Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2008. №8–9 (166–167)

Foto de Ziko van Dijk

Sur la kovrilpaĝo estas ĉi-jara kongresejo en Roterdamo kun Esperanto-flagoj kaj — en la fono — reklamobildo de butiko de C&A (Fotis Ziko van Dijk).

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

UEA plu atendas Godoton

Ni skribas tiujn ĉi liniojn tiel baldaŭ post la UK en Roterdamo, ke la jam disponeblaj raportoj eble ne donas sufiĉan bildon pri tiu evento. Libera Folio denove diligente raportis, kvankam ĝi donis troigitan spacon al ne-esencaj detaloj kaj randaj fenomenoj, sed tia estas nuntempe la okcidenta ĵurnalismo, kiun allogas tio, kio “vendiĝas”. Klare la ĉefa kuriozaĵo estis la aresto de sveda obstinulo, kiu rifuzis porti nomŝildon. Malgraŭ ĉiuj streboj, insistitaj siatempe de Lapenna, stranguloj ne ŝajnas esti forigeblaj el la movada fasado. En estonteco ili povos kaŭzi pli da problemoj danke al prezidanto Dasgupta, kiu esprimis simpation al la ekstravaganca kongresano. Eraro, kiun al sia posteulo ne pardonus Lapenna.

En la raportoj oni apenaŭ trovas spurojn pri la festado de la 100-jariĝo de UEA dum la UK. Centran lokon ĝi do ne havis. La kongresa temo mem ignoris la jubileon kaj rezulte la kongreso rezoluciis nur pri lingvaj rajtoj, kun devosente enŝovita mencio pri la 100-jariĝo. Nun, kiam plejparto de la jubilea jaro jam pasis, ni devas bedaŭre konstati, ke la asocio perdis unikan ŝancon por levi sian profilon inter esperantistoj. Ne estus juste skoldi pri tio la nunan estraron, ĉar agadplanon por la UEA-jaro necesis redakti multe pli frue. Certe ne temas pri jubileo de sama kalibro kiel tiu de la lingvo mem en 1987, kies agadplanon UEA publikigis kvin jarojn pli frue. La antaŭa estraro estus povinta elfosi tiun planon por adapti dekonon de ĝi por aktivaĵoj en 2008 loke, lande kaj monde. Tio ne estus malfacila, ĉar jubileojn oni finfine festas laŭ similaj ŝablonoj.

Kongresaj rezolucioj estas rito kaj apenaŭ gravas por la plua vivo de la asocio. Neniu memoras, pri kio temis tiu de la UK 1996 en Prago, sed la Pragan Manifeston oni memoras, almenaŭ laŭnome. Kio pli konvena momento por nova manifesto aŭ plano ol la 100-jariĝo de UEA? Nenio rezultis. La komitato eĉ ne diskutis pri nova plano. La decido ŝovi la diskuton al la komitata retlisto ŝajnas garantio por entombigo de la afero.

Pri kio oni cetere diskutus, se oni diskutus? Ne aperis propono pri nova plano. Diskuti pri aktualigo de la malnova plano estus nur kakofonio, se mankus proponoj de la estraro. Fine, diskuto sen gvidado kondukas al nenio. Jen la problemo: mankas gvidado en UEA. Renato Corsetti refrenis al la komitatanoj, ke ili plenumu sian rolon kaj mastru la asocion. Li vokis vane; la supera organo plu dormis en sia letargio. Ni tamen ne kulpigu la komitatanojn. Preskaŭ cent kapoj ne povas funkcii de si mem, sed iu devas ilin stiri, kaj tion devus fari la estraro. Eĉ ĝi kiel grupo ne sukcesus pri tio, sed necesus firma gvido de konkreta estrarano. Nature tiu estu la prezidanto, sed Dasgupta kun sia emo afabli al ĉiuj rapide venus en sakstraton. UEA estas do destinita plu atendi Godoton, ĉar denove ni devas meti la esperon ĉe la nova estraro, elektota post du jaroj, kaj ho ve, denove nia espero enkorpiĝas en Corsetti, kiu estros la elektojn…

Komitatano Z


93a Universala Kongreso de Esperanto

Roterdamo. 19–26 jul 2008

  • Jukka Pietiläinen. Pluvoj kaj reguloj
  • Rezolucio de la 93a Universala Kongreso de Esperanto
  • Pluvoj kaj reguloj

    Mi atendis nenion specialan el Universala Kongreso en Roterdamo, ĉar la urbon mi kredis jam koni, ĉar mi volontulis du monatojn en la Centra Oficejo antaŭ 19 jaroj kaj vizitis ĝin iam kaj tiam ankaŭ post tio. Ne mirigis min eĉ tio, ke la ĉirkaŭaĵo de Centra Stacidomo estis riparata kaj la kutimaj vojoj kaj tramhaltejoj estis lokitaj en provizoraj lokoj: ofte kiam mi vizitis Roterdamon io en aŭ ĉirkaŭ la Centra Stacidomo estis riparata. Tamen ne ĉio estis ripeto de antaŭaj spertoj.

    La vetero estis eble unu el temoj, kiuj diskutigis kongresanojn. Nome, la kongresa semajno komenciĝis kun malvarmeta, pluveca vetero kaj al tio aludis ankaŭ la prezidanto de LKK Ans Bakker ten-Hagen, kiu iom strange parolis pri pluvo kiel larmoj de ĝojo. Por mi temperaturo ne estis io aparte malalta (kvankam en Finnlando somero kutimas esti pli varma), sed mi ankaŭ kutimiĝis al tio, ke se ekstere estas malvarme, interne estas varme. En Roterdamo klimatizigo kaŭzis, ke en la kongresejo estis pli-malpli same malvarme kiel ekstere. Meze de la kongreso la vetero tamen ŝanĝiĝis kaj fine de la semajno la suno dorlotis la urbon per varmego preskaŭ 30-grada. Tute taŭga fino por la kongreso.

    Nederlando estas lando de bicikloj – kaj tio rimarkeblis tuj apude: irante trans straton ne tiom indis atenti la aŭtojn (ili haltis ĉe piediranto), sed biciklojn, kiuj estis rapidaj kaj kiuj ne haltis. “Tuj apude” nomiĝas ankaŭ tute freŝa gvidlibro de Humphrey Tonkin pri ĉirkaŭaĵo de la Centra Oficejo. Libro por konatigi ankaŭ la urbon, ne nur la oficejon, al esperantistoj. Vere indis iom rigardi apuden: de kelkminuta distanco el la oficejo troviĝis unu el tre brilaj muzeoj: Muzeo Boijmans Van Beuningen, kun ankaŭ kelkaj pentraĵoj kun aparta rilato al esperantistoj.

    La ĉi-jara kongresejo estis unu el plej maltaŭgaj dum la lastaj jaroj: unue mankis granda salono. Salono Zamenhof estis fakte kunigo de du salonoj kaj en unu el ili eblis sekvi la programon nur el televida ekrano. Ankaŭ la reguloj de la kongresejo estis aparte striktaj: oni ne rajtis pendigi la tradician kongresan flagon en la ĉefa salono (fajrobrigado!). La nombro de personoj en salonoj estis tre strikte limigita kaj ankaŭ kontrolata. Se iu interesa programero allogis tro da kongresanoj, en iu momento envenis lkk-ano aŭ helpanto kaj postulis, ke troaj (tiuj sen seĝo) kongresanoj foriru, alikaze ni riskas, ke la fajrobrigado povas haltigi la kongreson. Tiu minaca informo, se ĝi veris, tamen ne estis publikigita ie. Al troa kontrolado apartenis ankaŭ skandaleto de la kongreso. Dumviva membro de UEA rifuzis montri sian insignon al LKK-ano, kiu kontrolis ilin komence de programero. La afero kriziĝis, ĉar LKK-ano vokis sekureciston de la kongresejo, kiu vokis policon kaj, malgraŭ posta montrado de insigno, la kongresano estis arestita kaj devis sidi du horojn en policejo, kie oni minacis lin per monpuno. Kaj la kongresa kuriero cenzuris la novaĵon pri tio! Mi kutimiĝis al reguloj en mia lando, sed ankaŭ al libera aplikeblo de tiuj reguloj. Ne konante la diskutojn inter la kongresejo kaj LKK, ne eblas diri, ĉu LKK interpretis la regulojn tro detale aŭ ĉu ĝi estis postulata fari tion.

    Krome mankis komputiloj: en biznes-centro 15-minuta interretumado kostis 7,5 eŭrojn, ne mirinde ke tie liberis komputiloj, kaj nur meze de la semajno estis informita, ke en proksima biblioteko eblas uzi reton senpage. Ĝenerale la ejo ŝajnis esti tro ŝparema kun teknikaĵoj: koncertoj malfruis, ĉar paneis mikrofonoj, komputilo kaj projekciilo ne aperis ĝustatempe en salono, sed tamen aranĝeblis kun mirinda rapido.

    Por mi unu el la plej interesaj programeroj estis en kleriga lundo la diskuto pri “Nia ne-oficiala historio”. Tie malnovaj aktivuloj rakontis pri siaj personaj spertoj dum kongresoj. “Mi renkontis tiun knabon (nun ĉ. 50-jaran viron) en infana kongreseto kie li kondutis malbone”, “Tiunokte mi konatiĝis kun via (apude sidanta mezaĝa viro) unua edzino”. Fakte lia unua fianĉino, kiel li tuj korektis. Unu el partoprenantoj el la publiko aludis eĉ al siaj kongresaj edzinoj, el kiuj parto estis edzinoj de aliaj viroj, kaj emfazis, ke se eblas kasanovi per Esperanto, la lingvo vivas, kiel li kutimas respondi al dubemuloj. Indus havi tiajn rememorojn en ĉiu kongreso.

    En mia tuttaga ekskurso manĝoj estis iom malmultaj, nur “tipe nederlanda” pano kaj aldonaĵoj. Mi estus esperinta iom malpli tipan, sed pli abundan. Tamen ankaŭ pasintjare la sperto estis la sama. Eble ne tiom temas pri tipe landa, sed “tipe uk-ekskursa”. Nu, fakte ni estis avertitaj pri tio en la programpriskribo kaj mi ankaŭ aŭdis, ke iuj aliaj ekskursoj havis pli ampleksajn menuojn.

    Al surprizoj apartenis ankaŭ vicurbestrino, kiu faris sian tutan (preparitan) paroladon en la urba akcepto en Esperanto, sed kiam necesis ion aldoni, ŝi diris tion en la angla. Uzo de naciaj lingvoj estis en tiu kongreso eble pli rimarkinda kaj pli akceptata ol iam pli frue. Jam en la solena inaŭguro la landaj salutantoj estis petitaj diri “bonan tagon” en sia nacia lingvo por tiel demonstri la kongresan temon pri lingvoj. Interese, ke pluraj uzis ĉiujn oficialajn lingvojn de sia lando aŭ, se temis pri iu el mondaj lingvoj, iun minoritatan lingvon de sia lando. Ankaŭ en aliaj programeroj eblis aŭdi foje naciajn lingvojn. Ekzemple István Ertl komencis la programon pri tradukado en EU (se Esperanto estus oficiala lingvo) per prezentado en la hungara kaj diris, ke tiel eble sonus, se subite EU uzus Esperanton, nekompreneblan kaj nekonatan lingvon en sia agado.

    Jukka Pietiläinen


    Rezolucio de la 93a Universala Kongreso de Esperanto

    La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon Lingvoj: trezoro de la homaro,

    Festante ĉi-jare la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio,

    Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo,

    Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj

    Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,

    Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la Kongreso,

    Reemfazas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo,

    Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,

    Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,

    Instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj

    Proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo. 


    Germanaj entreprenistoj kontraŭ la kataluna

    Dafydd ab Iago el Hispanio

    La lingva diverseco en Hispanio kaŭzas ĉiam pli da problemoj por germanaj entreprenistoj. Peter Moser, ĝenerala direktoro de la Germana Ĉambro de Komerco en Hispanio, argumentas ke ne estas profitdone uzi la katalunan, kiun parolas pli ol naŭ milionoj da homoj laŭ statistiko de la kataluna registaro. Moser publike elpaŝis post kiam la fama futbalklubo de Barcelona decidis ne flugi per Air Berlin, ĉar ĉi tiu germana flugkompanio rifuzis informi katalune pasaĝerojn, flugantajn al aŭ de katalunparolantaj regionoj. “Firmaoj komunikas kun siaj klientoj en la lingvoj, kiuj estas komprenataj de la plimulto, kiel la hispana en Hispanio”, — klarigis Moser.
    La negativa sinteno de Air Berlin al la kataluna lingvo kaŭzas amasajn protestojn de katalunparolantoj.
    Moser ankaŭ formulis sian negativan opinion pri la politiko de la du el la tri hispanaj regionoj, kie oni parolas la katalunan — Katalunio kaj Balearoj. Moser eĉ invitis la registaron de Balearoj al pripensado pri “la profito kaj malprofito de la lingvaj politikoj kiuj havas la celon limigi la uzon de la hispana”.

    El la 1100 germanaj firmaoj en Hispanio, pli ol 380 lokiĝas en Katalunio. En la ĉefurbo de Hispanio, Madrido, estas nur 250 firmaoj. Tamen, laŭ Moser, la katalunparolantaj entreprenistoj devas forgesi sian gepatran lingvon, kiam ili rilatas kun germanaj firmaoj. “La nemultaj kazoj de katalunparolantoj, kiuj ne estas dulingvaj, [t.e. ili parolas la hispanan kaj la katalunan. — d.a.i.] ne pravigas la uzon de la kataluna en ĉiuj komunikoj kun klientoj”, — klarigis Moser en la gazeto El Mundo. “Nepras kompreni ĉi tiun politikon en terminoj ekonomikaj: la elspezoj por tradukoj, instruado de dungitoj kaj la produktado de katalunlingvaj dokumentoj kaj presaĵoj ne estas proporciaj al la nombro da klientoj, kiuj petas tion”, — aldonis la germano.

    La Germana Ĉambro de Komerco en Hispanio defendas la direktoron de Air Berlin, Joachim Hunold. Antaŭ nelonge la direktoro de la malmultekosta flugkompanio el Berlino ricevis peton de la registaro de Balearoj uzi la oficialan lingvon de la insuloj, nome la katalunan. “Ĉe baza kaj esenca servo, nome, flugoj el kaj al Mallorca, Menorca kaj Eivissa, nepras ke la uzado de la gepatra lingvo estu garantiata al katalun-parolantaj civitanoj”, — skribis la baleara registaro al Hunold. “Wow! Mi fieris pri tio, ke ni sukcesis trovi almenaŭ unu hispanparolantan stevardinon por ĉiu interna hispania flugo. Ĉu mi nun organizu katalunlingvajn kursojn al tiuj dungitoj? Kaj ĉu kursojn de la eŭska kaj galega por la flugoj al Galegio kaj Eŭskio? Ĉu neniu tie parolas la hispanan?” — skribis Hunold en la oficiala revuo de la flugkompanio.

    “La aŭtonomio, celata de regionaj naciistoj en grandaj partoj de Hispanio, estas remalsaniĝo malantaŭen al mezepoka tempo de malgrandaj ŝtatetoj”, — daŭrigis Hunold. Laŭ Joachim Hunold, oni ja povas flegi sian kulturan specifecon en Eŭropo. Tamen la registaro de Balearoj devas konsciiĝi, ke multo de la riĉeco de ĉi tiu regiono venas el eŭropaj subvencioj.

    La opinioj de Hunold, subtenitaj de la Germana Ĉambro de Komerco en Hispanio, kaŭzis stormon de protesto en la katalunlingvaj regionoj.


    Ricevitaj libroj

    vidu la tutan liston

    Dum kantas infanoj…? [Kantaro] / Komp. Irena Łowińska. — Varsovio: JES, 2007. — 79 pĝ. — [Donaco de Irena Łowińska].

    Gvidlibro 2008 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2008. — 96 pĝ., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

    Jarlibro 2008 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2008. — 284 pĝ., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

    Esperanto-english-polish dictionary = Esperanto-angielski-polski słownik. — Malbork: WO-TO, 2007. — 274 pĝ. — [Donaco de Edward Kozyra].

    Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj (Historio, arto, folkloro): Gvidlibro / Komp. Nicolino Rossi. — Napoli: Napola Esperanto-Asocio, 2008. — 192 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

    Ridante lernu: [Legolibro] / Komp. Lee Chong-Yeong. — Seulo: Korea Esperanto-Asocio, 2007. — 170 pĝ., il. — [Donaco de Lee Chong-Yeong]. 


    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

    2008. №8–9 (166–167)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2008:
    — Internacia tarifo: 32 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2008.