Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2008. №10 (168)

Foto de Tobiasz Kazmierski

Kovrilpaĝe: Agnieszka Mozer, kiu deĵoris en la Esperanto-stando en Krynica, estis unu el la aĉetintoj de Gazeta Wyborcza kun la Esperanto-disko. (Fotis Tobiasz Kaźmierski)

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alen KrisKomentario

Sufiĉa nombro de sufiĉe evidentaj paraleloj: montaro simila al Balkanoj, angulo simila al Kosovo, “Amour sacré de la Patrie…” kun du egale ardaj analogoj en la rusa kaj en la kartvela kaj — jen kongruo preskaŭ mistika — portreta kopio de la kartvela prezidento, la rusia reprezentanto ĉe NATO Dm. Rogozin, flama patrioto kaj tute nefleksebla diplomato. Iom tro da fajro ĉirkaŭ komplekso piroteĥnika, nomata Kaŭkazo.

Formale la situo ŝajnas klara. Sud-Osetio estas parto de Kartvelujo kun konsiderinda kvanto da kartveloj loĝantaj ene. Antaŭnelonge Ruslando ne ceremoniis por reobeigi Ĉeĉenion, teritorion multe pli homogenan en sia nacia konsisto kaj sia volo al sendependeco; ĝi faris tion en la jura kunteksto de la konservo de sia integreco.

Reale oni ne havas plu la saman kuntekston, la separo de Kosovo kreis precedencon. Kaj, se oni rajtas paroli pri internacia juro, ĝi estas certe juro precedenca. Aliaj precedencoj ne malpli gravedas. Certaj ŝtatoj (ĉiu povas mem ilin nomi) emis bombardi certajn “punktojn” sur fremda teritorio por “devigi al paco” iun oponanton. La samaj ŝtatoj planis kaj plenumis sekretajn operaciojn de puno kontraŭ personoj neplaĉaj, nun oni informas, ke unu tia ŝtato opinias normala, eĉ jura, uzi torturon kontraŭ teroristo…

La bazaj landoj de la kolapsinta totalismo de la komenco de sia nova vivo solene anoncis pri la deziro lerni de siaj demokratiaj najbaroj, — tiuj anoncoj ne restis malplena sono. Kaj jen ekzemplo de fiknabo en lernejo: de siaj pli aĝaj kamaradoj li lernis fumi kaj blasfemi kaj turmenti la pli malfortan. Certe, li dekomence ne estis anĝelo, sed ili donis decidan apogon al liaj fi-inklinoj.

Ni ne troigu en tiuj formuloj: ŝtato, lando, Rusujo, Kartvelujo. Ĉio ĉi estas abstraktaĵoj, kun diversaj areoj de la kovro. Estas ŝtato de ŝtatestroj kaj tiu de ŝtatistoj, estas lando kiel statistika sumo loĝantara, aŭ kiel kultura postresto en la civilizo. Ĉiu konkreta homo havas sian lokon en tiuj kompleksoj, sian pecon de partopreno, sian respondecon, sian meriton kaj sian guton de kulpo. En la nunmonda kohereco perdas absolutan signifon la nocioj “ekster” kaj “en”, kaj la komuna respondeco igas fakte ĉiun el ni ano de la homaro.

Ĉi rezonoj ne malhelpas, ne maldevigas indiki pli senperajn kulpantojn de la sud-osetia dramo. Ili estas la aŭtoroj de la precedencoj kaj la ŝtataj viroj kiuj rapidis ilin sekvi, ankaŭ la agentoj, kiuj planis kaj realigis la anticipajn provokojn, ankaŭ la soldatoj, kiuj bombardis de ambaŭ flankoj la civilan Cĥinvalon…

Malgraŭ la amaso de eblaj kriterioj ne restas tro da variantoj por resumi. Rusujo en sia teritoria dimensio konfirmis siajn faktajn gajnojn de la svaga epoko. Rusujo en ĉiuj dimensioj de tiu abstraktaĵo — ŝtatista kaj popola, kultura kaj (eĉ antaŭ ĉio) geopolitika — klare malgajnis la aferon.

Alen Kris


Nia kolumnisto, kimro Dafydd ab Iago, nun rajtas skribi al kelkaj europaj instancoj en la kimra kaj ricevi respondon en  la kirmraLa Eŭropa Unio aldonas novajn lingvojn

de Dafydd ab Iago el Bruselo

La plej granda espero de preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas la oficialigo de la internacia lingvo en la Eŭropa Unio (EU). Tamen dum la pasinta jardeko oni vidis, kiel la nombro da lingvoj en EU duobliĝis, kaj eĉ lingvoj parolataj de malplimultoj fariĝis kvazaŭ oficialaj.

En 2005 “kunoficialiĝis” la kataluna, galega kaj eŭska. La irlanda, la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 60 mil homoj en Irlando, fariĝis eĉ plene oficiala lingvo de EU. Ĝuste antaŭ la somera paŭzo, la ministroj de EU decidis akcepti ankaŭ la kimran kiel kunoficialan lingvon de EU.

La kimra estas kelta lingvo, parolata de ĉirkaŭ 540 mil homoj en la okcidenta parto de la insulo Britio. Ĝi aldoniĝas al aliaj lingvoj nomataj “kunoficialaj” kiel la menciitaj kataluna, eŭska kaj galega. “Ministroj povos paroli kimre, kiam ili estos reprezentantoj de la Unuiĝinta Reĝolando en la Konsilio, kaj la vortoj estos tradukataj samtempe”, — klarigas interna dokumento de la Eŭropa Komisiono. Civitanoj ankaŭ povos skribi kimre al funkciuloj en la Konsilio kaj ricevi respondon en la kimra.

La decido de la Konsilio signifas, ke EU agnoskas ne nur la anglan kiel oficialan lingvon de la Unuiĝinta Reĝolando, sed ankaŭ aliajn lingvojn, menciitajn en la brita “konstitucio”. Tio signifas, ke la kimra kaj skotgaela iugrade oficialiĝas, sed aliaj lingvoj, ne menciitaj de la brita leĝaro, kiel la kornvala, skota, kaj nordirlanda skota ne uzeblos kiel kunoficialaj EU-lingvoj, kvankam ili estas agnoskitaj de la Eŭropa Ĉarto de Regionaj aŭ Malplimultaj Lingvoj. La decido de la Konsilio baziĝas sur tridirekta kunveno kun la Konsilio, Unuiĝinta Regno kaj la Kimra Registaro. Ĝi efektiviĝos post kiam grupo da kimraj interpretistoj estos juĝitaj sufiĉe kapablaj laŭ la nivelo de la lingva EU-servo “SCIC”.

Aliflanke, la registaro de Skotlando petos, laŭ diplomataj fontoj, similan kunvenon por la skotgaela, lingvo parolata de ĉirkaŭ 70 mil homoj. La skotgaela lingvo-komunumo alfrontas gravajn problemojn trovi sufiĉe profesiajn interpretistojn kaj tradukistojn. Ankaŭ — eĉ pli ol en Esperanto — mankas en ĝi taŭga vortaro por komplete traduki la strangan EU-lingvon de Bruselo. Spite al ĉi tiu problemo, la skota registaro jam petis la registaron de la Unuiĝinta Reĝolando por simila kunveno kiel pri la kimra. Tio signifas ke Skotlando, kiel Kimrio, devos pagi la kostojn de tradukado kaj interpretado por la koncerna lingvo. Skotlando ankaŭ pripensas oficialigi la skotan — ĝermandevenan lingvon proksiman al la angla.

La brita registaro nun negocas kun aliaj EU-instancoj por havi similan statuson por la kimra lingvo kiel en la Konsilio. Tio signifos, ke civitanoj povos skribi al la Komisiono en la kimra kaj ricevi respondon en la kimra. La tradukojn faros kimraj oficistoj. Tamen, kunoficiala ne signifas plene oficiala. “En ĉiu certigita traduko, atento estos donita al la fakto, ke la traduko ne signifas respondecon de la EU-instancoj, kaj ke ĝi havas nenian juran valoron”, — klarigis funkciulo proksima al la respondeculo pri multlingvismo Leonard Orban.


Poemoj de Konstantin Batjuŝkov

“Kion mi diru pri miaj versoj? Mi similas homon, kiu ne venis al sia celo, portante sur sia kapo belan ujon, plenan de io. La ujo dekapiĝis, falis kaj frakasiĝis. Kiel nun ekscii, kio estis en ĝi”, — diris Konstantín Nikolájeviĉ Bátjuŝkov en malofta minuto de sia mensa resaniĝo…

Li naskiĝis en Vologda 18 (29) maj 1787 en nobela familio, studis en Peterburgo, kaj ekde 1802 (15-jara!) ĝis 1807 servis en la ministerio de klerigo. En 1807 li volontule armeaniĝis por partopreni la Pruslandan kampanjon kontraŭ Napoleono kaj estis grave vundita ĉe Heilsberg (nun Lidzbark Warmiński inter Kaliningrado kaj Olsztyn). Post kuracado daŭrigis militservi kaj kun la ruslanda armeo venis en Parizon.

Li komencis verki frue, jam en 1809 famigis lin la satiro Vizio sur la bordo de Leteo kaj poste aliaj poemoj, precipe Miaj Penatoj. Verkante lime de (nov)klasikismo kaj sentimentalismo, eksperimentante lingve kaj stile, li okupis tute apartan lokon en la antaŭpuŝkina rusa literaturo. Post la milito li ekverkis pli profunde, pli psikologie, pli triste. En 1817 aperis lia duvoluma kolekto Provoj versaj kaj prozaj, en kies dua volumo estis liaj poemoj.

En 1819 Batjuŝkov kiel diplomato forveturis al Italio, sed post du jaroj la nekuracebla hereda mensmalsano ombris lian vivon. Post kvarjara kuracado en Germanio li pasigis la vivoreston en Vologda, kie li mortis 7 (19) jul 1855. Atingis nin malmultaj liaj poemoj, verkitaj post la Provoj, ekzemple, El la helena antologio (1818) kaj Imite al la antikvuloj (1821), plejparton li neniigis. La ujo frakasiĝis, sed eĉ la restinta malmulto eternigis lin en la rusa literaturo.

AlKo

MIA GENIO

Memor' de l' koro! Venkas vi
La triston de raci-memoro,
Per via dolĉa iluzi'
Min ravas en fremdlanda foro.
La kara voĉo — en memor',
Kaj ŝia blua okulparo,
Fluantaj ondoj de l' hararo,
Senzorgaj bukloj kiel or'.
De l' paŝtistino senkompara
Vestaĵoj simplaj en imag',
Neforgesebla bildo kara
Tra l' vivo sekvas min dum vag'.
Gardanto mia, am-donito,
Dum longa diso — la konsol':
Alflugos ĝi dum dorm' al lito,
Dolĉigos sonĝon en tutsol'.

VEKIĜO

Zefiro sonĝon ĉe l' vekiĝ'
De l' okulharoj ĵus forblovis,
Sed veki min por la feliĉ'
Flugiloj de Zefir' ne povis.
La dolĉo de matena pur'
Kun antaŭsento de aŭroro,
La kamp-aera bonodoro,
Kaj brilo de ĉiel-lazur',
Kaj fluga kuro de stalono
Laŭ herb-veluro sur eben',
Kaj hunda boj', ĉaskorna sono
Ĉe golf' dezerta je maten' —
Ho ve, gajigas jam nenio
Animon plenan de sopir'
Ne venkos en fier' racio
La amon per malvarma dir'.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Nia Trezoro

Esperanta Antologio

La unuan provon kunmeti poezian antologion en Esperanto entreprenis Antoni Grabowski en 1893. En lia La Liro de la Esperantistoj, krom tradukoj, estis dudek tri originalaj poeziaĵoj de dek aŭtoroj. Post dek jaroj, kompilante la Fundamentan Krestomation, Zamenhof enmetis en ties poezian parton proksimume duonon de La Liro. Longan tempon post tio neniu simila kolekto estis entreprenita. En 1938 ĉe Literatura Mondo devus aperi Nova Krestomatio, sed la konataj eventoj malebligis tion.

Nur 65 jarojn post la kolekto de Grabowski aperis en 1958 la Esperanta Antologio, kompilita de William Auld. Li rakontis pri la kialo de la eldono:

«Mi ricevis de Butler amason da malnovaj etaj poemaroj, ekzemple, de Schulhoff, Emba kaj multaj aliaj. Mi konstatis, ke ili estas nekonataj. Mi ne pensis reeldoni ĉion, sed mi konsciis, ke mi bezonas tutsimple antologion de la originala poezio. Kaj mi kompilis ĝin unuavice por ke mi havu ĝin. Mi diris pri tio al Juan Régulo, kaj Juan neniam diris: “ne”».

La longa laboro de la klera kaj zorgema kompilanto, kaj la entreprenemo kaj sento pri oportuneco de la eldonanto rezultigis libron entuziasme akceptitan de la kritiko kaj la publiko, kiu iĝis por Stafeto komerca sukceso. Jen libro impona: 648 paĝoj sub flame ruĝa kovrilo, kun antaŭbildo kaj internaj gravuraĵoj. Krom la poezia parto, ĝi enhavas principdeklaran enkondukon kaj postajn bio-bibliografiojn, glosojn kaj notojn. La kompilinto aranĝis la tuton kiel artverkon, laŭ siaj gustoj kaj idealoj.

La evoluon de Esperanta poezio Auld dividis en tri periodojn, kies limoj estas la du mondmilitoj: Primitiva Romantismo, Polurita Romantismo kaj Metafiziko. Tiu periodigo (pruntita el la brita literaturhistorio) kaj la nomoj de la periodoj (precipe Metafiziko) estis diskutindaj.

Naŭdek poetoj el 30 landoj estas reprezentitaj per 385 poemoj. El la unua periodo — 23 poetoj, el la dua — 43, kaj el la tria — 24. Laŭlingve la pli multaj poetoj dum la unuaj 70 jaroj de Esperanto estis slavlingvaj (32), sekvas ĝermanlingvaj (27), latinidaj (18), finn-ugraj (9). Aperas azianoj, mankantaj en la antaŭaj kompilaĵoj. Finfine, estas bazo por la Esperanta literaturhistorio.

Inter la aplaŭdoj (“Libro belega, libro bonega, libro necesa”, — Clelia Conterno Guglielminetti), oni konstatas, ke “eĉ la subjektiva elekto povus ŝanĝi — ne certe juste — nur kelkajn el la specimenoj” (Ferenc Szilágyi). Ankaŭ por EA validas la vortoj, kiujn Kalocsay skribis por la antaŭparolo de la neaperinta Nova Krestomatio: “Ne ĉiuj poemoj havas, kompreneble, egalan valoron en la libro. Nia literaturo estas juna, lingvo kvindekjara estas ankoraŭ infano. Sed eĉ se nia literaturo ne estas komparebla al la literaturo de la naciaj lingvoj, precipe al tiu de la grandaj, ĝi estas jam tamen trezoro, pri kiu ni ne devas honti, kaj en kiu jam troviĝas pecoj valoraj eĉ laŭ la plej severa konsidero”.

Auld emfazis, ke “kvankam kelkaj nuntempe opinias, ke la EA devus enhavi pli multajn poemojn de malpli multaj aŭtoroj, oni devas konsideri, ke tiutempe temis pri la unua antologio, kaj tute mankis simila materialo. Kaj mi sentis la gravecon de la historio de nia poezio, sekve mi volis montri laŭeble plej klare la vojon de la poezio en la ordo kronologia”.

Jene karakterizis la antologion Gaston Waringhien: “Grava, eĉ gravega: ĉar ne temas simple pri oportuna kolekto da poemoj. Tia ja ĝi estas; kaj mi estas certa, ke ĉiuj, kiuj amas la versojn ĝin akiros kaj foliumados per diligenta fingro. Sed multaj, inter la esperantistoj, ne konas aŭ eĉ malfidas la poezion; al ili mi min turnas nun, por insisti pri la efektiva kaj profunda valoro de tiu ĉi verko. Ĝi estas la sola, kiu povas doni al ĉiu ian precizan ideon kaj ĝustan informon pri la malvolviĝo de nia poezio, tiu poezio, kiu konsistigis ĝis hodiaŭ (kiel ordinare ĉe la junaj popoloj) la ĉefan parton de nia literaturo… Komunikiĝado inter la leganta (aŭ parolanta) parto kaj la verkanta parto de la esperantistaro estas io absolute necesa por garantii unuflanke la ĝustecon, aliflanke la vivantecon de la lingvo”.

26 jarojn post la unua en 1984 aperis la dua eldono (kiel №1 en la Jubilea kolekto de UEA), ankaŭ sub la redakto de Auld — 888 paĝoj kun 706 poemoj el 163 aŭtoroj el 35 landoj. Sed la ampleksiĝo ne estas nura aldono de 57 poetoj verkintaj en tiuj 26 jaroj.

En la unua periodo estis aldonitaj pli ol dek poetoj, eĉ tiuj pri kiuj Auld en la unua eldono asertis, ke li vane serĉis almenaŭ unu poemon sufiĉe freŝaspektan (kiel Marie Hankel, la unua reĝino de Floraj Ludoj). Tio pliigas la historiografian valoron de EA. Por la intermilita periodo estis aldonitaj nur tri poetoj, sed la poem-elekto estis reviziita. Ekzemple, el la 15 poemoj de Julio Baghy, aperintaj en la unua eldono, nur sep estis konservitaj en la dua eldono, kaj 14 estis nove aldonitaj.

Ankaŭ la akcesoraj partoj ŝanĝiĝis. La longan enkondukon anstataŭis pli modesta postparolo, ĉar intertempe aperis la teoriaj verkoj de Auld Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto kaj Facetoj de Esperanto. La glosoj kaj notoj estas forigitaj; bio-bibliografioj kompletigitaj, kaj la enhavtabelo ordigita alfabete laŭ la aŭtornomoj.

Ŝanĝiĝis la disdivido perioda:

1887–1921 Primitiva romantismo
1921–1931 Matura romantismo
1931–1956 Parnasismo
1956–1982 Postparnasismo

Pasis plia kvaronjarcento. Nia poezio evoluis; fekunde verkas nova generacio de poetoj. Estas tempo por nova eldono de EA por konservi kaj firmigi la poezian tradicion de Esperanto.

Halina Gorecka


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

2008. №10 (168)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2008:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2008.