La anonceto de Corsetti memorigas ankaŭ pri la anoncegoj de la japano Miyoshi, kiuj de kelkaj jaroj aperas tutpaĝe en gravaj eŭropaj tagĵurnaloj. Nur ne atingis nin raportoj pri rezultoj. Tio verŝajne signifas, ke ili mankas, ĉar esperantistoj ja kutimas blovi ĝis multoblo eĉ la plej etajn sukcesojn. En renomaj ĵurnaloj tutpaĝa reklamo kostas plurajn dekmilojn da eŭroj. Per tiaj sumoj saĝa kampanjo povus altiri lavangeton da informpetoj, se tio sukcesis eĉ al eta anonceto en Alĝerio. Kial Miyoshi ne sukcesas? Ĉu ne devus UEA aŭ Eŭropa Esperanto-Unio analizi, kial la pompa reklamado estis tiel malfekunda? Ĉu la prestiĝo de UEA ne sufiĉus por persvadi la mecenaton al rekonsideroj? Espereble tamen ne estas tiel, ke la ĝisnuna kampanjo okazis kunlabore kaj kunplane kun UEA kaj EEU!
Informado ŝajnas esti malfacila arto, kiun ne scias lerni ĉiuj. Laŭ sia koncepto eĉ pli miriga ol la reklamoj de Miyoshi estas la absurda naivismo de iu Peter Weide, kiu antaŭ iom da tempo aperigis reklamon en la UEA-organo kaj eĉ kreis retpaĝon pri “ŝvitĉemizoj” kun la vorto Esperanto. Li rezonis, ke la publiko ne konas Esperanton, pro kio esperantistoj vestu sin per liaj ŝvitĉemizoj kaj dispromenu laŭ stratoj por veki la atenton de la neklera maso. Feliĉe Weide ne damaĝas la eksteran reputacion de Esperanto, ĉar li skribas nur sur ĉemizojn, kiujn neniu legas, sed estas iom strange, ke UEA donis reklamspacon por lia banala filozofio. Devus ja esti tasko de nia monda tegmento eduki membrojn ankaŭ pri tio, kia informado estas sencohava. Eble temis tamen pri tio, ke UEA taksis la inteligenton de la legantoj sufiĉe alta por vidi la banalecon kaj prenis el la iniciato ĝian solan eblan utilon, la anoncpagon.
Fine ni gratulas al UEA pro ĝia kandidatigo por la Nobel-pacpremio. Ĉi-jare tio rezultigis multe da publico, ĉar ne nur esperantistoj zorgis pri tio, sed ankaŭ iuj proponintoj mem diskonigis sian faron. UEA verŝajne ne bezonas fari planojn pri la uzo de la grandega premio, sed sole la ricevita informa efiko estas bela donaco al la 100-jara asocio komence de ties jubilea jaro. Restas enigmo, ke ĝi mem ne donas pli laŭtan atenton al sia jubileo, sed tio estas alia rakonto.
Komitatano Z
Kataluna Esperanto-Asocio deziras esprimi siajn celojn, valorojn kaj principojn. Nia agado estas bazita sur la aplikado de la rajtoj agnoskitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, en la Universala Deklaracio de la Kultura Diverseco, en la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj kaj en la Manifesto de Prago. Por atingi niajn celojn, kiel vivanta parto de la popolo, ni laboras kune kun la landa socia reto, kaj ni same kunlaboras kun la institucioj, ne perdante nian sendependecon nek nian identecon.
b) Instigi en la katalunlingva teritorio la uzadon de la propra lingvo kaj diskonigi la katalunan kulturon en la mondo kaj aliajn kulturojn pere de esperanto.
b) La lingva diverseco, komprenata kiel esenca parto de la kultura diverseco.
c) La rajto al plena komunikado inter homoj kun diversaj lingvoj, kiel rimedo por venki la antaŭjuĝojn, survoje al packulturo.
— La lingvaj rajtoj, disvolvitaj surbaze de la homaj rajtoj, estas esenca elemento de libereco kaj de paco.
— La egaleco de lingvaj rajtoj de la individuoj kaj de la komunumoj estas esencaj por tiu celo. Nenio devas miskomprenigi, ke ekzistas lingvoj pli taŭgaj por difinitaj celoj, kvankam la plej privilegiitaj tavoloj de la hegemoniaj komunumoj kaj de tiuj asimilitaj ofte instigas tion pensi al multaj homoj per sia ekonomia, politika kaj milita potenco aŭ pro sia prestiĝo.
— La diverseco estas garantio de kultura riĉo. La sennombraj formoj fari kaj diri estas parto de la komuna homa heredaĵo, trezore akumulita dum jarmiloj. Ni volas kontribui al la vivtenado de la kultura diverseco kaj, aparte, de tiu lingva.
— La komunikado inter la diversaj komunumoj estas necesa por interkonatiĝo, helpanta al la libereco de ĉiu el ili, kio estas fundamento de paco. La flueco de komunikado inter la komunumoj kreskigas senton de solidareco kaj samtempe ebligas, ke la diversaj kulturoj komplemente riĉigu unu la alian. Ni volas kontribui al tio, ke la informfluoj fariĝu vere multflankaj.
— Ni konsideras nesufiĉa la celon korekti la preskaŭmonopolon de unu nacia lingvo en la monda interkomunikado per oligopolo de kelkaj lingvoj.
— Ni konsideras la konceptan kaj valoran dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.
— La uzado de neŭtrala internacia helplingvo, aŭ interlingvo, ne devas negative influi la ĉiutagan vivon de la lingvaj komunumoj kaj oni devas ĝin rezervi, pere de taŭga konsciigo kaj trafaj lingvopolitikoj, por specifaj funkcioj, por ne damaĝi la ekologian ekvilibron inter ili. Ĉion, kion povas plenumi la lokaj lingvoj, ne devas plenumi la tutmonda interlingvo.
— Por kontribui al tiu ekvilibro, ni konsideras necesa pozitivan diskriminacion por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecon. Krome, ni pledas por la rajto de la enmigrintoj lerni sian denaskan lingvon, inkluzivante ĝin en la rajton je movo de la homoj.
— La uzado de neŭtrala interlingvo, apud tiu propra, ne ekskludas, sed favorigas la uzadon de aliaj lingvoj danke al la tempoŝparo per la lernado de ponta lingvo kaj al la disvastigo de la konscio pri egaleco, valoro kaj respekto por la lingva diverseco: ni opinias, ke dezirindas instigi la lernadon de fremdaj lingvoj, ĉefe de tiuj geografie kaj kulture proksimaj. La pasiva plurlingveco estas taŭga eblo por helpi la komprenon de pliaj lingvoj sen damaĝi tiun propran.
— La uzado de interlingvo neŭtrala kaj facila estas grava, sed malsufiĉa per si mem. Kvankam ĝi estas praktika pruvo de la egaleco inter la lingvoj, kaj ni konstatas, ke tiu justocela perspektivo enradikiĝas en konsiderinda parto de la esperantolingvanoj, ni konsideras, ke gravas la plua edukado al la valoroj de la diverseco kaj de la egaleco de rajtoj, specife de tiuj lingvaj.
(Traduko de la teksto aprobita de la asembleo de Kataluna Esperanto-Asocio, la 1an de marto 2008.)
Jam la dua Lingva Festivalo okazis en Sankt-Peterburgo, kaj ĝi iĝis pli granda kaj pli sukcesa, ol la pasint-jara. Ĉirkaŭ ducent personoj partoprenis la eventon, inter ili ankaŭ gastoj el Moskvo kaj Iĵevsko. La ĉi-jara festivalo aparte elstaris pro la prezentoj de malpli disvastiĝintaj lingvoj de ruslanda Nordo kaj Siberio: la ĉukĉa, la neneca, la tofalara kaj la tuva.
Laŭ la ne tre preciza enketado (nur proksimume duono de la ĉeestintoj
plenigis la enketilojn), la plej popularaj prezentoj estis de la lingvoj
oseta (32,81% de la enketiloj mencias ĝin kiel vizititan), tokipono (29,69%),
la japana (28,13%), la kpelea lingvo el la Okcidenta Afriko (26,56%), la
hindia (25%), Esperanto (23,44%) kaj (po 20,31%) la belorusa, la baltaj
finnaj lingvoj de Ingrio (regiono, kie Peterburgo lokiĝas) kaj la erzja.
Evidente vizitantoj ĉi-foje aspiris en la festivalo konatiĝon kun
“ekzotikaj” lingvoj, preskaŭ ne vizitante prezentojn, ekzemple, de
la franca aŭ la germana. La angla lingvo ĉi-jare ne estis prezentita,
ĉar lastmomente ne sukcesis veni ĝia prezentanto.
Inter la 35 prezentitaj lingvoj la publiko plej ŝatis prezentojn de la lingvoj nogaja, antikva persa, itala, jida, kpelea, la ingriaj finnaj lingvoj kaj tokipono (pli ol duono de la vizitintoj menciis tiujn prezentojn kiel plej impresajn). Plurajn laŭdajn menciojn meritis ankaŭ Esperanto, kiu estis bone elstarigita, kvankam ne trudata.
Dum la festivalo estis filmite multe da video-materialo, surbaze de kiu estas kompilota dokumenta filmo. Tia filmo povus iĝi tre bona memoraĵo pri la festivalo, okazinta en la Internacia Jaro de Lingvoj.
Slavik Ivanov
Grupo de 46 germanlingvaj membroj de la Eŭropa Parlamento kune kun 18 regionoj prezentis petskribon al la respondeculo pri multlingvismo Leonard Orban. La germanlingvaj politikistoj petas, ke la germana havu egalan statuson kune kun la angla kaj franca kiel “EU-lingvo de administrado”.
Kvankam la ideo pri “lingvo de administrado” nenie ekzistas en la traktatoj pri EU, la franca kaj angla estas delonge uzataj kiel “internaj lingvoj” de la eŭropaj instancoj, kaj eĉ sola interna lingvo de la Eŭropa Kortumo en Luksemburgo. Praktike, ĉi tiu koncepto de “internaj lingvoj” signifas, ke internaj dokumentoj povas esti skribitaj de funkciuloj en la angla kaj teorie ankaŭ en la franca. Tamen lastatempe la nombro de dokumentoj de la Eŭropa Komisiono originale skribitaj angle superis 90% laŭ statistikoj pri tradukado. Fronte al la superregado de la angla, germanaj politikistoj jam longe provas “denove” starigi la germanan kiel superregan lingvon kune kun la angla kaj franca.
La deklaro de la germanlingvaj regionoj kaj deputitoj, prezentita al Orban en Bruselo, enhavas multon subskribindan. Ekzemple, la deklaro tekstas: “Por ekhavi sukcesan enligadon de homoj, nepras alparoli ilin en ilia propra lingvo. Se granda parto de la homoj ne povas informiĝi pri Eŭropo, tiam la oferto de dialogo sekvas al nenio”.
Malantaŭ la iniciato estis la eŭropministro de la germana regiono Hessen Volker Hoff, kiu prezentis la deklaron al Komisionano Orban. “En la tuta Eŭropo preskaŭ 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel la gepatran lingvon, — diris Hoff. — Se la Komisiono seriozas pri siaj planoj por Eŭropo de Civitanoj, tiam ĝi devas ne plu malfavorigi la germanan lingvon publikigante, ekzemple, dokumentojn kaj retejojn nur en la angla kaj franca, kaj ne en la germana. Se ĝi vere volas, ke civitanoj aktive partoprenu en la politika vivo de Eŭropo, tiam ĝi devas disponigi la necesajn informojn propralingve al ili”.
La ministro el Hessen aldonis alian pli materian kialon. “Speciale por Hessen, kun granda eksportekonomio, multe gravas la lingva demando”, — diris Hoff. Li notis, ke malgrandaj firmaoj en ĉi tiu regiono povas esti malfavorigitaj pro la fakto, ke ili ne ricevas informojn kaj komercproponojn de la eŭropaj instancoj en la germana.
Laŭ Pietro Petrucci, proparolanto de la Eŭropa Komisiono, la germana petskribo adresiĝis al ĉiuj eŭropaj instancoj, ne nur al la Eŭropa Komisiono. Substrekante la privilegiitan statuson de la germana kiel de unu el al tri “internaj” EU-lingvoj, Petrucci bonvenigis la iniciaton kiel li bonvenigus “iujn ajn iniciatojn por promocii lingvojn”. Tamen pro tio, ke la germana jam estas egaltraktata kun aliaj lingvoj, Petrucci, intervjuita de la novaĵservo Euractiv, ne vidis la neceson uzi “aldonajn” rimedojn. Laŭ la Komisiono, diskutoj pri lingva politiko “daŭras”, kaj ankoraŭ ne validas la nova Eŭropa Traktato. “Ni atendu kaj vidu”, — diris Petrucci.
AL Anna Löwenstein
BW Bertilo Wennergren
EdK Edwin de Kock
MB Montagu Butler
RF Rudolf Fischer
La situacio de recenzanto estas iom tikla: unuflanke, estas io nenobla kritiki opiniojn de marĝena malplimulto lojalisma; tamen aliflanke, ĝuste tia heroa provo kolekti la argumentojn por defendi la arkaikan uzon estas oportuna okazo por aprezi ĝian argumentadon laŭ ties vera valoro.
La artikolaro prezentas plurajn tezojn:
1. La sufikso -uj estas fundamenta (nekontesteble).
2. La vortero -i ne povas esti sufikso de Esperanto (kun tre stranga argumentado).
3. Estas problemo konstrui vorton por landano surbaze de landonomo, kaj la sufikso -i malfaciligas tion.
Krom unu aŭtoro neniu mencias la simplan solvon: alglui la sufikson -an al ĉia ajn landonomo. La aŭtoroj implice tabuas la kombinon -ujano (kiel en rusujano), mallogike kaj kontraŭfundamente opiniante ke Xujano = Xo.
La titolo de la artikolaro evidente estas citaĵo el la Fundamenta ekzercaro: “La rusoj loĝas en Rusujo”. Ĉu la manko de la artikolo spegulas la fakton ke hodiaŭ pli ol 20 milionoj da rusoj loĝas ekster Rusujo? (Tiam oni tamen probable konsciis, ke kontraŭe al la ĉi-supra misformulo ne ĉiu ruso estas rusujano.)
Diskutante la problemon, la aŭtoroj uzas du vortojn: lando kaj landano. Por taŭga analizo necesas klare apartigi la nociojn kiujn ĝi koncernas, kaj kiujn la aŭtoroj konfuzas uzante tiujn du plursencajn vortojn. Nociojn logike malsamajn kaj tre realajn.
La artikolaro implice identigas landojn kun regnoj, kvankam fine de la artikolaro aperas “Listo de landoj kaj landanoj” kun la nek politikaj nek etnaj Siberio, siberiano (p. 92).
Nemalofte regno estas nomata laŭ unu el la etnoj kiuj tie loĝas aŭ iam loĝis. Ne nepre temas pri la plej granda, reganta etno (“la ĉefgento de …ujo” laŭ la difinformulo de la PIV-oj). Ekz-e povas temi pri tribo, kiun eksteruloj renkontis unue, kiel la britojn dum la romia konkero. Sed ankaŭ, kaj eĉ pli frue, oni nomis la landon Albiono (Blanklando) — pro la kretaj rokoj apud Dovero, kiujn venanta kontinentano rimarkas unue.
Tamen angle kaj france nation ofte estas uzata anstataŭ regno, kaj ankaŭ ĉi tiu stranga uzo lasis sian spuron en Esperanto: Internacio, Ligo de nacioj, Unuiĝintaj nacioj koncernas ne etnojn sed regnojn. Ne maleblus diri, ke tia “nacio” estas politika etno.
Ni vidas etnojn ŝtathavajn (francoj, poloj, germanoj); senŝtatajn (eŭskoj, kurdoj); plurŝtatajn (araboj). Etno ne nepre estas ligita al teritorio: la hunoj vagadis tra la tuta Granda Stepo eŭrazia, de Ĉinio ĝis Romio. Etno povas havi diasporon kies anoj loĝas en diversaj landoj.
Unu sama lando povas ŝanĝi sian “ĉefgenton”. La antikvan Egiption priloĝis aparta nacio egiptoj; la nunaj egiptianoj plejparte apartenas al tute alia etno, ili estas parto de la araba nacio. La arabaj regnoj tiurilate similas ne naciajn ŝtatojn, sed provincojn de granda Arabujo, de Irako ĝis Magrebo; tial (en ŝajna kontraŭdiro kun la tuj prezentota “mondoparta principo”) por ili konvenas la deloka nomado (Alĝerio, Jordanio, Saudio, Irako).
Civitanecon la okcidentanoj nomas nationalty. Tian konfuzon mi opinias evitinda en Esperanto.
BW negas ĉian tian principon (p. 14):
Tiu divido laŭ du kategorioj esence estas arbitra. Aparteno al la uj-kategorio diras nenion ajn pri la koncerna lando kaj ties popolo (Hm … laŭ mi, oni rajtas konkludi ke temas pri lando malnovmonda. Ĉu ekzistas moderna uj-noma lando novmonda? — S.P.) … Multaj provis trovi aŭ elpensi ian sistemecon en la klasado, sed tio plejparte estis vana.“Birmo”, kiun sampaĝe BW prezentas kiel modelan ekzemplon pri ne-uja landonomo, loklingve estas nomo de la plej granda etno de la koncerna regno. Se oni sekvus la mondopartan sistemon (birmo → Birmujo; aŭ eble, laŭ alia prononcmaniero, mjanmo → Mjanmujo), eblus konstati, ke “el ĉiuj birmujanoj nur 69% estas birmoj”.
Tre kuriozaj estas ĉi-rilate la nomoj de Francio, precipe la franclingvaj. Jam la romianoj nomis ĝin deetne: gaŭlo → Gaŭlio. Sed Romio falis, la landon konkeris frankoj, kaj la lando ricevis novan nomon (latine Francia), egale deetnan, el kiu deriviĝis landannomo:
Franc → la France → Français, kp
Frank/o → Frank/uj/o → frank/uj/an/o
La landannomo Français (-ais, -aise funkcias simile al nia -an; kp New York → New Yorkais, t.e. Novjorko → novjorkano) akiris la kromfunkcion de surogata etnonomo; tial Grammaire française normale estas “Gramatiko de la franca lingvo”; apenaŭ oni tiel nomus gramatikon de la lingvo bretona, kvankam ankaŭ ĉi tiu estas unu el la lingvoj de Francio, kaj sekve “francia lingvo”.
“La usona nacio” jes estas reala fenomeno — tamen ja tute alispeca ol “la albana nacio”. La kerno de la usona nacio estas ĝiaj politikaj institucioj kaj idearo: la plej antikva konstitucio de la mondo, la liberalaj principoj, la usona revo. Tial la usona nacio efektive estas forte ligita al la usona ŝtato kaj eĉ pli speciale, al ĝia politika reĝimo. La lojaleco de enmigrinto al la nova patrujo estas lojaleco al la ŝtato kaj egalas la sopiratan ŝtatanecon.
La etnoj tamen plu ekzistas ankaŭ en Ameriko, eĉ se alimaniere. Ankaŭ usone oni distingas inter WASP, Latinos, Polish-Americans, Irish-Americans ktp. Aliflanke mi neniam aŭdis pri “etna usonano” aŭ “ethnic Canadian” en la senco “persono apartenanta al la kanada ĉefgento”; fakte, “ethnic Canadian” signifus proksimume “kanadano apartenanta al etna malpliopo” (ekz-e ĉindevena) — do, “ethnic Canadian” funkcias preskaŭ kontraŭe ol “ethnic Albanian”. Ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la realo la nacioj kaj etnoj en la Nova mondo funkcias alie ol en la Malnova. (Dirante tion mi esprimas nek aprobon nek malaprobon, mi nur konstatas diferencon.)
Simile la romianoj estis multetna nacio kies kernon formis la romia civilizo kaj ideologio; tiel ke la neniom latinaj bizancianoj plu sin nomis kaj konsciis romianoj.
La franca revolucio havis similan inspiron: ĉiuj francujanoj estu francoj. La fakto, ke Français konfuzas la konceptojn etnan kaj regnan, helpis la ŝtaton mueli la iamajn provincojn kaj etnojn en homogenan mason da departementoj kaj francoj, malgraŭ ke en tiu lando ne estiĝis institucioj kompareblaj en sia stabilo kaj respektindo al la usonaj (dum la ekzisto de Usono la francoj ŝanĝis 5 respublikojn kaj 5 monarkiojn). La kerno de la eŭropaj nacioj restis etnoj, kaj la konfuzo inter nacio kaj etno, “Ein Reich, ein Volk” (unu regno, unu popolo), kondukis al la hororoj de naziismo kaj nunaj etnaj purigoj. (Menciindas ke la britujanoj ne konfuzas la nacian koncepton British kun la etna English.)
Mi babilis kun du francanoj, tri usonoj kaj unu aŭstralo.Laŭ mi la problemo de ĉi tiu ekzemplo koncernas ne la sufiksojn (-uj aŭ -i), sed nescion de la mondoparta principo, kiun BW ne mencias specife sed forĵetas kiel maleblan ĝenerale (vd ĉi-supre).
Supozeble la parolanto ja scias, ke la du unuaj personoj venis el eŭrazia regno nomata per la internacia radiko FRANC; la problemo estas, ĉu la radiko baze indikas la regnon (kiel en ilia lingvo: la France), ĉu la landanon (Français). Laŭ la mondoparta principo, ĉe la landoj de la antaŭkoloniisma epoko, alivorte tiuj de la “antikve civilizita mondo”, t.e. Egiptujo, Etiopujo kaj la landoj de Azio kaj Eŭropo, la radikoj prefere estas etnaj: franco → Francujo / Francio. Dum en la resto de la mondo peretna landonomado ne ekzistas; tial Usono → usonano, Aŭstralio → aŭstraliano. La afero do funkcias egale ĉe -uj kaj ĉe -i.
Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusojMB ŝajnas supozi, ke tia formo rilatas nur al nerusaj rusujanoj: “Aligentano loĝanta en lando de klaso II estas -ujano aŭ -landano” (p. 34); stranga interpreto, malkonforma al la senco de la sufikso -an. (La fundamenta ekzemplo jes indikas nerusajn rusujanojn — ĉar por klarigi diferencon, ke ne ĉiuj rusujanoj estas rusoj, necesas indiki okazon kie la diferenco evidentiĝas.)
(Ekzercaro, §37).
Tiu preteratento estas tiom pli mirinda, ke la ĉefproblemo de aŭtoroj estas unueca maniero nomi landanon surbaze de la landonomo; ekz-e AL p. 8/9; BW (p. 16–17) trovas malfacila nomi landanojn de Usono, Vjetnamio, Ĉilio, Uzbekio, Namibio, Ganao, Etiopio (ĉar la fina i povas esti radika, kiel en Ĉilio). Tamen tiu sama BW iam konstatis en PMEG: “se oni hezitas, oni povas ĉiam trankvile uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Franciano, Ĉiniano, Italiano, Pollandano k.t.p.”.
Mi trovas ĉarma tiun “se oni hezitas”. Se oni celas landanecon, oni ja senhezite uzu -an (ankaŭ ĉe deetna landonomo: rusujano). Se oni intencas paroli pri etno, oni ja devas scii, ke la etno ekzistas kaj kio estas ĝia nomo. Oni ja konsciu, ke la du dirmanieroj esprimas malsamajn ideojn. En la suda Siberio (kie mi loĝas) estas multe da kazaĥoj kiuj estas rusianoj (i.a. la guberniestro de la najbara Kemerova gubernio); kaj en Kazaĥio 30% de kazaĥianoj estas rusoj, 54% estas kazaĥoj. “Kazaĥo”, “ruso”, “kazaĥiano” kaj “rusiano” estas 4 malsamaj nocioj; inter miaj konatoj estas ĉiuj 4 kombinoj (ruso, rusiano; ruso, kazaĥiano; kazaĥo, rusiano; kazaĥo, kazaĥiano).
Ĝuste ĉi tiun diferencon instruas la ekzercara frazo pri la Rusujanoj, kaj ĝuste ĉi tiun lecionon ne lernis pluraj aŭtoroj de la artikolaro kaj la Akademio de Esperanto, kiel atestas la 3ª el la akademiaj Rekomendoj pri la landonomoj (1985):
3. La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landanonomoj ĉiam estas principe la samaj, kia ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io — Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o — Nederland-anoj.Verdire, tiu rekomendo estas verkita tiel malklare kaj malklere, ke la nunaj akademianoj disopinias pri ĝia senco.
Ĉu ĝi instruas, ke etnonomo (kiel anglo) indikas apartenon al lando? Tio estas malvera, la afganiaj kaj ĉiniaj uzbekoj ne estas uzbekianoj.
Ĉu inverse, ĝi kontraŭfundamente trudas etnecon laŭ landaneco — ke ekz-e londona skoto aŭ kimro estu anglo, kiel la nederlandaj frisoj estas (laŭ sia civitaneco) nederlandanoj? Sed neangla anglujano supernocie nomas sin ne “anglo”, sed “brito” (por la britianoj “brito” funkcias sammaniere kiel “rusiano”). Ŝajnas, ke la verkinto de ĉi tiu rekomendo mem ne bone sciis, kion li skribas.
BW rekomendas (p. 18):
Neniu lernanto bezonas heziti, kiel paroli pri la landanoj de lando, kies nomon li renkontas je la unua fojo. Tio sekvas aŭtomate el du facilaj reguloj:se la landonomo finiĝas per -ujo, forprenu uj se la landonomo ne finiĝas per -ujo, aldonu an
Do, en la pasinta jaro, kiam BW skribis tiujn rekomendojn, oni per
la nomo Serbujo tuj povis facile kompreni, ke la enloĝantoj de
tiu lando (interalie, ĉiuj kosovanoj, ĉar Kosovo estis internacie agnoskita
parto de Serbujo) estas serboj.
Por mialanda esperantisto estas surpriza la surprizo de Petro Desmet' (p. 57):
Dum vizitoj al iamaj komunismaj landoj mi konstatis ke la gejunuloj tie kutimas reguligi tie jam multon! Por ili mi ne estis Belgo, mi ne estis Flandro, sed mi estis Belgiano kaj Flandriano… Post komenca ŝoko mi rapide alkutimiĝis kaj trovis la solvon ne malbona.Ĉi tie malmulte rolas komunismo kaj la juneco, gravas la tradicio vivi en pluretna ŝtato, kie la diferenco inter ŝtataneco kaj etno estas klare distingata. Zamenhofo estis nek komunisto nek junulo kiam li verkis pri la Rusujanoj.
Jen kelkaj ekzemploj el la gazetaro:
Interalie, litovianoj rajtas senvize eniri en Kaliningradan regionon. [LOdE, 2002, №3, p. 17]Tamen F. Toubale demandas (p. 65): “Kaj cetere, ĉu ne estas pli simple tuj scii, ke se la lando nomiĝas Rusujo, la civitano havos la nomon ruso?”.Tamen Trajkovski estas prezidento de ĉiuj makedonianoj, tiel de slavoj, kiel de etnaj minoritatoj – de albanoj (23% de la dumiliona loĝantaro), de turkoj kaj ciganoj [E. Georgiev, Monato].
Katalunianoj (kaj hispanianoj) kredas, ke la lando estas ĉefe katalunlingva, sed tio malcertas laŭ la socilingvistikaj esploroj [H. Alos i Font, Monato]
Simple, sed erare. Ne ĉiu rusiano estas ruso, samkiel ne ĉiu urbo alĝeria estas Alĝero: estas ankoraŭ Orano, Konstantino ktp. “Alĝeria esperantisto” ne nepre estas “alĝera esperantisto”, samkiel “francia esperantisto” ne nepre estas “pariza esperantisto”. Kiam Rusuja prezidento televide alparolas la civitanojn, li diras “Karaj rusianoj!”. Tio koncernas ĉiujn landanojn, ne nur la rusojn, sed ankaŭ tatarojn, jakutojn, kalmukojn, ĉeĉenojn… Ili havas sian propran nacian memon, kaj estas malĝentile, eĉ insulte, misnomi ilin “rusoj” — samkiel estus malĝentila nomi iun ajn per nomo de ties najbaro aŭ eĉ amiko.
Malgraŭ kelkaj esceptoj, plej ofte etnon karakterizas ĝia lingvo. Kaj forpreninte la sufikson -uj, ni kutime ricevas la nomon de etna lingvo: Rusujo — la rusa, Francujo — la franca, Ĉinujo — la ĉina. Sed pro la stranga opinio, ke ĉiuj ĉinujanoj estas ĉinoj (kiel ĉe AL, p. 4) la PIV-oj opinias necesa paroli pri Hanoj kaj pri la Hana lingvo.
Menciindas, ke ĉe Egiptujo — la egipta, Britujo — la brita ni ankaŭ ricevas nomojn de lingvoj, tamen de lingvoj ne modernaj (kiaj estus la araba kaj la angla), sed tiuj de la antikvaj praloĝantoj. Tial la modernajn enloĝantojn pli konvenus nomi egiptianoj aŭ egiptujanoj kaj britianoj aŭ britujanoj (pri tiuj lastaj ĝuste tiel faras la lingvo rusa: бритты estas la keltaj praloĝantoj, британцы estas la modernaj britianoj; same pri la nomdonaj бельги/belgoj, пруссы/prusoj kontraste al la postaj бельгийцы/belgianoj, пруссаки/prusianoj).
La radikparta -lando (Irlando, Nederlando) estas abunde menciata en la artikolaro. Plurfoje menciatas la retroderivaĵo “nederoj” (ĉiam malaprobe). La eblon reguligi Irlandon (nacilingve Éire) per ejro → Ejrujo, Ejrio mencias neniu.
Ĉar la aŭtoroj konfuzas etnon kun ŝtataneco, neniu rimarkas la difekton de tiuj formoj: mankas la nomoj por la koncernaj “ĉefgentoj”. Frisoj, kiuj estas nederlandanoj (nederianoj) laŭ sia ŝtataneco, ja ne estas nederlandanoj (nederoj) laŭ sia etno.
La landonoma -i funkcias iom simile al -ul: ĝi faras nomon el ajna karakteriza trajto, ne nepre la plej grava, sed laŭeble rekoniga. La ruĝa kufo ne estis la plej grava vestopeco de Ruĝkufulineto — sed ja sufiĉa por rekono.
Danke al sia ĝeneraleco, la landonoma -i estas do politike pli neŭtrala, ĝi prezentas la nomdonan etnon ne kiel “ĉefgenton” al kiu iel speciale “apartenas” la koncerna lando; sed kiel rekonilon, samkiel la altega monto Kameruno estas oportuna rekonilo por la lando Kamerunio.
Ne vere. Kvankam internacieco per si mem estas bonvena, ne ĉiuj i-sufiksaj landonomoj estas internaciaj. Unike esperantaj estas ekz-e Balkanio, Britio, Ĉinio, Eburio, Koreio, Meksikio, Nordio, Romio, Sovetio, Ŝengenio, Vjetnamio.
Respondante al la kritiko, ke -uj ne estas internacia, pluraj aŭtoroj de la artikolaro diras, ke tio ne gravas, ke apelacii al la internacieco de -i estas fia “naturalismo” (kaj mi konsentas: ne tial-i estas preferinda). Sed jen por kondamni la Zamenhofan landonomon Meksikio aperas tiu sama fia argumento: “Sed Meksikio ne estas internacia. Angle oni diras Mexicans, ne Mexicians” [MB 39; ankaŭ BW 21]. Simile en la plej fia spirito naturisma misrekomendas la Akademio:
4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.Mi trovas skandala ke la Akademio egaligas la malnovan kaj firme enradikiĝintan landonoman sufikson -i kun sia efemera -istano, kaj ke ĝi obstine rifuzas akcepti la vivan kaj produkteman esprimilon, submetante ĝian uzon al la ĥaoso de alilingva uzado.
Kurioze, ĉi tiujn aŭtorojn neniom ĝenas la de ili uzataj an-radikoj: afg/ano, alb/ano, germ/ano, hisp/ano, jap/ano, rum/ano… La an-problemo ja estas tute simetria kun la i-problemo; tio, ke la unuan neniu el niaj aŭtoroj rimarkas aŭ mencias, konsiderinde malfortigas ilian argumenton.
La situacio pri la diversaj -i similas la situacion pri la diversaj -it. En ĥemio -it indikas salon (sulfito) aŭ mineralon (magnetito). En medicino -it servas por nomi malsanon de organo indikita de la radikalo (bronkito, apendicito). Kaj tiujn du fakajn sencojn ambaŭ PIV-oj tute prave apartigas disde la esperanta sufikso participa.
Ĉar kvankam apendicito, bronkito, hepatito povas ŝajni derivaĵoj esperantaj, fakte ili estas formitaj ekster Esperanto: tion pruvas la radikoj kiuj malsamas ol la medicinaj. Oni ne diras buŝito, sed stomatito; la malsano de stomako estas ne stomakito, sed gastrito ktp. Simile sulfito ne estas derivaĵo esperanta (kia estus sulfurito).
La landonoma -i estas uzata libere por fari landonomojn sendepende je la internaciaj kutimoj, nur la Akademio kreis por si malracian tabuon (vd ĉi-supre). Sed la politikaj internaciaĵoj similaj al tirano — tiranio, monarko — monarkio, demokrato — demokratio ne estas libere konstrueblaj (PIV1 havas nur tiranismon, sen tiranio). Oni ne povas formi prezidentio aŭ parlamentio por la sencoj prezidenta, parlamenta reĝimo: kvankam tiaj nocioj ja ekzistas, oni ne formas ilian nomon per -i, ĉar oni ne faras tion internacie. Oni jes havas parojn kiel biologo — biologio, pediatro — pediatrio; sed maleblas konstrui ĵurnalisto — ĵurnalistio (celante la ĵurnalistan profesion), aŭ monaĥo — monaĥio.
Do, biologo — biologio estas komparebla al la duopa prunto faŝisto — faŝismo: ne temas pri derivado (ĉar radiko FAŜ ne ekzistas en Esperanto). La provo malkomponi je -olog/i/o estas simila al provo malkomponi je faŝis/t/o, faŝis/m/o, deklarante ke -t kaj -m estas sufiksoj.
Nemalvere, tamen ankaŭ ujo neniel povas signifi lando, kaj egale maleblas diri Svisujo = ujo de svisoj (dum tute normala estas inkujo = ujo por inko).
La mencio de aglutineco ankaŭ estas dubinda: la uzbeka lingvo jes estas aglutina, tamen ĝiaj sufiksoj plejparte ne rolas kiel radikoj. En Esperanto mi ne rimarkis kutimon memstare uzi la participajn sufiksojn ito aŭ oto.
Malmulte gravas, ĉu oni nomu la landnomfarilon -i sufikso aŭ ne, gravas ke ĝi funkcias kaj estas parto de la reala Esperanto. Mi tamen rimarkigu, ke la normala lingvoscienca koncepto pri sufiksoj ne postulas ke ili povu funkcii radike — eĉ male. Se la konsiderataj argumentoj iel validas, tiam ili pruvas nur tion, ke ĝuste la fundamentaj “sufiksoj” -uj, -ing, -ej ktp ne estas sufiksoj (en la tradicia senco lingvoscienca), dum -i estas la plej vera sufikso! La koncernaj aŭtoroj renversas la terminaron kaj rifuzas nomi sufikson sufikso ĝuste ĉar ĝi estas striktasenca sufikso.
Mi ankoraŭ aldonu ke estas iluzio aserti, ke la sufiksado en Esperanto ĉiam funkcias idente al la radikkunmeto. “Patrino” ne estas “patro-ino”, la sufikso -in ne aldonas sencon al patr-, ĝi spegulĵetas ĝin en la komplementan sencokampon ingenran. Ordinara vortokunmeto “patroino” tion ne farus. Simile pri “Rusoujo” (dum ekz-e “piedoingo” estus ja komprenebla samsence kiel “piedingo”, ĉi tie la kunmeta analizo funkcius).
PAG speciale traktas -aĉ, -eg, -et en aparta sekcio “Veraj sufiksoj”, ĉar ili funkcias alie ol la radikoj. La interesatoj legu en PAG.
Tiun ĉi artikolon en la jaro 1900 laŭtlegis Louis de Beaufront antaŭ la kunvenintoj de la kongreso de L'association Française pour l' avancement des Sciences (Franca asocio por la progresigo de la sciencoj) en iom ŝanĝita kaj mallongigita franca traduko, elesperantigita de Louis de Beaufront kaj de Henri Valienne. Tiu franca teksto legeblas ĉe http://membres.lycos.fr/tsalomon/essence.html
Ĝi eĉ publikiĝis franclingve ĉe Hachette: http://pagesperso-orange.fr/infolangues/Zamenhof/index4.htm.
La afero restas al mi iom mistera: kial Zamenhof uzis pseŭdonimon? Kaj ĉu de Beaufront parolis en la nomo de s-ro Unuel aŭ ĉu li kondutis kiel la aŭtoro de la teksto?
Fakte Zamenhof enmetis la artikolon en 1903 — sub sama pseŭdonimo! — en la Fundamentan Krestomation. Nur en 1907 Zamenhof nomis sin aŭtoro de la eseo [kp. Gueguen, Antaŭparolo]. Eble pseŭdonimon li elektis pro tio, por ke li povu pli bone elstarigi la kvalitojn de sia propra lingvo ol decus fari al la aŭtoro mem.
Aliflanke la nomo de iu s-ro Unuel certe ne estis konata en Francio tiutempe, sekve ties analizo eble malpli interesus la kongresanojn de l' Association française. Kaj laŭ la bildo, kiun mi havas pri de Beaufront, mi apenaŭ povas imagi, ke li modeste legis la verkon nome de iu nekonata aliulo. Ankaŭ la fakto, ke li prilaboris la manuskripton de Zamenhof, laŭ mi indikas, ke Louis de Beaufront prelegis propranome. Cetere interesus, kompari la manuskripton de Zamenhof kun la franca teksto de la prelego de Louis de Beaufront.
Sed mi revenu al la demando, ĉu ankoraŭ hodiaŭ la tezoj aktualas.
Tute prave Zamenhof konkludas, ke enkonduko de (neŭtrala) internacia lingvo alportus al la homaro “bonfaran revolucion”, kompareblan nur malmulte kun aliaj inventaĵoj. La pravon de lia tezo ja montras la hodiaŭa pozicio de la angla. Ĝi ĉiam pli uzatas kiel internacia lingvo kaj ebligas kaj faciligas la interkompreniĝon en politiko, komerco, arto, sciencoj, sporto kaj turismo. Alia demando estas, ĉu la angla estas la plej bona kaj justa solvo.
Sed li eble ne estis konscia pri tio, aŭ almenaŭ li tion ne pritraktas, ke ekz. anoj de aziaj lingvoj ne kapablas prononci (kaj eĉ ne povas aŭde distingi) kelkajn sonojn kaj son-sinsekvojn. Schleyer ekz. forĵetis la segmenton “r” el sia Volapuko, por faciligi la prononcadon por azianoj. Same amasigo de konsonantoj kiel en “majstro”, “onklo”, “lingvo” aŭ “improvizi” kaŭzas malfacilaĵojn, kiujn internacia lingvo laŭeble evitu. Ankaŭ la opozicioj inter p/b, f/v, t/d, s/z, k/g por multaj estas nur pene distingeblaj [Wells, 25].
Aliflanke, se planlingvo intencas uzi jam internacie konatajn vortojn, tiam tiaj problemoj estas imanentaj. Tamen Zamenhof, ĉu intence ĉu intuicie, enkondukis en Esperanton ne tro da fonemoj. Tiu fakto ebligas sufiĉe grandan liberecon ĉe la prononcado, ĉar devojigo de la preciza prononcado ne gravas, ĉar ĝi ne kaŭzas signifoŝanĝon [Wells, 20].
Entute Zamenhof ja pravas — internacia lingvo estas ebla, t. e. ĉie aplikebla en la mondo, kion pruvas ne laste la relativa sukceso de Esperanto.
Tiu konkludo estas por li tiom deviga, ke — se (neŭtrala) lingvo ne estos alprenita “de malsupre” per la homoj mem — li antaŭvidas, ke “la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson kaj elekti iun lingvon kiel internacian” [Unuel, 344; kursivigo en la originalo].
Ni hodiaŭ scias, ke Zamenhof tro fidis en tio, ke la homoj faras siajn decidojn ĉiam nur laŭ la pura racio. Ĉu li estis naiva tiurilate? Aŭ ĉu al li — aŭtoro de matura neŭtrala lingvo internacia — mankis objektiva vido?
Ja intertempe enkondukiĝis lingvo internacie aplikata — la angla. Ĝi — post pena studado — ankaŭ alportas utilon al la (elitaj) uzantoj, la plej grandan tamen al la nacio(j), kies lingvo estas uzata. Kaj la imago pri internacia kongreso, kiu elektas la plej taŭgan — neŭtralan — lingvon kiel internacian, kaŭzas al ni hodiaŭuloj amaran rideton. Ne libera elekto, sed politika kaj ekonomia forto unuflanke kaj la allogo de la vivmaniero en la ekonomie sukcesa socio aliflanke kaŭzas la ĉiam pli ĝeneralan uzon de la uson-angla lingvo.
Tute prave li listigas la eblajn elekteblecojn, kiujn havus la decidontaj registaraj reprezentantoj, nome:
— vivantan etnan lingvon,
— mortintan etnan lingvon,
— unu el la ekzistantaj planlingvoj aŭ
— nove kreendan lingvon.
Zamenhof helpe de ekzemploj reliefigas la multe pli grandan facilecon de arta lingvo kompare al etnaj lingvoj vivaj aŭ mortaj, ekz. pro la manko de pluraj gramatikaj genroj, la ununuraj konjugacio kaj deklinacio, kunmetado/ derivado de vortoj ktp. Ĉar el tiuj faktoj rezultas multoble pli rapida lernado de planlingvo, li konvinkiĝis, ke nur arta lingvo povas esti elektota.
Se tamen kontraŭ ĉiu racio kaj prudento estus elektota etna lingvo, “tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem, kaj ilia elekto restus nur malviva litero” [Unuel, 347]. Elekto de etna lingvo kaŭzus “ke aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar … tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos” [Unuel, 354]. Sed tiukaze “ … la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam ricevos efektiviĝon” [Unuel, 354].
Apenaŭ kredeblas, ke Zamenhof opiniis tiun ĉi dedukton kiel devigan. Ĉu li vere kredis, ke la delegitoj decidus unuanime? Ke ili evitus elekti etnan lingvon por eviti la danĝeron de kreskanta superforto? Ĉu li vere estis konvinkita, ke ĉiuj registaroj respektus la decidon, ankaŭ se ĝi ne respektus iliajn interesojn kaj preferojn? Li eble havis tro idealisman imagon pri la kunvivo en demokratio kaj la rilatoj inter ŝtatoj, eĉ se demokrataj.
En decembro 1920, kiam Ligo de Nacioj traktis la de Edmond Privat lanĉitan rezolucion favore al Esperanto, montriĝis ke ne racio kaj logiko, sed naciaj interesoj kaj politika premo diktis la decidon. Kaj tiam la rezolucio ja ne proponis la elekton de Esperanto kiel komuna lingvo. La diskutoj koncernis nur la modestan demandon, ĉu la Asembleo esprimu la esperon, ke la instruado de Esperanto fariĝu pli ĝenerala en la tuta mondo [Korĵenkov, 63]. La mocio fiaskis.
Kaj la pura logiko ankaŭ ĝis hodiaŭ ne progresis sur sia vojo al plena posedo de la homa decidkapablo: Eŭropa Unio intertempe nombras 27 membrojn kaj 23 oficialajn lingvojn. Senhelpe la unio drivas sen rimedo por trovi eliron el la lingva problemo. Ja, oni aŭ ne vidas la problemon klare aŭ eĉ tabuigas ĝin. Ĉar neniel la 27 membroj trovus politikan interkonsenton por decidi pri enkonduko de iu — eĉ ne nacia — lingvo. Paradokse: pro tiu paralizo ĉiam pli fortiĝas kaŝirante la pozicio de la angla kiel senkonkurenca “laborlingvo” — sen demokrata decido.
Kiom for la Zamenhofa profetado estis de la realeco!
Tiam Esperanto jam montriĝis matura koncepto, facile lernebla, fleksebla, belsona kaj tiam antaŭ ĉio uzata jam dum pli ol dek jaroj. Por Zamenhof sekvas el tiuj faktoj, ke estonte neniu aŭtoro plu entreprenus la temporaban, sufer- kaj oferplenan taskon, ellabori novan planlingvon. Li mem konfesis, ke li estus ne plu trovinta la energion por la finpretigo de Esperanto, se li 5–6 jarojn pli frue estus konatiĝinta kun Volapuko!
Denove Zamenhof eraris pri la homa naturo. Venis ankoraŭ la proponoj Ido, Latino sine flexione, Occidental, Novial, Interlingua ktp. ktp. Ankoraŭ hodiaŭ ĉiujare aŭtoroj proponas novajn projektojn. En unu punkto li tamen pravis: lia lingvo restis la sola inter la planitaj, kiu ankoraŭ ludas rimarkindan rolon. Estus interese ekscii la reagojn de la aŭskultantoj de la franca akademio. Same interesus aŭdi la voĉojn de la samtempuloj de Zamenhof. Bedaŭrinde mi ne kapablis trovi tiutempajn reagojn.
Kaj la hodiaŭaj komentarioj? Serĉante en interreto mi malmulton elfosis. Troviĝas la Esperanta kaj la franca tekstoj sen komentoj ĉe http://pagespersoorange.fr/infolangues/Zamenhof/ index4.htm fare de Gueguen. Li nomas ĝin “admirinda, grava kaj aktuala eseo, riĉe argumentita” [Gueguen, Antaŭparolo], sen konkrete komenti la unuopajn ĉapitrojn.
La solan kritikan pritrakton de la eseo el hodiaŭa vidpunkto mi trovis ĉe Mark Fettes [Jubilea rerigardo pĝ. 194– 202]. Laŭ Fettes la demandon de lingvo internacia Zamenhof kalkulis parto de la teknikaj sciencoj pro argumentado laŭ “nuda logiko”. Fettes bedaŭras [Fettes, 201], ke Zamenhof ne vidis/ne povis vidi la socian kaj kulturan aspektojn de internacia lingvo. Zamenhof preterrigardis, ke la fakto, ke ĉiu homo principe povus lerni la saman lingvon, ne nepre signifas, ke tia lingvo ankaŭ estas socie ebla [Fettes, 197].
Krome, ke la akcepto de lingvo internacia estas multe pli malfacila ol imagita en la komenco, ne pro teknikajstrukturaj, sed pro sociaj kialoj.
Kiel konsekvencon el tiu ĉi manko Fettes vidas, ke Esperantistoj ĝis en la 60aj jaroj de la 20a jarcento prezentis sian lingvon ĉefe kiel teknikan ilon, sendependan de la homoj kaj de la situacioj, en kiuj ĝi uziĝas, kaj ke aplikata socia lingvistiko ne trovas la necesan atenton [Fettes, 202].
— Internacia lingvo alportas grandan utilon al la homaro,
— ĝi estas uzata,
— la angla enkondukiĝis sen demokrata legitimiĝo kaj sen konsidero de la avantaĝoj de planita lingvo,
— estas duba, ĉu iam planlingvo estos elektata,
— ĉu Esperanto transvivos la 21an jarcenton kiel private uzata internacia lingvo estas necerta [Carlevaro, 893–912]; tezo tamen forte rebatita de Bociort [Bociort, 141–156].
La Zamenhofa argumentado estas logike tute prava. Sed homoj — politikistoj same kiel normaluloj — malofte agas tiom konsekvence laŭracie. Enmiksiĝas politiko kaj kune kun ĝi kunrolas ekonomia forto (se ne ankaŭ milita forto) kaj naciaj interesoj. Ni ne forgesu la enigmojn de la homa psiko, kiu estas ankaŭ grava — ofte eĉ ne konscia — faktoro en la decida proceso. La psikoterapiisto Claude Piron eĉ diagnozas neŭrozon en la rilato de la publiko al planita lingvo kaj fortan psikan reziston kontraŭ la ideo de tia lingvo [Piron, 17].
Tia sole logika argumentado hodiaŭ ne plu estus ebla, ankaŭ ne kiel eventuala prognozo por la “tempo post la angla”.
Mi koncedas, ke Zamenhof povis ankoraŭ ne havi ideon pri la rolo de la psiko en tiu ludo. Verkante siajn tezojn li ankaŭ ne povis antaŭsenti la politikan kaj ekonomian evoluon en la 20a jar- cento kaj la sukceson de la angla post la dua mondmilito.
Sed ne vidi la influon de politikaj kaj ekonomiaj interesoj, kiuj ĉiam estas ne fidinde takseblaj faktoroj en decid-procesoj, oni almenaŭ hodiaŭ nomus naiva. Mi momenton dubis, ke Zamenhof ne vere vidis tion. Kaj mi havis la impreson, ke li ne volis verki sciencan artikolon, sed prelegon kun ĉefe propagandaj celoj. Tio klarigus ankaŭ, kial Zamenhof uzis pseŭdonimon.
Sed verŝajne ĝuste lia infane naiva kredo al la bono kaj sincereco de la homoj kaj en la logikeco de la homaj decidoj donis al li la forton por lia dumviva senlacigebla batalo por lia Inter- nacia Lingvo.
Carlevaro, Tazio. Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? // Künzli A. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de Fonds: SES, CDELI, 2006.
Fettes, Mark. “Esenco kaj estonteco” — jubilea rerigardo // Studoj pri interlingvistiko: Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Dobřichovice, KAVA-PECH, 2001.
Gueguen, Raymond. Antaŭparolo al Esenco kaj estonteco… Limoges, 2006 http://pagesperso-orange.fr/infolangues/Zamenhof/ESENCO/antauparolo.htm
Korĵenkov, Aleksander. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.
Unuel [ps. de Ludoviko Zamenhof]. Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia // Nova Esperanta Krestomatio. Roterdamo: UEA, 1991.
Wells, John. Linguistische Aspekte der Plansprache Esperanto / Trad. el Esperanto Günther Becker. Saarbrücken: Fondaĵo Günther Becker, 1987.
En la komenca etapo de la Esperanta leksikografio ĉiuj vortaroj estis redaktitaj de Zamenhof aŭ kontrolitaj de li. Sed Esperanto disvastiĝis kaj la Esperanta literaturo kreskis, kaj post la Ido-krizo (1907–1908) aperis gravaj vortaroj de aliaj aŭtoroj. Inter ili la Vortaro de Esperanto de Kabe (1910), en kiu la vortoj estas klarigataj per aliaj vortoj en Esperanto.
Post la unua mondmilito, pro la socia kaj teknika evoluo esperantistoj bezonis pli modernan konsultilon. Tio instigis Eŭgenon Lanti, la gvidanton de SAT, iniciati novan vortaron, kiu estu oportuna kaj praktika gvidilo. Li turnis sin al Emile Grosjean-Maupin, direktoro de la Akademia sekcio pri la Komuna Vortaro. Lanti precizigis: “Ni (t.e. la laboristaro grupita en SAT) bezonas gvidilon; ne gravas, ĉu tiu gvidilo estas ne tute perfekta, la ĉefa afero estas, ke ĝin oni sekvu kaj per ĝi unueciĝu la uzado”.
Tiu ambicio sekvigis la ĉefajn principojn de la Plena Vortaro de Esperanto (PV): por helpi al korekta uzado de Esperanto, oni enkondukis klarigojn pri la sinonimoj kaj referencojn al signifoparencaj esprimoj; oni enmetis ekzemplojn, ĉar tio estas la plej taŭga rimedo komprenigi la sencon kaj nuancojn de la vortoj aŭ esprimoj; sed, konsidere al la celata publiko, tiuj ekzemploj devis esti klaraj, mallongaj kaj aŭtoritataj: jen kial multaj ekzemploj, ĉerpitaj el la verkoj de Zamenhof aŭ de Kabe, estis modifitaj.
Post du jaroj da intensa laborado de Grosjean-Maupin kun aliaj kleruloj (Albert Esselin, Grenkamp-Kornfeld, Gaston Waringhien) la unua eldono aperis en 1930. Post ĝia rapida elĉerpiĝo sekvis en 1934 la dua eldono, reviziita kaj kompletigita. La dua eldono entenis 7004 artikolojn — nur ĉirkaŭ 200 pli ol la unua — sed la enhavo de multaj el ili konsiderinde kreskis.
Grosjean-Maupin skribis en sia antaŭparolo: “Servi ne nur al tiuj, kiuj deziras ĝuste kompreni ĉiujn esprimojn kaj nuancojn de Esperanta teksto, sed ankaŭ al tiuj, kiuj volas korekte kaj bonstile verki ion en Esperanto”. Estis preterlasitaj tiuj kunmetitaj vortoj, kies senco kaj kompreno prezentas neniun malfacilaĵon, kompense multan atenton ricevis malfacilaj kaj hezitigaj punktoj.
Metaforaj sencoj servas al vivigo kaj riĉigo de la lingvo, tial zorga traktado ebligis, ke ili estu ĝenerale kaj internacie facile rekoneblaj. Propraj nomoj mankas en PV. La aŭtoroj decidis lasi flanke la problemon pri unuecigo de landnomaj formoj, ke la estonto solvu, se solvebla, tiun problemon. Ekster la pritrakto restis ankaŭ uzo aŭ neuzo de sufiksoj en kazoj, ĉe kiuj bonaj aŭtoroj uzas kaj aliaj same bonaj forlasas. Tiuj demandoj rilatas la stilon.
PV laŭ la origina intenco de Lanti estis destinita al laboristoj; sed temis pri tiuj laboristoj, kiuj havas politikan aŭ sindikatan engaĝitecon kaj, per la fakto mem, ke ili estas esperantistoj, zorgas pri internaciaj rilatoj, sekve pri laborista “elito”, kies bezonoj kaj postuloj estis sufiĉe proksimaj al multaj samepokaj burĝoj, kiuj interesiĝis pri la internaciaj aferoj. Danke al tio PV akiris multe pli vastan publikon, ol antaŭvidis la eldoninto (SAT). Cetere, bona debito de la PV (kaj solidaraj donacoj) evitigis bankroton de SAT, kiam la gvidantaro de SEU blokis grandan monsumon de SAT en Moskvo.
Lanti kovis pli aŭdacan projekton: li volis, ke PV fariĝu ilustrita enciklopedio, analoga al la franca Petit Larousse Illustré. Li instigis Waringhien-on entrepreni fundan revizion de PV, aldoni proprajn nomojn historiajn kaj geografiajn, starigi sciencan terminaron helpe de specialistoj.
Waringhien unue kompilis 64-paĝan Suplementon, aperintan en 1954 kun 966 artikoloj. PV estis regule reeldonata, ĝia 11a senŝanĝa eldono kun la Suplemento aperis en 1996.
Waringhien ne povis sola daŭrigi la ampleksan laboron, kaj al la laboro pri la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) li invitis kunlaborantojn. La novan vortaron kun ĉ. 15250 artikoloj SAT eldonis en 1970.
En PIV la citado de ekzemploj estas pli ampleksa ol en PV, kaj ekzemploj estas pli sisteme elektitaj tiel, ke la frazoj estu utiligeblaj en konversacio. La ekzemploj estas prenitaj precipe el la (tradukitaj) verkoj de Zamenhof kaj de Kabe, kaj ankaŭ el la verkoj de pli modernaj aŭtoroj (Engholm, Rossetti, Schwartz k.a.). Tio ebligis trovi ĝustajn esprimojn por multaj ĉiutagaĵoj. Grava fonto de ekzemploj estas la Biblio, el kiu multaj esprimoj eniris en multajn lingvojn.
Malsama en PV kaj PIV estas la prezentomaniero de la kapvortoj. En PIV estas uzata la Fundamenta maniero kiam per streketoj (aŭ per superlinia cifereto) la radiko estas disigata disde la finaĵo. Kiel asertas Waringhien “PIV kapablas rivali kun la plej konataj samdimensiaj vortaroj en la naciaj lingvoj kaj pri moderneco de la nomenklaturo kaj pri la ekzakteco de la difinoj”.
La Suplemento al PIV aperis en 1987 sur 45 paĝoj. PIV havis kvar eldonojn.
En 1990 la Plenum-komitato de SAT petis al Michel Duc Goninaz entrepreni revizion de PIV.
En kolektiva laboro partoprenis c. 150 fakuloj, precipe por ĝustigi la terminojn en diversaj sciencoj kaj fakoj. La vortprovizo estis ĝisdatigita pere de la intertempe aperintaj tekstoj. Por speguli pli modernan uzadon de la lingvo, ekzemploj estis ĉerpitaj el diversaj verkoj, ankaŭ el gazetartikoloj. La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperis ĉe SAT en 2002. Sekvis korektita eldono de 2005. Ĝi enhavas preskaŭ 17 mil kapvortojn (ĉ. 47 mil leksikajn unuojn) sur 1268 paĝoj.
Halina Gorecka
Ho, se tiuj, kun kiuj li almenaŭ teorie, ja fizike, dividis la domon, scius; se ili eĉ suspektus, kion li faris, dum ili telespektis, provis vane lacigi kaj patron kaj hundidon; ho, se ili scius. Sed ili ne sciis. Ne ĝenu vian patron, ili diris, se iu tro bruis, volis ion demandi. Via patro laboras. Verkas. Do … ne ĝenu. Kaj, ĝenerale, ili ne ĝenis. Tiel estis pli facile.
La fotoj fascinis lin. Li ne povis sufiĉe rigardi, rerigardi. Li studis, analizis, sorbis ĉiun detalon. Kolorojn, konturojn; prezentojn, poziciojn: ĉiujn facetojn de la fotoj li sublupee ekzamenis, enmemorigis. La bildojn li komparis, celante percepti komunajn trajtojn; foje, post funda esplorado, li eĉ kredis, ke li staras sursojle de grava malkovro. Tiel, li diris al si, tiel mi povas lerni. Lerni, kio inspiras, animas; lerni, kio, karesante kaj kisante la spiriton, samtempe tiklas la talenton; lerni, simple, kio kreas kreivon.
Tial la bildoj. Felietonaj bildoj el dika, semajnfina gazeto, montrantaj la kabinetojn, aŭ atelierojn, de konataj verkistoj. Neniam videblas la aŭtoroj mem: nur la ĉambroj, kie ili — almenaŭ kelkaj — cerbumas, sed kie ili ĉiuj vortumas, frazumas; kie ili solvas siajn dilemojn pri intrigo aŭ karaktero; kie ili kreas siajn verkojn kaj — damne — sian sukceson: sukceson, renomon, kiuj lin — tute neklarigeble — preterpasadas, malgraŭ publikigaĵoj inkluzivantaj amuz-poemon en volumeto eldonita de karitata fonduso por ŝveligi la kason de loka malsanulejo, rakonton certe publikigotan en la urba ĵurnalo (laŭ pasintjara redaktora promeso) kaj — la majstraĵon — preskaŭ kompletan kvarmil-vortan enkondukan ĉapitron el planata, ja verkata romano pri povo kaj pasio dum la krucmilitoj. Ho, la romano … nu, kiel li mem, modeste, diris, pri genio ne eblas paroli, sed pri talento, jes, talento abunda, tamen talento ankoraŭ ne rekonata.
Tial la graveco de la laborejoj de tiuj granduloj, kiuj grandanime interrompis sian labor-ritmon por permesi enrigardon, eĉ perforton, de ĉiam severa, ĉion vidanta fotila lenso. Jen kabinetoj de furor-romanistoj; porinfanaj verkistoj; poetoj; humuristoj; dramistoj; eseistoj; novelistoj; rakontistoj: nomoj, kies libroj troviĝas sur la bretoj de ĉiuj librovendejoj; nomoj, kies verkoj estas recenzitaj sur la paĝoj de malmulte legataj sed — kompense — prestiĝaj gazetoj; homoj, kiuj sidas surpodie ĉe libro-festivaloj aŭ en la studioj de malfrunoktaj televidaj programoj elsendataj de etbuĝetaj kanaloj; homoj, kiuj gajnas monpremiojn (sed ankoraŭ ne riĉiĝas) en internaciaj konkursoj kun neprononceblaj nomoj. Do neniel neniuaro, sed iuaro: iuaro, al kiu li sopiras aliĝi.
La fotoj aperis ĉiusabate, triapaĝe de la felietono, ĉiam supre, dekstre. Facile troveblaj, facile studeblaj, ĝis la ekstaza momento — ĝenerale la sekvan tagon — kiam eblas preni tondilon kaj alproprigi la bildon cele al funda analizo en lia sanktejo. Tio nepras: sanktejon analizi en sanktejo. Tiel, almenaŭ en lia menso, kunfandiĝus subjekto kaj objekto; tiel pli fekunde, pli efike, distileblus la esenco de la sanktejoj de la granduloj. Certe, li rezonis, la sanktejoj, kaj ĉio, kio enestas — la mebloj, la ornamaĵoj, la bildoj — nepre kontribuas al la sukceso de tiuj, kiuj tie verkas: se eblus krei etoson tian, do tiel, li sin persvadis, estus laŭrokronataj ankaŭ liaj klopodoj.
Ĉio, kio enestas. Ankaŭ ĉio, kio ne enestas. Tre frue, komparante dekon da bildoj kaj zorge legante la akompanajn tekstojn, li mirigite konstatis, kiom da aŭtoroj ne uzas komputilon. Almenaŭ ne komence: poste eble jes, kiam prespretos la manuskripto. La Nobel-premiito, ekzemple, verkis mane, uzante elegantan, kaj relative ekskluzivan fontoplumon; la gajninto de la Bilkstein-Vandenbreit-premio preferis skribomaŝinon: multaj aŭtoroj insistis, ke ne eblas komputil-klavare krei. Kaj prave: nur malofte en la sanktejoj videblis komputiloj, ekranoj, printiloj kaj aliaj elektronikaj nepraĵoj de la 21a jarcento. Telefonoj, jes: konata, komforta teĥnologio de la 19a jarcento. Eĉ aŭtoroj, li diris al si, devas fojfoje komuniki kun la cetera mondo. Kun agentoj. Eldonistoj. Ankaŭ kun prifinancaj konsilistoj.
Lia edzino, kutimiĝinta al la kapricoj de sia edzo, ne multe surpriziĝis, kiam unu tagon li malsupreniris de sia sanktejo, portante la komputilon. Do, li diris. Vi havu. Mi estas elfosonta la skribomaŝinon. Nur kompromise, vi komprenas. Ĝis mi akiros fontoplumon — Rajt-fontoplumon, nur Rajt, kiel uzas samprofesiuloj. Iom multekostas, sciu, sed eble kristnaskodonace vi povus …. Lia edzino, apenaŭ percepteble, kuntiretante la brovojn, mienis nek jese, nek nee. Rajt, li ripetis. Nepre. Bonvole … ne forgesu.
La skribomaŝino ne multe efikis. Male. Iritis la klaketado, misfunkciadis la e-klavo, ĝenis la korektoj. Kaj, kiam li eniris vendejon, por aĉeti novan inkrubandon, oni informis: Jam de jaroj ne plu haveblas rubandoj tiaj. Se vere necese, eblas mem inki la rubandon. Tamen, sinjoro, tio ne konsilindas. Ĉu vi konsideris komputilon …? Li eliris la vendejon, iom seniluziiĝinta, sed konsolis sin, ke la skribomaŝino nur provizoras: kiam li havos la fontoplumon, ĉio solviĝos. Fluos. Ideoj, vortoj. Kiel montara rivereto. Kio inspiris lin hajkumi. Belan hajkon li elpensis survoje hejmen sed, forgesinte enpoŝigi krajonon kaj notlibreton, li ne plu memoris ĝin, kiam li fine eksidis ĉe sia skribomaŝino.
Intertempe, daŭre kurbiĝante super siaj bildoj, kaj dume atendante la kristnaskan fontoplumon, li decidis, ke multo ankoraŭ fareblos. Ekzemple, la mebloj. Aparte la skribotablo. Li notis, ke la tablo de krimromanisto, kiun li aparte admiris, staris oblikve meze de la ĉambro. Li imagis la majstron rondiranta, daŭre rondiranta, solvanta krimojn, kiujn li mem elpensis, kaj foje haltanta por surpaperigi — ne videblis skribomaŝino aŭ komputilo — la elegantajn frazojn, kiuj lin markis kiel belan stiliston.
Dum tri tagoj li rearanĝis sian sanktejon, trenante sian viktorine solidan skribotablon ĝis la mezon de la ĉambro, tiel sulketigante la plankon, ŝirante la tapiŝon kaj dolore streĉante ŝultran muskolon. Cetere necesis reloki du ŝrankojn, tri bildojn kaj almenaŭ duonon de la libroj, magazinoj, revuoj kaj aliaj ankoraŭ nelegitaj legaĵoj: ekzerco, kio necesis malmunti du murbretarojn kaj ilin alimuren remunti. Pro la bruo plendegis la infanoj, dirante, ke ili ne povas koncentriĝi pri siaj komputilaj ludoj. Pro la odoraĉo de la freŝe farbita muro, kie iam staris unu el la bretaroj, plendetis lia edzino, kiu suferis en junaĝo iomete pro astmo. La hundido viŝis sian voston kontraŭ farbon ankoraŭ ne sekiĝintan kaj poste, voston svingante, sursaltis la sofon en la salono. La avo — verŝajne akcidente — glutis tro da dormigaj piloloj (maleblis dormi, kiel li diris poste, pro la tohuvabohuo en la hejmo) kaj estis enambulancigita al krizhospitalo.
Bedaŭrinde en la mezo de la sanktejo, kie nun troviĝis la tablo, mankis sufiĉe da natura, elfenestra lumo. Spekti, certe inspekti, la bildojn, eĉ kun — eble pro — tablolampo, veigis al li la okulojn. Kelkajn tagojn poste, kiam la aliaj familianoj vizitis la avon en la hospitalo, li enplankigis novajn sulketojn, eĉ pli malteksis la tapiŝon, kaj denove martirigis siajn muskolojn, puŝante la skribotablon ree apud la fenestron. Ĉu ne la sciencfikciisto, kies sanktejo aperis en la ĵusa felietono, ĵuris pri la bezono de panoramo super kampoj, horizontoj kaj aliaj mondoj? Panoramo, klare, iom malfacilis; tamen superrigardo trans najbara legom-ĝardeneto ĝis la enbrikitaj fenestroj de iama biciklo-fabriko ne povus malhelpi.
La fiaskiĝinta unua meblo-eksperimento ne malinstigis lin provi denove. Rimarkeblis, en pluraj sanktejoj, kanapoj: jen, verŝajne, la ŝlosilo al famo kaj fortuno. La kreintino de naŭze sukcesa serio de t.n. historiaj am-aventuroj — flughavena literaturo, kiel li priskribis ilin — diris, ke ŝi ripozas, verkonte, sur kanapo, por elvoki la ĝustan mensan staton. Mondesploristo, aŭtoro de dekoj da privojaĝaj volumoj, uzas sian kanapon kiel specon de librujo: la loko de la intrigo de la unua libro, kiu defalas, determinas sian venontan vojaĝon. Klare, por funde kompreni la fenomenon, neprus doktoriĝa disertacio pri La Ontologio kaj Epistemologio de la Kanapo en la Verka Procezo, kun Aparta Analizo de Meblara Metalepso. Aŭ eble pli simplus kanapon aĉeti.
Dirite, farite: iom vermborita specimeno, kiu, dum li manovris — helpate de lia edzino — por suprenigi ĝin laŭ la ŝtuparo ĝis la sanktejo, decidis, ke ĝi preferis la salonon, kaj provis retrogliti, dume skrapante la muron kaj, pli grave, tiel premegante la fingrojn de lia dekstra mano, ke verki, ĉu mane, ĉu maŝine, ne eblis dum tri tagoj.
Premegita estis ankaŭ la pacienco de lia kutime pli ol pacienca edzino. Tiu vermujo … ŝi komencis. Kanapo, li korektis, sed vane. Tiu vermujo, ŝi daŭrigis, ne restos eĉ unu plian minuton sub mia tegmento. Suprenigi ĝin ne eblas. Sube ne estas spaco. Do revenigu ĝin al la rubujo, kie vi ĝin trovis.
Rubujo … li elbuŝigis, kvazaŭ strangolate. Nenia rubujo. Mi bone elspezis … kaj tuj bedaŭris, ke monon li menciis.
La okuloj de lia edzino fendiĝis. Kiom? ŝi pafis. Konfesu … kiom?
Nur kvindek, li mensogis, veron trionigante. Kaj, pacige: Vi pravas. La kanapo foriros. Mi rehavigos al mi la monon. Fidu, li diris, mem nefidante.
Tiel finiĝis la kanapo-kaprico. Sed ankoraŭ mankis io: io, kio permesus al li spiri la saman aeron kiel la steluloj, kies sanktejojn, danke al kreskanta bildo-kolekto, li avide analizas; io, kio same pelus lin al la pinto de profesio, kiun li promesis al si. Tutcerte, la sekreto, la ŝlosilo, enestas en la bildoj. Verŝajne li jam x-fojojn rigardis ĝin: rigardis, sed ne vidis. Eble … eble dependas sukceso ne de la grandaj, tuj rimarkeblaj, kaj iasence publikaj objektoj, kiaj tabloj aŭ kanapoj, sed de la malgrandaj, pli personaj aĵoj, kiuj, li nun konstatis, ornamas preskaŭ ĉiujn el la fotitaj atelieroj. Fakte, ju pli li ekzamenis, des pli li kredis, ke vortoj kiaj ateliero, kabineto, eĉ sanktejo, apenaŭ taŭgas. Plejparte la fotoj montris ne ĉambrojn sed … kion? Nu, grotojn, kavojn, kavernojn, do privatajn trezorejojn plenigitajn de donacetoj, memorigaĵoj, suveniroj, verdire fat- raso, pri kiu fierus ajna brokantejo aŭ bazaro. Sed … kia fatraso! Signifa fatraso, fatraso kun historio, pasinteco; fatraso, kiu flustras, kiu formas, kiu fekundigas. Fatraso, kiu famigos.
Tuj li eklistigis ĉiujn objektojn, ĉiujn ornamaĵojn sublupee videblajn en la grotoj de la granduloj. Dum tri tagoj kaj tri noktoj li skribis, notis, elirante la sanktejon nur por necesejumi, iom sin nutri. Li petis sian edzinon telefoni al la asekuro-oficejo, kie li senentuziasme etkontoristis, por diri, ke li febras (kio ne malveris); al ŝi li klarigis, ke la romano, lia tuta verkista kariero, nepre dependos de la venontaj tagoj; temas pri famo aŭ falo, ĉio aŭ nenio. Lia edzino, iom kontraŭvole telefoninte, decidis, ke temos pri nenio: dum li fermis sin en la sanktejo, ŝi malfermis valizojn, enĵetis vestaĵojn kaj — metafore — infanojn, kaj ekiris fratinen. Alveninte, ŝi subite memoris la avon, intertempe elhospitaligita kaj denove en la hejmo. Memoris, sed nur momente. Li prizorgu. Aŭ ne. Egale. Kaj pri la hundido … nu, ĝi travivos.
La listo longegis. Tiom da aferoj por alproprigi, por alporti al la sanktejo. Ĉe la Nobel-premiito noteblis klaŭneto ranforma horloĝo plasta melopsitako 1930a radioaparato konkoj lambastono kun tenilo serpentforma kato verŝajne vivanta karbominista lampo korneto; ĉe la lasta gajninto de la premio Talento de la Jaro, stirilo flava tekruĉo pluŝurso pupdomo desegnaĵo pri la papo rajdanta kondomon ovujaro piedpilko kun aŭtografoj afrika masko alia masko; ĉe la honorofica t.n. nacia poeto, fusilo kugloj tranĉilo remburita papago; ĉe la aŭtorino de la furor-romano Baleno-baleto, enboteligita ŝipeto kandelingo … kaj tiel precize pedante plu.
Kiam, kelkajn semajnojn poste, revenis lia edzino, laŭ insisto de la fratino, kiu ne plu toleris la senĉesajn memkulpigojn de virino, kiu laŭkonfese malice, mallojale forlasis sian edzon, ŝi apenaŭ rekonis sian hejmon. En ĉiu ĉambro amasiĝis, kiel ŝi diris, bagatelaĵoj; nur kun granda peno eblis navigi de unu ĉambro al alia; mankis lumo pro kestoj kaj skatoloj stapligitaj kontraŭ la fenestroj; ie, nevidebla, kaj verŝajne enprizonigita pro tabloj kaj bretoj plendantaj sub la premo de fiŝujoj, vazoj, gramofonoj kaj cervokornoj, petegis avo, ke iu alportu tagmanĝon; la sola hundido-spuro estis jam sekiĝinta fekaĵo malantaŭ la ĉefpordo; dum salutis ŝin gaje la edzo, dirante: Vidu, kara, kiel ĉio fluas … kiel realiĝas la revoj. Tiom da ideoj … ĉu mi ne diris? Sed nepras flugi. Diskogurdo … la Dubruit-premiito havas ĉe si … do vendas iu apud la stacidomo. Imagu … klasika! Ĝis!
Tiel komenciĝis lia nova kariero. Literatura antikvaĵisto, laŭ anoncoj en aŭtoraj fakrevuoj kaj semajnfinaj gazetoj: literatura antikvaĵisto, servante verkistojn ie ajn en la mondo, kiuj volas inspiriĝi, volas veki kreemon, helpate de objekto, kies spirito inspiris grandulon, tiun pelante al riĉoj kaj renomo. Kaj venis mendoj, ĉefe el verkemuloj el katolikaj landoj, kie statuetoj kaj similaj ikonoj foje pli akcepteblas ol aliaj, pli solidaj konoj; sed la mendoj ne sufiĉis por konvinki la edzinon, ke indos resti. La avon ŝi enflegejigis kaj iun nokton, kun la infanoj, fuĝis: poste ŝi kunvivis tre feliĉe kun analfabeta taksiisto, unue certiginte, ke en la nova komuna hejmo estas eĉ ne unusola romano aŭ poemaro … nur plej luksa, larĝekrana kaj multkanala televido.
Kaj li? Li daŭre eltondas el la felietono la fotojn pri aŭtoraj sanktejoj; daŭre aldonas al sia listo la nomojn de la tie troveblaj objektoj; daŭre elserĉas la koncernajn aĵojn kaj fiere revenigas ilin al sia antikvaĵejo. Kio, kiel li anticipis, ja inspiras, ja levas la spiriton, tiel ke li planas freŝan romanon pri … nu … la vivo de literaturista antikvaĵisto. Sed li ne povas decidi, ĉu verki komedie aŭ tragedie. Aŭ ĉu ambaŭ. Sed iam …
Parenteze la hundido, nun tutcerte hundo, nebuliĝis. Kien, ne eblas diri. Sed el ĉiuj Nobel- kaj aliaj premiitoj, furor-romanistoj, poetoj, eseistoj kaj iamaj asekuro-etkontoristoj, ŝajnas, ke la hundo estas la plej saĝa.
Pro La sanktejo Paul Gubbins fariĝis laŭreato de Liro-2007.
Por ni li estas poeto. Li malakceptis la poetikon de Sumarokov kaj konvertiĝis al Lomonosov, sed ties rekomendon uzi la “altan stilon” en odoj li baldaŭ forĵetis, ekuzinte en ili la ordinaran kaj eĉ la popolan stilojn (“aŭtun' … levinte jupon antaŭ ni, riverojn pluvas”). Lin famigis odo Felica (1782), dediĉita al Katerina II, kaj preskaŭ ĉiuj liaj grandaj verkoj estis ligitaj kun tiutempa vivo. Krom odoj (Al regantoj kaj juĝistoj, Konkero de Izmail, Venkoj en Italio, Akvofalo k.a.), tro longaj por nia rubriko, li verkis malpli longajn poemojn amajn, anakreoneskajn, satirajn. Kelkajn el ili legu ĉi tie. (AlKo)
Tradukis el la rusa Valentin Melnikov
Čeliauskas informas pri presejo kaj eldonkvanto, kiam tiuj informoj troveblas, sed ne ĉiam atentas nomojn de tradukintoj, kompilintoj aŭ eldonintoj.
Speciala signo indikas la librojn, kiujn posedas la biblioteko de la Esperanto-domo en Kaŭno. Sed kio estis informfonto pri la ceteraj libroj? Ĉu librokolektoj, ĉu aliaj bibliografioj? Sed, ekzemple, la Bibliografio de Internacia Lingvo de Stojan kaj la librolistoj de Davidov estas tiom erarplenaj, ke ili ne povas esti utiligataj en serioza bibliografia laboro.
Ĉe pluraj tradukitaj verkoj mankas indiko pri la fontolingvo — precipe — la rusa. Ĉe la lernolibroj ofte mankas indiko pri la litovlingveco. Estas dezirinde havi pli da sistemeco. Komparante la litovan bibliografion kun la plurfoje reeldonita Bibliografio de Esperantaj kaj interlingvistikaj libroj el Ruslando kaj Sovetunio, mi konstatis, ke la lasta povus helpi kompletigi la datumojn.
La bibliografio enhavas ankaŭ liston de periodaĵoj kaj plurfojaj eldonaĵoj, kun indiko de la eldonjaroj kaj redaktoroj. Fine troviĝas utila, kvankam ne kompleta, indekso de aŭtoroj, tradukintoj, kompilintoj.
La bibliografio priskribas 276 titolojn, ekde la unua litovlingva lernolibro de Dombrovski-Dąbrauskas, presita en 1890 en la orient-prusa Tilsit (nun Sovetsk), tra kiu tiutempe pasis la vojoj de la litovaj libroportistoj… Laŭ la bibliografio oni konstatas elstaran eldonaktivadon okaze de la 90a UK en Vilno, kiu kulminis per 28 titoloj en 2005!
Ĉar ĝi estas la unua provo de simila bibliografio, la kompilinto alvokas informi pri preterlasitaj eldonaĵoj; ni esperu, ke ĝi servos kiel bona bazo por plia bibliografia agado en Litovio.
Halina Gorecka
Mi memoras tiun miraklon, kiam mi ekparolis Esperanton post kelkaj jaroj de la Esperanto-soleco — vortoj muldiĝis mirakle kaj sonis fabelmuzike en miaj oreloj. Per sono, la lingvo kaj ties kulturo, animo, spirito — penetras en nin kaj vivigas. Ni, homoj, nur relative ne antaŭlonge lernis legi “mallaŭte, al ni mem” — ankoraŭ en la Antikva tempo oni devis laŭtlegi por kompreni la tekston.
Antaŭ pli ol 25 jaroj en Esperanto-tendara biblioteko en miajn manojn finfine trafis la avide atendita grandioza filozofia poemo, “originale verkita en Esperanto”, La Infana Raso de William Auld. Kaj mi penis trovi minutojn liberajn de organizaj zorgoj — legis kaj legis, penetrante la signifojn kaj brilecon de la famega verko, laŭtega himno al la Homo, sobra kaj senfine ama kaj esperiga. Neeviteble mi legis laŭte, ĉar alie ne eblis kaj ne indis, kaj mi volus aŭdi kaj penis imagi kiel ĝin legus la aŭtoro. Mi volis paroli kun li — do aŭdi lian voĉon.
Post multaj jaroj mi aŭdis la voĉon de Auld en sporadaj intervjuoj de Radio Polonia, sed ĉefe lia voĉo, pli imagata, sonis kiam mi legis liajn verkojn.
Kaj jen donaco — la Kooperativo de Literatura Foiro publikigis la poemon en la propra recito de la aŭtoro mem! Jam post lia forpaso — li restas en ĉi sonoj de sia voĉo, plu vivigante niajn Lingvon kaj Kulturon. Du lumdiskoj (KDoj) en firma koverto kun fotaĵo de la aŭtoro kaj la “reprezentantoj de la eldonejo” (Perla kaj Valerio), broŝuro kun la teksto grafike prezentita kiel en la unua eldono, kun la originaj desegnaĵoj kaj unu el la plej konataj fotaĵoj de Auld. La pro-la-disk-formata kvadrata broŝuro enhavas, krom la poemteksto kun ĉiuj prezentaj specifaĵoj aŭtoraj, kompletajn notojn reviziitajn de la aŭtoro. Ĉio estas senriproĉe bonkvalita, kiel ĉio, kion mi iam vidis el LF-koop.
La voĉon de William Auld oni registris en Skotlando en 1998, kaj finproduktis en … Meksiko. La poemo, dividita en 25 kantojn, estas legata kun fona muziko varia. La aŭtora plenumo, mi ĝoje konstatis kaj konfesas, estas superega. La Aulda voĉo sonas elokvente, simple, trankvile sed samtempe forte kaj penetre. Mi ŝatus aŭdi opinion de tiu, kiu povus aŭdi tion konscie kaj Esperanto-scie unuafoje en sia vivo. La ioma eĥeco aldonita ornamcele plimisterigas kaj profundigas la impreson. Kaj la voĉo restas centre de via atento, ĝi tenas vin ne lasante, kapte. Verkite kiam li estis 32-jara, voĉlegita multe pli poste, la verko restas preskaŭ ekstertempa — Auld kvazaŭ parolas kun si mem, krom ni.
Iam la presita teksto iuvorte ne tute koincidas kun la dirata — tio nur aldonas al la viveco. Neatendite vi pli profunde komprenas, kian trezoron vi aŭdas/legas/havas — ke en “farita lingvo” kun vi elanime rekte kaj potence parolas pensulo kaj poeto, demandas kaj demandigas vin, pensigas kaj invitas serĉi kaj travivi kaj vivi, gvidante en ega tempa distanco kaj ĉirkaŭkaptante la mondon, kia ni ĝin pensas esti. Oni povas ne kun ĉio konsenti, ne ĉion kompreni kaj des pli ne ĉion akcepti. Sed la teksto diras per si mem, se vi havas orelojn. Okazas magio de vorto legata kaj aŭdata. Aparte laŭdindas la muzika fona akompano — varia, superbe sonanta kaj brile trafa. Nu, ne ĉiujn pecojn mi povis identigi — verŝajne la koncernajn indikilojn indus enmeti, kompletige. Kaj post kiam vi fermas la libron kaj aŭdas la postsonan silenton, vi havas ŝancon aŭdi ion pli — la senvortan sed realan ekziston de viaj pensoj, demandoj, impresoj kaj streboj. Ie ni ĉiuj estas kune.
Andrej Peĉonkin
Bibliografio de litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1890–2006) / Kompilis Petras Čeliauskas. — Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2008. — 32 pĝ.; 500 ekz. — [Recenzoekzemplero].
Bociort, Ignat Florian. Esperanto: Movado, strategio, estetiko, rakontoj. — Timişoara: Mirton, 2007. — 652 pĝ. — [Donaco de la aŭtoro].
Esperanto kaj mi: Eseoj de 180 esperantistoj el 17 aziaj landoj / Kompilis, antaŭparolis Hori Jasuo. — Maebaŝi: Horizonto, 2007. — 207 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].
Rusoj loĝas en Rusujo: landonomoj en Esperanto / Redaktis Anna Löwenstein. — Milano: Federazione Esperantista Italiana, 2007. — 95 pĝ. — [Recenzoekzemplero].
Эсперанто-движение: Фрагменты истории / О.Красников. История Союза Эсперантистов Советских Республик (СЭСР); Д.Бланке. История рабочего эсперанто-движения; Сост. и пер. с эсперанто А.Сидорова. -- М.: Импэто, 2008. -- 216 с., ил.; 400 экз. — [Recenzoekzemplero].