Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2008. №7 (165)

Foto de Jean Marin

Sur la kovrilfoto estas la protagonistoj de la Esperanto-evento de l' monato. La 1an de junio la paro Zamenhof trairis Pollandon en la unua vojaĝo de la ĵus lanĉita trajno Zamenhof. Se vi loĝas en Pollando, aŭ vizitas ĝin, uzu la okazon vojaĝi per la unika surrela ZEO. (Fotis Mateusz Holownia)

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Iam Nietzsche nomis la enviemon motoro del socialisma moraleco. Tiu bravura hipotezo ŝajnas iĝi aksiomo sur la postsovetia spaco. Responde al strata uson-televida enketisto sondanta kiel la ruslandanoj rilatas al miliarduloj unu mia samlandano rimarkis en plena konvinko:

“Mi ŝatas la miliardulojn. Ju pli da miliarduloj, des pli da bono al mi kaj mia patrujo”.

Restis malklare ĉu la respondanto revis pri la lando kun cent milionoj da miliarduloj, ĉu lia fantazio haltis ĉe cent aŭ mil. Klare ke li uzis la tipan kliŝon pri riĉaj homoj. Miliardulo kiel ekstrema enkarniĝo de riĉulo estas fenomeno eksterranga kun speciala pezo: miliono da miliarduloj surRuslande sufiĉus por renversi la planedon.

Mi ne sukcesis ĝui la komikan efekton de la repliko: konfuza estis tute serioza tono de la estimata ĵurnalo, kiu aprobe reproduktis la respondanton. Des pli mi ne sentas komika la fenomenon en si mem. La miliardoj superkoncentritaj emas renversi. Ili renversas nian platon del ekzisto — niajn kutimojn, morojn, normojn, nian konsciencon, moralecon kaj memrespekton, — ni ruliĝas do misekvilibre kaj retrovas nin iom post iom ĉiam pli funde-profunde…

Malforta estas la homo. Post la diagnozoj kiujn mi sonigis ĉi-rubrike pri la profesia sporto mi ne devus rigardi tiun “Euro-2008”. Peke kaj repeke mi rigardis. Tamen estis la futbalo. Ĉiam pli funde-profunde: jam oni dronas en reklamo. Ĉirkaŭ la luda tereno kaj ĉirkaŭ la luda tempo. Jam ne ekzistas la ludado mem, al mi ĝin prezentas paro de miliardujoj. Jam ne restas tempo por intervjuoj kaj postkomentoj — trioble ripetataj tri reklamaj blokoj pri vira seksopotenco nin amuzas anstataŭe.

“Vi volas la reludon post egala partio?” — ironias, kvazaŭ ĉirkaŭ mi, juna komentisto en la etero. — “Kia malnovmoda ideo! Tiu del epoko de la 1960-aj”.

“Kial ili ne prezentu la ludojn? Ja ili estas la sponsoroj”, — eksplikas al mi mia juna konatino.

La nova juna generacio ŝajnas pragmata. En la vero ĝi estas — tute nevideble al si — malaltigita laŭ la skalo de vivovaloraj pretendoj. Ekzistas ja certaj kriterioj, per kiuj oni ordigas la tutan entreprenon, — tiu juna komentisto, tiu juna konatino ne troviĝas en la horizonto del konsidero. Ankaŭ mi kaj vi. Sed ni almenaŭ kapablas tion senti.

McDonald's, Coca-Cola kaj aliaj povas esti bonaj kompanioj, egale malbonaj ili povas esti. Ili rajtas esti-malesti sponsoroj. La nuro kiun ili ne rajtas kuŝas sur tiu komuna kampo, kie interplektiĝas en senĉesa ludo kaj kreas labilan ekvilibron certa kompleto de agantoj. Se tiu kampo estas sufiĉe vasta kaj satigita de diversaj vektoroj, la ekvilibro sur ĝi kreita povas nomiĝi demokratio. Evidente, en tiu konkreta futbala afero nomata “Euro-2008” — kaŭze de du, tri, dek kompaktaj eŭroportaj vektoroj — mi kaj vi kaj centmilionoj da eŭropanoj iĝis “en la situo eksterluda”.

La sola momento konsola sin prezentas inter tiuj reklamaj Sciloj kaj Ĥaribdoj. Ĝi estas la futbalo mem. Malgraŭ ĉio — la bildo valoras spekton.

Alen Kris


Grandioza semajno en Vilno

Se eblas paroli pri unika, interesa kaj grava evento de la ĉi-jara Esperanto-movado, tiukaze necesas mencii la unuan Tutmondan Kongreson de Esperantistoj-Ĵurnalistoj, kiu okazis 26–30 maj en Vilno, la ĉefurbo de Litovio. Unika oni povas nomi ĝin nelaste pro tio, ke al ĝia sukcesplena efektiviĝo kontribuis diversaj kunlaborantaj organizoj, kiuj kapablis allogi al Vilno multajn el la plej elstaraj aŭ originalaj reprezentantoj de la Esperanto-movado, kiuj formis la riĉan kaj interesan programon. Ĉi tiuj du faktoroj faris el la kongreso sendube gravan momenton en la historio de la nuntempa Esperanto-movado, kiu povas fieri, ke ĝi posedas la subtenon, ne nur moralan, sed ankaŭ financan, de la litovia ŝtato, kiu disponigis al la kongreso la Malnovan Urbodomon kaj la Konstitucian Salonon de la Sejma Palaco (parlamento), ambaŭ tre taŭgaj konferencejoj. La kuliso do estis ege digna, kaj la esperantistoj sentis sin ree sincere akceptitaj de lando kaj ŝtato, kie antaŭ tri jaroj (do en 2005) okazis la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj la Kvara Nitobe-Simpozio, kiuj evidente restis en bona memoro de Litovio.

Mini-UK

Ĉar laŭmodele ĉi tiu ĵurnalista kongreso estis kopio de UK, tial iuj nomis ĝin "mini-UK". Tiuaspekte Povilas Jegorovas, prezidanto de LKK, efike lernis de UK-sperto. Al la kutimaj akcesoraĵoj apartenas oficialaj akceptoj, aŭspicioj, kongresa temo, vasta prelega programo, kongresa libro, kongresa kuriero, kongresa siglo (kun butono), kongresa dokumentaro, libroservo, tuttaga ekskurso, k.a. El ĉi tiuj akcesoraĵoj la organizantoj utiligis resurse la maksimumon eblan. Oni aŭdis la opinion, ke la kongreslibro aspektas eĉ pli bele ol averaĝa UK-kongreslibro, ke la prelegoj estis pli altnivelaj ol dum UK, ke pro la riĉeco de la kulinaro la aŭtoritatulaj akceptoj ĉe urbestro, ĉefministro kaj parlamentestro daŭris pli longe ol dum UK, kvankam en Vilno la alparoladoj de iuj oficialuloj eble estis rekorde mallongaj.

Laŭ aliĝoj troveblaj en la kongreslibro devis alveni 183 personoj el 37 landoj. Reale troviĝis kelkaj personoj kaj landoj malpli. Kvankam la plimulto de la ĉeestantoj havis nur marĝenan aŭ amatoran ligon al ĵurnalismo, ja troviĝis inter ili ankaŭ redaktoroj de pluraj Esperanto-revuoj de diversaj tendencoj. Pro tio iuj prelegoj kaj diskutoj dekomence ne povis esti tro faknivelaj, sed por tiu ĉi kongreso, kiu ne estis scienca konferenco, tio ŝajne ne tiom gravis.

De turisma programo al seriozaj fakprelegoj

La kongreso komenciĝis lunde per tuttaga ekskurso tra la malnova urbo de Vilno, kiu fariĝas ĉiujare pli bela, kaj al Trakai, kie leviĝas la kastelo de la litova grandduko Gediminas (13–14 jc) kaj kie loĝas minoritataj komunumoj de karaimoj kaj tataroj.

La faka programo mem estis enkondukita marde en la Malnova Urbodomo per prelego de prof. Humphrey Tonkin (Usono), konsiderata kiel unu el la plej eminentaj nuntempaj esperantistoj, pri la kongresa ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro manko de tempo kaj pro la ŝarĝiteco de la mult-tema kongresa programo la kongrestemo evidente iom perdis la atenton, kiun ĝi meritus. Pri ĝi tamen eblas legi en la kongreslibro, en la unua numero de la kongreskuriero La Fera Lupo, kiu estis redaktata de Choe Taesok, kaj en la fina dokumento.

Samtage diversaj prelegantoj prezentis siajn temojn: ekzemple Audrys Antanaitis (Litovio) pri amaskomunikado en Litovio, Aleksander Korĵenkov (Ruslando) pri Zamenhof kaj la gazetaro. De la sama aŭtoro troviĝas en la kongreslibro cetere tre leginda studo pri la historio de la Esperanto-gazetaro. Plue Stano Marček (Slovakio) donis superrigardon pri la redaktoroj de la revuo Esperanto (UEA) dum la pasintaj cent jaroj. Petras Čeliauskas (Litovio) rakontis pri la bizaraj imagoj kaj kliŝoj de iuj eksterlandanoj pri Litovio kaj omaĝis la revuon Litova Stelo, kiun li redaktis dum deko da jaroj. Tomasz Chmielik (Pollando) prezentis la meritojn de Edmond Privat kiel ĵurnalisto, kaj Detlev Blanke (Germanio) prelegis pri la rolo de lingvistiko en la informado pri Esperanto. Ĉi tiu preleganto admonis, ke ignori aŭ timi lingvistojn estus sensenca sinteno, ĉar ĝuste lingvistoj ofte troviĝas en decidoporta pozicio kaj do povus esti utilaj al ni.

La anticipa intereso por prelege kontribui dum la kongreso estis tiom granda, ke la kompilantoj de la programo, ĉefe estraranoj de TEĴA, devis rifuzi multajn kontribuproponojn, kiuj unuavide ŝajnis ne esencaj, kaj faris pli severan elekton, kiu prezentiĝas en la kongreslibro. Ankaŭ tio estas unika, despli ke en la Esperanto-movado ofte estas malfacile entute trovi taŭgajn prelegantojn. La granda kvanto de prelegoj devis en la dua tago esti disdividita en tri sekcioj, en kiuj elpaŝis inter alie Andreas Künzli (Svislando), Jiří Caletka kaj Petro Chrdle (Ĉeĥio), Dimitrije Janičić kaj Zlatoje Martinov (Serbio), Josip Pleadin kaj Vladimir Jurković (Kroatio), Ahmad Reza Mamduhi (Irano), Giorgio Silfer kaj Dieter Rooke (Esperanta Civito), Stefan MacGill (Hungario), Jevgenij Gaus (Litovio) kaj Peter Baláž (Slovakio), Frimpong Ampomah Badu (Aŭstralio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario), Abdurahman Junusov (Ruslando/Dagestano), Jianhua Li (Ĉinio) kaj Yves Nevelsteen (Belgio).

La parlamentestro Ceslovas Jursenas en la parlamenta akcepto donis oficialan gratulleteron al Audrys Antanaitis (Fotis Choe Taesok)De la Urbodomo al la Parlamento

Ĵaŭde la programo estis daŭrigata en la Konstitucia Salono de la Litova Parlamento per prelegoj de Jukka Pietiläinen (Finnlando), István Ertl (Luksemburgio) kaj Kalle Kniivilä (Svedio) pri defioj de la nuntempa (Esperanto-)ĵurnalismo.

Ĉi tiujn modernismajn postulojn draste kontrastis la prezentado de flaviĝinta filmo pri Bona Espero en Brazilo produktita antaŭ 25 jaroj fare de Roman Dobrzyński (Pollando). Koncepte modernigenda tutcerte estas ankaŭ la radioprogramo de Pola Radio, pri kiu parolis Barbara Pietrzak. Ŝi nuntempe oficas kiel ĝenerala sekretario de UEA, kiu aŭspiciis la kongreson.

Kiel en Esperanto-rondoj, kies laboro ofte estas karakterizata de amatoreca nivelo, eblas apliki allogan, profesinivelan grafikan koncepton ĉe Esperanto-magazino, imprese montris Claude Nourmont (Luksemburgio) pere de la revuo Le monde de l'espéranto, gazeto de Unuiĝo Franca por Esperanto. La responsuloj, kiuj evidente sukcesis rompi kun la pasinteco de l'diletanteco, simple aĉetis ĉe ekstera profesiulo la grafikan ŝablonon por adapti ĝin al la propraj bezonoj. Enhave la revuo eble ankoraŭ estas iom banala, sed evidente sufiĉa kiel "armilo" por trafi la prioritatan celpublikon. Finfine oni volas altigi la membronombron de la landa asocio kaj gajni novajn klientojn.

Kvazaŭ la inverso de la franca modelo estas la nova socikultura revuo Spegulo, kiun Kazimierz Leja (Pollando) prezentis: grafike modeste, sed aspekte tamen agrable aranĝita ĝi alportas enhavon sur alta intelekta nivelo, kiu facile povas konkurenci ekzemple kun Literatura Foiro. La naskiĝo de Spegulo fakte estas la rezulto de interna konflikto en la pola Esperanto-movado; pro manko de interkonsento inter la nova estraro de PEA kaj la eldonejo Hejme, kiu redaktis kaj produktis la revuon Pola Esperantisto dum kvin jaroj, la kunlaboro ne estis daŭrigita.

Samtipe produktitan revuon kiel la francoj faras, povis prezenti Perla Martinelli (Svislando), ĉefredaktorino de Femina.

Krome, pri siaj originalaj sciencaj esploroj prelegis Aleksandro Melnikov (Ruslando), kiu montriĝis ankaŭ lerta distranto de la publiko, aplikante humurajn didaktikajn elementojn. La pura retorika kontraŭo de Melnikov estis la prelego de Árpád Máthé (Hungario), kies prononca monotoneco estis tiom evidenta, tiel ke mi subite endormiĝis — okazaĵo tamen malofta ĉe mi.

Harmonio sen polemiko

Per tio ĉi ni alvenas ĉe la lasta tago, kiu finiĝis per kelkaj restantaj elpaŝoj, inter alie de Seán Ó Riain, irlanda diplomato kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, pri la propedeŭtika efiko de Esperanto en kondiĉoj de plurlingveco. La italoj Ranieri Clerici kaj Gian Carlo Fighiera filozofiumis pri lingvaj homrajtoj respektive traktis la deficitojn ĉe la ekstera informado dum Esperanto-kongresoj pere de ĵurnalismaj medioj. Alfred Schubert, redaktoro de Esperanto aktuell, rakontis pri la germana sperto en Esperanto-ĵurnalismo kaj Vilhelmo Lutermano klarigis la projekton Le monde diplomatique en Esperanto.

La plej juna prelegantino, Aneto Muhlemann el romanda Svislando, prezentita kiel nova redaktorino de Heroldo de Esperanto, esprimis la deziron, ke la Esperanto-ĵurnalismo konduku ne al kvereloj, sed trans la ideologioj al paco kaj kunlaboro. Efektive oni devas diri, ke la etoso dum tiuj tagoj estis tre paca kaj harmonia kiel decas por internacia konferenco esperantista. Eĉ la ĉeesto de kompaktgrupo de la Esperanta Civito, kiu rande de la kongreso kunvokis siajn proprajn kunsidojn, ne povis maltrankviligi la ceteran kongresanaron, kiu verŝajne restas daŭre lojala al UEA. La esperantistoj lernis, ke polemiko en publikaj kunvenoj estas danĝera afero, ĉar ĝi povas facile ofendi aliajn en kazo de kritiko, kaj pro tio oni kutime evitas ĝin. Tamen iom pli da siaspeca spico ne estus damaĝinta al la diskutoj por igi ilin pli viglaj kaj pli interesaj.

Revigliĝo de TEĴA

Nu oni ne forgesu, ke grava problemo estis solvita dum la kongreso: la restarigo de TEĴA — Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu estis fondita en 1946 kaj kiu poste spertis plurajn revigligojn kaj refondojn. La nova estraro sub prezidanto Audrys Antanaitis prezentis sin dinamika kaj optimisma kaj promesis multe labori, kompreneble honorofice. Trideko da membroj povis esti spontane rikoltata. TEĴA dume ne postulas kotizon, dependante de mondonacoj. La kongreson ĉeestis ankaŭ la prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, Dainius Radzevičius. Fakte en septembro 2007 en Vilno jam okazis fonda kunveno de Litova Esperantista Ĵurnalista Asocio (LEĴA). Por ke tiuj societoj estu daŭre vivipovaj, necesas aktivuloj, membraro, agadoj kaj mono.

Iom da prikomentado

Ĝenerale dirite, se mi devus disdoni pritaksojn pri la prelegoj laŭ tri aspektoj (enhavo/substanco, retoriko/oratoriko, metodiko/didaktiko) nur malmultaj ricevus bonan poentaron. Tio montras, ke ni ankoraŭ devos multe plibonigi nian arton prelegi kaj publike nin prezenti en Esperanto. Mi estas konvinkita, ke ankaŭ per ioma mem-trejnado ni sukcesos forigi ĝenajn fonetikajn prononc-interferojn, enhavan balaston kaj metodojn retorike-metodike malkonvenajn. Tiusence la 30-minuta prelegeblo estis por ni ĉiuj bona ekzercokazo.

Se ĉio dum la kongreso laŭ mia opinio estis tute pozitiva, bona kaj brila (eĉ la vetero), mi tamen ne volus preterlasi du principajn kritikajn rimarkojn pure subjektivajn.

Unue, mi bedaŭras, ke krom nur du litovaj prelegantoj ne povis esti engaĝitaj pli da ĵurnalistoj el tiu lando por interesa kontribuo, despli ke laŭ la adresaro aliĝis 62 personoj el Litovio. Ankaŭ vizitoj al lokaj redakcioj povintus esti tute interesaj, tiom pli ke en Vilno ekzistas amaskomunikiloj en diversaj lingvoj (ĉefe litova, pola, rusa, angla).

Due, min iom ĝenis la troa fokusado al priesperantaj aŭ esperantistaj temoj. Ja konsciante, ke temis unuavice pri aranĝo, en kiu la partoprenantoj, t.e. la esperantistoj, volas trakti kaj eble solvi prioritate siajn proprajn problemojn, mi tamen bedaŭras, ke oni ne estis pli malferma al neesperantaj temoj traktindaj per Esperanto. La prezentita programa koncepto eble enhavis la riskon, ke estis ripetataj kaj gurdataj multaj konataj argumentoj, opinioj, komentoj kaj rekomendoj, kiuj estas ĝenerale konataj al sperta movadano. Do mia sugesto al la organizantoj de estonta analoga kongreso koncernus ĝuste la deziron emancipiĝi de pura esperantista etoso, por sukcese eliri la verdan getton. Kiam ni malfermiĝos al la ekstera publiko, eble nur tiam la Esperanto-movado vidos verajn novajn progresojn antaŭen.

Grandanima gastamo litova

La eksterlandaj gastoj loĝis en la mezklasa turisma hotelo Ecotel. La organizantoj de la kongreso malavare transprenis la kostojn por loĝado kaj manĝado kaj eventuale repagis ies vojaĝkostojn.

Restas al mi esprimi sinceran gratulon kaj grandan dankon al la kongresaj organizantoj, antaŭ ĉio al Povilas Jegorovas, kiu estas samtempe prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, ĉefdelegito de UEA por Litovio kaj ĝenerale la ŝlosila esperantisto kun multaj meritoj en tiu lando. La nomoj de liaj sindonaj kunlaborantoj estas legeblaj sur paĝo 13 de la kongreslibro. Ĉi tiuj fervoraj samidean(in)oj ebligis la efektiviĝon de tiu ĉi modele organizita kaj plene sukcesinta kongresa semajno, kiu, kiel post legado de tiu ĉi raporto oni povas kun certeco konstati, estis vere unika, interesa kaj grava, unuvorte grandioza.

Observante la amaseton da fotist(in)oj, kiuj kiel formikoj senĉese cirkuladis dum la kunsidoj por kapti ĉion kaj ĉiun, ĉu kun aŭ sen ĉapelo, oni devas konstati evidentan dokumentindon de la evento, kiu sendube havis ankaŭ propagandan valoron, kaj por Esperanto kaj por Litovio.

Andreas Künzli



Noto: Ĉiu partoprenanto ricevis Historion de Litovio kaj novan Bibliografion de litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1890–2006) verkitajn de Petras Čeliauskas, esperantigitan version de libro pri Vilno, verkita de Tomas Venclova, gvidlibron pri Vilno kaj Trakai kaj poemaron de Čiurlionis.

Prikongresaj materialoj troveblas ĉi tie:

http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=jk

Fotokolekto:

http://www.ipernity.com/doc/kallekn/album/68295?from=2096875&at=1212099904

Humphrey TonkinPri jubiloj kaj jubileoj

Centjariĝoj estas hazardoj de la tempo: UEA 99-jara kaj UEA 100-jara estas tamen la sama organizaĵo. Sed centjariĝoj estas bonaj okazoj por inventari la atingojn kaj listigi la aferojn ankoraŭ neatingitajn. Ili estas ankaŭ bonaj okazoj por mediti pri la malsukcesoj kaj parkeri iliajn lecionojn. Kaj foje ankaŭ por jubili pro sukcesa transvivo…

Bedaŭrinde mi tro malfrue reagis al la invito de la redaktoro de La Ondo de Esperanto, ke mi skribu miajn respondojn al liaj kvar demandoj pri UEA: (1) Kiun lokon UEA okupas en kaj ekster la Esperanto-komunumo? (2) Kiuj pozitivaj ecoj de UEA estas konservindaj? (3) Kion oni ŝanĝu? (4) Ĉu temas pri la sama organizaĵo kiel tiu fondita en 1908?

Leginte la naŭ respondojn de aliaj invititoj, mi trovis ilin pensinstigaj — kaj instigaj ankaŭ al kelkaj replikoj.

Kvankam Giorgio Silfer opinias, ke UEA rilatas al la lingvo Esperanto kiel British Council rilatas al la angla lingvo, tiu karakterizo neniel kaptas la centrecon de UEA ene de la Esperanto-movado. UEA organizas la Universalan Kongreson, kiu estas pli granda manifestiĝo de la esperantistoj ol ĉiuj aliaj Esperanto-aranĝoj, kaj pli granda stabiliga faktoro en la parola kulturo de Esperanto ol ĉio alia. UEA funkciigas la plej grandan libroservon en Esperantujo (aŭ Esperantio — kio ŝajne tamen signifas ion tute specialan en la rondoj de Giorgio Silfer, alian ol Esperantujo). Ĝi aŭspicias la plej signifan renkontejon de sciencistoj pri Esperanto kaj interlingvistiko — CED, kiu organizas la Nitobe-seminariojn (plej laste en Tokio pasintjare) kaj aliajn aranĝojn (en julio ĝi okazigos ĉe la Universitato de Amsterdamo konferencon de universitatoj en kiuj Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj). CED publikigas la sciencan revuon LPLP, ĝi subtenas partoprenon de fakuloj en fakaj konferencoj, ĝi subvencias esplorojn, kaj ĝi aperigas la internan ligilon Informilo por Interlingvistoj. La junulara organizaĵo TEJO laboras sub la ŝildo de UEA kaj kun ĝia financa subteno. La eldona fako de UEA estas unu el la plej grandaj en la Esperanto-mondo — ktp. ktp. Ĉe UN kaj Unesko, Esperanto estas reprezentata ĉefe pere de la reprezentantoj de UEA, kiuj en aprilo 2008, por marki la centjariĝon de UEA, organizis kolokvon en la UN-sidejo en Ĝenevo (kie la fantoma ĉeesto de Edmond Privat kaj Hector Hodler estas eble ankoraŭ sentebla). Se UEA ne ekzistus, oni devus inventi ĝin.

Ĝi kompreneble ne faras ĉion ĉi perfekte. Foje eĉ male. Kiel legantoj de mia lastatempa libro Lingvo kaj popolo certe scias, mi estas forta kritikanto de la strukturoj kaj labormetodoj de UEA. La Universalaj Kongresoj ankoraŭ funkcias laŭ malnova ŝablono; la Asocio dediĉas tro da atento al servoj al la membroj kaj maltro da tempo al disvastigo de Esperanto kaj al kunordigo de siaj konsistaj partoj; ĝenerale oni laboras en la Asocio laŭ organizaj metodoj ĝisdataj en la postmilitaj jaroj sed nun nepre eksmodaj. Multloke en la mondo, membraraj organizaĵoj, financataj de membrokotizoj, estas en krizo; kampanjaj organizaĵoj, kiuj laboras por atingi specifajn celojn specife difinitajn, per kampanjoj financataj de tiuj, kiuj interesiĝas, plejparte floras. En ĉiu ajn organizaĵo, kampanjoj stimulas; sed servoj al la membroj kondukas ĉefe al plendoj pri nelivero de la asocia revuo aŭ preseraroj en la Jarlibro (tio estas ĉar la unua kreas aspirojn dum la dua premisas maksimume kontentigon).

Kiel pluraj respondantoj atentigis, la UEA de 1908 estis organizaĵo de unuopaj membroj, dum la nuntempa UEA, rezulte de la skismo de la 1930aj jaroj kaj refandiĝo de la 1940aj, estas nun ia kompromiso inter individua membraro unuflanke kaj aro de landaj kaj fakaj asocioj aliflanke (Renato Corsetti, eble prave, nomas tiun kombinon “io pozitiva”).

La nuna statuto de UEA, super kiu mi laboris en la jaroj 1974 ĝis ĝia akceptiĝo en 1980, teorie rekonas tiun kombinon, sed ĝia efikeco dependas de la efika laboro de la diversaj organoj de UEA.

Gbeglo Koffi prave plendas pro la relativa nelaboro de la Komitato, la gvida organo de la Asocio. Tiu manko de decida interveno en la aferoj de la Asocio fontas el pluraj faktoroj, el kiuj la ĉefa estas la simpla fakto, ke la Komitato renkontiĝas nur unufoje jare, ĉiam sub premo de tempo, tiel ke la komuna fido necesa por bona komuna laboro apenaŭ havas tempon ekesti. Inter la komitataj kunsidoj, oni malmulte instigas la komitatanojn al akurata kaj decida laboro, kaj la komitatanoj siavice malmulte sentas sian respondecon. Iom simila situacio regas ĉe la estraro kaj ĉe aliaj organoj de la Asocio. En tiu vakuo, la Centra Oficejo vole-nevole prenas gvidan rolon. Gbeglo Koffi supozas, ke tiu malekvilibro fontas el la personeco de la Ĝenerala Direktoro, sed verdire ĝi estas parte struktura, parte la rezulto de manko de decida gvidado ĝenerale. La Komitato diligente (aŭ almenaŭ iom diligente) elektas sian estraron, sed ne donas al ĝi la rimedojn efike labori. Tiuj rimedoj estas unuavice kunlaboro kaj duavice financaj rimedoj por ebligi pli da kontakto inter estraranoj, ekzemple en periodaj estrarkunsidoj.

Vinko Ošlak aludas la “dogmon de neŭtraleco,” sugestante, ke tra la jaroj UEA troviĝis en “kompromisoj kun naziismo, faŝismo kaj komunismo”. Pli milde, Hèctor Alòs i Font avertas kontraŭ tro signifa ligiĝo al ŝtatoj. Similan vidpunkton alimaniere esprimas Jakvo Schram. Povus esti, ke la organizaj formoj nun ĉiam pli ofte vidataj en la socio kondukas nin for de tiu identiĝo kun ŝtatoj: landaj Esperanto-asocioj perdas sian organizan potencon kompare kun UEA, kaj la rolo de individuoj plifortiĝas, helpate ankaŭ de la reta kontakto, kiu ja ne rekonas landlimojn. Kvankam tra la jaroj multaj el la ideaj bataloj en kaj ĉirkaŭ UEA estas ŝajne kaŭzataj de malkonsento pri la difino de neŭtraleco, la esenca faktoro en tiuj bataloj estis ofte ne neŭtraleco en si mem, sed la unua adjektivo en la nomo de UEA: Universala. Celante la homojn de ĉiuj nacioj, UEA foje trovas sin, aŭ trovis sin, en situacio en kiu oni elektis kompromison por teni la universalecon. Lerta homo scias kiam kompromisi kaj kiam resti senkompromisa; la historio de UEA montras, ke la Asocio foje havis, foje malhavis, tiun lertecon.

La removiĝo de emfazo je landoj al emfazo je individuoj espereble kondukos al la desubismo, kiun Hèctor Alòs i Font deziras vidi en la Asocio: kulturoj kaj movadoj ne povas esti kreataj nur de iu elito, sed bezonas la engaĝiĝon de pli vastaj tavoloj. Vjaĉeslav Ivanov implice tion komprenas kiam li skribas, ke UEA “estas ĉie ĉirkaŭ ni”. Same Maria Sandelin, kiu pledas por demokratio kaj ankaŭ (kaj mi plene aplaŭdas ŝin…) “moderna kono pri komunikado”.

Samtempe, tamen, UEA devas esti preta preni sur sin tiujn taskojn, kiujn neniuj aliaj povas fari — interalie efikan reprezentiĝon de Esperanto en mondaj kadroj (kiel Guojiang Wu atentigas). Tio ne implicas, kiel ŝajne sugestas Giorgio Silfer, ke neniu alia organizaĵo povas ludi rolon en difinita kampo; mi ripetas: UEA estu preta fari tion, kion aliaj organizaĵoj ne kapablas fari, ne simple paŭsi la laboron de aliaj (nek la aliaj simple paŭsu tiun de UEA). Unu afero estas klara: nek desubismo nek desuprismo sufiĉas: impulsoj devas veni de ambaŭ direktoj. Tiu kombino de fortoj estas malfacile atingebla kaj dependas (flanke ankaŭ de niaj gvidantoj) de subtila kaj simpatia kompreno de la diverseco de homoj kaj organizaĵoj, kiuj konsistigas nian dismetitan komunumon.

Humphrey Tonkin


Kaj Eŭropo kaj Esperanto vivas

Pasintsabate mi legis 14 gazetojn el 7 EU-landoj por ekkoni la reagojn al la irlanda referendumo. Nur la anglaj gazetoj, kaj aparte la dekstrismaj, ĝojis pri la rezulto. Hodiaŭ, la 18an de junio, Britio mem ratifis la Traktaton de Lisbono. Mi gratulas Brition kaj la aliajn 18 landojn, kiuj jam tute demokrate ratifiis. Ĉar por mi, parlamenta voĉdonado, post longa kaj zorga studado, ja estas demokrata, kaj eble pli taŭgas ol voĉdonado de la tuta popolo kiam plimulto da ili konfesis ke ili ne komprenas la Traktaton.

Mi citu nur 4 etajn ekzemplojn:

1. Ratifiko de la Traktato de Lisbono signifus malpliigon de la nombro de EU-Komisionanoj ekde 2014. Sed la irlanda rifuzo ratifi signifas ke la Traktato de Nice daŭre validas, kaj tio decidis la malpliigon de la EU-Komisiono tuj kiam la 28a lando aliĝos al EU. Tio sufiĉe verŝajne estos dum 2009, kiam Kroatio aliĝos. Do, la irlanda referenduma decido fakte signifas, ke Irlando povus perdi sian membron de la Komisiono kvin jarojn pli frue. Kiom da irlandaj voĉdonantoj konsciis tion, kaj kiom da ili tiel voĉdonus, se ili komprenus tion?

2. Ratifiko de la Traktato de Lisbono signifus grandan pliigon de la tiel nomata “proceduro de kundecido”, t.e. ke kaj la Konsilio de Ministroj kaj la Eŭropa Parlamento devos ambaŭ konsenti por fari novan EU-leĝon aŭ regulon. Ĉiuj aferoj, kiuj trapasas tiun proceduron, devas esti tradukataj al la irlanda lingvo. Do, ratifiko de la Traktato de Lisbono rekte signifus grandan pliigon de la kvanto da materialo kiun EU produktas en la irlanda lingvo, kaj tiel pliigon de postenoj por irlandaj tradukistoj en la EU-institucioj. Ĉu iu pensas ke la irlanda popolo kontraŭus tion, se ili vere komprenus, pri kio temas?

3. Ratifiko de la Traktato de Lisbono signifus, ke ĉiu EU-leĝopropono, antaŭ la adapto devus esti sendita al ĉiuj naciaj parlamentoj de la 27 EU-landoj. Se triono de tiuj parlamentoj kontraŭus, la Komisiono devus repensi la proponon. Se duono de la parlamentoj havus zorgojn, la Konsilio de Ministroj kaj la Eŭropa Parlamento, kune, povus haltigi la leĝoproponon.

4. Ratifiko de la Traktato de Lisbono ebligus la tiel nomatan “iniciaton de civitanoj”, t.e. unu miliono de civitanoj, el pluraj EU-landoj, rajtus fari rektan peton al la EU-Komisiono, kiu devus konsideri ĝin. Tiu mekanismo povus rekte helpi nin antaŭenigi Esperanton en EU.

Krome, oni povus malfacile diri, ke tiuj supremenciitaj ideoj ne estas demokrataj. Sed la kontraŭantoj en Irlando voĉdonis kontraŭ ĝi, kaj kontraŭ ĉiuj aliaj elementoj de la Traktato, ĉar “ili volis pli da demokratio”. Ĉu estas pli demokrata ke 26% de la voĉrajtigitoj de unu lando povas haltigi aferon kiun 19 aliaj landoj, kaj eĉ pli, volas fari? Ĉu estis demokrate en 2005, ke la voĉdonantoj en nur du landoj rajtis haltigi la Konstitucion, kiun jam ratifis la plimulto de EU-landoj, reprezentantaj la grandan plimulton de la popolo de EU?

Kompreneble mi iom simpligas, ĉar temas pri centoj da paĝoj de sufiĉe komplika teksto, teksto kiu nur komplikiĝis pro la rifuzo de la EU-Konstitucio far du landoj (strange kiel oni emas forgesi la pozitivajn referendumojn en Hispanio kaj Luksemburgio. Ĉu nur negativaj neistoj estas aŭskultindaj?). Mia persona opinio: bremsi Eŭropon nur plifortigas la usonan kaj anglalingvan dominadon. Hieraŭ la ĉeĥa prezidanto Václav Klaus esprimis sian personan opinion, ke “Eŭropo mortas, Esperanto mortas, nur la nacioj, kaj la naciaj lingvoj, vivas”. Mi havas alian opinion: kaj Eŭropo kaj Esperanto vivas, kaj en tiu vivanta Eŭropo, kie Esperanto daŭre plifortiĝas (vidu la unuaniman rezolucion de la Pollanda Parlamento la 12an de junio 2008), kaj la nacioj kaj iliaj lingvoj havas pli grandan okazon prosperi kaj flori.

Sean Ó Riain
Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio

PS. Temas nur pri mia persona opinio kiel irlanda civitano, ne temas pri oficiala sinteno de mia lando. 


La irlanda neo: kiom signifa per si mem kaj por Esperantio?

La irlanda popolo decidis per referendumo ne ratifi la Traktaton de Lisbono, kiu estas la lasta ĝisdatigo de la konstitucia platformo de Eŭropa Unio. Malgraŭ alarmaj voĉoj de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj aliaj, spite al la vivuoj de naciistoj kaj klasbatalaj ruĝuloj, tiu nea baloto povas esti tute seninflua. Irlando fakte rifuzis ratifi ankaŭ la antaŭan traktaton (de Nico), sed kiam la ceteraj aliĝis tuj alvenis ankaŭ la subskribo de Dublino.

Nature restas solvendaj multaj problemoj survoje al la integriĝo de Eŭropo. La paraleleco de EU kaj NATO, kondukonta al la akcepto pri Turkio kaj al la rifuzo pri Ruslando, estas unu el ili, certagrade la ĉefa. Samtempe tiu problemo povas preventi estontan secesian militon, kiu ŝajnas fatala en la federismaj kunfandaj procezoj: tiel por Svislando kiel por Usono en la 19a jarcento. Ja estos pli malfacile sperti secesion, se ĉiuj aŭ preskaŭ dekomence situas en la sama armea alianco. Kaj estos pli malfacile sperti konflikton kun Usono, se la nordamerikaj ŝtatoj kaj la eŭropaj apudas en la sama armea alianco, kies ĉefa sidejo (vidu la hazardon) situas en Bruselo.

Por Esperantio la rimarkinda novaĵo estas, ke la politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), kiu konkuros por la Eŭropa Parlamento en 2009, invitis voĉdoni kontraŭ la Traktato de Lisbono. Nun ni konas la pozicion tiurilate de tiu eta partio, iniciatita de Christian Garino en Francio kaj akceptita kiel kunlaboranta faka asocio en Universala Esperanto-Asocio (tamen triono de la Komitato en Florenco 2006 ne voĉdonis favore: preskaŭ sama proporcio kiel pri la Manifesto de Prago dek jarojn antaŭe). La pozicio de EDE kongruas kun la ruĝa minoritato en la Senato de la Esperanta Civito (grupestro Dieter Rooke), sed ne kun la vasta verda majoritato (grupestro Walter Żelazny), kiu min kandidatigis kiel Konsulon. Ankaŭ ne kun la opinio de la dua minoritata opozicio, la blanka (grupestrino Nelly Holevitch). Simple la granda plejmulto en la Esperanta Civito favoras al pli forta integriĝo de Eŭropo.

Giorgio Silfer
Konsulo de la Esperanta Civito 


Brazilo protestas

Aloísio Sartorato cirkulere dissendis al brazilaj esperantistoj la recenzon de Glebo Malcev pri la filmo Gerda malaperis (LOdE-159) kaj sian proteston pri ĝi (LOdE-164). Sekve de lia cirkulero ni ricevis sep pliajn protestajn reagojn, kiujn vi trovas ĉi-paĝe.

Mi prezentas mian varman proteston kontraŭ tiu malfeliĉa kaj agresema recenzo fare de s-ro Glebo Malcev. Mi opinias, ke ĉiu vera esperantisto havas la rajton analizi, eĉ kritiki laboron de iu ajn persono. Sed ekzistas konstruendaj kaj detruendaj kritikoj.

Ni esperantistoj devas rememori la pensmanieron kaj ekzemplojn de nia Majstro Zamenhof, kiu kelkfoje elmontris sian malkonsenton pri iu temo aŭ pri agmaniero de samideanoj aŭ de atakantoj al nia idealo. Li neniam silentis, sed kritikis aŭ respondis ĝentile, sen ofendo. Tian agmanieron oni ne rimarkas en la kritiko de s-ro Glebo Malcev. Antaŭ lia agresema kritiko, oni devas demandi: “ĉu vi estas esperantisto”? Se jes, kial vi ne klopodas kunkonstrui anstataŭ malkonstrui?

Aliflanke, mia mondcivitaneco ne permesas al mi rimarki liajn atakojn al brazilanoj…

José Passini


Mi skribas por komenti pri la recenzo de la filmo Gerda Malaperis, en la januara revuo La Ondo de Esperanto.

Mi scias, ke aliaj ankaŭ komentos pri, tio cirkulas tra listoj, tial mi preferas esti konciza. Simple mi konsideras tro rigora la analizon, kiu malkonsideris la amatorecon de la grupo, kiu faris la tutan laboron surbaze de preskaŭ ŝvitego propra, per troa peno, kaj la rezulto, kvankam ne komparebla al ordinaraj komercaj filmoj, ĝi plenumas sufiĉe la vakuon de nia nuntempa Esperantuja filmproduktado. Ĝi estas fidela al la propono, utilega al kursoj, kaj ĝuindaj por komencantoj. Ne aliajn similajn filmojn mi trovas en Esperantio, krom la bonega kurso Pasporta Mondo.

Rodrigo de Carvalho Mendonça


La plej venenajn malamikojn Esperantujo rikoltas interne de la movado. La listo de tiaj malamikoj feliĉe estas malgranda, kaj oni povas al ĝi aldoni la nomon de S-ro Glebo Malcev, se ne temas pri intence kaŝiga pseŭdonimo. Fakte ne ĝenas min komentoj devenaj de homoj tiaj. Priokupas min la fakto ke L.O.E akceptis publikigi tekston neniom konstruan.

Sendube ke ĉiuj faras (aŭ devas fari) sian plejbonon favore al Esperanto. Oni povas kritiki, sugesti, plibonigi la faritaĵon, sed neniam instigi al neaĉeto. Estus pli signifohave se S-ro Glebo anstataŭ detrukritiki estus farinta plibonkvalitajn filmojn. Sed li eĉ ne scipovas Esperanton!.. Lia teksto ja estas multege fuŝa, kaj mi sammezurile kritikas lian tekston, emfazante kelkajn vortojn aŭ esprimojn kaj respondante ilin. Se oni ne apogas iniciaton favoran al Esperanto, oni almenaŭ silentu, male oni estus simple perfidulo kiu kaŝite kaj subite atakas laboremajn neniongajnajn samideanojn.

Mi ĉeestis prezentadon de la filmo dum Kongreso, kaj tuj aĉetis ĝin, samkiel aĉetis multaj aliaj. Tio signifas, ke por mi ĝi estas bonega.

Mi apogas la protestan retmesaĝon de S-ano Aloisio Sartorato.

Celio Freitas Martins


Glebo Malcev, uzante malbonajn vortojn, diris malbonajn aferojn pri la filmo… Bedaŭrinde! Troege bedaŭrinde!

Ni devas klarigi al la respektinda S-ro Glebo Malcev ke nenia afero naskiĝas perfekta… Li mem, nune klera homo, kiel ni ĉiuj naskiĝis kun malperfektaĵoj, kiuj estis poste eliminitaj de tiuj kiuj edukis lin… kaj de li mem, klopodante je perfektiĝi…

Tia estas la filmo Gerda Malaperis: seriozaj kaj amemaj E-uloj — esperantaj uloj, mi diris — faris filmon por instigi aliajn fari la samon, kaj tio, kompreneble, okaziĝonte multfoje, estonte, finfinos en E-perfektaĵoj, ĝuste tiel kiel deziras nia klera S-ro Glebo Malcev.

Kara amiko, samideano Glebo Malcev: estu samideano!

Teknike bonaj aferoj estas dezirendaj kaj dezirindaj, sed tio ne implicas detrui la unuajn klopodojn de tiuj kiuj klopodas!

Saulo Salgado Wanderley


Kun granda malĝojo kaj forta ŝoko mi legis la kritikaĉon de iu S-ro Malcev kontraŭ la DVD Gerda Malaperis. Mia malĝojo kaj ŝoko estas surbaze de tiu agresa kritiko. Kritikoj ĉiam bonvenas, kiam ili venas akompanataj de dozo de respekto. Tiu sinjoro ne nur malrespektis la laboron faritan de aliaj samideanoj, inkluzive laboron de unu el nia elstara verkisto (Claude Piron). La filmo, de la komenco ĝis la fino, laŭvorte sekvis la lernolibron Gerda Malaperis. Ĉu tiu sinjoro estus kapabla fari pli bonan laboron? Do faru! Se ne, ne estu tiel severa rilate al la laboro de aliuloj!

Kaj ne forgesu: ju pli da severeco en la tono, des pli da malagordo en la pravigo.

Lúcia Marder


Solidare al Joe Bazilio, brazilana reĝisoro de la didaktika filmo Gerda, mi ne povas rezigni pri la bedaŭrinda maniero recenzi de Glebo Malcev. Akra kaj facilamima vortumado ne helpas plibonigi ies ŝvititan laboraĵon. Sciu tiu fibuŝa kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, ke ne estas kohera kritiko prijuĝi verkon laŭ postuloj, pri kiuj eĉ ne imagis la aŭtoro.

Se li volas koni profesian brazilan kinoarton, li provu spekti la plej novan verkon de Fernando Meireles, Blindecon, bazitan sur la romano Eseo pri blindeco de la nobelpremiita José Saramago. Gerda kaj Blindeco malsimilas ne nur laŭ la buĝeta kriterio, sed ankaŭ laŭ la celo proponita. Por la signifo de celo sufiĉas diri, ke Gerda parolas la esperantan, sed la profesia Blindeco nek la portugalan, nek la ukrajnan, sed la anglan.

Jozefo Lejte


Mi bedaŭras legi mesaĝon senditan al mi pere de kelkaj geamikoj esperantistaj rilate al la recenzo farita de eminenta holivuda filmkritikanto, s-ro Maldec, en tiu grava kaj respektinda revuo.

Kion celas li? Insulti brazilanojn? Aŭ li faris tion ĉar li trovis pli bonan filmon originale faritan en esperanto kaj ne recenzis ĝin ankoraŭ? Aŭ li simple volas moki nian karan Piron?

Certe nia laboro ne estas holivuda, eĉ ne sufiĉe bona por kelkaj kritikantoj, sed estas honeste kaj bonvole farita ĉi tie en la tria mondo, helpe de diversaj gesamideanoj el la tuta mondo, kiuj fidis je nia sincera laboro kaj volo progresigi la esperantan movadon. Niajn rimedojn ni uzis laŭ niaj ebloj, kaj ne estis en unusola fojo kiun ni ĝin filmis… estas laboro farita dum preskaŭ unu jaro, kun la roluloj veninte el diversaj partoj de Brazilo, donacinte siajn tempon, monon kaj energion por provi realigi la revon de centoj da esperantistoj tutmonde. Krome, ni pruvis ke kun iom da bonvolemo ni povas fari plej bonan laboron helpe al disvastiĝo de esperanto.

Nia “aĉa filmo” atingis 97 landojn kaj el tiuj 97 landoj venis nur unu atako, ĝuste tiun faritan “senpage” de via fama recenzulo. Tio pruvas ke la tuta esperantistaro estas stulta, ĉar ĝi apogis tiun stultan projekton kaj ankaŭ aĉetis pli ol du mil ekzemplerojn. Do, nome de la brazilanoj kaj ĉefe de la cetera esperantistaro tra la mondo, ni pardonpetas pro la malbonkvalita filmo Gerda Malaperis kaj atendas senpacience la lanĉon de pli bona por fariĝi vidpunkto por ĉiuj kiuj volos eniri la vojon de glora laboro fari belajn filmojn kiuj meritos la laŭdon de s-ro Maldec.

Joe Bazilio


Ĉu mi vomu sange*?!

Ege kortuŝis min amaso da emociaj reeĥoj el la lando de sovaĝaj simioj* (ial mi dubas pri sama aktiveco de brazilanoj, se Gerda malaperis aperus, ekzemple, en Ruslando aŭ Japanio) — koran dankon!!

Mi havas neniun vorton por aldoni al la recenzo, nek argumenti pri kompetento de la redakcio — ne cara afero*. S-ano Bazilio pruvis, ke en Brazilo ekzistas io, krom spiritismo, sed…

Karaj, diru honeste: ĉu vi kredas, ke protestoj povas plibonigi la filmon? Ĉu vi kapablus spekti similan amatoraĵon portugallingvan dum pli ol minuto, aŭ vin simple gvidas ofendo al eŭropaj snoboj?!

Recenzisto celas prezenti, analizi kaj signali pri avantaĝoj kaj eraroj, do endas dankeme akcepti ajnan profesinivelan kritikon, ĉar ĝi helpas altigi kvaliton de nia komuna kulturo.

Glebo Malcev

* Eble utilas mencii, ke la asteriskitaj esprimoj estas prenitaj el art-verkoj. (La red.)


Ĉu estis Moskvo aŭ Londono?

de Ian Fantom

Zamenhofa tago pasint-jare markis la dudekan datrevenon de la morto de Ivo Lapenna, kaj ankaŭ, preskaŭ precize, trionjarcenton depost lia drameca eksiĝo kiel Prezidanto de UEA. Li plendis pri nigriga kampanjo kontraŭ lin, kaj fine, en artikolo en la revuo Esperanto, ke la fonto de tiu kampanjo estis Moskvo, cele al transpreno de la asocio kiel fronta organizaĵo. Tuj la vortoj ĉirkaŭiris: “Lapenna estas paranoja”; kaj tiel restis dum triona jarcento.

Mi mem estis inter tiuj, kiuj opiniis, ke Lapenna tro reagas, sed tro reagas al kio? Liaj reagoj estis laŭ mi kongruaj kun liaj personeco kaj deveno: kroato loĝanta en Londono. Tute kontrastan, kaj tipe britan, aliron prenis alia esperantisto en Londono, la ĉefministro Harold Wilson. Li estis esperantisto en tio, ke li parolis subtene al Esperanto, lerninte la lingvon kiel skolto. Plurajn jarojn post sia eksiĝo kiel ĉefministro li aliĝis al la Esperanta Parlamenta Grupo. Mistifiko tamen estis al ni lia silento pri Esperanto dum lia ĉefministra periodo.

Harold Wilson (1916-1995), chefministro misfamigita de MI5 kiel sovetunia spionoAnkaŭ Wilson plendis pri subfosaj trukoj kaj nigriga kampanjo, sed pri tio la publiko nenion sciis. Li mem atribuis la kampanjon al la sekurecservo MI5. Publike li deklaris: “Se miaj kontraŭuloj ĉesos diri pri mi malverojn, mi ĉesos diri pri ili la veron”. Tamen la vortoj ĉirkaŭiris, ke Wilson estas paranoja, kaj tiel restis dum tridek jaroj.

MI5, aŭ “Milita Inteligentoservo, branĉo 5”, kiel oni tion nomas en Britio, estas la enlanda sekurecservo. La eksterlanda ekvivalento, MI6, fariĝis fifama en 2003 pro la falsado de armiloj de amasa detruo en Irako, kio donis pretekston al Britio kaj Usono ekmiliti kontraŭ la landon. Pri aliaj branĉoj en la serio, se ili ekzistas, la publiko scias nenion. Ili estas parto de la militservoj, kiuj estas lojalaj al la monarĥio, malkiel la polico, kiu estas civitana, kaj respondecas fine al la parlamento.

En la jaro 2006 eliris en la brita televido programero La Komploto Wilson. Post sia eksiĝo, Wilson petis al du ĵurnalistoj priesplori la trukojn, kaj ili kaŝe sonbendigis la intervjuojn kun Wilson. Du jarojn poste ili publikigis libron pri la afero, sed nur tridek jarojn poste estis publikigitaj novaj informoj el la registaraj arĥivoj. La televida programero enhavis multajn intervjuojn kun la esplorintoj, kaj kun rolantoj en la epizodo. Ja estis la vero, ke MI5 provis lin “fiksi”, laŭ la vortoj de emerita vicestro de MI5, kaj estis raportite, ke la estro de MI5 mem pardonpetis al Wilson pri la afero.

Do kio povus esti malantaŭ tiu afero? Estis raportite, ke la kontaktulo ĉe MI5 de la usona CIA, James Jesus Angleton, disvastigis la famon, ke Wilson estas sovetia spiono. Wilson tro ofte vizitis Moskvon, li argumentis, kaj lia antaŭulo kiel gvidanto de la Laborpartio, Hugh Gaitskill, mortis subite post vizito de Moskvo, kie li trinkis tason da teo. Ŝajne neniu plu kredas la rakonton, kaj ne estas klare ĉu Angleton mem kredis. Angleton aktivis en CIA en la tempo de makartiismo, en kiu multaj estis persekutitaj pro supozataj komunismaj tendencoj.
Multaj strangaj eventoj, dum jardekoj nekompreneblaj, au facilanime atribuataj al Moskvo, estis zorge planitaj  en la Centra Oficejo de MI5 en Londono
La kialo de la subfosa kampanjo pli verŝajne rilatis al iu potencbatalo: Wilson deklaris ke li tutsimple ne povis regi la landon kiel ĉefministro. Alivorte, la potenco restis ĉe la “viroj en grizaj kompletoj”, kiel la ŝtatservistoj en Whitehall nomas la misterajn homojn kiuj ŝajne influas aferojn. Esperanto povus esti ne kaŭzo de la subfosado, sed eble unu indiko pri la sendependa menso de la ĉefministro.

Iom pli poste eksiĝis subite tria altprofila esperantisto. Temis pri la prezidanto de la Esperanta Parlamenta Grupo, lordo Davies de Leek. La Esperanta Parlamenta Grupo estis starigita en 1972; mi akceptis tiujare respondecon en Brita Esperanto-Asocio pri Gazetaraj kaj Publikaj Rilatoj, kaj tuj mi starigis laborgrupon por pritrakti diversajn aspektojn de publika informado. Pri unu agadsfero mi tamen ne havis spertojn, kaj pro tio demandis al amikoj, ĉu iu havas ideojn kiel aliri parlamentanojn. Post nelonge mia estonta edzino Heleno diris, ke per stranga koincido aperis en La Londona Esperanto-Klubo iu, kiu havas ideojn, kaj ke li jam gvidis parlamentan agadon por la britaj humanistoj. “Do, ni parolu”, mi — diris.

Kune, ni starigis agadon sub la nomo Esperanto Lobby [Esperanta influagado], kaj organizis la skribadon al parlamentaj kandidatoj fare de la britaj esperantistoj. La rezulto estis spektakle sukcesa. Post la nacia balotado en februaro 1974 ni eĉ gajnis pli da parlamentanoj por la Esperanta Parlamenta Grupo ol havis la ĵusvenkinta Harold Wilson en sia propra partio. Esperanto gajnis pere de tio relative altan kaj pozitivan profilon en la brita gazetaro dum jardekoj. Tamen, ekokazis intervenoj.

La kunordiganto de la Parlamenta Grupo, Ron Coverson, vokis kvar el ni al speciala kunveno. Alvenis la prezidanto kaj vicprezidanto de BEA, la kunordiganto de Sindikata kaj Kooperativa Esperanto-Grupo, kiu esence konsistis el maldekstraj membroj de la parlamenta grupo, kaj mi mem. Sen diri ion, Coverson enŝaltis magnetofonon, kaj ni aŭskultis iom longan konversacion inter Coverson kaj lordo Davies. La konversacio komenciĝis sufiĉe malstreĉe, kun la kutimaj salutvortoj, sed iom post iom evidentiĝis, ke estas io funde malĝusta. Lordo Davies rakontis, kiel li eniris la parlamentejon, kaj salutis, kiel kutime siajn kolegojn, sed iuj el ili gratulis lin pro letero en la nacia gazeto The Guardian. Li ĝentile dankis, sed tuj iris al la biblioteko, por eltrovi pri kio temas. Ja estis tre kredebla letero en la gazeto pri la Esperanta Parlamenta Grupo sub lia nomo. Li mem tamen ne verkis ĝin.

Ankaŭ pri aliaj strangaĵoj li raportis, kiel ekzemple pri paro kiu aranĝis rendevuon kun li, ŝajne nur por pasigi la tempon de la tago. Mi akceptis la respondecon priesplori la gazetleteron, sed laŭ peto de Coverson, ni ĉiuj promesis teni la aferon sekreta, por ne embarasi lordon Davies. Mia konkludo estis, ke la truko estis de profesia nivelo, kaj ke ja estis ia kaŝa observado. La plej lasta nombro de parlamentanoj en la grupo estis ĵus kalkulita de Coverson mem. La informo ne estis sekreta, sed ni tutsimple ankoraŭ ne havis la okazon mem pritrakti kaj plusendi tiun informon. Mi mem eĉ ne estis leginta en tiu momento la memorandon. Tamen la ĝusta nombro aperis en la publikigita letero. Mi intervjuis ĉiujn, escepte de Coverson mem, kiu estis ekster suspekto; kial, mi pensis, oni tiom bone kunlaboru por starigi ion, nur por poste fortiri la tapiŝon de sub la piedoj de la homoj. La afero ne havus sencon.

Tamen iom pli poste, Coverson komencis diri private, “Esperanto estas freneza ideo, ĉu ne?” Mi tutsimple respondis, ke ne, sed mi scivolis, kial li dediĉas tiom da tempo kaj energio al la afero. La sola klarigo, kiun mi povis pripensi estis, ke li volas fariĝi konata inter parlamentanoj. Tamen tio ne klarigus lian deziron eniri la Estraron de la asocio. Li komprenis Esperanton, sed malbone parolis la lingvon, kaj ne montris grandan emon plispertiĝi.

Post iom da tempo mi eksciis, ke li registris la nomon Esperanto Lobby kiel komercan nomon por si mem, tiel efektive eltirante la agadon ekster la asocion. Mi plendis pri tio en la Konsilantaro de BEA, kaj eltrovis, ke la dungita kompania sekretario mem subskribis la ĉekon. Mi insistis pri klarigo. Coverson prenis tiun momenton por anonci la kialon de la eksiĝo de lordo Davies, kaj tuj ekestis eksplodo de kolero inter iuj en la Konsilantaro. La registriĝo de Esperanto Lobby kiel komerca nomo estis forgesita. Iom pli poste mi eliris la Estraron kaj Konsilantaron de la asocio, surbaze de tio, ke mi ne povus bone plenumi mian rolon en tia politika etoso. Mi ne opiniis ke neesperantisto estu en la Estraro, kaj dum miaj sinceraj kolegoj opiniis min tro sentema, mi opiniis ilin naivaj.

Annie Machon kaj David Shayler forlasis la servon de MI5, kaj malkashisi kontrauleghajn intervenojn de MI5 en la Komunista  Partio de Britio Tamen la ideo ke la kaŝa observado en la afero Davies povus esti interveno de ŝtataj instancoj estus al mi tiutempe eĉ ne pensebla. Pri MI5 mi sciis preskaŭ nenion. Ĉi tiu sekretservo estis afero de la generacio de miaj gepatroj; ekde kiam mi naskiĝis ne estis ia granda milito. La naziismo estis venkita en 1945, kaj nun ni vivas en libera demokratio. Niaj sekretservoj ne farus tiajn aferojn inter civitanoj. La granda minaco en la socio venis de la “malamiko interne”, kiel oni nomis la sovetiajn enfiltrintojn, kiuj transprenis la maldekstrajn sindikatojn kaj politikajn partiojn. Nur dum la lastaj du jaroj mi eltrovis, ke plejparte tio estis malvero. La sovetia minaco de la “malamiko interne” estis grandskale troigita ĝuste de MI5.

Pri la Komunista Partio de Granda Britio, KGB estis singarda, ĉar ties agentoj sciis, ke ĝi estis forte penetrita de MI5. En la naŭdekaj jaroj la partio estis preskaŭ komplete en la manoj de MI5; la agentoj de MI5 sciis pli, pri tio kio okazas, ol la komunistoj mem.

La supozo de Ivo Lapenna en 1974, ke la nigriga kampanjo venas de Moskvo, fontis el letero kiu venis en liajn manojn de s-ro Śvistak, en kiu li ŝajne donas instrukciojn al ĉeĥoslovakaj delegitoj voĉdoni por aliaj kandidatoj por la Estraro de UEA ol Lapenna. En tiu situacio, estus tre kredeble, ke Moskvo ne deziras, ke Lapenna restu prezidanto de UEA. Aliflanke, el orienteŭropa vidpunkto, estus tute normale ke delegitoj ricevu instrukciojn pri voĉdonado, kaj la ellaso de la nomo Lapenna ne nepre signifus ke ili estus parto de granda komploto.

Tamen de kie vere venis la influo en la komunistaj landoj por voĉdoni kontraŭ Lapenna? Komunista aktivulo kaj esperantisto en Londono, Bill Keable, diris al mi en 1974: “Se estus komunista komploto, mi scius pri ĝi”. Kiam mi diris tion al mia edzino, ŝi diris: “Sed Ian, eble li ja scias pri ĝi”. Mi miris, ke mi ne vidis tian evidentaĵon, tamen mia propra penso estis, “Vi, amiko, scius nenion pri ĝi!” Mi havas nenian kaŭzon pridubi la sincerecon de Bill Keable, sed mia nuna informo estas, ke li kontraŭis Lapenna, pro tio ke li opiniis lin kontraŭkomunisma, surbaze de profesia artikolo en la angla lingvo. Ĉu tiu ideo estis origine lia propra ideo, aŭ ĉu iu en la Komunista Partio (aŭ MI5) tion sugestis al li, mi ne scias. Tamen mia informo estas, ke tiel li argumentis al la reprezentantoj de la komunistaj partioj. Ŝajne la vojo al Moskvo, kiun eltrovis Lapenna, atingis Pragon, kaj abrupte turniĝis en la direkton de Londono.

Falsi aferojn prepare al subfosa truko estas relative facile farebla; tamen falsi aferojn por retrospektive kaŝi la trukon dum jardekoj certe estus alia afero. Post la evento, oni povas rigardi, kio fakte rezultis el la truko, kaj demandi sin: ĉu eble tiu rezulto povus esti la vera celo? En la Universala Kongreso en 1971 okazis debato inter Ivo Lapenna, por UEA, kaj reprezentanto de Brita Konsilio, MacMillan, kun samtempa interpretado inter la angla kaj Esperanto. La prelego de MacMillan komence estis sufiĉe facile komprenebla, sed daŭre la lingvaĵo fariĝis pli kaj pli obskura, tiel ke fine eĉ mi, kiel anglalingvano, ne povis sekvi ĝin. Mi supozis, ke lia celo estus demonstri la superecon de la angla lingvo. Tamen ŝajnis ke li sukcesis demonstri nur la malon. La fina rezulto estis, ke la interpretado kolapsis, kaj ke transprenis John Wells, lingvisto, kaj prezidanto de LKK. Lia interpretado estis nekredeble fulmrapida. Por klarigi en liaj vortoj: “Meze en la anglalingva parolado de MacMillan, la alia interpretisto komencis lami, kaj baldaŭ devis tute rezigni pri sia tasko. Mi ensaltis por savi la situacion, restarigante fluan kaj efikan interpretadon, je granda aplaŭdo de la publiko. La postan tagon okazis la elektoj por la Estraro de UEA, kaj supozeble mia sukceso en tiuj elektoj ŝuldis ion al tiu interpreta spektaklo”.

Chu Ivo Lapenna ghuste sciis, kiuj iniciatis la kampanjon kontrau lin?Dum la tuta Afero Lapenna, mi provis kompreni la vervon de la verkanto de provokaj artikoloj en La Brita Esperantisto, Dermod Quirke. La cetero de liaj paĝoj, Aliflanke, ŝajnis al mi, kiel junulo, bonega satiro, sed estis kvazaŭ li havas mision faligi Lapenna. Jarojn poste li agnoskis, ke li ja intence provis provoki Lapenna. Aldone, mi scivolis de kie li havigas siajn informojn pri la diktatoreco de Lapenna. Supozeble temus pri diktatoreco en la Estraro de UEA, sed neniam venis konkreta ekzemplo. Ĉu Quirke inventas la aferon, mi scivolis. Ĉu eble li havas amikon en la Estraro? Nur nun mi scias ke li ja havis amikon en la Estraro, kvankam tio en si mem nenion pruvas.

Kvankam Lapenna havis fortan karakteron, li ĉiam ŝajnis al mi demokrata en sia aliro. Li kontraŭis la ideon de Universala Kongreso en Londono por 1971, ĉar tiu estis elektojaro, kaj li ne deziris havi furoron sur la hejma teritorio. Tamen ĝi okazis. Ŝajnis al mi strange, ke la Londona Klubo insistis ĝuste pri tiu jaro kontraŭ la volo de la Prezidanto de UEA. Poste, ŝajnis al mi strange ke por la UK en 1973 oni elektis ĝuste la landon en kiu ne povis partopreni la Prezidanto de UEA, se tio fakte estis la vero. Lapenna diris al mi, ke li rajtas viziti Jugoslavion kiel privata civitano, sed ke li petis al Marinko Ĝivoje fari kelkajn diskretajn esplorojn pri la situacio se li venos kiel prezidanto de UEA. Poste li diris al mi, ke Ĝivoje reraportis, ke prefere li ne iru, do li ne iros. Eĉ tiutempe mi estis perpleksigita; ĝuste de kie venis tiu mesaĝo?

Denove, en la vortoj de John Wells: “En 1973 la UK okazis en Beograd. Prof-o Lapenna, estante politika rifuĝinto kiu fuĝis la reĝimon de Tito, ne povis persone partopreni la kongreson. Nia estrara kunsido okazis sen la prezidanto. Ni perceptis klare la senton de la komitato de UEA, kiu ne plu volis akcepti la konduton de la prezidanto. Private ni avertis lin, ke kun tia konduto li riskas ne reelektiĝi en la venontjara UK, Hamburgo. Nia averto trafis surdajn orelojn”.

Mi nun konas plurajn homojn kiuj suferis iom similajn situaciojn, kaj ŝajne estas tute normale insisti paroli pri la afero, dum aliaj ne volas aŭdi. La plendoj kontraŭ Lapenna daŭre ŝanĝiĝis: en la kvindekaj jaroj estis ke li estas komunisto; en la UK de 1971 temis pri skandalo en la Centra Oficejo de UEA, neantaŭvidebla eĉ jaron pli frue; poste estis lia diktatoreco, kaj fine lia konduto, en tio ke li volis diskutigi la aferon. Post lia eksiĝo la plendo estis, ke li estas paranoja. Tio, laŭ mi, ja estas signo de nigriga kampanjo.

Konklude, tiu ĉi studo havos utilon, se evidentiĝos estontece simila situacio en la movado; tiel ni povos pli facile rekoni la simptomojn. Se temus pri transpreno de organizaĵo por uzo kiel fronta organizaĵo, oni farus kviete, kaj por tuja uzo. Se tamen oni volas penetri organizaĵon cele al malmuntado, oni pensus ne pri jaroj, sed pri jardekoj. Tiel estis en la Komunista Partio de Granda Britio, kiu ankoraŭ en la naŭdekaj jaroj enhavis kvardek agentojn de MI5. La ĉefa tasko por agento estas gajni kredindecon, ofte dum multaj jaroj, en kiuj oni ŝajne pozitive partoprenas en la agado. Oni eble prenas la iniciaton en aferoj kiuj okazus ĉiukaze, kaj ĉiuj estas dankemaj. Nur poste oni fortiras la tapiŝon de sub la piedoj de la homoj. Intertempe, oni povas provoki kvereladon inter bonfidaj membroj. Oni raportis pri penetrado de MI5 en eĉ etaj organizaĵoj kiuj prezentas nenian minacon al nacia sekureco. Ĉu tio povus inkluzivi Esperanto-asociojn?

Transpreni la komunistan partion estis, oni raportis, facile, ĉar la komunistoj ne estis konsciaj pri sekureco. Ankaŭ facile inter la komunistoj estis provoki kverelojn.

Ĉu ni en la Esperanto-movado estas konsciaj pri sekureco? Certe ne — almenaŭ ne en okcidenta Eŭropo. Nia Esperanto-movado estas nekredeble malferma kaj akceptema al iu ajn, eĉ ĝis la grado ke oni akceptas en Esperanto-komitatojn homojn, kiuj deklaras sin neesperantistoj. Transpreni kaj malmunti la Esperanto-movadon certe estus facilege por iu ajn duonkompetenta grupo de dudeko da homoj kiuj tutsimple volas antaŭenigi siajn karierojn, senkonsidere de la sociaj sekvoj.

Referencoj

1. The Plot Against Harold Wilson [La komploto kontraŭ Harold Wilson], BBC-televido, BBC2, 2006-03-16 21:00.

2. Wilson “plot”: The secret tapes [La komploto Wilson: la sekretaj sonbendoj], Brian Wheeler, news.bbc. co.uk, 2006-04-09.

3. Barrie Penrose kaj Roger Courtiour. The Pencourt files [La dosieroj Pencourt]. Harper & Row, 1978.

4. Mark Hollingworth kaj Nick Fielding. Defending the Realm: Inside MI5 and The War on Terrorism [Defende al la regno: ene de MI5 kaj la Milito kontraŭ Terorismon]. Andre Deutsch Ltd, 2003 (paperbindita, tria reviziita eldono).

5. Annie Machon. Spies, Lies and Whistleblowers: MI5 and the David Shayler Affair [Spionoj, mensogoj kaj malmaskantoj: MI5 kaj la afero David Shayler]. The Book Guild Ltd, 2005.

6. John Wells. Personaj rememoroj pri Ivo Lapenna // Eseoj Memore al Ivo Lapenna. www.kehlet.com, 2001, pĝ. 306–309.

7. Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970–1980. Kalkthout, 2002.


Poemoj de Vasilij Ĵukovskij

Vasílij Andréjeviĉ Ĵukóvskij (1783–1852), ekstergeedza filo de bienulo Afanasij Bunin kaj ties turka servistino Sajĥa, estis fariĝonta servutulo. Tamen lin adoptis seninfana nobelo Andrej Ĵukovskij, kaj do Vasilij nobeliĝis kaj ricevis bonan edukadon.

Li ekverkis jam en la 8-jara aĝo, kaj en 1797 estis publikigita lia poemo Maja mateno. Unu el la fondintoj kaj kolonoj de la rusa romantikismo, li verkis kaj tradukis poemojn, baladojn kaj fabelojn, redaktis Heroldon de Eŭropo, recenzis kaj kritikis. La unua strofo de lia Gardu la Caron Di' (muziko de princo Aleksej Ljvov) dum 1833–1917 estis la ŝtata himno de Ruslando.

Baldaŭ post la milito kontraŭ Napoleono, Ĵukovskij ekservis kiel instruisto ĉe la Imperiestra familio, kaj ekde 1826 kiel “mentoro” de la heredanto, posta Imperiestro Aleksandro II. En 1841 li demisiis kaj iris al Germanio, kie li geedziĝis kun 19-jara Elizabeth Reitern. Li forpasis en 1852 en Baden-Baden kaj estis entombigita en Peterburgo.

Lia plej konata verko, Svetlana (1812), estas adapto de la balado Lenore (1773) de Gottfried August Bürger (1747– 1794). Ĝia Esperanta traduko (de Klara Ilutoviĉ) aperis en La Ondo, 2005, №12.

AlKo

VENKANTO

Cent orharaj belulinoj
La turniron spektis digne.
Ĉiuj — kiel kampaj floroj,
Sole mia kiel rozo.
Mi rigardis ŝin kuraĝe,
Kvazaŭ aglo al la suno.
Kaj de miaj ardaj vangoj
Ekflamiĝis viziero!
Kiel strebis kor' penetri
Tra l' kiraso firma, peza!
Fajro de rigardoj helaj
Incendiis en animo;
La paroloj dolĉe-flustraj
Kirloventis en la koro;
Kaj ŝi mem — mateno juna —
Iĝis por mi fulmotondro;
Mi impetis, mi ekbatis —
Kaj nenio restis stari.

AMIKECO

Falinte de sur roka pec',
Per fulmoj frakasita, kuŝis kverk' en polvo;
Kun ĝi — hedera tig' en densa ĉirkaŭvolvo…
Jen vi, ho Amikec'!

AL ŜI

Kie nomo por vi?
Ne fortas la art' de mortuloj
Esprimi la ĉarmon de vi!

Liro mankas por vi!
Kial kantoj? Fuŝa resono
De tarda babilo pri vi!

Se mia koro kapablus
Eksoni, do ĉiu sento
Estus la himno por vi!

Ĉarmon de via viv',
La imagon puran kaj sanktan —
Portas mi kaŝe en kor'.

Mi povas nur ami,
Sed diri, kiel amatas vi,
Povas eterno ja nura!

MORTO

Stultulo diris tion kaj stultuloj trudas,
Ke morto kvazaŭ kreas plenon de horor'!
Dum vivas ni en mondo — ĝi nin ne apudas;
Sed se alvenis ĝi — do ni jam estas for!

AL LA PORTRETO DE GOETHE

Por leĝo prenis li kuraĝon de liber',
Per ĉionvida penso super mondo brilis,
Konceptis mondon li ĝis lasta er' —
Kaj al nenio li humilis.

EPITAFO AL LUKSULO

Jen kuŝas delicul' — li vivis sen modero!
Pro tio ŝuldis pli kaj pli!
Sed pagis li
La solan ŝuldon — al la tero!..

EPITAFO AL LIRIKA POETO

Pamfilo jen — de pompaj odoj la aŭtor'!
Pekulo tiu ĉi — pardonu Di-sinjor'! —
Postmorte vivi ja aspiris! —
Sed viva teren iris!

EPIGRAMO

“Ĉu dramon verkis, Fefil, vi en ver'?” —
“Jes! Vere la sukces' perfekta! Ĉu vi kredas —
Neniu fajfis dum la scena premier'!” —
“Eh, Fefil! Kiel oni fajfus, dum oscedas!”

LA GRANDA PENSO

La ran' ekpensis: Mi estiĝos kiel bov'.
Eĉ kvankam krevos mi — sed eminentas prov'!

REMEMORO

Pri la kunuloj karaj, kies vivoflu'
Por ni la mondon igis hele brili,
Ne diru kun sopir': “ne plu”,
Sed kun dankemo: “estis ili”.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


La Karavelo plu navigas

En la junuara kajero de La Ondo Valentin Melnikov jam recenzis la literaturan ret-revuon La Karavelo. Kiel promesis ĝia eldonanto kaj redaktoro, João José Santos, post ses revunumeroj aperis la papera versio nigre-blanka, en formato A4. La revuo celas prezenti la portugallingvan literaturon, kreitan en diversaj landoj. Nur kvarono da spaco restas por alilingvaj tradukoj kaj originalaĵoj.

Santos zorge pripensis kaj konsekvence realigas tiun ĉi projekton per kunlaboro de kelkaj personoj, sed li mem multon tradukas, prinotas, kaj eseas. Tiel ĉiunumere Santos prezentas po tri pecoj el la epopea poemaro Mesaĝo de Fernando Pesoo, enkondukante per biografia skizo kaj klarigo pri traduk-principoj.

Paulo Sérgio Viana prezentas la rimarkindan rakontiston Machado de Assis kaj gustumigas ĉerpaĵon el lia romano Postmortaj rememoroj deBrás Cubas.

Certe ĉeestas revue Kamonio (Camões), “la plej genia poeto de la portugala lingvo” per biogramo kaj fragmento el La Luzidoj kaj sonetoj.

Aperas ankaŭ historirilataj, etnografiaj kaj literaturologiaj artikoloj. Ĉirkaŭ la revuo formiĝis internacia aro da konstantaj kunlaborantoj, aperas paĝoj el la literaturoj greka, latina, hungara, pola, nederlanda… Oni trovas mallongajn eseojn esperantotemajn kaj recenzojn. Estas bona proporcio inter poezio kaj prozo.

Inter la pozitivaj trajtoj mi menciu multajn bildojn — fotojn kaj reproduktaĵojn, ne nur tre bonkvalitajn, sed ankaŭ en harmonia rilato kun la teksto. Iujn mi tre ekŝatis kaj plezure revenos al ili. Mallongajn sinprezentojn de la kunlaborantoj garnas nepra fotoportreto.

Perfekte estus, se similan esperantlingvan revuon havus ankaŭ aliaj literaturoj: anglalingva, germanlingva, franclingva, hispanlingva… Kaj se tiuj revuoj ekzistus kaj kunfandiĝus — ni havus veran revuon, kiu memorigus la popularan ruslingvan Eksterlanda literaturo, kies celo estis prezenti la alilingvajn literaturojn por la ruslingva legantaro.

La Karavelo estas senpage legebla en la reto (www.esperantopt.com), kaj abonebla:

Adreso: Fonte Velha, Caixa 3003, 71000-078 Estremoz, Portugalio
Rete: lakaravelo@gmail.com.

Halina Gorecka


Deteni de fatala misago

Monteiro, Gerson Simões. Memmortigo kaj ĝiaj konsekvencoj: La Memmortiginto en la Spirita Mondo kaj en la Reenkarniĝo / Trad. el la port. Givanildo Ramos Costa. — Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Societo F.V. Lorenz, 2007. — 79 pĝ.

Kiam franca kuracisto Hippolite Rivail, konata kiel Allan Kardec, meze de la 19a jc. aranĝis siajn unuajn spiritismajn seancojn, li apenaŭ supozis, ke spiritismo prosperos en la transoceana Brazilo. Eĉ pli mirigus lin, ke tio okazos dank' al eltrovaĵo de alia kuracisto, judo el Bjalistoko, kiu naskiĝos tri jarojn post la apero de unua libro de Kardec.

La nova libro de S.E.S. Lorenz traktas sinmortigon el la spiritisma vidpunkto. Ĝi klarigas tiun problemon sub nekutima vidangulo de kredo pri senmortaj spiritoj — homaj animoj — kiuj post la morto, elkarniĝinte, venas spiritan mondon kaj post certa tempo revenas la teron en alia korpo. Same kiel aliaj religioj, spiritismo nomas sinmortigon peko, sed, male al kristanismo, diras ke ĝi ne estas nepardonebla peko. Sed ĉiu peko bezonas reaĉeton. La aŭtoro metis multajn rakontojn de sinmortige elkarniĝintaj spiritoj, kiuj kontaktas la mondon de vivuloj pere de mediumoj. Jen la kerno de tiuj rakontoj:

La unua elreviĝo, kiu atendas ilin, estas la realaĵo de la spirita vivo… kaj tiu vivo pli malboniĝas pro teruraj turmentoj, kaŭze de ilia decido ege ribela.

Memmortigintoj ekzistas kaj daŭre spertas fizikajn suferojn… Longajn jarojn, ili sentas terurajn impresojn de la toksaĵo, kiu nuligis iliajn energiojn; ili sentas la traboron en la cerbo per fremda kuglo veninta el la pafilo uzita en la terurega ago; ili sentas la pezon de la ege pezaj radoj, sub kiujn ili ĵetis sin kun dezirego forlasi la vivon; ili sentas la pasadon de… akvoj sur siaj restaĵoj, kie ili serĉas la kriman forgeson de siaj taskoj en la mondo. Kaj, ordinare, la plej malbona emocio de la memmortiginto estas travivi, minuton post minuto, la diseriĝan procezon de la forlasita korpo en la sino de la tero, plena de vermoj kaj putraĵoj.

La aŭtoro atentigas, ke la naskiĝon de infanoj kun korpaj kaj psikaj difektoj kaŭzas suicido en antaŭa vivo. Sinmortigintoj per kuglo reenkarniĝas blindaj, mutaj, mense malfruaj aŭ eĉ plenaj idiotoj depende de la centroj de la cerbo trafitaj de kuglo; sinpendumintoj riskas kripliĝi pro subita falo dum la unuaj tagoj de sia nova vivo; skizofrenio estas rezulto de memmortigo post murdo ktp.

Monteiro emfazas, ke eĉ penseto pri memmortigo estas danĝera, ĉar nevideblaj spiritoj tuj ekobsedas tiun, kiu enlasas tiajn pensojn en sian kapon. Tiel klariĝas, ekzemple, strangaj voĉoj sugestantaj ideojn pri sindetruo aŭdataj de psike malfortaj homoj.

Terure aspektas ankaŭ la loko, kien venas animoj de suiciduloj. Laŭ iliaj mesaĝoj, ĝi estas plene dezerta regiono, kun kavernoj kaj abismoj, fetora kaj malpurega grundo, sufoka aero. Ilin akompanas malamikaj spiritoj kies kriaĉoj kaj ululoj plimalbonigas ilian mizeran staton. Tamen poste la animojn de memmortigintoj forprenas spiritoj-helpantoj kaj enkondukas ilin en aliajn regionojn de nevidebla mondo, kie ili ricevas spiritan kuracadon antaŭ nova reenkarniĝo.

Kio ĝi estas? Skeptika racio subŝovas minimume tri variantojn. Unue, tio estas banala ĉarlatanaĵo de mediumoj, kies celo estas memriĉiĝo koste de kredemaj profanoj. Due, ili mem estas viktimoj de psika malsano kaj ĉiuj mesaĝoj de spiritoj estas nura ĝia simptomo. Trie, iuj nevideblaj fiuloj el eble ekzistanta spirita mondo ŝercetas kun la homoj. Sed la afero ne estas tiom simpla. Kardec en siaj verkoj neas la eblecon pruvi la ekziston de spiritoj per fizikaj rimedoj, tamen, laŭ li, logika demandaro permesas malkaŝi spiritojn-mensogulojn.

Laŭ mia amatora opinio, la libro estas interesa kiel ekzemplo de alternativa vidpunkto al nia mondo, sed iom superŝarĝita de emocioj kaj “fortaj” scenoj kiel en brazila melodrama serio. Tamen tio ne gravas, se tiuj teruraj priskriboj kaj larmigaj rakontoj detenas almenaŭ unu homon de fatala misago kaj konservas ies vivon.

Nikolaj Penĉukov


La dua Spegulo

La duan numeron de soci-kultura revuo Spegulo enkondukas Kazimierz Leja, kiu dum kvin jaroj redaktis kaj eldonis Polan Esperantiston kaj spertis nekomprenon de iuj polaj esperantistoj. Li alvokas: “Ni lernu ĉiutage ekzisti en la libera mondo — libera de persekutado, politika prizonejo, sed ankaŭ libera por esprimi siajn pensojn, opiniojn, kritikon”.

Ĝuste tian, tabuan por la pollanda socio, temon — antisemitismo en Pollando — frontas Andreas Künzli, bazante siajn konsiderojn sur la varia percepto de la kritiko de Jan Tomasz Gross. Libro de la pola-usona historiisto Timo ricevis en Pollando krudan kritikon, precipe el la ekleziaj rondoj.

La centjariĝo de UEA meditigis Künzli pri la nuna stato de la tutmonda Esperanto-agado. La sama aŭtoro analizas la koncepton de la internacia paca ordo tra la artikolaro de Hector Hodler el la jaroj 1915–1917.

La forpasintan Claude Piron omaĝas nekrologo kaj liapluma Esperanto, ĉu verko de Dio?

Tomasz Chmielik per siaj tradukoj kaj biogramoj prezentas tri orient-eŭropajn verkistojn. En la eseo Jugoslavio, toys for boys kroatino Dubravka Ugrešić montras la disfalon de Jugoslavio kaj ties postsekvojn en la novaj ŝtatoj. Komplementas tiun dolorigan temon poemoj de kosovano Eqrem Basha. Per roman-fragmento el Kaprido por du groŝoj la legantoj konatiĝas kun la juda ekslitovia (nun israela) verkisto Grigorij Kanoviĉ, verkanta grandparte en la rusa lingvo. La sorto de liaj samgentanoj estas la temo de ĉiuj liaj romanoj.

Tomasz S. Chmielik (la filo) daŭrigas prikinoartan serion per Kieślowski: Tri koloroj — Blanka. Jerzy O. ĉi-foje rakontas pri Bessie Smith — la imperiestrino de bluso, kaj Manuel mallonge enkondukas al la verdkaba muziko. Recenza fako ĉeestas per kontribuo de Zdravko Seleš pri Mediteranea breviero de Predrag Matvejević (trad. T. Chmielik), represita el Zagreba Esperantisto.

Fine la redakcio anoncas laŭreatojn de sia propra premio — statuetoj de Spegulo.

La trimonata 64-paĝa Spegulo estas abonebla ĉe la eldonejo Hejme:

Adreso: PL 41-250 Czeladź, ul Wąska 21/3, Pollando,
Rete: spegulo@hejme.com.pl.

Halina Gorecka


Nia Trezoro

Enciklopedio de Esperanto

EdE en la biblioteko de La Ondo estas trivita de la tempo kaj ofta uzadoLa Enciklopedio de Esperanto estas populara leksikono kaj samtempe unu el la ĉefaj referencaj verkoj pri la historio de la Esperanto-movado. La laboron pri ĝi komencis la ruso Ivan Ŝirjaev (1877–1933), kiu dum kelkaj jaroj ĝis majo 1930 kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikol(et)ojn sub la titolo Esperanto-Enciklopedio. Pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro. En 1931 Ŝirjaev sendis la rezultojn de sia laboro al la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto.

Post lia morto en 1933 la projekto estis daŭrigita kaj efektivigita sub la redaktado de la hungaroj Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier, en kunlaboro de 57 kontribuantoj. La taskon de la lingva redaktoro transprenis Kálmán Kalocsay.

En la antaŭparolo al la enciklopedio estas emfazita la fiero, ke ĝi povas esti nomata “la sola verko en Esperanto, al kiu kunlaboris anoj de ĉiuj tendencoj en la movado”. Finfine la eldonejo ricevis tekston por 640 paĝoj kun po 4200 presliteroj kaj bildmaterialon por ĉ. 300 paĝoj. La nombro de biografioj estis indikita per 1500. Tio estis pli ol la duoblo de la anticipe fiksita amplekso. Do la verko fariĝis “ne nur simpla manlibro por elementaj bezonoj, sed verko taŭga ankaŭ por pli altaj pretendoj de propagandistoj, literaturistoj, lingvistikemuloj”, kiu “etendiĝas sur ĉiuj kampoj de la Esperanta vivo: movado, lingvo, literaturo”.

Pri eblaj mankoj de la libro la redaktoroj avertis. Oni skribis en la antaŭparolo inter alie, ke la unuopaj artikoloj estas nekompletaj aŭ tro skizaj, ke la amplekso de la artikoloj ne estas proporcia, ke informoj povas esti subjektivaj, ktp. Ĉiukaze la kompilantoj de la teksto “klopodis je plejebla grado de objektiveco”, kvankam kontraŭdiroj ne estas ekskludeblaj; krom tio “la leganto devas mem formi al si opinion” pri “aferoj nedeciditaj”.

La rubrikoj, kiuj konsistigas la enciklopedion, prezentas krom biografiojn ankaŭ landojn, urbojn, organizaĵojn, lingvistikaĵojn kaj enhavas indikojn pri ĉ. 450 Esperanto-libroj, kiuj estas nutritaj per notoj el publikigitaj recenzoj. Rilate la lingvan uzon oni ŝparis pri neologismoj. La artikolon pri Japanio oni ja decidis aperigi sub Nipono, sed tio ŝajnas esti escepto. Kaj ĉar oni ne volis krei iun akademiecan verkon, kiun legantoj sen universitata klereco eble ne uzos, oni aplikis “simplan kaj facilan stilon, bone kompreneblan ankaŭ al komencantoj”. Pro tio pri la taŭgeco de la titolo “enciklopedio”, kiu povus impresi “iel scienceme kaj seke”, ekzistis duboj. Mankojn kaj erarojn oni esperis ĝustigi en dua eldono aŭ en suplemento (kio poste neniam efektiviĝis). Ĉiukaze en la antaŭparolo oni sentas entuziasmon por tiu unika projekto, kiu realiĝis en etoso de internacia kunlaboro de esperantistoj, kiuj konsciis pri la graveco de tia kolektumo de informoj pri la historio de la Esperanto-movado.

Enciklopedio de Esperanto aperis kiel duvoluma eldono de la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934 (kvankam kiel aperojaro 1933 estas indikita). Aparte valora ero de la libro estis la plurparta bildo-serio sur pli bona papero kun interesaj fotoj, kiuj ĝis tiam povis esti trovitaj.

Represaĵo de la unua eldono estis eldonita kiel unulibra versio en Hungario ĉe Hungara Esperanto-Asocio en la jaro 1979, sed sen la fotoj, sub la respondeca redaktado de Vilmos Benczik, kaj en 1986 aperis represo de la reeldono 1979.

Librokritiko: Enciklopedio de Esperanto aperis en epoko, kiam en Germanio la nacisocialista partio de Adolf Hitler akaparis la politikan povon, montrante fortajn antisemitajn, rasismajn, militarismajn kaj imperiismajn tendencojn. En Hungario, kie la enciklopedio aperis, ekde 1932 regis Gyula Gömbös kiel ĉefministro, kiu evidente simpatiis kun tiuj tiam modaj politikaj direktoj. En sia propra lando li starigis krudan reĝimon, akcelis la kunlaboron kun faŝisma Italio, serĉante ankaŭ la kunlaboron kun Germanio. En la enciklopedia artikolo sub Germanujo (p. 193) la ekregado far la nacisocialistoj je 30 jan 1933 estas registrita kaj la konsekvencoj por la Esperanto-movado priskibitaj. Ĉe multaj juddevenaj esperantistoj mankas la indiko pri ilia judeco (ekz. Kofman, Gernet, Belmont, Javal, k.a.), plej frape rimarkeble ĉe L.L. Zamenhof mem, kie ekzistas neniu klarigo pri lia juda fono, krom ke li loĝis en la hebrea kvartalo. Por la biografio de Zamenhof oni (t.e. G. Waringhien) kontentiĝis je la nura aperigo de la aŭtobiografia letero al Michaŭ (1905) plus kelkaj aldonaj notoj, en kiuj ĉiuj prijudaj aspektoj de la aŭtoro de Esperanto estas forlasitaj (kvankam tiam ekzistis Vivo de Zamenhof de E. Privat). Nur Lejzerowicz estas prezentata kiel aŭtentika “hebreo”. Ĉu tiuj faktoj havas iujn interligojn ne estas konate, same kiel neklare estas, ĉu la redaktoroj de la enciklopedio en tiuj por judoj danĝeraj tempoj intence ignoris, “forgesis” aŭ simple ne konis la judecon de kelkaj gravaj esperantistoj.

Postaj klopodoj: En la 1970aj jaroj estis iniciatita nova laboro ĉirkaŭ Enciklopedio de Esperanto, sub la aŭspicio de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj kun Ulrich Lins kiel ĉefredaktoro kaj Reinhard Haupenthal kiel redaktoro. En la revuo Esperanto (UEA) eĉ aperis provartikoloj en la senco de tiu nova enciklopedio. Tamen, pro diversaj kialoj, la manuskripto neniam finpretiĝis, despli ke en 1974 aperis la kolosa monografio de Lapenna/Lins/Carlevaro, Esperanto en Perspektivo, kiel frukto de prihistoriaj redaktoklopodoj. Sur paĝo 677 ĉi tiu libro eĉ raportis pri la aktuala stato de la enciklopedia laboro, kiu restis revo aŭ iluzio. Intertempe la malnova Enciklopedio de Esperanto, kiu povis konsideri nur la unuan duonjarcenton de la historio de Esperanto, estas nun 75-jara, kaj pasis 34 jaroj depost Esperanto en Perspektivo. Do sendube la Esperanto-movado urĝe bezonas aktualigon de sia enciklopedio laŭ modernaj sciencaj normoj. Nu, kun la disvastiĝo de la Esperanta Vikipedio en interreto, en kies redaktado povas principe ĉiu ajn partopreni, oni kredas, ke tiu nova formo de publikigo povos anstataŭi aŭ eĉ solvi la ĝisnunajn libromankojn.

Andreas Künzli


Ricevitaj libroj

Bibliografie de traduceri din literatura română în limba Esperanto = Bibliografio de tradukaĵoj el la rumana literaturo en Esperanton / Antaŭpar. Jozefo E. Nagy. — Rotterdam: Bero, 2007. — 88 pĝ. — [Donaco de Bero].

Ekslibrisy esperanckie (Esperantaj exlibrisoj) Józefa Golca: Katalog wystawy / Komp. Mirosław Zbigniew Wojalski; Trad. el la pola Andrzej Brozi, Zofia Śmistek. — Łódź: WOW ZORA, 2008. — 36 pĝ., il. — [Donaco de Robert Kamiński].

Kongresa libro: Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Vilnius, 26-30 majo 2008 / Komp. Laimius Stražnickas. — Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2008. — 120 pĝ., il.; 300 ekz. — [Donaco de Aleksander Korĵenkov].

Monteiro, Gerson Simões. Memmortigo kaj ĝiaj konsekvencoj: La Memmortiginto en la Spirita Mondo kaj en la Reenkarniĝo / Trad. el la portugala Givanildo Ramos Costa. — Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Societo F.V. Lorenz, 2007. — 79 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Moskvaj sonoriloj: Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj / Komp., antaŭpar. Nikolao Gudskov. — M.: REU; Impeto, 2007. — 160 p.; 300 ekz. — [Aĉeto]. 


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

2008. №7 (165)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2008:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2008.