estus tro longa…
Certe ĉeestas ankaŭ malsukcesaj pecoj: kutimaj naivaj, peze-banalaj laŭdegoj al Esperanto (G.Soeira, p.38; G.Goes, p.39, negativan impreson pliigas fuŝaj rimoj; B.Ferreira, p.153). 4 pecoj de B.Silva, primitivaj, tro facile parodieblaj, kaj 5 de M. Nazaré Laroca, kun ĉiuj negativaj trajtoj de modernismo, memadmiro, kun plena manko de ritmo, rimoj kaj senco, certe estas tro — sufiĉus preni po 1 poemeto, aŭ preferi aliajn aŭtorojn. La samo direblas pri tradukitaj poemoj 200 kaj 247.
Memorfikseblas kaj citindas la fragmentoj:
Senorde, sennorde, nenien mi iras
(Moseo, p.73)— Aĉetas dolaroj progreson de l' mondo,
kaj marŝas homaro al brila estonto!
— Ja marŝas… marŝadas marŝaloj armitaj…
Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
Doloraj dolaroj!
— Ni gajnis!
— Nur ŝajnis!
(Sylla Chaves, p.103)“Vi estas flor', kun petaloj
humidaj pro milda roso;
mi estas floro, el ŝoso
falinta sur la ĝarden'.”
Tia estas lastatempe
la lirika poezio:
vi — tio; kaj mi — ĉi tio;
vi kun ĉio, kaj mi sen…
(Artur Azevedo, tr. Sylla Chaves, p.139)se sen Suno vivo mankas,
sen Lun' mankas poezio.
(Ruth Farah, tr. Sylla Chaves, p.283)
Ampleksa komentaro detale pritraktas brazilan naturon, ekzotajn
por ni bestojn kaj plantojn, landan historion kaj geografion, tradiciojn
de portugallingva versfarado k.m.a. Por la sama celo servas multaj ilustraĵoj,
plejparte koloraj: mapo de Brazilo, portretoj de ĉiuj aŭtoroj, fotoj
de lokaj vidindaĵoj ks. Kelkaj bildoj ilustras konkretajn poemojn.
La lingvaĵo estas preskaŭ modela, nur iom ĝenas sistema uzado de “parfumo” kun la senco “(natura) bonodoro” (sankciita de NPIV, sed nekutima por granda parto de esperantistoj), la artikolo kune kun posedpronomoj kaj superflua akuzativo post “mankas”.
Pro kutimoj de portugallingva poeziado alilanda leganto perceptas en pluraj poemoj lamadon aŭ eĉ plenan foreston de ritmo — kvankam la silabonombro ĉie enordas kaj rimoj staras ĝustaloke…
Tiu poemaro multe pli utilas por disvastigo de “la bona lingvo”, ol amaso da ple(n)daj artikoloj. Supozeble, eĉ koreaj komencantoj kontentos… Tial ni indulgu ne ĉiam altan nivelon. Certe, en tiom granda antologio ĉiuj pecoj ne povas esti egale altnivelaj.
Sendube, Brazila Esperanta Parnaso apartenos al plej gravaj libroj aperintaj en Esperanto, staros inter la plej valoraj naciaj antologioj.
Valentin Melnikov
Ni, esperantistoj, vivecan bildon de Berlino ricevas el la romano de Vladimir Varankin Metropoliteno, priskribanta la eventojn fine de la dudekaj jaroj:
Berlin estas riĉega urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj, bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas tiom da teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da interesegaj institucioj! Kiom da tempo oni bezonas por almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn aleojn da tondetitaj ĝardenoj!Ne estas hazardo, ke en novembro 1903 socie, kulture kaj science agantaj personoj malfermaj al novaj ideoj fondis Esperanto-societon em Berlino. La fondon iniciatis svisa ĵurnalisto Jean Borel. Inter la fondintoj estis aŭstra publicisto Alfred Hermann Fried, poste nobelpacpremiito, internacie rekonata germana geofizikisto Adolf Schmidt, estro de observatorio sur la monto Telegrafenberg en Potsdam, franca vortareldonisto Marcel Pagnier, pedagogia reformisto kaj gimnazidirektoro Wilhelm Wetekamp kaj aliaj, cetere membroj de la Germana Pacsocieto.
Internacia rondo de la komenco daŭre restis tia ĝis la nuna tempo. Ni menciu almenaŭ kelkajn nomojn, ĉiuj estas internacie konataj: pola filmisto Jan Fethke, franca verkisto Louis Beaucaire, rumana lingvisto Ignat Bociort, usonano Gary Mickle kaj multaj aliaj, kiuj kreis kaj kreas la Esperanto-kulturon en Berlino.
Centjara datreveno de loka aŭ internacia evento estas bona preteksto por organizi celebradon, atentigi amaskomunikilojn kaj, fine, aperigi prian verkon.
Tamen la recenzata libro ne estas plena historio de la berlina Esperanto-movado; multaj temoj, personoj, eventoj restas nepriskribitaj. Dum 100 jaroj estas kreitaj multaj nevideblaj amikecaj ligiloj inter Berlino kaj aliaj lokoj de la mondo. Videbligi kelkajn el tiuj ligiloj celis la eldonintoj. Diversaj kaj diversspecaj kontribuoj kiel mozaikeroj kreas bildon kun personeca vizaĝo de la Esperanto-vivo en Berlino.
En la libro oni trovas personajn rememorojn kaj spertojn apud science ellaboritaj eseoj. Renkontiĝoj kaj vojaĝoj, libroj kaj revuoj, kulturaj aktivaĵoj, instruado, lokaj grupoj, naciaj kaj internaciaj organizaĵoj, Esperanto-projektoj, estas temoj de tiuj kontribuoj, kiuj havas, interalie, germanlingvajn resumojn. Multegaj fotoj vivigas la libropaĝojn.
Mi intence mencias neniun nomon el la kontribuintoj, ĉar tia listo tro ŝveligus mian tekston, sed ofendi iun per ellaso mi ne deziras. Mi nur nepre menciu gigantan laboron, kiun faris la redaktoro de la libro Fritz Wollenberg, kies faka kompetento esperigas min iam havi ankaŭ libron pri la historio de Esperanto en la germana ĉefurbo.
Halina Gorecka
1998
|
1999
|
2000
|
2001
|
2002
|
2003
|
2004
|
2005
|
2006
|
2007
|
|
Ruslando |
147
|
133
|
122
|
115
|
101
|
98
|
104
|
92
|
93
|
91
|
Aliaj landoj |
136
|
170
|
238
|
257
|
305
|
407
|
421
|
450
|
452
|
448
|
Entute |
283
|
303
|
360
|
372
|
406
|
505
|
525
|
542
|
545
|
539
|
Jen la listo de la landoj kun pli ol dek abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2007):
Kvankam ankaŭ ĉi-jare ni preskaŭ ne partoprenos esperantistajn renkontiĝojn, ni kredas, ke La Ondo denove havos pli ol 500 abonantojn. Komence de februaro la abonstato estis simila al tiu de kelkaj antaŭaj jaroj.Ruslando 91 (93)
Pollando 59 (66)
Germanio 39 (44)
Francio 38 (32)
Finnlando 28 (22)
Britio 23 (27)
Usono 23 (28)
Italio 22 (25)
Svedio 21 (19)
Brazilo 20 (15)
Belgio 19 (19)
Hispanio 15 (17)
Japanio 13 (16)
AlKo
Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea Libro 1903”2003. Enrigardo, Rerigardo, Antaŭenrigardo / Redaktis Fritz Wollenberg. — Novjorko: Mondial; Berlino: Esperanto-Ligo Berlin, 2006. — 368 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].
Programoj de Esperanto-instruado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz / Redaktis Andrzej Grzębowski. 3a eld. — Bydgoszcz: Skonpress, 2007. — 20 pĝ.; 1000 ekz. — [Donaco de ISTK].
Алпатов, Владимир. История одного мифа: Марр и марризм. Изд. 2-е, доп. — М.: Едиториал УРСС, 2004. — 288 с.; 960 экз. — [Donaco de Anatolij Sidorov].
Estas menciitaj pluraj esperantistoj kaj interlingvistoj.
Дубин, Арсений. Фурштатская улица. — М.: Центрполиграф, 2005. — 430 с., ил.; 4000 экз. — [Donaco de Anatolij Sidorov].
С. 83–84. [Pri S.N. Podkaminer]. С. 282–284. [Pri societo “Espero” kaj pri Esperanto].
Кондрашов, Николай. История лингвистических учений: Уч. пособие. Изд. 3-е, стереотипное. — М.: КомКнига, 2006. — 224 с., ил. — [Donaco de Anatolij Sidorov].
С. 27–28. Попытки и проекты создания
международных языков.
Entute, dum 2007 397.5 EUR
Entute, dum 2007 639.3 EUR
Danke al la anonima donacinto el Ruslando, dum la tuta jaro 2008 vi ricevas ĉiumonate kvar ekstrajn paĝojn kontraŭ la senŝanĝa kotizo. Se la pli dika Ondo plaĉas al vi, bonvolu pripensi, ke danke al via helpo la revuo povos resti same ampleksa ankaŭ venont-jare.
La donacojn bonvolu sendi al nia UEA-konto “avko-u” aŭ al vialanda peranto de La Ondo. Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj.
HaGo